Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 3 (125)

Foto de Andrzej Sochacki


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

CIVILIZO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO


Vinjeto de Maria Sokolova


Vortoj de Komitatano Z

Du puĉoj

Monda politiko ŝajnas esti kampo, sur kiu gvidantoj de UEA ne paŝas tre lerte. Freŝa glito okazis pri la Azia Esperanto-Kongreso, kiu estis planita por marto en Nepalo. Reĝa puĉo en la montara lando devigis la organizantojn prokrasti la kongreson ĝis aŭgusto, kun la rezervo, ke eble eĉ tiam la lando ne estos sufiĉe trankvila por gastigi la kongreson.

Estis saĝe prokrasti la kongreson, sed kial oni entute elektis tiel eksplodiĝeman landon? Hori Yasuo, la prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado klarigis, ke kiam oni faris la decidon, ĉio estis trankvila kaj la invitintoj certigis, ke tiel restos. Laŭ li ĉiu lando kaj urbo estas riska loko, ĉar katastrofoj kaj terorismaj atakoj povas neatendite okazi ĉie. Konsentite. En Nepalo tamen ne okazis io surpriza, sed gerila milito kirlas la landon jam de longe. Lastatempe la situacio estis malpliboniĝanta, kun aldona spicaĵo la kortega sangobano fare de ebria kronprinco, el kiu rezultis surtroniĝo de malpopulara reĝo. Tiuj, kiuj elektis tiel riskan lokon por iom grava Esperanto-kongreso, estis naivuloj sen juĝpovo. Ne estas klare, ĉu al ili apartenis ankaŭ la estraranoj de UEA. La lokon por la Azia Kongreso ŝajne elektas la komisiono, sed tiel grava decido verŝajne bezonas aprobon de la Estraro de UEA.

La nepala sperto devus averti pri riskoj, je kiuj UEA povas implikiĝi, se ĝi lasas tro da aŭtonomio al sensperta komisiono. En siaj unuaj komentoj prezidanto Hori Yasuo obstine spitis la kialojn de la prokrasto kaj instigis la aliĝintojn tamen vojaĝi al Nepalo. Tuj poste, eble pro interveno el Romo aŭ Roterdamo, li retiris siajn vortojn kaj imputis ilin al LKK. Li certe ne estis pensinta, kiu ricevus la fakturon, se io terura okazus al tiuj, kiuj laŭ tia instigo tamen irus al lando, kien la ministerioj de eksteraj aferoj en normalaj landoj jam antaŭ la puĉo malkonsilis vojaĝi. La pli altaj estroj de UEA eble instinkte pensis pri la riskoj, memorante, ke nur grandioza bonŝanco evitigis al UEA katastrofon en 2000, kiam la palestina intifado ekis nur monaton post la Tel-Aviva UK.

La nepalan puĉon sekvis alia en Togolando, kie estas la Afrika Oficejo de UEA. La puĉo celis daŭrigi diktaturon, kiu katenas la landon jam jardekojn. Kiel UEA povis starigi oficejon en tia lando? Estas ankaŭ nebule, kion ĝi reale faras, kaj ĉu la movado iel rericevas la eŭrojn, kiujn ĝia vivteno voras. Mencioj pri ĝi en la gazetaro trudas la impreson, ke ĝi estas pli togolanda ol afrika oficejo. Se ne estas tiel, ĝiaj dungitoj devus pli bone zorgi pri sia bildo. Ili estus ankaŭ ĝustaj homoj por rebati al Bernard Golden, kiu antaŭ 20 jaroj argumentis, ke la misiado por Esperanto en Afriko estas sensenca kaj neniam repagos sin. Afrikanoj povus nun demandi, ĉu la eĉ pli kostaj investoj en Bruselo je oficejo kaj tutpaĝaj gazetreklamoj iam repagos sin, kaj ni aliaj povas nur bedaŭri, ke la skribmaŝino de Golden eksilentis antaŭ ol komenti ilin.

Komitatano Z

La kovrilpaĝa foto, kiun Andrzej Sochacki faris pasint-somere en BET-40 (Birštonas, Litovio), aperas okaze de la Internacia Virina Tago. 


Por Nova Maldekstro en Esperantio

13 aŭg 2004 kelkaj eminentaj aktivuloj lanĉis Alvokon por Nova Maldekstro en Esperantio (LOdE-124, pĝ. 16). Inter ili estas Walter Żelazny kaj Ljubomir Trifonĉovski (la Konsulo respektive Vickonsulo de la Esperanta Civito), Marie-France Conde Rey (prezidantino de Feminisma Esperanta Movado) kaj Giorgio Silfer, ideologo de la raŭmismo. LOdE intervjuas ilin, komencante per demando al la sinjorino:

Demando: Kiel ekestis la Alvoko?

Respondo: Dum la dua semajno de aŭgusto 2004, kadre de Kultura Esperanto-Semajno organizita de KCE en Svislando, okazis libera kaj neformala kunveno de SAT-anoj: interalie partoprenis Buhlmann, Conde Rey, Hammarberg, Martinelli, Stoyanova, Żelazny, kiuj kotizis al SAT en 2004; ĉeestis ankaŭ pluraj ne kotizintoj, tamen maldekstruloj; la plejmulto havas la Esperantan civitanecon. Ni ĉiuj estis, diversgrade, sub la influo de la negativa impreso kaŭzita de la sinteno de SAT-gvidantoj kontraŭ diversaj feministoj, kaj ankaŭ de certa deficito en la demokratia debato kaj en la politika matureco interne al SAT. Do ni analizis la situacion, debatis kaj eltiris konkludojn, kiujn vi trovas en la Alvoko.

Demando: La Alvoko do fontas el SAT-medio, kvankam ne nur el SAT-anoj. Ekzemple Ljubomir Trifonĉovski, kiu subskribis ĝin, ne apartenas al tiu medio. Ĉu li deziras precizigi la celojn de la Alvoko?

Respondo: Almenaŭ tri kvaronoj de la Alvoko estas politika analizo pri la maldekstro en Esperantio, kiu tradicie koincidis kun Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu politika analizo inkluzivas historian retrospektivon, kun interpreto pri la evoluo de la t.n. “laborista movado”. La subskribintoj (kaj subskribontoj, ĉar daŭre alvenas novaj aliĝoj) esprimas grandan respekton al la historia rolo de SAT, sed samtempe konsideras ĝin elĉerpita. La lasta alineo de la Alvoko deklaras la celojn: “Venis la momento krei novan opinimovadon kiu, aksita sur la maldekstra majoritato en la Civita Senato, estu malfermita al ĉiu forto de la nova maldekstro en Esperantio: ekologiisma, feminisma, pacifisma, lingvorajta, esprimlibera, mondcivitana, sociforuma”. Estas interese rimarki, kiujn epitetojn uzis la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, Jakvo Schram, por kvalifiki la kongreson okazontan en Bratislavo (en gazetara komuniko ĉe Nun, 16 jun 2004): “internacia, sennacieca, kultura, maldekstra, progresema, laborista, humanista, paca, plurtendenca, klasbatala, socialista, revolucia, kontraŭrasisma, multkolora, eduka” — escepte de Pac-, neniu radiko koincidas kun tiuj indikitaj en la Alvoko.

Demando: Speciale la epiteto “klasbatala” ricevas fortan kritikon en la Alvoko, kiu ŝajnas distanciĝi el la sociologiaj analizoj de marksismo kaj anarkiismo. Krome la Alvoko ŝajnas privilegii la Esperantan Civiton kiel referencon por la nova maldekstro. Ĉu la unua Civitano, nome la Konsulo, prof. d-ro Walter Żelazny, ne trovas tion iom troa?

Respondo: Mi devas korekti vin: la Alvoko ne privilegias la Civiton, sed la nunan majoritaton en la Civita Senato. La Civito ne estas asocio, sed subjekto kie demokratie kunvivas diversaj politikaj partioj, ne ĉiuj maldekstraj, kaj ne ĉiuj rezignintaj pri klasbatalo — ekzemple ne la ruĝa grupo en la Senato, gvidata de SAT-ano (Dieter Rooke) kiu fakte ne subskribis la Alvokon. La referenco estas al la nuna majoritato, nome la verda grupo; sed la nuna majoritato povus ŝanĝiĝi, post la venontjara baloto. Efektive la akcepto de klasbatalo kiel rimedo de sociologia analizo distingas verdanojn de ruĝanoj, kiuj probable ne havos plu komunan kandidatliston. Sed en la Alvoko estas ankaŭ io, ne eksplicite esprimita, kiu tamen kondukas al la tuta ideo de la Civito, kaj en tio vi povas pravi. Nome en la Civito plej prosperas tiuj movadoj, kiel la feminisma, kiuj aliloke en Esperantio nur vegetas aŭ eĉ trovas obstrukcon. Kaj ankoraŭ pli: ekzistas tiu profunda etika sento, kiu mankas aliloke. Ekzemple nur la Civito kuraĝas esplori pri la polaj eventoj 1985-87, dum la tradicia Esperantio volonte silentas pri maljusto, ĉar al la averaĝa esperantisto gravis nur tio: ke okazu jubilea kongresego en Pollando!

Demando: Al d-ro Giorgio Silfer ni demandas pri la nuna perspektivo: ĉu la Alvoko negative influos la rilatojn inter SAT kaj la Civito (aŭ la Civita majoritato)?

Respondo: Se rilatoj malboniĝas surbaze de politika argumentado, kaj ne de antaŭjuĝoj aŭ rektaj stultaĵoj, tio estas jam pozitiva fakto, ĉar ĝi montras politikan maturecon. Fakte la Alvoko devigos SAT-anojn konfrontiĝi kun la demandoj pri la propra identeco kaj la futuro de SAT. Sed ĉiuj esperantistoj kiuj deklaras sin maldekstremaj devus esplori sian identecon kaj sian argumentaron. Ekzemple rilate al lingvopolitiko: kvankam la analizo de Gary Mickle ne estas ĉiam prava, efektive li brile demonstris la intelektan malkoheron de la maldekstro en UEA, kiu ekde la Deklaracio de Tyresö disvastigas lingvopolitikon fakte novdekstrisman. Ekzemple rilate al mondaj sociaj forumoj: kion signifas esti esperantisto kaj maldekstrulo tie? Ekzemple rilate al mondcivitismo: ĉu esperantistaj maldekstruloj celas la reformon de UN al aŭtente federisma perspektivo, aŭ simple la detruon de ĉio kio odoras je naciŝtatoj, laŭ baza anarkoida sindikatismo, eventuale inspirita de la Internet-utopio, laŭ la lasta romano de Joaquin Lorente “Ciudadanosdelmundo.com”? La Alvoko havas esence du celojn: unu internan — sugesti politikan platformon por la Verda Listo okaze de la Civitaj balotoj 2006; alian eksteran — stimuli la tutan progreseman esperantistaron al demokratia debato pri sia rolo en la mondo, ne nur la esperanta mondo. En tiu kunteksto, la subskribintoj de la Alvoko elektis novan maldekstron, kiu pragmate batalas por civilaj rajtoj, anstataŭ malnova maldekstro, kiu teorie batalas por la diktaturo de la proletaro.
Foto de LF-koop
Parto de la Senato de la Esperanta Civito, preparanta rezolucion: estas rekoneblaj Walter Żelazny (stare kun cigaredo), Marie-France Conde Rey kaj Ljubomir Trifonĉovski ĉe la tablo. (foto de LF-koop)


Dolchamar: granda intereso de finnaj amaskomunikiloj

La longe atendita albumo de Dolchamar aperis jarŝanĝe, kaj la bando havis diskoaperan gigon (t.e. rokbanda koncerto en klubejo) en helsinka prestiĝa rokklubejo Semifinal la 12an de januaro. La diskoapero vaste interesis finnajn amaskomunikilojn.

“Nur rare okazas, ke rokbando lanĉanta sian duan albumon, povas ĝui simile pompan atenton de amaskomunikiloj kiel la porvoo-a grupo Dolchamar. Antaŭ la vespera gigo, la bando vizitis matene la tutlandan rokradiostacion YleX, svedlingvan Radio X3M kaj helsinkan Radio Helsinki por reklami la novan albumon. Kiam aldone la plej granda tutnacia ĵurnalo, Helsingin Sanomat, verkis grandan artikolon pri Patrik Austin, la kantisto, kaj la televidaj kameraoj de la nacia kompanio YLE ĉeestis la gigon, oni ja povas suspekti, ke la intereso estis ne nur muzika. En la intervjuoj oni ĉefe parolis pri la kantolingvo de la bando, Esperanto”, — skribis redaktoro Olli Varis en reta rokgazeto Rockmusica.

DolchamarIntervjuataj en la radiostacioj estis Patrik, la kantisto, kaj Hannu, la perkutilisto. Inter la intervjuoj oni aŭdis plurajn pecojn de la nova disko: Himno de Esperhe, Ni ĉiuj ni, Akcidentoj kaj Kaj ĉi tio povas iĝi nenio. La intervjuantoj interesiĝis pri Esperanto, donis tradukfrazojn por Patrik kaj Hannu (Kiel vi diras Esperante: Vi estas la plej bela virino kiun mi iam vidis?), demandis pri la bandonomo. Pluraj interesiĝis, ĉu la bando intencas partopreni la konkurson Eurovision. La gigo kaptis intereson de finnaj rokgazetoj, speciale retaj.

La rokklubejo estis preskaŭ plena kaj, kvankam ĉeestis pluraj junaj esperantistoj, la plejparto de la publiko ja estis helsinkaj rokemuloj. “La publiko ja videble ŝatis la pecojn, — skribis Olli Varis de Rockmusica, — ĉe pecoj kiel Junaj Idealistoj kaj Ni ĉiuj ni oni tute forgesis la antaŭsupozon, ke popmuzikan lirikon oni devus plene kompreni. Pli gravas ĝua zumo. La kulmino estis la amuzega, hiphope gruva Ĉu vi pretas, pri kiu Austin rakontis, ke temas pri esperantomonda furoraĵo de la jaro 2000”.

Sekvatage aperis kelkminuta raporto en la televidaj kulturnovaĵoj. Laŭ la ideo de la redaktoro, Patrik respondis la demandojn Esperante kaj en la televida ekrano oni vidis samtempe finnajn subtitolojn.

Postgige aperis ankoraŭ kelkaj favoraj gigrecenzoj kaj daŭre aperadas diskorecenzoj disgazete. “Se ekzistas Esperanta stadionroko, kiun oni aŭskultas kun encendilaj flamoj, Himno de Esperhe nepre estas tia”, — skribis Suonna Kononen en la orientfinna gazeto Karjalainen.

Kaj estas amuze rimarki, ke ne plu tre rare oni aŭdas la frazon “Ĉu Dolchamar, mi ie legis pri tiu bando” ĉe gigafiŝoj. Iun tagon en helsinka trinkejo aperis ulo, ne konata al mi, kiu kun ioma miro kaj admiro demandis: “Ĉu vere vi konas tiun bandon? Mi ĉeestis ilian koncerton en la etnofestivalo Faces kaj ŝatis”.

Pliajn informojn legu rete: www.nettie.fi/dolchamar

Riitta Hämäläinen


Mapo de KatalunioKatalunio 2005

Prezenti Katalunion starigas strangan problemon: ne klaras, kio ĝi estas, nek kiu estas kataluno.

Strikta Katalunio, aŭ Sud-Katalunio, kunigas kvar provincojn en la nord-oriento de Hispanio. Tamen, ekzistas Nord-Katalunio, en la departemento de la Orientaj Pireneoj, en Francio, kie la granda plimulto de la aŭtoktona loĝantaro konsideras sin katalunoj. Same okazas en la sendependa ŝtato Andoro. Malpli granda memtakso kiel katalunoj ekzistas en la t.n. Okcidenta Strio, limregiono apartenanta al Aragono, kie la vaste majoritata lingvo estas la kataluna. Tiuj kvar regionoj formus la tutan Katalunion. Tamen la plenan katalunan nacion konsistigus ankaŭ Balearoj kaj Valencilando, kvankam la sento pri kataluneco troveblas ĉefe nur en la tieaj inteligencioj (kaj ĉefe en Valencilando, nur en parto de ĝi): tial oni parolas pri Katalunaj Landoj — Katalunio, Valencilando kaj Balearoj — en kiu oni substrekas la apartecon de ĉiu konstitua parto, ene de fundamenta kultura kaj lingva unueco.

Se la limoj de Katalunio ne estas klare fiksitaj, ankaŭ la koncepto pri kiu estas kataluno, estas ŝanĝiĝanta. Antaŭ trideko da jaroj, katalunoj estis popolo rezolute lingvocentra: la lingvo difinis la etnan apartenon. Plej trafa ekzemplo pri tiu fakto estas anekdoto okazinta al la majorka kantisto Guillem d'Efak, gvine-devena, kiam li eniris trinkejon: la estro, laŭ lia aspekto, demandis kion li deziris en la hispana lingua franca, kaj, aŭdinte la respondon en la kataluna, li eksklamis: “Pardonu! Mi pensis, ke vi estis nigrulo!”.

Tamen, la lingva paradigmo sinkas. Unuflanke, staras la “nord-kataluna escepto”, kie multaj homoj taksas sin katalunaj, konservas tipajn tradiciojn, sed ofte ne la lingvon. Aliflanke, ankaŭ centmiloj da hispanlingvanoj, naskitaj en Katalunio de andaluzaj enmigrintoj de la 1960aj jaroj, konsideras sin katalunaj, kaj oni tiel agnoskas ilin. Ekde la restarigo de la demokratio, fine de la 1970aj jaroj, estiĝis unuvoĉa politika interkonsento konsideri katalunaj ĉiujn katalunianojn. Fakte, kiel ĝenerala regulo, kataluna estas ĉiu, kiu konsideras sin tia. Aliflanke, la plimulto akceptas, ke ekzistas gradoj de aparteno al diversaj kolektivoj, ankaŭ al nacioj: katalunoj sentas sin eŭropanoj, mediteraneanoj kaj, ofte ŝerce, ankaŭ afrikanoj. Ili plej ofte konsideras sin ankaŭ francoj aŭ hispanoj kaj, laŭ sociologiaj esploroj, varias la grado de aparteno al ĉiu nacio.

Tabelo 1: Areo kaj loĝantaro
(Fontoj: diversaj, aŭtora prilaboro)

La katalunparolantoj estas la homoj kapablaj paroli la katalunan; nek la denaskaj aŭ ĉefaj uzantoj (ekz. en Sud-Katalunio, 50,1% de la loĝantaro asertas, ke ĝi estas ĝia ĉefe uzata lingvo).

 
  Areo (km2
  Loĝantoj (2002) 
  Katalunparolantoj 
Andoro
468 
66.000 
91% 
Sud-Katalunio
32.114 
6.361.000 
75% 
Nord-Katalunio
4.183 
393.000 
32% 
Okcidenta Strio
4.449 
50.000 
90% 
Valencilando
23.255 
4.163.000 
48% 
Baleara Insularo
4.992 
842.000 
63% 
Totalo
69.461 
11.875.000 
63% 

Tabelo 2: Etna sento en Sud-Katalunio (Fonto: Consell de l' Audiovisual de Catalunya, 2004)

    Nur katalunaj                        26,4%
    Pli katalunaj ol hispanaj         16,1%
    Same katalunaj kiel hispanaj 37,5%
    Pli hispanaj ol katalunaj           5,4%
    Nur hispanaj                             8,4%
    Aliaj / Ne scias / Ne respondas 6,3%

Ĉar la ideo pri aparteneco al komunumo tre dependas de la akceptemo de la grupo, kaj en tio grave rolas la ideo pri Hispanio (aŭ Francio): ekzistos malemo akceptiĝi kiel hispano (aŭ franco) dum katalunojn oni rigardas kiel strangajn hispanojn (aŭ francojn) — unualoke de hispanoj (resp. francoj) mem — kaj plu ekzistas la pretendo asimili ilin, nuntempe vualita sub masko de harmoniigado, eŭropigo kaj moderneco.

Historio

Katalunio, en si mem, estas tute normala afero en la mondo: nacio sen ŝtato iam dissplitita inter rivalaj najbaroj. Ĝis la 15a jc. ĝi estis la ĉefa partnero en la Aragona Reĝlando, fakte katalun-aragona konfederacio. Dum tiu tempo disfloris la kataluna literaturo, kaj la kataluna, same kiel la aragona kaj la latina, estis lingvoj de la reĝa kancelario. Dum la 16a kaj 17a jarcentoj, ĝi funkciis rimarkinde memstare kiel plia regno de la reĝaj posedaĵoj de la ibera branĉo de la habsburga familio. Nur ekde la 18a jc, post malvenko en la Kron-hereda Milito, estis enkondukita perforta hispanigo (resp. francigo, en la nord-pirenea parto, de 50 jaroj antaŭe). Komence de la 19a jc komenciĝis literatura kaj socia revalorigo de la lingvo, analoge al multaj nacioj en Eŭropo. La industriigo, komenciĝanta tiutempe en Sud-Katalunio, kaŭzis fortan ekonomian diversecon, eĉ iel antagonismon, kun la agra, grandbienista, Hispanio. Tio kaŭzis la estiĝon de du movadoj, esencaj por la posta disvolvo kaj plidiferencigo de la lando: la katalunisma kaj la laborisma (eĉ plu nun, la politika panoramo en Sud-Katalunio draste malsimilas al la hispana).

Hispanio ne dissplitiĝis fine de la unua mondmilito, sed ankaŭ la centro ne montriĝis sufiĉe forta por asimili la periferion, malgraŭ ĉiaj klopodoj. Tio kreis la ŝajnan unikecon de Katalunio en Eŭropo: celkonscian malplimulton bataleman por siaj rajtoj kaj riĉan, laŭ regionaj parametroj. Ne okazis asimilado, malkiel en la plimulto de minoritataj nacioj en okcidenta Eŭropo laŭlonge de la 20a jc — escepte en Nord-Katalunio kaj, dum faŝismo, en Valencilando. La faŝisma periodo (1939–1977), trudita post trijara interna milito, estis la nigra pinto de prema muelado, kiam plimulto de la kataluna intelektularo devis ekziliĝi, estis enkarcerigita aŭ pafmortigita, la lingvo — feroce persekutata kaj eĉ la plej populara popoldanco — malpermesata.

Industriigo kaŭzis la alvenon de gastlaboristoj en diversaj ondoj dum la 20a jc, el kiu plej elstaras la periodo 1955–1975, kiam pli ol miliono da personoj alvenis kaj esence ŝanĝis la demografion: pli ol 75% de la loĝantaro almenaŭ parte devenas de la enmigrintoj dum la 20a jarcento. La nov-katalunoj ĉefe ekloĝis en kompaktaj kvartaloj en la periferio de Barcelono, kaj pro la tiama persekuto de la lingvo, ne fariĝis lingve kompetentaj en ĝi. Tamen plu la kataluna gardis tre konsiderindan socian prestiĝon, tiel ke ofte enmigrintoj nomis siajn gefilojn per katalunaj nomoj (en hispana traduko pro malpermeso de la lingvo), kaj favoris ilian lernadon de la kataluna — apenaŭ kredebla sinteno en la tiamaj cirkonstancoj. La nuna alfluo de eksterŝtataj enmigrintoj iel reproduktas tiun procezon.

Tabelo 3: Evoluo de la sud-katalunia loĝantaro
(Fonto: Institut d' Estadística de Catalunya)
 
 
 Loĝantaro 
 Indekso (1900 = 100%) 
 1900 
1966
100
 1940 
2891
147
 1981 
5956
303
 1991 
6059
308
 2000 
6262
319
 2001 
6361
324
 2002 
6506
331
 2003 
6704
341

La lingvobildo de la lando ne estus plena sen mencio de Arano. Tiu eta montara valo, kun 6000 loĝantoj, akiris specialan statuson, laŭ kiu la okcitana estas la ĉefa oficiala lingvo, kaj la pera lingvo de instruado. Novaj lingvaj komunumoj ankoraŭ ne akiris rajtojn, kvankam oni kalkulas 60 000 tamaziĥtojn kaj entute 300 parolatajn lingvojn. Ciganoj delonge perdis sian lingvon, kvankam kelkaj klopodas reakiri ĝin. La loke enradikiĝinta komunumo, malnomada kaj katalunlingva, tre harmonie kunvivas kun siaj gaĝaj najbaroj. Judoj konsistigas malgrandan komunumon reenloĝintan en la landon ekde la 19a jc, post sia forpelo fine de la 15a jc. Aparta kazo estas la majorka jud-devena komunumo, perforte kristanigita tiutempe sed konservinta apartajn kutimojn, kaj kiu suferadis diskriminacion dum jarcentoj — feliĉe praktike malaperinta en la lastaj jardekoj.

Arto kaj literaturo

Arkitekturo ĝuindas en preskaŭ ĉiuj vilaĝoj, kiuj ofte konservas mezepokan kernon. Megalitaj restaĵoj abundas, same kiel romiaj kaj kelkloke ankaŭ grekaj kaj kartagaj. Ĉarmas la etaj romanikaj kirkoj, ĉefe en Pireneoj, sed urboj plenas ĉefe de gotikaj konstruaĵoj. La kataluna gotiko, ligita al la okcitana, iom surprizas, kontraste al la franca (influinta la kastilian), pro siaj sobreco kaj horizontalemo. Ravas tiamaj ŝtonaj kortoj kun oranĝarboj, fontano kaj ŝtuparo. La nacia artmuzeo eksponas unu el la plej riĉaj kolektoj de romanika kaj gotika pentroarto. Baroko aparte elstaras en Valencilando, kie indas konatiĝi ankaŭ kun la ceramika tradicio. Eksterordinara pinto estis atingita dum la secesia periodo, en la ŝanĝo de la 19a al la 20a jarcento, en kiu la famega figuro de Antoni Gaudí, bedaŭrinde eklipsas valorajn samskolanojn. Pentroarto denove internacie elstaris dum la frua 20a jarcento per avangarduloj kiel Picasso, Dalí kaj Miró.

Ankaŭ literaturo paŭsas la tajdojn de la landa historio. Surprizas, ke, de la kapo de la majorkano Ramon Llull, la kataluna prozo naskiĝis, kiel Ateno, jam plene armita en la komenco de la 13a jc. Poezio plu estis verkita en la okcitana ĝis la 15a jc, la Ora Periodo de la kataluna literaturo. La ĉefa poeto, Ausiàs Marc, valenciano kiel la plimulto de la tiamaj verkistoj, estas grandparte tradukita al esperanto de Abel Montagut.

Post t.n. dekadenco, unue poezio kaj poste teatro reaktiviĝis en la 19a jc. La granda nomo tiutempa estas Jacint Verdaguer, tradukita i.a. de Grabowski. Fine de la jarcento ekaperis notindaj romanoj. En la 20a jc. elstaras la klasikisma antaŭmilita skolo, de Josep Carner ĝis Carles Riba kaj ankaŭ avangardaj verkistoj kiel Joan Salvat-Papasseit, J. V. Foix kaj Salvador Dalí. La senfine malfacila postmilita restarto komenciĝis per interesa sociala poezio, el kiu plej elstaras la ankaŭ esperantigita Salvador Espriu. Iom post iom prozo plimultiĝis, ĝis la abundo kaj vario nuntempaj. La plej internacie disfamiĝinta nuntempa beletra aŭtoro, tradukita ankaŭ al esperanto, estas la akra novelisto Quim Monzó.

Politika debato

Strataj manifestacioj por paco kaj lingvaj aferoj arigas amasojn

Katalunio ĝuas sian trian periodon de aŭtonomeco de post la komenco de la 18a jc. La unua (1914–1923) finiĝis per armea puĉo, same kiel la dua (1931–1934, 1936–1939). Post amasa manifestacio (1 miliono), la kataluna registaro (“Generalitat”) estis la sola institucio de la Hispana Respubliko restarigita post la faŝismo (1977).

Nuntempe, katalunoj larĝe memstare decidas pri klerigado, sano, turismo, kulturo, infrastrukturoj k.a. Tamen multaj aspektoj montriĝis plibonigendaj, ĉefe post agresa politiko de la hispanaj dekstraj registaroj (1986–2004).

Tial 2005 estos grava politika jaro, ĉar dum ĝi estos aprobita de la parlamento de Katalunio nova Statuto de Aŭtonomio: ekzistas interkonsento de kvar el la kvin parlamentaj partioj (88% de la voĉdonintoj) por signife altigi la gradon de memstareco, i.a. probable atribuante al si la rajton je memdispono. Ĉar pluraj ŝanĝoj postulos amendojn de la hispania Konstitucio, ne estas klare kiel multe de la Statuto aprobota en la katalunia parlamento estos poste akceptita de la hispania, kaj la streĉiteco levota en tiu debato de la dekstra, naciisma, opozicio.

En Balearoj kaj en Valencilando la konservativaj regantoj ne puŝas antaŭen aŭtonomecon kaj, en Valencilando, rekte subfosas la plilarĝigon de la instruado en la kataluna en la lernejoj. Kontraŭe, en Nord-Katalunio oni konsideras, ke pli forta ekonomia integriĝo kun la sudo prosperigos la regionon, kaj la lingvotakso konsiderinde kreskas, malgraŭ grandaj malhelpoj el Parizo (i.a. per nesufiĉa provizado de instruistoj de la kataluna en la lernejoj).

Malkiel en Hispanio, la politika vivo en Katalunio estas tre lojala: plimulto de la unua postfaŝisma generacio de politikistoj longe kunlaboris inter si dum la rezista movado. Aliflanke, temas pri malgranda lando kun forte egalisma tradicio: ne estas surprizo renkonti ministron en vico por aĉeti kolbason, aŭ promenigante la nepinon sur la strato.

Samtempe, grave rolas en la sociala vivo la neregistaraj organizoj, parte kiel heredaĵo de la kontraŭfaŝisma batalo, parte kiel memorganizado de la civitanoj por krei servojn, kiujn malforta, misfunkcianta aŭ malhelpema ŝtata strukturo ne flegis. Tial ekologiismo, vegetaranismo, domokupado k.a. malpli fortas ol en centra Eŭropo, sed estas rimarkinde pli disvolvitaj ol en Hispanio. Pacmovado aparte fortas, ekz. la civila rifuzado en la 80aj jaroj, riske de enkarcerigo, rolis esence por la nuligo de militservado, kaj la manifestacio en Barcelono kontraŭ la Iraka milito, en februaro 2003, estis, laŭdire, la plej granda en la mondo (1,5 milionoj).

Laborzorgoj

Senlaboreco kaj malstabilaj dungokontraktoj, same kiel nube altaj prezoj de loĝejoj, staras kiel la ĉefaj zorgoj de katalunoj. Senlaboreco situis fine de 2003 je 8,9%, sed ĝi estas rimarkinde pli grava inter virinoj (11,8% — ĉe viroj: 6,8%) kaj junuloj (ĝis 19 jaroj: 30,9%; 20–24 jaroj: 17,0%). Ĵus diplomitaj studentoj ofte ne povas labori en sia fako, kaj iliaj salajroj preskaŭ ne kreskis en la lastaj dekkelkaj jaroj. Dume, kostoj de maldungado kvinoniĝis por la entreprenoj. La aĉet-prezoj de novaj loĝejoj okobliĝis inter 1985 kaj 2004, dum salajroj kaj inflacio kreskis kvinoble malpli en la sama periodo (mezuma prezo de loĝejo: okjara familia enspezo). Ambaŭ aferoj evidentigas, ke la vivo malfaciliĝis por junuloj en la lasta jardeko: tio igas ilin multe pli longe resti ĉe la gepatroj.

Aliflanke, dum la 1980aj jaroj entreprenaj koncentriĝoj kaj tutmondigo de la ekonomio, aldone al relative malgranda nivelo de ŝtataj investoj en infrastrukturoj, tre senteble malpezigis Barcelonon, iaman ekonomian ĉefurbon de Hispanio, rilate Madridon. Tamen en la lastaj ĵusaj jaroj ŝajnas aperi sparkoj de pliniveligo, kvankam la decidpovaj distancoj fariĝis grandegaj.

Ĉiuokaze, vivo ne tiel malfacilas kiel aliloke: en 2001 Katalunio iom superis la mezumon de la Malneta Interna Produkto por loĝanto (ponditan laŭ aĉetpovo), kaj en pasintjunia statistiko, Barcelono aperis nur kiel la 64a plej multekosta urbo en la mondo surbaze de averaĝaj kostoj kaj enspezoj. Tamen evidentiĝas okulfrapa tendenco en la lastaj jaroj al plilarĝigo de la diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

Kvankam tre potenca en la edukada sektoro, la katolika eklezio perdis grandan socian subtenon. Agnostikuloj kaj ateistoj (25% de la loĝantaro) nombre iom superas t.n. praktikantajn katolikojn (24%). La plimulto de la loĝantaro agnoskas sin “ne praktikanta katoliko” (44%), t.e. frekventas preĝejojn ĉefe por baptoj, geedziĝoj kaj funebraĵoj. Jam kvarono de la preĝejoj en la lando estas nekatolikaj. Kaj eĉ civilaj geedziĝoj en 2003 preskaŭ egaligis la katolikajn (por komparo, en 1986 la katolikaj triobligis la civilajn). Kunvivado sen leĝa geedziĝo senĉese kreskas, kaj jam atingas 2% de la loĝantaro. Samtempe ekzistas vasta simpatio al la plena egalrajtigo de gejoj, baldaŭ aprobota de la hispania parlamento.

Homoj estas kutime tre ligitaj al sia devenloko: oni rakontas, ke iberiaj kadruloj en plurnaciaj konzernoj estas subreprezentitaj parte pro tio, ke por multaj altigo de salajro kaj respondecoj ne sufiĉas por forlasi kontentigan vivon en la hejmlando. Male, la lando fariĝis enviinda loĝloko por centr-eŭropaj pensiuloj: Balearoj kaj marbordaj vilaĝoj en suda Valencilando ricevadas milojn da novaj tiaspecaj konstantaj loĝantoj, ĉefe ekde la lasta jardeko, precipe el Germanio kaj Britio. Iamaniere temas kvazaŭ pri tutjarigo de la turisma sektoro, unu el la plej gravaj de la ekonomio, kaj esenca en Balearoj. Tie la germana funkcias kiel la tria lingvo, kun lokaj gazetoj, radioj, televidkanalo en tiu lingvo, kaj foje eĉ vendejoj nur en ĝi. Kvankam la serva sektoro senĉese grandigas sian pezon en la ekonomio, industrio ankoraŭ retenas sian ŝlosilan gravecon en Katalunio, kvankam la iam ĉefrolinta tekstilo preskaŭ malaperis, parte formigrinta al Maroko, kaj ankaŭ diversaj entreprenoj translokis siajn uzinojn al la novaj EU-ŝtatoj aŭ eĉ en Ĉinion. La havenoj de Barcelono kaj Valencio staras inter la ĉefaj de Mediteraneo: la plilarĝigo de la haveno kaj la flughaveno de Barcelono kaj ĝia translima ligo per kuglotrajno laŭ eŭropa traklarĝo estos ŝlosilaj por la plua ekonomia disvolvo de la lando.

Tabelo 4: Pezo de la sektoroj en la ekonomio (2002). (Fonto: Institut d'Estadística de Catalunya)

Agrokulturo 2%
Industrio 28%
Konstruado 8%
Servoj 62%

Malneta Interna Produkto (2002): 131,321 miliardoj da eŭroj.
Indico de Homa Disvolvo (2002): 0,932. Loko: 16a.

Tradicioj

En bunta kaj miksita socio kiel la katalunia, kliŝoj estas pli malveraj ol kutime, kaj ĝenerale tiuj kliŝoj fontas el komparoj inter averaĝaj sintenoj de nordaj kaj sudaj najbaroj, kiuj mem plibuntiĝis, plimiksiĝis kaj plidiversiĝis. Unu fakto estas evidenta: transirinte la internacian landlimon, sud-katalunoj ŝokiĝas pro la multe malpli vigla surstrata vivo, ĉefe post vesperiĝo. Katalunaj vilaĝoj, kiel cetere en la regiono, havas tradicion de grandaj ĉeffestoj, foje en la jaro, plej ofte dum somero: konatiĝo kun la lando postulas partoprenon en tiaj aranĝoj. En ili okazas ĉiaj subĉielaj programeroj: muzikaj, dancaj, sportaj, manĝaj kaj folkloraj. El la riĉa kaj vigla kataluna folkloro, indas elstarigi la fajrajn petolaĵojn de la “diabloj”, kaj la homturojn, kie oni konstruas ĝis dek-etaĝajn “kastelojn” da homoj, unuj starantaj sur aliaj. La tradicia rondodanco, kun muziko de blovorkestro el parte tipaj muzikiloj, estas ankoraŭ sufiĉe vaste dancata semajnfine en vilaĝplacoj, tamen senteble la partoprenantoj maljuniĝas.

Fajro ĉefrolas en multaj festoj, kiel ĉe la fajrokuroj, kie diabloj foje dancas kun la partoprenantoj kaj foje persekutas ilin

El la naciaj festo, indas elstarigi du: la fajrojn starigatajn en la tuta Kataluna Landaro la nokton de la 24a de junio, kaj la modernan, sed ekstreme popularan en Sud-Katalunio, Tagon de la Libro kaj la Rozo, la 23an de aprilo. Ĉi tiam, la stratoj pleniĝas de libro- kaj rozo-budoj kaj homoj amase promenas inter ili. Tradicie, viro donacas al la amatino rozon, dum ŝi reciprokas per libro — kvankam nuntempe ofte ambaŭ ricevas po unu libron kaj rozon.

Katalunoj estas, kutime, grandaj ŝatantoj de siaj tradicioj kaj, ofte, iom tro fieraj pri sia landeto, pri kiu ili obstinas paroli kaj skribi al fremduloj.


EspriuSalvador Espriu i Castelló

Assaig de càntic en el temple

Oh que cansat estic de la meva
covarda, vella tan salvatge terra,
i com m'agradaria d'allunyar-me'n,
nord enllà,
on diuen que la gent és neta
i nobre, culta, rica, lliure,
desvetllada i feliç!
Aleshores, a la congregació, els germans dirien
desaprovant: “Com l'ocell que deixa el niu,
així l'home que se'n va del seu indret”,
mentre jo, ja ben lluny, em riuria
de la llei i de l'antiga saviesa
d'aquest meu àrid poble.
Però no he de seguir mai el meu somni
i em quedaré aquí fins a la mort.
Car sóc també molt covard i salvatge
i estimo a més amb un
desesperat dolor
aquesta meva pobra,
bruta, trista, dissortada pàtria.

Provo de kantiko en la templo

Ho, kiel mi lacas de mia
poltrona, olda, tiel sovaĝa lando;
kaj kiel mi ŝatus foriri
norden,
kie, onidire, homoj estas puraj
kaj noblaj, kleraj, riĉaj, liberaj,
viglaj kaj feliĉaj!
Tiam, ĉe la kongregacio, la fratuloj dirus
malaprobe: “Kiel birdo nesto-fuĝa,
tiel homo forlasas sian teron”,
dum mi jam lontane, priridus
la leĝon kaj l' antikvan saĝecon
de ĉi mia dezerta popolo.
Sed mi ne sekvos mian revon iam;
nur, ĉi tie, restos ĝis la morto.
Ĉar ankaŭ mi estas tre poltrona kaj sovaĝa
kaj amas, krome, kun
dolor' despera
ĉi tiun mian povran,
ruban, tristan, domaĝan patrujon.

Tradukis R. F. Albert Reyna


Guenter GrassGünter Grass

Mia jarcento

En 1999 aperis Mia jarcento de Grass — cent mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Tri ĉapitroj el Mia jarcento jam aperis en La Ondo, nun ni proponas la kvaran.

1955

Jam en la antaŭa jaro staris nia unu-familia domo, parte financita de ŝparkontrakto (mi kredas kun Wüstenrot), kiun nia paĉjo kiel ŝtatoficisto — kiel li diris — “en relative bonordaj cirkonstancoj” riskis fari. Tamen la domo, en kies kvin kaj duono da ĉambroj ne nur ni, la tri knabinoj, sed ankaŭ panjo kaj avinjo tre rapide bonfartis, estis konstruita sen bombrifuĝejo, kvankam paĉjo ĉiam asertis, ke li ne timis la aldonajn kostojn. Jam dum la konstruplanado li skribis leteron post letero al la plenumonta firmao kaj al la kompetenta aŭtoritato kaj aldonis fotojn de atomfungoj super usonaj testteritorioj kaj de — kiel li diris — “relative nedamaĝitaj provizoraj protektlokoj” en Hiroŝima kaj Nagasaki. Li eĉ proponis iom senhelpajn konstrudesegnaĵojn de kelĉambro por ses ĝis ok personoj kun kluzenirejo kaj ekstera prempordo kaj simile ekipita rezerva elirejo. Tre granda estis lia seniluziiĝo, kiam tiuj — kiel li diris — “en la atomepoko por relative granda parto de la popolo nemalhaveblaj protektaj aranĝoj” ne estis konsideritaj. Laŭ la konstruoficejo, mankis ŝtataj direktivoj.

Paĉjo tamen ne estis rekta kontraŭulo de la atombombo. Li akceptis ĝin kiel necesan malbonon, kiun endis agnoski dum la monda paco estis minacita de la sovetia povo. Sed fervore li estus kritiketanta la klopodojn de posta kanceliero ĉesigi ĉiun diskuton de civilprotektado. “Balottaktikaj fipretekstoj, — mi aŭdas lin diri, — li ne volas maltrankviligi la popolon, konsideras atomkanonojn kiel nuran evoluigon de artilerio kaj eĉ pensas, ke li estas sagaca, tiu ruzulo.”

Ĉiukaze nun nia dometo estis finkonstruita kaj baldaŭ oni nomis ĝin en la tuta najbarejo la “triknabina domo”. Kaj ankaŭ la ĝardeno estis kultivenda. Ni rajtis helpi dum la plantado de la arboj. Tiam ne nur panjo, sed ankaŭ ni infanoj rimarkis, ke paĉjo klopodis en ombra parto de la ĝardeno lasi neuzita konsiderinde grandan kvarangulon. Nur kiam avinjo — severe laŭ sia kutimo — pridemandadis lin, li rivelis sian planon kaj konfesis, ke li intencas plani subteran bunkron laŭ la plej novaj konoj de la Svisa Civilprotektado, kiu estis — kiel li diris — “relative bonkosta”.

Paĉjo ekagis, nur kiam somere iuj gazetoj raportis pri la teruraj detaloj de atommanovro, kiu estis farita de ĉiuj okcidentaj povoj la 20an de junio 1955 kiel “Operacio Carte Blanche” kaj deklaris la tutan Germanion kaj ne nur nian federacian respublikon kiel scenejon de atommilito kaj kies rezulto estis laŭ tre malneta takso ĉirkaŭ du milionoj da mortintoj kaj tri milionoj kaj duono da vunditoj, kompreneble sen kalkuli la orientgermanojn.

Bedaŭrinde li rifuzis helpon por sia projekto. La malagrablaĵo kun la konstruaŭtoritato gvidis lin tien, ke li — kiel li diris — nur volis fidi “sian propran forton”. Eĉ avinjo ne povis malhelpi. Kaj kiam venis la novaĵo, kia danĝero eliris de nuboj migrantaj ĉirkaŭ la terglobo kun konsiderinda atoma ŝarĝo kaj ke ilia rompo la tiel nomata “Fall Out” povus okazi kiam ajn, kaj eĉ pli malbone, ke jam en 1952 estis tiel konstatita nubo super Heidelberg kaj ĉirkaŭaĵo, do rekte super ni, tiam ne plu eblis bridi paĉjon. Nun eĉ avinjo estis konvinkita de la — kiel ŝi diris — “fosumado” kaj ŝi financis multajn sakojn da cemento.

Sen helpo paĉjo fosis post oficofino (li estis departementestro en la kadastrejo) kvar kaj duonan metrojn profundan truon. Sen helpo li sukcesis dum unu semajnfino betoni la cirklorondan fundamenton. Kaj li finstarigis la en- kaj el-irejon kune kun la kluzĉambroj en muldbetono. Panjo, kiu normale retenis sian kuraĝigon, abunde laŭdis lin. Eble pro tio li rezignis pri helpo, kiam temis pri kovrado de la kupolo de nia — kiel li diris — “relative atomsekura familibunkro” kaj pri ĝia betonado. Ankaŭ tio ŝajne sukcesis. Li estis sub la ronda kupolo por kontroli la internon de la bunkro, kiam okazis la akcidento. La tegmento cedis. La betonmaso ŝutiĝis sur lin, kaj ajna helpo estis tro malfrua por li.

Ne, ni ne finis lian planon. Ne nur avinjo kontraŭis. Sed mi partoprenis ek tiam dum Paskaj kontraŭatommarŝoj, kion paĉjo certe ne estus aprobinta. Dum jaroj mi kontraŭis. Kaj eĉ en la matura aĝo mi estis kune kun miaj filoj kontraŭ la Pershing-misiloj en Mutlangen kaj Heilbronn. Sed tio ne multe efikis, kiel oni ja scias.

Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein


La komplikaĵoj de Katinjo

Johansson, Sten. Katrina malfruas: Facila rakonto. — Skövde: Al-fab-et-o, 2004. — 48 paĝoj.

Unue ni konatiĝis kun Katarino krimfarante (en 2002), poste (en 2003) ni vojaĝis kun ŝi kaj jam tiam ni havis la certan dubon, ke ŝi ne estas eleganta heroino sur glacea papero, sed ordinara nuntempa persono kun teda profesio kaj kun normalaj revoj, kiujn averaĝa dungito do havas. Mi povas imagi, ke sen Esperanto la vivo de Katrina estus tute enua. Ŝajne tiu lingvo ne pliriĉigas ŝian vivon en hejma Gotenburgo, ĉar tie ŝi ne frekventas kunvenojn, sed ja estas konata — almenaŭ al mi — fenomeno, ke oni ne bezonas Esperanton en sia hejmurbo.

Post la subita morto de la patrino, Katrina bezonas novan orientiĝon en la vivo. Evidente ŝi ne tuj amikiĝas kun ajnulo, tiaj estas skandinavoj, fakte ŝi havas nur malmulte da sociaj kontaktoj kaj tiujn, kiujn ŝi havas ankaŭ ne estas tro kontentigaj. Nun ŝi faras ion tute surprizan, nome preskaŭ spontanan decidon vojaĝi al Esperanta renkontiĝo en Francio. Tie ŝi spertas ĉiujn nemalhaveblajn erojn de tia kunestado: prelegoj, kursoj, kantado kaj verŝajne ankaŭ popoldancoj, sed ŝi “ne vere trovis novajn amikojn” (pĝ. 17). Kaj nun ŝi falas en la manoj de franca gvidisto, kiu molas ĉion, eĉ la lingvon. Iun matenon Katrina vekiĝas apud li en la lito — kaj kio okazis poste, vi legu mem…

Katrina malfruas estas — kiel la du pli fruaj romanoj de tiu serio — didaktika romaneto. La lingvo estas tre baza, simpla. Tamen pli kaj pli progresas la denseco de strukturoj, ekde tre simplaj, kvazaŭ akvarele skizitaj situacioj ĝis pli fajne pentritaj situacioj. La arto estas, ne perdi la komencantojn kaj tamen teni la intereson de tiuj, kiuj jam konas la lingvon. Denove Sten Johansson brile sukcesas kaj kontentigas ambaŭ celgrupojn.

Ĉu ni rajtas esperi la grandan romanon pri nia nuntempo el la skribmaŝino de Sten? Ĉu mi nun estas tropostulema? Eble, sed foje recenzanto ja ankaŭ rajtas inciti verkistojn. En tiuj romanetoj (kaj ankaŭ en la “sezonaj krimoj”) ni jam vidis la semojn de io pli granda; mi volonte atendas la rikolton de tio.

Wolfgang Kirschstein


Ne plu “La Bamba…”

Esperanto Desperado. Hotel Desperado: dekdu ĉambroj por amo kaj festo: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Onidire ĉi omaĝo al Quentin Tarantino ŝajnis neniam aperi en diska formo pro serio da ĉagrenaj malfeliĉaĵoj (ŝtelo de akordiono, vagado tra kvar sonstudioj ktp.), nur titana peno de la armeo da idealistaj kunhelpantoj, inter kiuj enestas steloj de esperanta rok-sceno kiel Jomo kaj Martin Wiese (gasta ĉefkantado en du titoloj) kaj Dennis Rock Tamba (donacinta du kanzonojn), kaj ilia altruisma solidareco ne permesis fiaski al ĉi tiu denaske agonianta projekto. Kaj mi senĉese demandas min: ĉu vere endis per la tuta kolĥozo tiri je oreloj tiom apatiajn kaj ettalentajn fiamatorojn nure pro la fakto, ke Esperanto Desperado malgraŭ krokodila nomo kaj terura franca prononco estas ne vica papaga kvako, sed pure raŭmisma ĝisostaĵo samkiel AmplifikiPersone?!

La albumon komencas bela & energia Ska ritmo… Unue Esperantan skaon uzis Piĉismo ankoraŭ en Esperantocore (1998), sed tiu bizara duonminuta parodio pli proksimas al t.n “power violence” aŭ “kalifornia grinco”. Ĉi-foje temas pri vera skaa ritmo — gratulojn! Malgraŭ evidenta melankolieco kaj depresiemo, la bandanoj tamen pli sukcesas en kreado de rapidaj dancigiloj kiel ŝpruca rokenrolo Ne permesas (mi denove gratulas). Sed blanka regeo kutime estas abomena, do mi preferus, ke Mi malbenas militon ludu Afrika Espero. La resto de la disko elvokas nek laŭdojn nek malbenojn — nur oscedojn. Bonas, ke la bando gustumas diversajn stilojn, sed ne sufiĉas majstreco por gluti.

Mi antaŭvidas aregon da koleraj fingroj en mian direkton, ja niaj fanatikuloj ne povas objektive juĝi la kanzonon kun almenaŭ unu vorto Esperanta, tamen mi esperas, ke mia malica tono provokos la bandon krei ion vere grandiozan.

Ĉu iu memoras, kiom aĉaj estis la unuaj registraĵoj de Dolchamar? Nuntempe ili ludas samkiel profesia plenkreskula rok-grupo! Sed pri tio legu sekvafoje…

Glebo Malcev



Difino

— Ĉu via edzino multe parolas?
— Multe?! Se mi hodiaŭ mutiĝus, ŝi nur post unu semajno rimarkus tion!

Servistina cerbo

— Vidu, Manjo, se ni uzas la novan gas-kuirilon, ni ŝparas du kubometrojn da gaso.
— Kaj kion ni faros kun tiom da gaso, sinjorino?

Kritiko

— Ĉu vi ŝatas la verkojn de Bethoven?
— Jes… Sed tamen bonvolu ludi plu.

Laŭvorte

— En la amo oni neniam povas kredi al la viroj.
— Ho jes! Foje unu viro dum duona jaro ĵuradis, ke li freneze amas min, kaj fine efektive oni portis lin en la frenezulejon.

En la banejo

— Kiom kostas la kuva bano?
— Unu guldenon!
— Bone! Tiam plenigu la kuvon nur duone kaj mi pagos duonan guldenon!

Malhelpo

— Sed sinjorino, kiel vi povas esperi, ke vi resaniĝos, se vi ankoraŭ eĉ ne prenis la medikamenton, kiun mi ordonis?
— Sinjoro doktoro, mi aĉetis la medikamenton, sed sur ĝi estas skribite, ke oni devas ĝin gardi zorge fermite. Mi tenas ĝin bone en la ŝranko.

La modela edzo

— Ĉu via edzo estas pia viro?
— Jes ja! Ankoraŭ li neniam batis min en dimanĉo!

Prava demando

— Kio estas via profesio?
— Mi estas poeto.
— Kaj el kio vi vivas?

Delikate!

— Sed kara fraŭlino, ŝajnas, ke vi rigardas min kiel friponon!
— Ho, tute ne, sinjoro! Mi ne kutimas juĝi laŭ la eksteraĵo!

En vilaĝa poŝtoficejo

— Rigardu, fraŭlino, sur ĉi tiu poŝtmarko ne estas gluo. Vane mi lekas ĝin, ĝi ne volas algluiĝi!
— Povas esti, ĉar vi estas jam la deka homo, kiu plendas pro tio.

Akceptita konsilo

— Kio? Ĉu vi havas dentdoloron? Se mia dento dolorus, mi tuj eltirigus ĝin!
— Vi estas tute prava! Se via dento dolorus, mi tuj konsentus, ke oni eltiru ĝin. Sed nun mia dento doloras!

La sukceso

— Diru, kiel sukcesis via prelego? Ĉu ĝi plaĉis al la publiko?
— Treege! Precipe ĉe unu el miaj frazoj estis grandega aplaŭdo!
— Ĉe kiu frazo?
— Kiam mi diris: “Kaj nun, gesinjoroj, mi estas proksima al la fino de mia parolo”.

Bonaj kamaradoj

— Mi petas, ne malkaŝu al mia edzino, ke vi pruntis al mi monon!
— Bone, sed ankaŭ vi ne diru al mia edzino, ke mi havis ĉe mi monon.

En oficejo

Kontorestro: Se vi tiel daŭrigos, mi devos vin maldungi. Ĉu ne sufiĉas, ke vi dum la labortempo dormas? Vi eĉ ronkas, tiel laŭte, ke en la najbara ĉambro la sinjoro direktoro vekiĝas!

Plukis Halina Gorecka


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 3 (125)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo