Ĉi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

TRANS LA KRADO

Ni ofte ricevas informpetojn pri Esperanto el malliberejoj. Ni kutime ne nur respondas tiujn leterojn, sed ankaŭ sendas librojn kaj gazetojn.

Antaŭ nelonge ni sendis tri dukilogramajn pakaĵojn kun lernolibroj, vortaroj, beletraĵoj kaj gazetoj al Novosibirska kaj Murmanska regionoj. Dank' al mondonaco de Bard Hekland ni pretigis plian stokon por tiu celo.

Pliaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia adreso.

Halina Gorecka 


Novaĵoj