Nia trezoro – eldonejoj en la fokuso

HachetteNia trezoro estas kleriga rubriko en La Ondo de Esperanto; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de d-ro Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, PV/PIV/NPIV, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de Esperanto, Esperanta Antologio, Esperanto en perspektivo kaj Plena verkaro de L.L. Zamenhof.

En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri La Esperantisto, Lingvo Internacia, La Revuo, Esperanto, La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo, El Popola Ĉinio, Literatura Foiro, Monato.

Pasint-jare en nia kleriga rubriko aperis artikol-serio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto. ekde Sen titolo de Ivan Ŝirjajev ĝis Sed nur fragmento de Trevor Steele.

La ĝisnunajn artikolojn verkis István Ertl, Halina Gorecka, Paul Gubbins, Reinhard Haupenthal, Sten Johansson, Aleksander Korĵenkov, Andreas Künzli, Carlo Minnaja, Sergio Pokrovskij, Giorgio Silfer.

La du unuaj serioj aperis libroforme sub la titoloj Dek libroj kaj Dek gazetoj.

En ĉi tiu jaro en Nia trezoro ni prezentos dek plej gravajn Esperanto-eldonejojn. En la unua artikolo de ĉi tiu serio Aleksander Korĵenkov rakontas pri la fama Pariza eldonejo Hachette kiu dum 1901–1914 eldonis ĉ. 350 librojn en/pri Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas legebla en nia retejo:
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/195-lode.htm#195-09

Sekvos pliaj artikoloj laŭ la listo pretigita de la redakcio de La Ondo kun helpo de eksterredakciaj fakuloj. Poste la tekstoj aperos en aparta broŝuro.



Novaĵoj | Enirpaĝo