Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. №7 (153)

Junaj partoprenantoj de la kvina Familia MontKabana Renkontiĝo
(Fotis Vanja Radovanović)


ENHAVO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Renato CorsettiPlibonigi la mondon per Esperanto

Renato Corsetti respondas

Post sesjara deĵoro, Renato Corsetti en Jokohamo forlasos la postenon de la prezidanto de UEA. Malgraŭ granda labor-ŝarĝo antaŭ la transdono de la stafeto, li afable konsentis respondi kelkajn demandojn, inter kiuj estas ankaŭ demandoj de membroj de nia Yahoo-grupo La Balta Ondo.

Kiujn atingojn kaj malatingojn, laŭ via opinio, vi havis kiel prezidanto de UEA?

Nu, estas malfacile mem juĝi objektive pri siaj atingoj kaj malatingoj. Mi kredas, ke la ĉefa atingo estas, ke mi komprenigis al la homoj, ke la vortoj informado kaj instruado estas esencaj por tiuj, kiuj volas nomi sin aktivaj esperantistoj. La dua atingo estas la enirigo de UEA en la retan mondon. (Mi volas doni al vi anekdoton por klarigi la situacion: la unuaj retaj paĝoj de UEA estis faritaj sekrete kunlabore inter mia 14-jara filo kaj Kalle Kniivilä.) La tria atingo estas la remalfermo de dialogo inter UEA kaj la esperantistoj ĉie en la mondo, sendepende de tio, ĉu ili pagis kotizon aŭ ne.

La ĉefa malatingo estas, ke mi ne sukcesis ŝanĝi la situacion de la movado. Ni estis malmultaj kaj ni restas malmultaj. Mi ne sukcesis ŝanĝi la movadon kaj fari el ĝi maŝinon por produkti novajn esperantistojn. Tro multaj — ĉefe en Eŭropo, sed vere en la tuta ekonomie forta mondo — preferas stultumi inter esperantistoj kaj debati pri ĉio debatebla kaj la plej kreemaj emas produkti servojn por esperantistoj, sed ne fari ion por disvastigi Esperanton. Tion mi ne sukcesis ŝanĝi.

Eble dum via oficperiodo estis pli da streĉiteco ol dum la oficperiodoj de ĉiuj viaj antaŭuloj post la t.n. Hamburga Puĉo en 1974. Ekzemple, baldaŭ post via unua prezidantiĝo kvin gvidaj oficistoj de la Centra Oficejo demisiis. Kiel eblis, ke Buller kaj Zapelli tamen poste revenis dum vi plu prezidantis?

Nu, mi vere pli interesiĝas pri la Esperanto-movado ĝenerale ol pri UEA kiel organizaĵo. Mi kredas ke UEA kiel organizaĵo rajtas ekzisti nur ĉar ĝi servas Esperanton. Des malpli mia atento celas la Centran Oficejon de UEA, kiu estas nemalhavebla praktika centro, sed ne povas transpreni la funkciojn de aktivuloj tra la mondo rilate al Esperanto.

La streĉoj ŝuldiĝis ĉefe al malsamaj taksoj pri la graveco de la Centra Oficejo rilate al la tuta movado. Kaj mi ne komprenis tiam, kial Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli foriris. Mi mem estis tute preta daŭrigi la kunlaboron kun ili kaj tion mi diris al ili plurfoje tiam. Do, mi estis tute kontenta kiam ili revenis, kaj la kunlaboro kun ili ne povus esti pli bona, ol ĝi estas.

Kiun rolon CO havas?

Ekzistas la Centra Oficejo, kiu dronas sub amaso da taskoj (revuo, jarlibro, UK, ktp.), kaj ekzistas la movado, la aktivaj esperantistoj, kiuj estas plej supere reprezentataj de la komitato de UEA kaj de la estraro.

Estas eraro kredi, ke la Centra Oficejo estas ĉio, kaj ke ĉio dependas de ĝi. La esencaj aferoj de Esperanto, la proponado de ĝi al la homoj kaj la instruado de ĝi dependas de la estraro, de la komitato kaj de la aktivuloj tra la landoj. Se Esperanto ne disvastiĝas en Indonezio, ne kulpigu la Centran Oficejon, kulpigu la estraron. Se la revuo venas kun malfruo, kulpigu la Centran Oficejon kaj ne la estraron. Mi mem multe pli ploras pro tio, ke Esperanto ne disvastiĝas en Indonezio ol pro la malfruo de la revuo (kiu bonŝance nun ne malfruas).

Al tiuj, kiuj diras, ke ni bezonos oficiston, kiu okupiĝu pri Esperanto en la fakoj, por ke Esperanto disvastiĝu en la fakan mondon, mi diras: “oficismo estas la maljunula malsano de esperantismo”. Ni bezonas entuziasmajn kaj libervolajn laborantojn por Esperanto en la faka mondo. Sen tio oficisto utilas al nenio.

Subtenado de la Brusela Komunikadcentro estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la enormaj deficitoj de UEA en 2002 kaj 2003 (respektive: 57 kaj 49 mil eŭroj). Ĉu tiu investo valoris, kaj ĉu ankaŭ estonte UEA dediĉu rimedojn al agado en Bruselo?

Nu, tiu investo valoris, por pruvi ankoraŭfoje tion, kion mi diris en aliaj okazoj: Esperanto ne estos akceptata de la Eŭropa Komunumo ne pro manko de oficistoj en Bruselo, sed pro manko de vigla Esperanto-movado en Eŭropo. Oficistoj povas fari multon kaj ili faris multon en Bruselo, sed se mankas esperantistoj en Britujo aŭ Slovenujo aŭ Grekujo, oficistoj ne povas kompensi tiun mankon. Tion, bedaŭrinde ankaŭ la nuna estraro de EEU ne tute komprenas. EEU devus decidi, ke ĝi estas civitana movado, kaj devas antaŭeniri laŭ la metodoj de civitanaj movadoj: grandaj prem-kampanjoj de la civitanoj al la politikistoj.

Komence de via mandato, rezulte de la grandioza aktivado de la UEA-komisiito Hans Bakker, UEA havis altan prestiĝon en Afriko. Sed poste UEA translokis sian Afrikan Oficejon en Beninon el Togolando, rompante kun Gbeglo Koffi kaj lia stabo. Fine de via mandato vi ricevas riproĉojn pro “koloniismo”, “imperiismo” ktp el diverslandaj afrikaj aktivuloj. Kiel vi komentarias la regreson de la reputacio de UEA en Afriko dum via prezidanteco?

La kunlaboro inter Hans Bakker kaj mi pri Afriko datas de la komenco de la 1980aj jaroj. Hans faris mirindan laboron. La problemoj komenciĝis, kiam Hans decidis, ke Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ maniero helpi malsatantajn afrikanojn iom satiĝi. Li persone multe helpis. Ĉi tiu aspekto laŭgrade super-regis komence de ĉi tiu jardeko kaj ĉiam pli superregis, ĝis la momento, kiam la afrikaj “aktivuloj” decidis, ke venis la momento sendependiĝi, tio estas ricevi la monon de UEA kaj elspezi ĝin laŭ propraj decidoj kaj celoj. Kiam UEA decidis ke la oficejo en Lomeo estu vera oficejo dependanta de la Direktoro de UEA, ili diris: “Ne, dankon! Ni plue volas la monon, sed ni ne volas labori laŭ la ordonoj kaj sub la kontrolo de la Direktoro de UEA”.

Mi iom ŝanĝas la faktojn, por ke oni ne rekonu precizajn homojn, sed tiuj akuzantoj estas tiom kontraŭimperiismaj ke antaŭ iom da tempo unu petis de mi privatan stipendion por studi en Pollando, alia petis invitojn al UK por neesperantistoj, kiujn li intencis revendi al dezirantoj veni al Eŭropo, kaj tria bezonis kudromaŝinon por la kuzino de sia edzino.

Bonvolu komenti ankaŭ la vortojn de Andreas Künzli pri UEA kaj pri la Esperanta Civito en la junia Ondo.

Mi konsentas kun Andreas. Mi ĉiam diris: la problemo estas ne la Civito, la problemo estas ni. La Civito estas fenomeno momenta, kiu havas personajn kaŭzojn. Eĉ ne indas paroli pri la afero. La vera problemo estas la ideoj de la Civito: ni utiligu Esperanton, ni flegu ĝin (eĉ ni kreu propran ŝtaton, kio estas efektive nur granda ludo), kaj ni ne surprenu taskojn rilate al portado de Esperanto al la ekstera mondo. La angla jam venkis, kaj ni zorgu pri nia niĉo, ni ludu inter ni per nia literaturo. Tiuj ideoj estas multe pli disvastigataj inter esperantistoj en la ekonomie fortaj landoj ol oni imagas, kaj ili respondecas pri multaj el la nunaj problemoj de la movado. Mi tute bone komprenas, ke tia sinteno havas kaŭzon. Neniu ŝatas senti sin formiko luktanta kontraŭ elefanto, kaj do preferas imagi sin leono en la formikejo, sed nia tasko estas esti formikoj kaj lukti kontraŭ elefantoj. Ni ŝuldas tion al la tuta glora historio de nia movado, kiu trairis unu el la plej sangaj jarcentoj de la homara historio kaj daŭre luktis kaj pretervivis. Se ni lasas la lukton, ni perfidas la homojn, kiuj donis siajn suferojn kaj foje sian vivon por Esperanto por ne paroli pri la idealoj de Zamenhof.

Ekster UEA kaj la Civito estas pluraj aktivadoj realaj kaj virtualaj, gazetaj kaj retaj. Kiuj el ili estas la plej atentindaj?..

Multaj el ili estas. La retaj kursaroj, ekzemple, estas montro de tio, kiel la juna generacio kapablis adapti siajn agad-manierojn al la nuna mondo. “Lernu.net”, NESTO, la kurso de Carlos Pereira kaj sennombraj aliaj lokaj kaj regionaj kursaroj meritas nian senkondiĉan laŭdon.

Mi estis unu el tiuj, kiuj subtenis Ĝangalon malgraŭ tio, ke ĝiaj ambicioj estis tro grandaj rilate al la Esperanto-merkato. Mi vidas multajn aliajn interesajn iniciatojn, kiel vian gazetonLiberan Folion. Aliflanke la “merkato” estas ankoraŭ tro malgranda. Ni bezonas grandigi ĝin por la avantaĝo de ĉiuj.

Ĉu vi opinias, ke la de vi alstrebita partnereco kun “lingvodefendantoj” alportis aŭ alportos por Esperanto fruktojn?

Mi ne vidas multajn konkretajn fruktojn ĝis nun. Estis kelkaj kongresaj paroladoj interesaj kaj voj-montraj, sed ili ne trovis vojantojn inter la esperantistoj. Mi mem estas konvinkita, ke prezenti Esperanton kiel ilon por defendi la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj lingvoj estas la sola pravigo por ĝi en la nuna mondo. Mi celas iun moralan econ pro kiu homoj povus aŭ devus iĝi esperantistoj. Pasporta Servo kaj similaj personaj avantaĝoj ne estas io por mi. Mi apartenas al tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon per Esperanto kaj mi serĉas samspecanojn.

Tuj post la elekto, vi nomis vin duonŝerce prezidanto de ĉiuj esperantistoj. Ĉu vi sentis vin tia?

Iusence jes. Se oni preteratentas la Civiton (sed ankaŭ kun ili mi daŭre dialogis en afabla maniero) kaj kelkajn individuojn, kiuj ne interesiĝas pri la progreso de Esperanto, mi vere ĉiutage ĝis nun ricevis petojn, komunikojn, bondezirojn de esperantistoj el la tuta mondo. La plej varmaj estas miaj brazilaj kvazaŭsamlandanoj, sed ankaŭ multaj aliaj. Ekzemple, hieraŭ mi estis en kontakto kun rusoj kiuj havas problemojn pri vizo al Japanujo, kun afrikanoj kiuj devas organizi seminarion en Benino, kun nepalanoj kiuj devas iri al Vjetnamujo, kun slovenoj, ktp. ktp.

De kie venas, spite la abundecon de konfliktoj en Esperantujo, via toleremo kaj pacamo? Ĉu vi ne estas iel seniluziigita dum via prezidanteco?

Konfliktoj abundas en Esperantujo kiel en ĉiu grupo tre malgranda kaj kiu ne atentas pri la granda celo. Homoj ne nur ne pretas morti pro siaj idealoj (kiel tiuj en pluraj landoj dum la pasinta jarcento), aŭ nur suferi la malsaton pro Esperanto (pensu pri tiu instruistino, pri kiu parolis Zamenhof, kiu preferis aĉeti lernolibrojn por la lernantoj ol manĝaĵojn por si), sed eĉ ne fari la plej malgrandan oferon. La vero estas, ke ili pensas pri si pli ol pri Esperanto. Se oni pensas pri Esperanto, oni faras oferojn kaj ne kverelas. Mi konas dekojn da trankvilaj homoj, kiuj neniam estas intervjuataj de niaj ĵurnalistoj, neniam aperigas siajn fotojn en la reto, neniam kandidatas por io ajn, sed ĉiam respondas entuziasme, kiam mi petas ilin sendi vortaron al homo ie ajn en la mondo. Mi sentas min tre malgranda kompare kun ili ne kompare kun niaj retorikantoj, kies preteco finiĝas tuj post la vendado de paroloj.

Mi seniluziiĝis nur de tempo al tempo, kiam homoj, kiuj laŭte promesis, ke ili faros ion, ne faris tion. Sed tio ne estas vere granda seniluziiĝo. Mi pli kaj pli estis kontenta pri la faroj de la farintoj.

Neevitebla demando: pri viaj planoj post la prezidintiĝo…

Mi verŝajne daŭre okupiĝos pri la itala movado. En UEA mi volas fari la plej malfacilan aferon, kiu ekzistas nun: provi helpi la disvastigon de Esperanto en la arablingvaj landoj. Vi scias pri la problemoj: Zamenhof estis judo, internacieco ne estas araba koncepto, ktp.

Via konsilo unufraza al la venontaj prezidanto kaj estraro?..

Bondezirojn! La situacio estas malfacila, sed daŭrigu esence laŭ la instruoj kaj la ekzemplo de Zamenhof, kiu estis pli granda revoluciulo ol ni, kvankam li ne konis la distingon inter “linux” kaj “unix”. Tio ne estas grava. Gravas la celoj de la agado. 

Vide el Bruselo

Kontrolita plena multlingvismo

En septembro la Eŭropa Parlamento (EP) debatos la kostojn de tradukado kaj interpretado.

EU-responsulo pri multlingvismo, Leonard Orban, diras, ke Esperanto ne estas solvoNe estos espero ke la Parlamento konsideros Esperanton kiel eblan solvon por la kreskanta kosto de tradukado kaj interpretado. La membroj de la Parlamento pli koncentriĝos pri eblecoj eviti malŝparadon de servoj. La Parlamento plej verŝajne adoptos novan koncepton de “kontrolita plena multlingvismo”. Finnlanda EP-ano Alexander Stubb, de la Eŭropa Popola Partio, malfermos la debaton surbaze de detala raporto.

Stubb, membro de la Komitato pri Buĝeta Kontrolado, ekzamenis la elspezojn en 2006 por interpretado. En sia raporto, aprobita de la buĝeta komitato en junio, li ĉefe akuzas kun-parlamentanojn pro malŝparado de traduk- kaj interpret-servoj. Kaj kelkaj el la plej gravaj malŝparantoj estas tiuj, kiuj plej laŭte defendas la “grandajn” lingvojn. Malŝparemaj parlamentanoj petas tradukojn de longaj dokumentoj kaj tuttagan interpretadservon kaj poste ne aperas dum la koncerna kunveno. Laŭ Stubb ĉ. 16% da totala parlamenta interpretkosto estis malŝparita pro tio, ke la interpretservo finfine ne estis uzita aŭ nuligita tro malfrue.

La raporto de Stubb sekvas la laboron de la Eŭropa Financkontrola Kortumo kiu kritikis la eŭropajn instancojn pro malŝparado. “Pro la neglata distribuo de tradukbezonoj dum la jaro, aŭ pro foje nesufiĉa interna kapablo, eŭropaj instancoj bezonas sendependajn tradukistojn aldone al la dungitaj”, — raportis la Eŭropa Financkontrola Kortumo. La malŝparo altiĝis je ĉirkaŭ 11 milionoj da eŭroj nur pro la malefika uzado de sendependaj tradukistoj.

Stubb en sia raporto kritikas ankaŭ la diferencon inter la kostoj por servoj laŭ instancoj. Unu tago de interpretado estas 30% pli kosta en la Parlamento ol en la Konsilio kaj Komisiono (parlamenta interpretisto kostas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn por unu tago kompare al “nur” 1000 eŭroj tage por la Komisiono). Sed ankaŭ tradukkostoj multe diferencas. Unu tradukpaĝo kostas €194 en la Komisiono, €276 en la Konsilio, kaj nur €119 en la Parlamento. Kaj la totala kosto de tradukservoj en la tri instancoj estis 511 milionoj da eŭroj en 2005 (kompare kun €414.5 mln en 2003).

Stubb sugestas limigi la nombron da lingvoj al la tri “gravaj” — angla, franca kaj germana (kiel faras la Komisiono kaj, pli kaj pli, la Konsilio). Laŭ la kalkuloj de Stubb, plentaga renkontiĝo de EP kun interpretado por 23 lingvoj, kun tri interpretistoj po traduk-kabino, kostas nun ĉ. 135 mil 700 eŭrojn. Se estus uzataj nur la angla, franca kaj germana lingvoj, la prezo estus nur 8 mil 900 eŭroj.

En septembro la Parlamento verŝajne akceptos la rezolucion de Stubb. La rezolucio konsideras multlingvismon “ŝlosila eco de la Eŭropa Unio kiu antaŭenigas la kulturan kaj lingvan diversecon kaj sekurigas egalan traktadon de EU-civitanoj”. La rezolucio notas la rajton de civitanoj komuniki en la propra “oficiala” lingvo kun EU-instancoj.

Tamen la rezolucio notas ke la ideo de “kontrolita plena multlingvismo” estas la nura metodo teni kostojn en akcepteblaj limoj. La teksto ankaŭ esprimas surprizon pro tio, ke “la instancoj ankoraŭ kalkulas nek siajn totalajn tradukkostojn nek kostojn po paĝo”. Laŭ la rezolucio, EP estus “koncernita” pri la malalta produktiveco de tradukantoj en la Konsilio, kie membro-ŝtatoj kunvenas. En 2005 estis tradukitaj 1.324.000 paĝoj en la Komisiono de 1 450 tradukantoj (1.541.518 paĝoj en 2006). Ĉ. 80% de la tradukado en la Komisiono estas farita de internaj tradukantoj, kaj 20% de “eksteruloj”. En EP estis tradukitaj 1.080.000 paĝoj de 550 tradukantoj, kaj nur 475.000 paĝoj de 660 en la Konsilio.

Produktiveco, difinita kiel nombro de normalaj paĝoj tradukitaj de interna tradukanto, tre varias de unu lingva departemento al alia kaj de unu instanco al alia. “La produktiveco de la EU-tradukservoj estas multe pli malalta ol en privata sektoro, — notas Stubb [5-6 paĝoj tage por EU-tradukanto kaj 8-10 paĝoj por privata tradukanto. — DaI]. — La produktiveco de la Konsilio estas konsiderinde pli malalta ol de la Komisiono kaj Parlamento pro la alta procentaĵo de leĝaj dokumentoj, kiuj postulas specifan atenton”.

La rezolucio proponas ne plu traduki ĉiujn debatojn en ĉiujn lingvojn: “La plena raporto de debatoj en la plenkunsido devas esti publikigita kiel multlingva dokumento, en kiu la paroladoj devas aperi nur en la originala lingvo”. Sonbendo aŭ interreta filmo kun interpretado devus tiam esti disponebla. La nova regulo — kiu devos ankoraŭ esti aprobita de la Parlamenta administrado — signifos finon por la plena traduko de debatoj. EP-anoj kiuj parolas “malgrandajn” lingvojn timas perdi influon. La tradukado ricevas kritikon ankaŭ pro “… konsiderinde malalta kvalito” de traduko en la lingvoj de la novaj membro-ŝtatoj.

Stubb notas ke eŭropaj instancoj en la lastaj jaroj provas jene limigi la kreskon de tradukado:

1) starigante listojn de gravaj “kernaj dokumentoj”,
2) starigante maksimuman longecon de tekstoj,
3) tradukante nur konkludojn en aliaj lingvoj [tio estas: ne en la angla. — DaI],
4) tradukante nur la finan version de dokumentoj,
5) kuraĝigante tradukpetantojn sindeteni de tradukpetoj.
Dafydd ab Iago

Malfaciliga plifaciligo

Ruslanda ministerio pri eksterlandaj aferoj tre pozitive prezentis la novan kontrakton inter Ruslando kaj la Eŭropa Unio pri faciligo de viz-aranĝado por la ŝtatanoj de Ruslando kaj EU.

“Ekde la 1a de junio dekoj da miloj da ruslandanoj ricevos grandegan avantaĝon en komunikado kun la ekstera mondo, — entuziasme deklaris Vjaĉeslav Pavlovskij, ministeria direktoro de la konsula departemento. Li daŭrigis: — Multegaj entreprenistoj, sciencistoj, instruistoj kaj studentoj, lernantoj kaj ordinaruloj havantaj eksterlande parencojn aŭ dezirantaj viziti tombojn de siaj proksimuloj, povos fari tion ĉi sen la kutimaj lastatempaj malfacilaĵoj”.

Ni ekzamenu la efikon de la novaj vizoreguloj por Kaliningrado. Loĝantoj de nia enklava regiono ĝis nun havis eblecon ricevi senpagan unujaran vizon, kiu ebligis multfojan vizitadon de Litovio kaj Pollando. Reciproke, litovoj kaj poloj povis ricevi senpagajn vizojn por viziti Kaliningradan regionon (plurfoje profitis tion ankaŭ esperantistoj, partoprenante Zamenhofajn Semajnfinojn en Kaliningrado). Neniu speciala invitilo estis bezonata.

Jaroslaw CzubinskiKonforme al la nova kontrakto, verkita en Bruselo, ekde nun la pollanda kaj litovia vizoj kostas 35 eŭrojn. Por peti la vizon necesas prezenti originalon de invitilo. La ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado, Jarosław Czubiński, rakontis ke tiu postulo kreis anekdoton: “En Kaliningrado aperis oficiala termino originalo de faksaĵo”.

Multaj kaliningradanoj naskiĝis (aŭ havas parencojn) en Bjelarusio kaj Ukrainio. Por vojaĝi tien nun ili devas pagi vizon, ĉar la vojo iras tra Litovio aŭ Pollando. Aliflanke, jam pluraj pollandaj esperantistoj nuligis sian pli frue anoncitan partoprenon en la jubilea renkontiĝo Sukcena Ondo (Kaliningrado, aŭgusto 2007) pro la nova viza baro, starigita de Bruselaj murkonstruantoj.

Ĉu vere plifaciligo?..

Halina Gorecka


Oficialaj Aldonoj — la vivanta lingvo fajfas pri tio

La jar-kolekton 2006 de Heroldo de Esperanto markas polemiko inter Perla Martinelli kaj Bertil Wennergren pri la t. n. Naŭa Oficiala Aldono (OA) al la Universala Vortaro (UV), polemiko kiu manifestas la disopiniadon ene de la Akademio. Se konsideri, ke el 45 anoj de tiu fikcia institucio voĉ-donis nur 33, t. e. 73,3 %, se plue konsideri, ke iuj radikoj ricevis la aprobon de nur 23 personoj, oni vidas, kiel arogante estas, se tia grupeto da anonimuloj pretendas direkti la lingvo-uzon de Esperanto.

En sia artikolo “Kial fari Oficialajn Aldonojn” (La Ondo de Esperanto. 2007, №6, pĝ. 13–14) Wennergren varbas por tiu vorto-listo kaj eĉ por la difinoj ofte infanecaj kaj primitivaj, sed sin implikas en kontraŭdirojn kaj absurdojn. Parolante pri tio, ĉu ĉi cent-jara (mis)praktiko de la Akademio (ankoraŭ) havas sencon, li allasas, ke “vere la afero povas ŝajni sufiĉe duba”. Nu, ĉi dubojn li sukcesis forbalai nek per sia listo nek per siaj eksplikoj. Se temas pri la nomenklaturo, nek la vorto “oficiala” diras ion nek la vorto “Universala” (Vortaro). Ĉar kio en ĉi arbitra miŝmaŝo universalas? Ĝis nun neniu scias, laŭ kiuj kriterioj Zamenhof kompilis ĝin. Same oni ne konas la kriteriojn kiuj kondukis al la Aldonoj: tio iras ĝis la absurdo, ke la vorto “Esperanto” oficialiĝis nur en 1958!

Se la UV “estas unu el la plej aŭtoritataj”, kial do jam antaŭ 1914 la Lingva Komitato eldonis kvin kajerojn kun korektoj? Kaj se Wennergren koncedas, ke ankaŭ la Oficialaj Aldonoj enhavas erarojn, kial tamen li nomas ilin “rekomendindaj”? Se io estas eraro, ĝi postulas korekton, ne rekomendon. Sian pledon daŭrigi la infanecan ludon de “oficialigado” li povas pravigi nur per la argumento de la tradicio. Se ankoraŭ konsenteblas ornami morfemon per “oficialeco”, neniel eblas trudi tion ankaŭ al la difinoj kaj kunmetoj. La lastaj estas pure hazardaj, la unuaj intence verkitaj en ia Basic Esperanto por “ordinaraj” esperantistoj (ju pli multaj, des pli stultaj, kiel diris Grosjean-Maupin) kaj tute ne kongruaj kun ali-lokaj difinoj (ekz. en PIV).

Jen ekzemplo: la 9a OA “oficialigas” la radikon eŭfemism, kiu estas termino stilistika kaj “difinas” ĝin jene: evitvorto, evitesprimo kun la ekzemploj: kuŝi = seksumi (seks kaj um ja estas fundamentaj, sed ne la kunmeto), etna purigado = popolmurdo, t. e. genocido (la vorton etno oni oficialigis por ke ĝi povu figuri en ĉi difino). Por la vorto “necesejo” mankas la malevitvorto, kvankam jam en 1910 K. Bein en sia Vortaro de Esperanto difinis ĝin “loko, kie oni pisas kaj kakas” (sen registri pis kaj kak en la alfabeta vico).

En sia difino de cico la 9a OA tute ne uzas la kurantan “mampinto” (kiu mampis estas mampinto), al kiu resendas, por ekzemplo, la vortaro de Krause (Eo-D).

Jen kelkaj nekonsekvencaĵoj en la vorto-listo mem: se aperitivo, kial ne digestivo (brando, likvoro)? Laŭ la 9a OA nur Japanujo estas oficiala, kvankam la sama Akademio delonge oficialigis -io kaj kvankam la plimulto uzas ĉi sufikson. Se pisi, kial ne kaki kiun la Hejma Vortaro de Lindstedt klasifas ĉiu-taga esprimo? Kaj kio pri frid-pisa (ĉu hibrido el oficiala kaj neoficiala elemento?)? Se enestas vodko, kial ne oficialas eĉ ĉiuj ceteraj brandoj? Kaj kial ĝi estas produktata en Rusujo kaj Svedujo, sed ne en Polujo, sed en Pollando?

Ankoraŭ detaleto kiu dokumentas la malsistemecon: la uzo de la ligo-streko. Oni ja trovas: Nord-Ameriko (ĉe bizono), tamen Orientĉina (ĉe ĉino), helpo-agado (ĉe kvakero), nigra-blanka (ĉe pingveno), vir-mamulo (ĉe prostato), iks-radioj (ĉe radiografii), Sud-Ameriko (ĉe tapiro), Sud-Afriko (ĉe unio). Sed kial ne: imun-sistemo (aidoso, alergio), kurac-metodo (akupunkturo), korpo-punkto (sam-loke), ŝajn-piedoj (amebo), ktp. Mankas klara regulo.

Resume: La lingvaj bezonoj troviĝas ali-loke ol en la oficialigo de vortoj, ekzemple en la kompilado de historia vortaro kiu informas pri la unuaj uzoj de radikoj kaj vortoj. Praktike neniu scias, kiu vorto oficialiĝis kiam. La vivanta lingvo delonge fajfas pri ĉi sensenca maroto de numerado kaj etiketado. Se superfluas tia-speca registrado, superfluas eĉ la registrantoj. Feliĉe, Esperanto vivas kaj povas vivi sen tia ekstravaganco kaj sen tia Akademio neniel ekzistanta en la pulsanta vivo de la lingvo.

Reinhard Haupenthal


Vortaroj: utilaj kaj verkindaj

En Oficialaj Aldonoj — la vivanta lingvo fajfas pri tio Reinhard Haupenthal bedaŭrinde prezentas plurajn malĝustaĵojn, kiujn necesas ĝustigi:

Haupenthal nomas la Akademion “grupeto da anonimuloj”, sed la nomoj de la Akademianoj kompreneble estas tute publikaj. Oni povas ilin trovi ekz. en la TTT-ejo de la Akademio (http://akademio-de-esperanto.org/faktoj/membraro.html) aŭ en la Jarlibro de UEA.

Li skribis, ke “la vorto Esperanto oficialiĝis nur en 1958”. Tio ne estas tute ĝusta. La vorto Esperanto estas kompreneble Fundamenta, kaj do ne bezonas oficialigon. Pro tio, ke ne ĉiuj vortoj en la Fundamento aperas en la vortlistoj de la Universala Vortaro, la Lingva Komitato kaj la Akademio iom post iom registris ĉiujn tiujn eksterUV-ajn radikojn. Tio okazis pri la vorto Esperanto en 1958 kadre de la Sepa Oficiala Aldono. Sed tie Esperanto estas menciita sub “Fundamentaj radikoj”, ne sub “Oficialaj radikoj”.

Li skribis:

Se la UV “estas unu el la plej aŭtoritataj”, kial do jam antaŭ 1914 la Lingva Komitato eldonis kvin kajerojn kun korektoj? Kaj se Wennergren koncedas, ke ankaŭ la Oficialaj Aldonoj enhavas erarojn, kial tamen li nomas ilin “rekomendindaj”? Se io estas eraro, ĝi postulas korekton, ne rekomendon.
Aŭtoritateco ne egalas al perfekteco aŭ senerareco. Ĉiuj niaj vortaroj enhavas erarojn, ankaŭ ekz. la Plena Ilustrita Vortaro. Ankaŭ PIV-on oni iom post iom korektas. Sed tamen PIV estas de multaj rigardata kiel pli aŭ malpli aŭtoritata. Kaj ankaŭ PIV faras rekomendojn kaj malrekomendojn. Do, nenio stranga en tio, ke ankaŭ la Fundamento kaj la Oficialaj Aldonoj enhavas neperfektaĵojn. Ili tamen povas esti utilaj verkoj.

Haupenthal skribis: “la vorton etno oni oficialigis por ke ĝi povu figuri en ĉi difino [= en la difino de eŭfemismo]”. Tio ne estas prava. La vorto etno estis en la origina listo de kandidatovortoj por 9OA. Tion mi sciigis al Haupenthal en mesaĝo jam antaŭ ol lia artikolo estis finita, sed eble li preteratentis tion.

Li skribis: “Laŭ la 9a OA nur Japanujo estas oficiala, kvankam la sama Akademio delonge oficialigis -io.” Neprave. La sufikso -io ankoraŭ estas neoficiala. La Akademio tamen ekde 8OA ne plu malrekomendas tiun sufikson. Nuligo de malrekomendo tamen ne egalas al starigo de rekomendo, kaj do ne al oficialigo.

Haupenthal demandas: “Se pisi, kial ne kaki kiun la Hejma Vortaro de Lindstedt klasifas ĉiu-taga esprimo?” Estas prave, ke la vorto kaki havas la karakteron de ĉiu-taga esprimo, simile kiel pisi. Sed la vorto kaki tute ne estas same disvastiĝinta kiel pisi. Multaj Esperantistoj tute ne uzas ĝin, nek eĉ scias pri ĝia ekzisto. Ĝi do ankoraŭ ne fariĝis sufiĉe enradikiĝinta por meriti same urĝan traktadon kiel ekz. pisi kaj feki, kiujn la Akademio inkluzivis en 9OA. Eble iam poste venos la vico ankaŭ al kaki. Sed simple ne eblas ĉiujn vortojn trakti samtempe.

“Se enestas vodko, kial ne oficialas eĉ ĉiuj ceteraj brandoj?” Ĉar la vorto vodko estas tre enradikiĝinta kaj bone konata, dum aliaj brandonomoj ankoraŭ ne estas tiaj.

“Praktike neniu scias, kiu vorto oficialiĝis kiam. La vivanta lingvo delonge fajfas pri ĉi sensenca maroto de numerado kaj etiketado”. Jes, numerado kaj etikedado* estas malgravaj kaj ofte neinteresaj. Sed verkado de vortaroj, kiuj faras konkretajn rekomendojn kaj malrekomendojn, ne estas sensenca. La Universala Vortaro kaj la Akademia Vortaro estas tiaj vortaroj, same kiel ekz. PIV. Se Haupenthal tiom forte kontraŭas verkadon de vortaro, kiu faras eksplicitajn rekomendojn, tiam li devus same kontraŭi ankaŭ la Plenan Ilustritan Vortaron. Laŭ mi tamen vortaroj estas utilaj kaj verkindaj, kaj certe la Akademio daŭrigos aktivi sur tiu kampo. Kial do la Akademio ne rajtus verki vortaron, se aliaj rajtas?

Bertilo Wennergren,
Direktoro de la Sekcio
pri la Ĝenerala Vortaro

* La vorto etikedo estas unu el la vortoj en 9OA. Etiketo (en 3OA) prefere ne estu uzata kun la signifo de etikedo.


Iom pri kiĉo

La germana vorto “Kitsch” ekestis en artistaj rondoj ĉ. la jaro 1870. Ĝia deveno estas neklara. Ni ne scias kiu enkondukis la vorton kiĉo en Esperanton: ĝi mankas ĉe Wüster (1929) kaj en PV (1930), same en Parnasa Gvidlibro de 1932. Ties dua eldono (1968) registras ĝin kun jena difino: “Filistra artaĵo, plaĉa nur al malbongustuloj”. PIV (1970) difinas jene: “Filistra sengusta artaĵeto”. La adjektivo ne estas menciita. Ambaŭ difinoj estas ne kontentigaj, ĉar tro striktaj kaj ne sufiĉe precizaj. Mankas ekzemploj. Jen nova provo difini la vorton:
kiĉ|o. Produkto de la prezenta arto, de la muziko aŭ de la literaturo, el difinita art-kompreno sentata kiel sengusta; senguste formita, puca uz-objekto: literatura, sentimentala, religia ~o; ĉi bildo estas pura kaj nura ~o; en lia loĝejo disstaras ĉia-speca ~o; la limo inter ~o kaj arto ofte fluktuas. ~figuro, ~filmo, ~kanto (vd. kantileno, ŝlagro), ~objekto, ~pentraĵo, ~romano (vd. melkalo), ~statuo. ~|a. 1. formita en maniero sentata kiel sengusta, ŝajniganta artisman valoron: ~a porcelano, ~a statueto (de Sankta Jozefo, Zamenhof), ~a madono, ~a sanktul-figuro, ~aj vestoj. 2. kor-tuŝe sentimentala; afektite sentema: ~a filmo, ~a poemo (de Deŝkin). ~igi. Transformi en kiĉon: la esperantistoj ~igis la poemon “La Espero” de Zamenhof; usonaj filmoj ~igas historiajn suĵetojn.
Reinhard Haupenthal

LomonosovPoemoj de Miĥail Lomonosov

“Li kreis la unuan universitaton. Pli ĝuste, li mem estis nia unua universitato”, — skribis Puŝkin. Temas pri Miĥaíl Vasíljeviĉ Lomonósov (Михаил Васильевич Ломоносов, 1711–1765), la unua grava ruslanda natursciencisto, kreinto de la unua kemia laboratorio en Ruslando, iniciatinto de la Moskva Universitato kiu nun portas lian nomon, historiisto, astronomo (en 1761 li malkovris la atmosferon en Venuso), akademiano…

Li estas rimarkinda ankaŭ kiel konstituinto de la rusa literatura lingvo, kreinto (kun Vasilij Trediakovskij, 1703–1768) de la rusa silabo-tona versfarado. Kun Trediakovskij, Antioĥ Kantemir (1708–1744) kaj Aleksandr Sumarokov (1718–1777), Lomonosov fondis kaj fortikigis la rusan klasikismon — la unuan rusan literaturan skolon. Odoj famigis lin, sed interesaj estas ankaŭ liaj satiroj, dramoj kaj etaj poemoj originalaj kaj tradukitaj. Tri el ili, tradukitaj de Valentin Melnikov, estas ĉi-sube.

Per traduko de Formiko el Marcialo li defendis la organikan devenon de sukceno. Scienc-rilata estas ankaŭ la dua poemeto, en kiu Lomonosov versigis la konatajn vortojn komparantaj la funkcian rolon de la Tero kun tiu de rostata alaŭdo el La ŝtatoj kaj imperioj de Luno (1649, publ. 1662) de Cirano de Bergerac (1619–1655). La tria estas libera traduko de Al cikado de Anakreono, al kiu Lomonosov aldonis verson, en kiu li aludas sian malfacilan situacion inter la Scienco kaj la Potenco. (AlKo)
 

***

En popla ombro promenante, formiket'
Al guto da rezin' gluiĝis per pied'.
Por homoj dum la viv' ĝi estis bagatela,
Postmorte en sukcen' estiĝis jam juvela.

(1747)

***

Du Astronomoj venis kune al festen'
Kaj ardis en disputo sen interkompren'.
Unua diris: “Ter' la Sunon ĉirkaŭiras”;
Alia — ke la Sun' kun si planedojn tiras.
Jen estis Kopernik', alia — Ptoleme'.
Ridete kuirist' decidis per ide'.
Demandis mastro lin: “Ĉu vi la stelojn konas?
Do diru, kiel vi pri tiu dub' rezonas?”
Respondis tiel li: “Ke pravas Kopernik',
Mi pruvos sen viziti Sunon, por eksplik':
Ĉu aŭdis iam vi pri kuiristo-dupo,
Ke turnus fajron li ĉirkaŭ viand' aŭ supo?”

(1761)

VERSOJ, VERKITAJ DUMVOJE AL PETERHOF,
kiam mi en 1761 veturis por peti subskribi privilegion
por la Akademio, provinte multfoje pli frue la samon

Lokusto kara, kiom estas vi beata,
ke pli ol homoj per feliĉo vi dotata!
Pasigas vivon vi en sin' de mola greso
kaj ĝuas roson mielgustan vi sen ĉeso.
Kaj kvankam iuj taksas vin estaĵo por neni',
sed en la pleja ver' vi reĝas antaŭ ni:
Anĝel' en korpo, eĉ senkorpa vi, en vero!
Saltadas, kantas vi sen zorgoj, en libero;
en ĉiu tera lok' vi propran hejmon havas;
nenion petas vi, ne ŝuldas, ĉiam pravas.

(1761)

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Valentin MelnikovValentin Melnikov jubileas!

La 18an de julio sian 50-jaran jubileon kaj samtempe la 25-jariĝon de sia esperantisteco festas nia multjara amiko kaj kunlaboranto Valentin Melnikov, la homo kun altega intelekto kaj erudicio, kun pura arda animo kaj verka talento.

Li estas konata kiel brila poeto kaj tradukisto. Por ni speciale gravas lia eminenta laborkapablo: li povas dum kelkaj tagoj fari ion (ekzemple, verki recenzon), por kio alia bezonas plurajn monatojn, kun ne malplia kvalito.

Ekster Esperantujo oni konas lin laŭ diversaj intelektaj ludoj, sportaj kaj televidaj, en kiuj li multfoje venkis, iĝinte en 2006 ĉampiono de Ruslando pri Kio? Kie?Kiam? La jubileanto multe popularigas Esperanton inter intelektuloj.

Ĉiam sincera, Valentin ne toleras maljuston — pro tio lin malamas iuj, kies fiagojn li senmaskigas. Sed honestaj esperantistoj ĉiam estimas lin.

Ni gratulas Valentin-on, deziras al li firman sanon, familian feliĉon kaj kreajn sukcesojn!

La Ondo


Tim WestoverNia Bestoĝardeno

Novelo de Tim Westover

Tim Westover estas 25-jara usona programisto kaj studanto de la rusaj lingvo kaj literaturo. Li estis estrarano de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko de 2002 ĝis 2005. Liaj noveloj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj en 2005 kaj 2006. Nia bestoĝardeno estis laŭde menciita en Liro-2006.

La plej ofte vizitata estaĵo en nia bestoĝardeno estas la fenikso. Ĝian lokon inter la unukornulo kaj la marvirino ĉiam ĉirkaŭas bruemaj geinfanoj kun balonoj kaj glaciaĵoj. La gepatroj senzorge klaĉas inter si kaj ne atentas la infanojn, ĉar la fenikso estas nedanĝera besto. Ĝi sidas inter la branĉoj de pokopagoarbo kaj serĉas insektojn, kiujn allogis la bonodoraj floroj. La infanoj gaje krias kiam la fenikso trovas blaton aŭ papilion, ĉar ili devas esti pli bongustaj, ol la griza supo, kiun proponas la bestoĝardenestro.

Tri fojojn semajne, la bestoĝardeno okazigas spektaklon pri la fenikso.

Nia bestoĝardeno estas novmoda, kaj la vizitantaro ne volas vidi beston nur en kaĝo. Dum la spektaklo, tri flamoturoj lumigas la scenejon, kaj la plumoj de la fenikso brilas per la tuta ĉielarko. Malantaŭ si ĝi trenas diafanan voston, kiu tuŝas niajn kapojn kiam la fenikso rondflugas super ni. Fonografo aŭdigas heroan muzikon, kaj ni aplaŭdas. La fenikso tiam alteriĝas sur arbuston en la mezo de la scenejo. Belulino vestita kiel araba haremanino dancas ondobrake, dum ŝi rakontas la legendon: ĉiun jarmilon la fenikso mortas en flamo kaj renaskiĝas el la cindroj kun korpo bela kaj juna. Virinoj aŭskultas tiujn vortojn kaj raviĝas, sed viroj nur rigardas la ŝultrojn de la belulino kun bedaŭro. La belulino prenas tukon kaj tenas ĝin inter la spektantoj kaj fenikso en la arbusto, kaj ni ĉiuj atendas kun streĉitaj koroj. Cimbaloj sonoras kaj piroteknikaĵoj saltas de malantaŭ la tuko, kaj ni buŝaperte spektas la arbuston cindriĝi. La belulino kovras la cindrojn, ĉi-foje per la verda tuko. Dum kelkaj teruraj momentoj ni kuraĝas nek spiri nek esperi. Subite la lumoj ekbrilas kiel sunoj, kaj la tuko leviĝas kaj malaperas en verdaj fajreroj — la fenikso vivas! Ĝi raŭke krias sian venkon super la morto kaj rondflugas niajn kapojn. Se kelkaj cindroj falas sur nin, ni taksas tion beno pro nia fido.

Pli amata de ni estas la marvirino. Dum someraj tagoj ŝi naĝas en la lageto, kaj ni sidas en subtera ĉambro kun vitra muro kaj spektas ŝiajn subakvajn piruetojn. En la vespero kaj dum la vintro ŝi sidas sur roko kaj kombas sian oran hararon aŭ kuŝas en la groto kaj kantadas dolĉajn marvirinajn fabelojn tradukitajn el la mara lingvo. Ŝia nazo estas tiu de nobelino, kaj ŝi diras, ke sub la ondoj ŝi estis princino kaj venis al la bestoĝardeno por lanĉi karieron kiel filmstelulino. Volonte ŝi reportus gaston al sia palaco en la maro — vi povas longe teni la spiron, ĉu ne? Jes, ni diras, kaj ni ekkonkursas pri spirtenado. La marvirino sub la umbiliko havas belan verdan fiŝvoston; super la umbiliko ŝi portas nur mamzonon el fuko kaj konkoj, kiu sufiĉas por igi ŝin deca sed bele provizas la imagipovon. Rande de ŝia lageto estas lernantoj de la pentrista fakultato en la urba universitato. Kelkaj aranĝas kolorojn sur kanvasoj laŭ propra koncepto de marvirino; kelkaj nur aranĝas revojn.

Bildo de Serge Sire
En la bestoĝardeno estas ankaŭ trio de baziliskoj, sed, por protekti la vizitantojn, la baziliskoj vivas malantaŭ nigra kurteno. De malantaŭ la kurteno aŭdiĝas fojfoje laŭtega sono kiel ronkado, sed ŝildo klarigas, ke temas pri voko al pariĝo. Ni kredas, ke la baziliskoj estas la malplej interesaj el ĉiuj bestoj, sed ni legas la ŝildon kaj staras kiel statuoj antaŭ la kurteno por subteni la bestojn, ĉar ili ja estas niaj.

Kampo en angulo de la bestoĝardeno estas fekunda tero por floranta planto, kies frukto similas al ŝafidoj sed kun purpura glata haŭto kiel melongeno. Samkiel ŝafidoj, la fruktoj blekas, kaj de tempo al tempo la blekado similas balbutan lingvaĵon kaj ridigas la spektantojn. Se putras unu el la ŝafido-fruktoj dum ĝi ankoraŭ pendas de la planto, la aliaj fruktoj pli akre kaj laŭte blekas, kaj por ni tio estas komedio unuaranga. Ni permesas, ke oni fortranĉu la putran frukton nur kiam la odoro fariĝas pli granda, ol la amuzo. La bestoĝardenestro dum aŭtuno rikoltas la ŝafidojn-fruktojn kaj faras el ili marmeladon, kiun li vendas sub la propra marko en la bestoĝardenaj vendejoj. La gejunuloj en la urbo amas ĝin kaj metas ĝin sur panon aŭ kukojn, sed la maljunuloj evitas la marmeladon. Ili memoras la malfacilajn jarojn, kiam mandragoro ekfloris en la urba placo. Por la maljunuloj kriantaj fruktoj diferencas nur en detaloj.

La unukornulo dum sia longa vivo havis multajn aventurojn. Kompreneble ĝi ne rakontas mem, nur manĝas herbaĵojn la tutan tagon. La bestoĝardenestro sidas apud la kaĝo de la unukornulo kaj distras nin per rakontoj. Fojfoje ili estas streĉaj: la unukornulo kaptiĝis en milita malliberejo kaj helpis siajn kamaradojn eskapi, aŭ pro malbonega vetero ĝi fuĝis en dometon kaj tie amikiĝis kun diversaj interesaj homoj. Sed pli ofte la rakontoj estas amuzaj: la unukornulo manĝis ĉokoladan biskviton kaj ĉagreniĝis, aŭ nevole aperis en aĉa spektaklo anstataŭ fama kantisto. Kvankam ni aplaŭdas la unukornulon, nian plej amitan ĉevalon, ĝi neniam kliniĝas aŭ eĉ henas por agnoski nin. La bestoĝardenestro diras, ke estas tre malfacile dresi unukornulojn kaj tial ĝi havis tiom da aventuroj. Dreseblaj bestoj havas nur prozaĉajn vivojn.

Neniuj el la nunaj enloĝantoj de la bestoĝardeno egalis en niaj memoroj la du feinojn, kiuj nomiĝis Vola kaj Vela. Ili staris ne pli altaj ol tagmezaj ombroj kaj havis nur po unu flugilon. Sed kiam la du feinoj brakumis sin, ili povis flugi preter la pinto de la preĝejo. Dum la somero Vela kaj Vola ludis koncertojn. Vola havis violonon el skarabokarapaco kaj arkon el la propraj haroj; Vela ludis bekfluton, kiun ŝi faris el volvita herbo. Ĉar la instrumentoj estis tiel malgrandaj, la aŭskultantaro devis sidi tre proksime, kaj tial biletoj estis malmultaj kaj karaj. Nur malfrue en ilia kariero la bestoĝardenestro faris por la feinoj scenejon el fonografo, kaj per la korno la sono plilaŭtiĝis. De tiu tempo konserviĝis fotoj, ankoraŭ vendataj en la bestoĝardenaj vendejoj. En la fotoj la feinoj havas tre delikatajn trajtojn — maldikajn nazojn, arkitajn brovojn, kaj orelojn kiel konketoj — kaj sulkojn ĉirkaŭ la buŝoj, kvazaŭ pro vivo de ridetado. Vela tenis siajn helajn harojn en nodo, kiel edzino; Vola lasis siajn nigrajn harojn fali kiel akvofalo de sur la ŝultroj. Ambaŭ portis robojn el ruĝa silko kaj aŭtunaj folioj. La feinoj vivis en vitra dometo en la bestoĝardeno, kaj ŝajne ne ĝenis ilin respondi petojn eĉ kiam ili banis sin. Ni preskaŭ ĉesis taksi la feinojn bestoj, ĉar ili flugis libere tra la urbo kaj vizitis la dancejojn, kaj la urbestro invitis ilin lanĉi novan ŝipon en la haveno. Ili eĉ verkis versojn, kaj kvankam la verkoj ne estis elstaraj, ili estis kompetentaj kaj niaj. La cetera mondo tamen ne aprezis la feinojn. Iliaj sondiskoj kaj fotoj kaj versoj vendiĝas nur en nia urbo — verdire, nur en la vendejoj de la bestoĝardeno.

Estis Vola, kiu mortis unue. Oni diris, ke ŝi estis venenita. Nigran tukon la bestoĝardenestro metis sur la vitran domon. Nur kelkajn tagojn poste mortis Vela. Lernejoj kaj dancejoj estis fermitaj dum semajno, kaj ŝipoj hisis nigrajn standardojn. La bestoĝardenestro aranĝis memorkoncerton, sed li mem estis tro trista por ĉeesti. Ĝis hodiaŭ nekonato metas florojn ĉiusemajne ĉe la tomboj de la feinoj — etaj kvadratoj ĉe la enirejo de la bestoĝardeno.

Nelonge post la morto de la feinoj estis skandalo en la bestoĝardeno. La dukapaj serpentoj venenis esploreman kaj elastan knabon, kiu rampis inter la barojn de la kaĝo. La patrino kriegis, kaj respondis deko da helpemuloj kun hakiloj. Per komuna forto ili sukcesis malfermi la pordon en la kaĝo, sed estis tro malfrue. Jam mordita estis la knabo, kaj kelkaj serpentoj fulmrapide eliris la kaĝon tra la malferma pordo. Rapide la serpentoj estis rekaptitaj, sed montriĝis al la spektantaro, ke ne temis pri veraj dukapaj serpentoj, sed nur unukapaj serpentoj kunligitaj per ŝnuro. La homamaso marŝis protestante al la bestoĝardenestro. Kun tremanta voĉo li klarigis, ke ĉiuj dukapaj serpentoj en la bestoĝardeno mortis pro malsano en la sama tempo, kiam mortis la feinoj Vela kaj Vola. La urbo jam estis en tia funebra humoro, kaj la bestoĝardenestro ne volis aldoni al la ŝanceliĝantaj animoj alian malfeliĉon. Tial li falsis dukapajn serpentojn el la lokaj unukapaj variantoj. La homamaso eligis larmojn pro la karaj Vela kaj Vola, kaj la bestoĝardenestro publike pardonpetis. Novdungita psilo iom sukcesis repopularigi la serpentojn inter la vizitantoj, kaj la mordita knabo resaniĝis. Broŝuro kun la tuta historio estas aĉetebla en la bestoĝardenaj vendejoj.

De tempo al tempo fremduloj venas al nia bestoĝardeno kaj ne estas tiel ravitaj, kiel ni. Pri la fenikso kaj marvirino kaj baziliskoj kaj serpentoj la fremduloj havas nur malestimon; tamen la ŝafido-fruktojn ili ne povas tiel facile forklarigi, kaj ni ne eltenas fiajn onidirojn pri Vola kaj Vela. La fremduloj invitas nin al veraj bestoĝardenoj en Berlino aŭ Sandiego aŭ Moskvo aŭ Londono, kie estas enormaj bestoj kun dumetraj nazoj, kaj oranĝaj ĉevalsimiliaj bestoj kun kolo pli longa, ol la korpo, kaj nigreblankaj birdoj kiuj ne flugas aŭ manĝas insektojn, sed naĝas en akvo kaj vivas en fora lando, kie estas nur glacio. La fremduloj parolas ensorĉite pri siaj fantastikaj bestoj, kvazaŭ ili estus pli bonaj, ol la niaj. Finfine la fremduloj foriras, murmurante fivortojn pri niaj fuŝaj kredoj.

Sed nia bestoĝardeno ne devas bonvenigi fremdulojn por vivteni sin. 


Bona memoro por amikoj

Fighiera, Gian Carlo. La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka. — 2a eld. — UEA, Rotterdam, 2006, — 32 pĝ., il.

Ada Sikorska-Fighiera (1929–1996) iĝis konata en la Esperanto-movado kiel redaktorino de Heroldo de Esperanto, tasko, kiun ŝi plenumis kun ama sindediĉo dum 35 jaroj.

Verki recenzon pri la libreto samtempe estas komplike kaj simple. Komplike, ĉar legi pri la lastaj tagoj de ĉiu homo estas triste, ĉagrene kaj kordolore. Simple, ĉar Gian Carlo (la edzo de Ada) por mildigi la lastajn tagojn de sia edzino uzis neordinaran manieron: li enhospitaligis ŝin en privatan klinikon. En ĝi Ada ricevis propran ĉambron kun banejo. La ĉambro disponis pri modulebla klimato, tele-reguleblaj radio kaj kolor-televido, telefono, mult-provianta glaci-ŝranko, ortopedia lito kies kliniĝon la paciento povis laŭvole mem modifi per ĉemana klavo, apuda sonorilo por alvoki flegistinon kaj aldona sofo-lito. La manĝoj estis elekteblaj el longa menuo, kun mencio, ke ankaŭ aliaj pladoj estis kuirotaj laŭ dezir-esprimo. La asekur-kompanio ricevis la necesajn kuracistajn atestaĵojn kaj akceptis transpreni ĉiujn kostojn.

Ankaŭ la edzo uzis por la bono de la malsanulino etan malveron. Li (kaj laŭ la interkonsento ankaŭ la personaro) konstante diris al Ada ke ŝi resaniĝos. Supozeblas, ke Ada konjektis pri sia sorto. Ŝi mortis dormante, do ŝi mortis bele.

Post la morto de Ada dum semajnoj alfluadis kondolencaj mesaĝoj de la esperantistoj el la tuta mondo — entute preskaŭ 200, nun gardataj en du grandaj albumoj.

Gian Carlo Fighiera opinias, ke apero de la libreto estas bona memoro por amikoj de Ada. Mi opinias, ke la plej bona memorago estus abonado al Heroldo de Esperanto redaktata de Ada dum 35 jaroj.

Anatolo Sidorov


Modesta plia ŝtupo

Dall'Olio, Anna Maria. Tabelo: Unuakta teatraĵo en 19 scenoj / Enkond. Gianni Cascone. — Pisa: Edistudio, 2006. — 63 pĝ.

Laŭ la informoj kiujn mi disponas, Tabelo estas la unua publikigita verko en esperanto fare de Anna Maria Dall'Olio (Italujo, 1959). Ĉi unuakta teatraĵo en dek naŭ scenoj jam premiiĝis nacilingve, en sia itala varianto. Per teatreco konscie simbola, absurda kaj ekzistisma, kun plenmano da roluloj kaj sen ŝanĝo de scenejo, Tabelo prezentas la akcepton de novdungito fare de la kvar geoficistoj de entrepreno; ĉu tiu ĉi simbolas la socion, la homaron aŭ ion alian, ne restis al mi klare post la legado. Jen diversaj temoj en la verko: amo kaj sekso (per kisoj frenezaj, pasiaj); rilatoj inter viroj kaj virinoj; soleco inter homoj; la pluraj identecoj kaj roloj de ĉiu unuopulo.

La iom troiga, ŝablona kaj rutine tradukita Enkonduko komparas la agejon kun ŝaktabulo. Verŝajne la titolo devus do esti ne Tabelo sed Tabulo. Fakte, pro tiu kaj aliaj detaletoj, la verko lasas impreson ne de originalo sed de traduko, kun italismoj kiel anstataŭ respektive talento, poŝtelefono, juĝorajta kaj taksado, kaj rebusoj kiel ŝtala makzelo.

Temas pri unuaktaĵo ne aparte interesa aŭ elstara el la vidpunktoj ne nur lingva kaj stila sed ankaŭ enhava. Persone mi preferus legi tradukojn de, ekzemple, Marato/Sado de Peter Weiss, La kaprino, aŭ Kiu estas Silvia? de Edward Albee kaj similaĵojn daŭre aktualajn kaj pensigajn. Aŭ, en Esperantujo, teatraĵojn de Paul Gubbins. Sed ni ne tro severu: Tabelo estas respektinda plia ŝtupo sur la modesta ŝtuparo de la esperanta teatro.

Jorge Camacho


Pli kaj pli, aŭ Pli ol nenio: nova disko de Martin Wiese

Martin & la talpoj. Pli ol nenio: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2007.

Jen estas longe atendita kreaĵo de la ĉefvoĉo de la konatega sveda rokbando Persone, Martin Wiese. Vinilkosmo ĉi-februare publikigis 12-kanzonan albumon Pli ol nenio kun liaj muziko kaj kantotekstoj kaj aldonaj samdiskaj videoj kun du intervjuoj kaj mp3-a okminuta “remikso” far DĴ Roĝer Borĝes de unu el la kanzonoj.

Kiel mem Martin diras, la albumo estas kvazaŭ memorigo ke li ne malaperis post la disfalo de Persone. Ĝi konsistas el registraĵoj faritaj de li “dum liberaj tempetoj” en 2005 kaj 2006, finpretigitaj ĉe Vinilkosmo kun helpo de amikoj, la “talpoj”. La sonojn akompanas bela grafika aranĝo (desegnita de la aŭtoro mem kaj kun fotaĵoj de lia familianino Asa), ilustranta same kiel la kanzonoj, vojaĝon tra spaco, humoroj kaj vivhistorioj, vivdemandoj, vivproblemoj, serĉoj de amo.

La Martina voĉo sonas tutece, bele, jen leĝere, jen streĉe, libere kaj eĉ, mi diru, senzorge — ke vi emas kredi al li. Kio ĉiam gravas en kantado, estas bona artikulacio, kion Martin faras preskaŭ senriproĉe. La entonigo kaj esprimivo estas idealaj. Aŭdeble li simple ĝuis kanti kaj ludi. Precipe ĝojigas la profesiega gitarado, aŭdate kaj spektate en la videoj. Ofte la kantado impresas per multvoĉeco kaj eksterordinaraj harmonioj kaj melodioj, la transiroj inter la maĵoraj kaj minoraj kaj komplikaj akordoj. La stilo varias, sed ne vaste ja la ĝenro diktas siajn limigojn — de melodiaj rokaj jen baladoj, jen energiaj, rapidaj aŭ ne tre, reliefaj elektraj pezaj ritmoj, preskaŭ grunĝaj, inter akustikaj kvazaŭ intence minimumecaj aranĝoj. Iam mi klare aŭdas aldonajn instrumentojn de orkestrado … en mia propra kapo, ekzemple en Anstataŭ letero, aŭ en La gusto kaj la son'. La varieco bone manifestiĝas en skaloj de laŭteco, rapideco kaj energieco de la kantoj. Kiel li mem diras, li plezure revenis al elektra sonado post la lastaj akustikaj albumoj de la ne-plu-a Persone.

En bona rok-muziko la tekstoj estas ĝuste portantoj de la ĉefa pezo, aŭ almenaŭ ne malgravas. Martin atingas la celon. Li jen kontemplas la nordan naturon en la eka enkondukaĵo Novembro kie ni aŭdas ke li “malcertas pri ĉio”, “sed mi venos, se vi venos / mi dependas de vi…” La pluaj kanzonoj estas vojaĝo ankaŭ en tempo, kaj li penas trovi kontinuecon inter si la antaŭa kaj la nuna, per simplaj sentoj de atendoj, senpacienco, strebo senti familiecon, aliĝo al io grava pri kio oni revas. Li esploras rakontante kiel seniĝi de korrompiteco en la albumtitola Pli ol nenio, penas trovi sinidentigon en ĉi dinamika mondo en Ĉiuj en la Mondo, demandas ĉu nur en sonĝoj povas esti “rilatoj sen ŝajn'” kaj “malgajn'” — en malĝoja rakonto pri sinmortiginta knabino (Rebeka). Kio estas beleco/malbeleco (ĉu ĝi povas esti en malpuro?), ĉu oni sopiru al iu pli (La gusto kaj la son')? Li rakontas ke li “ne vivas tie ĉi”, sed “nur ekzistas” kaj “malrapide dronas en la lakto kaj miel'” kaj denove demandas ĉu “homoj kiel mi” estas sentaŭguloj, klaŭnoj, nuloj, strangaj buboj, homaj ruboj…

Tamen mi ne povis trovi unuecon de la koncepto — ĉiuj temoj, demandoj, impresoj kaj humoroj estas tiom variaj, kvazaŭ fluo de la konscio. Laŭgrade min penetras liaj insistoj de provoj penetri ion gravan, esencan por interhomaj rilatoj: “en la granda enu' / kion faru ni? / Mi deziras vin plu ĉiam pli kaj pli” (Pli kaj pli).

Oni povas kredi aŭ ne kredi al Martin, kaj ĝuste de tia elekto/decido dependas la preteco de la aŭskultanto kompreni kaj akcepti ĉi senkontesteble brilan muzikaĵon. Kaj kvankam mi iam petole sentis ke oni povus senprobleme kvazaŭ ŝanĝi la melodiojn de la kanzonoj kun la aliaj de la albumo por ke la fina rezulto estu almenaŭ simila, mi esperas ke la aŭtoro havis pli da integreco en sia intenco. Mi esperas, ke mi aŭskultos pli kaj pli, kaj ke ĉio stariĝos en siajn lokojn, ĉar ne eblas ne fidi al Martin, do emi aŭskulti pli kaj pli ĝis aperas pli da kompreno kaj intimiĝo al lia, do — nia, Mondo.

Andrej Peĉonkin


Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo

La kvara parto

Parto 1 | Parto 2 | Parto 3

Gekaraj muzikŝatantoj, mi revenas al vi por malkovri novajn artistojn kaj projektojn, kiuj iamaniere rilatas al Esperanto. Dankon al Alano por la helpo! En la kvara parto de la muzika serio ni vojaĝos al Britio kaj Tuluzo kun Whity kaj lia Esperanto Volumo 1, al Cochabamba en Bolivio kun la knaboj de Esperanto, kaj al Portugalio/Brazilo kun Luanda Cozetti kaj Couple Coffee.

WhityWhity. Esperanto Volumo 1

Whity originas el Tuluzo kaj loĝas nun en Nottingham en Britio. Li ekaktivis en 1997, li multe evoluis dank' al helpo kaj subteno de multaj artistoj de la hiphopa movado (Kartel Omega) kaj daŭrigis sola kiel perkuta kaj sincera repisto. Dank' al sia amo por la muziko, kaj precipe por hiphopo, li fariĝis grandulo en la hiphopa movado…

Whity estas repisto, kiu marŝas inter la montoj, kun la verbo, vervo kaj realo. La universo de Whity estas tia: senfina marŝo, lukto por rememorigi ke la Homo ekzistas, la espero, la forto, la ribelo, la rezisto, la pasio, ensorbitaj kaj de mordema kolero kaj de subtilo. Lia hiphopo reinstruas al ni la respekton de la momento, en sento kaj fluo…

La tekstoj de Whity distingiĝas pro pensoj humanismaj, kiuj eldiras la valorojn de la aŭtoro, en kiuj li kredas: amo, respekto kaj frateco… aspirante je la grandaj universalaj temoj de la vivo, kaj Whity atingas nin en nia pleja profundo… Whity rimarkiĝas ankaŭ pro sia fideleco al pure subgrunda muzik-movado, sen misvojiĝo, li faras parton de tiu mita familio kiu ĉiam rigardas al horizonto, digne sed neeviteble, trafante la artiston kiu dormetas en ĉiu el ni. En lia hiphopo, lia flueco, lia frapa efiko al la kompreno, tiu ĉi batalo fariĝas nia. Ĝi iras en unu direkton, tiun de universaleco kaj de intimeco, sed kion aldoni al la beleco de la arta esprimado, krom la sento…

La unua projekto de Whity Touch2style Vol. 1 aperis en 2001 kaj kunigis repistojn kaj DĴ-ojn el inter Tuluzo, Parizo kaj Marsejlo. Tio estis la komenco de longa kariero kun pluraj aliaj projektoj, kiuj kolektiĝas per kunlaboro kun artistoj de la subgrunda hiphopa movado de Francio, Britio, Korsiko, Gvineo. Tiel aperis la diskoj Ten on Ten (en Britio 2004), Touch2Style Vol. 2 (2006). Aliajn projektojn li disponigis senpage en la reto… Interalie, aperis Esperanto Volumo 1, kiu rapide elĉerpiĝis, kaj plej laste estis eldonita albumo Poussieres d'etoiles (Stelpolveroj), distribuata tra la reto de gazetvendistoj en la tuta Francio.

Whity malkovris Esperanton tute hazarde, serĉante titolon por sia nova koncepto de maksi-Kodiskoj por reta distribuado. Li trovis jugoslavian poŝtmarkon de 1960 kun indiko Esperanto. En la reto li legis klarigojn pri Esperanto, kiu ŝajnis al li perfekta difino por la muzika projekto, ĉar por li muziko signifas internacian lingvon por interŝanĝi universale… Whity ankoraŭ ne kantas en Esperanto, sed ĉefe en la franca, foje miksite kun la angla…

Aŭskulti lian hiphopon: http://www.myspace.com/whityofficial

Whity por la infanoj de la mondo

Krome Whity laboras jam dum unu jaro pri la projekto Infanoj de la mondo (Mômes du monde). Ĝi celas helpi kaj subteni la infanojn kaj lukti kontraŭ la malfeliĉo de infanoj en la mondo — lukti por la espero, kaj protesti kontraŭ la malegaleco. Whity verkis verve kaj vigle por la infanoj, kiuj suferas kaj kies koroj sangas pro manko de amo, de paco kaj libereco. Li elvokas la infanojn soldatojn, la infanojn kiuj suferas bombadojn de kruelaj kaj senutilaj militoj, infanojn viktimojn de gravaj malsanoj nekuraceblaj, infanojn kiuj suferas pro naturaj katastrofoj, infanojn kiujn senskrupulaj monaviduloj devigas prostituiĝi, infanojn kiuj de plej juna aĝo devas trude labori, infanojn kiuj mortas pro malsato, infanojn kiujn oni vendas, ktp…..

Tiu ĉi verko por lanĉi alarmon al la homaj koroj estas mesaĝo kontraŭ la egoismo de ĉiuj, kiuj faras nenion por tiuj infanoj, kaj per tiu projekto li volas alporti iom da amo kaj subteno al ili… En la projekto partoprenas aliaj artistoj, kiuj jam kunlaboras kun Whity. La kolektita mono estos transdonita al asocioj kaj organizoj kiuj agas en tiu kampo. Inter la repaj titoloj estos interludoj soŭlaj, slamaj, ĵazaj, gospelaj ktp… La diskon akompanos DVD kun raportaĵo, videoklipo, galerio de grafikistoj, poetoj kaj fotistoj.

Laŭ li, Esperanto perfekte enkadriĝas en la projekto pro la tutmondiĝo de la fenomeno, kaj li ŝatus havi partoprenon de Esperanto-artistoj (laŭeble, infano) por fari interludojn en Esperanto, kaj Vinilkosmo jam faris proponon al Karina, la filino de Ĵomart kaj Nataŝa. La diskoj (20 mil ekz-oj) estos disvendataj tra la reto de gazetvendistoj. Sciu pli: http://www.myspace.com/momesdumonde.

Esperanto (Bolivio)Esperanto pure poproka

Esperanton el la urbo Cochabamba en Bolivio konsistigas junuloj kiuj antaŭe estis en aliaj muzikgrupoj. Poproko estas la muzika stilo de tiuj ses knaboj, kies plej granda deziro estas fari muzikon kiun oni aŭskultos ne nur en Bolivio, sed ĉie trans la landlimojn. Gonzalo ludas gitaron, Mauricio drumas, Ricardo ludas akustikan gitaron, Gabriel basgitaras, Gustavo estas ĉe la sologitaro, kaj Rodrigo kantas.

Esperanto estas unu el la plej bonaj bandoj naskiĝintaj en la lastaj jaroj en Bolivio. En Cochabamba Esperanto prezentiĝis en diversaj ejoj kaj kluboj de la urbo. Nun (junio 2007) ili en La Paz prezentas la varb-disketon eldonitan ĉe Ramhaus Records kaj koncertas tiucele en la ĉefurbo.

Esperanto planas registri sian unuan plenan albumon tuj post reveno el tiu varbvojaĝo ĉi-somere, kaj poste ili vojaĝos al Meksiko. Ili kantas en la hispana kaj ni ankoraŭ ne sukcesis elscii, kial ili nomas sin Esperanto.

Aŭskultu: http://www.myspace.com/esperantobolivia

Couple CoffeeLuanda Cozetti kaj Couple Coffee

Eble vi memoras en Vinilkosmo-kompil' Vol. 2 (1996) kanton de Caetano Veloso Mia bon', mia malbon' interpretitan de Luanda Cozetti el Rio-de-Ĵanejro kun muzikaranĝoj kaj adapto en Esperanto de Flávio Fonseca el Brazilio. Post dek jaroj Luanda Cozetti reaperas en Portugalio kun la nova bando Couple Coffee.

Couple Coffee unue estas muzika geedziĝo inter Luanda Cozetti kaj Norton Daiello. Ŝi faras ĉion per la voĉo. Kaj li kantigas sian basgitaron. Ambaŭ venis el Brazilo al Portugalio. El tiu kuniĝo naskiĝis miriga muziko, originala kaj rafinita. Tiu alĥemio allogas la publikon.

Couple Coffee malkovriĝis en tiu duopa formo en 2005 tra la disko Puro. Poste la duopo kreskis al kvaropo kaj prezentis novan albumon Co'as Tamanquinhas do Zeca! surbaze de la verko de la portugala aŭtoro José Alfonso.

Couple Coffee nun konsistas el Luanda Cozetti (kantado), Norton Daiello (baso), Sérgio Zurawski (gitaro), kaj Ruca Rebordão (perkutiloj).

Foto de Manuel Luis CochofelTiu albumo estas vojaĝo en la poezia kaj muzika universo de Zeca, en kiu Couple Coffee & Bando uzas sinceran lingvaĵon per sonoj ligitaj al Bosa novo, Brazila popola muziko kaj ĵazo. Ĝi estas omaĝo al Zeca Alfonso, liaj vortoj kaj melodioj interpretitaj kun karismo kaj spriteco de Luanda Cozetti trafe plenumiĝas.

Kaj Esperanto? Kvankam ŝi kantas en la portugala, Luanda scias, ke ŝi kontribuas al Esperanto, ĉar ŝia avo parolis Esperanton. Ŝi plu pensas pri tio kaj ŝatas la ideon pri tiu lingvo por la homaro… Do ne maleblas ke estonte ŝi denove kantos en Esperanto.

En la miaspac-paĝo de Couple Coffee estas, interalie, Esperanto-kanzono; la sesa kanzono en la verda radiaparato sub la titolo “Special Participations”. Mia bon', mia malbon' de la brazila komponisto Caetano Veloso, versio de Flávio Fonseca: http://www.myspace.com/couplecoffee

Novaĵoj el la miaspac-mondo

Pliaj Esperantaj artistoj aldoniĝis ĉe Miaspaco kaj indas ilin viziti kaj malkovri:

http://www.myspace.com/laperditageneracio
http://www.myspace.com/lapafklik
http://www.myspace.com/kore49
http://www.myspace.com/bandamerlin
http://www.myspace.com/rogerborges

Kompilis kaj miaspacumis por vi
Flo!

Ricevitaj libroj

  1. Dall'Olio, Anna Maria. Tabelo: Unuakta teatraĵo en 19 scenoj / Endkond. Gianne Cascone. — Pisa: Edistudio, 2006. — 64 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].
  2. Eiade, Mircea. Ekzile: Du noveloj / Trad. el la rum., antaŭpar. Ionel Oneţ. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2006. — 19 pĝ. — (La KromKancerKliniko, №21). — [Donaco de LKK].
  3. Fighiera, Gian Carlo. La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka. — 2a eld. — Rotterdam: UEA, 2006. — 32 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].
  4. Komuna Eŭropa Referenckadro, La: Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj / Red. Katalin Kováts; Trad. el la angla Roel Haveman, Katalin Kováts, István Ertl. — Rotterdam: UEA, 2007. — 24 pĝ. — [Donaco de UEA].
  5. Tacuo Huĝimoto. Esperanto tiel parolata: Interparola praktiko de Esperanto. — Toyonaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 2006. — 127 pĝ., il. — [Donaco de KLEG].
  6. Vlasova, Irina. Eringio — herbo vagabonda: Novelo / Komp., antaŭpar. Valerij Sipoviĉ; Trad. el la rusa Svetlana Smetanina. — M.: Impeto, 2006. — 280 pĝ., il.; 300 ekz. — [Aĉeto].
  7. Сорос, Тивадар. Маскарад: Игра в прятки со смертью в нацистской Венгрии / Пер. с англ. Владимира Бабкова. — М.: Рудомино, 2001. — 248 с., илл.; 3000 экз. — [Aĉeto]. 
Vidu la tutan libroliston ekde 1 jan 2003.

Ridu kun poloj

— Eva, post la litro da vodko vi estas bela knabino!
— Johano, ĉu vi freneziĝis! Mi estas Adamo!

***

Priskribo de vira mateno: “Mi vekiĝas, ellitiĝas, matenmanĝas kaj poste mi veturas hejmen”.

***

18-jariĝon oni festas unufoje dum la vivo, sed 81-jariĝon eĉ pli malofte.

***

Mi kuŝas surlite, mi legas gazeton, per unu okulo mi spektas matĉon, mi trinkas bieron, mi manĝetas sandviĉon, kaj per unu piedo mi karesas hundon. Subite eniras en la ĉambron la edzino kaj krias, ke mi tamen nenion faras!

***

— Al kio vi atentas prenante buteron por via familio?
— Al kameraoj kaj gardistoj.

***

— Andreo antaŭhieraŭ ĉesis drinki.
— De kiu vi scias tion?
— Nu… mi legis. Ĉi tie pendas nekrologo.

Tradukis esperantistoj el Olsztyn (Pollando)


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2007. №7 (153)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo