ZamenhofRekono de la strebado al “homeco”

Salutmesaĝo de Aleksander Korĵenkov 
okaze de la malfermo de la Zamenhofa monumento 
en Herzberg la 15an de decembro 2009

Estimata sinjoro urbestro,
estimataj kreintoj kaj subvenciintoj de la monumento,
estimataj organizantoj,
estimataj gesinjoroj kaj gesamideanoj!

Mi bedaŭras, ke mi ne povas hodiaŭ esti inter vi kaj ne povas persone dividi kun vi la ĝojon pri ĉi tiu solena evento. Sed mi profitas la afablan proponon de la organizantoj kaj volonte sendas rete tiujn vortojn, kiuj venis en mian kapon, kiam mi eksciis, ke la 15an de decembro, je la 150a naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ Zamenhof oni inaŭguros lian monumenton en la unua Esperanto-urbo en la mondo.

Ĉu la saman decembran tagon, antaŭ 150 jaroj en la periferia Ruslanda urbeto Bjalistoko, iu kredis, ke la bebon, tiutage naskitan en la neriĉa juda familio Zamenhof, oni honorados post generacioj per monumentoj, strat- kaj plac-nomoj, poŝtmarkoj, libroj, kantoj, spektakloj?.. Tio estis nekredebla. Sed la bebo kreskis, kaj, anstataŭ prepari sin al metio revendista, ŝuista aŭ tajlora, li fordonis sin al tio, kion kelkaj nomis “danĝera fantazio”, al revado pri la lingvo komuna. Tio ne estis unika. Multaj miloj revis pri tio, kaj multaj centoj eĉ eldonis lernolibrojn de tiaj lingvoj, kiuj devintus feliĉigi la homaron, sed pri kiuj nuntempe konas nur tre malmultaj fakuloj. Kaj nur Esperanto, la lingvo de Zamenhof, trovis relative grandan disvastiĝon en la tuta mondo.

Ĉu tio okazis pro apartaj lingvaj kvalitoj? Parte jes, sed inter la multegaj projektoj estis pluraj, kiuj havis principojn tre similajn al tiuj de Esperanto, sed nur Esperanto sukcesis. Kial?

— Zamenhof tre zorge pripensis la strukturon de sia lingvo kaj dum jaroj poluradis ĝin. Li verkis kaj pensis en ĝi, ĝis finfine en la jaro 1887a li eldonis la unuan broŝuron pri ĝi tiel bone planitan, ke en posta la uzado de la lingvo nur ege malmultaj detaloj montriĝis nepraktikaj.

— Jam en sia unua broŝuro, Zamenhof unu fojon por ĉiam rezignis ĉiujn aŭtorajn rajtojn pri la lingvo kaj deklaris ĝin socia propraĵo. Nur malmultaj lingvoprojektantoj estis tiel larĝanimaj.

— Malkiel tiuj, kiuj dekomence eldonis dikajn lernolibrojn kaj plenajn vortarojn de siaj lingvoprojektoj, li prezentis sur kelkaj paĝoj nur la bazon de la lingvo kaj vortareton sur unu folio kaj proponis al ĉiuj ellernintoj kontribui al la evoluo de la lingvo per verkado en ĝi, sen ŝanĝi la minimuman bazon de la Unua Libro.

Sed plej grave, li mem aktiviĝis en sia lingvo malpli kiel propagandisto aŭ instruisto, sed pli kiel literaturisto. Jam en lia unua broŝuro estis fragmentoj el la Biblio kaj poemo de Heine, kiujn li tradukis, kaj lia posta traduka laboro estis grandega. Li tradukis Hamleton, kiam la lingvo estis nur sepjara. Tio estis defio — traduko de la fama, pensiga, nuancriĉa verko al la lingvo, pri kies strukturo oni ankoraŭ diskutadis. Verko “konata de ĉiu” ĉu originale, ĉu en sialingva (kaj alilingva) traduko. Verko studata en ĉiuj gimnazioj de l’ mondo. Verko prezentita, prezentata kaj prezentota de plej elstaraj aktoroj milojn da fojoj, en centoj da teatroj, en dekoj da lingvoj…

Kaj la modesta okulkuracisto en periferio de Ruslando akceptis la defion. Kaj li sukcesis. Liaj tradukoj el Ŝekspiro, Moliero, Ŝillero, Heine, Goethe, Gogol kaj precipe de la Malnova Testamento pruvis la taŭgecon de la “elpensita lingvo” por literaturo kaj pretigis la vojon al centoj da esperantistaj poetoj, novelistoj, romanistoj kaj publicistoj, kiuj ŝuldas al Zamenhof dankon pro tio ke ili trovis per lia lingvo sian krean realiĝon.

Malpli volonte li devis akcepti ankaŭ la rolon de la movad-kunordiganto, kaj, post kelkaj malsukcesaj provoj, li en la unua esperantista kongreso, en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) transdonis la ĉefajn decidorajtojn pri la lingvo kaj movado al la kongresoj kaj al la institucioj kreitaj en la kongresoj.

Ĝuste la unua kongreso estis la dua, post la eldono de la Unua Libro, pinto de la esperantista vivo de Zamenhof. Malgraŭ la admonoj de la brilaj francaj profesoroj, kiuj timis lian idealismon, li faris en Bulonjo elokventan paroladon, adresante sin ne al la mensoj, sed al la koroj de la kunvenintoj, konsciante la gravecon de la tago, kiam, laŭ liaj vortoj “kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”.

Li konceptis Esperanton kiel fenomenon lingvan, literaturan kaj idean. Kaj se pri la lingvokomunika kaj literatura rolo de Esperanto konsentis plimulto da esperantistoj, tute ne ĉiuj konsentis, ke krom la flanko praktika la lingvo havas ankaŭ flankon idean.

En la dua kongreso esperantista en Ĝenevo (1906) li kontraŭparolis al tiuj, kiuj asertis, ke “Esperanto estas nur lingvo” kaj postulis ne ligi ĝin kun ideoj eksterlingvaj. Permesu, ke mi citu liajn vortojn:

Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!”
Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj.
<…>
Nia himno kantas pri la “nova sento, kiu venis en la mondon”; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon.
Li daŭrigis jene:
Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco — ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne ne, ne! Ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.
Zamenhof mem, laŭ lia propra konfeso, de la plej frua infanaĝo fordonis sin tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro kaj la afero Esperanta estas nur parto de ĉi tiu ideo.

La mondo ja akceptis lian lingvon, kaj milionoj da diverslandaj entuziasmuloj lernis ĝin. Sed la mondo ne akceptis liajn ideojn pri la morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj, sen la kreado de nove elpensitaj dogmoj kaj sen la bezono, ke la popoloj forĵetu siajn naciojn kaj religiojn. Zamenhof mem konceptis sin homarano — ano de la homa familio — kaj vivis laŭ la principoj de la homaranismo, la instruo, kiu,

ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.
Li esperis, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon.

Ne estas mia tasko rerakonti la evoluon de la ideoj, kiujn eĉ liaj samtempaj esperantistoj trovis fantaziaj. Sed estas klare, ke oni ne povas kompreni la hodiaŭan omaĝaton, se oni reduktas liajn meritojn nur al tiuj de la aŭtoro de la plej populara planlingvo.

Mi nur atentigu vin pri unu dokumento. Post la komenco de la mondmilito, fine de la jaro 1914a, Zamenhof verkis sian alvokon al diplomatoj. Li antaŭvidis, ke post la milito la diplomatoj retajlos la mapon de Eŭropo, kaj li proponis fondi Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo. Komprenante, ke tiu ideo ne povos realiĝi, li petis almenaŭ proklami kaj garantii en ĉiuj eŭropaj regnoj jenajn principojn:

  1. Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.
  2. Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas <…>
  3. Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.
    <…>
La vortoj pri la Unuiĝinta Eŭropo, pri la rajtoj de la minoritatoj, pri la respondeco de la registaroj antaŭ tuteŭropa tribunalo ŝajnis utopiaj antaŭ cent jaroj. Sed nun ili sonas tre aktuale kaj malfantazie. Kaj evidente venos la tempo kiam la mondo serioze traktos ankaŭ la Zamenhofan homaranismon, kiu en lia lasta formulo estis konceptita kiel
strebado al “homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al spirita unuiĝo de la homaro.
La hodiaŭan inaŭguron de ĉi tiu monumento en la Esperanto-urbo Herzberg mi taksas kiel rekonon de ĉi tiu strebado.

La 15an de decembro 2009


Novaĵoj | Enirpaĝo