Pikviko en Esperanto

Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld

Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, inkluzive de la tri libroj de La Mastro de la Ringoj de Tolkien. Entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.

La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Post redaktado, korektado kaj provlegado, ĉiu nova ĉapitro estis resendata al la tradukinto por definitiva aprobo, kaj daŭris priparolo de konkretaj tradukproblemoj.

Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.

Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui Pikvikon en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

Hodiaŭ, la 7an de februaro, je la ducenta naskiĝdatreveno de Charles Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo (pdf kaj epub), kiel la naŭan eron en nia Virtuala Biblioteko

La 121-paĝan libron garnas sep klasikaj ilustraĵoj de Robert Seymour.

Ni esperas, ke – danke al Bill Auld – vi kun intereso kaj plezuro kunvojaĝos kun la ĉarma sinjoro Pikviko kaj ties amikoj.

Agrablan vojaĝon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Kaliningrado
La 7an de februaro 2012


Novaĵoj | Enirpaĝo