Dek librojDek libroj

En 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2010 Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ĉi tiujn tekstojn sub la komuna titolo Dek librojn. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.

La 40-paĝa libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.

Pri la libro:

Dek libroj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. — 32 paĝoj; 500 ekzempleroj. — (Serio Nia Trezoro; №1).

ISBN 978-609-95087-2-6

© Tekstoj, la aŭtoroj, 2008, 2010.
© Kompilado kaj aranĝo, Sezonoj, 2010.

Enhavtabelo

Aleksander Korĵenkov. La Unua Libro
Halina Gorecka. Fundamenta Krestomatio
Andreas Künzli. Fundamento de Esperanto
Halina Gorecka. PV… PIV… NPIV…
Reinhard Haupenthal. Parnasa Gvidlibro
Andreas Künzli. Enciklopedio de Esperanto
Carlo Minnaja. Plena (Analiza) Gramatiko de Esperanto
Halina Gorecka. Esperanta Antologio
Andreas Künzli. Esperanto en Perspektivo
Reinhard Haupenthal. Plena verkaro de L.L. Zamenhof

Zamenhof. La unua libroLa Unua Libro

Prezentas Aleksander Korĵenkov

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro. Sekvis eldonoj en pluraj aliaj lingvoj.

La titolpaĝo de la Unua Libro estis surprize simila al tiu de Volapük: Die Weltsprache de Johann Martin Schleyer. Reinhard Haupenthal notis, ke “la granda simileco prave supozigas, ke Zamenhof intence imitis la pli fruan verkon de Schleyer” kaj listigis similaĵojn en la du germanaj eldonoj [Haupenthal R. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj de Zamenhof (1887): Pri la lanĉo de du plan-lingvoj. Schliengen: Edition Iltis, 2000]. Sed la libroj mem estis malsamaj. La 150-paĝa Volapüka estis preskaŭ kvaroble pli ampleksa, ĉefe, pro la pli ol 80-paĝa vortaro. Schleyer alparolis la mondon propranome, sed Zamenhof uzis pseŭdonimon, ĉu por eviti misfamiĝon inter la klientoj, ĉu por ke la disvastigon de la libro kaj de la lingvo ne ĝenu la judeco de la aŭtoro, ĉu pro natura modesteco.

La Unua Libro konsistas el kvar partoj, inter kiuj la plej ampleksa estas ne la Plena lernolibro, sed la Antaŭparolo (p. 3–30).

Unue, Zamenhof mencias la problemojn kiujn la diverslingveco kaŭzas en ĉiuj sferoj de la vivo, kaj atentigas, ke ĝi kaŭzas ankaŭ malamikecon inter la popoloj. Same kiel multaj lingvoprojektantoj, li kredis ke lingvo internacia havus grandan praktikan signifon por scienco kaj komerco, sed li emfazis, ke

grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.
Efektive, Zamenhof volis solvi ne nur la lingvan problemon, kaj post pluraj jaroj li konfesis:
mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo.
(MEH, p. 100)
Sed en la Unua Libro Zamenhof ne longe haltis ĉe tiu ideo kaj traktis, ĉefe, lingvajn aferojn. Prezentante la historion de la lingvoprojektado, li konstatis, ke por lingvigi projekton oni devas solvi tri taskojn, kaj ke en neniu antaŭa projekto estis solvita pli ol unu tasko, sed li sukcesis solvi ĉiujn tri.

1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. — Tion li solvis per simpligo de la gramatiko, kiun “oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo”, kaj per regula vortfarado helpe de prefiksoj kaj sufiksoj.

2) La lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj. — Por tio li “aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj”. Li donis ekzemplon de tio, ke alilandano ne konanta la rusan lingvon kaj ruslandano ne konanta la lingvon de la alilandano, povas interkompreniĝi, eĉ ne konante la lingvon internacian, nur helpe de vortaroj.

Doninte ses tekstojn en sia lingvo — Patro nia; El la Biblio; Letero; Mia penso kaj Ho, mia kor' (du poemoj de Zamenhof); En sonĝo princinon mi vidis… (poemo de H. Heine tradukita de Zamenhof) — li klarigis la trian taskon:

Promeso3) Venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan, ne en okazoj de ekstrema bezono. — Konsciante, ke oni ne lernas lingvon, kiun neniu uzas, li proponis tutmondan kampanjon, por ke oni promesu ellerni la internacian lingvon, “se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tiun saman promeson”.

Zamenhof anoncis, ke la adresaro de la dek milionoj da promesintoj (voĉdonintoj) aperos en aparta libro (cent milpaĝaj adresaregoj kun cent adresoj ĉiupaĝe), kaj avertis:

Poste ne estos pravigitaj antaŭ la socio la personoj, kies nomoj ne estos en la voĉdon-libro, nek en la fako de la promesintoj, nek en la fako de la kontraŭintoj. Neniu esperu pravigi sin per tio, ke li “ne aŭdis” pri la proponita voĉdonado, ĉar estos uzitaj ĉiuj rimedoj por ke ĉiu sciu pri la voĉdonado.
Krom la antaŭparolo en la libro estas: Sur la dua paĝo estas jena ruslingva deklaro:

(Lingvo internacia, simile al ĉiu nacia, estas socia propraĵo, kaj la aŭtoro por ĉiam forlasas ĉiujn personajn rajtojn al ĝi.)

Zamenhof petis sendi kritikon pri la projekto kaj promesis utiligi la plej bonajn proponojn en speciala broŝuro, kiu fiksos la definitivan lingvoformon. Post eldono de la broŝuro la novan lingvon rajtos ŝanĝi ne li, sed nur kompetenta akademio, kiu “povos laŭgrade kaj nerimarkate fari ĉiajn necesajn plibonigojn, eĉ se ĝi estos devigita poste ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco”.

Zamenhof dissendis la Unuan Libron al diverslandaj redakcioj, societoj, kleruloj. Kvankam li aperigis en gazetaro (precipe en Ruslando) plurajn anoncojn, li ne ricevis dek milionojn da promesoj. Tamen al li venis centoj da leteroj (pozitivaj, negativaj kaj ŝercaj), kaj eltranĉitaj slipoj kun deziresprimo lerni la novan lingvon sendepende de la nombro da ricevitaj “promesoj”. La projekto eklingviĝis, kaj la pseŭdonimo de la aŭtoro iom-post-iom iĝis ĝia nomo — Esperanto.

Kvankam Zamenhof skribis en la Unua Libro, ke li dum unu jaro eldonos nenion en la nova lingvo, li jam en januaro 1888 publikigis ĉe Kelter Duan Libron de l' lingvo Internacia. Kajero №1 por resumi kaj respondi la ricevitajn leterojn.

© Aleksander Korĵenkov, 2010.


Novaĵoj | Enirpaĝo