Ĉi tiu teksto aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №7).


12 opinioj pri la kongresa sezono

Ĉi-foje la temo de nia Ronda Tablo estas la “kongresa sezono”, dum kiu, inter la somera (vide el Eŭropo) solstico kaj la aŭtuna ekvinokso, okazas multaj esperantistaj renkontiĝoj, interalie, la Universala Kongreso. Dek du aktivuloj, ricevintaj nian inviton, respondis al la tri demandoj:

1. Kion vi atendas de ĉi-jara kongresa sezono?

2. Kiu(j)n kongres-sezona(j)n aranĝo(j)n vi planas partopreni? Kial?

3. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de la Universala Kongreso, kiu restas la plej granda esperantista kunveno?


Peter BalazPeter Baláž

Slovakio

Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto (www.espero.sk)

1. Ĉi-jare mi atendas post pluraj jaroj iom da ripozo de la Esperanto-aranĝoj. Tamen min (kaj aliajn ene de E@I kaj SKEJ-teamoj) atendas komence de julio organizado de SES 2010 – Somera Esperanto-Studado, kun la renkontiĝo de la lernu-uzantoj. Kaj pro la granda kvanto de aliĝintoj (jam 190 de 33 landoj) ĝi estos certe interesa kaj riĉa aranĝo, eĉ se iom laciga por organizantoj.

2. Krom SES 2010 ĉi-somere mi verŝajne ripozos ekster Esperanto-aranĝoj kaj laboros pri diversaj novaj projektoj de E@I. Krome ni pretigas por novembro aranĝon KAEST (www.ikso.net/kaest). Post la somero, komence de septembro mi estros la inform-budon de EEU en la Ekonomia Forumo en Krynica. Kaj partopreno en Arkones dependos de plej diversaj aferoj.

3. Laŭ mi UKoj devus pli malfermiĝi – kaj al pli vasta Esperanto-publiko (ĉefe per malplikostigo, por ke aranĝoj vere estu plurmilaj, eĉ se ne nepre en luksaj ejoj), kaj al ekstera publiko (“malferma tago” dum ili). El tiu vidpunkto Bjalistoko estis bonega ekzemplo, indus sekvi tian organizadon. Oni ne bezonas luksegajn hotelojn, multe pli ĝojus “ordinaraj” esperantistoj pri akceptebla prezo, kiu ebligus renkontiĝon de 4–5 mil esperantistoj. Tiel paradokse eblus eĉ gajni finance; se venos pli da homoj, kiuj pagas malpli, rezulto povas esti finance pozitiva.


Probal DasguptaProbal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

1. Mi atendas revenon al la normala labora ritmo post la aparte historiografia emfazo de niaj jubileaj aranĝoj.

2. Mi evidente partoprenos la Universalan Kongreson en Kubo. Mi bezonas respondi la demandon kial ne rilate al la UK, sed rilate la nepartoprenon en aliaj aranĝoj: temas pri la devo ĉi-jare verki plurajn ampleksajn tekstojn en kaj pri Esperanto.

3. La Universalaj Kongresoj aktuale plenumas tradiciajn bezonojn. Iuj partoprenantoj havas pri tiuj kongresoj suplementajn aŭ alternativajn atendojn – laŭ ili pli konformajn al la nun sentataj bezonoj. La atendoj estas sufiĉe diversspecaj, kaj ne povas ĉiuj esti samtempe plenumataj. Sed mi bonvenigas la debaton, kiu furoras.


Hori JasuoHori Jasuo

Japanio

Eksprezidanto de KAEM, eldonisto

Mi respondas nur la du lastajn demandojn.

2. En Japanio okazas ĉiun jaron Japana Esperanto-Kongreso kaj kelkaj regionaj kongresoj. Jam en majo kaj junio okazis kvar regionaj kongresoj. Mi estis respondeculo pri Kantoo-Kongreso, kies teritorio estas Tokio kaj la ĉirkaŭaj ses gubernioj. En la venonta semajno mi partoprenos en la 6a Azia Kongreso en Mongolio kaj poste en la UK en Kubo. Fine de aŭgusto mi partoprenos en Nordorienta-Ĉina Kongreso en la urbo Dandong.

Kiam mi komencis lerni Esperanton diligente kaj serioze, mi promesis al mi kvar aferojn, kaj unu el ili estas partopreni laŭeble ofte en Esperanto-aranĝoj. Mi estas maljuna kaj ne povas agadi multe, sed eĉ tia jam velkanta arbo povas gajigi la kongresan arbaron per la partopreno. Por ebligi multajn partoprenojn, mi ŝparas monon kaj tenas min sana. Renkonti amikojn en tiuj kongresoj donas al mi pli da energio.

3. Ĝenerale mi estas kontenta pri la UKoj, sed por adapti nin pli bone al la situacio, ni bezonas pli da diskutoj pri la enhavo de UKoj. En la lastajara kongreso partoprenis ege malpli da homoj ol mi antaŭvidis. Kial tiom malmulte en la jubilea kongreso? Povas esti, ke io okazas en la Esperanto-mondo. Ni devus analizi la situacion pli detale.


Li JianhuaLi Jianhua

Ĉinio

Redaktoro de reta El Popola Ĉinio, komitatano de Pekina Esperanto-Asocio

Mi plej atendas de ĉi-jara UK, ke la raportoj faritaj en la Internacia Kongresa Universitato estos publikigitaj, ĉar ĉiujare multaj ĉinoj sin anoncis por prelegi en tiu universitato, sed neniu sukcesis. Mi volas lerni de la raportoj kaj ĉerpi sperton. En 2004 mi laboris kiel volontulo de la 89a UK en Pekino kiam mi ankoraŭ estis studento de la Ĉina Komunika Universitato, en kiu oni kulturas esperantistojn-studentojn. Mi ŝatas la atmosferon de Esperantujo kiel granda familio. Krome, ĉi-jara UK okazos en Kubo, tio estas tre malfacila laŭ mia opinio.

Mi opinias, ke la nuna Esperanto-movado estas pli kaj pli vigla. Plimultiĝo de junaj esperantistoj kaj disvolvo de UK estas la du bonaj atestoj.


Claude NourmontClaude Nourmont

Luksemburgio

Vicprezidanto de UEA (kulturo, kongresoj, edukado)

1. Persone, mi esperas kombini iom da feriado kun multe da laboro… Ĝenerale, mi esperas ke kongresado en Kubo stimulos la movadon en la lando mem kaj en la najbaraj landoj. Bonege estas, ke multaj kongresoj kaj malpli grandaj aranĝoj okazas en aliaj partoj de la mondo, kiel la Azia en Mongolio, donante eblecon al Esperanto-parolantoj ĝui interesajn programojn kaj vivigi Esperantujon en multaj lokoj.

2. La UKon, evidente kaj neeviteble, estante estrarano de UEA. Kaj ankaŭ la postkongreson en Kubo por pli bone konatiĝi kun la kongresa lando. BET-46: mi ŝatas la regionon, la etoson, kaj mi esperas partopreni la kunvenon de TEĴA. Kaj ankaŭ aranĝojn en Kvinpetalo, i.a. la koncerton de Kajto.

3. Facila demando, malfacila respondo! Universalaj Kongresoj estas sukcesaj aranĝoj en sia nuna formo, kaj mi ŝatas ilin (se mi ne ŝatus, mi ne partoprenus jam 44 UKojn). Sed mi ankaŭ konscias, ke iaj ŝanĝoj necesas. Ĉu ŝanĝi la strukturon, ĉu organizi ĝin alimaniere, ĉu pli malfermi ĝin, ĉu okazigi ĝin malpli ofte (favore al pli da kontinentaj kunsidoj), ĉu eblas trovi novan manieron ĝin financi? Mi klopodas imagi, kiel ni faris en iuj laborgrupoj, kiel povus disvolviĝi estontaj ĉefrenkontiĝoj de la Esperanto-movado, sed pri tio vi devus fari alian intervjuon.


Jakvo SchramJakvo Schram

Belgio

Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT

1. Kion oni povas atendi de la kongresa sezono, krom ke la organizantoj de kongresoj bone laboru por prezenti al la partoprenantoj programon laŭ la ideoj de la asocio aŭ klubo por kiuj ili organizas la kongreson.

2. Mi jam partoprenis la SAT-Amikaran kongreson en Hillion, kiu estis mirinde bone organizita. La Beneluksan Kongreson, al kiu mi povis modeste kunlabori, kaj pri kio mi poste aŭdis multajn favorajn kritikojn. Dum la Skotlanda Esperanto-Kongreso, mi estis la gastpreleganto, kaj mi spertis plej amikan etoson en regiono kiu estas mirinde bela. Perfekta ekvilibro inter turismaĵoj kaj debatoj. Restas al mi ĉi-jare nur la SAT-kongreso en Braŝovo, kie krom la jarkunsido de SAT, la partoprenantoj povas gustumi riĉan turisman aranĝon.

3. Ĝis nun mi partoprenis nur unu UKon en Roterdamo. Ne estante membro de UEA, mi preferas ne kritiki la kongreson. Tamen mi esperas ke estonte mi aŭdos pli da Esperanto kaj malpli da krokodilado… Plej verŝajne UK instigas la partoprenantojn al pli profunda lernado de la lingvo universala, precipe parole.


Giorgio SilferGiorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, nuna Konsulo de la Esperanta Civito

1. Ĝi devus doni respondojn pri la efektiva kapablo mobilizi sian merkat(niĉ)on en almenaŭ tri kazoj. Unue, kiom UEA-TEJO-ILEI kapablas venigi al la tri kubaj kongresoj. Due, kiom la francaj kulturcentroj (Greziljono kaj La Kvinpetalo) kapablas ankoraŭ elteni. Trie, ĉu la SAT-kongresoj nerenverseble sinkas.

2. Mi planis iri al Kaiserlautern pro Heroldo de Esperanto, sed ne havis tempon.

3. La sorto de UKoj estas pli kaj pli intime kaj ekskluzive ligita al la sorto de UEA. Tio ne estas bona por UKoj, evidente. Sed ankaŭ ne por UEA, ĉar UKoj efikas al la membraro pli malfidelige ol fidelige.


Svetlana SmetaninaSvetlana Smetanina

Ruslando

Vicprezidanto de REU

1. Iujn gravajn ŝanĝojn mi ne atendas, ĉar nialanda esperantistaro ne partoprenas la UKon en Kubo pro ĝia malproksimo kaj multekosto.

2. Mi kaj miaj geamikoj, samideanoj, samklubanoj kaj simpatiantoj entreprenos Eŭropan vojaĝon kun partopreno de la Itala nacia kongreso unue, por viziti novajn allogajn lokojn, ekzemple, la sudan Francion, Andoron, Hispanion; due, por sperti la organizadon de nacia kongreso en Italio.

3. UKoj estas bonaj, sed tute oni ne atentas novajn esperantistojn, kiuj, bedaŭrinde, post UK-partopreno malaperas.


Josef ShemerJosef Ŝemer

Israelo

Sekretario de Esperanto-Ligo en Israelo

1. Krom la kutimaj atendoj – multaj partoprenantoj kaj enhavo riĉa kaj kontribua por nia lingvo kaj movado – mi aldonus ion plian: ke la UKon kaj la aliajn kunvenojn partoprenu tiuj novaj esperantistoj, kiuj lernis pere de la Interreto sed ĝis nun ne havis kontakton kun la movado. Tiuj memlernintoj grandparte “perdiĝas”. Se la organizantoj de niaj internaciaj kunvenoj sukcesos altiri multajn el ili (kiumaniere? bona demando!), tio estos granda atingaĵo.

2. Ĉar mi vivas for de Eŭropo, la “koro” de Esperantujo, mi “kontentiĝos” per la du eventoj okazontaj en Kubo: la UK kaj ILEI-konferenco. Mi ege ŝatus partopreni ankaŭ la prestiĝan kulturan kunvenon ARKONES en Pollando, sed bedaŭrinde tio ne okazos…

3. Mi persone tre multe ĝuas la UKojn kaj ĉiam revenas hejmen kun “reŝargitaj baterioj”. Sed mi samtempe konfesas, ke mi ne vidas grandan progreson atendatan de la plej granda Esperanto-evento: ne okazis en la UKoj de la 21a jarcento iu granda revolucio. Krom kelkaj bonaj ŝanĝetoj en la enhavo, la skeleto restis sama kaj la ĉielon UEA intertempe ne sukcesis faligi, eĉ ne ete, malgraŭ ke la mondo multe ŝanĝiĝis.


Humphrey TonkinHumphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Mi partoprenos la UKon ĉi-jare – unu el la malmultaj usonaj esperantistoj, kiujn oni permesas iri tien, pro la ĝenerala malpermeso al usonaj civitanoj viziti Kubon (absurda politiko en la nuntempa monda situacio). Temos pri malgranda kongreso, kun relative nereprezenta partopreno.

La malfacilaĵoj, kiujn multaj homoj spertas, pri ĉeesto de kongresoj (precipe pro kostoj kaj distancoj) diktas, ke ni ŝanĝu nian metodon administri UEA kaj enkonduku pli aktivan utiligon de la reto. Iuj homoj rezistas tion, preferante la privilegian kaj esence eŭropocentran sistemon, kiun ni nun uzas. Tiuj samaj homoj foje plendas, ke la vojaĝkostoj de ekstereŭropaj estraranoj estas tro grandaj por nia asocio – tiel plifortigante la eŭropocentran influon. Mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos. Por ke asocio estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia!

Mi ankaŭ serĉas vojon por ĉeesti la italan kongreson, pro lanĉo de la itala traduko de mia redakto de Modernaj Robinzonoj, la unua esperantlingva libro de Tivadar Soros.


Jose Antonio VergaraJosé Antonio Vergara

Ĉilio

Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado

1. Ateston ke Esperanto daŭre kunigas homojn, dum la onidiroj pri ĝia forpaso estis troigaj; utilon por plivigligi la movadon; renovigajn iniciatojn.

2. La UKon, i.a. pro mia respondeco kiel estrarano en la periodo 2007–2010, kaj tial ke mi prelegos IKU-e.

3. La UK restas nemalhavebla pinta evento de Esperantujo. Mi tamen diru ke estus bone zorge pripensi kaj decide enkonduki gravajn reformojn, por ke ĝi skue liberigu sin de la rutinaj ŝablonaĵoj kaj fariĝu vere aktiva laborforumo de la Esperanto-movado. Ĝi estas vere impresa renkontiĝo de “homoj kun homoj”, sed aparte de homoj… kiuj povas pagi la kotizon, flugadon, loĝadon, ktp. Belus ke la fizika renkontiĝo invitus homojn el plej diversaj lokoj al neĉeesta partopreno, per utiligo de Skajpo, ktp. Estus bone establi Lingvan Festivalon kiel konstantan programeron de nia migranta UK, al kiu la kongresanoj mem kontribuus. Tiel ĝi allogus la lokajn lingvemulojn, kaj konkrete pruvus ke ni sincere celebras la lingvan diversecon.


Lu Wunsch-RolshovenLu Wunsch-Rolshoven

Germanio

Gvidanto de EsperantoLand

Miaj respondoj estas iom personaj, ĉar mi mem organizas du somerajn renkontiĝojn – la 8an SOMERE kaj la 1an Internacian Kongreson de EsperantoLand en Strasburgo. Do mi ĉefe esperas, ke ili ambaŭ sukcesos bone kaj plaĉos al la partoprenantoj. Poste mi ĝuos feriojn, sed en septembro mi eble partoprenos en Arkones; ĉiam interesa renkontiĝo kun poloj kaj aliaj orienteŭropanoj.

Mi ne povas bone juĝi pri la aktualaj UKoj, ĉar mi ne plu partoprenis ekde 2001. Mi sentis mankon de zorga kaj vasta traktado de Esperanto-temoj. Krome, UKoj estas jam tre grandaj. Do laŭ mi venis la tempo establi plian internacian kongreson, kiu vere estos kongreso pri Esperanto, ĝia komunumo kaj disvastigo – kun kultura kaj turisma programo, kompreneble.

La Ondo de Esperanto, 2010, №7 (189).


Novaĵoj | Enirpaĝo