Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 12 (146)

Zamenhof

Sur la kovrilpaĝo de La Ondo unuafoje aperas portreto de Ludoviko. Per tio ni anoncas novan zamenhologian projekton.


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Vortoj de Komitatano Z

Defendi la jam fositajn sulkojn

Esperantujon skuas minacanta malfondo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kies sorto eble jam estas sigelita de la nova direkcio. La obskure dekstra kaj makartisme paranoja ŝtata regantaro akaparas la oficialajn informkanalojn kun decidaj paŝoj. Al la Esperanto-redakcio oni imputas komunisman influon. Ĝia estrino ja estis dungita dum la socialisma reĝimo kaj pluraj tiamaj mohikanoj plu asistas ŝin.

Ne estus perdo ne plu aŭdi propagandon de registaro, kiu estas unu el la plej mallumaj en Eŭropo kaj honto por EU, kiu kokete lekcias al aliaj pri demokratio kaj esprimlibero. Esperige ja estas, ke poloj mem ekhontas pri siaj estroj, kies populareco jam multe falis. Se la registaro tamen ne stumblos je internaj kvereloj, ŝanco pervoĉdoni pli bonan aperos nur post kelkaj jaroj.

Tamen nur parte la programoj estas registara laŭtparolilo. Ili ĉiam havis ĉefe kulturan enhavon kaj konsiderindan porcion dediĉis al Esperanto-temoj, pro kio Varsovio fariĝis la plej populara stacio inter esperantistoj. Ordinara esperantisto ja volas aŭdi en Esperanto nur pri Esperanto, ĉar pri ĉio cetera onian scivolemon saturas la nacilingvaj komunikiloj. Iom da politika liturgio estas eta ĝeno, kiun oni akceptas kiel naturan prezon. Aŭdi ne postulas aŭskulti.

Koincide kun la minaco en Varsovio konvulsias Ĝangalo kaj ĝia Internacia Televido. Kompetentaj observantoj dekomence ne promesis al ili longan vivon, ĉar la ambiciaj celoj de ilia posedanto tro malkongruis kun la deziroj de esperantistoj. Ili povis pli vaste kaj rapide sekvi la Esperantan mondon per la ŝtata Pola Radio ol per la entreprenoj de Flavio Rebelo, kiu esperis vivi el la poŝoj de esperantistoj. Rebelo mokante ignoris ĉiujn, kiuj trovis Esperantujon tro eta merkato por liaj ambicioj. Al niaj bezonoj bone respondas la pli modestaj informservoj kaj televidoj, kiujn diversaj retfervoruloj jam starigis. Eble iu el ili kreskos al io pli granda laŭ natura evoluo kaj sen monavida sintrudo.

Roman Dobrzyński trafe diris en Libera Folio pri la krizo en Varsovio: “Ni devas defendi la jam fositajn sulkojn”. Ni vere eniris stadion, en kiu ni defendu niajn atingojn kaj ne malŝparu fortojn por aŭdacaj konkeroj. Pri tio ŝajnas konscii Buller, laŭ kiu la malapero de Fonto estas pli serioza afero ol tiu de Ĝangalo. Corsetti laŭte ekmobilizis siajn rotojn kontraŭ la planoj en Varsovio. Jen bonaj signoj, sed la sulkojn devas defendi UEA, kiu estas mil membrojn malpli forta ol antaŭ kelkaj jaroj. Eble la freŝaj batoj komprenigas al ĝiaj gvidantoj, ke streboj plifortigi la pozicion de Esperanto ekster la propraj vicoj ne sukcesos, se la propraj vicoj ŝrumpas. Landaj asocioj degeneras, decaj landaj kaj fakaj revuoj malmultiĝas, libroservoj iĝas raraĵo. Ĉu pri tio diskutas la estraro aŭ ĉu ĝi plu revas konkeri EU? Komitatanojn la veraj problemoj ne interesas; anstataŭe ili faris komikan diskuton, kiel “malfermi UK eksteren”. Restas ĉiam malpli por montri eksteren.

Komitatano Z


Nova defio por zamenhofologio

Preskaŭ ĉiu esperantista societo okazigas en decembro kunvenon, renkontiĝon aŭ prelegon por rememori la vivon kaj kreadon de Ludoviko Zamenhof. Sed ĉu ni mem bone konas lian vivon kaj la ideojn, kiujn li proponis?.. Ŝajnas, ke la sincera respondo estas: “Jes, ni konas, sed ni ne bone konas”.

Tio ne estas mirinda, ĉar lian vivon ni konas laŭ libroj, kaj inter ili la plej legata plu restas Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, eldonita antaŭ 86 jaroj. Facile legebla kaj emociveka, ĝi estis plurfoje reeldonita kaj tradukita.

Kvankam poste Privat povintus uzi la materialon de la Originala Verkaro (1929) kaj de la Leteroj de L.-L. Zamenhof (1948), por ĝisdatigi sian biografian romaneton, li ne faris tion, kaj baldaŭ ĉe UEA aperos la sepa eldono de la Privata teksto (feliĉe, kun aŭtentigitaj citaĵoj kaj kun komentoj de d-ro Ulrich Lins). Kaj realajn faktojn pri “Nia Majstro” ni prefere ĉerpu ne ĉe Privat, sed el aliaj fontoj, ekzemple, el la kompetenta Senlegenda biografio (1982) de Ludovikito. Oni devos posedi la verkotalenton de Privat, la “senlegendan” respekton al la faktoj de Ludovikito, kaj bonan konon de la historia fono por finfine doni al la esperantistoj interesan kaj fidindan priskribon de la Zamenhofa vivo.

Se tian priskribon de la vivo de Zamenhof ni devos atendi almenaŭ kelkajn jarojn (supozeble ĝis la jubilea jaro 2009), danke al la eldono de Mi estas homo (MEH) ni jam havas kolekton de liaj plej gravaj ideologiaj verkoj. MEH repruvas, ke la lingvo Esperanto estis nur parto de pli granda ideo al kiu li dediĉis sian tutan vivon.

Estas evidente, ke Zamenhof direktis siajn sociajn ideojn ne tiom al la esperantistoj, kiom al la granda mondo. Tamen sen ni, la mondo apenaŭ interesiĝos pri lia ideologia heredaĵo. Evidente nur ni mem povos diskonigi ilin per diverslingvaj tradukoj de liaj ĉefaj verkoj.

Zamenhof. Mi estas homoEntuziasmuloj jam proponis rapide traduki kaj eldoni la tutan MEH en tiuj lingvoj, en kiuj la Unua Libro aperis. Tamen necesas konsideri, ke, unue, ne ĉiu verko de MEH meritas internacian diskonigon, kaj ke, due, estas kelkaj verkoj eksterMEHaj (ekzemple, Esenco kaj estonteco…), kiuj devos aperi en la nacilingvaj eldonoj.

La listo de la tradukotaj verkoj baldaŭ estos preta, kaj oni povos komenci tradukadon, sed antaŭ la eldono ni havos ankoraŭ unu tre gravan taskon. Ni devos enkadrigi la ideojn de Zamenhof en liatempa socia penso, klarigi ilian signifon por la nuna tempo, trovi la fontojn de lia doktrino, montri pozitivajn kaj negativajn flankojn de lia instruo. Necesos, interalie, kolekti kaj pritrakti kritikajn studojn pri la homaranismo kaj interna ideo, kiuj aperis dise en gazetaro Esperanta kaj nacilingva.

Ni ne scias, kiuj filozofiaj, sociaj kaj politikaj verkoj staris sur la librobretoj de Zamenhof, pri kiuj temoj li parolis kun neesperantistaj intelektuloj ktp. Tamen jam estas faritaj kelkaj provoj trovi parencecon de la Zamenhofa ideologio kun, ekzemple, framasonismo kaj bahaismo aŭ kun ideoj de konkretaj aŭtoroj.

Ekzemple, laŭ ruslanda filozofo kaj esperantisto Igorj Simonov, la ideologio de Zamenhof formiĝis sub influo de Vladimir Solovjov, la aŭtoro de la “tutunueco” (vsejedinstvo). Solovjov estis alte taksata de la ruslanda juda intelektularo pro kontraŭstaro al antisemitismo. Kompreneble, temas ne pri rekta ideopruntado, sed pri influo de la stilo de la soci-filozofia pensmaniero de Solovjov.

Pli rezerveme Simonov mencias influon de la juda filozofo Hermann Cohen, kiu en sia libro Die Nachtenliebe im Talmud (Amo al aliuloj en Talmudo) asertis ke Mesio venos nur post formiĝo de homgrupoj, kunvivantaj pace kaj harmonie, kiuj estos modeloj por la tuta homaro. Laŭ Cohen, la juda popolo devos esti ĉi tiu modela socio — ĉi tiu penso resonas en la frua homaranismo de Zamenhof.

Laŭ la svisa historiisto kaj interlingvisto Andreas Künzli, la Homara Religio de la franca pozitivisto Auguste Comte, povis esti nerekta modelo por la homaranismo.

La ideoj de la franca revolucio, la usona “mikspoto”, la rusa kosmismo, la kristana ekumenismo kaj aliaj estas ankaŭ konsiderendaj, tamen unue oni esploru la influon de diversaj tendencoj en tiutempa juda socia vivo.

Temas, interalie, pri asimilismo, aŭtonomismo (rajto de minoritatoj), aŭto-emancipiĝo de Leon Pinsker, politika cionismo de Theodor Herzl, kaj precipe pri la ideoj de Aĥad Haam, la ĉefa oponanto de Herzl. Ja Aĥad Haam opiniis nenecesa elmigron de la judoj, sed konsideris Palestinon nur kulturcentro de la juda diasporo, kiu ĉie havu kulturajn judajn ĉelojn sen politika karaktero. Al ĉi tiu koncepto de Aĥad Haam similas la Zamenhofa propono pri la hilelistaj temploj kaj rondoj.

Nun formiĝas grupo de kunlaborantoj pri ĉi tiu projekto, sed pliaj fakuloj pri filozofio, sociologio, religio, historio, tekstologio estas bezonataj por sistemigo kaj prezento de la Zamenhofa idearo al la mondo. Estas bezonataj bonaj tradukantoj kaj provlegantoj. Kaj, kompreneble, ĉi tiu defia projekto ne povos esti plenumita sen adekvata financado.

La defio estas granda. Baldaŭ ni vidos, ĉu en la nuna Esperantujo estas sufiĉe da intelektaj kaj financaj fortoj kaj rimedoj por digne prezenti al neesperantista publiko la mesaĝon de Zamenhof ne nur pri la solvo de la lingva problemo, sed ankaŭ pri la paca kunekzistado de diversaj popoloj, ŝtatoj kaj religioj, kaj pri la estonta unuiĝo de la homaro.

Aleksander Korĵenkov


Ĉuvaŝio: Nova festivala teamo

15–22 okt en Ĉeboksari (la ĉefurbo de Ĉuvaŝio) okazis la 11a Internacia Lingva Festivalo. Ĉi-jare dank' al reprezentantoj de Moskva Asocio de Internaciaj Studentoj oni povas aŭdi melodiojn de afrikaj lingvoj. Gastoj el Ibera Esperantujo, kataluno Carlos Hernández kaj hispano Raúl Martínez, renovigis intereson al Iberio kaj ties lingvoj, kiun al ĉeboksaranoj inokulis Hèctor Alos i Font en 2004 kaj 2005.

La ĉefa dutaga programo okazis 21–22 okt en la Pedagogia Universitato: estis prezentitaj 42 mondaj lingvoj. Krom ĉeboksaranoj, partoprenis cento da gastoj el Ruslando, Ukrainio kaj Belorusio. La festivalon per koncerto fermis kuba muzikgrupo Son de Cuba.

Dum la festivala semajno aktivuloj de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR), kunlabore kun aliaj instancoj, organizis mini-festivalojn en aliaj urboj kaj vilaĝoj de Ĉuvaŝio: Ŝumerlja, Novoĉeboksarsk, Jantikovo. Dum la semajno okazis studenta maratono, dum kiu gejunuloj partoprenis interkulturajn konkursojn, ĉe poezia vespero oni aŭdis poemojn en dek kvar lingvoj.

Ĉi-jare la kerno de la organiza teamo konsistis el junaj aktivuloj de JEAĈR (Alina kaj Vika Vasiljeva, Katja Zaikina, Alla Ermilova k.a.).

Aleksandra Fedotova


Oni denove lernas Esperanton en la plej granda urbo ĉe Bajkalo

Foto de Marina Martinihina

28 okt en Irkutsk (urbo apud Bajkalo, en Siberio) surbaze de lingvocentro ABC okazis prelego pri Esperanto, kaj post unu semajno, startis trimonata baza kurso de Konstantin Ĥlyzov (Kostik Vento).

La kurso estas pagata, ĉar ABC estas privata komerca lingvolernejo, kiun gvidas Sergej Rasputin — filo de fama verkisto Valentin Rasputin. Nun la kurson frekventas kvar personoj, kaj estas dezirantoj lerni la lingvon aŭtodidakte. Anonceton pri la kurso aperigis loka distra magazino Afiŝa, kiu komence de decembro publikigos grandan artikolon pri Esperanto kaj intervjuon kun la kursgvidanto.

Antaŭe Esperanto-kursojn en Irkutsk gvidis Eŭgeno Delcov en sia hejmo. Eŭgeno, kiu denove loĝas en sia naskiĝurbo Ulan-Ude, promesis baldaŭ rakonti pri siaj sukcesoj en disvastigado de Esperanto en Irkutsk.

Konstantin Ĥlyzov


Vide el Bruselo

Multlingvismo: Eŭropa Parlamento debatas minoritatajn lingvojn

Per 537 voĉdonoj por, 50 kontraŭ kaj 59 sindetenoj, la Eŭropa Parlamento adoptis Novan Kadrostrategion por Multlingvismo laŭ raporto de kataluna deputito Bernat Joan i Marí. La raporto A6-0372/2006 esploris la novan strategion de la Komisiono rilate al plurlingvismo kaj diverseco, valoroj, kiuj teorie devas gvidi la tutan agadon de la Eŭropa Unio.

Joan i Marí parolis pri tri grupoj de lingvoj. Unue, plene oficialaj lingvoj. Due, malplimult-ig-itaj lingvoj, kiuj ne estas plene oficialaj kaj kiujn oni ne rajtas uzi en ĉiuj situacioj de la normala vivo, speciale kun la ŝtato, eĉ se ili estas la ĉefaj lingvoj en siaj specifaj lingvo-komunumoj. Trie, minoritataj lingvoj, kiuj estas sub la premo de alia(j) lingvo(j), eĉ en siaj komunumoj.

“Ĉiuj grupoj de lingvoj devas esti respektataj kaj subtenataj. La subtenado de lingva diverseco estas unu el la celoj de la eŭropaj instancoj”, — diris Joan i Marí. Li parolis angle, ĉefe pro tio ke li ne rajtas uzi sian denaskan katalunan lingvon.

“Multaj eŭropaj civitanoj havas nur unu lingvon, kutime sian gepatran lingvon, kaj unu el la ĉefaj celoj de la Eŭropa Unio estas havi civitanojn kiuj kapablas paroli plurajn lingvojn”. Gravas, laŭ Joan i Marí, ŝanĝi pensmanierojn rilate al lingvoj. “Plejparto de eŭropaj ŝtatoj estas oficiale unulingvaj. Tio ne estas vera respegulo de la faktoj”, — aldonis Joan i Marí.

La kataluno, parolante en la Parlamento 15 nov, alvokis al vere eŭropa lingva politiko. “Tia politiko promociu multlingvismon, plibonigu la lingvajn konojn de la civitanoj en la Eŭropa Unio. Pro tio la eŭropaj buĝeto kaj programoj devas subteni ne nur la ĉefajn lingvojn, sed ĉiujn lingvojn, kaj tiel plibonigi diversecon. Ĉiu lingvo estas bona por la homaro”, — daŭrigis Joan i Marí.

Kvankam slovako Jan Figel estas amiko de George Bush, li ne subtenas nuranglan politilkon de EU“Ni ĉiuj volas vidi multlingvan eŭropan socion, en kiu la multlingvismo de unuopuloj daŭre kresku, ĝis ĉiuj civitanoj havu praktikajn konojn de almenaŭ du lingvoj aldone al sia gepatra lingvo. Tio estas la fama formulo, gepatra lingvo plus du, interkonsentita de EU-ĉefoj en Barcelono en 2002”, — diris la slovaka membro de la Eŭropa Komisiono Ján Figeľ.

Figeľ antaŭnelonge starigis Altnivelan Laborgrupon pri Multlingvismo por ankoraŭ pli priparoli kaj diskuti. Li volas ankaŭ certigi pli efikan lingvolernadon en infanĝardenoj kaj antaŭ-lernejoj.

Tamen Figeľ kredas je kelkaj principoj, kiuj fermus la pordon al financado de Esperanto-projektoj, almenaŭ lingvaj projektoj: “Lingvoj kiel ero de kulturo, ne nur kiel teknika ilo, sed kiel vere grava portilo de heredaĵo, kiel kultura fenomeno, meritas respekton kaj agnoskon”.

Figeľ, kiu plutenos la pli gravajn dosierojn “edukado”, baldaŭ forlasos la lingvan dosieron. Lia posteulo, Leonard Orban, verŝajne uzos tiujn vortojn ekde 2007 por rifuzi Esperanto-projektojn kadre de la Nova Kadrostrategio por Multlingvismo.

Seán Ó Neachtain, unu el tri parlamentaj parolantoj de la nova oficiala lingvo, la irlanda, kontentas pri la raporto de Joan i Marí. “Mi ne parolos mian gepatran irlandan lingvon ĉi-vespere. Tamen komence de la venonta jaro mi rajtos fari tion danke al la apogo de la parlamentaj servoj”, — diris Ó Neachtain.

Kataluna dekstrulo Alejo Vidal-Quadras, kiu tamen voĉdonis kontraŭ la kataluna kiel oficiala lingvo en la Parlamento, kritikis la naciismon de la raporto-skribanto Joan i Marí: “La respekto al la diverseco estas principo de la Unio, sed uzado de la lingvoj por disigi la membro-ŝtatojn sur bazo de la etnoj kaj lingvoj estas kontraŭsenco, kontraŭ kiu la Popola Grupo [hispanaj dekstruloj. — DAI] ĉiam batalas per ĉiuj niaj fortoj”.

Dank' al la apogo de la eŭropa popolpartio, Vidal-Quadras kapablis “kastrigi” la tekston. Lia portugala sampartiano Vasco Graça Moura kontentas pri la fina teksto: “Sekvi laŭlitere la principon de la lingva egaleco haltigus la funkciadon de la institucioj de EU. Aldone, oni devas eviti esti uzita por celoj kiuj kondukas al naciismo rilate al demandoj de tiel-nomataj minoritataj lingvoj”.

Laŭ Graça Moura, oni devas aldoni lian gepatran lingvon al la listo de “gravaj” lingvoj, uzataj en la eŭropa “mezurilo de lingva kapablo” (nuntempe nur kapablo de la angla, franca, germana, hispana kaj itala estas ekzamenita) “La portugala estas la tria eŭropa lingvo plej parolata en la mondo, post la angla kaj hispana, kaj antaŭ la germana”, — diris Graça Moura.

Kvankam slovako Ján Figel' estas amiko de George Bush, li ne subtenas nuranglan politikon en EU.

Dafydd ab Iago


Reago de leganto

Mi estas ŝokita pri la sinteno de la samideano, kiu riproĉas vin pro la prezaltigo. Estas memkompreneble, ke vi bezonas vivteni vin per la profito el via eldonejo; alikaze, ĝi ne povus ekzisti. Oni devas eĉ laŭdi vin, ĉar vi faras tiun laboron kontraŭ malgranda enspezo. Eble vi povus gajni multe pli da mono, se laborus ion alian.

Tiaj homoj, kiel la samideano, kiu insultis vin, estas bedaŭrinde ne malmultaj en nia movado. Mi demandas min, de kiu li forrabas sian monon. Verŝajne li havas tre komfortan postenon sen iu ajn risko de maldungiĝo, supozeble ĉe la ŝtato aŭ simile, ĉar li tute ne kapablas kompreni la fragilan situacion de entreprenisto. Sed li forgesas, ke ĉiu abonanto abonas libervole, dum la impostojn, el kiuj li vivtenas sin supozeble, ni pagas devige. Kiu do estas rabisto? Aldone, sub la influo de malnovaj ideologioj, li rifuzas kompreni, kiun valoron havas la laboro de firmaestro. Tiel pariĝas stulteco kaj envio. Ke li estas movadgravulo, eĉ malplibonigas la situacion.

Andreas Emmerich


Malserena aŭtuno en Esperantujo

La Ondo petis profesoron Giorgio Silfer, kiu estas aktiva kaj en la kultura (literaturo, recenzado, revuo, teatro, rendevuoj, PEN, instigado ktp) kaj en la socia (Esperanta Civito) sferoj en Esperantujo, esprimi analizan opinion pri la tri aŭtunaj estingiĝoj, kiuj sekvis la forpason de Auld: Ĝangalo, Fonto, Esperanto-redakcio de Radio Polonia.

Demando: La unua demando: ĉu estas hazarda koincido aŭ subita krizo de tuta sistemo?

Respondo: Nek la unua nek la dua. Sed permesu aldoni al via listo la agonion de SAT, la morton de Rok-Gazet', la pereon de la naturamika movado. Ĉio ĉi komenciĝis jam antaŭ la forpaso de la karmemora Bill Auld. La tuta jaro 2006a prezentas tre malfacilan kadron por la malnova Esperantio. Kaj ne temas pri konjunktura krizo.

Demando: Vi parolas pri “malnova Esperantio”. Mi eble konsentus pri SAT kaj Radio Polonia, sed kio pri Ĝangalo? Ĉu la unua portalo en Esperanto, ligita al la unua interreta televido, apartenis al la pasinteco? Kaj ĉu Rok-Gazet' estis maljunula entrepreno?

Respondo: Ĝangalo, kiel cetere ankaŭ Radio Polonia, situas (ilia ĉeso ne estas ankoraŭ formaligita, do mi evitas vian preteriton) teknologie en la nuna jarcento, sed sociologie en la antaŭa. Konsekvence Flávio Rebello faris pli ol unu strategian eraron. Lin iom senkulpigas la socia periferieco, kompare kun la kerno de Esperantio, kiu daŭre estas en Eŭropo. Lin iom senkulpigas ankaŭ la masakra kampanjo de Kalle Kniivilä kontraŭ ITV, kiu ricevis la mortigan baton per la decido neniom kaj neniel apogi la projekton, decido alprenita de la UEA-Komitato en Florenco. Mi menciu ankaŭ la cinikan indiferentecon de UEA-gvidantoj, komentarie pri la sorto de Ĝangalo. Rilate al Rok-Gazet' — jes, ĝi esprimis maljunecan pensmanieron, ĉar nur maljunuloj estas tiel fermitaj en si mem, por rifuzi dufoje proponon pri kunlaboro kaj eĉ financado, sen ajna kondiĉigo por la redakta linio. Kaj efektive, kiom aĝas nia amiko Martorell? Ĉu la membraro de Eurokka, faka asocio aliĝinta al TEJO, estas en TEJO-aĝo? Provoke respondante al via provoka demando, mi tute ne intencas malagnoski ies meritojn: mi simple klopodas proksimiĝi al la klarigo pri la tuta fenomeno, kiujn vi nomis “la aŭtunaj estingiĝoj”.

Demando: Ĉu vi celas diri, ke iuj iniciatoj estus povintaj savi sin, sed preferis sin mortigi?

Respondo: En la ekzamenata kunteksto, la certeco pri la suicido ekzistas nur kiam oni mensogas pri la kaŭzoj de la morto. Ekzemple en Sennaciulo aperis mensogo, kun tri subskriboj, pri la ĉeso de La Migranto, organo de TANEF: ne estas vere, ke neniu sin proponis por transpreni la produktadon de la naturamika revueto. Simple tiuj kiuj sin proponis eĉ ne ricevis respondon.

Demando: Vi aludas al Sennaciulo, kiu baldaŭ devos trovi novan redakcion kaj duonigos sian aperoftecon. Pri la ĉeso de La Migranto kaj de Rok-Gazet' vi jam diris. Kio pri Fonto? Kial tiom da gazetoj nun malaperas? Ja ne pro la konkurenco de interreto, kiel kelkaj kred(ig)as?

Respondo: Ne. Interreto eĉ helpas al la paperaj gazetoj. Sen interreto ne eblus redakti la periodaĵojn de LF-koop en Italio, Francio, Svislando aŭ eĉ Togolando, kaj eldoni ilin en Bulgario, ekzemple. Iam la murdisto de la esperanto-gazetoj estis la preskostoj. Hodiaŭ la murdisto nomiĝas Poŝto. La ekspedokostoj terure altiĝas, en epoko kiam la privataj flugoj kaj la telefono fariĝas malmulte kostaj. Al tio kupliĝas la manko de laborfortoj, la laciĝo, la maljuniĝo de la produktantoj.

Demando: Ĉu vi vidas komunan fadenon inter la diversaj estingiĝoj?

Respondo: Ili ĉiuj havas proprajn, specifajn klarigojn. La ĝenerala krizo de la kurtondaj radioj kaj la tro longa influo de homoj kompromititaj kun la “ancien régime” havas sian pezon ĉe la silentigo de Radio Polonia, Esperanto-Fako. La ĝenerala krizo de la SAT-medio havas sian pezon ĉe Sennaciulo kaj TANEF-La Migranto. Komuna fadeno estas, ke la leĝoj de la merkato komencas validi por ĉiuj. Kial Fonto perdadis abonantojn, dum la abonantaro de La Ondo de Esperanto kreskadas (eĉ malgraŭ rasisma artikolo de Komitatano Z)? Ĉu la organo de UEA aŭ la organo de SAT havus saman kvanton da abonantoj, se ili ne estus devige abonendaj fare de la societanoj? Komuna fadeno estas, ke temas pri redakcioj: de Fonto aŭ de Ĝangalo, de Pola Radio aŭ de Sennaciulo, de Rok-Gazet' aŭ de La Migranto. Konkludo: estas okazanta rapida evoluo en la interna komunikada kaj informada sistemo de Esperantio, evoluo kiu certagrade spegulas ankaŭ la transiron de finvenkisma al raŭmisma (laŭ la signifo en PIV) esperanto-mondo. 


Li simple malpravas

La recenzo de Alen Kris pri PMEG en LOdE n-ro 11 (145) 2006 estas al mi tre miriga. Opinion negativan pri PMEG oni kompreneble rajtas havi, sed tiel rabian kaj insultan atakon mi tute ne antaŭvidis. Pro dufoja mencio de “demenco” mi demandas, kiel LOdE entute povis akcepti tian recenzon.

Inter la multaj tre dubindaj asertoj kaj komentoj en tiu recenzo mi nun tamen komentos nur unu temon, ĉar — kvankam Kris tute malpravas — tio, kion li skribis, almenaŭ estas serioza kaj seninsulta:

Kris skribis:

«Antaŭ cent jaroj ĝuste la ĉirkaŭleksika disputo provokis la skismon en la Esperanto-movado. En certaj momentoj la elekto, al kiu sin klinis la adeptoj de origina Esperanto ne estis optimuma. La tento havi la simplan paron “piloto”-“piloti” malfermas la vojon al aliaj simplaj paroj, kies verbaj duonoj (“homi”, “patrini”, “tabli”) apenaŭ havas sencon.

Alia solvo, kiu neŭtraligus la kritikon de Couturat, ne neglektas la Fundamenton. Ĝi proponas la uzon de “-um-”: “pilotumi”, “orumi” ktp. Tiu solvo restas ĝis nun legitima, kaj mi ĝin rekomendas al adeptoj de pli konsekvenca lingvaĵo.

[…]

Fakte “piloti” nur ŝajnas pli kurta kaj oportuna formo, ĉar ĝi postulas la varianton “pilotado” (kun la monstra “pilotadado” logikperspektive), la dissencon en la formoj “pilota” kaj “pilote” (ĉu rilate al “piloto”, ĉu al “piloti”?) ktp.

[…]

Novtradicie, PMEG ne ŝatas la sufikson -um- en la okazoj, kiam “simpla sensufiksa verboformo … bone taŭgas”: ne “butonumi”, sed “butoni”, ne “salumi”, sed “sali”. Pri tiu “bona taŭgo” mi jam parolis supre».

Ŝajnas, ke Kris pensas, ke tia rekta verbigo de radikoj kiel PILOT/, BROS/, BUTON/ kaj SAL/ estas iaspeca modernaĵo, kiu akre kontrastas kun la tradicia uzo. Tiel simple ne estas.

Jam ĉe Zamenhof oni trovas verbojn kiel “gasti”, “profeti” kaj “reĝi”, kiuj plene analogas kun la kritikata “piloti”:

“Ofte, kiam ni ie gastas…” (el La Revizoro)

“Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas” (el Preĝo sub la verda standardo)

“Eldad kaj Medad profetas en la tendaro.” (el la Malnova Testamento, Nombroj 11:27)

Ankaŭ ekzemploj kun ilaj kaj substancaj radikoj troveblas ĉe Zamenhof:
“Li brosis al si la botojn kaj la surtuton.” (el Fabeloj de Andersen 1)

“Ĉiujare […] ili [= la rozoj] defalas, la vilaĝanino ilin salas.” (el Fabeloj de Andersen 2)

Tia nescio de la Zamenhofa lingvouzo eble povas por iuj sufiĉi por konstati, ke Kris ne estas kompetenta por recenzi tian verkon kiel PMEG, sed mi kontentiĝas konstati, ke tiupunkte (same kiel pri multaj aliaj asertoj en la recenzo) li simple malpravas.

Bertilo Wennergren


La verda ŝtelo

Li estis konata kiel stelo en la verdula mondo. Neniu kredis, ke li povus ŝteli ion ajn. Tamen montriĝis, ke li estas tiel avida je la verda koloro, ke li kleptomanie ŝtelis iun ajn objekton kiu estis kolorigita per la verda koloro. Li tiel freneziĝis pri la verda koloro, ke li eĉ ŝtelis la verdan koloron en la komputiloj de ĉiu verdulo en la mondo, ne grave ĉu ili parolas la Internacian Lingvon aŭ ne.

Nun mi rakontu kiel li agis por ŝteli la verdan koloron de la esperantaj simboloj, ekzemple la Esperanta Flago, kiuj post la ŝtelo nur estas montrataj kiel nigra-blankaj bildoj.

Tre frue en la mateno li alvenis al la oficejo de UEA kaj tie li kaŝe eniris en la ĉambron kie la oficista komputilo troviĝas. Kun avida mieno li konstatis, ke troviĝas abundo da libroj kun verdaj kovriloj. Li unue metis la librojn kun verdaj kovriloj en la sakon kiun li kunportis. Poste li prenis, el alia sako, ekvivalentajn ekzemplerojn kun nigrablankaj kovriloj kaj metis ilin en la librobretaron.

La fia verdulo travivis ian krizon kiun oni povus nomi la “verdkolora sindromo”. Nu, onidire, krizo tre ofte estas indiko pri baldaŭa resaniĝo.

Kara leganto, vi atentu, ke ankaŭ troviĝas (en la verdula lingvo) la vorto “kriso”, kiun oni uzas kiam oni celas malajan ponardon kun zigzagforma klingo. Do estas ege grave, ke vi elparolas la vortojn “krizo” kaj “kriso” klare kiam vi parolas la Internacian Lingvon (ILO), kiu ja estas la ĝusta nomo de la lingvo, kiun oni kutime nomas: Esperanto.

En Esperantujo oni pigre nomas “La Fia Verdulo”-n “Lafivo”. Lafivo opinias, ke nur li komprenas kiel oni esprimu sin per ILO kaj tial li ankaŭ okupas sin pri kritikado de libroj, kiujn li plej ofte, pike, nomas “libraĉoj” pro tio ke la verkinto de la libro ne sekvis la samajn principojn kiel li, kiam oni esprimas sin per ILO.

Lafivo estis tiel miopa pri sia altega lerteco pri ILO, ke li tute forgesis, ke ekzistas abundo da ordinaraj uzantoj de ILO kiuj uzas ILO-n same malprecize kiel sian nacian lingvon. T.e. oni pigre forigas (elizas) vortojn kaj lasas al la aŭskultanto / kunparolanto mem, konscie aŭ subkonscie, kompletigi la frazon je malkodigo de la parolataj vortoj en sia cerbo. La plej stranga afero estas, ke Lafivo ne rimarkis kiam li mem esprimas sin malklare.

Nu, parolante pri pikanta recenzisto eble estas interese scii, ke “aleno”, laŭ PIV, priskribas rektan aŭ kurban stangeton uzatan de ledlaboristo aŭ ŝuisto por fari truojn je stebado, tio estas je kunkudrado de, ekzemple, du ledpecoj. Do, kaj la vorto “kriso” kaj “aleno” indikas pikilojn aŭ truigilojn, aŭ, se ili estas uzataj je bestoj aŭ homoj, vundigilojn.

Nu, ni reiru al la rakonto pri kiel Lafivo ŝtelis la verdan koloron de la esperantosimboloj tutmonde.

Enirinte la oficejon li ŝaltis la komputilon de la oficisto kaj per kelkaj tre lertaj trukoj li alvokis la operaciumon kaj registris virusprogramon kiu nuligis la kolorojn blua, flava kaj ruĝa en la komputiloj al kiuj la oficisto sendos siajn, laŭ Lafivo, lingvaĵe aĉajn mesaĝojn.

Do, nun vi scias la kialon, kial ĉiuj verdaj simboloj por ILO nur estas montrataj nigreblankaj.

S-ro Espondo


Espereble aperos aliaj recenzoj…

La recenzo de Alen Kris, aperinta en La Ondo de Esperanto 145, estas interesa, ĉar ĝi “recenzas” ne nur PoMEGon, sed ankaŭ Esperanton mem, ekzemple jene:
Oni vane serĉas en PMEG eĉ mencion pri la gramatika kategorio de la aspekto. La plej grava problemo de Esperanto estas, ke en sia verba sistemo ĝi imitas slavan tritempan konstruon sen heredi la aspektan kategorion de slavaj verboj.
Do, kial PMEG devus mencii rusan gramatikan kategorion, kiu laŭ la rusa recenzanto eĉ ne ekzistas en Esperanto?

Estas interese ankaŭ, ke forte agacas la recenzanton la sinteno de PMEG al la seksa signifo de O-vortoj. Mi bedaŭrinde (ankoraŭ?) ne detale trastudis Pomegon, sed tiu sekcio (4.2) ĉiam ŝajnis al mi plene logika kaj absolute kongrua kun la lingvouzo de bonaj aŭtoroj.

Tamen nemalmultaj rusaj kaj aliaj orienteŭropaj esperantistoj (kaj esperantistinoj…) insistas konsekvence skribi NUR “instruistino”, “doktorino” ktp, kiam temas pri virinoj, kaj kompreneble la rusa recenzanto aliĝas al tiu skolo, parolante pri “la tre moda kaj agresema kontraŭseksismo” kiu laŭ li aperas en PMEG, kaj konsilante al Bertilo Wennergren pli bone studi la “Lingvajn Respondojn” de… kompreneble, la ruso Sergio Pokrovskij. Ĉiu faru laŭplaĉe, kompreneble, sed mi preferas la pritrakton en PMEG.

Pri la multloke misa, eĉ intence misinforma citado sufiĉas ekzempli per la jena kritika skribaĵo de la recenzanto:

La fragmento pri demandoj kaj respondoj entenas traktadon pri Okcidenta kaj Orienta sistemoj de respondo al negativaj demandoj (pp. 333–335), kiu prezentiĝas tute fantazia. Laŭ PMEG, al la demando `Ĉu vi ne volas kafon?' en konfirma okazo okcidente oni respondus Ne, kaj oriente — Jes. Kaj inverse, al la sama demando en dementa okazo okcidente oni respondus Jes, kaj oriente — Ne. Certe, oni bezonas ĝustigi la geografiajn terminojn…
Kaj poste li plu klarigas, kiel rusoj kaj francoj respondus al tiu demando, laŭ lia opinio. Sed efektive li kritikas ion, kio tute ne estas dirita en PMEG. Tio, kion PMEG vere diras, aspektas jene:
Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plurfoje uzis la orientan sistemon.
La priskribo, kiu sekvas, estas detala, preciza, kaj proksime kongruas kun miaj personaj spertoj pri la reale ekzistanta lingvouzo. Do, laŭ sia kutimo, Bertilo Wennergren estas tre objektiva, dum la recenzanto evidente simple volas trovi ion por kritiki. Same stranga estas la kritiko de la jena frazo de Bertilo Wennergren: “Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto”. Laŭ la recenzanto, tio estas “nereala propono”, sed li tute preteratentas la daŭrigon de Bertilo: “Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo.”

Pri la ampleksa kritiko, kiun la recenzanto direktas kontraŭ la gramatikaj terminoj uzataj en PMEG, apenaŭ indas paroli. Al mi la terminologio de Bertilo plaĉas, ĉar ĝi kongruas kun la maniero laŭ kiu li priskribas la lingvon: ne surbaze de klasikaj ŝablonoj, sed elirante el la lingvo mem. Al Alen Kris la terminologio de Bertilo ne plaĉas, kaj li rajtas ĝin kritiki, sed mirigas la persisto kun kiu li atakas ĉiun unuopan eron de tiu terminologio. Ĉu ne sufiĉus ĝenerala kondamno?

Nu, espereble aperos aliaj recenzoj. Kaj ŝajnas ke esperantistoj jam memstare malkovris la valoron de PMEG, uzante ĝin de jaroj en la reto. La plej bona recenzo de PMEG estas la fakto, ke ĝi jam elĉerpiĝis kaj ĉe UEA kaj ĉe FEL, nur kelkajn monatojn post la ekvendo. Sed espereble nova stoko estas denove survoje, ie meze de la Atlantiko.

Kalle Kniivilä


La rolo de la Fundamento

Mi kredas ke la lastatempaj reagoj al la recenzo de PMEG en la novembra numero de La Ondo ekzemplas la veran rolon de la Fundamento en la historio de Esperanto — rolo iom alia ol tiu kiun oni kutime imagas. Ne gravas la enhavo de la Fundamento, nek ĝia aŭtoritato en si mem. Ĝia graveco kuŝas en tio ke ĝi malplipezigas la aŭtoritaton de ĉiuj aliaj Esperanto-gramatikoj.

La ekzisto de la Fundamento permesas al ni resti tute trankvilaj pri la sorto de la lingvo eĉ post la plej vitriola recenzo de grava referenca verko. Se PMEG adekvate priskribas la lingvon tiel kiel ĝi kontinue evoluis de 1905 ĝis nun, tiam ĝi estas konsultinda; se ne, oni povas atendi (aŭ mem entrepreni) la aperon de io pli bona. Tiel simpla elekto ne eblus sen la aŭtoritat-sorba rolo de la Fundamento; tiam la tuta lingvokomunumo sentus devon atingi komunan opinion pri PMEG kaj eventuale pripensi sankciojn kontraŭ la aŭtoro aŭ la recenzinto.

Jens Stengaard Larsen


Tute nekompreneblaj…

Bonorde mi hodiaŭ ricevis la novan numeron 2006/11 de La Ondo. En la unua-paĝa superrigardo mi tuj vidis la anoncon “Wolfgang Kirschstein pri la vortoj de la Papo”. Mi serĉis la kontribuon kaj estis — seniluziigita.

La unua duono de la artikolo estas nekomprenebla aro da vortoj, verŝajne gravaj por la skribinto, sed nekompreneblaj por leganto.

Kaj la dua parto, finfine atinginte la titole anoncitan enhavon, atentigas al anglaj tekstoj en la komputoro kun komplikaj adresoj, finfine tute nekompreneblaj por mi.

Nek pri la papa profesora prelego nek pri la responda de la 38 islamaj kleruloj oni ricevas iun ajn informon. Do mi devas kontentiĝi pri miaj multaj germanlingvaj informoj, kiujn mi legis en multaj gazetoj kaj kiuj vere estis multeldiraj.

Sed kion pensas kaj diras la pensantoj de aliaj popoloj pri tiuj gravaj demandoj de la homaro?

Bernhard Eichkorn


Vsevolod GarshinLa ruĝa floro

de Vsevolod Garŝin

La mallonga vivo de Vsevolod Garŝin (1855–1888) estis eventoriĉa: familia dramo, volontula armea servo en la Balkana Milito (1877), vundo, frekventado de universitataj lekcioj, socia polemikado, hereda mensmalsano kaj frenezulejo, kontorista servo, emociiĝoj kaj depresioj, tolstojanismo, kaj fine suicida salto. Kaj nur du novelaroj, kiuj tamen, laŭ Gleb Uspenskij, “elĉerpe entenas la tutan enhavon de nia vivo”.
La ruĝa floro, verkita en 1883 kelkajn monatojn post la feliĉa edziĝo, estas lia plej fama novelo. Ĝi estis longe kaj malsame diskutata de literaturistoj kaj publicistoj. Ili trovis en ĝi ideojn filozofiajn, politikajn, sciencajn kaj mitologiajn, strebon ŝanĝi la mondon per sinofero, eternan kontraŭstaron de la Donkiĥota kaj Hamleta ecoj de la homo, kaj ne ĉiam adekvate taksis ĝian estetikan valoron.

Memore pri
Ivan Sergejeviĉ Turgenev

I

— Je la nomo de lia imperiestra moŝto, sinjoro imperiestro Petro la Unua, mi anoncas revizion de ĉi tiu frenezulejo!

Tiuj vortoj estis diritaj per laŭta, akra, sonora voĉo. La malsanuleja skribisto, kiu estis registranta la malsanulon en granda trivita libro sur tablo, makulita per inko, ne povis reteni rideton. Sed ne ridis du junuloj, akompanantaj la malsanulon. Ili apenaŭ staris surpiede post du diurnoj, pasigitaj sen dormo kun la frenezulo, kiun ili ĵus alveturigis fervoje. En la antaŭlasta stacio la paroksismo de frenezo plifortiĝis. Ie oni trovis trudkitelon kaj, vokinte ĝendarmon, metis ĝin sur la malsanulon. Tiel oni alveturigis lin en la urbon, tiel oni venigis lin ankaŭ en la malsanulejon.

Li aspektis terure. Super griza vestaĵo, ŝirita ĝisĉifone dum la lasta paroksismo, jako el kruda veltolo kun larĝa surbrusta malfermaĵo strikte kovris lian korpon. La longaj manikoj alpremis liajn krucitajn brakojn al la brusto kaj estis ligitaj malantaŭe. En la inflamaj larĝe malfermitaj okuloj (li estis maldorminta dek diurnojn) brulis senmova arda brilo. Nervoza konvulsio tremigis la randon de lia malsupra lipo. La taŭzitaj krispaj haroj ĉevalvoste kovris la frunton. Li iris je rapidaj pezaj paŝoj el unu angulo de la oficejo en alian, scivoleme rigardante malnovajn ŝrankojn kun paperoj kaj seĝojn, tegitajn per laktolo, de tempo al tempo rigardante al siaj akompanantoj.

— Konduku lin en la fakon. Dekstren.

— Mi scias, scias. Mi estis jam ĉi tie kun vi pasintjare. Ni inspektis la malsanulejon. Mi ĉion konas, kaj trompi min estos malfacile, — la paciento diris.

Li turniĝis al la pordo. La gardisto malfermis ĝin antaŭ li. Li eliris el la oficejo same rapide, peze kaj senhezite, levinte alten la frenezan kapon, kaj preskaŭ kure direktiĝis dekstren, en la fakon de mensmalsanuloj. La akompanantoj apenaŭ sukcesis sekvi lin.

— Sonorigu. Mi ne povas. Vi ligis miajn brakojn.

La pordisto malfermis la pordon, kaj la vojaĝantoj eniris la malsanulejon.

Ĝi estis granda ŝtona domo, konstruita antaŭ longe kontraŭ ŝtata mono. La suban etaĝon okupis du grandaj salonoj: unue, manĝejo, due, komuna ejo por trankvilaj pacientoj; larĝa koridoro kun vitra pordo, kondukanta en ĝardenon kun florbedoj, kaj ĉirkaŭ dudeko da apartaj ĉambroj, kie loĝis la pacientoj. Samloke estis du mallumaj ĉambroj: unu tapetita per matracoj, la dua — per tabuloj. La ĉambroj estis destinitaj por furioze kondutantaj malsanuloj. Krome, estis grandega tenebra ĉambro kun volboj: banejo. La supran etaĝon okupis virinoj. De tie aŭdiĝis senorda bruo, interrompata de hurloj kaj kriegoj. La malsanulejo estis aranĝita por okdek personoj, sed, ĉar ĝi servis por kelkaj najbaraj gubernioj, en ĝi lokiĝis ĝis tricent. En la malvastaj ĉambretoj staris po kvar kaj eĉ kvin litoj. Vintre, kiam oni ne ellasis la malsanulojn en la ĝardenon, kaj ĉiuj fenestroj estis hermetike fermitaj, en la malsanulejo iĝis neelteneble sufoke.

La novan pacienton oni kondukis en ĉambron, kie troviĝis bankuvoj. Eĉ sanan homon ĝi povus impresi peze, sed homon kun malorda, ekscitita imagipovo ĝi efikis precipe peze. Ĝi estis granda ĉambro kun volboj, lumigata tra sola fenestro, farita en angulo, kaj havis gluecan ŝtonan plankon. La muroj kaj volboj estis farbitaj per malhelruĝa olefarbo. En la planko, nigriĝinta pro malpureco, samnivele kun ĝi estis enmuntitaj du grandaj ŝtonaj bankuvoj, kiel du ovalaj kavoj, plenigitaj per akvo. Grandega kupra forno kun cilindra kaldrono por varmigi la akvon kaj kun tuta sistemo de kupraj tubetoj kaj kranoj okupis angulon kontraŭ la fenestro. Ĉio ĉi estis eksterordinare tenebra kaj fantaziveka por la senorda kapo. Kaj la gardisto, kiu estris la banejojn, dika, ĉiam silentanta ukraino, per sia tenebra fizionomio plifortigis la impreson.

Kiam oni alkondukis la pacienton en ĉi tiun teruran ĉambron por bani lin kaj (laŭ la kuracsistemo de la malsanuleja ĉefkuracisto) glui sur lian nukon grandan plastron, lin kaptis hororo kaj furiozo. Absurdaj pensoj, unu pli monstra ol alia, ekmoviĝis en lia kapo. Kio ĝi estas? Ĉu inkvizicia torturejo? Ĉu loko de sekreta ekzekuto, kie la malamikoj decidis likvidi lin? Ĉu, eble, la infero mem? En lian kapon finfine venis la penso, ke eble tio estas ia elprovo. Oni senvestigis lin malgraŭ lia obstina rezisto. Kun forto duobla pro la malsano li facile elŝiris sin el la manoj de kelkaj gardistoj, per tio faligante ilin sur la plankon. Finfine kvarope oni surplankigis lin kaj, kaptinte je la brakoj kaj gamboj, mallevis lin en varman akvon. Ĝi ŝajnis al li bolanta, kaj en la freneza kapo fulmis malkohera fragmenta penso pri elprovo per bolakvo kaj inkandeska fero. Misglutante la akvon kaj spasme baraktante per la brakoj kaj gamboj, je kiuj la gardistoj firme tenis lin, li, anhelante, kriis malkoheran parolon, pri kiu ne eblas havi imagon, ne aŭdinte ĝin reale. Ĝi enhavis kaj preĝojn, kaj anatemojn. Li kriis ĝis kiam elĉerpiĝis liaj fortoj, kaj finfine mallaŭte, kun varmegaj larmoj, eldiris frazon tute malkonforman al tio, kion li diris antaŭe:

— Sankta granda martiro Georgo! Al vi enmanigas mi korpon mian. Sed la spiriton — ne, ho, ne!..

La gardistoj plu tenis lin, kvankam li trankviliĝis. La varma banado kaj glacio, metita sur la kapon, efikis. Sed, kiam lin, preskaŭ svenintan, oni elprenis el la akvo kaj sidigis sur tabureto por alglui la plastron, la restintaj fortoj kaj frenezaj pensoj denove kvazaŭ eksplodus.

— Pro kio? Pro kio? — li kriis. — Mi al neniu deziris malbonon. Pro kio mortigi min? Ho-o-o! Ho, Dio! Ho, vi, martiroj, kiuj antaŭis min! Vin mi petegas, liberigu, savu…

La bruliga tuŝo ĉe la nuko igis lin senbride konvulsii. La servistoj ne kapablis obeigi lin kaj ne sciis kion fari.

— Nenio fareblas, — diris soldato, faranta la proceduron. — Ni forviŝu.

Tiuj simplaj vortoj tremigis la pacienton. “Forviŝu!.. Kion forviŝu? Kiun forviŝu? Min!” — li pensis kaj fermis la okulojn en mortiga teruro. La soldato prenis je du randoj krudan viŝtukon kaj, forte premante, glitigis ĝin sur la nuko, forŝirante de sur ĝi kaj la plastron, kaj la supran tavolon de la haŭto kaj lasante nudan ruĝan skrapvundon. La doloro pro tiu proceduro, neeltenebla eĉ por sana homo, ŝajnis al la malsanulo la fino de ĉio. Li furioze impetis tutkorpe, elŝiriĝis el la manoj de la gardistoj, kaj lia nuda korpo ekruliĝis sur la ŝtonaj slaboj. Li pensis, ke oni forhakis lian kapon. Li volis ekkrii, sed ne povis. Oni forportis lin sur liton en sveno, kiu transiris en profundan kaj longan dormon.

II

Li rekonsciiĝis nokte. Estis plena silento. El la najbara granda ĉambro aŭdiĝis spirado de dormantaj pacientoj. Ie malproksime monotone, stranga- voĉe parolis kun si mem paciento, lokita por nokto en malluma ĉambro, kaj supre, en la virina fako, raŭka kontralto kantis iun sovaĝan kanton. La paciento fikse aŭskultis tiujn sonojn. Li sentis teruran malfortecon kaj lacegon en ĉiuj korpopartoj. Lia kolo tre doloris.

“Kie mi estas? Kio okazis al mi?” — la penso venis en lian kapon. Kaj subite kun neordinara klaro li imagis la lastan monaton de sia vivo, kaj li komprenis, ke li malsanas, kaj kio estas la malsano. Plurajn absurdajn pensojn, parolojn kaj agojn li rememoris, kaj tio tremigis lin tutan.

— Sed tio estas finita, dankon al Dio, finita! — li flustris kaj denove ekdormis.

La malfermita fenestro kun feraj kradoj rigardis al malgranda strateto inter grandaj domoj kaj ŝtona barilo. Tiun strateton oni neniam eniris, kaj ĝi estis dense kovrita de iu sovaĝa arbustaro kaj siringoj, pompe florantaj tiusezone… Malantaŭ la arbustoj, rekte kontraŭ la fenestro, nigris alta barilo. Altaj arbopintoj de granda ĝardeno, surverŝitaj kaj trapenetritaj de luna lumo, rigardis el trans ĝi. Dekstre altis la blanka konstruaĵo de la malsanulejo kun lumigitaj elinterne fenestroj kun feraj kradoj. Maldekstre — blanka, hela pro la luno, senfenestra muro de kadavrejo. La luna lumo falis tra la fenestra krado en la ĉambron, sur la plankon, kaj prilumis parton de la lito kaj la elturmentitan, palan vizaĝon de la paciento kun fermitaj okuloj. Nun ĝi tute ne estis freneza. Tio estis profunda, peza dormo de elturmentita homo, sen sonĝoj, sen plej eta moviĝo kaj preskaŭ sen spiro. Por kelkaj momentoj li vekiĝis plenkonscie, kvazaŭ sana, por ellitiĝi matene la sama frenezulo.

III

— Kiel vi fartas? — la doktoro demandis lin sekvatage.

La paciento, ĵus vekiĝinte, ankoraŭ kuŝis sub la litkovrilo.

— Bonege! — li respondis, salte ellitiĝante, surmetante ŝuojn kaj kaptante negliĝan mantelon. — Bonege! Nur sole: jen!

Li montris sian nukon.

— Mi ne povas turni la kolon sen doloro. Sed tio ne gravas. Ĉio bonas, se oni komprenas. Kaj mi komprenas.

— Ĉu vi scias, kie vi estas?

— Certe, doktoro! Mi estas en la frenezulejo. Sed ja, se oni komprenas, tio tute ne gravas. Tute ne gravas.

La doktoro fikse rigardis liajn okulojn. Lia bela dorlotita vizaĝo kun bonege kombita orkolora barbo kaj kvietaj bluaj okuloj, rigardantaj tra la oraj okulvitroj, estis senmova kaj senemocia. Li observis.

— Kial vi tiel fikse rigardas min? Vi ne legos tion, kio estas en mia animo, — la paciento daŭrigis, — sed mi klare legas, kio estas en la via! Por kio vi faras la malbonon? Por kio vi kolektis tiun amason da malfeliĉuloj kaj tenas ĝin ĉi tie? Por mi tute ne gravas: mi ĉion komprenas kaj trankvilas. Sed ili? Por kio tiu sufero? Por homo, kiu atingis staton, kiam en lia animo estas granda penso, universa penso, por li tute ne gravas, kie loĝi, kion senti. Eĉ ĉu vivi aŭ ne vivi… Mi ja pravas, ĉu ne?

— Eble, — la doktoro respondis, sidiĝante sur seĝo en angulo de la ĉambro tiel ke li povu vidi la pacienton, kiu rapide iradis el angulo en angulon, plaŭdante per la grandegaj ŝuoj el ĉevala ledo kaj svingante la baskojn de la negliĝa mantelo el kotona ŝtofo kun larĝaj ruĝaj strioj kaj grandaj floroj. Akompanantaj doktoroj, asistanto kaj inspektisto daŭre staris en atenta streĉo ĉe la pordo.

— Kaj mi havas ĝin! — la paciento eksklamaciis. — Kaj, kiam mi trovis ĝin, mi eksentis min renaskiĝinta. La sentoj iĝis pli subtilaj, la cerbo funkcias pli bone ol antaŭe. Kion mi antaŭe povus atingi per longa vico de silogismoj kaj konjektoj, nun mi ekkonas intuicie. Mi reale atingis tion, kion produktis filozofio. Mi travivas en mi mem grandiozajn ideojn pri tio, ke la spaco kaj tempo estas fikciaĵoj. Mi vivas en ĉiuj jarcentoj. Mi vivas ekster la spaco, ĉie aŭ nenie, kiel vi preferas. Kaj pro tio por mi ne gravas, ĉu vi tenos min ĉi tie aŭ ellasos min, ĉu mi estas libera aŭ ligita. Mi rimarkis, ke ĉi tie estas ankoraŭ kelkaj tiaj homoj. Sed por la cetera amaso tiu stato estas terura. Kial vi ne liberigas ilin? Kiu bezonas…

— Vi diris, — la doktoro interrompis lin, — ke vi vivas ekster la tempo kaj spaco. Tamen ne eblas ne konsenti, ke ni kaj vi estas en tiu ĉi ĉambro kaj ke nun, — la doktoro elprenis horloĝon, — estas duono post la deka, la 6-a de majo 18**. Kion vi opinias pri tio?

— Nenion. Por mi tute ne gravas, kie esti kaj kiam vivi. Se por mi tute ne gravas, ĉu tio ne signifas, ke mi estas ĉie kaj ĉiam?

La doktoro rikanis.

— Rara logiko, — li diris, ekstarante. — Verŝajne vi pravas. Ĝis revido. Ĉu vi deziras fumi?

— Mi dankas. — Li ekstaris, prenis cigaron kaj nervoze formordis ĝian pinton. — Tio helpas pensi, — li diris. — Tio estas la mondo, la mikrokosmo. Ĉe unu ekstremo estas la alkaloj, ĉe la alia — la acidoj… Tia estas ankaŭ la ekvilibro de la mondo, en kiu neŭtraligas unu la alian antagonismaj elementoj. Adiaŭ, doktoro!

La doktoro iris plu. Plejparto de la pacientoj atendis lin, rekte kaj streĉe starante ĉe siaj litoj. Neniun ĉefon tiel respektas la subuloj, kiel kuraciston-psikiatron respektas ties mensmalsanuloj.

Kaj la paciento, restinte sola, impete paŝis plu el angulo en angulon de sia kamero. Oni alportis por li teon. Li, sen sidiĝi, duglute eltrinkis la grandan trinkpoteton kaj preskaŭ unumomente formanĝis grandan pecon da blanka pano. Poste li eliris el la ĉambro kaj dum kelkaj horoj senhalte iradis je sia rapida kaj peza paŝmaniero tra la tuta domo el unu ekstremo en alian. La tago estis pluva, kaj la malsanulojn oni ne ellasis en la ĝardenon. Kiam la asistanto komencis serĉi la novan pacienton, oni montris al li la finon de la koridoro. Tiu staris tie, tuŝante pervizaĝe la vitron de la ĝardena pordo, kaj fikse rigardis la florejon. Lian atenton turnis al si neordinare ruĝa floro, speco de papavo.

— Bonvolu veni por pesado, — la asistanto diris, tuŝante lian ŝultron.

Kaj, kiam tiu turniĝis vizaĝe al li, li preskaŭ retiriĝis ŝancele pro timo: tiom da furioza kolero kaj malamo brilis en la frenezaj okuloj. Sed, vidinte la asistanton, li tuj ŝanĝis la mienon kaj obeeme sekvis lin sen diri eĉ solan vorton, kvazaŭ trempita en profundan pensadon. Ili eniris la doktoran kabineton. La paciento mem stariĝis sur la plato de malgranda pesilo. La asistanto, pesinte lin, notis en libro apud lia nomo: 109 funtoj. La sekvan tagon estis 107, la trian — 106.

— Se tio daŭros plu, li mortos, — la doktoro diris kaj ordonis manĝigi lin laŭeble plej bone.

Sed malgraŭ tio kaj la nekutima apetito de la paciento li maldikiĝis ĉiutage, kaj la asistanto ĉiutage enskribis ĉiam pli kaj pli malgrandan kvanton da funtoj. La paciento preskaŭ ne dormis kaj tutajn tagojn pasigis en senĉesa moviĝado.

IV

Li konsciis, ke li estas en frenezulejo. Li konsciis eĉ, ke li estas malsana. Kelkfoje, kiel la unuan nokton, li vekiĝis meze de silento post tuta tago da vigla moviĝo, sentante doloron en ĉiuj korpopartoj kaj teruran pezon en la kapo, sed plenkonscie. Eble la foresto de impresoj en la nokta silento kaj duonlumo, eble la malforta funkciado de la cerbo de la ĵus vekiĝinta homo kaŭzis tion, ke en tiaj minutoj li klare komprenis sian staton kaj estis kvazaŭ sana. Sed post tagiĝo, kune kun la lumo kaj vekiĝo de la vivo en la malsanulejo lin denove onde superverŝis impresoj. La malsana cerbo ne povis venki ilin, kaj li denove estis freneza. Lia stato estis stranga miksaĵo de ĝustaj rezonadoj kaj absurdo. Li komprenis, ke ĉirkaŭ li ĉiuj estas malsanaj, sed samtempe en ĉiu el ili li vidis iun sekrete kaŝiĝantan aŭ kaŝitan vizaĝon, kiun li konis antaŭe aŭ pri kiu li legis aŭ aŭdis. La malsanulejo estis loĝata de homoj el ĉiuj tempoj kaj ĉiuj landoj. Ĉi tie estis kaj vivantoj, kaj mortintoj. Ĉi tie estis famuloj kaj fortuloj de la mondo, kaj soldatoj, mortigitaj dum la lasta milito kaj renaskiĝintaj. Li vidis sin en iu magia, sorĉita rondo, akumulinta en si la tutan forton de la tero, kaj en orgojla ekstazo li opiniis sin la centro de tiu rondo. Ĉiuj ili, liaj malsanulejaj kunuloj, ĉi tie kunvenis por plenumi aferon, kiun li svage imagis giganta entrepreno, celanta ekstermi la malbonon de la mondo. Li ne sciis, kio ĝi estos, sed li sentis en si sufiĉajn fortojn por plenumi ĝin. Li povis legi la pensojn de aliaj homoj. Li vidis en objektoj tutan ilian historion. Grandaj ulmoj en la malsanuleja ĝardeno rakontis al li longajn legendojn pri tio, kion ili travivis. La domon, efektive konstruitan antaŭ sufiĉe longe, li opiniis kreaĵo de Petro la Granda kaj certis, ke la caro loĝis en ĝi dum la epoko de la Poltava batalo*. Li legis tion sur muroj, sur forfalinta stukaĵo, sur pecoj de brikoj kaj kaheloj, kiujn li trovis en la ĝardeno. La tuta historio de la domo kaj ĝardeno estis skribita sur ili. Li loĝigis la malgrandan konstruaĵon de la kadavrejo per dekoj kaj centoj da jam delonge mortintaj homoj. Kaj li fikse okulumis fenestreton, rigardantan el ties subteretaĝo al angulo de la ĝardeno, vidante en malebena respegulaĵo de la lumo en la malnova iriza kaj malpura vitro konatajn trajtojn, kiujn li vidis iam en la vivo aŭ sur portretoj.

Intertempe venis serena, bona vetero. La malsanuloj pasigis tutajn tagojn en freŝa aero en la ĝardeno. En ilia fako de la ĝardeno, ne granda, sed dense kovrita de arboj, ĉie, kie eblis, estis plantitaj floroj. La inspektisto devigis labori en ĝi ĉiujn almenaŭ iom laborkapablajn pacientojn. Dum tutaj tagoj ili balais vojetojn kaj ŝutis sablon sur ilin, elsarkis herbaĉojn kaj akvumis fositajn de ili bedojn kun floroj, kukumoj, akvomelonoj kaj melonoj. Parton de la ĝardeno dense kovris ĉerizarboj. Laŭlonge de ĝi etendiĝis aleoj de ulmoj. Meze sur malgranda artefarita monteto estis aranĝita la plej bela florejo en la tuta ĝardeno. Sur la randoj de la supra placeto kreskis helkoloraj floroj, kaj en la centro pompis granda kaj rara dalio, flava kun ruĝaj makuletoj. Ĝi konsistigis ankaŭ la centron de la tuta ĝardeno, altante super ĝi, kaj oni povis rimarki, ke multaj malsanuloj atribuis al ĝi ian misteran signifon. Al la nova paciento ĝi same ŝajnis io ne tute ordinara, paladio de la ĝardeno kaj domo. Ankaŭ floroj apud ĉiuj vojetoj estis plantintaj de malsanuloj. Ĉi tie estis plej diversaj floroj, troveblaj en ukrainiaj ĝardenetoj: altaj rozoj, helaj petunioj, arbustoj de altaj tabakplantoj kun malgrandaj rozkoloraj floroj, mentoj, taĝetoj, tropeoloj kaj papavoj. Samloke, proksime al la perono, kreskis tri papavaj arbustetoj de nekutima speco. Ili estis multe pli malgrandaj ol la kutimaj kaj distingiĝis de ili pro la eksterordinara heleco de la skarlata koloro. Ĝuste tiu floro mirigis la pacienton, kiam li la unuan tagon post la veno en la malsanulejon rigardis la ĝardenon tra la vitra pordo.

Elirinte unuafoje en la ĝardenon, li antaŭ ĉio, ankoraŭ starante sur la ŝtupoj de la perono, rigardis tiujn helajn florojn. Ili estis nur du. Ili hazarde kreskis aparte de la ceteraj kaj sur nesarkita loko. Densa atriplaro kaj iaj altaj herbaĉoj ĉirkaŭis ilin.

La malsanuloj unu post alia eliris tra la pordo, apud kiu staris gardisto kaj donis al ĉiu el ili dikan blankan ĉapon, trikitan el kotono, kun ruĝa kruco sur la frunto. Tiuj ĉapoj trapasis militon kaj estis aĉetitaj en aŭkcio. Sed la malsanulo, memkompreneble, atribuis al tiu ruĝa kruco specialan, misteran signifon. Li demetis la ĉapon kaj rigardis la krucon, poste la papavajn florojn. La floroj estis pli helaj.

— Ĝi venkas, — la paciento diris, — sed ni vidos, kio okazos.

Li descendis de sur la perono. Ĉirkaŭrigardinte kaj ne vidinte la gardiston, kiu staris malantaŭe, li transpaŝis bedon kaj etendis la manon al la floro, sed ne kuraĝis pluki ĝin. Li sentis varmegon kaj pikan doloron en la etendita mano, kaj poste ankaŭ en la tuta korpo, kvazaŭ intensa fluo de nekonata por li forto radius el la ruĝaj petaloj kaj trapenetrus tutan lian korpon. Li moviĝis pli proksimen kaj etendis sian manon tre proksime al la floro, sed al li ŝajnis, ke la floro defendis sin, radiante venenan, mortigan spiron. Li sentis vertiĝon. Li faris lastan senesperan streĉon kaj jam kaptis la tigon, kiam peza mano malleviĝis sur lian ŝultron. Estis la gardisto, kiu kaptis lin.

— Ne licas pluki, — la maljuna ukraino diris. — Kaj sur la bedon ne paŝu. Multas ĉi tie vi, frenezuloj: ĉiu po unu floron, la tutan ĝardenon vi detruos, — li diris konvinke, ĉiam tenante lin je la ŝultro.

La paciento rigardis lian vizaĝon, silente liberiĝis de lia mano kaj maltrankvile iris laŭ la padeto. “Ho, kompatinduloj! — li pensis. — Vi ne vidas, vi blindiĝis tiel, ke vi protektas ĝin. Sed estu kio ajn, mi ekstermos ĝin. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ ni vidos, kiu pli fortas. Kaj se mi pereos, ĉu ne estas tute egale…”

Li promenis en la ĝardeno ĝis la vespero, konatiĝante kun homoj kaj strange interparolante, dum kio ĉiu el la interparolantoj aŭdis nur respondojn al siaj frenezaj pensoj, esprimataj per absurde-misteraj vortoj. La paciento iris jen kun unu kamarado, jen kun alia, kaj ĝis la fino de la tago li eĉ pli konvinkiĝis, ke “ĉio pretas”, kiel li diris al si mem. Baldaŭ, baldaŭ disfalos la feraj kradoj, ĉiuj ĉi malliberuloj eliros de ĉi tie kaj kuregos al ĉiuj partoj de la mondo, kaj la tuta Tero ektremos, forskuos de sur si la kadukan ŝelon kaj aperos en nova mirakla belo. Li preskaŭ forgesis pri la floro, sed, forirante el la ĝardeno kaj leviĝante sur la peronon, li denove vidis kvazaŭ du ruĝajn karbojn en la densa malheliĝinta herbaro, kiun jam komencis kovri roso. Tiam la paciento postrestis el la homamaso kaj, stariĝinte malantaŭ la gardisto, atendis oportunan momenton. Neniu vidis, kiel li transsaltis la bedon, kaptis floron kaj haste kaŝis ĝin sur sia brusto sub la ĉemizo. Kiam la freŝaj roskovritaj folioj tuŝis lian korpon, li morte paliĝis kaj en hororo larĝe malfermis la okulojn. Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto.

En la malsanulejo oni ŝaltis lampojn. Atendante vespermanĝon, la plej granda parto de la pacientoj kuŝiĝis sur litoj, krom kelkaj maltrankviluloj, kiuj haste paŝis en la koridoro kaj ĉambregoj. La paciento kun la floro estis inter ili. Li iradis, spasme kunpreminte la brakojn kruce sur la brusto. Ŝajnis, ke li volis dispremi, frakasi la planton, kaŝitan tie. Renkontante aliajn, li malproksime ĉirkaŭiris ilin, timante tuŝi ilin per basko de sia vesto. “Ne aliru, ne aliru!” — li kriis. Sed en la malsanulejo malmultaj atentis tiajn kriojn. Kaj li iradis ĉiam pli kaj pli rapide, faris paŝojn ĉiam pli kaj pli grandajn, iradis horon, du horojn en ia furiozo.

— Mi lacigos vin. Mi strangolos vin! — li parolis obtuze kaj malice.

Kelkfoje li grincigis la dentojn.

Oni alportis la vespermanĝon en la manĝejon. Sur la grandajn tablojn sen tablotukoj oni metis po kelkajn lignajn farbitajn kaj oritajn bovlojn kun maldensa milia kaĉo. La pacientoj sidiĝis sur benkoj. Oni disdonis al ili po pecon da nigra pano. Ili manĝis per lignaj kuleroj preskaŭ okope el la sama bovlo. Al kelkaj, kiujn oni nutris pli bone, manĝaĵo estis donita aparte. Nia paciento, rapide englutinte sian porcion, alportitan de la gardisto, kiu vokis lin en lian ĉambron, ne kontentiĝis per tio kaj iris en la komunan manĝejon.

— Permesu al mi sidiĝi ĉi tie, — li diris al la inspektisto.

— Ĉu vi ne vespermanĝis? — la inspektisto demandis, verŝante aldonajn porciojn da kaĉo en bovlojn.

— Mi tre malsatas. Kaj mi bezonas multe refortigi min. Tuta mia subteno estas en la manĝaĵo. Vi scias, ke mi tute ne dormas.

— Manĝu, karulo, por bona sano. Taras, donu al li kuleron kaj panon.

Li sidiĝis ĉe unu el la bovloj kaj formanĝis ankoraŭ enorman kvanton de la kaĉo.

— Nu, sufiĉas, sufiĉas, — la inspektisto diris fine, kiam ĉiuj ĉesis vespermanĝi, sed nia paciento ankoraŭ sidis, kliniĝinte super la bovlo. Li ĉerpis el ĝi per unu mano la kaĉon, kaj la alian forte premis al la brusto. — Vi tromanĝos.

— Aĥ, se vi scius, kiom da forto mi bezonas, kiom da forto! Adiaŭ, Nikolaj Nikolajeviĉ, — la paciento diris, ekstarante de sur la seĝo ĉe la tablo kaj forte premante la manon de la inspektisto. — Adiaŭ.

— Kien do vi? — la inspektisto demandis kun rideto.

— Mi? Nenien. Mi restas. Sed eble morgaŭ ni ne renkontiĝos. Mi dankas vin pro via bonkoreco.

Kaj li ankoraŭ foje forte premis la manon de la inspektisto. Lia voĉo tremis, en la okuloj aperis larmoj.

— Trankviliĝu, karulo, trankviliĝu, — la inspektisto respondis. — Kial tiom mornaj pensoj? Iru, kuŝiĝu kaj profunde ekdormu. Vi bezonas pli multe dormi. Se vi dormos bone, vi baldaŭ resaniĝos.

La paciento ploregis. La inspektisto forturniĝis por ordoni al la gardistoj rapide forpreni la restaĵojn de la vespermanĝo. Post duonhoro en la malsanulejo jam ĉio dormis krom unu homo, kuŝanta vestite sur sia lito en angula ĉambro. Li tremis kvazaŭ pro febro kaj spasme premis sian bruston, plene trasorbitan, kiel ŝajnis al li, per nekredeble mortiga veneno.

V

Bildo de Neringa StaraitieneLi ne dormis la tutan nokton. Li estis plukinta tiun floron, ĉar vidis en tiu konduto heroan agon, kiun li devis fari. Ĉe la unua rigardo tra la vitra pordo la skarlataj petaloj altiris lian atenton, kaj al li ŝajnis, ke ekde tiu minuto li plene konsciis, kion ĝuste li devas efektivigi en la mondo. En tiu hela ruĝa floro akumuliĝis la tuta malbono de la mondo. Li sciis, ke el papavoj oni produktas opion. Eble tiu penso, kreskante kaj ricevante monstrajn formojn, igis lin krei teruran halucinan fantomon. La floro laŭ lia imago enkorpigis en si la tutan malbonon. Ĝi ensorbis la tutan senkulpe verŝitan sangon (ĝuste pro tio ĝi tiom ruĝis), ĉiujn larmojn, la tutan galon de la homaro. Ĝi estis mistera, terura estaĵo, antagonisto de Dio, Arimano, ricevinta modestan kaj senkulpan aspekton. Endis pluki kaj mortigi ĝin. Sed tio ne sufiĉos: endis ne lasi ĝin dum la morto elverŝi tutan sian malbonon en la mondon. Jen kial li kaŝis ĝin sur sia brusto. Li esperis, ke ĝis la mateno la floro perdos tutan sian forton. Ĝia malbono transiros en lian bruston, en lian animon, kaj tie ĝi estos venkita aŭ venkos — tiam li mem pereos, mortos, sed mortos kiel honesta batalanto kaj kiel la unua batalanto de la homaro, ĉar ĝis nun neniu kuraĝis batali samtempe kontraŭ la tuta malbono de la mondo.

— Ili ne vidis ĝin. Mi sukcesis vidi. Ĉu mi povas lasi ĝin vivi? Pli bonas morto.

Kaj li kuŝis, senfortiĝante pro la fantoma, neekzistanta batalo, tamen senfortiĝante. Matene la asistanto trovis lin apenaŭ viva. Sed malgraŭ tio post iom da tempo la ekscitiĝo venkis, li salte ellitiĝis kaj, kiel antaŭe, komencis kuradi tra la malsanulejo, parolante kun pacientoj kaj kun si mem pli laŭte kaj malkohere ol iam ajn. Oni ne lasis lin veni en la ĝardenon. Vidante, ke li malpeziĝas kaj neniam dormas, sed ĉiam paŝadas, la doktoro ordonis injekti sub lian haŭton grandan dozon da morfino. Li ne rezistis: feliĉe, tiumomente liaj frenezaj pensoj iel koincidis kun tiu procedo. Li baldaŭ ekdormis. La furioza moviĝado ĉesis, kaj la laŭta melodio, konstante akompaninta lin, kreita el la takto de liaj impetaj paŝoj, malaperis el la oreloj. Li senkonsciiĝis kaj ĉesis pensi pri ĉio, eĉ pri la dua floro, kiun endis pluki.

Tamen li plukis ĝin post tri tagoj, antaŭ la okuloj de la maljunulo, kiu ne sukcesis preventi tion. La gardisto ekpersekutis lin. Kun laŭta jubila krio la paciento enkuris la malsanulejon kaj, ĵetinte sin en sian ĉambron, kaŝis la planton sur la brusto.

— Hej, kial vi plukas la florojn? — demandis la alkurinta gardisto. Sed la paciento, jam kuŝanta sur la lito en la kutima pozo kun la krucitaj brakoj, ekparolis tian absurdon, ke la gardisto nur silente demetis de sur li la ĉapon kun la ruĝa kruco, forgesitan en la hasta fuĝo, kaj foriris. Kaj la fantoma batalo rekomenciĝis. La paciento sentis, ke el la floro elrampas la malbono, kiel longaj, serpentosimilaj torentoj. Ili ĉirkaŭvolvis lin, kunpremis la membrojn kaj trasorbis la tutan korpon per sia terura enhavo. Li ploris kaj preĝis al Dio dum paŭzoj inter malbenoj, adresataj al sia malamiko. Ĝis la vespero la floro forvelkis. La paciento tretis la nigriĝintan planton, levis la restaĵon de sur la planko kaj portis en la banĉambron. Ĵetinte la senforman buleton de verdaĵo en fornon, inkandeskan pro ŝtonkarbo, li longe rigardis, kiel lia malamiko siblis, ŝrumpis kaj finfine transformiĝis en neĝe blankan buleton de cindro. Li blovis, kaj ĉio malaperis.

La sekvan tagon la paciento ekfartis pli malbone. Terure pala, kun enfalintaj vangoj, kun brulantaj okuloj, profundiĝintaj en la okulkavoj, li, ŝanceliĝante kaj ofte stumblante, daŭrigis sian furiozan paŝadon kaj parolis, parolis senĉese.

— Mi ne volus apliki perforton, — la ĉefkuracisto diris al sia asistanto.

— Sed ja necesas haltigi tiun laboron. Hodiaŭ li pezas naŭdek tri funtojn. Se tio daŭros, li mortos post du tagoj.

La ĉefkuracisto enpensiĝis.

— Ĉu morfinon? Ĉu kloralon? — li diris duondemande.

— Hieraŭ morfino jam ne efikis.

— Ordonu ligi lin. Tamen mi dubas, ke li restos vivanta.

VI

Kaj oni ligis la pacienton. Li kuŝis, vestita per trudkitelo, firme ligita al la feraj rungoj de sia lito per larĝaj tolbendoj. Sed la furiozo de liaj movoj ne malpliiĝis, prefere kreskis. Dum multaj horoj li obstine penis liberigi sin de la ligiloj. Finfine foje per forta impeto li disŝiris unu el la bendoj, liberigis la gambojn kaj, elglitinte el sub la ceteraj bendoj, komencis kun la ligitaj brakoj paŝi en la ĉambro, kriante sovaĝajn, nekompreneblajn vortojn.

— Ho, vi, damnita!.. — la enirinta gardisto ekkriis en la ukraina lingvo. — Kiu diablo vin helpas! Gricko! Ivan! Venu rapide, ĉar li malligis sin.

Ili triope ĵetis sin sur la pacienton, kaj komenciĝis longa luktado, laciga por la atakantoj kaj turmenta por la sindefendanto, kiu estis elspezanta la reston de sia elĉerpita forto. Finfine oni faligis lin sur la liton kaj ligis eĉ pli firme ol antaŭe.

— Vi ne komprenas, kion vi faras! — la paciento kriis, anhelante. — Vi pereas! Mi vidis la trian, ĵus ekflorintan. Nun ĝi jam pretas. Lasu min fini la aferon! Endas mortigi ĝin! Mortigi! Mortigi! Tiam ĉio estos finita, ĉio savita. Mi sendus vin, sed fari tion povas nur mi. Vi mortus pro sola tuŝo.

— Silentu, juna sinjor', silentu! — la maljuna gardisto diris kaj restis deĵori ĉe la lito.

La paciento subite eksilentis. Li decidis trompi la gardistojn. Oni tenis lin ligitan dum la tuta tago kaj lasis en tiu stato por la nokto. Nutrinte lin per vespermanĝo, la gardisto sternis ion apud la lito kaj kuŝiĝis. Post unu minuto li profunde dormis, kaj la paciento komencis la laboron.

Li fleksiĝis tutkorpe por tuŝi la feran laŭlarĝan rungon de la lito kaj, trovinte ĝin palpe per la mano, kaŝita en la longa maniko de la trudkitelo, komencis rapide kaj forte froti la manikon kontraŭ la fero. Post iom da tempo la dika veltolo cedis, kaj li liberigis la montrofingron. Poste la afero rapidiĝis. Kun lerteco kaj elasto tute nekredeblaj por sana homo li malligis malantaŭ si la nodon, kiu kuntenis la manikojn, malŝnuris la kitelon kaj post tio longe fiksaŭskultis la ronkadon de la gardisto. Sed la maljunulo dormis profunde. La paciento demetis la trudkitelon kaj malligis sin de la lito. Li estis libera. Li ekzamenis la pordon: ĝi estis ŝlosita elinterne, kaj la ŝlosilo probable kuŝis en la poŝo de la gardisto. Timante veki lin, li ne kuraĝis esplori la poŝojn kaj decidis foriri el la ĉambro tra la fenestro.

Estis kvieta, varma kaj malluma nokto. La fenestro estis malfermita. Steloj brilis en la nigra ĉielo. Li rigardis ilin, distingante konatajn konstelaciojn kaj ĝojante pro tio, ke ili, kiel al li ŝajnis, komprenas lin kaj kunsentas kun li. Palpebrumante, li vidis senfinajn radiojn, kiujn ili sendis al li, kaj la freneza decidemo kreskis. Li bezonis fleksi flanken dikan stangon de la fera krado, rampi tra la mallarĝa breĉo en la strateton, kovritan de arbustoj, transgrimpi la altan ŝtonan barilon. Tie estos la lasta batalo, kaj poste — venu eĉ morto.

Li provis fleksi la dikan stangon permane, sed la fero ne cedis. Tiam, plektinte ŝnuron el la fortikaj manikoj de la trudkitelo, li kroĉis per ĝi lancon, forĝitan ĉe la fino de la stango, kaj ekpendis sur ĝi tutkorpe. Post senrezulta streĉo, preskaŭ elĉerpinta la restaĵon de lia forto, la lanco fleksiĝis. La mallarĝa elirejo estis malfermita. Li puŝis sin tra ĝi, skrapvundante siajn ŝultrojn, kubutojn kaj la nudajn genuojn, trapenetris la arbustaron kaj haltis antaŭ la muro. Ĉio silentis. La lumo de noktaj lampoj lumigis elinterne la fenestrojn de la grandega domo. Neniu estis videbla en ili. Neniu rimarkos lin. La maljunulo, deĵoranta ĉe lia lito, verŝajne, dormis profunde. La steloj tenere palpebrumis per la radioj, penetrantaj en la profundon de lia koro.

— Mi venas al vi, — li flustris, rigardante la ĉielon.

Falinte post la unua malsukcesa provo, kun forŝiritaj ungoj, sangantaj manoj kaj genuoj, li komencis serĉi oportunan lokon. Tie, kie la barilo kuniĝis kun la muro de la kadavrejo, el ĝi kaj el la muro estis elfalintaj kelkaj brikoj. La paciento palpe trovis la breĉojn kaj uzis ilin. Li surgrimpis la barilon, kaptis la branĉojn de ulmo, kreskanta transe, kaj senbrue malsupreniĝis laŭ la arbo sur la teron.

Li ĵetis sin al la konata loko ĉe la perono. La kapeto de la floro, kunmetinta la petalojn, klare kaj kontraste malhelis en la rosa herbo.

— La lasta! — la paciento flustris. — La lasta! Hodiaŭ estos venko aŭ morto. Sed por mi jam tute ne gravas. Atendu: mi baldaŭ estos kun vi, — li diris, rigardante la ĉielon.

Li elŝiris la planton, dispecigis ĝin, ĉifis kaj, tenante ĝin enmane, revenis samvoje en sian ĉambron. La maljunulo dormis. La paciento, tuj post kiam li venis al la lito, falegis sur ĝin svene.

Matene oni trovis lin malviva. Lia vizaĝo estis kvieta kaj serena. La konsumitaj trajtoj kun la maldikaj lipoj kaj profunde enfalintaj fermitaj okuloj esprimis fieran feliĉon. Kiam oni metis lin sur brankardon, oni provis malfermi lian manon kaj elpreni la ruĝan floron. Sed la mano rigidiĝis, kaj li forportis sian trofeon en la tombon.

Tradukis Miĥail Povorin

Pro ĉi tiu traduko Miĥail Povorin iĝis laŭreato de Liro-2005
en la branĉo Traduka prozo el la rusa lingvo.


Georg Trakl

Georg Trakl

Vintre

En frida blank' la agra bril'.
Soleca ĉielo sin vaste etendas.
Super lag' monedoj flug-pendas,
Ĉasistoj venas de l' silvo-hil'.

En nigraj pintoj loĝas silent'.
Huŝ! fajra brilet' elkabane.
Foj-foje sleda tint' lontane,
Leviĝas lante lun-arĝent'.

Dissangas vild' ĉe kampa lim'
Kaj korvoj plaŭdas en sangaj riveroj.
Pafite trem-flavas kaneroj.
En vaka bosk': frost', fum', paŝim'.

Tradukis el la germana Reinhard Haupenthal

Pri la aŭtoro

Georg Trakl (1887–1914). Post farmaciaj studoj militara apotekisto frue drog-dependa. Grava aŭstra lirikisto de la frua ekspresionismo kun metaformismo kaprica kaj malfacile alirebla. Influita de la franca simbolismo (Baudelaire, Rimbaud, Verlaine). Per obskuraj vizioj, molaj versoj muzikemaj profetas la venontan kaoson de sia epoko pereo-porta kaj katastrof-graveda per tonoj ve-sopiraj, profunda funebro, melankolio kaj rezignacio. Liaj temoj: la demoneco de la vivo, la mavo, kulpo, sufero, pereemo, morto kaj neniiĝo. Rimitan lirikon sekvis liber-ritmaj himnoj kun loziĝo de logike-sintaksaj strukturoj. Trakl forte influis la ekspresionisman lirikon kaj la germanan lirikon post 1945.

R.H.


Orhan PamukLibroj, kiuj lumigas homojn

Atribuinte ĉi-jaran premion por literaturo al Orhan Pamuk, la Nobela Komitato post kelkaj dubindaj decidoj faris finfine bonan, prudentan kaj meritoplenan elekton. Kompreneble, kelkaj samlandaj malprogresemuloj nur indigne gratulis Pamuk-on. Ankaŭ kelkaj eksterlandaj kverelemuloj suspektis decidon motivitan politike. (Tamen ili ne komprenas, ke preskaŭ ĉiu valora literatura verko estas iusence politika, sed preskaŭ neniu politika verko estas literature valora.)

Politiko

Do, iom pri politiko. En Turkio estas abomena §301: se vi iel makulas la “turkecon”, inkluzive de la honoro de la ŝtato, vi estos punita. Sekve preskaŭ ĉiu grava artisto kaj verkisto en Turkio estis iam en konflikto kun tiu paragrafo, kiu efektive estas honto por turkeco. Pro inerciemo de la okcidenteŭropa publiko ne ĉiuj procezoj surbaze de tiu abomena paragrafo estas vaste konataj (http://memri.org/bin/articles.cgi?Page=archives&Area=sd&ID=SP106606), tamen la klopodo procezi kontraŭ Pamuk kaptis la atenton. Pamuk aludis en 2005 en svisa gazeto, ke okazis amasmurdado fare de turkoj, sed li evitis la uzon de la vorto genocido, sed tio jam sufiĉis por ofendi “turkecon”.

Armenoj

En literatura prilaboro Pamuk distilis la nuntempan realecon en la romano Neĝo (Kar, 2002) — la plej “politika” romano, kiun li verkis ĝis nun. En la eta urbo Kars, proksime al la limoj al Armenio kaj Kartvelio iam ekzilita ĵurnalisto Ka (la nomo ja vekas asociojn al Kafka) renkontas mikrokosme malsamajn tavolojn de la turka socio. Dum tri tagoj ĉiuj loĝantoj estas baritaj de la ekstera mondo; ili jam estas eta mondo en si mem: turkoj, kurdoj, armenoj, rusoj kaj pliaj malplimultoj — modelo por la bunta multfaceteco de Turkio. Ili vivas en diversaj tavoloj de la historio, estas kvazaŭ samtempeco de malsamtempaĵoj. Kars fariĝas la kampo de streĉo inter Oriento kaj Okcidento. (Ĉu tio ne memorigas nin pri “nia urbeto” en la Demonoj de Dostojevskij?) Inter tiuj influoj vivas homoj kun siaj streboj, serĉante individuan identecon, feliĉon — kaj antaŭ ĉio dignon. Pamuk mirinde donas al ili personan voĉon. Ofte li klopodas eviti kliŝajn etikedojn, vortojn, kiuj nur emociigas la debaton kaj baras la vojon al kompreno. Eble ŝarioŝatanto estas pli neŭtrala nomo ol islamisto, aŭ ribelulo sonas pli afable ol PKK-teroristo… Ĉiukaze Pamuk donas al ni novan rigardon al eventualaj motivoj de homoj, kiuj fuĝas en religion aŭ terorismon, kaj ankaŭ ili fariĝas parto de lia literatura kosmo.

“Kial mi estas tiu, kiu mi estas”

Komprenigi la malsamecon kaj percepti samajn strukturojn en la orienta kaj okcidenta pensmaniero estas unu el la grandaj temoj de Pamuk. En La Blanka Kastelo (Beyaz kale, 1985) juna italo estas kaptita de turkoj kaj pludonita al iel freneza sciencisto. Tiu promesas al la italo la liberecon kontraŭ scio. Ili similas fizike unu al la alia kaj iom post iom iliaj identecoj preskaŭ kunfandiĝas, kaj la leganto ne plu scias, kiu estas la turka mastro kaj kiu la itala sklavo. Orienta religiemo kaj okcidenta raciemo kuniĝas.

En tiu frua romano Pamuk ankoraŭ ludas kun la mistika elemento kaj li plezurigas per ŝaradoj en la maniero de La nomo de la rozo de Eco. Pli serioze li prilaboras la mistikan temon en La Nigra Libro (Kara kitap, 1990) kaj en La Nova Vivo (Yeni hayat, 1994). En ambaŭ romanoj la protagonisto serĉas sian koramikinon. En la unua libro la serĉo okazas en la labirintoj de Istanbulo, en la dua Pamuk gvidas nin tra same labirinta Turkio.

Metaforoj

Pamuk utiligas en mirinde efika maniero metaforojn. En ĉi tiu artikoleto mankas loko por vaste montri, kiel li faras tion. Do, nur eta ekzemplo (bedaŭrinde mi devas traduki laŭ traduko, ĉar mi ne kapablas legi la lingvon de la verkisto) el Neĝo:
Mi rigardas la scenon dum la nokto, en mallumo, el fenestro. Ekstere estas du blankaj muroj, altaj kaj sen fenestroj, kiel la muroj de kastelo. Kiel du muroj, kiuj frontas unu la alian. Mi rigardas timeme en la malvastan abismon inter ili, kiu etende eliras antaŭ mi. La strateto en la loko, kie Allah ne estas, estas, kiel en Kars, neĝkovrita kaj marĉa, sed ĝia koloro estas siringviola. En la mezo de la strateto estas io, kio diras “Haltu!” al mi, kaj mi rigardas ĝis la fino de la strateto, ĝis la fino de la mondo. Jen estas arbo, nuda arbo sen folioj. Pro tio ke mi rigardas ĝin, ĝi subite ruĝiĝas kaj ekkaptas fajron. Tiam ekestiĝas en mi kulposento, ĉar mi estis scivolema pri la loko, kie Allah ne estas. Tiam la arbo reprenas sian antaŭan malhelan koloron.
La leganto renkontas dise similajn erajn bildojn, kiuj iom post fariĝas densa ampleksaĵo — sed ankaŭ sen rekoni tiujn bildojn eblas frandi liajn librojn.

En La Nova Vivo Pamuk esploras la paralelojn inter romantika naturmistiko (la libro havas moton de Novalis) kaj islama sufi-mistiko (magra klarigo en Esperanto). La vojo al mistika sperto estas ofte priskribita kiel vojaĝo — ekzemple en la verkoj de Tereza el Avila kaj Johano de la Kruco. Same la personoj vojaĝas multe serĉante koramikon. Tiu unuiĝo kun la koramiko estas la celo de sufi-mistikulo. Tiu celo estis ĉiam suspekta por ajna ortodoksio, simple pro tio, ke la mistikuloj havas perspektivon, kiu estas pli vasta ol la mallarĝeco de dogmo permesas. (En la kristana mondo tiu sperto, kiu troveblas en ĉiu religio havas foje la nomon kenosis. Vidu: Karen Armstrong The Great Transformation, 2006). Pamuk vidas en tio kunligan elementon inter Okcidento kaj Oriento kaj se homoj interatentas, kion ili kunigas, tiam ili espereble ne plu parolas pri Okcidento kontraŭ Oriento, sed anstataŭas tiujn etikedojn per Progreso kaj Malprogreso.

Kaj nemistikuloj? Ili havas kompleksan vivon, peritan de la literaturo. “Ĉar nenio povas esti tiel mirinda, kiel la vivo. Krom la literaturo. Krom la literaturo. Jes, kompreneble, krom la literaturo, la ununura konsolanto”.

Wolfgang Kirschstein


Piratado kaj sabotado de esperanto-muziko

[Iom koncizigita teksto, kompilita de Flo je debato inter artistoj kaj aktivuloj de EUROKKA / Vinilkosmo.]

De pli malpli tri jaroj muziko suferas akran krizon pro la novaj teknologioj, kiuj evoluas fulmrapide (interreto, MP3, podkastoj…). Al tio aldoniĝas senbrida KD-kopiado pro granda disvastiĝo de personaj komputiloj. La disko-industrio konstatas drastan falon de vendoj, KD-fabrikoj fermiĝas kaj maldungas sian personaron. Kelkaj eldonejoj serĉas alternativojn vendante muzikojn rete. Eĉ bandoj provas aperigi siajn albumojn ne sur KDoj sed sur USB-ŝlosiloj. Sed neniu scias, kio okazos kun la muziko en la venontaj jaroj.

Esperanto-muziko havas la samajn problemojn kiel la malgrandaj eldonejoj, sed la konsekvencoj estas pli gravaj ol por la neesperanta muziko, ĉar muzikeldonejoj malmultas en Esperantio. Unu el la ĉefaj, Vinilkosmo, delonge atentigas pri la rapida evoluo de la aktualaj teknikoj kaj pri la danĝero de kopiado de diskoj kaj de elŝutado en interreto.

La tuj sentebla konsekvenco estas falo de la diskovendoj kaj kresko de senpaga muzikelŝutado en interreto. Tio okazas, kvankam la artistoj kaj Vinilkosmo disponigas libere du-tri muzikojn de ĉiu albumo varbcele en la reto (Vinilkosmo, MusicExpress, ktp.).

Eldoni muzikon ne estas simple preni la muzikon de disko kaj meti ĝin enreten… Eldoni muzikon estas grandega laboro unue de la artistoj, kiuj elpensas ĝin, verkas, komponas kaj poste ludas, kantas kaj registras la muzikon… por kelkaj artistoj tio postulas jarojn da senĉesaj streboj kaj sinoferoj. Poste la eldonejo kunlaboras kun la artistoj por produkti, eldoni kaj distribui la artajn verkojn… kaj zorgi pri la “komerca” flanko de la muziko.

Tiu komerca flanko estas produktado kaj eldonado de muziko, kaj ĝi kostegas. Nur dank' al la vendado de la diskoj eldonitaj eblas daŭrigi la produktadon kaj eldonadon de novaj diskoj. Tiel mono investita en muziko povas esti reinvestita por novaj produktaĵoj.

Por havi ideon, kiom kostas produkti kaj eldoni diskon, en la sekva tabelo estas dispartigitaj kostoj por unu el la lastaj eldonoj de Vinilkosmo. Temas pri eldono de 1000 ekzempleroj kaj la tuta produktkosto 9880 EUR.

Suma prezo por unu KD estas 15,05 EUR sen imposto (vendoprezo al la publiko)

Surbendigaj kostoj 4,65 EUR
Mastrigado 1,07 EUR
Grafika laboro 1,01 EUR
Aŭtorrajtoj 1,06 EUR
Presado 1,57 EUR
Varbado 1,63 EUR
Tantiemoj 0,92 EUR
Administrado /Stoko 2,00 EUR
Profito 1,15 EUR

La plej malbona situacio estas en la Suda Ameriko, Afriko kaj Azio, kie esperanto-muziko ne estas alirebla pro la altaj prezoj de la eŭrope eldonitaj diskoj. Vinilkosmo serĉis solvojn per partnera eldonado kun BEL (Brazila Esperanto-Ligo) por disponigi siajn diskojn en la Suda Ameriko (bedaŭrinde, ĝis nun sensukcese). Nun estas nova projekto starigi partneran eldonadon kun Kosmuzik en Brazilo. Sed organizi tion postulas tempon kaj, ĉefe, monon. Dume la situacio malpliboniĝas…

Vinilkosmo ekspertis novan fenomenon: piratado en retpaĝoj kaj blogoj. La unua, kiu tiel agis, estis bazita en Argentino kaj tute kontraŭleĝe disponigis por libera elŝutado ses albumojn de Vinilkosmo kaj unu de BEL. Tio estas senskrupule ŝtela misago. Ĝi sabotas la laboron por esperanto-muziko, kiun la artistoj kaj la eldonejoj strebas fari.

Artistoj kaj muzikeldonejoj estas intime ligitaj kaj funkcias kune, ĉar ili helpas unu la alian, kaj ili bezonas unu la alian… La muzikoj de eldonitaj diskoj apartenas al la artistoj, kaj neniu rajtas uzi ilin por publika disvastigo, krom se estas interkonsento kun la artisto/eldonejo. Ne eblas fari kion ajn pere de muzikoj, kiuj apartenas al la artistoj, kaj certe ne eblas disponigi ilin senpage al la publiko, sen peti la permeson de la artistoj kaj eldonejo, precipe kiam la diskoj estas vendataj.

Esperanto-muziko estas unu el la plej vivantaj partoj de la esperanto-kulturo. La eldonejoj strebas teni ekvilibron por daŭre alporti al la esperanto-movado kaj al esperanto-kulturo konstantan fluon de novaj eldonaĵoj, de novaj artistoj. Piratado (ŝtelado de muziko) frakasas tian laboron kaj povas rapide dronigi la eldonejojn… Ĝi rompas la ekvilibron de la eldonejoj kaj endanĝerigas la eldonejojn kaj la artistojn, kaj eĉ la muzikan kulturon mem… Tial pro piratado post kelkaj jaroj la esperanta kulturo povos rapide eksuferi, malriĉiĝi kaj kadukiĝi.

Feliĉe, ĉi-foje la artistoj kaj Vinilkosmo sukcesis argumenti kaj konvinki la piratan blogon ĉesigi tiun sabotadon. Se tio ne okazus, la eldonejo estus devigita interrompi sian aktivadon kaj prokrastigi aŭ forlasi siajn projektojn kaj preparatajn produktaĵojn por eviti bankrotiĝon.

Neniu eldonisto prenus riskon, eldonante diskojn, sen esti certa disvendi ilin. Neniu esperanta eldonejo havas financajn rimedojn por riski fiaskon pro mallojala konkurenco fare de piratoj. Kiam la eldonejoj ĉesos produkti novajn muzikojn kaj ne plu reeldonos elĉerpitajn diskojn, la piratoj malaperos, ĉar ili nenion plu povos pirati sed certe tiam jam estos tro malfrue. Sed dubindas ke piratoj mem ekproduktos esperanto-muzikon por disdoni ĝin senpage interrete.

Espereble, la piratoj ĉesos aktivi kontraŭ la profesie eldonita esperanto-muziko antaŭ ol estos tro malfrue kaj esperanto-muziko fariĝos dezerto… Sed estu ege klare, ke esperantisto, kiu elŝutas piratitan muzikon, fariĝas komplico kaj respondecas pri la mortigo de esperanto-kulturo kaj kontribuas al ĝia entombigo.

Nura ebla subteno estas aĉetado de la originalaj diskoj. Varbcele estas disponeblaj tute libere muzikoj ĉe http://www.musicexpress.com.br/novaĵoj.asp kaj muzikvideoj ĉe http://farbskatol.net/

Ĝeneralaj informoj pri esperanto-muziko haveblas ĉe http://artista.ikso.net

En la retejo de Vinilkosmo eblas aĉeti diskojn.

Kontribuis: Emilio Cid, Bertilo Wennergren, Martin Wiese, Ferriol Macip, Rogener Pavinski, David Emil Wickström, Gunnar Fischer, Jean-Marc Leclercq, Ĵenja Amis, Amir Hadziahmetović, Flavio Fonseca kaj Floréal Martorell


Gajan Kristnaskon!

Osmakowicz, Anna. En Kristnaska hor': Kristnaskaj kantoj kaj pastoraloj kantataj en Pollando. — [s.l.] LG-Mix, 2005.

Esperanta muzika kulturo dum sia ne tiom longa evoluo ensorbis multajn kantojn de diversaj popoloj. La plej bona disvastigo de la kantoj eblas, se ili estas fiksitaj en iu sonportilo: disko, bendo, kasedo. Lastatempe aperas multaj diskoj enhavantaj muzikon kun teksto en esperanta traduko. Sed kompreneble ili ne sufiĉas por konatigi plurnacian esperantistaron kun riĉa nacia kanta kulturo. Tial apero de la disko En kristnaska hor', en kiu Anna Osmakowicz kantas popularajn en Pollando Kristnaskajn kantojn, estas bonvena.

Kristnaskaj kantoj, kvankam ili estas ŝatataj kaj ofte kantataj en multaj landoj, ne tiom ofte aperas en Esperanto. Oni povas nomi nur la diskon Kristnaska kordo (25 kantoj, 2003) de senakompana kantgrupo el Nederlando Akordo. Inter 14 kantoj en la nova disko de Anna Osmakowicz nur 2 koincidas kun tiuj en la disko de Akordo: “Paca nokt'” kaj “Blankan Kristnaskon” (ĉe Akordo ĝi nomiĝas “Kristnasko blanka”). Sed en ĉi disko estas alia traduko (eĉ esperantigita el alia lingvo) kaj la kantmaniero de Anna estas tute alia. Ŝi kantas sola kun elektromuzika akompano farita de Leszek Gryczka, kio ebligas al ŝi pli libere trakti ritmon de l' kantoj kaj variigi ties melodiojn.

La kantoj estas bele prezentitaj danke al ĉarma foto farita de Juliusz Multarzyński, kovrilpaĝo kaj grafika prilaboro de Adam Bolesta kaj preso de Vegart. Aparta agrabla surprizo por muzikantoj estas en tio, ke la teksta suplemento enhavas ankaŭ muziknotojn de preskaŭ ĉiuj kantoj (krom la lasta).

Perfektaj laŭ sia beleco melodioj de la prezentitaj kantoj, multaj el kiuj estis dum jardekoj kaj eĉ jarcentoj de sia estado en popolo pliharmoniigitaj, ne povas lasi aŭskultanton indiferenta. Bela voĉo de la kantistino plifortigas trankvilecon, harmoniecon kaj pacemon, kiujn portas la kantoj al homaj animoj.

La Kristnaskaj kantoj sekvas unu la alian ne en hazarda ordo, sed sinsekve laŭ enhavo (serĉado de loko por la naskiĝo, mem naskiĝo, informo pri naskiĝo, veno de la paŝtistoj kun donacoj, la unuaj agoj de Dio, komuna Kristnaska festo) kaj kontraste laŭ muziktipo. En iuj kantoj oni povas facile malkovri praĝenrojn de ĉi kanto. Ekzemple, “Al Paŝtistoj la anĝel'” similas mezepokan ĥoralon, kaj “Di' naskiĝas” — polan solenan dancon polonezo.

El 14 kantoj nur en 5 estas indikita aŭtoro, ĉiuj aliaj havas nur rimarkon, ke la kanto estis verkita en la XVIIIa aŭ XIXa jarcento. Plejparton de la kantoj tradukis en esperanton Wiesław Tomaszewski kaj kelkajn kantojn — Irena Łowińska. Esperanta teksto sonas bele. Bedaŭrinde mi ne povas kompari kun originalo, ĉar ne havas tekstojn en alia lingvo. En kelkaj lokoj oni povas renkonti nekoincidon de silabaj kaj muzikaj akcentoj (“Alrapidis Betleĥemon”). Tio povas okazi en antikva aŭ popola muziko. Eble simila strangaĵo estas en originalo, sed kiel tion kontroli? Estus bone, se oni aldonus al la disko dulingvan tekston.

Certe, granda laboro de diskproduktintoj ne povis resti sen mankoj. Tiuj ne forstrekas meritojn de la tuta disko, ĉar temas pri mistajpaĵoj sur la koverto kaj en la akompana broŝuro, i.a., pro iuj problemoj kun ĉapelitaj literoj.

Bone, ke estas muziknotoj kun literitaj akordoj, sed estus eĉ pli bone, se ili koincidus al reala kantado de Anna Osmakowicz. Tio okazas ne ĉiam. En kelkaj kantoj muzika enkonduko reale sonanta estas tute alia ne nur rilate al skribitaj muziknotoj mem, sed ankaŭ rilate al kvanto de taktoj en tiuj (“Alrapidis Betleĥemon”, “Paca nokt'”, “Dum nokt' silenta”, “Al la kripo”, “Di' naskiĝas”). Tiukaze pli bone estas, se muzika enkonduko, interstrofa muziko kaj postmuziko estas tute ne fiksita en muziknotoj, ĝuste tiel, kiel estas en kantoj “Mankis la loko”, “Al Paŝtistoj la anĝel'”, “Stel' arĝenta”, “Ni faru lumojn”. Ankaŭ tute strange estas, ke la unua kanto “Mankis la loko” voĉe sonas en minoro, sed estas skribita en maĵoro. Foje okazas, ke paŭzoj inter tekstaj linioj en muziknotoj forestas, kvankam en reala kantado ili ĉeestas en ĉiuj strofoj (“Mankis la loko”).

La kantistino klare prononcas ĉiujn vortojn, tamen aŭdeblas ofta peko de slavoj kaj litovoj: j inter i kaj posta vokalo.

Estas videble, ke la tekstoj kaj notoj de diversaj kantoj estas prenitaj el diversaj fontoj kaj oni eĉ ne provis sistemigi muziknotan kaj tekstan skribmanieron. Jen estas skribitaj notoj kun vostetoj (“Mankis la loko”), jen en similaj kondiĉoj — kun interlinioj (“Alrapidis Betleĥemon”). En la teksto iam nova tekstlinio koincidas kun komenco de nova frazo en muziko (“Alrapidis Betleĥemon”), sed iam tiu estas tute hazarda (“Marŝu vigle”). En iuj tekstoj tute nekompreneble estas uzita haltostreko (“Mankis la loko”, “Dum nokt' silenta”, “En Betleĥemo”, “Kiam la Kristnaskon”).

La kantmaniero de Anna Osmakowicz ne povas ne allogi aŭskultantojn per tute libera persona interpreto, ĉarma sed iam malproksima de la aldonita skribita muziknota teksto. Povas esti, ke ŝi pravas, ĉar originalo nuntempe jam ne aktualas. Do, aŭskultu kaj decidu mem!

Irina Mironova


Ricevitaj libroj

Bronikowska, Maria. Pri Janusz Korczak flustre: Poemaro / Tradukis el la pola Irena Szanser. — CzeladŻ: Hejme, 2006. — 36 pĝ. — [Donaco de Hejme].

Florenco — spuroj de alia historio. — Firenze: Comune di Firenze; Pisa: Edistudio, 2006. — 24 pĝ., il. — [Donaco de Aleksej Korĵenkov].

Kongresa libro. 91a Universala Kongreso de Esperanto. Florenco, 2006. — Rotterdam: UEA, 2006. 136 pĝ., il. — [Donaco de Aleksej Korĵenkov].

Kraft, Karel. Heroo de amo: La vivo de Přemysl Pitter. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2006. — 196 pĝ., il. — [Donaco de KAVA-PECH].

Minnaja, Carlo; Ŝejpak, Anatolo. Elektitaj lekcioj pri historio de scienco kaj tekniko. — Moskvo: Moskva Ŝtata Industria Universitato, 2006. — 251 pĝ., il.; 300 ekz. — [Aĉeto].

Torino ĉiam moviĝanta / Tradukis el la itala Fabrizio Pennacchietti. — Torino: Città di Torino, 2006. — 20 pĝ., il. — [Donaco de Aleksej Korĵenkov].

Пирон, Клод. Европейское хитросплетение языков / Перевод с эсперанто Виктора Ароловича. — М.: РоСЭ; Импэто, 2004. — 16 с. — [Donaco de Viktor Aroloviĉ]. 


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 12 (146)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo