Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. № 2 (148)

Fotis Alejandro Pareja

Sur la kovrilpaĝo estas parto de amuziĝantaj partoprenantoj de la kvina Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand en Trier. (Fotis Alejandro Pareja)


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Komentario

Du famaj despotoj forpasis en du diversaj partoj de la globo, diversaj longitudaj kaj latitudaj hemisferoj, en landoj kun diversaj kulturaj tradicioj. Ŝajne, Turkmenio preskaŭ unuanime priploris sian grandan patron. Evidente, en Ĉilio oni havis tre kontrastajn reagojn je la morto de la eksdiktatoro. Kaj kvankam la homaro en la resto de la mondo (almenaŭ per lango de siaj amaskomunikiloj) opinias la unuan multe pli uzurpa kaj aŭtokrata, ĝi estas multe pli elokventa en kondamnoj kontraŭ la dua. La paradokso malaperas, se ni konsideras la influon de azia fatalismo.

La mondo kutimas trankvile spekti eternan klasikan dramon (eĉ se tragedion), kie nenio dependas de la volo de la protagonistoj. La sorto — plej abomena tipo de rutino — fikse determinas ĉiun rolon, — konkorde saltas marionetoj, kaj ĉiu vojo estas certa kiel orbito. Alia estas aventura dramo sur la scenejo, kie polifonio de voloj produktas plej strangajn kaj subitajn derivojn en la ago. Tiel aspektas, ekzemple, la futbalo. Des pli tia estas la socia vivo en la landoj, kies popoloj havas la kutimon sin senti subjekto de sia historio. Ni miras pri bizara harmonio en kiu la patro de la nacio dekoras la supran punkton de la piramido dum la ŝajne — aŭ vere — dankemaj regnanoj pacience grupigas sin sube. Tiu paco apenaŭ provokas indignon, ĝi atestas pri certa interna stabileco, iuspeca fino de la historio. La indignon provokas persono, kiu sin despotigas en fluaj kondiĉoj de socia fermentado, — ja en la rekta senco de la vorto nome li estas uzurpanto. Ne estas perforto komandi homojn surgenuajn. Tiuj ne bezonas koncentrejojn, nek amasajn ekzekutojn, nek torturojn… Ĉu ili bezonas alian sorton?

La problemo de la kultura diverseco iĝas akra en la lastaj jardekoj, kaj ĝi pensigas pri eventuala principa nekoincido de civilizoj. La moderna okcident-civiliza etiko agnoskas principe la diversecon. Sed ĝis kiu grado eblas tiu agnosko? Kaj kio garantios, ke tro larĝa amplitudo de paso ne disocios ajnan krean apogon en la agado de okcidentano? Facile aŭ malfacile ni konsentas, ke al la pacienca regnano plaĉas lia paca stagno, precipe, vidinte, kiajn rezultojn havas mallertaj penoj igi lin alia. En ĉi-lasta konkreta (ekzemple, Iraka) situo ni volonte konsentas pri malutilo de similaj intervenoj. Sed ni rigardu pli ĝenerale kaj demandu: ĉu ni lasas lokon al idealoj de homo, ĉu tiu nocio mem ne iĝis por ni ĥimero, ĉu vere la libero kaj sklaveco egale premas sur la pesilo de nia konscienco?

Denove nevole mi venas al tiu problemo de simplismo — etika, estetika, scienca aŭ praktika. Al ni plaĉas vidi la progreson en akumulo de plezuroj kaj forigo de embarasoj. Ni ĉesas vidi dignon en laboro, precipe — en tiu de la menso. La naturo de komforto nin klinas teren. Pli kaj plu… kaj iom plu — kaj oni vidos nin sur la genuoj.

Alen Kris


Ryszard RokickiMea culpa…

de Ryszard Rokicki

Kun intereso mi sekvas la diskuton pri PMEG. La redakcio de La Ondo certe volis, ke la verkon recenzu ne amatoro, sed profesia fakulo. Kaj ĝi trovis tian — diplomiton de fremdlingva instituto kaj aŭtoron de pluraj esperantlingvaj noveloj, eseoj kaj poeziaĵoj, alte taksitaj i.a. de William Auld mem. Havante kaj profesiecajn lingvistikajn konojn, kaj internacie rekonitan lingvosenton, li ja sendube estas kaj restas fidinda por tiu tasko, eĉ se slavo, por ne diri ruso. (Cetere ankaŭ mi estas slavo.)

Legante, ke li — Alen Kris — “simple malpravas” kaj aplikas en sia recenzo “rabian kaj insultan atakon” aŭ ke en la recenzo okazas “multloke misa” kaj “intence misinforma citado”, mi ne demandas min, kiu pravas, sed: kial multaj aŭ eble nur kelkaj tiel (mis)opinias?

Konsiderante la amplekson de PMEG, mi — kvankam informatika diletanto — povas ja facile imagi, kiom da laboro estas investita en ĝin. Ĝia elektronika formo ebligas al ĉiu esperantisto tujan konsultiĝon, kio en si mem ne estas trotaksebla fenomeno en la Movado. Ankaŭ nediskutebla estas la fakto, ke “ĝi jam elĉerpiĝis kaj ĉe UEA kaj ĉe FEL, nur kelkajn monatojn post la ekvendo”. Kaj malgraŭ tioj mi tamen restos minoritata. Kial?

Kialoj estas almenaŭ tri:

PMEG1. De verko, kiu havas la titolon Plena Gramatiko de ajna lingvo, mi (kaj supozeble ankaŭ la recenzinto) atendas, ke ĝi estu verkita ne nur por personoj, kiuj prezentas sin jene: «“Estinte” pli malpli “angramatikulo”, kiam mi iam ekstudis Esperanton mi bonvenigas la novajn terminojn kiuj ja estas multe pli kompreneblaj ol la terminoj, kiujn oni provis komprenigi al mi en la lernejo»[1], sed ankaŭ por tiuj, kiuj komprenas la bazan lingvopriskriban nociaron.

2. La tasko de tiatipa verko estas prezenti la lingvoelementojn, difini la regulojn de ilia interkombiniĝo kaj priskribi ĉi-rilatajn lingvajn fenomenojn. Bone estas, se la priskribo de la lingvo kontribuas al nia scio pri ties strukturo kaj funkciado — ĝi tiel estas almenaŭ iom scienca verko. La gramatiko estas nur modelo priskribanta ties funkciadon, kaj kiel ĉiu modelo, ĝi povas esti pli aŭ malpli bona el iuj vidpunktoj. Ofte kriterioj por prijuĝi la lingvomodelon estas simpleco de la priskribo, kapablo klarigi la lingvajn fenomenojn, interna kohero kaj aliaj.

3. Vole-nevole, tiatipa verko rolas kiel siaspeca vizitkarto en la medio de sciencistoj kaj universitatanoj, el inter kiuj certe kelkaj scipovas almenaŭ legi en Esperanto. Tiun rolon ĝi povas ludi nur laŭ sia aspekto, kaj ne ĉiam ludas laŭ sia enhavo.

Konklude: la diskuto inter la recenzinto de PMEG kaj ĝia aŭtoro kaj lia apogantaro fariĝis akra, ĉar ili reprezentas du malsamajn tavolojn de scioj, bezonoj kaj atendoj. Mi povas bone kompreni la koleron de la recenzinto, kiu sentis sin debila, eble eĉ iom idiota, legante la “facilajn” gramatikaĵojn de BW. Sed eble dank' al tiaj intelektaj suferoj de la lingvistike motivita recenzinto multaj aliaj legantoj povas trankvile ĝui komfortan etoson de klero kaj edukiteco, eĉ havinte rutinajn lernejajn, pli frue menciitajn, problemojn.

Kadó, kadó, jam temp' está!
(Teoria Esperanto-Gramatiko)

PMEG estis prezentata dum pluraj jaroj en la reto, kaj oni povis kritike diskuti kun la aŭtoro pri la pretigata lingva priskribo. Tamen apenaŭ io tia okazis, kaj nun BW ja prave plendas: “kiam mi petis konsilojn de diversaj specialistoj kaj gramatikistoj, kaj precipe kiam mi publikigis PMEG-on en la Interreto, mi ĝoje konstatis, ke tiu kritiko preskaŭ tute forestis”. Kiu do respondecas pri la fakto, ke PMEG ne estas tia verko, kia mi — kaj eble kelkaj aliaj — dezirus ĝin esti, ke ĝi kaj ĝia aŭtoro ĉiam riskos alfronti akran kritikon, malgraŭ ke ĝi “estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj”. Certe ne nur la aŭtoro, sed ankaŭ mi. Ekkonsciinte, ke mi neglektis la peton pri konsiloj, mi eksentas konsciencriproĉojn kaj por mildigi ilin deklaras mian pretecon kunhelpi en reverko de la teoria parto de PMEG. Mi proponas trakti Esperanton kvazaŭ oni estus studintaj nek PAGon nek PMEGon: oni disponas nur pri Esperanta tekstaro, kaj analizante ĝin oni priskribu ties strukturon. Ian, eble ne tre lertan provon de tia procedo oni povas trovi en mia artikolo Leksemstrukturaj aspektoj klasifiki la Esperantan morfemaron[2]. Ĉu ĝi estas utila por didaktikaj celoj, mi ne scias, sed ĝi ja certe sistemigas nian scion pri la strukturo de la Esperanta vorto kaj povas helpi solvi la “bros-problemon”.

Alia ekzemplo: apliko de baza lingvistika scio pri la akcento helpas al ni kompreni la akcentadon de Esperantaj plurradikaj formoj. Kaj apliko de simpla logiko povas suflori al ni solvon. Skribante pri kriterioj, laŭ kiuj oni povas distingi inter bona kaj malbona prononcadoj, John Wells skribas: “La unua kriterio, kiun ni povas rimarkigi, estas la praktika. …. Ĝi estas tiu, kiu faciligas interkomunikiĝon per internacia lingvo”.[3] Tiujn ĉi vortojn skribis internacie rekonita lingvisto, kaj ili estas kompreneblaj ankaŭ por tiuj, kiuj rezistis en la lernejo kontraŭ ajna gramatika scio. Siatempe, en la aŭgsburga UK, mi havis interesan diskuton kun gekolegoj de unuiĝo de esperantistaj filologoj pri la far mi priskribita teorio de la akcento en vortkunmetoj[4]. Eble ĝi estus ia pomero?

Finvorte, ni daŭre trovadu inspiron ankaŭ ĉe bonaj aŭtoroj, kies teorioj kaj lingvaĵo restas modelaj de jardekoj. Oni ankaŭ ĝoju kaj atentu pri modernecaj lingvaj novaĵoj, konsciante tamen, ke la novisma hodiaŭo jam morgaŭ povos fariĝi hieraŭo, foje eĉ kaduka. Por eviti baldaŭan forgeson aŭ amaran senton de akra kritiko, oni (t.e. Esperanto-gramatikistoj) ne timu remaĉi la teoriojn de lingva priskribo, da kiuj abundas ekde la komenco de la pasinta jarcento, por poste uzi teorian lingvistikan bazon kaj prave — kaj ĝue — apliki lingvoanalizajn metodojn en sia gramatikista laboro. Satisfaction guarantee or your money back!

1. KaraGu, Komentoj. En: http://lingva kritiko.com/2006/11/28/la-gramatikaj-terminoj-en-pmeg/

2. Rokicki R. Leksemstrukturaj aspektoj klasifiki la Esperantan morfemaron. En: Studoj pri la Internacia Lingvo, Gent 1987.

3. Wells J. Lingivistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam, 1978, pĝ. 25–26.

4. Rokicki R. Vortakcento en Esperanto. En: Acta Interlinguistica, Warszawa 1985. 


Fotis Vildana DelalicAgi kaj festi

Post sukcesoj en Zakopane, la organizantoj (Varsovia Vento kaj PEJ) de Ago-Semajno translokis ĝin al nova loko, kiu tamen estas sufiĉe proksima — Nowy Sącz. Malgraŭ tio, ke la nova loko estas malpli konata, la nombro de partoprenantoj preskaŭ atingis 200. Ili venis el 24 landoj, plej multaj el Ukrainio, Ruslando, Pollando kaj Italio.

La programo komenciĝis 27 dec per interkona vespero. Sekvatage oni multe amuziĝis en pola nacia vespero. Dum aliaj tagoj okazis koncertoj de Kim Henriksen kaj pola grupo East End, ekskurso en Stary Sącz, Krynica Zdrój kun vizito de abelbredejo, vizito de gastejo kun promeno sur ĉevalĉaroj, popolaj dancoj kaj kantoj. Ankaŭ okazis multaj prezentadoj, prelegoj, kursoj, ludoj, ktp.

Verŝajne, la plej gravaj programeroj estis Kultur-Lingva Festivalo kaj Novjara balo. La festivalo montris al vasta publiko diversecon de kulturoj kaj lingvoj, kiujn prezentis esperantistoj. En la unua parto diverslandaj partoprenantoj salutis la publikon en sia lingvo, kaj en la dua parto oni povis aŭskulti internacian koncerton. La lasta tago de la jaro 2006 estis dediĉita al preparado, kaj vespere komenciĝis novjara balo. Pro tio ke partoprenis homoj de diversaj landoj, la festo komenciĝis kelkfoje de la jarkomenco laŭ la Moskva tempo ĝis tiu laŭ la Brazila. Agrabla surprizo atendis tiujn, kiuj povis ellitiĝi la unuan de januaro: vizito de gastejo. Varmigita vino forigis ĉiujn restaĵojn de dormo kaj malbona humoro. Post tio eĉ promenado en ĉeval-ĉaro sub pluvo estis amuza.

Se vi ankoraŭ ne partoprenis ASon, nepre vizitu ĝin por ĝui neforgeseblan junularan etoson kaj festi Novjaron.

Aleksej Korĵenkov


Vide el Bruselo

Tri novaj lingvoj

Jam nun aŭdeblas la klaraj sonoj de la bulgara, rumana kaj irlanda en la koridoroj de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Per tio la nombro de “oficialaj” lingvoj kreskis ĝis 23. La bulgara kaj rumana fariĝis oficialaj lingvoj post la eniro de Rumanio kaj Bulgario. La irlanda aldoniĝis post la premo de la Irlanda registaro, kiu en 1973 ne insistis pri la oficialigo de la irlanda kiel eŭropunia lingvo.

Bulgaroj kaj rumanoj nun rajtas paroli siajn proprajn lingvojn en BruseloLaŭ la Eŭropa Parlamento (EP) la oficialigo de la tri novaj lingvoj “respegulas la kulturan heredaĵon de Eŭropo kaj la principon ke ĉiuj EU-civitanoj havas aliron al dokumentoj kaj informoj en siaj propraj lingvoj. Ĝi ankaŭ signifas ke debatoj en la Parlamento aŭdeblos en tiuj lingvoj”.

Tamen en 1957 estis nur kvar lingvoj: la nederlanda, franca, germana kaj itala. En 1995 estis 11 oficialaj lingvoj — la sama nombro kiel en Sudafriko. Post la “granda” pligrandiĝo de EU en majo 2004 oficialiĝis pliaj naŭ lingvoj. Hodiaŭ ne nur 23 lingvoj estas oficialaj sed ankaŭ tri alfabetoj, nome, la latina, greka kaj cirila. Tiuj, kiuj volas redukti la traduk- kaj interpretkostojn nur trovus konsolon en la fakto ke estas malpli da lingvoj ol la 27 ŝtatoj.

Politikistoj en Bruselo ne tediĝas diri, ke paroli la propran lingvon estas esenca parto de demokratio. “Pro tio membroj de la Parlamento havas la rajton debati en iu ajn oficiala lingvo laŭ siaj elektoj. Ankaŭ ĉiuj oficialaj dokumentoj devas esti tradukitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj. Ne-kaze la jura statuso ne povas esti garantiita. Tio devas esti respektata dum la organizado de parlamenta laboro”.

En 2005 eŭropaj lingvaj servoj tradukis 1.324.231 paĝojn kaj la kosto egalis “nur” unu elcenton de la eŭropa buĝeto. Tamen la Eŭropa Financkontrola Kortumo kritikas eŭropajn instancojn pro malŝparo de ĉirkaŭ 11 milionoj da eŭroj en la uzado de sendependaj tradukistoj. Mankas klaraj kalkuloj pri la tradukkostoj. Laŭ la Kortumo, la kosto de unu tradukpaĝo estis €194 en la Komisiono, €276 en la Konsilio, kaj nur €119 en EP. Kiel la Parlamento sukcesis malaltigi la kostojn, kvankam ili altiĝis en la Konsilio kaj Komisiono?

Laŭ raporto de EP-ano Alexander Stubb, kosto de interpretisto en EP estas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn por unu tago. En la Eŭropa Komisiono interpretisto kostas “nur” 1000 eŭrojn tage. “La plena kosto da interprettago estas je 30% pli alta en la Parlamento ol en la Konsilio kaj Komisiono”, — diris Stubb (LOdE, 2006, №144). La kosto de interpretado en 2003 estis €57 mln en la Eŭropa Parlamento kaj €106 mln en la Konsilio, Komisiono kaj aliaj agentejoj. Plej gravas la fakto ke ĉirkaŭ 16% (€25.9 mln) de la totalaj interpretadkostoj en 2003 estis elspezitaj por nenio! EP-anoj petas interpretadon pro principo kaj poste ne aperas.

Dafydd ab Iago


Minoritataj lingvoj

En La Ondo de Esperanto (decembro 2006), Daffyd ab Iago skribis interesan artikolon Multligvismo: Eŭropa Parlamento debatas minoritatajn lingvojn. Daffyd citis, ke la kataluna deputito Bernat Joan i Marí prezentis raporton pri plurlingvismo, kiu estis aprobita per 537 voĉdonoj por, 50 kontraŭ, kaj 59 sindetenoj.

Joan i Marí diris:

“Ĉiuj grupoj de lingvoj devas esti respektataj kaj subtenataj. La subtenado de lingva diverseco estas unu el la celoj de eŭropaj instancoj”.
Vere, ĉiuj lingvoj de la homaro, multe aŭ malmulte parolataj, formas parton de la universala kulturo, kiel antikvaj konstruaĵoj, gravaj verkoj de literaturo, muziko, ktp, kaj ilin oni devas respekti, protekti kaj konservi. Neniu lingvo devus malaperi.

Joan i Marí manifestis:

“Tia politiko promociu multlingvismon, plibonigu la lingvajn konojn de la civitanoj en la Eŭropa Unio. Pro tio la eŭropaj buĝeto kaj programoj devas subteni ne nur la ĉefajn lingvojn, sed ĉiujn lingvojn, kaj tiel plibonigi diversecon. Ĉiu lingvo estas bona por la homaro”.
Koni kaj regi multajn lingvojn estas grava persona lern- akiro, sed tio estas neniu baro kontraŭ la agnosko kaj bezono de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto.

Daffyd ab Iago ankaŭ skribis:

“Kataluna dekstrulo Alejo Vidal Quadras kiu tamen voĉdonis kontraŭ la kataluna lingvo kiel oficiala lingvo en la Parlamento kaj kritikis la naciismon de la raporto-skribanto Joan i Marí”.
Eble surprizas iujn, ke kataluno voĉdonis kontraŭ la oficialigo de la kataluna lingvo, sed malgraŭ la dekstra Populara Partio, Hispanio estas demokrata lando; ene de tiu ĉi partio estas kelkaj partianoj, kiuj ankoraŭ havas nostalgion al la reĝimo de la diktatoro Franco. Tiu diktatoro volis malaperigi la katalunan lingvon.

La konduto de Vidal Quadras estas stranga, sed la historio montras ke en ĉiu popolo estis uloj, kiuj agis kontraŭ sia propra lando.

Martí Guerrero


Eldonado en Esperantujo: jaro 2006

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

Manko de kontinueco estas karakteriza trajto de nia amatora lingvokomunumo, kies pluekzistadon garantias neniu formala kadro. Pro malapero de gazeto aŭ asocio, pro kabeo aŭ forpaso de gvidanto aŭ responsulo, eĉ pro malfavora konjunkturo, en Esperantujo pluraj utilaj projektoj ĉesas.

Tamen estas esceptoj. Ekzemple, post kiam en 1990 Hungara Vivo estis fermita, La Ondo de Esperanto reprenis ĝian regulan prezentadon de la Esperanta libroproduktado. Same kiel por la legenda budapeŝta gazeto, nia referenco estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu registras ĉiujn librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.

Do, nia ĉiujara raporto konsistas el tabeloj kurantaj kaj resumaj, kaj el komentoj. Nu, ankaŭ la komentoj foje similas al tabeloj, kaj eble utilas ripeti kelkajn el la pasintjaraj. Ekzemple, antaŭ unu jaro mi skribis: “159 libroj estas la plej magra rezulto en la lastaj kvin jaroj, ankaŭ la suma paĝokvanto (23 mil 780 paĝoj), sed la sperto diras ke tio apenaŭ estas signo de malfortiĝo de la esperantista eldonado, kaj ke post unu jaro ambaŭ nombroj kreskos”. Vidu, ambaŭ kreskis tre kontentige.
 
 
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
2005
2006
Nombro de libroj en/pri Esperanto
2107
222
174
224
183
159
204
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
23.780
30.078
Nombro de la eldonintoj
650
109
95
133
103
87
114
Averaĝa paĝonombro de unu libro
*120.3
142
152
127
149
149
147
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
*8,22
11,2
11.6
10.3
10.8
12,7
11.7
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
296
32
43
42
25
19
32
Originala beletro
258
21
18
24
21
14
23
Traduka beletro
458
57
18
32
45
40
35
Planlingvistiko kaj esperantologio
229
26
19
15
13
22
21
Esperanto (historio, kulturo, movado)
241
21
42
33
32
27
29
Politiko, historio, filozofio
166
22
11
28
21
22
29
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
182
17
8
16
10
4
10
Religio
105
6
10
17
6
6
13
Aliaj temoj
172
20
4
17
10
5
12

Plia cito: “En la resuma tabelo vi povas mem vidi ĉion, sed eble ni komparu kun la stato antaŭ kvarona jarcento, kiam Esperanto, laŭ kelkaj, estis floranta: en 1980 surmerkatiĝis 132 libroj sur entute 15.091 paĝoj”. (Multe malpli ol en 2006.)

El la 204 libroj 94 libroj aperis en 2006, 72 libroj en 2004, kaj po kelkaj libroj en antaŭaj jaroj “kun atentinda escepto de la jaro 1993, kiu ĉi-jare grave influis la statistikon…” Por ne daŭrigi tro longe la citadon, temas pri tiujaraj represoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat. Danke al ili Libro-Mondo (foje kunlabore kun Arĥivaro Edmond Privat) pro siaj malnovaj represoj denove estas supre en la jar-tabeloj.

Se temas pri “veraj libroj”, plej multe eldonis UEA, kiu do sekvas dualoke ĉi-jare kaj sume.

 2006

Eldonejoj Libroj  Eldonejoj
Paĝoj
Libro-Mondo (Pollando)
13 
Libro-Mondo (Pollando)
2464
UEA (Nederlando)
11 
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
1315
Impeto (Ruslando)
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 
1304
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
UEA (Nederlando)
1260
FEL (Belgio)
FEL (Belgio)
1169
Flamo (Pollando)
Impeto (Ruslando)
1118
Hejme (Pollando)
Mondial (Usono)
977
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 
W.Nüesch (Svislando)
777
Edistudio (Italio)
Edistudio (Italio)
772
S.E.S. Lorenz (Brazilo)
S.E.S. Lorenz (Brazilo)
734

Pri la 16-jara periodo (1991–2006) nenio aldonendas al la pasintjara komento: “La privata eldonejo de Tomasz Chmielik, Libro-Mondo … estas la plej aktiva libroproduktanto en Esperantujo dum la lastaj 15 jaroj. Oni vidas, ke nur 5 eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone”.

 1991-2006

Eldonejoj
Libroj 
Eldonejoj
Paĝoj
Libro-Mondo (Pollando)
127 
Libro-Mondo (Pollando)
16587
UEA (Nederlando)
117 
UEA (Nederlando)
13265
FEL (Belgio)
82 
FEL (Belgio)
12727
Fonto (Brazilo)
74 
Arĥivaro E.Privat (Svislando) 12553
Sezonoj (Ruslando)
65 
Ludovikito (Japanio) 12085
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
54 
Fonto (Brazilo)
11273
Arizona Stelo (Usono) 
52 
Sezonoj (Ruslando)
10218
Impeto (Ruslando)
52 
Ĉina Esperanto-Eldonejo (Ĉinio)
10161
Bero (Nederlando)
51 
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
9241
Ĉina Esperanto-Eldonejo (Ĉinio)
51 
Impeto (Ruslando)
7650

La landliston denove influis la kongreso. Italio estas en la unua triopo. Sed “… la Universala Kongreso mobilizas la movadon antaŭ kaj dum la kongreso, sed post la kongreso kutime venas meritita ripozo. Tiel estis en 2003 en Svedio (11 libroj en la kongresjaro 2003, nur 1 en 2004, neniu en 2005) kaj en Ĉinio (12 libroj en la kongresjaro 2004, neniu en 2005), sed la litovia kazo estas aparta, ĉar la eldonado tie sekvas planon. Litovio certe konservos ankaŭ venontjare sian dignan lokon en la landodeko”. Nu, Litovio kun sep libroj dividas kun Belgio, Japanio kaj Slovakio la lokojn 10-13.

Kiuloke estos Japanio kaj Italio post unu jaro?

2006

Landoj Libroj Landoj Paĝoj
Pollando
31
Pollando
4684
Nederlando
17 
Italio
2809
Italio
16 
Ruslando
2334
Ruslando
15 
Svislando
2233
Francio
13 
Nederlando
2000
Svislando
11 
Germanio
1839
Brazilo
10 
Usono
1656
Ĉeĥio
10 
Ĉeĥio
1597
Germanio
10 
Brazilo
1440
Belgio, Japanio,
Litovio, Slovakio
po 7 
Belgio
1169

En la pasintjara frazo pri la resuma tabelo (“La resumaj lando-tabeloj preskaŭ ne ŝanĝiĝas. Germanio kaj Francio restas la plej aktivaj kaj movade kaj eldone, kvankam Pollando ĉiam proksimiĝas al Francio”.) oni povas uzi impete anstataŭ ĉiam. Al tio kontribuas ne nur Libro-Mondo — en ĉi-jara pinta eldonejo-deko tri reprezentas Pollandon. Se la represitaj gazet-artikoloj plu estos registrataj, ni vidos Pollandon en la dua loko. Krome, Ruslando devancos Brazilon.

 1991-2006

Landoj Libroj  Landoj
Paĝoj
Germanio
309 
Germanio 37600
Francio
279 
Francio
34279
Pollando
274 
Pollando
30994
Nederlando
224 
Japanio 30339
Brazilo
184 
Ruslando 26144
Ruslando
183 
Brazilo 25600
Japanio
162 
Nederlando 23540
Usono
147 
Svislando 19818
Italio
130 
Hungario 18199
Hungario
117 
Italio 17672

66 libroj enhavas indikon pri tradukiteco. Plej multe nian libraron riĉigis la germana lingvo, el kiu aperis 7 tradukoj. Po 6 tradukoj estis eldonitaj el la lingvoj angla, franca, itala, litova, pola kaj el Esperanto. Sed “… la angla plurestas en la supro por la jaroj” 1991–2006 kun 125 libroj tradukitaj el ĉi tiu lingvo:

angla 125
franca 107
germana 92
Esperanto 66
rusa 60
pola 48
jida kaj portugala po 44
ĉina 43
japana 37
itala 32

Fine: la pasintjara konkludo, kies ripeto konfirmas ĝin:

Mi ne juĝas ĉi tie pri la kvalito de la libroj — por tio necesas legi ilin, sed ne la eldonindikojn en Laste aperis. Tamen, legante la librolistojn, mi ĉiam miras, kiom malsimilas ili al la kutima oferto en la ordinaraj librovendejoj. Vidu mem: dum la jaro 2005 en Esperantujo surmerkatiĝis neniu libro por tiuj kiuj uzas komputilon; … neniu libro pri aŭtomobiloj, televidiloj kaj poŝtelefonoj; neniu libro teknika … neniu libro pri hejma mastrumado; neniu libro por agrikulturistoj; neniu libro por eldonistoj kaj redaktoroj…
… sed ni povas fieri, ke en neniu alia homa lingvo aperas tiom da libroj … pri Esperanto.
Bonvolu pardoni la petolan ripetadon. Se post unu jaro novaj tendencoj ne estos videblaj, la statistiko aperos (preskaŭ) senkomente. 

GrassEl Mia jarcento

de Gunter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass — cent mallongaj rakontoj, mozaikeroj de la 20a jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio, kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de nia dudeka jarcento. Jam kvin ĉapitroj el Mia jarcento aperis en La Ondo de Esperanto, elektite kaj tradukite de Wolfgang Kirschstein. Nun ni proponas la sesan.

1907

Fine de novembro forbrulis la laminiga uzino ĉe la Cellea Ŝoseo — totala perdo. Kaj ni estis tiom vervaj. Sen mensogo: 36 mil diskojn ni elsputis ĉiutage. Oni kvazaŭ ŝiris ilin el niaj manoj. Kaj la vendosumo de nia gramofona sortimento kreskis ĝis 12 milionoj da markoj. Speciale bone iris la komerco, ĉar ni en Hanovro ekde du jaroj stampis diskojn, kiuj estis ludeblaj de ambaŭ flankoj. Tio ekzistis cetere nur en Ameriko. Multe da militista sonego. Nur malmulte por kontentigi pli altnivelajn gustojn. Sed tiam sukcesis Rappaport, tio estas mia modesta persono, persvadi Nellie Melba, la “granda Melba” al surdiskigo. Komence ŝi iomete faris ceremoniojn, ekzakte kiel poste Ŝaljapin, ĉar tiu terurege timis, ke li pro tiu diablaĵo, kiel li nomis nian plej novan teknikon, povus perdi sian veluran basvoĉon. Josef Berliner, kiu kune kun sia frato Emil jam antaŭ la jarcento-ŝanĝo estis fondinta Germanan Gramofonkompanion en Hanovro kaj poste translokis ĝin al Berlino kaj havis ioman riskon kun nur 20 mil markoj da fonda kapitalo, diris iun belan matenon al mi: “Paku viajn valizojn, Rappaport, vi devos forvojaĝi al Moskvo kaj iel — ne demandu min kiel — persvadi tiun Ŝaljapin”.

Sen mensogo! Mi envagoniĝis en la plej proksiman trajnon sen troa pakado kaj kunportis niajn unuajn ŝelakdiskojn, tiujn kun Melba, kvazaŭ gastdonacon. Kia vojaĝo! Ĉu vi konas la restoracion Jar? Elstara! Estis finfine longa nokto en tiu aparta ĉambro. Unue ni trinkis vodkon el akvoglasoj, ĝis kiam Fjodor krucosignis sin kaj ekkantis. Ne, ne tiun brilan kanton el Boris Godunov, sed ĉiam tiujn piaĵojn, kiujn ĉantas la monaĥoj per siaj abismoprofundaj basoj. Tiam ni ŝanĝis vodkon al ĉampano. Sed nur je aŭroriĝo li subskribis la kontrakton, plorante kaj daŭre farante krucosignojn. Ĉar mi lametas ekde la infanaĝo, li verŝajne en mi, kiam mi persvadis lin subskribi, vidis la diablon. Kaj li subskribis nur, ĉar tenoro Sobinov jam estis en nia komerco, kaj tial mi povis prezenti al li tiun kontrakton, kvazaŭ kiel modelon. Ĉiukaze, Ŝaljapin estis nia unua vera diskostelulo.

Tiam ĉiuj venis: Leo Slezak, Allesandro Moreschi, kiun ni registris kiel la lastan kastriton. Kaj tiam mi sukcesis en la hotelo di Milano (nekredeble, mi scias, ĉar je unu etaĝo super la mortoĉambro de Verdi) ordigi la unuajn registradojn kun Enrico Caruso, dek ariojn! Kompreneble kun ekskluziva kontrakto. Baldaŭ ankaŭ Adelina Patti kaj tiel plu kantis por ni. Ni liveris diskojn al ĉiuj regnoj. La angla kaj la hispana reĝaj familioj estis inter niaj regulaj klientoj. Kaj kio koncernas la domon Rothschild, tiam Rappaport per kelkaj trukoj eĉ sukcesis forpeli la usonan liveriston. Tamen mi, kiel komercisto de diskoj, komprenis, ke ne utilis resti je ekskluziva nivelo, ĉar nur kun la amaso oni faras komercon, kaj pro tio necesis malcentriĝi por per pliaj stampfabrikoj en Barcelono, Vieno kaj — sen mensogo! — en Kalkuto esti daŭre konkurenckapabla sur la monda merkato. Tial la brulo en Hanovro ne estis kompleta katastrofo. Sed tamen tio ĉagrenis nin, ĉar ni komencis tre modeste ĉe la Cellea Ŝoseo kun la fratoj Berliner. Certe, ili estis geniuloj, kaj mi nur komercisto de diskoj, sed Rappaport ĉiam sciis: Per la disko kaj la gramofono la mondo reinventas sin. Tamen Ŝaljapin ĉiam faris senlime la sennombrajn krucosignojn antaŭ ĉiu registro.

Tradukis el la germana
Wolfgang Kirschstein


La gusto de la Ŝekspira genio

William Shakespeare. La Vintra Fabelo / Tradukis el la angla, enkond. Humphrey Tonkin. — Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2006. — 154 paĝoj.

Jam multaj dramoj de Ŝekspiro aperis en esperantolingva traduko. Zamenhof mem la unua kontribuis al tio, per sia traduko de Hamleto. Iuj postaj tradukoj de Ŝekspiro brilis, aliaj malpli imponas. Sed ĉi tiu traduko estas vere inda reprezento de sia originalo, kaj kelkarilate pli bona ol la originalo, ĉar la nun tre arkaika vortuzado en la Ŝekspira originalo anstataŭiĝas per modernaj vortoj Esperantaj, kiujn eĉ anglalingvano pli facile komprenas!

La vintra fabelo estas, kiel plejofte ĉe Ŝekspiro, bazita sur jam konata rakonto. La granda talento de Ŝekspiro, kiel de la antikvaj grekaj ĉefdramistoj, konsistis el majstra dramigo de jam konata rakonto, kombine kun memreĝisorata enteatrigo de la dramo, kun aktoroj kiuj ne nur repertuaris en lia kompanio, sed ankaŭ kun kiuj li povis konsulti por plej efike aperigi antaŭ la spektantaro la dramon. Pro tiu unika oportuno, neniu el la dramoj de Ŝekspiro havas vere definitivan tekston, ĉar li aliigis tekstojn laŭ la kapabloj de la aktualaj aktoroj, kaj reviziis detalojn de la agado konforme al la bezonoj estigataj de la teatra scenejo, la postuloj de la spektontoj, k.c. Tio parte klarigas iom da kongrueco en individuaj dramtekstoj, sed samtempe substrekas la vivimpreson kiun ili donas.

Ŝekspiro lokigis sian dramon en iu nespecifa antikva epoko. Tio ebligis al li ignori geografiajn kaj kulturajn problemaĵojn, kiuj ekzistus se li volus prezenti la dramon kiel ian okazaĵon de lia propra periodo. Ekzemple, li povis atribui al la Reĝo de Sicilio honoradon de la Orakolo de Apolono en Delfoj (la vortoj de tiu Orakolo estas la turnopunkto en la intrigo de la dramo), aŭ uzi la nomon de fama skulptisto parolante pri supozata statuo de la Reĝino de Sicilio.

Koncize: la Reĝoj de Sicilio kaj Bohemio estas jam de sia junaĝo intimaj amikoj. Sed dum la Reĝo de Bohemio vizitas la Reĝon de Sicilio, ĉi tiu eksuferas ian freneziĝon, kaj erare kredas ke lia edzino amoras kun la Reĝo de Bohemio. Malgraŭ ĉiuj atestoj kontraŭaj, li pli kaj pli firme kredas sian fantaziaĵon, ĝis li decidas murdi kaj sian edzinon kaj la vizitantan Reĝon. Amikaj korteganoj trovas necese kaŝe averti la Reĝon de Bohemio, por ke li fuĝu. Sekvas kelkaj ne inversigeblaj agoj. Pro la stato de sia patro, la filo de la sicilia Reĝo pereas; la Reĝo enkarcerigas sian edzinon, kie ŝi naskas bebon, knabineton kiun li forsendas por ke ŝi pereu lasita en sovaĝa pejzaĝo bohemia. La tuta lando sicilia suferas.

Post iom da tempo la Reĝo komencas dubeti pri sia kredo pri la malfideleco de sia edzino. Sed lia menso resaniĝas nur kiam senditoj al la Orakolo en Delfoj reportas la kredendan veron, eldiritan de tiu Orakolo: ke la Reĝino estis kaj restas fidela al li, ke lia fantaziaĵo ja estis freneza.

Sen lia scio, la Reĝino estas sukcese kaŝata de amikoj; la forsendita bebino estas trovita kaj vartata de bohemia ŝafisto kaj lia familio. La ŝafisto trovis kun la bebo skribaĵon de la Reĝino de Sicilio, atestantan la veran devenon de la bebo, kune kun multaj oro kaj valoraĵoj, kiujn li zorge konservas dum dek ses jaroj. Ili servos kiel pruvo pri la origino de la knabino.

La princo de Bohemio kaj la ŝafista knabino renkontiĝas kaj ekamas unu la alian. Sed kiel povus reĝa princo edzinigi tiel malaltaklasan ŝafistinon? Ili forfuĝas al Sicilio, kie la idento de la knabino riveliĝas. La du Reĝoj reamikiĝas. La kaŝita Sicilia Reĝino estas prezentata al ili per pretendo ke temas pri statuo pri ŝi. La statuo reviviĝas, ĉiuj feliĉas, finiĝas la dramo.

La intrigo de la dramo prezentiĝas ĉefe en dialoga formo. La scenoj estas nelongaj, sed tre viglaj. La reĝisora lerto de Ŝekspiro havis oportunon sin pruvi sur la scenejo, kaj sendube la spektintoj foriris de la teatro sentante la “katarsison” majstre efektivigitan de tiu genia dramisto.

Ĉi tiu tragikomedio enhavas malpli de la komikaj scenoj kiujn Ŝekspiro kutimis uzi por malstreĉi la emociojn. Nur unu rolanto, Aŭtoliko, kiu aperas en scenoj de la kvara kaj kvina aktoj, vere ridigas la spektantaron de la dramo, kaj lia karaktero estas multe pli profunde esplorata dum tiuj scenoj ol ni antaŭsupozus. Lia ĉarlatana ludemo ne nur amuzas, sed ankaŭ grave progresigas la intrigon en la dua duono de la dramo.

Distra estas La Vintra Fabelo, kelkafoje pensiga, sed ĉefe ĝi tiras la atenton kaj emocion de la spektanto. La granda sukceso de la traduko farita de Humphrey Tonkin ŝuldiĝas al lia kapablo kuntreni la leganton per la natura karaktero de lia redono de la parolado. Oni ne sentas ke oni legas tradukaĵon.

Per tio li transdonas al ni la guston de la Ŝekspira genio; pli grandan laŭdon de traduko mi ne scias fari.

Donald Broadribb


Eugeno OneginEkskurse tra Rusujo

Puŝkin, Aleksandr. Eŭgeno Onegin: Versromano / Tradukis el la rusa Valentin Melnikov; Enkond., koment. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2005. — 256 paĝoj. — (Serio Oriento-Okcidento; №40).

Eŭgeno Onegin, versa romano verkita de Aleksandr Puŝkin en 1823–31, estas, laŭ vortoj de la tradukinto Valentin Melnikov, “probable la plej elstara verko de la tuta rusa literaturo”. Ĝia formala strukturo estas versa, kaj konsistas plejparte el 14-liniaj strofoj, kreitaj de Puŝkino speciale por ĉi romano, kun fiksaj rimo kaj verso-longo. Temas pri mejlo-ŝtona verko, kiu, se mi ne miskomprenas, ne nur signifis definitivan dignigon de la rusa kiel beletra lingvo, sed decide influis la postajn tendencojn en la rusa literaturo, aparte la socian realismon, tra la dek-naŭa jar-cento ĝis la revolucio de 1917.

En ĝi la aŭtoro priskribas fatalan amon inter splena dando nobela, Eŭgeno Onegin, kaj Tatjana, fraŭlino el kampara bieno. La rakontaj pecoj, fakte nur parto de la romano, alternas kun lirikaj ekskursoj, moraj kaj pejzaĝaj priskriboj, sociaj komentoj, amaj meditoj, diskutoj pri la poezia naturo aŭ elvokoj de gloraj historiaj eventoj en la rusa historio. Ĉi aŭtoraj interludoj estas intime plektitaj en la rakonta fadeno, kaj spegulas la verajn aŭtorajn motivojn; la recenzanto, do, por laŭe konformi al la verko, permesu al si digresion el sia propra pensujo…

Laŭ ies malica difino, klasikaĵo estas verko, kiun ĉiuj opportune et importune laŭdas, sed efektive malmultaj legas. Ĉiu lingvo havas siajn klasikaĵojn, ver-ŝajne senmortajn, kiuj sidas en multaj hejmoj sur bretoj harmonie kun apudaj ornamaĵoj, estas instruataj en mez-lernejoj, iu-foje eĉ kun apreco de sentemaj gimnazianoj, kaj eldonataj en luksaj bindoj, bon-ŝance kun riĉaj komentarioj.

Mi mem regule turnas mian atenton al Donkiĥoto, klasikaĵo en la hispana lingvo, mia denaska, kiun mi ellegis kiel mez-lernejano: de tempo al tempo mi revenas al ĝi kaj relegas ĉapitron, aŭ nur paĝojn; kelk-foje, laŭprefere, mi gustumas ĝin en la eleganta esperanta vesto de Fernando de Diego: la ekscitaj aventuroj, la vivaj dialogoj, la maliceto de Cervanto, en bela esperanto aŭ hispana, ĉiam ravas kaj katenas min.

Same mi faras ĉe disfojaj farnientoj pri Gero, la antonomazia klasikaĵo de la eŭska, mia nacia lingvo. Ĉi lasta tamen ege malsimilas laŭ naturo: temas pri asketa, ŝim-odora man-libro por ali-tempaj katolikaj bigotoj, eldonita unua-foje en 1643. En ĝi, kiel en miloj da ali-lingvaj skolastikaj verkoj sam-epokaj, oni instruas piulojn pri la vojo al morala perfektiĝo kaj beateco. Mi konservas kaj relegas la saman volumon, kiun mi dense prinotis antaŭ dudek jaroj; tiam, kun fera volo de adoleskanto, mi decidis, eble ne tute malprave, ke veran posedon de la eŭska mi povos akiri nur trinkante el originaj fontoj, kiel Gero. Ties enhavon, kompreneble, mi trovas mucide kaduka kaj ridinda, sed mi ŝatas ĝin malgraŭe; min allogas ĝia pura kaj eleganta prozo, kiu ankoraŭ nun, post 364 jaroj, impresas nature flua kaj iel malarkaike imitinda. Ĉu ankaŭ vi, leganto de LOdE, ĉerpus saman edifon el eventuala esperanta versio de mia plej ŝatata eŭsk-lingva legaĵo? Dubinde.

La demando pri la valoro, des pli universala kaj sentempa, de la t.n. klasikaĵoj montriĝas embarasa. Intence mi prezentis du ekstreme malsamajn tipojn: unu-flanke Donkiĥoton, ankoraŭ amuzan, atento-kaptan majstro-verkon forme kaj enhave apreceblan, mi pensas, de internacia legantaro; kaj aliflanke Gero, majstro-verkon, ĉi-kaze pro meritoj pure lingvaj, de certa kulturo sed apenaŭ interesan por fremduloj.

Melnikov faris virtuozan laboregon donante Eŭgenon al esperanto. Li riveliĝas unua-ranga stilisto meritanta lokon inter niaj grandaj tradukistoj, surpodie kun de Diego, Haupenthal aŭ Pokrovskij. Mi apenaŭ trovis formajn malglataĵojn, kaj la ŝajnaj stumblo-blokoj, disegaj tra la teksto, ŝuldiĝas kredeble al Puŝkino mem, ne al la tradukinto: ja ĉi lasta atentigas la leganton en enkonduko, ke se iu trovos “adasismon aŭ tro banalan rimon, iom strangan komparon, ŝanĝon de gramatika tempo ktp. — [li] sciu, ke tiuloke Puŝkino uzis la samon”. Nu, eble iu opinios la tradukintan memfidon sam-nivela al lia virtuozo, sed ĉiu-okaze memestimo, se merita, ne estas malmerita.

Sed eble la tubero, krom en la nekapablo de la subskribinto, situas sur iom aliaj koordinatoj. Kulturaj varoj kaj formoj, kiel ajn valoraj oni taksas ilin en difinita periodo, ĝenerale respondas al laŭtempaj gustoj. Modoj kaj kordoj ŝanĝiĝas. Versa romano korsetita en la strikta trud-kitelo de metriko definitive ne kaŭzas saman impreson nun kiel antaŭ du jar-centoj. Se aldoniĝas abundo da aludoj metaliteraturaj — ne malofte al koteriaj plum-kunuloj — kaj celantaj la engaĝon de simil-kordaj sam-tempuloj — nu, mi dirus, ke la tuto prezentas ioman defion al hodiaŭa neinicita leganto, des pli se nerusa.

Atute ĉe Eŭgeno ni kalkulas je artisma esperantigo, klara en ĝeneralaj linioj, kiu tamen ne sukcesas ĵeti lumon sur kelkajn obskuraĵojn. Ĉe tiaj okazoj la senhelpa leganto povas nur vei simile al la protagonisto antaŭ arda versotorento de juna kaj amika poeto (pĝ. 41):

Eŭgen' sen granda intereso,
ne tro sukcesa en kompren',
aŭskultis tamen lin kun pen'.
Feliĉe skrupulaj komentarioj de Aleksander Korĵenkov, fine de la volumo, prilumas arkanojn kaj klarigas pri historiaj fono, eventoj kaj aliaj kaŝitaj intencoj. Preterdire, se paroli pri arkanoj, Chris Long aperas kolofone kiel unu el la prov-legantoj.

Inter verd-lingvaj tradukistoj, ankoraŭ digresie, manifestiĝas certa inklino redoni el siaj propraj lingvoj verkojn ne rigarde al ties intereso por internacia legantaro, sed nur rezulte el ilia graveco en la propra naci-literatura historio. Influas ankaŭ la cirkonstanco, ke tiaj verkoj prezentas ne malofte stilajn komplikaĵojn, spite allogajn el tradukista vid-punkto. Kuŝas la impreso, iu-foje prava, ke per tiaj esperantigoj cizeliĝas la prestiĝo kaj rimedoj de nia lingvo, kvazaŭ ekposedo de naci-literatura majstro-verko liverus senplie al esperanto ian plusan statuson.

Al ĉi kategorio mi senrezerve kalkulas Reinhard Haupenthal, kiu senkompate trudas al sia trupo da legantoj — ve, ne legio! — preskaŭ nur deknaŭ-jarcentajn romantikaĵojn, foje amuzajn. Oni ne miskomprenu min: ankaŭ tio bonas, kaj ĉiu-okaze esperanta tradukisto, laboranta nur pro amo al la metio, rajtas foruzi sian tempon kaj talenton laŭplaĉe. Bedaŭrinde, tamen, ke interesaj kaj aktualaj aŭtoroj (ekzemple, inter la german-lingvaj, Peter Handke kaj Günter Grass) restas netradukitaj, aŭ eĉ pli mizere, mistradukitaj de s-ro Ajna Fuŝulo.

Probable maljustas kelkaj el miaj supraj konsideroj, ankaŭ aplikitaj al la ĉi-recenza objekto. Eŭgeno Onegin estas ja delikata sia-speca romano kaj, preter la anekdota intrigo, precipe pasia portreto de Rusujo, de ties landanoj kaj de ĝia animo plej profunda. La roluloj, malkiel en nur ŝajne simil-tonaj melodramoj, montriĝas neniel ŝablonaj aŭ stereotipaj, sed ili rivelas kompleksajn psikologiojn, kiuj evoluas kvazaŭ per interna viv-inspiro laŭ la fluo de la avataroj. La tono, jen severa, jen drola, jen ironia, impresas amuze maldramiga, kaj eĉ ludigas ridetojn ĉe la leganto. Enestas sendube ĝuindaj valoroj kaj klare rekoneblaj figuroj, kiel Tatjana aŭ Onegin, kiuj transcendis la striktan beletran kadron kaj enhejmiĝis en la psiko kolektiva kiel universalaj arketipoj, danke ankaŭ al rozario da ali-ĝenraj kulturaj sekvoj: operoj, filmoj ktp.

La traduko de Melnikov, kio koncernas pure lingvajn mekanismojn, ŝajnis al mi ne nur senriproĉe metiisma, sed rekte virtuoza. Do ankaŭ ĉi-rilate la laboro estas sukcese plenumita. Kaj tamen… Bedaŭrinde mi ne certas, ĉu ĉi klasikaĵo, forme eksmoda kaj fone fora, sidos sur la bretoj de multaj vivoĉambroj.

Joxemari Sarasua


“Alia Venecio”

Matvejević, Predrag. Alia Venecio / Tradukis [el la kroata] Tomasz Chmielik. — Czeladź: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2006. — 144 paĝoj, il.

Kiam ni pensas pri Venecio, nia imago tuj bildigas en nia menso la Bazilikon de Sankta Marko kaj ties placon. Aŭ eble nia imago revas pri la famaj pontoj aŭ pri la same fama kinkonkurso kaj ties “oraj leonoj”.

Tio ne okazas ĉe tiu ĉi moderna oratoro de Mediteraneo, kies ĉefurbo Venecio iasence estis, kaj tiu ĉi oratoro nomiĝas Predrag Matvejević. Li naskiĝis en Mostar en 1932, filo de kroato kaj rusino, dum jaroj li prelegis en la Zagreba universitato pri franca literaturo, poste migris al Francio kaj tie instruis en Sorbono komparan literaturon; nuntempe li instruas slavan literaturon ĉe la universitato La Sapienza en Romo.

Pri Venecio jam fluis riveroj da inko, jen en gvidlibroj jen en romanoj jen en pentraĵoj; la aŭtoro tion bone konscias kaj kapablas iri preter tio. Liaj vortoj vere malofte priskribas aspektojn de la urbo kiujn ĉiu ajn el ni povas scii danke al la multaj informfontoj kiujn ni disponas en tiu ĉi moderna epoko. Kvazaŭ romantika aventuristo, Matvejević vojaĝas tra tiuj lokoj kies ekziston apenaŭ iu konscias — verŝajne, eĉ veneciano mem ilin ne konas aŭ aŭdis pri ili nur ie, fabele. La kerno de tiu ĉi verko estas la detaloj pri kiuj ne zorgas distriĝemaj homoj: la rusto aŭ la bruo kaŭzita de pasantaj homoj estigas en li la memoron pri impresoj kaj sensaĵoj:

Rusto eniras metalon, tie pli malprofunde, kaj ie pli profunde. Diversajn ĝi havas kolorojn: nigran, brunan, ruĝan. Kelkloke ĝi estas rufa (ĝiajn kolorojn kaj nuancojn oni vidas sur la malfruaj bildoj de Ticiano). Tavoloj da rusto kaj patino kolorigas metalajn pordegojn, tabulojn, kradojn, barilojn, ansojn, ŝlosilojn. Ĝuste oni ne scias, kial unu objekton kovras patino, kaj la alian penetras rusto ekstere kaj interne, supre kaj malsupre. <…> Oni sentas ludojn, kiuj finiĝas kaj denove komenciĝas, allogadon kaj forpuŝadon, restaĵon de iu nekonata skribo, kiun vane ni klopodas deĉifri. <…> La rusto estas en Venecio eksterordinara, kaj la patino — kiel orplako.
Ĝuste tia estas la Venecio de Matvejević: el skribado kiu tamen estas samtempe realaĵoj (kiel rusto) sed ankaŭ impresoj. Se la leganto sukcesos kredi plenfide al la aŭtoro kaj ties vortoj, li ricevos eble strangajn impresojn — impresoj el humido, akvo, putro, tempo, beleco, pasinteco, melankolio, miraĝo, marmoro, sablo, ŝlimo, oro, forvaporiĝintaj aŭ splendaj bildoj. Post la unuaj ĉapitroj, la leganto mem, danke al la anonimaj bildoj kiuj taŭge ornamas la libron, iĝas la romantika aventuristo kiu komencas ami fremdan lokon kaj iom post iom (ek)sentas sin hejme. La leganto ekflaras la odorojn ne ĉiam bonajn, aŭskultas kaŝe paroladojn de preterirantoj aŭ de kunmanĝantoj ĉe gastejoj, sidas apud maljunulo kiu reeĥas rakontojn, kaj promenante enamiĝas al skulptaĵoj kiujn li neniam vidis kaj verŝajne neniam vidos. Li aprezas la nuancojn de la patinoj, la orplakojn ĉe la ligno, ŝtono kaj briko; li esploras la antikvajn mapojn anonimajn. Kvazaŭ Matvejević pecon post peco kunigas resuman bildon riĉigitan de komenca malunueco.

Aparte legindaj multfoje estas laŭ mia modesta opinio la paĝoj 88 ĝis 94, kie nia romantika aventuristo min ravis pri osterie, trattorie, locande, taverne, bettole kaj bàcari kaj ties legendoj, rakontoj, ĉefroluloj. Ĉefe en tiuj ĉi paĝoj montriĝas plene tio kion diras Renato Corsetti en la antaŭparolo:

En la tiama Venecio la multkultureco de la socio estis atingita pro neceso, kaj eventuale oni havis aliajn formojn de diskriminacio bazitajn sur la riĉeco, sed ne sur la kulturo. Bonvolu atenti, ke ĉi tiu multkultura sinteno daŭris ankaŭ dum la lastaj jarcentoj de la granda venecia potenco, kiam ĝi estas daŭre batalanta kontraŭ la ĉiam pli progresanta turka imperio, por “savi Eŭropon”, kiel oni tiam diris. La historio de Venecio povas montri al ni, kaj ĉiuokaze ĝi montras al mi, ke multkulturaj socioj estas eblaj, ke Oriento kaj Okcidento povas kunvivi kaj kunlabori <…>
Kaj ĉe la fino, ni retroĝuas la poezion de la tuta verko, kiu komprenigas al ni, ke ni ne vere legis eseon, longan priskribon, nekutiman gvidlibron aŭ personan taglibron, sed pli ĝuste superis la limojn de ĝenroj kaj eniris Fantazion.

Per mirinda kaj ĝuiga stilo, Tomasz Chmielik tradukis la verkon al Esperanto. Hejme kaj Libro-Mondo planas aperigi ankaŭ aliajn verkojn de Predrag Matvejević, ekzemple, Mediteranean brevieron kiu samkiel Alia Venecio akiris prestiĝodonajn premiojn internacinivele.

Nicola Ruggiero


Ricevitaj libroj

Vidu la liston de la pli frue ricevitaj libroj

Matvejević, Predrag. Alia Venecio / Trad. el la [kroata] Tomasz Chmielik; Antaŭpar. Renato Corsetti. — Czeladź: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2006. — 144 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Monatoj tra la mondo / Kompilis, antaŭpar. Hori Yasuo. — Maebaŝi: Horizonto, 2005. — 96 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Shakespeare, William. La vintra fabelo / Trad. el la angla, antaŭpar. Humphrey Tonkin. — Rotterdam: UEA, 2006. — 154 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

[Zamenhof, L.-L.]. Destino de Ludovika dinastio. 1907–1917 / [Kompilis Itô Kanzi]. — Kioto: Ludovikito, 1991. — 1014 pĝ.; jaketo. — (Iom reviziita plena verkaro de L.L. Zamenhof. Originalaro 3). — [Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen].

[Zamenhof, L.-L.]. Ĝis la homaranismo. 1896–1906 / [Kompilis Itô Kanzi]. — Kioto: Ludovikito, 1990. — 1064 pĝ.; jaketo. — (Iom reviziita plena verkaro de L.L. Zamenhof. Originalaro 2). — [Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen].

[Zamenhof, L.-L.]. Unua etapo de Esperanto. 1878–1895 / [Kompilis Itô Kanzi]. — Kioto: Ludovikito, 1989. — 972 pĝ.; jaketo. — (Iom reviziita plena verkaro de L.L. Zamenhof. Originalaro 1). — [Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen].



 

Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo

Estas mirige, ke en Usono (sed ne nur en Usono) artistoj kaj bandoj elektas la nomon “Esperanto” kiel titolon de siaj albumoj, aŭ kiel nomon de la bando mem, kvankam ili ne Esperantas, ĉu temas pri modo?

Sed kial ili ne iam Esperantos?..

The EsperantosĜuste The Esperantos estas nova roka triopo el Bay City en Miĉigano (Usono).

Vere fajriga, vigla kaj trafa garaĝroka stilo ludata de la moviĝemaj kaj energiaj Phil Roth (gitaro), Aaron Cianek (basgitaro) kaj Loe Jacobs (drumo), kiuj en nur unu jaro famiĝis en Miĉigano, kaj nun pretas konkeri la mondon… Tial Esperantos eldonis sian albumon, produktitan de la Bostona produktisto Richard Marr por la eldonejo Red Car Records.

La bando memorigas al ni la fierajn kaj ardajn nervojn de la mita bando Stooges, en siaj tekstoj la mastrumitan intelekton de Kinks kaj la rifojn (Riffs) ensorĉajn de muzikista generacio kiu estis forte influita de punko. La Bona Roko elfleksita de bluso kaj kiu ne timas malpuriĝi revenas kun Esperantos…

Atendante vidi ilin sur scenejo vi jam povas antaŭgustumi ĉe http://www.theesperantos.com/

Alia usona bando prenis la nomon Esperanto.

EsperantoĜi konsistas el du famaj anoj de la metal/hardkora scenejo: Steve Micciche (gitaro) de Every Time I Die kaj Jesse Muscato (drumo) de Kid Gorgeous kaj de du membroj de la disiĝinta punkbando The Budgets, Steve Riter (basgitaro) kaj Ryan Caprio (kantado).

Oni povus atendi, ke la metala kulturo de la du famuloj havus influojn en la muziko, sed la unua produktaĵo de Esperanto, surbendigita en Novjorko ĉe la studio Watchmen (ses-titola albumo titolita Play This Anywhere, aperinta ĉe la eldonejo Uprising) mirige naskis stilon pop-punkan simplan sed energian.

Kun tiaj muzikistoj, la kvalito de la ludado en tiu disko ne estas seniluziiga kaj certe meritas atentan aŭskultadon:

Provu tion ĉe: http://www.uprisingrecords.com/new_site/html/frameset.html

Kabah. EsperantoSe vi havas paciencon kaj tempon por traserĉi surfante en interreton vi povos trovi diversajn artistojn aŭ bandojn kies titolo aŭ albumo estas nomita Esperanto. Ekzemple, albumon Esperanto faris meksika popbando Kabah.

Vizitu la retpaĝojn de Kabah: http://unmundoconkabah.cjb.net/. Ankaŭ la fanklubo kaj diskeldonejo Universal Music Latino disponigas informojn kaj la diskon Esperanto en la angla: www.angelfire.com/music/fey/kabah. Tre kompletaj kaj interesaj informoj troviĝas en la hispana: http://orbita.starmedia.com/~kabahxne1/, http://mx.geocities.com/kabahtuynosotros/index.html.

En ĉi tiuj retpaĝoj eblas sekvi la novaĵojn pri la bando, malkovri ĝiajn diskografion, tekstojn, multajn fotojn, kaj ekscii pri ĝi ĝis disiĝo en oktobro 2005.

Krome, albumojn Esperanto faris, interalie:

Rick Braun. Esperanto— Rick Braun, ĵaza trumpetisto el Usono;

Lalo Schifrin, usona ĵazisto;

Shadofax, ĵazfuzio/novepoko el Usono;

Elektric Music, elektronika bando starigita de Bartos el Eks-Kraftverk el Germanio;

Freundeskreis, hiphopa bando el Germanio;

Viper, poprokbando el Japanio (aŭskulktu ĉe http://viperviper.com/multimedia.htm);

Ryuicky Sakamoto, elektronika poproka bando el Italio/Japanio;

Rosario di bella, Paolino Dallaporta, ĵazo.

(Pri kelkaj el tiuj artistoj kaj albumoj jam aperis artikoloj kaj prezentoj en Rok-gazet').

Ŝajne Esperanto estas inspira, kaj pro diversaj kialoj konscie aŭ nekonscie, vole aŭ nevole oni uzas aŭ misuzas la vorton “Esperanto”. Sed ĉu tiu nomo ne estas universala posedaĵo? Ankaŭ Muziko ja estas universala, por ne diri universa… Ĉu muziko kaj Esperanto ne estas la plej trafetaŭgaj por tia universaleco?..

Plukis por vi Flo!


La Ondo: bona rezulto en la malfacila jaro 2006

Verŝajne, 2006 estis la plej malfacila jaro por La Ondo de Esperanto. Pro la duobliĝo (jam pli ol duobliĝo!) de la poŝta tarifo en Ruslando ni devis ŝanĝi la ekspedo-landon, kaj Pollando iĝis ankaŭ la pres-lando de La Ondo. Mankis pasintjare reklamvojaĝoj kaj ni ne partoprenis UKon — ĉi tial malpli da novaj abonoj estis kolektitaj. Sanproblemoj fine de la jaro…

Sed malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj la abonantaro de La Ondo en 2006 denove superis tiun de la antaŭa jaro, kvankam la kresketo estas nur simbola — tri abonoj pli. Dankon al niaj perantoj kaj al la abonantoj.
  

 
1998
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005
2006
Ruslando
147
133
122
115
101
98
104
92
93
Aliaj landoj
136
170
238
257
305
407
421
450
452
Entute
283
303
360
372
406
505
525
542
545
En plej multaj landoj la nombro da abonantoj preskaŭ ne ŝanĝiĝis. La plej granda kresko estas en Usono (+6), kaj la plej granda perdo en Finnlando (-7). Novaj landoj estas Benino, Zimbabvo, Ĉinio kaj Kubo — ĉiuj danke al donacitaj abonoj. Entute, niaj abonantoj loĝas en 43 landoj.

Jen la listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2005):

Ruslando 93 (92)
Pollando 66 (65)
Germanio 44 (43)
Francio 32 (35)
Usono 28 (22)
Britio 27 (25)
Italio 25 (24)
Finnlando 22 (29)
Belgio 19 (15)
Svedio 19 (20)
Hispanio 17 (20)
Japanio 16 (14)
Brazilo 15 (13)
Danlando 13 (15)
Svislando 11 (11)
Estas malfacile prognozi, ĉu ni sukcesos reteni la nunan nombron ĉi-jare. Onidire, la nove dezajnita kovrilo estas pli alloga, sed la baza kotizo senteble plialtiĝis, kaj ankaŭ dum 2007 ni verŝajne ne havos eblon informadi pri La Ondo en esperantistaj renkontiĝoj (escepte de ARKONES). Je la jarkomenco la abonstato estis simila al tiu de la kelkaj antaŭaj jaroj.

AlKo


9a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2006 la naŭan Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj el Germanio, Finnlando, Italio, Kanado, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando.

La 14an de januaro 2007 la juĝkomisiono anoncis la rezulton:

1a premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto):

Maurizio Bresnik (Italio).

2a premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto):

Olga Ŝipovalenko (Ruslando) pro “Glaciaj kaskadoj”.

3a premio (abono de La Ondo de Esperanto):

Ronaldo Bijtenhoorn (Nederlando) pro “Ventiladotuboj” kaj “Marnebulo”.

Laŭdaj mencioj:

Maurizio Bresnik (Italio); Jessika Dehms (Germanio) pro “Ilekso dum malvarma vintra mateno”;
Adeltraut Henning (Germanio) pro “Stranga frukteto”;
Jurij Kajun (Ruslando) pro “Respegulo de la alia mondo”;
Alekseo Kozlov (Ruslando) pro “Mortmara sunsubiro”.

Speciala premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto) pro la plej bona foto pri la temo Naturo

Alekseo Kozlov (Ruslando) pro “Papilietoj”.

Laŭ la regularo de la konkurso, la organizantoj ĝis la 31a de decembro 2008 havas ekskluzivan rajton uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Vidu la rezultojn de la pli fruaj fotokonkursoj.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso

Pri kio ridis niaj pioniroj?

Oni povas kredi ke esperantistoj estas tro seriozaj homoj, ĉar en la jaroj 1889–1891 en la unua Esperanto-gazeto, La Esperantisto, estis neniu ŝerco aŭ anekdoto. Sed en 1892 ekaperis en ĝi la rubriko Bagateloj. Post la iom longa El unu prediko en januaro, venis tuta kolekto en la februara, el kiu ni plukis kelkajn. Vidu: pri kio ridis Zamenhof, Schmidt, Grabowski kaj aliaj pioniroj.

Kredemeco.

A: Vi estas malsaĝulo, mia sinjoro!
B: Sinjoro! mi sendos al Vi miajn atestantojn!
A: Ne bezone, sinjoro, mi kredas tion ĉi ankaŭ sen atestantoj.

Senkulpiĝo.

Sinjorino, forlasante sian servantinon: Jes, mi bedaŭras, sed mi ne povas repreni mian ateston en via serva libro pri via nepuremo. Rigardu do mem ekzemple la malpuraĵon de muŝoj tie ĉi en la angulo.
Servantino: Tio ĉi ja estas ne mia kulpo! tiu ĉi malpuraĵo jam estis, kiam mi antaŭ jaro komencis mian servadon ĉe Vi.

Tro granda postulo.

— For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.
— Kiel vi volas; pro Viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.

La Esperantisto, 1892, №2, pĝ. 25-26. 


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2007. № 2 (148)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo