Ĉi tiu teksto aperis en la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №8–9) kaj la nomon de la aŭtoro (Jukka Pietiläinen).

Legu pri pli fruaj Universalaj Kongresoj en nia kongresa rubriko.


95a UK95a Universala Kongreso de Esperanto

Havano, 17–24 jul 2010

  • Artikolo de Jukka Pietiläinen el La Ondo de Esperanto
  • Rezolucio de la 95a Universala Kongreso de Esperanto
  • La Kongresaj Kurieroj
  • Malriĉa sed funkcianta UK

    La 95a Universala Kongreso en Havano estis unu el plej malgrandaj dum la postmilita periodo, kvankam ĝi superis kongresojn en Portland (1972) kaj Vancouver (1984). Tamen la unua kongreso en Havano en 1990 estis pli granda, tiam estis 1617 registritaj kongresanoj, dum nun estis nur 1002. El tiuj ĉ. 180 estis kubanoj, malpli ol en 1990. Unu el la kialoj estis, ke malfacilis kaj multekostis, kompare al la malgranda enspezo, veni al Havano el aliaj partoj de Kubo. Kelkaj kubaj kongresanoj eĉ tranoktis en la oficejo de Kuba Esperanto-Asocio. Laŭdire salajro de kubanoj estis malpli ol cent eŭroj monate, eble nur kelkdek eŭroj. Unu hotela nokto kostus du monatajn salajrojn. Ankaŭ la kongresa libro estis senteble magra kompare kun pasintaj jardekoj. Nuraj 96 paĝoj estis multe malpli ol kutimaj 128 aŭ 144 de la pasintaj jaroj.

    Mi ne ĉeestis la antaŭan UK-on en Kubo en 1990, sed surbaze de la rakontoj, la lando multe ŝanĝiĝis. Turismaj organizoj estis multe pli profesiaj ol en 1990: ne estis grandaj problemoj kun hoteloj, kvankam deko da kongresanoj, kiuj mendis la apudkongresejan hotelon Palco, devis tranokti unuajn du-tri noktojn en alia hotelo. Ankaŭ transporto al pli foraj kongresaj aranĝoj okazis ĝenerale sen problemoj kaj malfruoj. Lokaj esperantistoj ricevis laŭdojn pro organiza kapablo. Mi plej spertis la laboron de antaŭkongresaj kaj ekskursaj gvidantoj: ili estis vere profesiaj. Tamen la malriĉeco de la lando kaj homoj havis ankaŭ sian influon al organizado: laŭdire unu ĉiĉerono svenis dum la ekskurso ĉar ŝi/li ne matenmanĝis, kaj la ekskurso devis viziti malsanulejon survoje.

    La atmosfero en la kongresejo estis trankvila. Kontrolo ja estis kiel en ĉiuj kongresejoj, sed malpli rigora ol ekzemple en Pekino. Kubanoj libere rakontis pri ĉiutagaj problemoj, sed opozicia sinteno ne estis videbla.

    La usona salutanto ricevis la plej fortan aplaŭdon dum la malfermo. La kialo por tio estis la malpermeso de usona registaro viziti Kubon sen aparta permeso, kiun povis ricevi nur apartaj grupoj kiel universitatanoj. La salutanto forte kritikis tiun praktikon. Nur tri usonanoj aperis en la kongresa libro, kvankam troviĝis almenaŭ deko da usonanoj en la kongresejo. Eventuale usonano, kiu vizitas Kubon sen permeso, povas riski relative grandan monpunon.

    Tamen eĉ la rektoro de la kongresa universitato estis usonano, kun oficiala permeso viziti Kubon, Humphrey Tonkin. La kialo estis ke mankis kubano, kiu povus, aŭ havus tempon, rektori kaj sekve la serĉado iris al najbaraj landoj. Krome, du usonaj prelegantoj de IKU tute ne alvenis pro similaj problemoj. Unu el ili, eksa kubano, havis problemojn ambaŭflanke, ĉar lia kuba pasporto malnoviĝis. Tamen tiuj prelegoj, aŭ almenaŭ unu el ili, estis faritaj de aliaj, surbaze de senditaj tekstoj.

    Temis pri elektojaro kaj la nova estraro estis elektita, tamen nur kun unu vere nova estrarano, Stefano Keller. Du aliaj novaj estis estraranoj iam pli frue. Tamen la ĉefa novaĵo en movada politiko estis la nedaŭrigo de la kontrakto de redaktoro de Esperanto, Stano Marĉek. Temis pri la lasta decido de la malnova estraro, kiu ne estis unuanima, kaj tio kaŭzis etan skandalon en la kongreso, kie defendantoj de Marĉek kolektis subtenon por la redaktoro. Krome en komitato aperis diskuto pri la buĝeta politiko de UEA, tamen, iom mirige, praktike mankis diskuto pri la strategia plano, kio ja devus esti tiu ero, kie oni diskutu pri estontaj buĝetoj. Ja ĉiukaze necesis akcepti buĝeton por jaro 2011, alikaze necesus aŭ perpoŝta voĉdonado aŭ la asocio restus sen buĝeto dum la unua duono de la venonta jaro.

    Ankaŭ la kultura programo estis relative magra. Aparte la eksterkuba programo. Unu el la perloj estis esperanta versio de Canto General, kiun prezentis origine franca, sed internaciigita, esperanta grupo Interkant'. Kuba kultura programo tamen estis eble eĉ pli riĉa ol kutima nacia kultura programo. La nacia vespero temis plene pri muziko, grava por Kubo, sed eble la kuba kulturo enhavus ankaŭ ion alian por prezenti. Eventuale temis ankaŭ pri neceso ŝpari kostojn. Nu, ankaŭ la kongresa rezolucio estis rekorde mallonga.

    Mi partoprenis ankaŭ antaŭkongresan vojaĝon en Kubo kaj havis eblecon konatiĝi kun Kubo pli proksime. Ankaŭ ekster la ĉefurbo la vivo estas malriĉa, sed laŭokule ne mizera. Oftaj transportaj iloj estas ĉevaloj, aŭ kamionoj, kie homoj staris aŭ sidis sur la ŝarĝplato. Kubo estis eble la plej malriĉa lando, en kiu okazis la kongreso dum pasintaj jardekoj. Eventuale la nuna Kubo estis eĉ malpli riĉa ol Kubo en 1990. La lando havas nuntempe du-valutan sistemon, ordinaraj pesoj kaj ŝanĝeblaj pesoj, laŭ kongresa dialekto: kukoj (CUC). Por eksterlandano apenaŭ eblis uzi ordinarajn pesojn, kiuj ebligas al kubanoj vivi en baza nivelo, dum aferoj por turistoj estis vendataj nur per ŝanĝeblaj pesoj, kio ne faris la landon aparte malmultekosta por eksterlandanoj. Prezoj estis eble duono el kutimaj eŭropaj, aŭ foje en eŭropa nivelo.

    Unu el la solvoj por superi transpagajn barojn estis kupono donita al ĉiu kuba kongresano por libroservo. La kuponon eblis uzi nur ekde ĵaŭdo, do restis tempo por pagipovaj aĉetantoj aĉeti pace, dum en ĵaŭdo la libroservon plenigis kubanoj. Alia kialo por malfrua uzeblo de kuponoj estis, ke UEA kolektis kroman monon por kubanoj ankoraŭ dum la kongreso, kaj tio rezultis la kreskon de valoro de kupono de 30 ĝis 33 ŝanĝeblaj pesoj. Laŭ miaj observoj kubanoj aĉetis plejparte lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj tuj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ muzikon kaj T-ĉemizojn. Ankaŭ vestaĵoj estas deficitaj en Kubo.

    Kubo ja estas la sola lando, kiu ekologie ne superas siajn naturajn rimedojn sed kie la vivo ne estas mizera. Bazaj manĝaĵoj ŝajne sufiĉas kaj akireblas per aĉetlibro malmultekoste kaj sanservoj estas en modela stato. Kubanoj, almenaŭ parto, tamen sopiras pri konsumeblecoj. Krome nenia rasismo videblis: laboristaj grupoj estis ofte miksitaj, kaj ĉiukoloraj homoj faris ĉiujn laborojn. Ja apenaŭ estis homoj plene nigraj aŭ plene blankaj, sed ĉiuj miksitaj.

    Jukka Pietiläinen

    La Ondo de Esperanto, 2010, №8–9. 


    La kongresa rezolucio

    La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,

    Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas

    – ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;

    – ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj

    – ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

    Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,

    kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

    Havano, 24 julio 2010


    Novaĵoj | Enirpaĝo