Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la nomon de la aŭtoro (Aleksej Korĵenkov) kaj la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №10).


FESTO 2010FESTO: sub la suno kaj la luno

Festo! Festo!! FESTO!!! Tiuj ĉi vortoj estis la plej popularaj dum la neforgesebla semajno de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto en Donneville ĉe Tuluzo (Francio), sur kampo ĉe la studio Vinilkosmo — verŝajne la plej mojosa loko en Francio. La organiza teamo kaj la mastro de la studio, Flo, aranĝis vastan kaj komfortan festejon por ke la ducento da partoprenantoj libere festu dum la aranĝo.

La freneza etoso dum la koncertoj aperis danke al JoMo, Kim Henriksen, Martin kaj la Talpoj, loka bando Dancers in Red. Kaj Tiel Plu dancigis la publikon per mezepokaj dancoj, Gijom alportis belan muzikon pri profundaj sentoj. La franca repisto Whity kaj Platano (Pafklik) montris, kiel oni povas balanci la mondon nur per forto de vortoj kaj ritmo.

Eĉ ekskursoj dum FESTO estis viglaj. Ekzemple, Tuluzon montris JoMo mem! La ekskurso ne estis limigita nur per vizito de famaj preĝejoj kaj domoj kaj per promenado laŭ la antikvaj stratoj miksitaj kun historioj kaj legendoj de la urbo. Dum vizito de la Okcitana domo en Tuluzo slamisto Lou Dàvi anstataŭis tutan bandon, kaj liaj kantoj en la okcitana helpis ĝui la etoson de Tuluzo.

La ekskursoj vere abundis dum FESTO: oni povis viziti Albi kaj Cordes-sur-Ciel, Spacurbon de Tuluzo, diversajn muzeojn (ekzemple, sonorilmuzeon kaj muzeon de Toulouse Lautrec), bicikli kaj eĉ viziti Andoron. Por tiuj, kiuj prifajfis ekskursojn estis atentindaj diversaj prelegoj kaj kursoj (interalie, dum la aranĝo oni povis lerni iom la okcitanan). De vesperaj koncertoj publiko flue translokiĝis al parolema trinkejo, pensema gufujo aŭ dancema diskejo. Ĉiu povis amuziĝi laŭ sia gusto!

FESTO estis malferma ankaŭ por ekstera publiko, koncerto en Tuluzo de Kajto kaj alveno de interesiĝantoj en Donneville montris atmosferon de festo en internacia kompanio kaj certe logis multajn personojn al Esperanto.
Martin Wiese kaj Lasse Falck en la koncerto de Martin & la Talpoj (Fotis Ivo Miesen)
Por daŭrigi la plej frenezan kaj mojosan aranĝon de la somero oni povis partopreni MoZoFoKon en Liona okupejo, kiu donis fortan senton de vera libereco. Babilado, promenoj en la urbo, naĝado, familiecaj vespermanĝoj kaj noktaj eliroj por trovi ion aŭ ĝui la kompanion.

Post tiaj aranĝoj oni vere povas diri ke Esperantujo vivas. FESTO! FESTO!! FESTO!!!

Aleksej Korĵenkov

La Ondo de Esperanto, 2010, №10.


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo