Kongresaj paroladoj de Zamenhof reeldonitaj papere kaj rete

Zamenhof: Kongresaj paroladoj

Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis kaj antaŭparolis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 paĝoj; 500 ekzempleroj. – (Serio Scio, №2). – Prezo: 6 eŭroj (papere), 3 eŭroj (elektronike).

“De 1905 ĝis 1912, li elvokis antaŭ la kongresanoj ĉiujn grandajn demandojn, ĉiujn grandajn problemojn, kiujn la vivo metis al tiu senprecedenta socia-lingva movado, kaj la altajn celojn, kiujn ĝi devas aspiri. La kolekto de tiuj kongresaj Paroladoj <…> estas emocia kaj animaltiga legaĵo, unu el tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron”, – skribis Gaston Waringhien en sia biografia skizo pri Zamenhof (1887 kaj la sekvo, p. 20).

Por ke ĉi tiuj gravaj tekstoj estu je dispono de la esperantista legantaro, la eldonejo Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio decidis reeldoni la intertempe elĉerpitan kolekton, kiun Sezonoj aperigis antaŭ pluraj jaroj kiel la duan volumon en la serio Scio. En ĉi tiu volumo estas 11 paroladoj de Zamenhof, el kiuj 8 estis faritaj je la malfermo de la ok unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto.

La libro Kongresaj paroladoj baldaŭ estos aĉetebla en la libroservo de UEA kaj en aliaj grandaj Esperantaj libroservoj kontraŭ 6 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite ĉe la eldonejo Sezonoj kaj ties reprezentantoj en la koncernaj landoj. Petu informojn retpoŝte.

Ĝi estas aĉetebla ankaŭ kiel e-libro (“pdf” kaj “epub”) kontraŭ 3 eŭroj en nia Kiosko, kie estas senpage elŝuteblaj elektronikaj provlibroj de la Konresaj paroladoj kun du paroladoj de Zamenhof (Bulonjo 1905, Sankt-Peterburgo 1910).

Pliaj informoj pri la libro.


Novaĵoj | Hejmo