Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №12).


Centro Ludoviko Zamenhof: peno realigi la revojn

La ideon establi en Bjalistoko kulturcentron ligitan kun esperantismo lanĉis en la 1920-aj jaroj la fervora Esperanta gvidanto kaj ĵurnalisto, Jakobo Ŝapiro. Li proponis krei en la tiam ekzistanta naskiĝdomo de Ludoviko muzeon omaĝe al li. Nek tiuepoke, nek dum la tempo postmilita la koncepto sukcesis. En 1987 dum la Universala Kongreso prezentita estis grandioza ideo krei en la urbo Mondan Centron de Esperanto. Pro troaj planoj la tiam kreita Fondaĵo Zamenhof ne povis kolekti sufiĉe da mono, malgraŭ ia apogo kaj de la esperantistaro kaj de la urbaj instancoj.

Vera verda revolucio okazis en la jaro 2007, kiam en Jokohamo oni akceptis Bjalistokon la kongresurbo en 2009. Tiutempe kreskon de interesiĝo pri Esperanto certigis ne nur la nombro da kursanoj kaj plia scio pri la lingvo kaj ĝia kreinto, sed ankaŭ realaj decidoj de la urbestraro. Promesita estis krei en Bjalistoko Centron Ludoviko Zamenhof, kiu estus digna omaĝo al la fama samurbano. La elektita loko estis kaduka domo de iama hospitalo en la urbocentro, ĉe la strato Warszawska 19. Ĝia stato devigis la konstruistojn grandparte malkonstrui kaj refari la murojn. Samtempe preparata estis de Bjalistokaj historiistoj kaj varsoviaj ekspoziciistoj multmedia ekspozicio kiu okupas la ĉefan parton de la teretaĝo. En ĝi la vizitantoj promenas kun la juna Ludoviko tra Bjalistoko el lia epoko, aŭdante tiamajn parolbruojn kaj spektante ĉion, pro kio en la kapo de la juna knabo naskiĝis postaj ideoj pri la lingvo. La unua etaĝo estas destinita por portempaj ekspozicioj, en la flanka alo estas granda prelegosalono kaj ankoraŭ unu ekspoziciejo.
En la malfermo de la entro (Fotis Mateusz Holownia)
Ĉion ĉi povis vidi dumil esperantistoj, kiuj vizitadis la domon tuj post ĝia solena malfermo kaj dum la plej grava Esperanta evento — la 94-a UK. Kun helpo de esperantlingvaj volontuloj, krom la ĉefa ekspozicio oni povis admiri Esperantajn ekslibrisojn kaj brodaĵojn.

La kongreso pasis, kaj multaj pensis, ke Esperanto estos forbalaita el la konstruaĵo. Oni timis, ke la estraro de la Centro ne volos plu okupiĝi pri la artefarita lingvo kaj ke ĝi estos simple unu el partoj de Bjalistoka Kulturcentro. Tio ne okazis. Kompreneble, la institucio ne okupiĝas nur pri Esperanto kaj Zamenhof kaj dekomence ne tia estis ĝia destino. Granda parto de okupiĝo de la oficistoj tie estas ekzakte tio, danke al kio Esperanto povis naskiĝi: multkultureco de Bjalistoko kaj ĝia regiono, Podlaĥio.

Tial somere en ĝi gastis Tibetaj monaĥoj, septembre prezentita estis la antaŭmilita rusa oficiro kaj mecenato Kavelin, oktobre oni povis ekkoni ciganan muzikon kaj arton, novembre — admirataj estis malnovteknikaj fotoj de judaj spuroj kaj la regiono… kaj planataj estas multegaj pliaj iniciatoj kiuj celas integriĝon de la Bjalistoka “babelturo” — la minoritatoj, iliaj kulturoj, lingvoj kaj tradicioj.

Revenante al la temo de Esperanto mem — multaj kongresanoj vidis en la urboplaco fotistojn, kiuj fotis homojn kun tabuletoj. Sur ili estis esperantlingvaj vortoj. Tiel registritaj estis kaj bjalistokanoj, kaj esperantistoj, kiuj povis elekti ŝatatan vorton kaj esti registrita en la evento “Doktoro Esperanto”. La fotojn povis trarigardi vizitantoj en la Centro kaj nun ili troviĝas ĉe la retadreso www.doktoroesperanto.pl.

Ekde oktobro en la Centro mi gvidas lingvokurson por 28 partoprenantoj. Post duonjaro oni lanĉos novan grupon kaj verŝajne instruadon por mezniveluloj. Ĉar la oficistoj de la Centro ne parolis antaŭe Esperanton, ankaŭ al ili mi instruas. Ĉiuj lernas tre volonte, kaj mi ĝojas, ke kaj la estro, kaj ĉiuj ceteraj kune amuziĝas esperantlingve tute egalece, nerigarde al siaj postenoj.

La ekspoziciojn vizitadas ankaŭ urbaj lernejanoj. Por diversigi al ili allogaĵojn kaj ne devigi ilin nur sekvi la ekspoziciojn, kreita estis aro da ludoj, kiu en amuza maniero lernigas dum kelkdek minutoj la bazon de Esperanto.

De du jaroj al Bjalistoko oni sendas esperantlingvajn librojn. Laŭ interkonsento kun la urbaj instancoj printempe oni malfermos Esperantan bibliotekon en la Centro. Grandega libraro jam estas katalogata de Eŭropa Volontulo, esperantisto Christophe Chazarein. Savitaj estis pluraj librokolektoj de podlaĥiaj esperantistoj, foje tre valoraj brokantaĵoj, kiuj eble perdiĝus sen tia iniciato. Amason da libroj alsendis Pollandaj kaj alilandaj esperantistoj. La biblioteko estos loko de viva kulturo esperantista. La Podlaĥia Biblioteko jam promesis, ke la kolekto estos enkomputiligita.

La Centro helpos ankaŭ al Bjalistoka Esperanto-Societo organizi ĉiujarajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn.

Mi kunlaboras preskaŭ de la “naskiĝo” de la Centro kun ĝiaj oficistoj. La timo pri iliaj skeptikeco kaj malkonfido rapide forpasis. La etoso de egaleco kaj interesiĝo pri la taskoj estas daŭra en la institucio, kiu kun Bjalistokaj esperantistoj kunlaboras, kaj tio donas esperon je estontaj, interesaj projektoj kiuj baldaŭ estos malkaŝitaj. Danke al tio malfacilas trovi en Bjalistoko homojn, kiuj pri Esperanto ne scias, kaj post ĉiu monato pli facilas trovi bjalistokanojn, kun kiuj eblas paroli en Esperanto.

Antaŭ nelonge aperis la retpaĝo de la Centro. Ĝiaj tri lingvoversioj troveblas ĉe www.centrumzamenhofa.pl.

Przemysław Wierzbowski

La Ondo de Esperanto, 2009, №12.


Novaĵoj | Enirpaĝo