Maigret erarasAperis la kvina libro 
pri komisaro Maigret 
en Esperanto

La eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) aperigis la libron Maigret eraras de Georges Simenon en la traduko de Daniel Luez.

Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de la verkoj pri komisaro Maigret en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto — per la romano Maigret hezitas verkita en 1968. La sukceso de ĉi tiu romano (la tuta stoko jam plene elĉerpiĝis) instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo.

En Maigret kaj la maljuna damo (1949), kies Esperanta traduko aperis en 2002, la komisaro forlasas Parizon kaj veturas al provinco por esplori komplikan kazon de servistino Roza (eĉ, la Roza), kiu supozeble mortis anstataŭ sia mastrino.

Dum tridek kvin jaroj komisaro Maigret renkontis neniun el siaj samklasanoj, kaj jen al lia oficejo venis lia kunlerninto Leono Florentin, kiun la komisaro traktas profesie en Amiko el la junaĝo de Maigret (france 1968, Esperante 2004).

La flava hundo estas unu el la plej fruaj romanoj el la serio. Ĝi estis eldonita en 1931, kaj jam sekvajare ĝia filmoversio kun Abel Tarride en la rolo de Maigret, estis spektebla sur ekranoj de kinejoj. La eventoj disvolviĝas en Concarneau, kie ĝis nun funkcias la restoracio Admiralo (L'Amiral). La Esperanta traduko aperis en 2007.

La titolo de la romano, kiun ni nun proponas, Maigret eraras, diras, ke la komisaro havas komplikan problemon, kiu povas erarigi lin. Li serĉas la murdinton de la juna virino Louise Filon, iama putino, kiu lastatempe loĝis en apartamento en prestiĝa kvartalo en Parizo, kiun ŝia amanto, saksofonisto Peĉjo, ne kapablus pagi. Kaj nur en la antaŭlasta paĝo Maigret kaj la legantoj ekscias, kiu murdis la junulinon.

Kelkaj realaĵoj, menciitaj en la romano, eble ne estas facile kompreneblaj por la internacia legantaro. Ili estas asteriskitaj kaj klarigitaj en la librofinaj Notoj. Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de la francaj nomoj, ofte renkontataj en la romano.

En nia retejo estas legeblaj la Antaŭparolo (de Aleksander Korĵenkov) kaj la unua ĉapitro de Maigret eraras.

Mendu la libron ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj.

Agrablan legadon!



Novaĵoj | Enirpaĝo