Redakcie

Aleksander Korĵenkov

Rigardo el la fenestro de nia redakcio al la senfoliiĝintaj arboj pruvas, ke baldaŭ ekvintriĝos en la norda hemisfero. Tio signifas, interalie, ke ĉi tiu kajero de La Ondo, estas la lasta en ĉi tiu jaro. Kaj en la lasta redakcia kolumno, mi (mis)uzas mian redaktoran rajton por iomete halti kaj retrorigardi al la baldaŭ finiĝonta 2012a jaro.

Kia ĝi estis por ni? Nu, ĝi estis pli trankvila ol la jaro 2011a, kiun ni preskaŭ plene pasigis en Moskvo, malproksime de la hejmo, ŝanceliĝante inter timoj kaj esperoj… Sed trankvila nur rimas kun facila, – tia ĝi ne estis. Ekzemple, Halina dum la unua postoperacia jaro devis ĉiumonate viziti Moskvon por konsulti fakulojn, kiuj mankas en provinco. Pro tiuj vojaĝoj, pro neprokrasteblaj riparlaboroj en la hejmo, kaj pro aliaj urĝaĵoj ni rapide komprenis, ke ni apenaŭ sukcesos plene reveni al la multflanka agado, kiun ni efektivigis ĝis novembro 2006, kiam pro sankialoj ĝi estis grave reduktita.

Do, ni devis elekti agad-prioritatojn, kaj ni decidis, ke plej grava estas La Ondo de Esperanto. Al ĝi ni donis niajn tempon kaj fortojn. Kaj, ĉar multaj el vi skribis (kaj diris) al ni pri sia kontenteco rilate al nia gazeto, ni esperas, ke nia ĉefa tasko estis kontentige plenumita. Ni diligente daŭrigos ankaŭ venontjare, kaj jam en januaro vi vidos kelkajn novaĵojn (la unuan vi rimarkos en ĉi tiu paĝo, kiu ne havos redakciajn komentariojn, sed … nu, vi mem vidos, kio aperos ĉi-kolumne post unu monato).

La dua prioritato estis donita al la reto. Nia novaĵretejo La Balta Ondo preskaŭ ĉiutage (escepte de la semajnoj, kiujn ni pasigis eksterhejme – en sanatorioj, en niaj naskiĝurboj… – kaj lacigaj tagoj dum kiuj ni de la 9a matene ĝis la 3a postnoktomeze estis okupegataj pri la redaktado de La Ondo) proponis novan tekston; pligrandiĝis nia ĉeesto en la sociaj retoj; ampleksiĝis (kvankam malpli ol ni deziris) nia kolekto de senpagaj e-libroj; ekfunkciis nia eta ruslingva informretejo…

La ceteraj agadoj stagnis. Sed nun ni ĝojas anonci, ke post kelkaj monatoj kadre de la libroserio Mondliteraturo aperos du novaj libroj de Sezonoj: Aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle kaj Voĉleganto de Bernhard Schlink. Kaj antaŭ la jarfino aŭdiĝos nova sonprogramo de Radio Esperanto.

Fine de septembro, post dujara foresto, ni finfine reaperis en Esperantujo (en Arkones) kaj venontjare ni planas veni ne nur al nia ŝatata Arkones, sed ankaŭ al BET en Litovio, kaj al UK en Rejkjaviko.

Ĝis revido en Arkones, BET kaj UK! Ĝis reaŭdo en Radio Esperanto! Ĝis novaj rerenkontiĝoj en La Ondo kaj en la reto!

Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto, 2012, №12 (218).


Novaĵoj | Enirpaĝo