Kiaj ni estas?

Ĉirkaŭ 50 partoprenantoj de la internacia esperantista renkonto Eŭropo-Azio'97 (Jekaterinburg, 9-17 aŭg. 1997) ricevis sociologiajn demandilojn, sed nur 31 personoj redonis ilin plenigitaj. La demandiloj estis kompilitaj kun konsidero de la pli fruaj esploroj, resumitaj en la tre valora kompilaĵo de Nikola Raŝiĉ La rondo familia. Pro la malgranda samplo la subaj ciferoj ne estas aparte reprezentaj, sed kelkfoje la kvalita rezulto povas esti interesa por la okazigantoj de pli grandaj sociologiaj esploroj.

La demandoj estas klaseblaj je tri grupoj: socia-demografia, Esperanta kaj prefero.

Ĝeneralaj demandoj

1. Sekso

viroj 19
virinoj 12

Tio bone respegulas la plimulton de la viroj en Esperantujo, kiu estas spurebla preskaŭ en ĉiuj esploroj kaj membrostatistikoj.

2. Aĝo

La aĝo de la respondintoj varias inter 22 kaj 71 jaroj. La averaĝa aĝo estas 43 jaroj. Notindas, ke kelkaj junuloj ne plenigis la demandilojn.

sub 20 jaroj 0
20-29 jaroj 4
30-39 jaroj 12
40-49 jaroj 9
50-59 jaroj 1
60 jaroj kaj pli 5

La aĝostrukturo montris, ke du trionoj da respondintoj estas en la aĝo inter 30 kaj 50 jaroj, kvankam kutime la esploroj evidentigas malpli da personoj en la aktiva aĝo kun pli forta reprezentiĝo de la junuloj kaj emeritoj.

3. Lando

Ruslando 29
Germanio 1
Svedio 1

4. Eduknivelo

Mezlerneja 10
Supera (universitata) 21

5. Profesio

La nocio profesio estas konfuziga, ĉar multaj homoj laboras ne laŭ la iam ricevita profesio. Probable necesus demandi pri la aktuala ofico aŭ ĉefa okupo aŭ fari liston de elekteblaj respondoj.

Instruisto, profesoro 6
Inĝeniero 5
Laboristo 3
Komput(il)isto, programisto 3
Redaktoro, eldonisto, poligrafiisto 3
Ekonomiisto 2
Aliaj, po 1 respondo (elektroteknikisto, kemiisto, konsilisto, kuracisto, muzikisto, sciencisto, termoteknikisto, studento, senlaborulo) 9

6. Familio

La kvanto de soluloj estas relative granda kompare kun la ĝenerala socio. Tamen nur 6 personoj el 31 ne spertis geedzan vivon.

Edz(in)o 16
Senedz(in)a 6
Divorcinta 7
Vidv(in)o 2

7. Infanoj

31 respondintoj havas entute 36 infanojn.

Seninfana 10
1 infano 10
2 infanoj 8
3 infanoj 2
4 infanoj 1

8. Etna aparteno

Rusa 25
Baŝkira, germana-alemana, juda, nord-eŭropa, pola, tatara po 1

9. Gepatra lingvo

Rusa 28
Aliaj, po 1 respondo (baŝkira, germana-ŝvaba, sveda, tatara) 4

Unu persono indikis du gepatrajn lingvojn (rusa kaj tatara).

10. Fremdaj lingvoj

24 personoj konfesis sume 44 sciojn pri 16 lingvoj. 7 personoj (22.5%) ne respondis pri scio de fremdaj lingvoj. Esploroj montris, ke alilande esperantistoj konas pli multajn fremdajn lingvojn ol en Ruslando.

Angla 13
Germana 11
Franca 3
Pola 3
Hispana 2
Rusa 2
Aliaj po 1 respondo (belorusa, bulgara, dana, ĉeĥa, itala, latina, latva, slovaka, tatara, ukraina) 10

11. Religia aparteno. 22 personoj indikis sian religion. 7 elektis la respondon "ateisto"; du personoj skribis "neniu".

Rusortodoksa 15
Budhista 2
Aliaj, po 1 respondo (bahaa, katolika, muzulmana, sanatana dharma, kristana ne precizigita) 5

12. Hobioj. 2 personoj respondis, ke ili ne havas hobion, kaj la aliaj menciis pli ol 30 ŝatokupojn (Iuj respondis pri kelkaj). Evidente, ankaŭ ĉi-kampe necesas doni elekteblajn respondojn kun eblo skribi specialan okupon, ĉar la klasado foje aperas malfacila (fine la hobioj estas klasitaj je 21 specoj)

Esperanto 7
Lingvoj 6
Vojaĝoj, turismo 5
Sportoj (diversaj) 4
Libroj, literaturo 3
Sana vivmaniero, vegetarismo 2
Aliaj, po 1 respondo (astronomio, biero, ekologia politiko, esoterismo, filatelo, historio, infanoj kaj edzo, interreto, mineraloj, profesia laboro, konstruado de "svingoplano", muziko, pentrado, plantado de floroj, trikado kaj makrameo) 15

II. Demandoj pri Esperanto

13. Ĉu via edzino estas esperantisto?

15 personoj ne havas edz(in)on. La ceteraj 16 respondoj dividiĝis egale.

Jes 8
Ne 8

14. Ĉu via(j) infano(j) estas esperantisto(j)?

10 respondintoj estas seninfanaj. La aliaj 21 respondis jene:

Jes 7
Ne 14

15. El kiu fonto vi eksciis pri Esperanto?

Evidentiĝis, ke nur 7 respondintoj eksciis pri Esperanto de personoj -- aliloke tiu nombro estas pli granda. Estas karakterize, ke neniu elektis la respondon "televido", dum la respondoj pri afiŝoj kaj anoncoj ne estis proponitaj por elekto.

Gazeto 8
Libro 8
Afiŝo kaj anonco 6
Amiko, konato 3
Familiano, parenco 2
Instruisto 2
Kalendaro 1
Radio 1

16. Jaro de eklerno de Esperanto.

Varias inter 1964 kaj 1995. Konstateblas, ke komencantoj ne partoprenis en Eŭropo-Azio aŭ ke ili ne respondis la demandilojn. La averaĝa esperantista aĝo estas 14 jaroj. Tio signifas, ke nia 43-jara "averaĝulo" eklernis Esperanton en la aĝo 29 jaroj.

1961-70 1
1971-80 8
1981-90 16
1991-95 2
1996- 0
Ne respondis 4

17. Kiamaniere vi lernis Esperanton?

Ĉeesta kurso de esperantista organizo 16
Aŭtodidakte 12
Ĉeesta privata kurso 2
Koresponda kurso de esperantista organizo 2
Koresponda privata kurso 2
Gazeta kurso 1

Kelkaj lernis Esperanton samtempe per du manieroj aŭ ŝanĝis la manieron. Neniu lernis fakultative aŭ oficiale en lernejo aŭ universitato, nek en radia kurso.

18. Kion donas al vi la scio de Esperanto?

Esperanto mem estas por mi ŝatokupo 20
Esperanto peras kontakton kun eksterlando 19
Esperanto ebligas pli interese pasigi la tempon 19
Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn 11
Esperanto helpas en alia ŝatokupo 10
Esperanto helpas en la profesia laboro 3
Aliaj, po 1 respondo 2

La aliaj (ne elekteblaj) respondoj estis, ke Esperanto: (a) helpas plilarĝigi la sciojn pri la mondo, (b) helpas konatiĝi kun interesaj homoj. Probable oni devas iom modifi la elekteblajn respondojn.

19. Kiel viaj proksimuloj (parencoj, amikoj, kolegoj) taksas vian esperantistecon?

Ĉar tiu rilato ne estas la sama, oni kelkfoje elektis pli ol unu respondon.

Neŭtrale 18
Pozitive 17
Negative 5

20. Kiam via entuziasmo pri Esperanto estis la plej granda?

En la unua esperantista renkonto 13
En la unua kontakto kun alilanda esperantisto 10
Kiam mi povis interparoli 9
Dum la lernado 6
Ĉiam 3
Kiam mi komencis verki Esperante 1
Antaŭ la eklerno 0

La respondoj "ĉiam" kaj "kiam mi komencis verki" ne estis antaŭviditaj. Tiu demando, prenita el la demandilo de Woite, evidente ne estas necesa.

21. Kiam Esperanto fariĝos la ĉefa internacia komunikilo?

Duono de la respondintoj tute ne kredas pri la "fina venko".

Post kelkaj jaroj 2
Antaŭ la jaro 2020 1
En la XXIa jarcento 10
Post kelkaj jarcentoj 1
Neniam 14
Ne respondis 3

22. Ĉu Esperanto pliigis vian interesiĝon pri fremdaj lingvoj?

Jes 18
Ne 9
Ne respondis 3

23. Membreco en esperantistaj organizoj

UEA 17
UES (urala) 16
REU (ruslanda) 14
TEĴA 5
TEVA 5
Monda Turismo 2
ILEI 2
Loka klubo 2
Aliaj, po 1 respondo (AIS, AVE, BEL, Esperanta PEN, GEA, ISAE, KSE (siberia), SAT, TAKE) 9
Neniu aŭ ne respondis 7

Entute 72 membrecoj por 24 respondintoj -- averaĝe oni membras en 3 organizoj. Probable pli ol du personoj anas en lokaj kluboj, kaj por precizigi tion oni bezonas apartan demandon. Nur unu persono membras en SAT kompare kun 17 UEAanoj.

24. Abonataj aŭ regule legataj gazetoj en Esperanto.

28 respondintoj abonas aŭ legas

Ruslanda Esperantisto 23
La Ondo de Esperanto 10
Esperanto 9
El Popola Ĉinio 8
Litova Stelo 5
Monato 4
Literatura Foiro 3
Dia Regno 2
Esperantista Vegetarano 2
Eventoj 2
Heroldo de Esperanto 2
Internacia Ĵurnalisto 2
Juna Amiko 2
La Domo 2
Sennaciulo 2
Aliaj 11 gazetoj 1
Neniu 4

27 personoj havas je sia legdispono 89 kolektojn de 26 gazet-tiloloj. Ne estas mirige, ke unualoke estas Ruslanda Esperantisto, eldonata en la urbo kie okazis Eŭropo-Azio.

25. Legado de libroj en Esperanto

Tute ne legas 3
Unu libro jare 13
Du-kvin libroj jare 9
Pli ol kvin libroj jare 4

26. Internacia korespondo en Esperanto

Tute ne korespondas 13
Unu korespondanto 5
Du-kvin korespondantoj 5
Pli ol kvin korespondantoj 8

27. Uzado de Esperanto parole kun alilandanoj

Ĉiutage 0
Ĉiusemajne 1
Unufoje monate 0
Kelkfoje jare 9
Unufoje jare 8
Malpli ofte 10
Neniam 1
Ne respondis 2

28. Verkado en Esperanto

Artikoloj por periodaĵoj 13
Beletraj tradukoj 6
Fakaj verkoj 3
Beletro 3
Lernolibroj kaj vortaroj 3
Tradukoj de artikoloj 1
Ne verkas 12
Ne respondis 2

Pli ol duono de la respondintoj verkas en Esperanto. "Tradukoj de artikoloj" ne estis inter la elekteblaj respondoj.

29. Partopreno en esperantistaj kongresoj kaj renkontoj

Enlande
Ne partoprenas 2
Preskaŭ ĉiujare 16
Unufoje jare 3
Kelkfoje jare 7
Ne respondis 3
Eksterlande
Ne partoprenas 13
Preskaŭ ĉiujare 11
Unufoje jare 3
Kelkfoje jare 1
Ne respondis 3

30. Certosento en Esperanto

Kiel en la gepatra lingvo 6
Iom malpli ol en la gepatra lingvo 10
Pli certa ol en la aliaj fremdaj lingvoj 10
Kiel en iu ajn aliaj fremda lingvo 3
Malpli certa ol en aliaj fremdaj lingvoj 2

III. Preferoj

La demandojn pri la elektoj de esperantistoj inspiris la esplorado de Internacia Kultura servo (Ĉapitro "Idoloj kaj idealoj" en La rondo familia), sed nia esplorado estis pli varia.

31. Ŝatataj artistoj, verkistoj k.a. (ne Esperantaj)

Vysockij 6
Fratoj Strugackij 6
Puŝkin 5
Lermontov, Okuĝava 3
Beethoven, Dumas, Krapivin, Kuprin, London, Arkadij Severnyj, Taljkov, Tjutĉev 2 Aliaj, 64 nomoj 1

26 respondintoj menciis 77 artistojn.

32. Ŝatataj artistoj, verkistoj k.a. (Esperantaj)

Lorjak 6
Nemere 5
Bronŝtejn 4
Amzejev, Ĵak le Puil, Kalocsay, Valano (Piron) 3
Aliaj 4 nomoj 2
Aliaj 23 nomoj 1

Nur 17 personoj respondis kaj menciis 34 nomojn. La klasika verkisto Lorjak sukcesis akiri pli da simpatioj ol la vivantaj artistoj.

33. Ŝatataj libroj (nacilingve)

18 personoj respondis al tiu demando nominte 34 librojn. Nur du libroj estis dufoje menciitaj: La malvivaj animoj de Gogolj kaj La milito kaj la paco (mond(um)o) de Tolstoj. Cetere, kelkaj respondis nur pri aŭtoroj. Plej ofte menciiĝis verkoj de fratoj Strugackij kaj de Dostojevskij.

34. Ŝatataj libroj (en Esperanto)

Samkiel en la 33a demando, estis 18 respondintoj. 7 verkoj ricevis po 2 voĉojn, kaj 30 -- po 1 voĉo. Estis menciitaj 6 verkoj de Nemere, 3 verkoj de Waringhien, kaj po du verkoj de Bokarev, Lorjak kaj Szathmari. Po du voĉoj ricevis:

Bokarev E. Esperanta-rusa vortaro; Bokarev E. Rusa-Esperanta vortaro; Kvaropo; Nemere I. Sur kampo granita; Piĉ K. Litomiŝla tombejo; Piron C. Gerda malaperis; PIV.

35. Ŝatataj gazetoj (nacilingvaj)

Denove venis 18 respondoj kun 34 titoloj.

Argumenty i fakty 4
Sport-Ekspress 2
Aliaj 32 gazetoj 1

36. Ŝatataj gazetoj (Esperantaj)

Ruslanda Esperantisto 15
Literatura Foiro 6
El Popola Ĉinio, Esperanto, La Ondo de Esperanto 4
Monato 3
Aliaj 13 gazetoj 1

Komparante kun la 24a respondo oni vidas, ke 6 personoj ŝatas legi Literaturan Foiron, dum nur 3 abonas aŭ regule legas ĝin.

37. La plej estimindaj personoj en la monda historio

Kristo 7
Petro la Granda 5
Zamenhof 4
Budho, de Vinci, Saĥarov 3
6 personoj 2
36 personoj 1

10 personoj ne respondis. Komparu kun la rezulto de la esploro de IKS: Gandhi -- 36, Zamenhof --31, Kristo -- 22, Einstein -- 12, Lincoln -- 11, Lenin -- 10.

38. La plej estimindaj personoj en la XXa jarcento

Saĥarov 7
Gandhi 3
Einstein, Solĵenicin, Zamenhof 2
39 personoj 1

Ne respondis 11. La elekto estas eksplicita. Komparu kun tiu de IKS: King, Gandhi -- po 30, Kennedy, Tito -- po 20, Brandt -- 16, WalŞsa -- 14, Allende -- 10.

39. La plej estimindaj esperantistoj

Zamenhof 12
Korĵenkov 9
Gorecka 8
Lapenna 7
Kalocsay, Privat 4
Waringhien 3
Aliaj 5 nomoj 2
Aliaj 24 nomoj 1
Ne respondis 6.

Se oni esceptas jekaterinburganojn Gorecka kaj Korĵenkov, kiuj multe aktivadis dum Eŭropo-Azio (en aliaj kongresoj multajn voĉojn probable ricevus aliaj lokaj guruoj), oni vidas, ke post Zamenhof sekvas Lapenna, kies ideoj kredeble imponas la respondintojn.


Novaĵoj | Enirpaĝo