Ĉi tiu teksto aperis en la maja-junia kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj (ne en la retaj) eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №5–6).


Nia trezoro

La revuo Esperanto

La revuon Esperanto fondis en 1905 la franca esperantisto Marcel Paul Berthelot. La unua numero aperis 18 jun 1905 en Céret (orientaj Pireneoj). Charles Lambert estis la redaktoro. №21 estis publikigita 5 aŭg 1906 kun la administra adreso en Ĝenevo/Bellgarde dulingve en Esperanto kaj la franca.

Post la malapero de Berthelot en Sudamerikon la gazeton transprenis Hector Hodler en Ĝenevo. Preferataj temoj tiutempe estis la ideo pri la konsuloj kaj konsulejoj, disvastigo de Esperanto en komerco, scienco, armeo, eklezio, pacifismo, studentaro. Aperis landa kroniko, literatura felietono, ankaŭ politiko. La gazeto plurfoje ŝanĝis siajn paĝonombron kaj formaton. Per sia 31a numero Esperanto fariĝis la oficiala organo de UEA, starigita en aprilo 1908 en Ĝenevo. Dum la mondmilito Hodler aperigis siajn elstarajn artikolojn Milito kaj homa energio kaj La pacproblemo: Novaj vojoj. Hodler volis pruvi, ke la lingvo kaj movado Esperanto estas intime ligitaj kun la pacproblemo.

Post la frua forpaso de Hector, en 1920 Edmond Privat daŭrigis la redaktan kurson de sia forpasinta kolego. Sed anstataŭ tro da longspiraj artikoloj pri pacismaj, socipolitikaj kaj socialaj temoj, kiujn Hodler ŝatis trakti en plena longeco, la ĵurnalisto Privat preferis mallongajn enkondukajn tekstojn pri konkreta temo. Aparta atento estis atribuata al movadaj kaj lingvaj temoj, al internaciaj kongresoj kaj al la evoluo en Ligo de Nacioj. Privat en la 1930aj jaroj komprenis la fortiĝon de la naciismo kaj ne hezitis bedaŭri tion sur la paĝoj de Esperanto.

Kiam en 1934 en Stokholmo Privat ne estis reelektita en la komitaton de UEA, aperis redakcia vakuo, kiun en 1935 provizore plenigis Robert Kreuz. Per la decido transloki la Centran Oficejon de UEA el Ĝenevo al Londono kaj per la anonco de generalo Bastien en 1936 pri fondo de la Internacia Esperanto-Ligo (IEL) la internacia Esperanto-movado disduiĝis. Dum IEL lanĉis novan periodaĵon Esperanto Internacia (ĝin redaktis Teo Jung, Cecil Goldsmith kaj Mason Stuttard), la malnova UEA kun sia tradicia Esperanto restis kun Hans Jakob en Ĝenevo. Intertempe la Dua Mondmilito eksplodis. En 1940 Jakob trovis lokon en Palais Wilson, kie li daŭrigis la eldonadon de Esperanto. Post la reunuiĝo de UEA kaj IEL en 1947 Jakob daŭrigis la redaktadon de Esperanto. Ĉar tuj post la Dua Mondmilito komenciĝis la Malvarma Milito, Jakob ne hezitis de tempo al tempo komenti tiun novan tragedion inter Oriento kaj Okcidento. Ekde №542 (1951), sekve de enketo inter la legantoj, oni ŝanĝis la grandecon de la gazeto al la populara formato de la Diĝest-kajeroj. Kiam fine de 1954 estis akceptita la fama Esperanto-rezolucio de Unesko en Montevideo, la organo de UEA reeĥis per vastaj klarigoj pri ĝi. Sed en la jaro 1955 venis la fino por Jakob. La julia numero estis lia plej lasta, kaj la respondeco por la gazeto transiris al la skota literaturisto William Auld.

En novembro la Centra Oficejo de UEA translokiĝis de Britio al Roterdamo, kie la revuo onte estis redaktata. Sub la nova redaktoro la revuo radikale ŝanĝis sian aspekton kaj koncepton. Koloraj kovriloj estis enkondukitaj. Literaturo ricevis pli da atento. Alia novaĵo estis la enkonduko de la rubriko La Juna vivo, kiu respegulis la kreskantan agadon de la esperantista junularo. La redaktoreco de Auld ne estis longa. La numerojn inter septembro 1958 kaj decembro 1960 redaktis s-ino Kirsten Zacho en parta kunlaboro kun H.V. Rasmussen en Danlando. En januaro 1961 reaperis Auld, kiu respondecis pri la numeroj ĝis novembro 1962. En 1960 estis enkondukita nova grafika koncepto.

La 38-jara Auld forlasis la redaktorecon kun “miksitaj sentoj”. Unu kialo por lia demisio estis, ke la komunikado inter Skotlando kaj Nederlando, kie troviĝis la presejo, ne montriĝis oportuna. La redaktadon transprenis la nederlandano Victor Sadler, naskita kiel brito en 1937. Multaj defioj atendis lin, ĉar la asocio kreskis, kaj kun ĝi la diskutoj kaj problemoj. Vastan atenton sub Sadler trovis la agado ekster Eŭropo kaj lingvaj demandoj. Apud la aktivismo de Lapenna, ekde 1964 prezidanto de UEA, multiĝis kritikaj voĉoj kontraŭ malfavoraj tendencoj, pri stagnanta agado, pri nesufiĉe alta kvalito kaj pri indiferenteco al la sorto de Esperanto. La problemoj, kiujn Lapenna havis kun la movado, kaj la problemoj, kiujn la movado havis kun li, kondukis finfine al lia eksiĝo el UEA en 1974.

Sadler demisiis kiel redaktoro sed restis direktoro de la Centra Oficejo, poste ĝenerala direktoro de UEA ĝis 1983. Ekde 1974 sub la nova redaktoro Simo Milojević, bosnia ĵurnalisto laboranta en la Centra Oficejo, kaj prezidanto Humphrey Tonkin, oni celis reatingi ian normalecon. Rapida estis la kresko de Esperanto-agadoj en la socialismaj landoj kaj en Azio, kie ekzemple en Irano kaj en Hinda Unio Esperanto iom ekfuroris. Sub Milojević la revuo ricevis modernan aspekton kaj profesinivelan redaktadon kun varia kaj interesa enhavo.

Sadler retiĝis post sia 20-jara servo. Ekde 1 maj 1984 Simo Milojević fariĝis ĝenerala direktoro de UEA, kaj Geoffrey Sutton akceptis la taskon kiel nova redaktoro de Esperanto por 1984–1986. Sed baldaŭ la redaktadon devis transpreni Osmo Buller, Simo Milojević kaj Mark Fettes. La ĉi-lasta dum 1987–1991 klopodis daŭrigi la tradicion de la revuo, donante emfazon al lingvopolitikaj temoj. Li montriĝis sufiĉe lerta kaj engaĝita redaktoro, kiu kapablis levi la ĝeneralan intelektan nivelon kaj enkonduki personan akcenton. En 1990 la revuo Esperanto ricevis freŝan grafikan aspekton, kaj la titolo ricevis novajn litertipojn.

Kiam Fettes demisiis, inter 17 kandidatoj estis elektita la hungaro István Ertl. Sian intelektan talenton kaj emon al literaturo li pruvis senprokraste en 1992 per la speciala numero al Gaston Waringhien, kiu forpasis en decembro 1991. Kiam en januaro 1993 mortis Juan Régulo Perez, Ertl pretigis elstaran eldonon dediĉe al tiu eminentulo. Liaj intervjuoj kun Martinet, Eco, Selten, Nemere vekis la intereson de la legantoj. La ambicio de Ertl estis la senriproĉa lingvaĵo. En januaro 1995 Esperanto ricevis renovigitan veston. Nu, la bona volo trakti ĉiujn temojn kaŭzis ioman perdiĝon en temprioritatoj, krome okazis kronika malfruo en la aperritmo.

Ekde 2002 la gazeto estas redaktata-kompilata de Stano Marček en Slovakio.

Andreas Künzli

La Ondo de Esperanto, 2009, №5–6 (175–176).


Novaĵoj | Enirpaĝo