La Balta Ondo ekfunkciis

Antaŭ 14 jaroj La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj starigis sian unuan retpaĝaron. Post kelkaj ŝanĝoj de retprovizantoj, antaŭ 8 jaroj nia retejo ekfunkciis ĉe Esperanto.org. Nuntempe tie estas ĉirkaŭ 4 mil dokumentoj tekstaj kaj grafikaj, inkluzive de pli ol cent numeroj de La Ondo de Esperanto, centoj da recenzoj, multaj diverstemaj artikoloj, beletraĵoj k.a.

Ĉi tiu granda kaj grava kolekto plu restos kaj kreskos ĉe la konata adreso:
http://esperanto.org/Ondo/

Sed evidentiĝis, ke ĉe Esperanto.org oni ankoraŭ ne povas rearanĝi la novaĵrubrikon en la formo de “blogo”.

Pro tio ni fondis novan novaĵretejon La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/

Ekde hodiaŭ ĝi estas vizitebla. Ĝi enhavas nun pli ol 20 artikolojn. Ni planas enretigi 2-3 novajn artikolojn ĉiusemajne.

En nia malnova novaĵrubriko estis novaĵoj nur pri Esperantaj aferoj, ĉefe ligitaj kun La Ondo, Sezonoj kaj Radio Esperanto kaj kun aliaj niaj iniciatoj. Sed la temaro de La Balta Ondo estas pli vasta, kaj krom informoj el Esperantujo, ankaŭ aliaj temoj estos prezentataj. Ekzemple, oni jam povas legi artikolojn de niaj kolumnistoj pri la nova Kaliningrada regionestro Cukanov, pri WikiLeaks, kaj pri la Ruslanda futbalo en 2010.

Kiel kutime en “blogoj”, registritaj uzantoj povas lasi komentojn. Bonvolu do registriĝi kaj vi iĝos plenrajta uzanto de nia blogo.

La paĝoaranĝo dume ne estas perfekta, ĉar neesperantista retprovizanto, ĉe kiu ni luas la spacon, ne povas ebligi esperantigon de la sistemo WordPress, sur kiu La Balta Ondo estas bazita. Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon por la “servaj informoj” (datoj, invitoj plulegi kaj komenti…), kiuj ne rilatas al la enhavo de la tekstoj mem.

La Balta Ondo estas retejo por vi — vizitu ĝin, legu, komentu, kontribuu.

Bonan 2011an jaron!


Novaĵoj | Enirpaĝo