Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 12 (110)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Agotago en Kaliningrado


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

La ĉefa tagĵurnalo de Kaliningrada regiono, Kaliningradskaja Pravda (KP), antaŭ nelonge menciis, ke Kaliningrado estas verŝajne la sola eŭropa urbo (krom la landoj de eksUSSR) kun duonmiliono da loĝantoj, en kiu dum pluraj jaroj ne estas kurso de Esperanto. Eĉ kelkaj lokaj esperantistoj kredis, ke Esperanto ne revenos ĉi tien. Feliĉe, nun oni povas skribi, ke en nia urbo dum pluraj jaroj ne estis instruata Esperanto, ĉar jam oni povas lerni la lingvon en la marista kulturpalaco, kiun bone memoras la partoprenintoj de la unua Balta Esperanto-Forumo.

La novaj kursanoj, plejparte studentoj de la urba universitato, jam antaŭ la kurso konatiĝis en publika kunveno kun kaliningradaj esperantistoj kaj iliaj amikoj el Varsovia Vento, kiuj venis al Kaliningrado speciale por okazigi Ago-Tagon sur la ĉefa placo de la urbo.

La Ago-Tagon anticipis informkampanjeto. La tutan antaŭan semajnon en KP aperis pagita anonco pri la kurso. Centoj da anoncetoj estis pendigitaj en superlernejoj, lernejoj, bibliotekoj kaj bushaltejoj. Kelkaj radiostacioj dissendis informojn (telefonajn kaj vivajn) pri Esperanto, kaj vendrede, la tagon antaŭ la Ago-Tago, televidkompanio Jantarj en sia programo Vremeĉko montris kelkminutan programon pri Esperanto, filmitan en la hejmo de la geproduktantoj de La Ondo.

Tia preparlaboro en nia pli frua loĝurbo, Jekaterinburg, probable altirus plurajn dekojn da interesitoj, sed nun ni loĝas en la plej pragmatisma urbo de Ruslando. Kaj sabate ekneĝis kaj ekpluvis tro frue por nia regiono. Malgraŭ tio kaliningradanoj kaj varsovianoj kun verda standardo venis sur la placon, kaj tre rapide ĉiuj flugfolioj estis disdonitaj.

Ni kredas, ke deko da studentoj, venintaj al la renkontiĝo kun verdstelanoj, estas sukceso. Post la dokta rakonto de Aleksander, sian vivosperton rakontis Irek, kaj Irmina gitare agrabligis la etoson.

Cetere, la informkampanjo donis postefikon per pliaj artikolo kaj televida programo. Kaj je la tago de la unua leciono en KP aperis granda artikolo de Irina Klimoviĉ — ĵurnalistino, kiu antaŭe jam kvar-foje verkis pri Esperanto.

Kvankam la kurson frekventas nur sep gejunuloj, ili lernas diligente, kaj ni preskaŭ ne bedaŭras, ke pro la informado kaj instruado kelkaj niaj projektoj devis paŭzi.
Aleksander Korzhenkov kaj liaj gekursanoj (Fotis Andrej Taran)
Inter tiuj projektoj estas, interalie, eldonado de elektita verkaro de Anton Ĉeĥov kaj de la nova traduko de Eŭgeno Onegin. Eble ne multajn el la legantoj ĝenos, se ili legos tiujn librojn kelkajn semajnojn post la planita eldontempo.

Ni esperas, ke kun novaj kaliningradaj esperantistoj oni povos konatiĝi jam en la Zamenhofa Semajnfino, kiu komenciĝos la 5an de decembro en la konsulejo de Pollando, kie nin denove akceptos Jarosław Czubiński — la gasto de la decembra Ondo.

Kun ĉi tiu revuo ĉiu abonanto ricevas poezian antologieton Liro. Tiom da poezio ŝajnas al ni bona preteksto por ne aperigi ĉi-foje beletran sekcion kaj doni en la revuo pli da loko al movadaj informoj.

Halina Gorecka

Sur la kovrilpaĝo: estas unu el la neplanitaj eroj de nia informkampanjo: la agotaganojn ĉe la urbodomo “kaptis” por intervjuo televido. (Fotis Irek Bobrzak);


Jaroslaw CzubinskiPor kontaktoj inter ordinaraj homoj

Nia gasto: Jarosław Czubiński

Jarosław Czubiński, ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado, en la rango de ministro, naskiĝis 25 okt 1960 en Vroclavo. En 1984 li finis juran fakultaton de la Varsovia Universitato kaj magistriĝis. Ekde januaro 1985 li laboras en la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. Kiel apartajn meritojn de Czubiński, oni konsideras evakuadon de 1400 polaj civitanoj el Mediteraneo kaj lian agadon por liberigi polajn garantiulinojn el Ĉeĉenia kaptiteco.

LO: Bonvolu rakonti pri Vi.

JC: Mi estas edzigita, mia edzino loĝas kaj laboras en Varsovio, kie ŝi havas bonan kaj perspektivan laboron. La pli aĝa el niaj du filinoj finas mezlernejon, ŝi studas fremdajn lingvojn kaj intencas dediĉi sian estontecon al Afriko, al la kontinento ĝenerale kaj al la homoj. Laŭ mi, ŝi havos tre interesan estontecon. La dua filino nur transiris al liceo.

LO: Kial Vi elektis diplomatan profesion? Kie Vi laboris?

JC: Fininte la juran fakultaton de la Varsovia Universitato, mi volis okupiĝi pri scienco kaj dum tri monatoj studis problemojn de krimeco, sed evidentiĝis, ke tio ne kongruas kun mia temperamento. Ankoraŭ studante mi sendis miajn dokumentojn al diversaj organizaĵoj.

El la ricevitaj laborproponoj mi elektis Ministerion por Eksterlandaj Aferoj (MEA), kiu tiam bezonis junajn juristojn kun la kono de la rusa lingvo. Dum ses jaroj mi okupiĝis pri tio. Pliajn ses jarojn mi laboris en la ĝenerala konsulejo de Pollando en Minsko. Ankoraŭ ses jarojn en la konsula departemento — fine kiel la direktoro de la departemento.

LO: Ĉu Via laboro en Kaliningrado estas la sama kiel antaŭe?

JC: Kaliningrada regiono estas tre interesa teritorio por laboro. Tiu laboro estas alia ol en Peterburgo aŭ Moskvo. Unue, nur ĉi tie ekzistas komuna ruslanda-pollanda limo. Due, kaliningradanoj bone konas kaj komprenas Pollandon — ili ĉiam havas la eblon viziti Pollandon kaj kontroli niajn asertojn. Trie, el ambaŭ flankoj ekzistas strebo por pli aktiva kunlaboro. Tial la polaj diplomatoj devas postsekvi tiun evoluon kaj foje eĉ antaŭeniri.

Krome, nia konsulejo plenumas la rolon de malgranda ambasado. Kutime konsulejo zorgas nur pri vizoj, pasportoj, konsula helpo k.s. Sed nia konsulejo plenumas ĉiujn funkciojn, escepte de la armea kaj polica. La vasta agado postulas grandan personaron, kiu dum du lastaj jaroj kelkobliĝis; nun ĉe ni laboras ĉ. 40 personoj, inkluzive de 24 ruslandanoj.

LO: Kiuj problemoj aperis post la 1a de oktobro, kiam estis enkondukitaj vizoj?

JC: La sola problemo: mi devis por tri semajnoj haltigi ĉiujn agadojn, krom la vizo-aranĝado. Nun ĉiutage mi vizitas diversajn lokojn en Kaliningrada regiono kaj en Pollando, mi tre intense laboras por rekapti la antaŭan labor-ritmon.

Ekde 1 okt ĝis 13 nov ni aranĝis pli ol 30 mil vizojn. Ĉiutage ni aranĝas iom malpli ol mil vizojn. Komparu kun 25-50 vizoj tage en Peterburgo kaj kun 200-250 en Moskvo.

LO: Se temas pri Via laboro, ĉu ĝi estas tro serioza, aŭ foje okazas io amuza?

JC: Ekoficinte ĉi tie, mi multe vojaĝis kaj renkontiĝis kun diversaj oficialuloj. Iam mi veturis al la distrikto, kies estro samtage devis akcepti delegacion de okcident-eŭropa lando, en kies konsisto estis ankaŭ honora konsulo de tiu ŝtato. Mia sekretariino atingis, ke li akceptu min pli frue ol ilin. Sufiĉe rapide mi komprenis, ke ni parolas pri diversaj aferoj, precipe kiam mi aŭdis, ke tiu okcidenta lando estas la plej ŝatata lando de la distriktestro. Mi, kvazaŭ hazarde, proksimigis al li mian nomkarton, ke li legu: kiun landon mi reprezentas. Se vi vidus lian vizaĝon!..

LO: Vi bonege parolas ruse…

JC: Mi lernis la rusan hazarde, kvankam en agrablaj cirkonstancoj. Ekde la unua klaso mi havis bonegan amikon, kies patrino naskiĝis en Kartvelio, loĝis en Moskvo; la patro estis polo. Hejme ili interparolis ruse. Kiam mi vizitis la amikon, lia patrino, kiu kuiris bonegajn rusajn pladojn inkluzive de la pelmenoj, petis ke ni parolu ruse. Tiel la rusa iĝis por mi la dua lingvo, kvankam en lernejoj oni tiam eklernis la rusan lingvon nur en la 5a klaso. Tiuj konoj utilis por mia laboro en la Ministerio.

LO: Kiujn lingvojn Vi konas ankoraŭ?

JC: Tiujn, kiuj estas bezonataj por interkompreniĝo. Nuntempe oni ne povas interkonsenti sen kono de la angla lingvo. Laborante en diversaj landoj — interalie, en Afganistano, Norda Koreio, Kartvelio, en landoj afrikaj kaj aliaj — mi baze lernis ankaŭ iliajn lingvojn, kies konon mi ne povas pruvi kaj ne strebas al tio. Mi bezonis ilin, ĉar mi dum kelkaj monatoj devis vivi en tiuj landoj.

LO: Kion Vi opinias pri Esperanto?

JC: Mi jam dufoje diris publike en Kaliningrado — en la Balta Esperanto-Forumo kaj en la pasintjara Zamenhofa Semajnfino — ke por mi, kiel polo, Esperanto havas apartan signifon, se oni konsideras, kie la lingvo aperis, kiu ĝin kreis kaj kiujn ideojn ĝi alportis. La pluvivon de la lingvo kaj de la ideoj klare pruvas la nombro de la homoj, kiuj parolas Esperante, kaj la mapo sur kiu oni povas marki la lokojn, kie Esperanto estas uzata. Tio tre ĝojigas min kiel polon kaj kiel homon, por kiu la lingvoj havas grandegan signifon.

La ideo mem estas unika. Mi ĵus menciis, ke mi devis lerni iom da vortoj en la lingvoj de ĉiuj vizititaj landoj por interkomunikiĝi kaj sekure vivi tie. Estus multe pli facile, se ekzistus unu komune akceptita lingvo. Bedaŭrinde, tia lingvo ankoraŭ ne ekzistas.

LO: Sed la esperantistoj jam parolas Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj, ankaŭ en nia parto de Eŭropo.

JC: Unu el la bazaj principoj de EU estas ebligo de kontaktoj inter la ordinaraj homoj, ke ili povu interkonsenti mem. La rolo de la esperantistoj en tio estas granda, ĝi similas al la rolo de la amaskomunikiloj. Oni neniam povos atingi interkonsenton, pri kiu mi menciis, sen la homoj, kiuj volas kaj povas koni la situacion de la najbaroj. Tial ni havas rilatojn kun diversaj sociaj movadoj kaj organizaĵoj, ankaŭ kun la esperantistoj.

Danke al viaj renkontiĝoj, esperantistoj ekscias pli multe pri la reala stato en Kaliningrada regiono, Pollando, Litovio… Tiun rolon ni bone vidas. Ni invitas esperantistojn al la konsulejo de Pollando ne nur pro la deveno de la lingvo, sed ankaŭ ĉar temas pri interŝanĝo de informoj. La forto de Esperanto estas la forto de la homoj, kiuj kuraĝe decidis lerni ĉi tiun lingvon kaj sentime komunikiĝi per ĉi tiu lingvo. Temas pri granda kuraĝo kaj mi volonte gratulas ĉiujn, kiuj faris tiun decidon.


Komuniko de la estraro

La estraro de UEA ricevis peton de la Ĝenerala Direktoro forlasi sian postenon pli frue ol la antaŭe interkonsentita momento pro personaj kialoj.

La estraro, kun bedaŭro, akceptis lian peton kaj dankas lin pro la laboro farita por la Asocio en malfacilaj kondiĉoj. Lia personeco multe kontribuis al restarigo de bonaj homaj rilatoj inter la kunlaborantoj kaj inter la estraro kaj la Centra Oficejo.

Dum lia deĵoro komenciĝis rekonceptado de la funkciado de la Asocio en la modernaj kondiĉoj, adaptado de ĝia ĉiutaga agado al la nova epoko de reta komunikado, kaj restabiligo de aperigo de la revuo, kaj estis alfrontitaj novaj taskoj, kiel la kompreno pri la plej bona procedo por reordigo de la Biblioteko Hodler, la decido renovigi kaj modernigi la Centran Oficejon, kaj aliaj. Ankaŭ okazis du sukcesaj Universalaj Kongresoj kaj bone antaŭeniras la preparlaboro por du pliaj.

Pro ĉio ĉi la estraro ree dankas lin kaj bondeziras al li feliĉon en la nova vivo.

La estraro estas aparte danka, ke Trevor donis al ĝi sesmonatan averton por trovi kaj enpostenigi posteulon. Ĝi anoncos ene de la venontaj semajnoj sian planon por plenigi la postenon.

La estraro de UEA


Trevor Steele klarigas

Mi venis al Roterdamo antaŭ preskaŭ du jaroj en epoko de grandaj problemoj pro demisioj. Mi kandidatis por la direktora posteno, ĉar ŝajnis, ke tiutempe la unua bezono ne estas administra talento/sperto sed la kapablo resti trankvila en stresa situacio. Mi ne ĉiam sukcesis resti trankvila, sed sufiĉe longe, mi esperas, por permesi pli bonan komencon al mia posteulo, ol mi mem havis.

Fakte mi kredas, ke kvankam la CO ankoraŭ estas en etapo de necesaj ŝanĝoj (renovigo de la domo, konvertado de la tro malnova komputila sistemo, nekompleta kolegaro), la perspektivoj estas nun pozitivaj.

Ĉiukaze mi intencis resti nelonge en la posteno, kaj antaŭ kelka tempo mi decidis demisii antaŭ la fino de mia kontrakto (aŭgusto 2005). Kial? Kiel mi skribis aliloke, mi “kulpigas” neniun alian, sed pro mia personeco mi ne volonte portas la ŝarĝon de respondeco por la funkciado aŭ nefunkciado de granda movado. Ecoj, kiuj helpas min verki romanojn, igas min senti min kvazaŭ birdo en kaĝo en la nuna situacio.

Mi tuŝis temon gravan por mi, kvankam ĝi eble ŝajnas vere frivola al aliaj: mi sopiras refoje verki, kaj mi scias, ke tio ne okazos, ĝis la kaĝo malfermiĝos…

Trevor Steele


Anonco pri serĉo de Ĝenerala Direktoro de UEA

Je la 1a de aprilo 2004 ekvakos la ofico de Ĝenerala Direktoro de UEA.

La Ĝenerala Direktoro estas la ĉefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaŭ la Estraro pri la ĝenerala funkciado de la Asocio kaj ties profesia stabo. Kiel ĉefa funkciulo en la prismo de servoj, kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Ĝenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de

La Ĝenerala Direktoro regule kontaktiĝas kun la Estraro, tenante ĝin informita, plenumante ĝiajn decidojn, kaj kunlaborante kun unuopaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, streĉa sed ankaŭ tre kontentiga.

La Asocio. UEA estas plurmilmembra neregistara organizaĵo kun preskaŭ centjara historio sed ankaŭ kun konstanta bezono transformi sin laŭ ŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Oficejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (ĝia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj ĉambroj kaj loĝoĉambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.

Kvalifikoj. Inter la preferataj kvalifikoj de la Ĝenerala Direktoro estas:

Renovigo de la Asocio. En tiu ĉi periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpaŝoj taŭgaj por nova jarcento. Oni serĉas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaŭ de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron.

Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti kaj gvidi ankaŭ eventuale aliajn laborajn kaj organizajn skemojn de la Asocia administrado.

Daŭro kaj enposteniĝo. La dungo okazos plej verŝajne laŭ 3- aŭ 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la aĝ-limo por pensiiĝo estas 65-jara. Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la verŝajna kontrakta periodo. Dungiĝo estas kondiĉa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.

Kandidatiĝoj. Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatiĝojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la Estraro ĉe s-ino A.J.Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, 1082 EG Amsterdam, Nederlando, rete: ten_hagen@raketnet.nl.

La Estraro prefere ricevu la leterojn antaŭ 30 nov 2003. (Kaze de retpoŝta kandidatiĝo antaŭ tiu dato originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaŭ kun iom da prokrasto.)

GK UEA


Miniatura UK en Kameoka

La 90a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Kameoka 11–13 okt 2003. La kongreson organizis Japana Esperanto-Instituto, Konstanta Kongresa Komitato kaj Esperanto-Propaganda Asocio (de Oomoto) sub la temo “Kultura vojkruciĝo el ĉiuj direktoj: oriento, okcidento, nordo kaj sudo”.

La kongreson protektis Ministerio pri Eduko kaj Scienco, Japana Komitato de UNESKO, Nacia Federacio de UNESKO-Asocioj en Japanio, Japana Pen-klubo, La Japana Internacia Fonduso, Prefektujo Kioto, Eduka Komitato de Prefektujo Kioto, la urbo Kameoka, Eduka Komitato de la urbo Kameoka, la urbo Ajabe kaj Universala Homama Asocio. Aŭspiciis Lufthansa, ANA-hotelo kaj EZ-Swany.

Partoprenis entute 1179 personoj, inkluzive de “moralaj partoprenantoj”; en tute internacia etoso de miniatura UK kun 22 ne-japanoj el 11 landoj.

La ĉefan kongresan prelegon prezentis nobelpremiita profesoro Reinhard Selten: “La distribuo de fremdlingvaj spertoj kiel ludoteoria ekvilibro”.

Prelegis ankaŭ prof. Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, pri Esperanto kaj Internaciaj organizaĵoj, kaj k-do Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de SAT, pri la libro 7000 tagoj en Siberio.

La kongresanoj renkontiĝis kun redaktoroj de radiostacioj: Barbara Pietrzak el Pola Radio, Yu Jianchao el Ĉina Radio Internacia kaj Mritza Gutienez el Radio Habana Kubo.

Okazis diversaj fakaj kunsidoj kaj aliaj programeroj.

Nisinaga Atusi


Litomiŝlo: ne nur tombejo

Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio okazis 17–19 okt en Litomyšl (Litomiŝlo), urbo konata el la libroj de Karolo Piĉ, kiu estas entombigita en la Litomiŝla tombejo, kiun li famigis per sia plej fama verko. En la urbo naskiĝis ankaŭ poeto Jiři Karen kaj malpli konata verkisto Stanislav Bubeniček, kies romano aperis en Esperanto sub titolo Sub cirkotento kaj sub pseŭdonomo Stan Bubeniĉ. En la mondo la urbo estas konata kiel naskiĝloko de komponisto Smetana. La urba kastelo estas memoraĵo de Unesko.

La konferencon partoprenis preskaŭ cent esperantistoj. Vespere oni diskutis pri Gotenburgo kun lumbildoj, sabate antaŭtagmeze estis traktata la laboro de la asocio dum la pasinta jaro, kiun kronis scenetoj de infanoj el Česká Třebová. Ni diskutis pri klubaj aferoj. Posttagmeze oni trarigardis la urbon kaj metis florojn sur la tombon de K. Piĉ. Vespere estis dancamuzo kun tombolo.

Dimanĉe oni parolis pri la tri esperantistaj verkistoj de Litomiŝlo; sekvis vigla diskuto pri la plua asocia laboro. Estis prezentitaj novaj libroj (Matematika vortaro de Marc Bavant, la lasta verskolekto de Eli Urbanova Rapide pasis la temp', nova lernolibro por infanoj de Jana Melicharkova kaj ĉeĥa traduko de la libro de Maryvonne kaj Bruno Robineau Ili vivis sur la tero.

Miroslav Malovec


Ukrainio kun nova prezidanto

La 14an Kongreson de Ukrainia Esperanto-Asocio en Kievo antaŭis 31 okt kunsido de la Ukrainia Ligo de Esperanto-Instruantoj, gvidata de Nina Daniljuk, sed la kongreso mem kun kutima programo, komenciĝis 1 nov.

La Kongreson prezidis Konstantin Demijanenko kaj sekretariis Pavel Moĵajev. Post la raportoj de la prezidanto, prezidianoj, komisiitoj, la estro de KRK kaj de partoprenantoj, la laboro de la Prezidio dum la pasinta periodo estis taksita kontentiga.

Bedaŭrinde, el la du kandidatoj por la prezidanta posteno, kiuj anticipe aperigis siajn programojn, restis nur Miĥail Lineckij, ĉar Jevhen Kovtonjuk rezignis balotiĝi pro la morto de la patrino. Tamen lastmomente estis proponata nova kandidato — Aleksandr Krasuckij, kiu gajnis en la sekreta voĉdonado kaj iĝis nova prezidanto de UkrEA. En la novelektita Prezidio estas Nina Daniljuk, Ĵenja Zvereva, Miĥail Lineckij, Aleksandr Griŝĉenko.

La Esperantisto de la Jaro iĝis Nina Daniljuk — diplomita Esperanto-instruisto, docento, kandidato de filologiaj sciencoj, pro la preparo de la programoj por altlernejoj kaj por specialigitaj lernejoj pri fremdaj lingvoj, aktiva partoprenanto en Aroma Jalto kaj en la 36a ILEI-konferenco en Svedio.

Volodimir Hordijenko


Ludoj ĉe Skota Studrondo 2003

La Skota Studrondo okazis en Dunblane 20–21 sep 2003.

David Bisset enkondukis la temon Ludoj per ampleksa analizo de la graveco de ludoj por la individuo kaj socio. Li emfazis la bezonon de vasta ludterminologio por Esperanto.

D-ro Sian Leitch lerte prelegis pri briĝo, la reĝo de kartludoj. Liaj vortoj ampleksigis vortstokojn, kaj li ankaŭ mirinde demonstris tutan ludon unuope.

Emerita matematika instruisto, Tom Neil, distris kaj defiis la partoprenantojn per matematikaj ludoj kaj enigmoj.

La furora komputila flanko de ludoj ne estis neglektata: Ed Robertson estris viglan kaj disputvekan diskutadon.

Skota Studrondo ĉiam estas pli ol prelegoj: ankaŭ estis kvizoj, verkado, kaj kartludado. Plue, Duncan Thomson stimulis ĉiujn per diablecaj vortludoj!

Alia gravega elemento dum la Semajnfino estas la ĉeestado de SOLO (Eduardo Vargas) el Hispanio. Li kantis proprastile kompreneble, sed ankaŭ dancigis ĉiujn kaj (parenteze!) prelegis pri la eŭska lingvo.

Oni tutcerte lernis ludante!

David W. Bisset


Semajno n-ro 11

La 11a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazis en Santa Susanna (Barcelona) 4–11 okt.

La inaŭguron ĉeestis 85 gesamideanoj, multaj venis el eksterlando. Prezidis la urbestro de Santa Susanna, Joan Campolier Montsant (vd. sur la foto), kiu ĉiumomente tre helpis nin.

Michela Lipari prelegis pri la disvolviĝo de UEA. Ŝi menciis, interalie, ĉiujn krizojn en UEA, precipe tiun de Lapenna, kaj la lastan, kiam foriris diversaj respondeculoj, konataj de ni ĉiuj. Aperis ankaŭ la problemo de la nuna sidejo, ebla translokigo, io, kion laŭ ŝi, oni devas solvi dum la periodo de la nuna estraro. Al demando “Ĉu UEA estas neŭtrala?” ŝi respondis, ke UEA ne estas neŭtrala. “Ĉu ankoraŭ validas la nuna statuto?” — “Absolute valida”. Verŝajne, en Eŭropo lamas la Esperanto-movado, sed en Afriko kaj Brazilo ĝi bone floras.

Krom ŝi prelegis ankaŭ Antonio Marco Botella (pri Antonio Machado), Giordano Moya (pri la “Fundamenta etiko”), kaj Pere Navarro-Rosonés (pri likenoj).

Estis projekciita “muta” filmo Kirasŝipo Potjomkin al kiu Ricard Güell aldonis parolatan version en Esperanto. Nia s-ano Güell ankaŭ gvidis poetikan fakon, kie li prezentis sian libron Kalejdoskopa Poemaro. La prezentadon de la impona nova vortaro Hispana-Esperanta de Fernando de Diego prizorgis Salvador Aragaj. Josee Boccadifuoco kaj Georges Gointhier per belaj kaj komikaj skeĉoj amuzis la kolegaron.

La programo enhavis ankaŭ kvar ekskursojn; du interkonajn vesperojn, kie abundis kukaĵoj, biskvitoj, dolĉa vino kaj ĉampano Esperanto; kanzonkoncerton; kaj la faman bruligitan rumon cremat. Pro ĝentileco de la urbestro, ni estis gastigataj ĉe salono “La Siesta”, kie ni vespermanĝis kaj ĝuis la spektaklon “Hispana Folkloro”. Nin akompanis urbestro Joan Campolier. Mirinda nokto!

O.K.


Ĉe la Kongreso de la Popoloj

Triopa delegacio, gvidata de sen. Marie-France Conde Rey, oficiale kaj aktive partoprenis en la sesioj de la Mondcivitanaj instancoj, en Parizo 25-27 okt 2003. Al la Kongreso de la Popoloj c-ano Giorgio Silfer havis la okazon prezenti la panoramon de la Esperanto-mondo, klarigante la rolon de la Esperanta Civito, kies strukturo kaj aktiveco vekis tre pozitivan intereson.

La Kongreso de la Popoloj akceptis la ideon, proponitan de nia delegacio, okazigi mondkongreson de la senŝtataj popoloj, por montri konkretan alternativon al UN, kiu nuntempe funkcias nur sur la naciŝtata fundamento. La mondkongreso estas planata en Svislando, por jaro post 2005.

La Civita delegacio havis agrablan kaj fruktodonan interparolon kun la gvidantoj de Monda Fonduso por Solidareco Kontraŭ la Malsato. Estas proponite, ke ĉi tiu institucio (kies oficiala lingvo estas esperanto) funkcios kiel kanalo por la investado de la Esperanta Civito, favore al projektoj kontraŭ la mizero (inkluzive de tiu fontanta el la senlaboreco, en orienteŭropaj landoj). Pri la temo okupiĝos la Vickonsulo pri socialaj aferoj.

Kunlaboro inter la Mondcivitanoj kaj la Esperantianoj okazos ankaŭ kadre de la baldaŭa Eŭropa Socia Forumo.

HeKo


Interesa kaj efika Danuba Forumo

35 divers-fakaj prelegoj estis prezentitaj en la 6a Danuba Scienca kaj Kultura Forumo, kiu okazis 24–26 okt 2003 en Banja Luka (Bosnio kaj Hercegovino). Partoprenis esperantistoj el Makedonio, Slovakio, Hungario, Serbio kaj Bosnio.

Ni havis kelktagan interesan laborforumon, kun interesaj prelegoj kaj aliaj aferoj; inter kiuj vespero de poezio en kiu prezentis al ni verkistoj Stevka Preradoviĉ, Ranko Preradoviĉ, kaj Esperanto-societo Marko Neŝiĉ el Novi Sad. Tre interesa estis koncerto en la koncertejo Banski dvor. Ni ne povas forgesi interesan kabaredon, kiu post la UK en Gotenburgo gastis en la infana teatro de Banja Luka.

En ĉiuj prelegoj, koncertoj, ekspozicioj ktp. kelkaj TV-stacioj tuj informis pri la aktivado. La solena koncerto estis rekte en la RTSK. 24 okt la partoprenantojn akceptis la ministro por scienco kaj teĥnologio, kiu emfazis la rolon kaj gravecon de Esperanto kiel ilo kiu ligas homojn kaj kulturojn en la Danuba regiono kaj tra la mondo.

Viktor Galeski


Sukcesa sesio en la suna Bulgario

13–22 sep okazis en la Internacia Universitato de Karlovo (Bulgario) la Prov-SUS 26 de Internacia Akademio de la Sciencoj San Marino, kun partopreno de 48 gestudentoj (37 poloj, 8 albanoj kaj 3 rumanoj).

Dum tiu sesio okazis diversaj kunsidoj de profesoroj kaj senatanoj, 8 kursoj (6 sciencaj kaj 2 lingvo-kursoj), kaj diversaj prelegoj.

Bakalaŭriĝis 10 personoj (2 albanoj kaj 8 poloj), magistriĝis 8 (2 rumanoj, 2 albanoj, 4 poloj). La gestudentoj defendis siajn diplomverkojn en Esperanto (deviga lingvo por tio).

La kursojn gvidis profesoroj Frank, Quednau, Lobin, Mielczarek, Lewanderska, Stepniewski, Bondar, Casquero k.a.

Oni fondis oficiale la AIS-Filion en Bulgario, kun gvidtriopo: EProf. Leonov (Karlovo), EProf. Ralev (Bergas Rektoro) kaj EProf. Lewanderska-Quednau (AIS-komisiite).

La Departementon en Sibiu (Rumanio) gvidos OProf. Frank, OProf. Minaja, kaj ADoc. Konnert.

La partoprenantaj AIS-anoj el Pollando aprobis restarigon de AIS-Filio en Pollando. Albanaj partoprenantoj decidis fondi AIS-Albanion, kaj tie krei la klerigejon de AIS.

Augusto Casquero


Komuna seminario

La 26a Seminario de BAVELO (Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo) kune kun la 54a Regiona staĝo de France-Est okazis 17–19 okt 2003 en Oberkirch, Germanio (vd. la foton).

Post la vespermanĝo la seminario komenciĝis per la unuaj partoj de la kursoj. Poste komenciĝis la interkonatiga vespero.

Sabate Josef Schiffer prelegis pri sia angla-Esperanto kurso: oni lernas unu lecionon de la angla kaj poste unu lecionon de Esperanto. Multaj lernantoj post mallonga tempo diras, ke ili ne plu volas lerni la anglan, sed nur Esperanton. Kaj la nombro da lernantoj konsiderinde kreskis: antaŭe kutime venis 5 personoj por lerni nur Esperanton, nun en la kurso estas 15 ĝis 20 personoj.

Poste Janek Bender informis la aŭskultantojn pri siaj klopodoj instali Esperanto-kurson ĉe la firmao Bosch. Kvankam li vane provis kelkfoje, li ne rezignis, kaj finfine sukcesis. Fine de oktobro okazis kurso por komencantoj, kaj en novembro okazos la kurso Esperanto II por progresantoj.

Hermann Heiß gvidis grupon da seminarianoj tra sia hejmurbo Oberkirch.

Thierry Saladin prezentis la novajn aŭto-surgluaĵojn kun la surskribo: “Eŭropo havas unu monsistemon: la eŭro, Eŭropo bezonas komunan lingvon: Esperanto”. Tiun ŝildon li produktas en ĉiuj lingvoj, kiuj estas parolataj en Eŭropa Unio.

Konrad Gramelspacher rakontis pri radiostacio Radio Dreyeckland. Tio estas t.n. libera radio, kaj grupoj povas mem produkti kaj elsendi programon pri iliaj aktivecoj. Ankaŭ Konrad kaj lia grupo estas membroj de la radio-klubo, kaj dum unu horo monate ili informas la aŭskultantojn pri Esperanto. Li aŭdigis al ni kelkajn eltiraĵojn el siaj elsendoj.

La dimanĉan matenon mi prelegis kaj prezentis nian retejon aliaflanko.de helpe de Robert Bogenschneider.

La seminarion partoprenis 68 personoj, inter ili 26 francoj. Okazis kurso por komencantoj, paroliga kurso, la “bukeda” kurso kaj infankurso.

Karin Weirich


Kulturtago de EMAS

La kulturtago de EMAS (Esperanto en MAlsupra Saksio), kiu okazis 8 nov en la Naturamika Domo en Hanovro, fariĝis plena sukceso.

Partoprenis 34 personoj el 16 urboj. En la mallonga jarĉefkunveno de EMAS oni akceptis etajn ŝanĝojn de la statuto, por ke nia asocio estu publikutila (tio signifas, ke donacantoj al la asocio ĝuas impostan avantaĝon).

Sen kontraŭvoĉoj estis elektitaj (aŭ reelektitaj) la oficohavantoj:

Hans Fechler (prezidanto); Gerhard Weber (dua prezidanto); Petro Zilvar (kasisto); Reinhard Burgmann, Heinz Sprick, Klaus Schlüter (konsilantoj); Hans Rodewig, Naumo Kovnators (kontrolistoj).

La kultura programo enhavis interesan paroladon de d-ro Werner Bormann pri la nomoj de landoj kaj ŝtatoj kaj iliaj enloĝantoj en Esperanto, kaj la lingvistikaj, tradiciaj, politikaj problemoj tiukoncerne.

La estraro de EMAS honoris Petron Zilvar, membro de EMAS, kiu dum jaroj dediĉas grandan parton de siaj tempo kaj energio al la laboro por Esperanto. Li ne nur fondis la Esperanto-Centron Herzberg en Harcmontaro, kie regule okazas kursoj pri la lingvo kaj pri la gvidado de oficoj en la Esperanto-movado, sed ankaŭ establis Esperanto-muzeon en Herzberg, kiu okupas unu etaĝon en privata domo. Por ĝin subteni, sep malavaraj EMAS-membroj transdonis al Petro certan sumon; kompense unu ĉambro en la muzeo portos la nomon “Ĉambro de EMAS”.

Szofia Korody kaj Petro Zilvar raportis pri la laboro de tiu Esperanto-Centro. Oni ankaŭ raportis pri la sukcesoj de aliaj Esperanto-grupoj, kaj estis trejnado de diskutado kun modela ne-Esperantisto por konvinki lin pri la avantaĝoj de Esperanto.

Klaus Schlüter


Vienaj pordoj — malfermitaj

Dimanĉe, 26 okt, je la nacia festotago de Aŭstrio, estis la tiel nomata “Tago de la Malfermita Pordo” de la ŝtataj muzeoj kaj la federaciaj ministerioj. Ankaŭ la Internacia Esperanto-Muzeo estis je la dispono de la publiko inter la 10a kaj la 16a horoj. Venis 397 personoj, precipe el la najbaraj landoj, kaj ricevis informojn pri Esperanto.

La intereson de la publiko atestas multaj venditaj lernolibroj kaj disdonitaj informiloj pri kursoj.

Ĝenerale oni povas konstati, ke post kelkaj malfacilaj jaroj la intereso por Esperanto en la lastaj du jaroj rimarkinde kreskis (pli granda nombro de la vizitantoj kaj pli multaj partoprenantoj en la lokaj kursoj).

Herbert Mayer


Du semajnfinaj kursoj

La 38a Semajnfina Esperanto-Seminario okazis 24–26 okt en Neubrandenburg (Meklenburgio-Pomerio). La partoprenantojn oni instruis en du grupoj. La komencantojn vigle kaj interese instruis la internacie sperta Cseh-instruistino Sabinjo Trenner; la konversacian kurson gvidis Verner Pfennig.
Foto de Verner Pfennig
Verner Pfennig

La Kongresa emblemoLitovia kalejdoskopo

Gravaj renkontiĝoj

8 okt prezidanto de LitEA (Litova Esperanto-Asocio), Povilas Jegorovas renkontiĝis kun direktoro de Ŝtata Turisma Departemento, Alvitis Lukoševič, kaj kun prezidanto de Litovia Turisma Fondaĵo, Jonas Ignatonis. Estis priparolita kontribuo de tiuj instancoj al la preparado de la 90a UK en Vilno en 2005. Oni planas eldoni en Esperanto 2-3 afiŝojn, kvar kolorajn broŝurojn pri kvar ĉefaj regionoj de Litovio, 1-2 mapojn, eventuale ankoraŭ unu turisman broŝuron pri Litovio kaj filmon en Esperanto pri Litovio. Ankaŭ oni planas meti informojn en Esperanto en retpaĝon de Litovia Turisma Fondaĵo, kie estas informoj pri Litovio en diversaj lingvoj.

La Estraro kunsidis

25 okt okazis kunsido de la Estraro de LitEA, kiun partoprenis ne nur estraranoj, sed ankaŭ prezidantoj de Esperanto-kluboj, gvidantoj de LEJL (Litovia Esperantista Junulara Ligo), redakcianoj de Litova Stelo kaj aliaj aktivuloj, entute pli ol 30 personoj.

La plej granda atento estis donita al la 90a UK en Vilno en 2005. Estis diskutita la konsisto de LKK. Inter la aliaj demandoj estis la 57a kongreso de IKUE kaj aliaj Esperanto-aranĝoj en Litovio, eldona agado, Litova stelo, LEJL, instruado, informado, Esperanto-Domo en Kaŭno, Esperanto-kluboj, financo — pli ol 30 demandoj.


Seminario por instruistoj

26 okt en la Esperanto-Domo en Kaŭno okazis seminario por instruistoj de Esperanto. La seminarion, kiun gvidis konata Cseh-instruistino Ewa Bondar, partoprenas 20 instruistoj de Esperanto el diversaj urboj de Litovio. Oni priparolis rezultojn de ekzamenoj A kaj B, kaj komencis pretiĝi por ekzameno C. Oni studas historion de Esperanto, Esperanto-literaturon, metodikon de Cseh-instruado k.s.

Kurso finiĝis

29 okt en Kaŭno finiĝis unumonata intensa ĉiutaga senpaga kurso de Esperanto por komencantoj, kiun gvidis Ewa Bondar. Ekzameniĝis 33 personoj. Ĉiuj ricevis atestojn de LitEA, kiujn enmanigis prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas. La plej bonaj ekzamenitoj, kiuj ricevis poentojn 9 kaj 10, ricevis ankaŭ atestojn de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Tiujn atestojn enmanigis Ewa Bondar.

… kaj komenciĝis

14 okt en Vilno komenciĝis elementa Esperanto-kurso de la Vilna filio de LitEA. La kurso okazas en gimnazio Salomeja Neris, sed la publiko estas ĝenerala. Ĝin gvidas germana esperantisto Frank Wurft, kiu dum kelkaj jaroj loĝas en Litovio. Al la unua leciono venis 45 personoj, ĉefe junularo. La kurso estas senpaga.

Jubileo de fama esperantisto

23 okt en la Pedagogia Universitato en Vilno okazis solena scienca konferenco dediĉita al 100-jariĝo de fama pedagogo-sciencisto, Jonas Lauzikas. Li estis ankaŭ fama esperantisto, aginta ankoraŭ ĝis 1940 kaj post la renaskiĝo de Esperanto-movado en Litovio en la 1950aj jaroj. Profesorino Marija Barkauskaitė grandan parton de sia parolado dediĉis al lia esperantista agado, pro kiu Lauzikas havis malagrablaĵojn kun sovetiaj partiaj kaj aliaj instancoj.

Esperanto en lingvistika terminaro

Eldonejo Sviesa en 10 mil ekz. eldonis 278-paĝan vortaron de lingvosciencaj terminoj de Kazimieras Gaivenis kaj Stasys Keinys. La terminoj estas prezentitaj en la litova, rusa kaj angla lingvoj. En la libro estas multaj terminoj, kiuj rilatas al Esperanto: artefarita lingvo, Esperanto, ido, interlingvistiko, internacia lingvo, monda lingvo.

… en libro pri Litovio

Eldonejo Algimantas aperigis la duan eldonon de 720-paĝa libro Po Lietuva (Tra Litovio). Sur paĝo 282 estas priskribita urbeto Veisiejai, kie en 1885 loĝis Ludoviko Zamenhof, kun ĉefaj informoj pri li kaj pri Esperanto. Apude estas foto de monumento Zamenhof kiu estis inaŭgurita en 1998 okaze de BET-34. La unua eldono aperis en 1999.

… en fotolibro pri famuloj

Eldonejo Spindulis reeldonis libron Lietuvos albumas (Litovia albumo), kiu unuafoje aperis en 1921 kun fotoj kaj biografioj de tiutempaj famuloj de Litovio. Sur paĝo 211 estas foto de Aleksandras Dambrauskas, prezentita, interalie, kiel gvidanto de litovaj esperantistoj. Sur paĝoj 324–325 estas lia biografio, kie multfoje oni mencias lian esperantistan agadon.

… en agrikulturista kalendaro

En ĵus aperinta 128-paĝa kalendaro por agrikulturistoj por 2004 sur paĝo 28 estas artikolo pri Petras Čeliauskas, eminenta litova esperantisto. La artikolon ilustras foto de la kovrilo de lia libro Nuo Babelio iki Esperanto (De Babelturo ĝis Esperanto). Sur paĝo 63 estas menciita la 115-jara naskiĝdato de socia aganto kaj esperantisto Adolfas Klimas.

Povilas Jegorovas


La plej bongusta aranĝo

Tradicie, post la estrara kunsido de LitEA ne ĉiuj forlasas la Esperanto-domon en Kaŭno. Junularo eluzas la kunvenon, kiam ĉeestas reprezentantoj de multaj kluboj kaj estraranoj. La saman vesperon ili aranĝas la plej bongustan aranĝon de la tuta jaro — Kuirarton.

Kuirarto-2003 okazis 25 okt. Ĝin gvidis prezidanto de junulara klubo Ondo, Saulius Jakicevičius. Partoprenis gastoj el diversaj urboj de Litovio, polino Ewa Bondar kaj koreo Ĉielo. Ĉiuj, krom ses kuiristoj, formis komisionon, kiu juĝis la aspekton, guston kaj esperantlingvan klarigon pri la pladoj.

Tre interesa estis korea nacia manĝaĵo, kiun preparis Ĉielo. Lia dolĉa plado kun viando estis ege nekutima, sed vere bongusta.

Kaŭnano Ŝarunas nomis sian pladon La ĝojo de Pilsudski. Lia dolĉa plado el rilita kremo estis ornamita per konfitaĵo el ruĝa ribo, konforme al la koloroj de la pola nacia flago.

Olga el Vilno elpensis originalan manieron por uzi makaroniojn, preparitajn por rapida kuirado. Ŝi aldonis iomete da legomoj kaj majonezon — la salato bongustis.

Aida el Kaŭno regalis ĉiujn per pomoj bakitaj en forno.

Jolita el Vilno preparis ege forte spicitan kaj akran manĝaĵon el kokinaĵo. Belege aspektis ŝia plado, ornamita per verdaj zukinoj kaj ruĝaj tomatoj.

La plej aktiva estis Dalia el Kaŭno. Ŝi prezentis kelkajn specojn de teo — ĉiuj povis “forlavi” la guston de la pasinta manĝaĵo antaŭ ol provi novan.

La konkurson gajnis Jolita. Post la solena fermo de la oficiala parto komenciĝis gaja vespero, kiu daŭris ĝis malfrua mateno…

Aida Čizikaitė


Iniciatema generacio

6–9 nov en ĉarma urbeto Bogorodick (Tula regiono) okazis tradicia aranĝo de Moskva Junulara Esperanto-klubo MASI — StRIGo-9 (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio). La temo ĉi-foje estis “Pedagogiaj ludoj”.
Strigo
REU-prezidanto Nikolaj Gudskov kaj REU-estrarano Georgij Kokolija multe kontribuis per instruado, prelegoj, konversacioj kun gejunuloj.

Tradicie okazis 3-nivelaj Esperanto-kursoj, estis riĉe prezentita psikologia bloko, gvidata de d-ro Roman Ĉerjomin, paralelis programoj en Orienta korto kun sanigaj kursoj kaj proceduroj, Tea ĉambro kun ĉin-maniera te-gustumado, Kafejo kun konversacioj pri kanta Esperanto-kulturo kaj pri sana manĝado.

Multe riĉigis la programon niaj eksterlandaj gastoj — Britta Loose, kiu organizis skeĉon kaj konversacion pri diverseco inter la germana kaj rusa etiko, kaj kolumbiano Frank William Daza Zapata, kiu ne nur prelegis, sed ankaŭ instruis latinamerikajn dancojn.

La aranĝon kun 105 partoprenantoj gvidis dek-kapa Organiza Komitato de MASIanoj. Nepre menciendas la kataluna fonduso SOLER, kiu grave subvenciis StRIGon-9 — dank'al klopodoj de la partopreninto de StRIGo-8 Miquel Gomez i Besos.

Irina Gonĉarova


Junuloj ne perdas optimismon

Dum pli ol dek jaroj fama societo Espero havis konstantan ejon en la sepa etaĝo de malnova domo en la centro de Peterburgo.

Ni jam rakontis pri la problemoj de Espero. Jen la skiza historio: ĉio komenciĝis kvar jarojn antaŭe, kiam la klubo prokrastis lupagon. Tiam Komitato pri Urbaj Nemoveblaĵoj (KUGI) ekprocesis kontraŭ la klubo. La unuan proceson gajnis Espero, sed sekvis aliaj. En 2002 finiĝis tempo de luado, sed vica proceso aljuĝis al Espero rajton resti kaj rehavi lu-rajton. Tiam KUGI turnis sin al la plej alta kortumo en la ĉefurbo, kiu ial prenis flankon de KUGI. 14 okt la ejo estis forprenita laŭ decido de la lasta proceso. Oni donis precize du horojn por ke esperantistoj povu forpreni siajn aĵojn: librojn, arkivojn, modestan meblaron.

Perdinte la ejon societo Espero ne ĉesis ekzisti. Membroj kunvenas ĉiusemajne ĉe diversaj publikaj lokoj, inter kiuj la estrarejo de la Petrograda distrikto.

“Estas tre bedaŭrinde perdi nian oportunan kunvenejon, — diras aktiva juna peterburganino Aljona Malunova, lerninta Esperanton februare en Espero, — sed ni ne perdas optimismon. Nia ĉefa zorgo nun estas junulara antaŭkongreso en Peterburgo venont-julie. Por diskuti junularajn aferojn ni ofte kunvenas: jen en kafejoj, jen en ies hejmo”.

Slavik Ivanov


Strato de Esperantistoj

(E-rus-info) Krom la bone konata strato Esperanto en Kazanj, en Ruslando ekzistas plia Esperanto-strato, pri kiu oni neniam mencias.

Ĝi estas Ulica Esperantistov (Strato de Esperantistoj) en urbo Bogorodsk en Niĵnij-Novgoroda regiono, 40 km sud-okcidente de Niĵnij Novgorod. La fakto malkovriĝis dank' al Interreto, kie la strato jam kelkfoje menciiĝas inter diversaj aliaj adresoj de Bogorodsk.

Andrej Grigorjevskij


Niaj esenco kaj estonteco

Kultura Centro Esperantista organizos simpozion pri esenco kaj estonteco de Esperantio, en Ĉaŭdefono 7-13 aŭg 2004, kadre de pli vasta Kultura Esperanto-Semajno (strukture simila al KEF kaj KAFE).

KCE invitos famajn aktivulojn de ĉiuj tendencoj: de la raŭmisma ĝis la diversaj finvenkismaj skoloj. La celo estas renkonto analoga al tiu apud Varsovio 1984, kunvokita de la tiama PEA, prezidata de la raŭmisma sociologo Jerzy Leyk, sub la titolo Strategiaj demandoj de la Esperanto-Komunumo.

HeKo


Nova filmo pri Esperanto

Roman Dobrzyński pretigas novan filmon. Li vojaĝis al vilaĝo Miloradz, (norda Pollando). Tie kun helpo de lokaj esperantistoj sub la gvido de Eduardo Kozyra, kiuj ĉion bonege organizis, li filmis en bazlernejo, kie infanoj kaj profesoroj entuziasme kunlaboris.

Konga esperantisto Moliére Ngangu rolis instruadon de Esperanto al la lernantaro en klasĉambro, kaj Augusto Casquero same faris en la informatika laboratorio de la lernejo, pere de la reto.

Lokaj instancoj, la urbestro, kaj la tuta lerneja estraro multe helpis.

Augusto Casquero


Memortabulo pri esperantisto

Kun ĉeesto de familianoj, poŝtoficistoj, esperantistoj el Afriko, Aŭstralio kaj Eŭropo, kaj urbaj aŭtoritatoj 26 okt en la preĝejo de S-ta Johano Baptisto en Malbork estis malkovrita memortabulo honore al Bernardo Binnebesel, la unua pola esperantisto en Malbork.

Li naskiĝis en Malbork en 1893 kaj estis baptita ĝuste en la preĝejo de S-ta Johano Baptisto. Li eklernis Esperanton en 1918 kaj korespondis kun la tuta mondo. En 1921 li ekloĝis en la Libera Urbo Gdansko.

Dum la atako de hitleranoj 1 sep 1939 (la komenco de la Dua Mondmilito) li estis unu el la defendintoj de la Pola Poŝto en Gdansko — kaj tiam pafvundita. Li mortis 3 sep 1939. Li estas unu el la herooj de la romano de Günter Grass La lada tambureto.

Eduardo Kozyra
Malbork. La urbesto Wilk parolas (Fotis Augusto Casquero)
Sur la foto kun la mikrofono parolas la Urbestro de Malbork Johano Tadeo Wilk, apude staras la filoj de Bernardo: Rajmondo loĝanta nun en Glasgovo (Skotlando) kaj Arkadio el Malbork. (Fotis: Augusto Casquero de la Cruz)


Hoshida Acishi intervjuataFor-orienta forumo

23–25 sep en la For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato (Vladivostoko, Ruslando) okazis la 5a Internacia Forumo de Studentoj kaj Junaj Sciencistoj de Azia-Pacifika Regiono. Kadre de la Forumo funkciis sesio “Esperantologio kaj Interlingvistiko”, kiun partoprenis studentoj kaj lektoroj de lokaj universitatoj kaj ses japanaj esperantistoj de Hokajda Esperanto-Ligo.

Entute oni aŭskultis sep raportojn. La plej interesa estis raporto de la studento de For-Orienta Ŝtata universitato Vladimir Rogov “La religia situacio en Ruslando kaj Vladivostoko”, kiu estis diplomita de la Organizkomitato.

Dum la Forumo kaj poste gastoj partoprenis diversajn aranĝojn, renkontiĝojn kaj ekskursojn, interalie, Feston de Indiĝenoj, vesperon de internacia amikeco, lecionon de Esperanto en la For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato, Tagojn de la germana kulturo, k.a.

Aleksandr Titajev


Plia moderna servo de UEA

La revuo Esperanto estas abonebla ankaŭ en elektronika formato. Individuaj membroj-abonantoj de UEA rajtas senpage mendi la revuon en unu el la elektronikaj formatoj oportuna por ili: HTML, simpla teksto aŭ PDF. La mendojn akceptas la ret-adreso reto@uea.org. La elektronika revuo estas sendata rete baldaŭ post la finredakto de la papera versio kaj antaŭ ol ĝi dissendiĝos per ordinara poŝto.

Kompreneble, spertinte la novan servon, ili rajtas ankaŭ rezigni pri ricevado de la papera versio.

La elektronika versio de la revuo estas abonebla ankaŭ por la esperantistoj loĝantaj en B-landoj, kiuj ne estas membroj de UEA aŭ abonantoj de la papera versio de la revuo. La kosto de la servo estas fiksita kiel duono de la B-landa abonkotizo: 7,50 eŭroj.

Ruslandanoj povas pagi la abonon al Halina Gorecka je la redakcia adreso de La Ondo.

HaGo


El la kroata persen per Esperanto

Zagreba Esperanto-Societo Bude Borjan komencis sian sezonon post la translokiĝo al la nova adreso per renkontiĝo kun konata kroata verkisto Miro Gavran kies teatraĵon La plej longa tago de Maria Teresia spektis la publiko de la Zagreba UK antaŭ du jaroj.

La okazo por la renkontiĝo kun la verkisto estis la persaj tradukoj de teherana esperantistino Achtar Etemadi. Ŝi post la zagreba UK publikigis du dramojn de la kroataj aŭtoroj Ulderiko Donadini (La morto de Gogol) kaj Miro Gavran (La amoj de Georgo Washington) en persaj teatraj revuoj kaj traktas kun la eldonisto por sia persa traduko de infanlibro de la jaro 1999 Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ.

Televido, radio kaj gazeto Večernji list publikigis informon pri la persa traduko de la kroata literaturo farita per Esperanto. Pluraj kroataj verkistoj venis al la kunveno.

Spomenka Štimec


Frap-frazo por Esperanto

(Nun) Komisiono de Japana Esperanto-Instituto por Jarcento-Jubileo de Japana Esperanto-movado nun serĉas frap-frazon por Esperanto.

La konkurson rajtas partopreni ĉiuj esperanto-parolantoj en la mondo per maksimume tri verkoj por unu homo.

La verkoj estu senditaj per poŝtkarto (ne per retpoŝto), antaŭ la fino de la kuranta jaro 2003, al la sekretario de la komisiono: Huzimaki Ken'iti (Okaisiki 501, Numazu-si 410-0012, Japanio).

La aŭtoro de la plej bona frazo ricevos 10 mil enojn (proksimume 80 eŭrojn) kiel premion.

Huzimaki Ken'iti


Kontraŭ niĝeriaj trompleteroj

Post interparolo kaj diskuto, la Esperanto-federacio de Niĝerio (EFEN) decidis nomumi komisiiton, kies tasko ĉefe estas trakti kaj prizorgi ĉiujn plendojn pri trompado aŭ tiaj leteroj el Niĝerio.

Nun ni petas esperantistojn tutmonde kiuj ricevis trompleterojn aŭ komercproponojn aŭ trompiĝis jam de niĝerianoj turni sin al la teamo, en kiu estas la komisiito, Oladipo Emmanuel Olusegun, la prezidanto kaj la vicprezidanto de EFEN.

Sendu viajn plendojn al seglad2002@yahoo.com, kopie al efen_2002@yahoo.co.uk. Ni sukcesos helpi kaj konsili vin nur se vi kunlaboros kun la teamo, precipe la komisiito.

Prince Henry O. Oguinye
Provizora Prezidanto de EFEN


Kantas Flavio FonsecaLa 6a ERT en Taguatinga

Profesoro Siloé Evangelista Fernandes per prelego pri Esperanto kiel avangarda ilo de la identeco kaj de ĉiupopolaj kulturaj tradicioj komencis 21 sep la programon de la sesa Esperanta Renkontiĝo de Taguatinga (Brazilo).

Post la prelego artan programon prezentis anoj de la lernejo Lazaro Ludoviko Zamenhof, ensemblo Nova Erao kaj la plurfoje premiita kantisto Flávio Fonseca.

Inter la ĉeestantoj estis S-ro Francisco Soares Pereira, administranto de Taguatinga; d-ro Lício de Almeida Castro, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo (landa asocio); kaj Fabrício Valle, prezidanto de Esperanto-Asocio de Braziljo (provinca asocio).

ERT estas realigata de Taguatinga Esperanto-Klubo (TEK) je la tria dimanĉo de la septembra monato. La 7a ERT okazos 19 sep 2004.

Carlos Maria
Prezidanto de TEK


Tridekjara “Revo”

7–8 nov 2003 Esperanto-klubo Revo el siberia urbo Tjumeno festis sian tridekjariĝon, kun partopreno de pli ol 30 personoj. La feston iniciatis juna generacio de la tjumenaj esperantistoj, plejparte studentoj kaj lernejanoj.

La klubo fondiĝis en 1973 laŭ iniciato de tiamaj studentoj Vladimir Opletajev kaj Aleksandr Kalaŝnikov kaj estis ege aktiva en la jaroj 1970-80aj. Inter la motoroj de la klubo estis Vladimir Izosimov kaj Aleksander Korĵenkov.

La solenan parton de la festo gvidis Aleksandr Kalaŝnikov. Ĉe la bankeda tablo epizodojn el la kluba historio rakontis ties veteranoj Nadeĵda Ŝeveljova, Irina Kirina, Natalia Korĵenkova, Marat Faĥrutdinov. Vladimir Opletajev donacis al la klubo portreton de Zamenhof kaj verkitan de li historian skizon pri la unuaj jaroj de ĝia laboro.

La junaj membroj de Revo organizis teumadon kun torto, sur kiu brulis 30 kandeloj, kiujn estingis ĉiuj ĉeestantoj kune. Gitar-akompane sonis kantoj en Esperanto. Gastoj el Novosibirsk kaj Jekaterinburg prezentis teatraĵetojn kaj enmanigis donacojn. La partoprenantoj ĝuis du bonegajn ekskursojn.

Viktor Kudrjavcev
Revo-30: Foto de Pavel Veselov
Katerina Arbekova (Novosibirsko), Andreo Ĥiĵnjak, Irina Ĵuravljova gaje festis en Tjumeno. (Fotis Pavel Veselov)


Junuloj kongresos en Ruslando

7–9 nov en Moskvo okazis seminario por aktivuloj, kiuj preparas la Internacian Junularan Kongreson de la jaro 2004. La seminarion partoprenis 11 personoj el la ĉefaj centroj de la landa junulara movado.

Estis ellaboritaj gravaj decidoj pri la programo de la kongreso, pri antaŭ- kaj post-kongresoj, pri invitleteroj kaj vizoj. Ĉiuj aktivuloj ricevis klarajn taskojn. Sinproponoj por kunlabori pri IJK estas plu bonvenaj.

La jubilea, 60a IJK okazos 10–17 jul en pitoreska ripozejo Berjozka, 250 km oriente de Moskvo. La temo de la Kongreso estas “Internacie, June kaj Kune”, kio kongruas kun la nova frapfrazo de TEJO: June kaj Kune. Oni planas multajn interkulturajn kaj folklorajn eventojn, diversajn kursojn, TEJO-programerojn kaj gajajn amuzaĵojn.

En Peterburgo kaj Moskvo okazos tritagaj antaŭkongresoj kun oportuna komuna veturo al la IJKejo. Ĉe la retpaĝaro www.tejo.org/ijk ĉiam troveblas plej freŝaj detaloj. Kontaktadreso: Vit. Malenko, ul. Dugina, 17-62, 140180, Ĵukovskij, Moskovskaja obl., Ruslando.

Slavik Ivanov


Ĉuvaŝio: instruista seminario

(E-rus-info). 20–21 okt en Ĉeboksary okazis porinstruista seminario, organizita de la Ĉeboksara Esperanto-Centro sub la aŭspicio de REJM. En la seminario partoprenis 10-12 personoj, preskaŭ ĉiuj estis ĉeboksaranoj, krom Jura Karcev (Uljanovsk). La ĉefa preleganto kaj la fakta gvidanto de la seminario estis Aleksandr Melnikov (Rostov-na-Donu).

La seminario pasis sufiĉe intense sed tre interese kaj utile laŭ la asertoj de la partoprenintoj. Malgraŭ ke la traktata temo estis instruado de Esperanto, la tuto pasis en la rusa lingvo kio plifaciligis la komprenon por la duono de ne nur komencantaj instruistoj sed ankaŭ komencantaj esperantistoj. Cetere, laŭ la opinio de Aleksandr Melnikov la eventuala instruisto povas antaŭi lingve siajn lernantojn nur je kelkaj lecionoj — gravas emo instrui kaj emo lerni instrui.

Aleksandr Blinov


Kurte

Eŭropa parlamentano Willy De Clerck, iama vicĉefministro de Belgio, en intervjuo al Volksbelang komentis la lingvan problemon en Eŭropo: “Alia elektebleco estas la enkonduko de t.n. planlingvo, ekz-e, Esperanto. Avantaĝo de tio estas, ke ĉiu komencas sammaniere, ĉar ĝi estas nenies gepatra lingvo; malavantaĝo estas, ke ĝi estas artefarita lingvo kaj ĝis nun ankoraŭ ne instruata en la lernejoj. Krome estas neniu lingva sentemo rilate al Esperanto”. (BKC)

Eŭropa Komisiono decidis subvencii per 19 mil eŭroj seminarion de TEJO Junularaj Ne-Registaraj Organizaĵoj, ilia rolo kaj ŝancoj en Eŭropo, kiu okazos en Bruselo 29 feb – 7 mar 2004. (BKC)

Konsultiĝo de Mez-Eŭropaj Esperanto-Asocioj, okazinta en Gliwice 12-14 sep kun reprezentantoj de Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Kroatio kaj UEA, en sia rezolucio postulis la elekteblecon de Esperanto en ĉiuj niveloj de ŝtata lingvoinstruado. (Esperanto)

18 okt la urbestro de Sainte Savine (Francio, proksime de Troyes), Jean Jacques Arnaud, inaŭguris straton Zamenhof; post la inaŭguro, la komunumo ofertis simpatian honor-trinkadon al la partoprenantoj. (Esperanto 10)

Slovena Esperanto-Ligo organizos venontprintempe en Nova Gorica seminarion pri plilarĝigo de Eŭropa Unio kaj konkreta kunlaborado kun najbaraj landoj; tiutempe en Nova Gorica estos Romano Prodi, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. (BKC)

La edukministerio de Finnlando subvenciis per 1000 eŭroj Esperantolehti, la organon de EAF. (Esperantolehti)

La oficejo de la Amerika Komisiono de UEA funkcias ne plu en Taguatinga, sed en São Paulo. (Brazila Esperantisto)

Vera Jordan, komponistino kaj kantistino el Rio de Janeiro, disponigis por senpaga elŝutado en la hejmpaĝo de KKE (http://www.kke.org.br) kvin kanzonojn, kiuj kun aliaj konsistigos kompaktan diskon, kiun ŝi intencas baldaŭ lanĉi. (Nun)

Ekde ĉi tiu lernojaro Esperanto ne plu estas instruata en la peterburga gimnazio n-ro 271. (B.K.)

Instituto de Internacia Interŝanĝo (Brazilo) lanĉis novan movadon, nome Ekonomian Esperantismon por “sistema klopodado per diversaj iniciatoj evoluigi la intraesperantan ekonomion”. (Brazila Esperantisto)

La redaktoteamo de Esperanto-Japana Vortaro ricevis kontribuojn de pli ol 50 verkintoj fakaj kaj ĝeneralaj; la mil-paĝa vortaro aperos en 2006. (La Revuo Orienta)


Vide el Bruselo

Giorgio PaganoERA denove kampanjas

Cent esperantistoj el ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio estas alvokitaj starigi la Komitaton por eksperimentado de la Internacia Lingvo en EU.

Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, finfine interrompis sian malsatstrikon post 18 tagoj. Leticia Morati, la itala ministrino pri instruado, akceptis renkonti delegacion de la Radikala Partio je la 23a de oktobro. Dum la lastaj kvar monatoj, Radikala Partio petadis rendevuon kun la itala ministrino pri instruado por ke ŝi klarigu kial interkonsentitaj iniciatoj por lingva demokratio ene de Eŭropa Unio ne realiĝis. La unua eŭropa konferenco pri lingvoj, kiun la ministerio mem estis antaŭvidinta dum la itala sesmonata EU-prezidenteco, titolita “Komunikado kaj lingvoj en 25-ana Eŭropo”, ne okazis. Indignita pro la agado de la ministrino, itala deputito Alessandro Maran starigis oficialan skriban demandon al la ministrino.

Do, Pagano ne plu fastas. Kion li nun faras?

“Dum la dua renkontiĝo, kiun ERA kaj la Radikala Partio havis kun la itala ministro pri klerigo, la ministro devontigis sin peti al la eŭropaj partneroj ekirigi eksperimentadon de la Internacia Lingvo en la venonta jaro. Ĝi devontigas nin lanĉi ekde tuj la starigon de Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en Eŭropa Unio”, — klarigas Pagano. Ekde 1992 ERA batalas por “eŭropa federacia lingvo”. La esperantista komitato, laŭ ERA, devos havi anojn en ĉiu el la 25 landoj de la Unio kaj devos tuj startigi informadon kaj dialogadon kun la respektivaj reprezentantoj en la Eŭropa Komitato pri Klerigo.

“La starigo de la Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en Eŭropa Unio okazos en Bruselo ĉe la Eŭropa Parlamento la 7an kaj 8an de decembro 2003, okaze de Kunveno pri la ĉefaj eŭropaj urĝaĵoj iniciatita de la grupo de la radikalaj deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento, — anoncas entuziasme Pagano. — Ni devos diskuti pri tio, kiaspecan eksperimentadon ni petu, en kiuj eŭropaj landoj oportunas komenci, kiun aĝozonon ni celu, kiujn celojn ni klopodu atingi kaj en kiom longaj tempoj. Ni devos interkonatiĝi inter tiuj, kiuj, el ĉiuj 25 landoj de la Unio, volos kunordigi sin kaj esti protagonistoj de tio, kio antaŭanonciĝas kiel la plej granda politika oportunaĵo por Esperanto post tiu ĉe la Ligo de Nacioj komence de la pasinta jarcento”.

Meze de novembro mi ĉeestis gazetaran konferencon en la Eŭropa Parlamento, kiun organizis la Radikaluloj, pri la “lingva federalismo kaj la enkonduko de publika lingvo”. Deputitoj Cappato, Dupuis, Turco kaj Pannella urĝis la Komisionon “provizi eŭropanojn per Studo pri Esperanto, la utileco politika, socia kaj ekonomia de ties uzado en la Unio”. La Radikaluloj ankaŭ alvokis al Eŭropa Konferenco pri la lingvoj. Kleraj intervenoj venis la tagon poste en sekva seminario de profesoro Robert Phillipson, aŭtoro de la libro Nur-angla Eŭropo, kiun eble baldaŭ István Ertl fintradukos.

Por la decembra konferenco la radikaluloj verŝajne pagos al ĉiuj partoprenantoj la restadkostojn en la kvin-stela Hotel Crowne Plaza, kaj almenaŭ tri manĝojn. Estas eĉ antaŭvidata interpretad-servo por Esperanto. Nur la vojaĝ-kostoj estas je ŝarĝo de ĉiu partoprenanto. Espereble ankaŭ mi estos inter la invitotaj ĉar loĝante en Bruselo mi devos pagi nur la metrobileton!

Por mendoj kaj informoj skribu al: info@internacialingvo.org

Dafydd ap Fergus


Vortoj de Komitatano Z

Tri direktoroj por unu estraro

La nuna estraro de UEA estas faranta rekordon kiel tiu kun plej multe da ĝeneralaj direktoroj. Anoncinte sian demision Osmo Buller plu laboris kun Corsetti k.a. ankoraŭ duonan jaron antaŭ ol transdoni la stafeton al tre surpriza postsekvanto, Trevor Steele. Nun ankaŭ Steele jam estas demisiinto kaj la sama estraro por la dua fojo serĉas kapon por la Centra Oficejo. Kiam la estraro mem descendos de la scenejo en Pekino, ĝi estos vidinta tri ĉefdirektorojn. Buller vidis pasi tri estrarojn, Simo Milojević kaj Victor Sadler eĉ pli. Tiu renverso de normala iro de aferoj estas plia simptomo pri la kaoso, kiu turmentas la asocion ekde Zagrebo.

Post sia demisio Steele skribis, ke li ne estis preparita por sia posteno, ĉar li ne havis sperton pri administrado. Post tiu konfeso oni ankoraŭ pli miras pri la motivoj, kiuj igis la estraron antaŭ du jaroj kunigi la funkciojn de la ĝenerala kaj oficeja direktoroj kaj konfidi duoblan ŝarĝon al senspertulo. Laŭdire Steele ne estis la sola kandidato, sed estis ankaŭ aliaj. Oni ne publikigis iliajn nomojn, sed supozeble ili estis, se eble, eĉ pli senspertaj ol Steele aŭ ial nedezirindaj por la interesoj de la estraro. Leginte siatempe tutpaĝan anoncon pri vakanta direktora posteno kun longa listo de postulataj kvalifikoj kaj legante nun klarigon de Steele, ke esencaj kvalifikoj mankis al li, oni ne scias kion pensi.

Klarigon al la elekto de Steele oni eble povas postspuri en la intervjuoj kaj deklaroj de liaj pli frue demisiintaj kolegoj. Ĉiu en sia maniero, ili referencis al problemoj kun la estraro, pli precize kun Corsetti kaj Michela Lipari, kiuj sidis en ĝi jam antaŭ Zagrebo. Buller, Zapelli kaj Ertl ja ne estis spertintaj la nunan estraron, kiam ili decidis foriri. Unu el la fontoj de la problemoj diveneble estis la kontraŭdiro inter anarĥiemo kaj impulsiĝemo de sudulo Corsetti kaj disciplinemo de nordulo Buller. Kun pli feliĉa konsisto de la estraro tia kombino de kontraŭaj kvalitoj eĉ povus esti fruktodona, sed la antaŭa estraro ne estis bona grundo por tio. Oni povas juĝi laŭ iu artikolo de Andrej Grigorjevskij kaj eĉ pli laŭ “sindefendo” de eksprezidanto Kep Enderby en la geja bulteno La Forumo, ke ia ĵaluzo de la movade novica Enderby kontraŭ Buller, kiu deĵoris en Roterdamo jam antaŭ ol la prezidanto eklernis la lingvon, venene influis la rilatadon ne nur inter ili du sed fine ankaŭ inter la estraro kaj CO ĝenerale. En la skismo Corsetti kaj Lipari elektis la flankon de Enderby kaj ŝajne ne provis mediacii inter li kaj la oficistoj, kun kiuj ili mem jam longe kunlaboris. La partioj tamen bone zorgis pri kulisoj, pro kio la Zagrebaj demisioj venis kvazaŭ fulmo el klara ĉielo.

Post Zagrebo la pluaj estraranoj Corsetti kaj Lipari evidente klarigis al siaj kolegoj, ke pri la skismo kulpis la demisiintoj, unuavice Buller. Necesis do tute alispeca posteulo. Manko de profesiaj kvalifikoj eĉ povis esti vidata kiel merito, ĉar tia direktoro pli emus submetiĝi al siaj estroj. Krome oni verŝajne subtaksis la dimensiojn de la taskaro de la CO — tion montras ankaŭ la decido rezigni pri oficeja direktoro — kaj ankaŭ pro tio oni faris la elekton en bona fido. Ke tasko de Steele estis krei “bonan etoson”, tion li mem diris jam kelkfoje. Por scii, ĉu efektive regis harmonio inter li kaj estraranoj, ni verŝajne devas atendi la romanon, kiun li iam espereble verkos surbaze de siaj spertoj. Per tia verko li ankoraŭ donus sencon al sia dujara odiseado en malpropra medio. Ke harmonio ene de la estraro disfalis, tion ni scias jam de kelka tempo. En aprilo eĉ tri estraranoj volis demisii, raportis Grigorjevskij. Kiam ĉirkaŭe la asocio disfaleme krakas, ankaŭ la estraro ne povas ne kraki.

Kia la semo, tia la rikolto.

Komitatano Z


Incita neproblemo

Kiam mi ekvidis jam la duan artikolon en LOdE pri la problemo (verdire tre sekundara) de plurlingveco en Usono (2003/10, pĝ. 11), tio ekaspektis jam ne plu kiel unuopa stranga selekto de la temo. Ja envere: kial LOdE subite ekinteresiĝis pri lingvo-situacio en iu tradicie unulingva lando je alia flanko de la mondo? Kaj ĝi koncentriĝis fakte nur pri unu komponanto de la afero — hispanlingva… Tia intereso estas des pli neeksplikebla, ĉar ĝuste Usono rolas kiel klasika ekzemplo de “fandokaldrono” por diversaj etnoj aspirintaj veni ĉi tien por revivi kiel la nova nacio kun ĝia karaktera kulturo kaj lingvo: la angla. Kiu do povas esti kontraŭ la akto, ke la angla estas la sola oficiala lingvo en Usono? (Atentu, ke temas pri la oficiala ŝtata lingvo: tio neniel koncernas privatajn etno-organizaĵojn kiel privataj lernejoj, eklezioj ktp).

Esence eĉ ne estas objekto por polemiko ĉi-kaze — precipe ĉi-kaze! Ja ĝuste tion konstatas la frazo de Don Harlow, ke “neniu esperantisto povas logike argumenti kontraŭ unusola unuiganta lingvo en ajna lando”, des pli en Usono, kie ne ekzistas etnaj subŝtatoj aŭ etnaj aŭtonomioj.

Nu, tiel “simple” fini ne eblas sen mencii iun “ekspluatadon de virinoj kaj infanoj gravedaj”. Do S-ro Harlow zorgas, ĉu la akto ne plifirmigos la potencon de la tradicia angla-lingva loĝantaro… (Ĉu devas esti ankaŭ la “netradicia” kaj aldone havi iun potencon?)

Sed veraj perloj de malkohero tuj sekvas en argumentado de Prof. Tonkin. “La movado por oficialigi la anglan ignoras plurajn faktojn: ke la hispanlingvanoj asimiliĝas [bone kaj] samrapide kiel aliaj enmigrintoj”. Tiam pri kio zorgas Prof. Tonkin entute? Kaj ĉu la akto estas direktita kontraŭ iu specifa etno (hispana)?

Plue: “La kaŝita celo de la akto estas ofte malhelpi al hispanlingvanoj asimiliĝi en la usonan popolon — do malhelpi ke ili venu al Usono entute”. Kaj kiel pri la aliaj etnoj kiuj venadas? Ĉu eterna restado en lingva geto helpas al iu? Interalie, kial lando devas helpi veni al iuj ajn enmigrintoj, specifaj aŭ ne, se dum antaŭaj 250 jaroj tio estis je respondeco de la aspirantoj mem? Kaj, eĉ pli grave, kial helpi al kontrabande venintaj (da ili nun estas milionoj en Usono)? Ĉu devo de la ŝtato ne estas protekti sian merkaton, inkluzive la merkaton de laborforto? Laŭ Prof. Tonkin, tio estas “ksenofobio kaj sento de supereco”…

“Odoro” de la profesoraj argumentoj estas facile rekonebla. En tiu ĉi specifa historia periodo la du ĉefaj politikaj partioj de Usono estas ĉe proksima ekvilibro — la plej malbona situacio de ajna demokratio, ĉar malgrandaj grupoj de “specialaj interesoj” subite akiras tute neproporcian forton. Okazas iutipa diktaturo de minoritatoj: ajnaj minoritatoj, inkluzive tiun de seksaj perversuloj.

Do senskrupulaj politikistoj ĉasas voĉojn de iuj ajn voĉdonantoj, eĉ se tiuj estas neleĝaj aŭ venis kontrabande. De alia flanko “helpas” tion maldekstraj ekstremistoj de la 60aj, kiuj opinias ke ĉiuj eksterlandanoj rajtas nelimigite veni por civitaniĝi en Usono kaj ricevadi eĉ financan subtenon kaj servojn. Tiel ekzemple la eksigita antaŭtempe guberniestro de Kalifornio S-ro Gray Davis sukcesis subskribi akton, laŭ kiu ĉiuj kontrabandaj loĝantoj povus ricevi la konduko-licencon (ĝi estas ankaŭ la oficiala persona identigilo de la ŝtato, per kiu eblas pretendi je ĉiuj subvencioj kaj eĉ voĉdoni). De tria flanko ekzistas etnaj ekstremistoj (kiel grupo “Raso”), kiuj celas … apartigi la sudan Kalifornion al Meksikio!

Fone de tiu granda bildo, antaŭ kelkaj jaroj prezidanto Clinton efektivigis akton, laŭ kiu ŝtatservoj devus fariĝi plurlingvaj akorde al etna konsisto de la koncernaj regionoj — kio tute kontraŭdiras al la fundamenta koncepto de la lando kiel fandokaldrono de etnoj: nefiksita nombro da etnoj (nun pli ol 200!). Dum la tuta historio de Usono, la enmigrintoj (des pli iliaj infanoj) kapablis rapide asimiliĝi lerninte la anglan, kaj iĝi produktivaj civitanoj kontribuantaj al la grandeco de tiu ĉi benata lando. Provoj oficiale subteni aliajn lingvojn (kiujn?) ne nur disipas la rimedojn, sed ankaŭ semas inciton kaj fine kondukos al balkaniĝo de la lando, kiu bonŝance neniam suferis ion tian.

Ĝuste tial aperis neceso eksplicite rekonfirmi la rolon de la angla kiel unusola oficiala lingvo de la lando. Al kiu tio ne plaĉas, vi jam povis vidi.

Alexander Gofen (Usono)


Juĝisto: Parolu angle kun via filino!

En la Nebraska Ŝtato de Usono, la juĝisto ordonis al la patro ne paroli la hispanan al lia 5-jara filino. Tio estas kondiĉo por ke li povu viziti la filinon. “Mi estas patro kiu ĉiam parolis nur hispane al miaj gefiloj. Nun ili tre kontentas ke ili scipovas la hispanan. Bedaŭrinde ili ne parolas la hispanan al siaj gefiloj kaj mi `devas' paroli hispane al ili…” — diris la patro.

(Laŭ Mercury News, 15 okt 2003)

BKC


Pri la vorto “aborti” en Esperanto

Lastatempe leginte en la Ondo raporteton el HeKo pri rezolucio “kiu kondamnas kaj aborton kaj klonadon”, mi ankoraŭfoje konstatas, ke evidente la difino de la Esperanta vorto “aborto” restas neklara por iuj, eĉ por homoj kiuj socie aktivas kaj tiuj kiuj profesie verkas kaj redaktas.

“Aborti” signifas, laŭ PIV, “naski antaŭtempe nevivipovan idon”. Ĝi plej ofte estas tute natura procezo: virino gravediĝas kaj ial la embrio aŭ feto ne atingas normalan naskiĝon. Memevidente, estas sensence “kondamni aborton”, same kiel estus sensence “kondamni naskon”. Ili estas — kaj en la naturo kaj en la Esperanto-gramatiko — paralelaj aferoj.

Sed se temas pri ekstera interveno en tiu natura procezo — iu aŭ io trude kaŭzas la aborton — tio en Esperanto logike postulas la -ig- sufikson. (PIV-a ekzemplo: La abortigo estas malpermesita en pluraj landoj.) Multaj homoj ja opinias ke abortigo estas kondamninda, kaj tion ili certe rajtas.

Mi devas supozi ke multaj uzantoj de la lingvo simple ne komprenas la koncernajn difinojn. Kaj imageble tiuj kiuj ja komprenas kaj mem rimarkas erarojn ne emas atentigi pri ili ĉar “neniu miskomprenas la intencon de la uzanto”. Ŝajnas al mi, tamen, ke en la lastaj jaroj tiu eraro pli kaj pli enradikiĝas en la lingvo kaj nun necesas atentigi pri ĝi kaj en kursoj kaj ĉe redakcioj.

Kompreneble, se ĉiuj kiuj publike debatas pri abortigo zorgus uzi la vorton ĝuste, tio en si mem preskaŭ solvus la problemon.

Bill Maxey (Usono)


Denove pri la siberia vagonaro

Post la aperigo de mia artikoleto (LOdE-108) mi ricevas de tempo al tempo mesaĝojn de personoj kiuj volas partopreni la trasiberian vojaĝon. Mi verŝajne ne sukcesis komprenigi min, kaj oni pensas ke mi organizas la vojaĝon. Sed la propono estis direktita al respondeculoj de nia movado, por ke ili eluzu tiun eksterordinaran okazon por lanĉi grandskale Esperanton.

Ĉe ni bedaŭrinde mankas ideoj, kaj se estas ideoj mankas ioma entreprenemo kaj klopodoj (kaj deziroj) eliri el “familia rondo”. Ne temas pri organizado de karavano, sed antaŭ ĉio pri vastskala varbado pere de informado pri tute eksterordinara atento-frapanta aranĝo.

Iu skribis al mi, ke mia ideo pri vagonoj, kiuj venas de multaj eŭropaj urboj kaj kolektiĝas en Moskvo, ne estas realigebla ĉar la reloj en Rusujo estas malsamaj ol en restanta Eŭropo. Eble tiu “iu” estas ankaŭ estrarano en nia movado.

Giorgio Bronzetti (Italio)


Ankoraŭfoje pri la feliĉuloj

Ĉi-jare mi diskutis kun Tamara de la grupo de Portos “Teorio de Feliĉo”; ŝi montris al mi TV-filmon pri la agado de la grupo. Kelkaj organizantoj troviĝas en malliberejo, kaj oni ne certas, ĉu la Homaj Rajtoj estis observitaj juste — ekz-e, ili restis tre longe en la esplora aresto.

Nun mi komprenas iomete: Portos estas organizita simile al kibuco: organizantoj sed ankaŭ laboristoj (ĉu en kibuco laboras pagataj laboristoj?), inter ili junuloj, kiuj antaŭe vivis sur la strato. Ili estas/-is organizitaj simple, sed efektive: pago laŭ laborkvanto, ili vivis kune sur la firmaa areo. Mi ne scias, ĉu ili pagis imposton — do, eble kondutis kiel propra ŝtateto; ili havis armilojn — sed ĉu laŭ-leĝe por defendi siajn posedaĵojn?

Ĉiukaze Tamara havas altajn celojn — ĉu ili konformas al la demokratia maniero de la dispartigo de la potencoj? Pri tio mi dubas.

Manfred Westermayer (Germanio)


Kune marŝi al Palaco de Nacioj

Unuiĝintaj nacioj havas ĉefan sidejon en Novjorko kaj ĉefan eŭropan sidejon en Ĝenevo. En Ĝenevo okazos 10–12 dec 2003 pinta konferenco de ŝtatestroj, ministroj pri informado, kun temo “Ligu la neligitajn”, ni konektu la personojn el la tria mondo pere de materialo por celi cirkuladon de la informado. La estraro de UEA klopodas partopreni la konferencon.

La svisaj geesperantistoj emus montri sin surstrate antaŭ la konferenco kaj varbadi pri esperanto, kvankam la temo de la konferenco ne precize ligiĝas al lingva problemo. Tamen, ĉar multaj ĵurnalistoj estos en Ĝenevo, la manifestacio povas movi la pensojn.

Gesamideanoj estas petataj kunveni sabate la 6an de decembro 2003 je 14h00 antaŭ la ĉefa stacidomo de Ĝenevo (kies nomo estas Cornavin).

Ni kune marŝos al Palaco de Nacioj, sidejo de UN. Tie estas placo, kie ni staros kaj informos la publikon. Ni havu banderolojn kun frapfrazoj pri esperanto kaj lingva demokratio. Fino je proks. 16h30. Gazetara konferenco okazos ĵus antaŭ la marŝo.

Partoprenontoj povas esti personoj favoraj al esperanto, ne nepre esperantoparolantoj. Ĉar ni ne deziras iri dekope, sed ŝatus atingi pli altan nombron, 100, 200 eble pli, ni petas la gesamideanojn, kiuj decidas veni, aliĝi ĉe Mireille Grosjean (cp 9, CH-2416 Les Brenets. mireille.grosjean@rpn.ch) antaŭ la 15a de novembro.

Mireille Grosjean
sekretariino de SAT-Amikaro por romanda Svisio


Eŭropa Bunto

En 2004 Eŭropa Unio kreskos de 15 al 25 landoj, kaj tiel de 11 oficialaj lingvoj al 20. Sed la lingva aspekto de Eŭropo ankoraŭ ne multe estis pritraktata, kaj kun tiom granda nombro da oficialaj lingvoj, kiel konservi justan plurlingvismon: ĉu ne riskas aperi disiĝo inter “etaj lingvoj” kaj “grandaj lingvoj”? kaj kio okazos por ĉiuj neoficialaj lingvoj nomataj “minoritataj”? kiel eviti la lingvajn hegemoniojn, kiuj jam aperas pro celo je efikeco?

Al ĉiuj, kiuj deziras atesti sian intereson por la lingva kaj kultura diverseco de Eŭropo. Al ĉiuj, kiuj deziras defendi siajn minacatajn radikojn. Al ĉiuj, kiuj pro nescipovo de ĉiuj najbaraj lingvoj, proponas la uzon de internacia lingvo neŭtrala Esperanto kiel komunikilo. Al tiuj ni faras ĉi inviton.

Partoprenu 9 maj 2004 en Strasburgo la unuan manifestacion Eŭropa Bunto, kiu estos okazo por fari komunan kaj inter-asocian alvokon favore al justa respekto de la lingva diverseco en Eŭropo.

Kontaktebloj kun Eŭropa Bunto:

6 rue J-P Calloch, FR-22000 St-Brieuc, France.

Rete europa.bunto@eraro.com

TTT-ejo: http://europa.bunto.free.fr


La herooj de la lingva imperiismo

Toruno en Pollando, fama kiel naskiĝurbo de la astronomo Nikolao Kopernik kaj de la esperantistino Teresa Nemere, famiĝis lastatempe pro tio, ke lernantoj de tiea mezlernejo turmentis kaj batis instruiston. La fakto en si mem ne estas interesa. Ni vivas ja en la epoko de la senstreĉiga edukado, la “ĉarto de lernanto” kaj aliaj privilegioj, kiuj faciligas al la nuntempa junularo transvivi teruran lernejan periodon. Cetere en mia juneco neniu faris sensacion, se instruisto batis lernanton. La tiama ĵurnalismo baziĝis sur la klasika principo: “Se hundo mordis knabon, tio ne taŭgas kiel novaĵo. Se knabo mordis hundon, jes, tio indas publikigon.” Tamen la “klasika epoko” jam estas for. Nun novaĵo estas varo, rezulte malfacilas vendi eĉ la informon pri tio, ke knabo/lernanto mordis/batis instruiston.

Kial do mi penas “vendi” al Vi la torunan kazon? Pro ĝia specifa aspekto: la batito estas instruisto de la angla lingvo. Vi tuj komprenis. Jen konkreta kontribuo al la batalo kontraŭ la lingva imperiismo! Kiam mi estis redaktoro de Kontakto, tiam ni, aktivuloj de TEJO, malkovris kaj difinis la nocion “lingva imperiismo”. Kion ni faris? Ni seminariis, diskutis, kondamnis, rezoluciis, deklaris por finfine konstati, ke ne eblas kontraŭbatali tiel potencan malamikon pro manko de adekvataj rimedoj.

Iom pli malfrue ekbrilis nova fajrero de espero. Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Havano Fidel Castro, la veterano de la kontraŭimperiisma batalo, diris: “Soy soldado del Esperanto.” Sed ankaŭ tio evidentiĝis nur deklaro, kiun ne sekvis konkretaj agoj.

Nur la lernantoj en Toruno ne kontentigis sin per deklaroj, sed konkrete ekagis. Ĉiu revolucio komenciĝas en la momento, kiam oni transiras de teoriaj deklaroj al fizikaj agoj. Tiuj unuaj batalantoj fariĝas herooj; nur portempaj, se ili venkas, ĉar ĉiu revolucio “formanĝas siajn infanojn”. Male la malvenkintoj heroiĝas tuj kaj por ĉiam. Tiu ĉi regulo tutcerte koncernos la torunajn batalantojn kontraŭ la lingva imperiismo. Ili malvenkis. Oni forĵetis ilin el la lernejo kaj baldaŭ ili ekstaros antaŭ tribunalo.

Tutcerte ili evitos eŝafodon, tamen ili ne perdis la ŝancon fariĝi “martiroj de nia afero”. Jen bela simbolo. Ĝi montras la novan vojon por TEJO kaj samtempe senmaskigas la truon en la Strategia Plano de UEA, nome la mankon de paragrafoj pri la fizika kontraŭbatalado de la lingva imperiismo. Tamen mi timas, ke same TEJO, forlasinta “la vojon celitan” pro la raŭmisma ideologio, kiel UEA, delonge katenita de la miopa neŭtralismo, ne sekvos la revolucian ekzemplon de la heroaj geknaboj el Toruno.

Nun serioze! Mi devas aldoni kelkajn vortojn por ne esti starigita, kune kun la torunanoj, antaŭ tribunalo kiel apologiisto de terorismo. Verdire ankaŭ mi konsideras kriminala kaj punenda la supre prezentitan eksceson. Amaskomunikiloj akre disputis pri kaŭzoj de la okazintaĵo, plej ofte oni akuzis la bedaŭrindan instruiston pro nesufiĉa pedagogia prepariteco. Tamen mi ne povas forskui de mi sintrudan demandon. Ĉu estas nur hazardo, ke la evento okazis dum la leciono de la angla lingvo?

Lastatempe mi kontaktis diversloke gejunulojn en la mezlerneja aĝo kaj provis sondi ilian rilaton al la angla kiel studobjekto. Mi kondutis iom provoke, emfazante la gravecon de la angla, la lingvo “parolata en la tuta mondo”, la lingvo, kiu malfermas perspektivojn al profesia kariero kaj kies scipovo ĝenerale ebligas trovi bonan laborpostenon. La plimulto de miaj junaj interparolantoj tuj konstatis la propagandan tonon en mia rezonado kaj oponis laŭ la tipa juneca stilo.

En Pollando, verŝajne ankaŭ en aliaj postkomunistaj landoj, la angla ĉesas esti, kiel ĝin sentis mia generacio, mistera ŝlosilo al la mondo. Ĝi fariĝis rutina studobjekto, simpla lerneja ŝarĝo, cetere tre malfacila. Kelkaj el miaj junaj interparolantoj diris, ke en iliaj lernejoj oni povas eĉ observi malemon lerni la anglan. Ĉu la lernantoj ne aŭdis pri la graveco de tiu ĉi lingvo? Kontraŭe, ili tro multe aŭdis kaj daŭre tro multe aŭdas. Tiamaniere naskiĝas, eble subkonscie, la “sindromo de altrudo kaj opono”. Mia generacio spertis tion rilate al la rusa lingvo. Ni ignoris la rusan ne pro politikaj motivoj, kiel nun asertas historiistoj, kiuj ne ankoraŭ tiam vivis, sed pro la juneca emo kontraŭstari ĉion altrudatan.

Ĉu temas nur pri emocioj? La nuntempa junularo estas racia, ĝi facile rimarkas la profundiĝantan abismon inter la poranglalingva propaganda kaj la reala bezono de tiu ĉi lingvo. La nunaj lernantoj propraokule vidas la seniluziiĝon de iliaj pli aĝaj kolegoj, kiuj vane lernis la anglan. Ĝenerale la rezultoj de la lernado estas mizeraj. Ankaŭ tiuj, kiuj pene atingis pli altan nivelon, plej ofte ne trovas eblecon praktike utiligi sian lingvokonon.

Dume la giganta instruindustrio de la angla dinamike evoluas. Unuopaj “fabrikoj” senkompate konkurencas inter si por ĉasi klientojn. En la varsovia urbocentro, ĉefe en la metrostacioj, pasaĝerojn sieĝas distribuantoj de varbfolioj. Ĝenerale la homoj rifuzas akcepti la propagandilojn. Foje mi prenis ilin. Trapasinte 20 metrojn, mi kolektis 20 varbfoliojn. Ĉiuj lernejoj allogas per siaj unikaj instrumetodoj, kelkaj certigas ellernon de la angla dum tri monatoj, promesas la oksfordan atestilon, kaj malfermas pordon al interesa laboro.

Mi sukcesis enketi kelkajn distribuantojn. Pluraj el ili jam lernis la anglan en lernejoj, en diversaj kursoj kaj nun “laboras”, disdonante varbfoliojn kontraŭ la groŝa rekompenco. Ili klare vidas, ke ne la angla lingvo estas panaceo kontraŭ la senlaboreco, kiu nuntempe suferigas ĉefe la junularon.

Ankoraŭ unu rimarko. Mi faris lastatempe por la Pola Televido kelkajn dokumentajn filmojn pri Usono, interalie pri Varsovio en la ŝtato Indiano. La temo estis preteksto por montri, kiel vivas provinca urbeto en la granda ŝtatpotenco, prezentata plej ofte en la perspektivo de Novjorko. Mi vizitis kelkajn lernejojn kaj konstatis ke matematiko estas tie tre grava studobjekto. Kaj fremdaj lingvoj? Imagu, en neniu lernejo oni instruas kiun ajn fremdan lingvon. Konkludo: dum la usonaj varsovianoj lernas matematikon, la polaj varsovianoj lernas la anglan. Torunaj gelernantoj eĉ pli malprudente disipas sian tempon, anstataŭ lerni la anglan, ili batas ĝian instruiston.

Roman Dobrzyński (Pollando)


Fotoraporto

Kultura Esperanto-Domo Grezijono

Eble vi iam vidis bildkarton pri la franca kastelo Grésillon, trietaĝa ruĝa-blanka konstruaĵo kun kelkaj pintaj turoj (Foto 1), aŭ pri la bela renesanc-stila kameno de la manĝoĉambro, kun lignaj skulptaĵoj ambaŭflanke kaj en la kamenbreto. En la fajrejo staras florvazo, supozeble neniam ardas karboj (Foto 2).
Foto 1
Foto 2

Senprofitcela asocio posedas kaj administras Grezijonon ekde 1951. La origina instiganto por la aĉetado kaj idealisma fondinto de la kulturdomo estis franco Henri Micard, kies nomo legeblas en honora tabuleto sur la kameno.

Precipe la teretaĝo kun du belegaj manĝoĉambroj, biblioteko, salono, oficejo kaj larĝa kverka ŝtuparo kondukanta al la meza etaĝo imponas al la vizitantoj. Sametaĝe situas granda kuirejo kun iloj por servi al 70–80 personoj. El ĝi kaj la fama franca kuirarto rezultas frandindaj manĝoj laŭ horaro tipe franca: 8h30, 12h30, 19h30. Sonorilo memorigas la ĉeestantojn pri ĉiuj atentindaĵoj.

La meza etaĝo, kie situas la dormoĉambroj, estas malpli luksa. La ĉambroj por 1-4 personoj, havas komfortajn litojn, lavabon, bideon, senpordan vestŝrankon, simplan tableton, 1-2 seĝetojn. La murtapetoj en ĉiuj ĉambroj kaj koridoroj estas ĉarme koloraj, kaj ĉiu ĉambro havas unikan aspekton. En la koridoro troveblas duŝoj kaj necesejoj. Aliro en la plej supran etaĝon estas malpermesata; la ejoj ankoraŭ ne estas riparitaj.

Malantaŭ la kastelo staras grandaj arboj kaj en ilia ombro troveblas balanciloj kaj ludejo por infanoj (Foto 3 de Bert Schumann). Arkoforma kromkonstruaĵo estas renovigita kaj dividita en dormoĉambrojn, lernoĉambrojn, trinkejon kaj grandan salonon Zamenhof.

Por tendumantoj kaj ruldomoj Grezijono disponigas herbejon, duŝejojn kaj necesejojn en malferma modesta konstruaĵo uzebla nur somere. Ekster la kastelaj korto kaj herbejo etendiĝas sovaĝiĝanta arbaro.

Foto 3
Foto 4

Dum 15 someroj en Grezijono instruis pola pedagogo Przemek Grzybowski, kaj dum la kvin lastaj jaroj li havis kun si polinon Ania Rokoszka, kies specialaĵo estas ludoj kaj kunlaboro en grupo (Foto 4 de Saliko). Aldone al ili somere 2003 instruis Carlo Bourlot, Vincent Charlot, Nina Korĵenevskaja, Mitou Lloancy, Carla de Lorenzi, Raita Pyhälä, Francisko Simonnet, Lorenzo Tomezzolli, Jean-Luc Tortel, Juanita Tourbillon, ĉi tie en alfabeta ordo. Studemuloj, venantaj de plej diversaj landoj, kutime dividiĝas en tri nivelojn. Kelkaj studantoj kaj feriantoj ankaŭ helpadas en la kuirejo aŭ ĝardeno. Vespere okazas distraj kaj klerigaj programoj, manlaborado, laŭ la kapabloj de la partoprenantoj.

La Esperanta Kulturdomo estas ne nur kursejo sed ankaŭ feriejo, pensiono, tranoktejo. Ĝi estas uzata kiel bazo por ekskursoj. Tiuokaze necesas bicikloj aŭ aŭtoj, propraj aŭ luitaj. La apuda urbeto Baugé je distanco de 2 kilometroj, kaj la ĉirkaŭa regiono Anjou enhavas belan arkitekturon kaj atestas pri longa historio. Ju pli bone oni konas la historion kaj arton, des pli interesa estas la ĉirkaŭo de Grezijono.

Saliko


Scenaj obscenoj… drastaj kontrastoj

de Zilah, Eugène. Kaj kiu pravas: Memorspertoj. — Vieno: Pro Esperanto, 2002. — 360 pĝ. — (Serio Originala Literaturo; Vol. 42).

Se la sukceso de libro mezuriĝus per volumeno kaj diverso de resonoj, kiujn tiu estigas ĉe leganto, mi devus konstati ke, almenaŭ en unu (mia) konkreta okazo, la verko de Eŭgeno de Zilah plene atingis sian celon. Reale tiu konstato estis akompanata de certaj bedaŭroj pri iu eliteco en la elekto de la adresatoj (tute ne volonta, sed originanta de riĉa erudicio de la aŭtoro) kio, cetere, baldaŭ malaperis, ĉar mi komprenis ke la ŝtofo de la libro donas al ĉiu kiu volas kaj povas preni sufiĉe da materialo por koncepti, konsenti, protesti aŭ kontesti. Kiel filozofo al filozofo, mi havas ion por diri al la aŭtoro. Sed ankaŭ pli normala, malpli specialigita leganto trovos kun li konekton: per la povo de homo, spertulo de tiu ĉi vivo, meditanta praktikulo. Ĉar, kiel asertas de Zilah, oni diskutas la temojn “kiuj pasiigas nian epokon”.

Mi ne sufiĉe kompetentas en la tavolo de Esperanto-literaturo por juĝi, ĉu la ĝenro, en kiu skribas de Zilah, reale estas por ĝi “io nova”. Sed mi ne dubos proklami, ke lia libro havas la kvaliton de tridimensia ujo de serĉema penso, kaj tiu ĉi kvalito kostas pli ol splitoj kaj amasetoj el konceptaj ruinoj, dekorantaj pejzaĝojn de la epoko, aŭ konturantaj scenon de obsceno.

Anticipante eventualan kritikon, de Zilah protestas kontraŭ akuzoj pri pornografio. Vane. Ne estas dubo — liaj priskriboj tro sindone kaj memfidele fiksiĝas sur la fiziologio de la sekso en ĝia sufiĉe ekzotika kaj tiel facile rekonebla varianto. Sed laŭ la logiko de sia penso de Zilah simple ne bezonas tion nei. Ja laŭ li la obsceno ne estas malbono. Akcentante ĉi tiun tezon, de Zilah disvolvas sian etikan koncepton: ve, tro konatan — utilistan, kie la ĝuo rezidos kiel decida kaj supera kriterio de vera, t. e. racia, kaj libera moralo.

Mi ne pensas, ke la intelekta streĉo de la serĉado de Zilah originas de lia orienteŭropa pasinteco. Tamen lia sperto de diktaturo ege pliprofundigas lian stereoskopion del observo kaj igas lin pli komprenebla al ni — rusoj, — kies subasfalta vegetado kreis samtempe senfortan palecon kaj doloran sentemon al lumo.

Spekulante ĉirkaŭ la sekso de Zilah esploras la areojn de la moralo. Tie, en drastaj kontrastoj de peko kaj deziro, li strebas riveli la esencon de la tuto. Des pli ke laŭ la plej populara opinio ĝi — la sekso — naskas ĉion: — La plej altaj Filozofio, Scienco, Arto homaj eruptas el la vulkano de la Sekso, — reeĥas la aŭtoro, jam rutingeste metante Priapon antaŭ Kriston. En ĉiu okazo, mi ne povas kontesti, ke dramaj kolizioj de seksa praktiko bonege taŭgas por konturi la etikan problemaron, kaj ke ne malmulte da vivoturnoj havas por akso la sceptron de Priapo.

Sed kiel filozofo al filozofo, mi bezonas fari al la aŭtoro unu rimarkon pri la esenco de la problemo. Kiam oni prenas por la kriterio la ĝuon (aŭ pli delikate — la feliĉon), oni ignoras la kvalitan flankon de la fenomeno kiu tuj kaj tute perdas ajnan enhavan reliefon. Laboratoria rato premanta pedalon por ricevi elektran iriton del centro de plezuro elĉerpus per si ĉiun etikon, la sola digna, sola detektebla moralo iĝus tiam la moralo de eterna pedalado. Montanjo ne tiel stultis fitraktante historiajn personojn, kiuj mortis inter virinaj femuroj, — la laboratoriaj ratoj mortas sur sia pedalo…

Evidente la aŭtoro sin mem priŝtelas, lasante sin kun tiu — ve — nun jam rutina ekspliko de la eriko. Evidente, lia serĉema naturo meritas pli laŭdan analogion ol tiu kun Smerdjakov. La protagonisto de romano de Dostojevskij, komika hipostazo de Niezsche, Smerdjakov organike eliminas el la vivo ĉiun reliefon, ne tia ja estas la ekzista spaco de Eŭgeno de Zilah.

Sed ĉu la fenomeno mem de tiu deformanta platigo de la rezulta ideo ne bezonas plej atentan esploron? Ĉu amasa platiĝo de la herooj de la civiliza penso ne provokas trovi la deformilon? Oni prenu la aŭtorojn, kiuj akompanas de Zilah en lia odisea vojo. Bergson kredis tute eksterindividuan devenon de la moralo. Freud solenmiene fantaziis laŭteme de generiloj. Sartre tute sen rido deklaris plenan sendefendon de la persono de si mem…

La spirita aŭro de la moderna civilizo fatale reziduas, reduktiĝas ĝis dudimensia areo. Ĝi pliplatigas ankaŭ Eŭgenon de Zilah, en liaj ĝeneraligaj konkludoj. Kaj tamen mi ne dubas finripeti: la spaco de lia verko-penso lasas lokon por reliefo, do por aliaj, pli optimistaj sumrezultoj.

Alen Kris


Valorega servo de eLibroj

277 elektronikaj libroj en formato PDF, kun entute 39329 paĝoj, estas senpage elŝuteblaj en la retejo eLibroj.

Ekde 13 jul 2001 ĝis 12 nov 2003 139473 ekzempleroj estis elŝutitaj.

Plej multaj legantoj — entute 2756 — ricevis ekzempleron de La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry.

Jen la unua dudeko da plej popularaj libroj.

2756 Antoine de Saint-Exupéry: La eta princo
1870 H.C. Andersen: Fabeloj 1
1580 L.L. Zamenhof: Esperanta proverbaro
1558 Edmond Privat: Vivo de Zamenhof
1418 L.L. Zamenhof: Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia
1370 L.L. Zamenhof: Lingvaj respondoj
1292 L.L. Zamenhof: Paroladoj
1258 Ernest Drezen: Zamenhof
1186 L. Frank Baum: La mirinda sorĉisto de Oz
1163 H.G. Wells: La tempo-maŝino
1128 Lewis Carroll: La Aventuroj de Alico en Mirlando
1119 H.A. de Hoog: Du malsanoj en Esperanto
1108 Paul Neergaard: Fremdvortoj en esperanto
1063 Marx & Engels: Manifesto de la Komunista partio
1044 Platono: La respubliko
1033 Fabelo: Ruĝa Ĉapeto
971 1001 noktoj: La blindulo Baba Abdala
970 Biblio: Nova testamento
969 Biblio: Malnova testamento, parto 1
931 Allan Kardec: La Libro de la Spiritoj

Se vi havas komputilon kaj ret-aliron, uzu ĉi tiun senpagan servon ĉe: http://www.esperanto.nu/eLibrejo/

AlKo

Gazetoj


Gazetoj

Literatura Foiro. 2003. №205

Poemoj de Fra Gaeta kaj Magia Cigana, rakonto de Sten Johansson, epigramoj de Zorka Vinceljak kaj eseo de Massimo Acciai aperas en la rubrikoj pri la originala literaturo en la oktobra Literatura Foiro. Tie estas ankaŭ la kvara parto de la eseo Esplorvojaĝo tra la originalaj poemoj de L.L. Zamenhof de Nicolino Rossi.

Perla Martinelli prezentas la ĉi-jaran Nobel-premiiton pri literaturo John Maxwell Coetzee. Sabira Shun recenzas la tradukitan Nemeza de Alfred Nobel. Okaze de la 30-jariĝo de la sangaj eventoj en Ĉilio, la revuo aperigas fragmenton el la libro La domo de la spiritoj de Isabel Allende. La sklavoŝipo de Heinrich Heine estas bele ilustrita per bildoj de originala afrika arto el la 17a jarcento, kaj la tradukinto Cezar rakontas pri la rilatoj de la aŭtoro kun Karl Marx.

La revuo raportas pri la partopreno de la Esperanta PEN-Centro en la PEN-konferenco en Ohrid (Makedonio). En sia artikolo Anatolo Gonĉarov komentarias la ideon pri civitaj hejmoj. La artikolo La instrumentoj de komputila lingvistiko de Carlo Minnaja estas en la planlingvistika rubriko.

Rolfo recenzas Enkonduko en la japanan de Yamasaki Seikô. Ljubomir Trifonĉovski recenzas la teatraĵon La familio de Anto Speri de Giorgio Silfer sub la reĝisorado de Jordan Todorov. Maks Nadal prezentas parton de siaj filozofiaj notoj pri nia nuntempo. Fine en la oktobra numero estas etimoludoj de Nicolae Macovei.

HeKo


La Sago

Forpasis la revuo SAT-Amikaro kun la aŭgusta-septembra numero, sed plu vivas kaj viglas la samnoma asocio. Anstataŭe, sub redaktado kaj poste direktado de Djémil Kessous, ekvivos revuo tute nova, pli ampleksa, pli riĉa kaj pli modernaspekta — La SAGO (= la Sat-Amikara GazetO)

Tiu revuo estos 16-paĝa — 12 paĝoj en Esperanto aŭ dulingve (Eo + Fr) kaj 4 nur en la franca por la suplemento Service de Presse, kiu estis antaŭe nur dupaĝa. Sed la provnumero estos 20-paĝa.

Henri Masson


Ricevitaj libroj

Vidu la tutan liston de la libroj, ricevitaj ekde januaro 2003.

Jarlibro 2003. — Rotterdam: UEA, 2003. — 280 pĝ., il. — [Donaco de Aleksander Korĵenkov].

Kongresa Libro: 88-a Universala Kongreso de Esperanto. Gotenburgo, 2003. — Roterdamo: UEA, 2003. — 112 pĝ., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

Mieželaitis, Eduardas. Neringa: Fabelo / Tr. el la lit. P.Lukoševičienė. — Panevėžys: Revo, 1992. — 32 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Petkevičius, Vytautas. Nur tri lupidoj: Fabelo / Tr. el la lit. P.Lukoševičienė, T.Lukoševičius. — Panevėžys: Revo, 1994. — 32 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Poška, Antanas. Nuo Baltijos iki Bengalijos. Vol. 1. Su gervėmis á pietus. — Klaipėda: Vilko takas, 2002. — 238 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Ruiz Negre, Antonio. Intrigo-teatro / Tr. el la hisp. S.M.Planas, VALE. Valencio: Grupo Esperanto de Valencia, 2003. — 104 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Rusa novelaro. Vol. 1. La 19a jarcento / Kompilis A.Korĵenkov, N.Lozgaĉev; Tr. el la rusa G.Arosev, A.Birjulin, H.Gorecka, A.Grabowski, V.Jurganov, A.Korĵenkov, V.Melnikov, N.Lozgaĉev, I.Novikova, S.Pokrovskij, D.Staritsky, T.Vŝivceva, V.Vyĉegĵanin; Antaŭpar. H.Gorecka, Koment. A.Korĵenkov. — Kaliningrad: Sezonoj, 2003. — 400 pĝ., jaketo. — (Rusa literaturo; Vol. 9). — [Donaco de Sezonoj].


Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 2003/324;
EAB-Update. 2003/23;
Esperanto. 2003/9,10;
Esperanto en Skotlando. 2003/188;
Esperantolehti. 2003/5;
Fonto. 2003/271,272,273,274;
Heroldo de Esperanto. 2003/15;
Internaciisto. 2003/5;
Juna Amiko. 2002/100, 2003/106;
KAE-Informilo. 2003/44;
La Gazeto. 2003/108;
La Movado. 2003/632;
La Ondo de Esperanto. 2003/11;
Levilkarto. 2003/3;
Literatura Foiro. 2003/205;
Litova Stelo. 2003/5;
Monato. 2003/11;
Sennaciulo. 2003/10.

M O Z A I K O

Por la aŭgusta/septembra enigmo Birdoj kaj plantoj venis 19 respondoj. 18 el ili estas ĝustaj. Svetlana Konjaŝova (Ruslando) ĝuste solvis, sed ne sendis ŝlosilvortojn.

La nomoj de la solvintoj: Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen, Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Dorota Burchardt, Zbigniew Czupkałło, Hanna Skalska (Pollando); Bronislav Ĉupin, Jurij Kivajev, Oleg Sevruk, Sergej Strelec (Ruslando); Eric Castell, Roland Larsson (Svedio), Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

La libropremion lote gajnis Aira kaj Erkki Röntynen. Ni gratulas!

La Solvo: fenikoptero kaj konvolvulo

birdoj plantoj

1. fringelo 1. kratago
2. emberizo 2. orkideo
3. nanduo 3. narciso
4. ibiso 4. viburno
5. kardelo 5. oksikoko
6. oriolo 6. leontodo
7. pelikano 7. verbeno
8. tetrao 8. urtiko
9. enanto 9. lonicero
10. rubekolo 10. oleandro
11. otido


Granda Novjara Krucvortenigmo

Premu por vidi la bildon

Horizontale: 2. La tuta disbranĉiĝita parto de la arbo kune kun ĝia foliaro. 4. Paroli seninterlige, nekompreneble kaj malklare. 7. Akva plantaĵo kun grandaj folioj kaj flavaj floroj (R.). 8. Objekto de aspiro, celado aŭ deziroj (R.). 10. Trinkaĵo el fruktoj kaj legomoj (R.) 12. Vokalo laŭ ĝia fonetika karakterizo. 13. Plurjara herbo kun acidaj manĝeblaj folioj (R). 15. La persona indiko de la homo, donita al li/ŝi ĉe naskiĝo 17. En fabeloj — magiisto. 19. Granda estimo. 20. Ĉiela korpo. 22. Versforma verko por kantado. 25. Grupo da ŝarĝobrutoj, kiuj transportas ŝarĝojn aŭ homojn. 28. Granda mara kankro. 29. Planedo (R). 30. Lanugero, kristaleto de neĝo. 31. Montro de penso aŭ sento per paroloj aŭ gestoj (R). 33. Citrusa aroma frukto. 35. La tuta mondo. 37. Animalo — “teksisto”. 39. Frukto de abio. 41. Kristana festo. 44. Glacia placo por glitkurado. 45. Prepozicio. 46. Diverskoloraj paperdisketoj, per kiuj oni surŝutas unu la aliajn dum maskobaloj. 50. Interjekcio. 51. Konjunkcio. 53. Por … - festeno, por alia — ĉagreno. 54. Popola festeno kun la festa defilado kaj surstrata maskerado. 57. Balo, kien oni venas en maskoj kaj vestitaj en karakteraj kostumoj (R). 58. Malofta kaj eksterordinara. 59. Konjunkcio. 60. Unu el kvar partoj de la horizonto (R). 61. Monato. 63. Tempo de diurno, kiam venas la Nova Jaro. 66. Rusa popola ludo — movoj de homoj laŭ cirklo kun kantado kaj dancado. 70. Ujo por vino (R). 73. Montpinto. 75. La paper- kaj metalsignoj, kiuj estas mezuro de valoro ĉe aĉeto kaj vendo. 77. La rotacianta konstruo por la cirkla veturado kun sidlokoj en formo de apogseĝoj, ĉevaloj, boatoj (R). 78. La incitiĝema por plenaĝuloj kaj ĝojiganta la infanojn “mirindaĵo” de pirotekniko (R). 79. Numeralo. 81. Kvardektaga provo antaŭ Kristnasko. 82. La interplektitaj ĉenforme floroj aŭ aĵoj el papero, ŝtofo, plasto aŭ aliaj materialoj (R). 83.Pronomo. 86. Partikulo. 87. La plenumanta ordonojn de religio (adjektivo). 88. La donacitaj objektoj.

Vertikale: 1. Konifera arbo, kvanto de kiu malpligrandiĝas en arbaroj antaŭ la nova jaro. 2. La cirka komikulo (R.) 3. Skeleto, karkaso (R.) 5. Helena diino de inteligento. 6. Vintraj atmosferaj akvaĵoj. 9. Flua danco. 11. Iri apud, iri kune kun iu, kondukante lin/ŝin ien. 14. Literatura verko. 16. Speciala surmetaĵo, kiu kaŝas la vizaĝon. Ofte ĝi figuras bestkapon. 18. Aĵo, kiu per si plibeligas iun aŭ ion. 21. La “pafanta” drinkaĵo (R.). 22. Homa motoro (R). 23. Adverbo. 24. Produkto de laboro, scienca aŭ arta kreaĵo. 26. Sufikso. 27. Nepino de Avo-Frosto (R). 32.Pronomo. 33. Manĝebla mara molusko. 34. Uzi ion kun plezuro. 36. Granda estimo (R.). 37. Komika personaĵo en foirteatraj spektakloj, cirka klaŭno (R.). 38. … tensio. 40. La plej granda kaj bona parto de io (adjektivo). 42. Tio, kio ekzistas fakte; vera, aŭtentika. 43. La urba elektra transporto (R.). 47. Ne okupitaj per lecionoj tagoj — festaj kaj someraj. 48. Vojaĝo laŭ cirkla vojdirekto (R.). 49. Konjunkcio. 50. Frukto de tropika arbo (R.). 52. “Brakoj” de la arbo. 55. Granda estimo, admiro. 56. Bone organizita stato, aranĝo de io. 60. Homo proksima al iu pro komunaj opinioj, agado, vivkondiĉoj k.t.p. (R.). 62. …arbo — tropika arbo prikantita de A.S.Puŝkin (R.). 64. Akra sono de rompado aŭ krevado (R.). 65. Rabobesto kun altvalora silkeca grizebruna hararo. 67. Animalo el familio de cervoj, distingiĝanta pro sia rapida kurkapablo kaj svelteco (R.). 68. La homo, kiu ege ŝatas sin belvesti (R.). 69. Tio al kio oni strebas, kion volas efektivigi. 71. Tia estas homo post longdaŭraj laboro aŭ movoj. 72. Arbara kantbirdo (R.). 74. Mezuro de pezo (R.). 76. Grandvalora metalo. 78. Prepozicio. 80. Sufikso. 84. Vitra- aŭ paperlampeto por iluminado aŭ lumigado (R.). 85. La unuaj 12 jaroj de nia vivo (R.).

Kompilis Ludmila Orajevskaja

Sendu solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 jan 2004.


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (12)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto | 
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto | 
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto


Aristopedagogo

Koran grafulon, speciale pro la Esperanto-instruado. (U3A Ligilo. 1995: 2)

Muziko konas limojn

En la urbo Vigo… okazis manifestacio de la fiŝkantistoj, kiuj pro la problemo de la teritoriaj maraj akvoj de Maroko ne povas labori.. (Le Travailleur Espérantiste. 1995: okt.)

Tristas tro

Inter la originalaj poemoj, krom du jam konataj de la negaja gejsimpatianto Gerrit Berveling… troviĝas neniuj elstaraj… (Krys Ungar pri Glaŭka lum' // La Brita Esperantisto. 1995: sep.-okt.)

Ho, mia pleŭr'!

Kian mirindan gazetaran kampanjon en le Monde pri Esperanto ni pleure malkovris pasintsabate! (Le Monde de l'Espéranto. 2003: maj-jun) [“pleŭro: Sereca membrano, kiu surkovras la internon de la brusto kaj tegas la pulmojn”].

Ol bronz' pli daŭre staras?

Ĉu la statuaj celoj de UEA ankoraŭ estas aktualaj? (Varbofolio por Printempa Festivalo 1996, Budapeŝto)

TEJO, ĉu TEatrJO?

“La temo… estas taŭga por kunveni en Bruselo, ĉar tie estas la aktoroj, de kiuj ni povas lerni kiel plibonigi nian agadon”, klarigas Sonja Petrović, estraranino de TEJO pri eksteraj rilatoj kaj unu el la motoroj de la tuta projekto. (http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio/message/2384 22 okt 2003)

Kiuj estas sur la bildoj?

En novembro ni komencis serion da novaj taskoj, kiun prizorgas Ziko Marcus Sikosek, kiu nun laboras en Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA. Li proponas fotojn de konataj aktivuloj, kiuj estis faritaj antaŭ pluraj jaroj.

Bonvolu antaŭ 10 jan 2004 sendi al la adreso de La Ondo la nomojn de la fotitaj personoj. Ne rajtas partopreni la fotitoj mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon!


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
Rete: pa@telecablenet.com

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 1205, 261 Cooper street, Ottawa, Ontario, Canada K2P 0G3
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 12 (110)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo