Ĉi tiu teksto aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №11).


Pollandaj esperantistoj en KaliningradoPartnerurbaj kontaktoj

Post la “faciligo” de la viza reĝimo inter Ruslando kaj EU (2007) la esperantista vivo en Kaliningrado malvigliĝis, ĉar ĉi tien ĉesis veni Pollandaj esperantistoj, kiuj dum kelkaj jaroj amase partoprenis esperantistajn kunvenojn en la plej okcidenta Ruslanda regiono.

Feliĉe, danke al invitiloj de la Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU) pollandaj esperantistoj denove ekricevas senpagajn vizojn.

9–11 okt grupo da esperantistoj el Pollando venis al Kaliningrado por ligi kontaktojn inter la esperantistoj de la partnerurboj: Gdynia kaj Kaliningrado. En trihora kunveno oni interŝanĝis spertojn pri la publik-utila uzo de Esperanto. Ekzemple, KREU kelkfoje peris kontaktojn de la marista kulturdomo kun pollandaj artaj kolektivoj, kiuj koncertis en Kaliningrado. Urszula Wieczorek rakontis pri la agado en Gdynia: esperantigo de la turisma mapo kaj de la urba retejo, kunlaboro kun la EK Kastelo el Malbork en efektivigo de ĉi-jara Postkongreso. Oni decidis plu flegi kontaktojn inter la esperantistoj de la du urboj kaj fari reciprokajn grup-vizitojn.

Por plimulto de la gastoj ĉi tiu vizito estis la unua vizito ne nur al Kaliningrado, sed ankaŭ al Ruslando. En la muzeo de sukceno ili konatiĝis kun la historio de la “suna ŝtono” kaj belaj artaĵoj el ĝi. La muzeo Friedlanda Pordego per la virtuala ekskurso (bildoj kaj sonoj) promenigis ilin tra stratoj de la iama Kenigsbergo. Estis vizititaj la Katedralo kun la tombo de Kantio kaj aliaj vidindaĵoj.

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2009, №11.


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo