Kvar novaj libroj de Sezonoj

En junio Sezonoj (Ruslando) kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio presigis en Kaŭno kvar novajn librojn. Ili estis prezentitaj la 28an de junio 2010 en Visaginas (Litovio), kadre de la programo de la 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Arthur Conan Doyle. La ĉashundo de la Baskerviloj. Tradukis el la angla William Auld. 2a eldono. 168 paĝoj. Serio Mondliteraturo; №6. Prezo: 15 eŭroj.

La ĉashundo de la Baskerviloj estas la plej fama krimromano en la mondo, konata en multaj lingvoj kaj en pluraj filmaj versioj. Danke al la traduko de William Auld Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono ekparolis Esperante en 1998. Ĉar antaŭ kelkaj jaroj la unua eldono elĉerpiĝis, Sezonoj faris la duan eldonon.

Aleksander Korĵenkov. Zamenhof. 64 paĝoj. Serio Scio; №9. Prezo: 6 eŭroj.

Ĉi tiu biografia skizo baziĝas sur la materialo de la jam elĉerpita Homarano (2009) kun aldono de kelkaj novaj faktoj. Intertempe aperis ĝia angla versio.

Dek libroj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio Nia trezoro; №1. Prezo: 4,5 eŭroj.

Prezento de libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: La Unua Libro, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, Plena Vortaro de Esperanto, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de Esperanto, Plena Gramatiko de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto en Perspektivo, Plena verkaro de L.L. Zamenhof. La tekstojn verkis Halina Gorecka, Reinhard Haupenthal, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Carlo Minnaja.

Dek gazetoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. 32 paĝoj. Serio Nia trezoro; №2. Prezo: 4,5 eŭroj.

Prezento de la plej gravaj Esperanto-gazetoj: La Esperantisto, Lingvo Internacia, Esperanto, La Revuo, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Monato. Verkis István Ertl, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Stella Meester.
Mendu ĉe via kutima libroservo. En Ruslando, Litovio kaj Pollando oni povas rabatite aĉeti ĉi tiujn kaj aliajn librojn de Sezonoj ĉe nia redakcia adreso.


Novaĵoj | Enirpaĝo