Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2011. №6 (200)

LF en Sankt-Peterburgo (Fotis Olga Rindina)

Sur la kovropaĝo estas knabineto provanta surargilan skribadon en la Peterburga Lingva Festivalo. (Fotis Olga Rindina)


ENHAVO

REDAKCIE

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


La Ondo de Esperanto jubileas: 2a serio, 20a jaro, 200a numero

«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos ĝoje salutita de ĉiuj niaj amikoj. Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon; mi esperas, ke Via energio kaj persisteco baldaŭ akiros por Via gazeto konfidon kaj estimon de la tuta esperantistaro kaj antaŭ ĉio kunlaboradon kaj subtenadon de ĉiuj esperantistoj rusaj», – skribis la 16an de marto 1909 Ludoviko Zamenhof al Aleksandr Saĥarov, kiu sendis al li la unuan numeron de La Ondo de Esperanto.

Saĥarov atingis sian 100an (fakte, la 100–101an) Ondon, sed tiu jubilea kajero restis la lasta en lia serio – la bolŝevistoj ne permesis al privatulo eldoni sendependan gazeton.

Nia situacio estas pli feliĉa. Hodiaŭ, la 17an de majo, ni sendis al la presejo nian 200an Ondon – jen jubileo! Krome, ekzaktege antaŭ 20 jaroj, la 17an de majo 1991 per fotokopiilo estis fabrikitaj kaj mane vinktitaj la unuaj ekzempleroj de №1 de la 2a serio de La Ondo – duobla jubileo! Kaj, tute hazarde, la nuna kajero, je la jubilea tago, faras la 2an serion de La Ondo duoble pli ampleksa ol la 1a.

Per ĉi tiu numero ni omaĝas al niaj grandaj antaŭuloj – Ludoviko Zamenhof kaj Aleksandr Saĥarov. Sed, ĉefe, ni dediĉas ĝin al niaj legantoj – nunaj, kiel Fritz Hilpert sur jena foto, kaj estontaj, kiel la serioza knabineto provanta surargilan skribadon en la Peterburga Lingva Festivalo sur la kovrilpaĝa foto de Olga Rindina.

Gratulon al vi, al ili – kaj al ni!

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov


Jubileo de La Ondo: gratuloj, bondeziroj, konsiloj…

En la junia kajero de La Ondo de Esperanto aperis reagoj de dudeko da diverstendencaj esperantistoj al la duobla jubileo de La Ondo – dudeka datreveno de la relanĉo de ĉi tiu revuo en majo 2011 kaj aperos de la 200a numero.

Koran dankon pro la gratuloj, bondeziroj kaj konsiloj!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Sube estas la tekstoj. Ne hezitu aldoni vian komenton.


La Ondo de Esperanto laŭ mi unuavice estas specimeno de vere profesia rilato al afero. Diletantoj multas, profesiuloj male, do des pli aprezinda estas tia agado. Krome la magazino estas laŭdinda pro ĉiama malfermiteco por esprimado de diversaj vidpunktoj kaj daŭra rekta interkomunikado kun aŭtoroj – aktualaj kaj eventualaj, informfontoj k. a.

Mi gratulas gesinjorojn Korĵenkov kaj Goreckaja okaze de la jubileo kaj deziras al ili longajn jarojn da plia sukcesa laboro.

Grigorij Arosev (Ruslando)
prezidanto de Rusia Esperantista Unio


Persone mi abonas nur tri periodaĵojn Esperantajn, sed ja unu el ili estas ĝuste La Ondo de Esperanto. Mi aparte ĝojas pri jam regula kunlaboro inter la gazeto kaj E@I – kaj volonte kunlaboras pri la enhavo.

Mi esperas, ke evoluo de e-legiloj, poŝtelefonoj, iPad kaj similaj ludiloj ankaŭ tamen helpos al la kresko de kvanto da legantoj – minimume de la elektronika versio de via/nia gazeto!

Mi forte rekomendus al almenaŭ diversaj Esperanto-kluboj, kiuj ja daŭre relative abundas – aboni la revuon (ankaŭ papere) por siaj kluboj, bibliotekoj. La enhavo estas varia, riĉa kaj certe utilas por Esperanto-publiko.

Elkoran gratulon por la duobla jubileo! Multan sukceson kun sekvaj, minimume 200 numeroj!

Peter Baláž (Slovakio)


La Ondo apartenas al la plej stabilaj kaj nemalhaveblaj elementoj de la nuntempa Esperanta kulturo. Min impresas ne nur la multflankeco de la uzataj ĵurnalismaj elementoj, sed ankaŭ la enhava varieco. Observante la agadon de la eldonejo Sezonoj oni devas alte aprezi la agantojn Halina kaj Aleksander. Mi foje tamen pensas, ke redaktoro ne ĉion devus akcepti, sen timi la riproĉon pri cenzurado. Sed verŝajne onda moviĝo, eĉ kun provokoj, ja estas celata, por altiri diversspecajn legantarojn.

Foje mi dezirus malpli da movadaĵoj, legeblaj ankaŭ aliloke, kaj pli da analizoj (de la tipo “Libroproduktado sub la lupeo”). Tre bonvenas la movadhistoriaj kaj kulturhistoriaj popularsciencaj eseoj, ĉar tia revuo ja ankaŭ havas klerigan funkcion. Laŭ mi dezirindas pli la eseoj kaj analizoj pri la historio de la rusa, aparte de la sovetunia, movado.

Mi deziras, ke la Ondo longe pluekzistu portante la verdan ŝipeton al bonvenaj bordoj.

Detlev Blanke (Germanio)


Kara redaktoro, el la periodaĵoj Esperanto, Sennaciulo, Monato, Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, La KancerKliniko, Beletra Almanako kaj La Ondo de Esperanto, al mi la plej plaĉas la du lastaj. Sana menso restos en sana korpo.

Duobligu la vivon de La Ondo kaj tiun de via kunulino de la vivo.

Ĉerizfloroj (Japanio)
dumviva abonanto de La Ondo


Mi gratulas la eldonantojn kaj kunlaborantojn de La Ondo pro la jubilea ducenta numero. Gratulon kaj dankon precipe al Halina Gorecka – kun bondeziroj pri resaniĝo – kaj Aleksander Korĵenkov. La Ondo estas unu el la plej gravaj kulturaj revuoj en nia lingvo kaj ludas neanstataŭigeblan rolon. Mi iom bedaŭras la spacon dediĉatan al pure lokaj eventetoj kaj fojfoje al administraj problemoj de unu – eĉ se la plej grava – esperantista asocio. Sed mi komprenas kaj aprobas la zorgon trovi abonantojn en sufiĉe larĝa publiko de heterogena socio.

Longan vivon al La Ondo!

Michel Duc Goninaz (Francio)


En la nuna mondo de ĉieaj komputiloj kaj ĝenerala virtualiĝo, estas freŝige ĉiumonate enmanigi al si La Ondon, kiu elstare pruvas la ekzistigindon de paperaj produktoj ankaŭ en Esperantujo.

Tre klare strukturita, enhave valora kaj varia, La Ondo alportas unike ekvilibran mikson de movadaĵoj kaj mondaĵoj, de faktoj kaj fantazioj, montrante ekzemplon al aliaj verdaj periodaĵoj malpli ambiciaj.

Je ĉi tiu duobla jubileo, mi egoisme deziras al mi mem ankoraŭ longe resti konstanta kunlaboranto de mia preferata monatrevuo Esperanta!

István Ertl (Luksemburgio)


Kara Aleksander, mi tre admiras vin kaj Halina. Imponan laboron vi faras, kaj La Ondo, kiun mi tre ŝatas, ĉar ĝi ligas min ankaŭ al Ruslando kaj Azio, enhavas kulturajn artikolojn, ĉiam aperas akurate.

Anne Jausions (Francio)
prezidanto de OSIEK


Bjalistoka Esperanto-Societo elkore salutas siajn honorajn membrojn Halina Gorecka kaj Aleksander Korjenkov, danke pro iliaj zorgoj, okaze de la 20-jariĝa jubileo de la eldonado de La Ondo de Esperanto.

Bjalistokanoj alte taksas la eldonatan de vi gazeton kaj legas ĝin ĉiam kun plezuro. Ni deziras al ĝi sekvajn 20 jarojn sub la sama gvidado, ĝi restu same interesa kaj havu milojn da legantoj en la tuta mondo.

Nome de Bjalistokaj esperantistoj
Elłbieta Karczewska (Pollando)


Ni memoras la komencojn de La Ondo. Tiam ni ne tiom certis, ke la nova revuo trovos sian lokon en la E-gazetara merkato. Dumtempe, La Ondo evoluanta iĝis por ni sinteza (ĉio en unu) montrilo de la soci-kultura stato de la esperantista vivo. La revuo iĝis ankaŭ “nia publikigilo”, dank' al kiu ni povis prezenti kelkajn gravajn problemojn. Ni ŝatas ankaŭ la neripeteblajn bildojn dum Arkones, kiam Aleksandro kun rideto informas, ke nun estas pli bone ol antaŭ jaro. Tio signifas, ke denove plialtiĝis la nombro de abonantoj.

Nun jubileo! Niaj koroj batas pli trankvile – La Ondo vivas!

Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor (Pollando)


Kun granda estimo kaj dankoj mi gratulas la redakcian teamon de La Ondo de Esperanto kaj deziras al ni ĉiuj pliajn riĉigajn kulturajn kaj movadajn artikolojn, al la redaktoroj multajn legantojn kaj antaŭ ĉio sanon.

Katalin Kováts (Nederlando)
www.edukado.net


Estas bone, ke La Ondo de Esperanto videble penas koncentri intelektajn kaj valorajn fortojn de la Esperanto-komunumo ĉirkaŭ si – evidente tio estas tute ne facila. La persisto kaj kontinueco do estas verŝajne la plej taŭgaj vortoj por priskribi vian agadon, estimataj Halina kaj Aleksander, kaj ĉiuj kiuj laŭeble kaj heroe kontribuas al la Afero. Mi pensas ke la veran rolon de la Ondo en la monda Esperanto-gazetaro historio ankoraŭ difinos.

Andrej Peĉonkin (Ruslando)


La Ondo de Esperanto estas unika en la nuntempa Esperanta komunumo pro ĝia multflankeco kaj kultura enhavo. Per unu gazeto eblas informiĝi pri plej diversaj aspektoj de lingvo, kulturo kaj movado. La revuo ne ekzistas por propagandi por unu grupo aŭ tendenco sed donas vorton al pli-malpli ĉiu, sen alia cenzurado ol la redakta prefero kaj evito de insultoj.

Se mi devus elekti nur unu esperanto-revuon, mi sendube elektus la Ondon.

Jukka Pietiläinen (Finnlando)


La Ondo trovas kaj vivtenas trezorajn voĉojn en nia Esperantujo. La gazeto provizas varion respekte al la plena spektro de nia lingva kulturo, diversecon kaj seriozon kombine.

Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando)


La ĉefa atuto de LOdE antaŭ dudek jaroj? Ĝia kapablo fenestri al (kaj el) la nova socio post la ruino de Sovetunio, kombine al ĝia atento pri la fenomeno esperanto. Tiu kapablo reduktiĝis iom post iom, kaj hodiaŭ LOdE ŝvebas ie inter la organo de UEA kaj Heroldo de Esperanto, sen la tiama karakteriza efikeco.

LOdE devus reveni al sia origino, de rusa fenestro al Esperantio, sen zorgo pri kiu el la du realaĵoj (Ruslando aŭ Esperantio) estas pli neeltenebla getto…

Giorgio Silfer (Eŭropo)


Mi bondeziras al La Ondo de Esperanto multajn novajn abonantojn, pliajn sukcesojn sur la kampo de disvastigo de rusa kulturo kaj literaturo, pligrandiĝon de la prestiĝo de la gazeto en la tuta mondo kaj, certe, multjaran prosperon al la eldonejo kaj ĝiaj senlacaj agantoj Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka!

Svetlana Smetanina (Ruslando)


Multajn gratulojn al la redakcio de La Ondo, kiu post dudek jaroj de kresko nun atingas sian plenaĝecon! Mi trovas la revuon aparte interesa, ĉar ĝi ne reprezentas tiun aŭ alian partion de la Esperanto-movado, sed strebas prezenti (kaj reprezenti) la movadon kiel tuton. En ĝi mi trovas ne nur materialon pri la nuntempo, sed ankaŭ seriozajn artikolojn pri la historio de la lingvo kaj movado, kiujn mi ĉiam tralegas kun intereso kaj poste utiligas en mia propra laboro.

Kaj kion nun faru la “plenaĝa” revuo? Unuavice, sekvi la jam sekvatan vojon. Nia Esperanto-komunumo funkcias efike nur tiam kiam la parolantoj de la lingvo havas komunan scion pri ĝia pasinteco, ĝiaj kulturaj valoroj, ĝiaj verkoj, ĝiaj grandaj personecoj – kaj nur se ili aplikas tiun pasintecon, tiun heredaĵon, al la nuntempo kaj la estonteco. La Ondo multe helpas nin atingi tiun kombinon de scio kaj konscio.

Humphrey Tonkin (Usono)


Kun varma koro mi salutas la verajn jubileantojn. Mi celas la geedzan paron kiu tiel sindoneme oferis kaj daŭre alportas filojn siajn al Esperantujo: aprezinde regulan kaj pluralisman revuon, multajn librojn, retejojn, podkastojn, ktp. Rimarkante ilian imprese persistan kaj produktopovan laboron, neeviteble mi pensas pri Zamenhof kaj multaj ceteraj kiuj pene, kreeme kaj utile fosis siajn (niajn) sulkojn por la bono de tiu ĉi kolektiva iniciato. LOdE estas plia pruvaĵo ke Esperanto iĝis vivipova fakto, daŭre kapabla fajrigi la koron kaj imagokapablon de novaj homoj tra la generacioj.

Prezentante sin kiel daŭrigon de la unua Ondo (1909-1917), la nuna revuo helpas konekti nin al nia prifierinda tradicio. Eĉ se tiam regis pli da optimismo pri iu kreskanta ondo de Esperanto, ni lernis ke temis kaj temos pri diversaj, sinsekvaj, ne ĉiam koincidaj ondoj. Solidare al Halina kaj Aleksander en tiu ĉi malfacila momento, mi forte brakumas kaj dankas vin.

José Antonio Vergara (Ĉilio)


Miajn gratulojn al la Ondo okaze de la duobla jubileo – la eldono de la ducenta kajero de LOdE kaj dudek jaroj de ĝia eldonado. Mi deziras al la eldonanto kaj al la redaktoro sanon, sukceson kaj ĝojon en ilia laboro, multe da legantoj, por ke la revuo ankoraŭ longe ekzistu kaj restu same interesa, informplena, esperiga, distra. Kaj mi preferus, ke la Ondo estu pli beletra kaj malpli movadeca ol nun, ĉar multajn informojn pri Esperantaj aranĝoj oni povas ekscii el aliaj gazetoj.

Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando)


Legi LOdE: estas tro dirite; prefere mi trarigardas kaj elektas tion, kio interesas min. Mi trovas en ĉiu numero ion valoran kaj interesan por mi kaj, kiel sciate, mia intelekta gusto estas severa kaj kaprica. La revuo devas iel politiki por vivi, ne kontraŭi al potenciala abonantaro, la arto malfacila. Tamen tiun arton posedas LOdE en kiu okazas polemikoj ne eblaj en la organo de UEA, en la gazetoj de LF-Koop, eĉ en LKK.

LOdE estas unusola revuo, kiu respektas ĵurnalisman deontologion disponigi la forumon al diversaj tendencoj ideologiaj en Esperantio. Se konsideri, ke en la revuo aperas intervjuoj kun Giorgio Silfer kaj Osmo Buller (mi pardonpetas ambaŭ pro la hazarda elekto), kaj ke LOdE publikigas mian ironian recenzon pri Vivo de Zamenhof kaj la mokan ombron pri tio esprimas Reinhard Haupenthal, kaj ĉion ĉi komprenas nur tiuj, kiuj devas kompreni, – jen la granda arto redakti!

Walter Żelazny (Pollando)


IEK: Unuafoje en Ĉinio

En 2009 en Kondoros (Hungario) Peng Zhengming proponis organizi Internacian Esperanto-Konferencon en Wuhan. Tiu loko estis elektita por 2011. Nia karmemora Lena de Zilah longe korespondadis kun ĉinaj verkistoj, kies artikoloj aperis en La Gazeto, kaj ŝia granda deziro estis, ke IEK iam okazu en Ĉinio. Lena, jen ni kaj viaj ĉinaj korespondantoj! Vi kaj Zhengming sukcese kunligis nin!

Grupo da partoprenantoj (Fotis Eugène de Zilah)

La akcepto estis eksterordinare varma. Tuj post nia trajna alveno el Pekino, ni (francoj, germanoj, hungaroj, italinoj, polinoj, rumanino) estis gastigitaj en bela salono, ĉirkaŭ rondaj tabloj kie estis disponigitaj belaj kaj bongustaj manĝaĵoj. Ĉiuj prezentis sin. Samtempe bela programo disvolviĝis: koruso, legado de surpergamena poemo de Hu Guozhu poste donacita al mi, luktarta demonstraĵo, teatraĵo. En la sekvantaj tagoj la programo estis altkvalita kaj densa:

Prezentado de la OSIEK-premiindaj libroj, inter kiuj Ĉe Akvorando tradukita de Laŭlum (Li Shijun). Temas pri unu el la du pli famaj ĉinaj romanoj, unue rakontita en foiroj, poste skribe verkita en la 14a jarcento, atribuita al Shi Nai'a kaj Luo Guanzhong: 1830 paĝoj, tri volumoj! Banditoj ribelantaj kontraŭ la korupciita povo vojiradas, drinkas, batalas kaj murdas, estas enkarcerigitaj, fuĝas.

Peng Zhengming, la perfekta organizanto de nia aranĝo, prezentis sian urbon Wuhan, Zhang Danchen la tri volumojn de El verda klavaro de Hu Guozhu, kaj Denis Keefe la projekton Feliĉa insulo: tutmonata Esperanto-kurso en la suda tropika insulo Hainan. Alloga!

Euge`ne de Zilah kaj Hu Guozhu (Fotis Eric Laubacher)Poste disvolviĝis la elektita temo: “La Ĉina Saĝo”. Eŭgeno de Zilah pritraktis ĝin en Eŭropa perspektivo. Hu Guozhu parolis pri ĉina Saĝo kiel iom el hanligvo kaj arte prezentis diversajn mirformajn poemojn: pagodo reflektiĝanta en akvo aŭ palindromo. Wang Chongfang, kiu ne povis veni, petis ke oni legu lian prelegon pri Dao de Jing atribuita al Laozi. Ĝi estis tiom densa, ke de Zilah proponis, ke ĝi aperu en La Gazeto. Tajvana doktoro Zhaoming Cho (Abengo) kontribuis per Daŭdeĝingo kaj Iĝingo, kaj Michel Fontaine, franco kiu edziĝis kun ĉina instruistino, raportis pri “Ĉinoj per eŭropaj okuloj”. Wei Yida (Vejdo) brile parolis pri sia fako: ĉinesko. Temas pri esperantigo de la ĉina tradicia fiksforma poemo Ci, kiu originis el Tang-dinastio (618-907 p. K.). Shi Chengtai, kiu venis el la malproksima nord-orienta provinco Heilongjiang, prelegis pri konfuceismo. Kaj pri budismo, bonzo Miaohui, trankvile, kviete parolis ne nur en la konferencejo, sed ankaŭ en la templo Baotong, kaŝita en parko.

Ankaŭ la turismaj posttagmezaj aŭ vesperaj programoj estis altkvalitaj. En ĝardendomo memorinda akcepto atendis nin. Koncerto, sed ankaŭ te-ceremonio, kvieta, gracia. Kia ĉarma spektaklo, tiuj kvar junulinoj surhavantaj verdan, ruĝan, flavan, blankan robojn: printempo, somero, aŭtuno, vintro. Estas danco, spektaklo de elverŝado de diverssezonaj teoj de te-potoj en tasojn. Vespere la kultura programo daŭris. Liu Zhichun ludis per ĉina instrumento. Liu Jianchao enkondukis nin en la kulturon de la urbo Huizhou. Yu Jianchao, el la Ĉina Radio, montris la manieron ĝentilece uzi manĝbastonetojn. Nia korea partoprenanto Ho Song ekspoziciis siajn vivkolorajn pentraĵojn.

Kaj tuta tago estis dediĉita al la malkovro de Wuhan: muzeo de la Hubei-provinco kun interalie la tombo de Ji Markizo, kiu havis reĝan statuson. Ĝi konsistis el pluraj ĉambroj en kiuj oni malkovris bronzajn rezervujojn, armilojn, muzikinstrumentojn kaj mirindan gigantan sonorilaron.

Poste, vizito de la granda domo de la loka asocio, restaŭrigata, posedaĵo de Peng Zhengming, ĉe la lago. Proksime, tagmanĝo en surfostaj bambu-dometoj. Promenado en parko laŭlonge de la riverego Jang-Tse-Kiang. Tie atendis nin lokaj esperantistoj, kiuj denove honoris nin.

Claude Jausions kaj Wang Min Hao el Ŝanĥajo gvidis kurson por komencantoj, helpataj de Stéphane Laubacher, dekdujara, la sola infano de nia renkontiĝo.

Dum la antaŭkongreso en Pekino, ni malkovris la placon Tian An Men, la ankoraŭ nedetruitajn dometojn hutong, la Muregon, la antikvan Palacon, la templon de la Ĉielo, sed tio pro kio ni ŝatas Esperanton estas la invito al la hejma vivo: agrabla vespermanĝo en la ĝardeno de Wang Yanjing (Freŝa Maro), la filo de Ye Chuan-Chan (Cicio Mar). Li montris al mi librojn verkitajn de la patro, fama pro Montara Vilaĝo kaj tradukoj el Andersen. Survoje al Wuhan, ni vizitis la urbon An Yang. Ĝi enhavas du mirindajn muzeojn: la nacia muzeo pri la ĉina skribarto, kiu prezentas specimenojn el la unuaj ĉinaj skibaĵoj sur testudaĵoj kaj sur ostoj kaj la antikva loko Yinxu el la Shang dinastio.

La OSIEK-Premio estis atribuita al Laŭlum pro la traduko de Ĉe Akvorando. Bele, ke ĉina verkisto estas premiita. En 2010, en Herzberg-am-Harz (Germanio) estis Baldur Ragnarsson, je la sojlo de sia okdek-jariĝo, kiel li skribis poste al mi, kiu ricevis la premion pro la traduko de Sagao de Njal. Post du jaroj Laŭlum estos je la sojlo de sia 90-jariĝo. Laboregemaj, mirindaj verkistoj ekzistas en Esperantujo!
Anne Jausions montras la premiitan verkon
VenontajlEK okazos la trian plenan semajnon de julio: en 2012 en Svitavy, (Ĉeĥio), organizota de Petro Chrdle kun la temo Robotoj kaj sciencfikcio; en 2013, meze de Francio en Saint-Amand-Montrond, organizota de Ĵak LePuil kun la temo Esperanto kaj muziko.

Anne Jausions
prezidanto de OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj)


Inter-Asocia renkontiĝo en Seto

La 22–26an de aprilo 2011 en Seto (france: Sète) la Inter-Asocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) akceptis buntan partoprenantaron de preskaŭ 400 homoj precipe el Francio sed ankaŭ el diversaj aliaj landoj najbaraj (Belgio, Katalunio…) kaj pli malproksimaj (Ruslando, Nepalo, Japanio, Kubo…).

La antaŭa simila renkontiĝo okazinta en 2005 en Bulonjo sur Maro renkontis tiom grandan sukceson, ke la organizantoj devis malakcepti malfruajn aliĝintojn. Ja temis ne nur pri renkontiĝo en kiu partoprenis diversaj asocioj, sed ankaŭ pri jubileado de la Unua Kongreso okazinta samurbe, cent jarojn antaŭe.

Tiu sukceso levis entuziasmon kaj deziron, ke de tempo al tempo (se eble ĉiun trian jaron) la diversaj organizaĵoj, kiuj agas por Esperanto en franclingvaj landoj, okazigu komunan aranĝon. La afero montriĝis ne tiel facile realigebla.

En la Langvedoka-Rusiljona Federacio de pluraj jaroj kelkaj volis inviti al tia renkontiĝo. Ni do ĝojas ke asocioj, kiuj ĉiuj havas proprajn ecojn, apartan historion kaj kutimojn, sukcesas de tempo al tempo kunigi siajn fortojn por ebligi elstaran eventon kaj esplori vojojn de kunlaboro sur komunaj terenoj.

En Francio kunekzistas Espéranto-France (antaŭe nomata Unuiĝo Franca por Esperanto kaj pli frue Société Française pour la Propagande de l'Espéranto) kaj SAT-Amikaro, franclingva fako de SAT. Cetere Fervojistoj ankaŭ siaflanke kutime okazigas propran jaran aranĝon. La du unuaj organizaĵoj havas teorie kontrastan pozicion: la unua estas neŭtrala por-Esperanta, la dua progresema laborista per-Esperanta. En plurjardeka historio la du organizaĵoj ofte estis en akra konflikto, eĉ foje kun ia drameco ligita al enlandaj politikaj eventoj. Tiuj tempoj estas for kaj nun la du organizaĵoj konservante sian identecon agnoskis unu la alian kaj interkonsentas pri iuj komunaj agadoj. Dum IREM iu laborkunsido estis dediĉita al interasocia kunlaboro kun notinde lanĉo de peticia kampanjo por atingi ke Esperanto estu akceptita kiel fako ĉe franca abituria ekzameno.

Kaj jen la atingo: en la feriejo Le Lazaret, ĉe la mediteranea bordo en la gastama urbo Seto, laŭ invito de Franca Fervojista Esperanto-Asocio, de Espéranto-France, de SAT-Amikaro kaj de la Langvedoka-Rusiljona Federacio, kunvenis pli ol 390 homoj el ĉiuj regionoj de Francio kaj el pli ol 20 diversaj landoj.
IREM: Tute plena estis la granda salono en la koncertejo Brassens. (Fotis Ginette Martin)
La invitantaj asocioj kaj kelkaj aliaj asocioj (Instruistoj, Katolikoj, EDE, FET) havis siajn kutimajn kunsidojn – plenkunsidojn, laborkunsidojn kaj komitatkunsidojn.

La turisma oferto estis riĉa: en kvin tagoj la aliĝintoj povis ĝui la riĉaĵojn de la Seta regiono partoprenante unu aŭ plurajn vizitojn kaj ekskursojn al diversaj celoj: lageto de Taŭo, suda Kanalo, eta Kamargo, cevena trajno.

La kultura programo estis aparte abunda (tro laŭ ies vidpunkto): oni povis aŭskulti prelegojn, partopreni atelierojn kaj laborgrupojn kaj spekti prezentojn pri diversaj temoj: fervojo, literaturo, lingvistiko, okcitana kulturo, Esperanto sur politika tereno kaj en interreto, foraj landoj, ktp.

Al tiu programo kontribuis ok gastoj el fremdaj landoj: Senad Čolić el Bosnio, Maria Guttiérez Gonzalez el Kubo, Katalin Kováts hungarino loĝanta en Nederlando, Marek Blahuš el Ĉeĥio, Sanpei Keiko el Japanio, Narendra Raj Bhattarai el Nepalo, Abel Montagut kaj Ferriol Massip i Bonet el Katalunio.

Renkontiĝo kun multnombra partoprenantaro kiel IREM ofertas favorajn kondiĉojn por organizi lingvajn ekzamenojn: ĉi tie kandidatoj (entute 30) povis trapasi ĉu ekzamenon de la jam multjara inter-asocia instanco Franca Esperanto-Instituto, ĉu ekzamenon en la Komuna Eŭropa Referenckadro gvidatan de d-ino Katalin Kováts.

Dum la renkontiĝo estis kvar spektaklaj vesperoj. FaMo, al kiu aliĝis pluraj aliaj muzikistoj kaj kantistoj, etosigis la interkonan vesperon.

Sabate vespere, Dominiko Gaŭtiero prezentis, en la kinejo Comoedia en la urbocentro, premiere la dokumentfilmon kiun li ĵus finpretigis: la projekciado estis malferma al la loka publiko. La filmo estis ankaŭ projekciiata dimanĉe kaj marde en la renkontiĝejo. Laŭ la mendo de la Eldona Fako Kooperativa de SAT, Gaŭtiero faris ne reklaman dokumentfilmon, sed libere traktis la Esperanto-movadon laŭ sia propra ekstera vidpunkto: la filmo precipe konsistas el intervjuoj kun diversaj homoj kiuj ĉiuj prezentas aspekton de la movado.

Lunde, en la vespera programo Teatra Trupo de Tuluzo prezentis novan version de la sukcesa Grandioza Kongreso de Rikardo Cash. (Pri la muzika programo legu specialan artikolon).

Aparte dankindaj estas ĉiuj, kiuj kontribuis al la realigado kaj la sukceso de IREM:

– la asocioj Espéranto-France, SAT-Amikaro, Franca Fervojista Esperanto-Asocio kaj Langvedoka-Rusiljona Federacio, kiuj de preskaŭ du jaroj interkonsentis por ke tiu projekto realiĝu;

– la membroj de la Langvedoka-Rusiljona Federacio kaj precipe de LOKO (la Loka Organiza KOmitato, ĉ. 20-homa teamo), kiu de du jaroj regule laboris por efektivigi ĝin;

– la volontuloj, kiuj de pluraj monatoj kaj precipe en ĉi tiuj tagoj transprenis ĉiaspecajn taskojn;

– la feriejo Lazaret, kiu afable ofertas tute taŭgajn eblecojn por la renkontiĝo;

– la turisma oficejo de Seto, kiu ofertas Esperantlingvajn informilon kaj aŭdogvidatan viziton de la urbo, kaj malavare provizis diversajn dokumentojn kaj helpojn;

– la mediateko de Seto, kiu gastigas ekspozicion pri Esperanto kaj proponis malkovroatelierojn por gejunuloj en la semajno;

– la urbo Seto, ties oficistoj, ties urbestraro kaj ties urbestro François Commeinhes, kiuj varme akceptis kaj konsiderinde subtenis la organizadon de IREM.

Retejo de la renkontiĝo: http://esperantosete2011.fr Fotogalerio: http://esperanto.sete2011.free.fr/fotoj.php

Arno Lagrange


Pollando: Civitana aktiveco de esperantistoj

La 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis 30 apr – 7 maj 2011 en la intermontara urbo Nowy Sącz (100 km sudoriente de Krakovo) kun 169 partoprenantoj.
Kongresanoj antaŭ la urbodomo
La Kongreso en Nowy Sącz estis okazo por festi samtempe tri lokajn jubileojn: 105 jarojn de Esperanto en la urbo (urba gazeto en 1906 menciis, ke aperis, “experantistoj” en Nowy Sącz); 105 jarojn de la asocia gazeto Pola Esperantisto, kiu jam pli ol tri jarojn estas redaktata kaj presata en Nowy Sącz; kaj 55 jarojn de la revivigo de la urba Esperanto-Klubo post la Dua Mondmilito. Tiom da jubileoj malofte aperas kune, kaj do estis decidite, ke la kongresa programo estu enhavoriĉa kaj diverstema, kaj ke la kongreso estu solene festata en la loka medio kaj diskonigata per amaskomunikiloj.

La klerigan programon gvidis la plej meritaj personoj de la landa movado: Ilona Koutny, Zbigniew Galor, Lidia Ligęza, Roman Dobrzyński, Tomasz Chmielik, kaj alilandaj gastoj: Zsófia Kóródy, Zlatko Tišljar, Petro Balaž. Ili realigis temojn pri edukado, instruado, informado, monakirado, partnera kunlaboro, ekstera propagando. Trifoje oni elektis la rolon de filmo por Esperanto dum la programeroj de Roman Dobrzyński, Przemek Wierzbowski, Andrzej Sochacki. Pri uzo de modernaj iloj en la Esperanto-agado instruis nin Petro Baláž; konsilojn pri Esperantaj-kursoj kaj gazetartikoloj donis Stano Marček. Zlatko Tišljar rakontis pri novaj projektoj de financado por Esperantaj organizaĵoj kaj – antaŭ la granda manifestacio kun kantado de la Eŭropa Himno – prelegis pri la ideo de himno, kaj el la granda ekrano salutis nin Margareta Handzlik el la Eŭropa Parlamento.

Okazis manifestacio sur la centra placo ĉe la urbodomo, kien venis korusoj kaj soldata orkestro de limgardistoj. Salutis la urbestrino Bożena Jawor kaj Zlatko Tišljar nome de EEU. Liceanoj kun flagoj de EU-landoj, montris spektaklece naskiĝon de la oraj eŭropaj steloj. Korusoj kantis la himnon de Eŭropo en Esperanto kaj en la pola. Tia estis nia festado de la Tago de Eŭropo kaj prapremiero de publika prezentado de la Eŭropa Himno en neŭtrala lingvo.

La Kongreso allogis eksterlandajn artistojn, kiel Manŭel, kiu kantis “duonvoĉe... tutkore” kun prezento de sia disko, per kiu li kolektas monon por la organizo Evidente, prizorganta blindajn infanojn en Afriko. La publikon dancigis dum sia koncerto JoMo. Prezentiĝis ankaŭ polaj artistoj Joanna A. Clifford, Anna Buda, Leokadia Rózik, Jeremiasz Ratajczak kaj aliaj.

Valoraj kaj altnivelaj estis la programoj poezia kaj teatra de Lidia Ligęza pri magio de amo, kaj de Krystyna Dulak-Kulej kun nove eldonita dulingva poemaro. Majstre preparis la spektaklon Ludoviko Lazaro Jerzy Handzlik, kaj Helena Biskup pollingve prezentis la monodramon de Carlo Migliucci Doktor Esperanto.

La plej grava arta atingo de TEK iĝis la premiera spektaklo de Roma Triptiko, preparita de la teatro aganta ĉe la Urba Kulturcentro. La reĝisoro de la spektaklo Janusz Michalik ankaŭ recitis, kaj montriĝis alta nivelo de artistoj, belege deklamantaj la filozofian poezion de Johano Paŭlo la Dua.

Ludis por la kongresanoj granda simfonia orkestro kun solaj kaj duetaj kantistoj. Al la urbodomo invitis nin la urbestro je koncerto kadre de Festivalo de Eltrovita muziko, kaj regalis per jubilea, grandega torto por 200 personoj.

La urbestro de Nowy Sącz kaj Halina Komar regalas la kongresanojn per torto, donacita de la urbstro okaze de la 105 naskiĝdatreveno de Esperanto en Nowy Sącz. (Fotis Andrzej Sochacki)

La Urba Kulturcentro estis tre komforta kongresejo. Krome, ses ĝiaj ensembloj infanaj kaj junularaj, kiuj dum kelkaj monatoj prepariĝis al la kongreso, prezentiĝis en ĝia kultura programo, interalie, per kantoj en Esperanto. La plej junaj infanoj prezentis kortuŝe Malgrandan Princon...

Marian Zdankowski gvidis du kvizojn: la unuan pri Esperanto kun helpo de olŝtinanoj, kaj la duan pri la gastiganta regiono kun helpo de loka turisma gvidantino Anna Totoń. En ambaŭ konkursoj venkis bjalistokanoj: Przemek Wierzbowski en la unua kvizo, kaj Nina Pietuchowska en la dua. Ambaŭ venkintoj gajnis senpagan partoprenon en la septembra ekskurso en la Eŭropa Parlamento.

La kongresa temo estis “Civitana aktiveco de esperantistoj”. Per tiu ĉi kongreso ni konfirmis la gravecon de la ekstera agado de esperantistoj en la loka socia vivo, “arto labori kune”; sed la arto povas esti realigata je diversaj niveloj kaj kampoj. En Nowy Sącz ni komprenas ĝin ĝuste tiel. Tial ni ricevas por nia agado komprenon kaj subtenon de lokaj aŭtoritatoj kaj de la socio, tial dum la tuta kongresa semajno kaj post ĝi oni skribis, parolis pri la okazintaĵo, fotis kaj filmis la kongreson.

En la Ĝenerala Kunsido de la Pola Esperanto-Asocio (PEA) partoprenis 27 PEA-delegitoj. Ili liberigis la antaŭan Ĉefan Estraron de PEA el la taskoj kaj elektis la novan teamon, kiu gvidos la asocion dum 2011–2014.

La nova Ĉefa Estraro de PEA estas tute nova — nur unu persono el la antaŭa konsisto (Zofia Śmistek el Lodzo) restis en ĝi.

La funkciojn dividis inter si gejunuloj: Arkadiusz Zychewicz, altlerneja instruanto de informadiko, estas prezidanto; Paweł Fischer Kotowski, studento pri scienca informado, iĝis sekretario; Anna Magier, organizantino de kulturaj aranĝoj kunlaboranta en junulara medio de jaroj, estas kasisto; Agnieszka Mozer reprezentas la Polan Esperanto-Junularon (PEJ) en la nova estraro. Aldoniĝis al la gejunuloj Barbara Pietrzak, Władysława Kujaczyńska, Mirosława Mazur kaj Zofia Śmistek.

La novelektita Ĉefa Estraro de PEA. De maldekstre: Supre: Zofia Śmistek, Arkadiusz Zychewicz, Wіadysława Kujaczyńska, Anna Magier, Barbara Pietrzak, Mirosława Mazur; Malsupre: Paweł Fischer Kotowski, Agnieszka Mozer. (Fotis Andrzej Sochacki)

Halina Komar


Arkadiusz Zychewicz respondas

La nova prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, elektita en la 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz, afable respondis nian demandon pri la programo, kiun la nova gvidantaro de PEA realigos dum sia mandato:

«Niaj planoj estas plibonigi enajn informadojn per tradiciaj iloj kaj per interreto ĉefe uzante la retejon esperanto.pl. Ankaŭ ni volas fari ŝanĝojn en statuto por ke PEA ricevu la statuson de Organizaĵo de Publika Utilo. La statuso garantias altan kvaliton por organizantoj, kiuj volus kunlabori kun ni, kaj por decidantoj pri fondusoj de Eŭropa Unio. La fondusoj vigligos agojn de la asocio kaj ebligos pli bone realigi la ĉefan celon de PEA, kiu estas instruado de Esperanto kaj informado pri Esperanto.»

 


LF nun ankaŭ por la plej etaj

Speciala programo por infanoj de antaŭlerneja aĝo iĝis la ĉi-jara novaĵo de la Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo, okazinta la 17an de aprilo en la neŝtata Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo. La festivalo de la jaro 2011 iĝis la kvina tiutipa evento en Sankt-Peterburgo.

Rimarkeble multaj infanoj, venintaj kun la gepatroj, partoprenis la pasintjaran festivalon. Tio pensigis la organizantojn pri speciala porinfana programo, kiun realigis infana psikologo Natalja Guseva kaj fakulo pri mezlerneja edukado Irina Galina. La programo fokusiĝis ĉirkaŭ evoluo de skribsistemoj, dum la infanoj havis agrablan eblecon krei siajn proprajn hieroglifojn kaj skribi sur argilo. Okazis krome gajaj ludoj kaj konkurso pri la rusa folkloro.
LF en Peterburgo (Fotis Olga Rindina)
Kontraste al la jaro 2010, ĉi-foje estis prezentitaj la ĉiam popularaj lingvoj araba, ĉina kaj japana. Multaj spektantoj venis ankaŭ al la prezentoj de la novgreka, la “kampa lingvistiko” kaj Tokipono.

Esperanto estis prezentita kiel unu el la pluraj lingvoj, krome okazis “Esperanto-klubo” — 40-minuta programero, dum kiu interesatoj povis sperti interparolon en Esperanto kaj ekscii pri la aranĝoj kaj renkontejoj de peterburgaj esperantistoj. Kelkaj retaj lernantoj de Esperanto unuafoje kontaktis urbajn esperantistojn eksterrete dum la festivalo.

Enketado inter la partoprenintoj montris, ke la plej sukcesajn prezentojn faris juna lingvisto Anton Somin, studanta en Moskvo kaj veninta speciale por la festivalo. Liaj prezentoj de la adiga, araba kaj pola lingvoj ravis la publikon. Ankaŭ ĉiuj partoprenintoj de la “Hispana klubo” (programero en la baza hispana) rememoras ĝin kiel elstaran, la klubon gvidis hispana studento Bruno Lopez Rubio. Inter la laŭdataj prezentoj estas ankaŭ la jida, stenografio, “Finna klubo”, Esperanto, la jakuta kaj la japana. La Prezentinto de la japana, Den Patin, starigis rekordon, prezentinte kvar diversajn lingvojn.

La lingva festivalo en Peterburgo ne estas reklamejo de Esperanto; ĝia ĉefa celo estas atentigi pri la eblecoj de daŭra kaj samtempa lernado de lingvoj, pri interesaj trajtoj kaj uzeblecoj de la malpli konataj lingvoj de la mondo. Ankoraŭ en la daŭro de la festivala programo la urba televidkanalo “100TV” emisiis novaĵon pri la festivalo.

Vjaĉeslav Ivanov


Vide el Bruselo

Eŭropo forgesis sian animon

Osama bin Laden“Osama bin Laden estis krimulo respondeca pri abomenaj teroristaj atencoj, kiuj kostis la vivojn de miloj da senkulpuloj. Lia morto faras la mondon pli sekura loko kaj montras ke tiaj krimoj ne restas senpunaj”, – diris José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li ne dubas pri la maniero en kiu mortis bin Laden, kvankam la Eŭropa Unio oficiale garantias la rajton je vivo por ĉiu, eĉ la plej fia krimulo. Bedaŭrinde, Eŭropo ŝajnas forgesi sian animon.

“Ĉi tiu estas ĉefa atingo en niaj penoj forigi terorismon el la mondo. La Eŭropa Unio daŭre staras ŝultron je ŝultro kun Usono, niaj internaciaj partneroj kaj niaj amikoj en la islama mondo en la batalo kontraŭ la plago de tutmonda ekstremismo kaj en la konstruado de la mondo paca, sekura kaj prospera por ĉiuj. La anonco pri lia morto konfirmas, ke ĉi tiu speco de terura ago neniam restos senpuna”, – daŭrigis Barroso sen pensi por minuto, ke eĉ la plej fia krimulo rajtas je justa proceso kaj tribunalo.

Ankaŭ la pola prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek forgesis tiun bazan rajton, garantiatan de la Eŭropa Unio al ĉiu, je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de iu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.

Plej grave, evidentiĝis ke Osama bin Laden eĉ ne estis armita.

“Kial nearmita viro ne estis arestita kaj metita al tribunalo por montri la veron al la mondo?” – demandis reprezentanto de la familio de Osama bin Laden. La familio de la mortigita teroristo kritikas la senhontan malobservadon de bazaj internaciaj rajtoj je justa proceso. Ĉiu akuzato devas esti supozata senkulpa ĝis pruvita kulpo fare de tribunalo.

Usono devintus sekvi la saman vojon kiel por la iraka prezidento Sadam Hussein kaj la serbia prezidento Slobodan Milošević – juĝo en tribunalo. “Ni asertas, ke arbitra mortigo ne estas solvo por politikaj problemoj kaj krima prijuĝo. La justeco devas esti farata videble”, – diris la familio de Osama bin Laden.

Bedaŭrinde, en ĉi tiu afero Barroso sekvis Usonon. Forgesante la rajtojn de la amasmortiginto bin Laden, Eŭropo efektive makulas sian kulturan kaj homrajtan animon, por kiu ĝi tiom fiere batalas. Same kiel granda plejparto de usonanoj kaj eŭropanoj, mi persone ĝojegas, ke bin Laden ne plu vivas. Aliflanke, mi ankaŭ nun malĝojas, ke niaj politikistoj neglektis defendi gravan principon: la rajton je justa juĝo por ĉiu, ankaŭ por la plej abomena krimulo.

Dafydd ab Iago


Tempo de murdistoj

La mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu privata venĝisto – ne por mondpotenco. Des pli ne por tiu, kiu sin proklamis protektanto de demokratio kaj juro sur la tuta planedo.

La plano de Obama en ĉi tiu kunteksto ne povis esti alia ol preni la krimulon viva kaj organizi proceson kiu malfermus “urbi et orbi” la risortojn de la monda terorismo. Probable, temis ĝuste pri risortoj. En tiu obskura meĥaniko de teroro kaj teruro estis kaj estas iuj sekretaj risortoj ne malfermendaj, kaj Bin Laden-atestanto ne eniris la skemon de solvo de tiu problemo.

Mortigi sen juĝo ne estas bona ekzemplo. Eĉ se oni mortigas tre grandan krimulon, kiu meritas morton. Mortigi sen juĝo tentas sekvi la venĝiston. Tiam Juro malaperas el la horizonto, kaj la volo de la forta iĝas mezurilo de ĉiu juĝa takso. Tio signifas la finon de Justeco. Tio signifas la revenon al sovaĝa praepoko kiam la sola leĝo estis tiu de la pugno.

Ĉu ni ne estas jam en tiu obskuriĝa periodo de retroevoluo de nia civilizo? La pasinta dudeka jarcento – kruela kaj barbara – kun riveroj da sango en la du mondmilitoj, tiu epoko de diktatoroj kaj diktaturoj – markis tre evidente la inversan klinon de la homaro.

La komenco de la nova jarmilo konfirmas ĝin okulfrape.

Alen Kris


Savi la vivon!

En la redakcia kolumno de la marta kajero de La Ondo de Esperanto kaj en niaj retejoj ni sciigis pri la tre malfacila situacio de Halina Gorecka, kiu pro la neceso atendi gravan operacion (grefto de reno) devas dum longa tempo vivi en Moskvo. Multaj esperantistoj el diversaj landoj tuj reagis per bondeziraj leteroj kaj telefonvokoj, diskonigo de nia redakcia mesaĝo, kaj per malavaraj mondonacoj.

Dum iom pli ol unu monatoj ni ricevis diversmaniere pli ol 17 mil eŭroj. Koran dankon pro la donacoj kaj pro konsolaj kaj sandeziraj mesaĝoj, kiuj kortuŝas kaj esperigas nin!

La listo de la donacintoj

Donacinto (lando) Sumo (eŭroj)
Vĕra Barandovská-Frank (Germanio)
300,00
Tomasz Stachowicz (Pollando)
50,00
Anonima (Nederlando)
500,00
Luís Ladeira (Portugalio)
20,00
EK Metz (Francio)
200,00
Josef Ŝemer (Israelo)
100,00
E. Hennig Olsen (Danlando)
100,00
Henri Masson (Francio)
47,62
Akira Morita (Japanio)
200,00
Sten Johansson (Svedio)
300,00
Eugen De Zilah (Francio)
100,00
Ilona Koutny, Zbigniew Galor (Pollando)
800,00
Leopold Patek (Aŭstrio)
100,00
Boris Kolker (Usono)
200,00
Senad Čolić (Bosnio kaj Hercegovino)
100,00
Luis Serrano Pèrez (Hispanio)
50,00
Josef Schiffer (Germanio)
50,00
IKUE-ano (Nekonata lando)
50,00
Roy McCoy (Nederlando)
100,00
Anja Karkiainen (Finnlando)
100,00
Sergio Pokrovskij (Ruslando)
500,00
Anatolij Ionesov (Uzbekistano)
100,00
Douglas Draper (Norvegio)
100,00
Tiina Oittinen (Finnlando)
100,00
Päivi Saarinen (Finnlando)
50,00
Parizano (Francio)
1.000,00
Jennifer Bishop (Aŭstralio)
25,00
Anonima (Francio)
300,00
Roland Larsson (Svedio)
100,00
Manfred Westermayer (Germanio)
50,00
José Antonio Vergara (Ĉilio)
50,00
Jacqueline Huberdeau (Francio)
200,00
Anonima (Germanio)
100,00
Duncan Charters (Usono)
50,00
Michel Duc Goninaz (Francio)
100,00
Malcolm Jones (Britio)
551,25
Moisej Bronŝtejn (Ruslando)
40,00
Wera Blanke, Detlev Blanke (Germanio)
200,00
Angelos Tsirimokos (Belgio)
1.000,00
Anonima (Balkanoj)
100,00
Katalin Kováts (Nederlando)
50,00
Monique Arnaud (Francio)
100,00
Konto Espero (UEA)
400,00
Kerstin Kristoferson (Svedio)
1.121,08
Laborista EK en Stokholmo (Svedio)
4.035,87
Bertil Andeasson (Svedio)
56,06
Mila van der Horst-Kolińska (Nederlando) 5.000,00 zl
1.221,30
Walter Żelazny (Pollando/Francio) 400,00 zl
100,00
Gertruda Kowalczyk (Pollando) 50,00 zl
12,75
PZE Bielsko-Biała (Pollando) 50,00 zl
12,75
Bjalistoka E-Societo (Pollando) 780,45 zl
199,09
PEA/Warszawa (Pollando) 160,00 zl
40,40
Sergej Bronov (Ruslando) 50.000 rub
1250,00
Klara Ilutoviĉ (Ruslando) 5.000 rub
125,00
EK Murmansk (Ruslando) 2.000 rub
50,00
Jelena Afanasjeva (Ruslando) 2.000 rub
50,00
Lidia Jerofejeva, Sergej Potoskujev (Ruslando) 5.000 rub 
125,00
Russ Williams, Anna Skudlarska (Pollando) $100,00
69,80
Hossein Firooznia (Usono) $50,00
35,10
Sume je la 5a de majo 2011
17.238,09

(La listo estas farita je la ordo de la ricevo, laŭ la valutoj.)

Dankon!

Donacoj estas plu akceptataj. Vi povas sendi donacojn al nia UEA-konto “gore-z” per la kutimaj pagmanieroj. Kelkaj el niaj perantoj volonte helpos ĉe transpago.

Se vi loĝas en Pollando aŭ en Ruslando, vi povas ĝiri zlotojn kaj rublojn (informante nin pri la dato kaj sumo de la pago) al niaj bankaj kontoj:

– en Olsztyn

Bank PEKAO SA I O. w Olsztynie
numer rachunku: 72 1240 1590 1111 0010 3931 7967
Nomo: Alexey Korzhenkov

– kaj en Moskvo

Банк получателя: Сбербанк России ОАО
Отделение 9038/01710
БИК: 044525225
ИНН: 7707083893
КПП: 775003035
ОКАТО: 45286580000
Корреспондентский счёт: 30101 810 4 0000 0000 225 в ОПЕРУ МГТУ Банка России
Получатель: Горецкая Галина Романовна
Номер счёта: 40817 810 4 3805 6109037
Номер банковской карты: 67619600 0087136637

Ni akceptas donacojn per Яндекс.Деньги (счёт 4100138523456) kaj per PayPal (sezonoj@gmail.com).

En La Ondo de Esperanto regule aperos informoj pri la evoluo de la monkolekta kampanjo.

Dankon pro via subteno!

Aleksander Korĵenkov


Ryszard Rokicki (Fotis Andrzej Sochacki)Mia apliko de lingvistiko al Esperanto

Mia apliko de lingvistiko al Esperanto estas la dua ero en la triartikola ciklo de Ryszard Rokicki. En unu el la venontaj kajeroj de La Ondo de Esperanto aperos la tria: “Plurformismo en Esperanto”. Komentoj estas bonvenaj.

Esperanto-Movada lingvisto-gramatikisto kaj lingvisto-vortaristo devas saĝe ekvilibri inter:

pura scienca sinteno, kion bone bildigas la vortoj de Baudouin de Courtenay, kiu komence de la pasinta jarcento skribis: “… dilemoj, kiel oni diru, ne ekzistas”… ĉar “scienco konstatas faktojn kaj klarigas ilin, sed ne deklaras ukazojn aŭ ordonojn nek amikajn konsilojn al junularo”.

praktika, ĉefe pordidaktika apliko de la lingvistika sciaro, do helpo surbaze de sia scio kaj praktiko pritaksi konsekvencojn de tiu aŭ alia solvo de diversaj dilemoj rilate la korektecon de analizata formaĵo. Ekzemple, lingvisto devintus averti sian kolegon leksikologon, ke en la eksterlingva realo (t. e. en vendejoj aŭ bazaroj) ekzistas ne nur acidaj, sed ankaŭ krudaj kukumetoj. Rezulte de tia averto la aŭtoro/redaktoro de la vortaro certe repripensus sian difinon, ekzemple, de la vorto “kukumeto”. Analoge pri la uzo de la vorto “normala” kun la signifo “porinstruista”. Aliloke lingvisto povintus klarigi al sia kolego gramatikisto, kiu verkas artikoleton pri akcentado de Esperantaj vortoj, pri diversaj aspektoj de la akcenta fenomeno ĝenerale kaj eble tiel helpus al li pli lerte vortumi la eksplikajn regulojn de la gramatika manlibro.

En mia apliko de lingvistiko al Esperanto, mi celas esplori bazajn aspektojn de morfologia sistemo de Esperanto. Kiel esperantisto kaj praktika lingvo-uzanto, mi celas multe pli la instruistan ol la lingvistikan sciencan medion, sekve mi ne pretendas esplori Esperanton por serĉi t. n. lingvajn universalaĵojn kaj kontribui al la ĝenerala lingvoscienco, sed por trovi respondojn aŭ eble nur proponojn pri diversaj aspektoj de nia lingvouzo. En la analizo de Esperanto, mi sekvas malnovan (antaŭ-Chomsky-an), antropologiecan tradicion, rekomendantan priskribi lingvojn laŭ iliaj propraj karakterizaĵoj per la nocioj por ili karakterizaj. Mi esperas per tio iom helpi al interesatoj trovi alternativajn alfrontojn al la lingvopriskribaj problemoj kaj sekve aliajn solvojn kaj eble ankaŭ pli bone kompreni se ne la tutan Esperanton, almenaŭ ies propran lingvaĵon.

Mi aplikos al la lingva korpuso de Esperanto esplorteknikojn konatajn en lingvistiko, evitante samtempe kaj rafinitajn nociojn kaj komplikajn sistemojn de strukturpriskribo. Strukturigado per krampoj kaj arbodiagramoj donas ja klare legeblajn rezultojn, sed bedaŭrinde kutime nur por lingvistike orientitaj lingvouzantoj. Pro tio mi anstataŭas ilin per simpla parafrazado de la analizataj strukturoj. Malgraŭ ke modesta kaj malnova, apliko de tiu tekniko povas liveri al ni novajn sciojn pri la funkciado de la lingva strukturo.

La normo por gramatikeco kaj signifo en Esperanto estas foje svagaj, kaj esploristo foje ne estas certa, ĉu la koncerna formaĵo apartenas jam al la lingva korpuso aŭ ankoraŭ ne, alivorte: ĉu ĝi estas korekta aŭ ne. Priskribante etnajn lingvojn, en dubaj kazoj, lingvistoj kutime demandas etnolingvanojn. En la kazo de Esperanto ne ekzistas etnolingvanoj kaj el metodologia vidpunkto la denaskaj esperantistoj ne estas la samo kaj ne povas anstataŭi ilin. Esprimiĝas eĉ dubo, ĉu pro manko de Esperantaj etnolingvanoj oni entute povas apliki lingvistikajn esplor- kaj priskribmetodojn al la lingvo mem.

Miaopinie, manko de indiĝenaj parolantoj ne povas malebligi al lingvisto priskribi lingvon eĉ “artefaritan”. Ĉiu lingvo meritas objektivan sciencan esploron, mi diru esploron aŭtonoman, t. e. korespondan al sia specifeco. La specifeco de Esperanto kuŝas i. a. en la fakto, ke ĝi ne havas lingvouzantojn analogajn al la indiĝenaj etnolingvanoj, kies lingvaĵon priskribas lingvistoj. Lingvisto devas do havigi al si metodojn priskribi ĝin, eĉ se ili estos propraj nur al la lingvo Esperanto kaj ne aplikeblaj por alilingvaj priskriboj. Mi analizos kaj priskribos la lingvaĵon ne el la vidpunkto, kiel korekte esprimi komunikon al alparolato — kiel oni tion faras en kutima lingvopriskribo — do el la vidpunkto de etnolingvanoj, sed el la vidpunkto: kiel mi komprenas la komunikon ricevitan de mia komunikpartnero. Alivorte, ne el la vidpunkto, kiel oni diru, aŭ ĉu oni tiel diras, sed el la vidpunkto: kiel mi — kiel ne etnolingvano — komprenas la komunikon. Mia kompreno de la komuniko, eĉ se subjektiva, kiel studobjekto rajtas esti samranga al la lingvaĵoj de etnolingvuloj. Sekve, la objekto de mia priskribo estas mia propra lingvouzo. Tian esploran aliron al la lingvo oni ja povas kritiki, sed ĝin pravigas, laŭ mi plene, mia (eĉ se iom modesta) partopreno en la Esperanta kulturo dum preskaŭ duona jarcento. Dum tiu periodo mi havis eblecon kaj konsultiĝi ĉe bonaj aŭtoroj kaj diskuti kun lingvaj eminentuloj por ne paroli pri seminariadoj kaj diversforma lingvistika aktivado. Mi plene konscias, ke mian lingvosenton karakterizas subjektiveco (t. e. influoj de la gepatra kaj lernitaj lingvoj), ke ĝi ne ĉiam partneras kun la lingvo-sentoj de aliaj esperantistoj, sed malgraŭ tioj, ĝi ja permesis al mi efikan interkompreniĝon dum pluraj jardekoj. Kaj cetere (kaj grave), kiel analizobjekto por mia lingvistikado ĝi estas relative stabila kaj kohera.

NOTOJ

1. Baudouin de Courtenay J. Szkice językoznawcze. Vol. I Warszawa, 1904. (traduko mia).

2. PIV, Paris, 1977.

3. Samloke.

4. Tion mi faris per la artikolo: Akcento en kunmetitaj vortoj (La Ondo de Esperanto, 2010, №1).

5. K. Miner en sia artikolo La neebleco de priesperanta lingvoscienco aperigita en Lingva Kritiko (2008), miaopinie tre trafe rimarkis, ke esperantistoj sukcese esprimas siajn ideojn per Esperanto, sed li pridubas, ĉu la alparolatoj ĉiam same, t. e. konforme al la intencoj de la dirinto, perceptas ilin.

6. Detale tiun problemon prilumas K. Miner // Lingva Kritiko, 2008.

7. Multajn dubojn esprimis i. a. Bertilo Wennergren en sia ampleksa studo Bazformoj de radikoj en vortaroj en Lingva Kritiko, 2008.

8. En dubaj kazoj mi ankoraŭ nun konsultiĝas i. a. ĉe la Tekstaro, PIV, PAG, PMEG kaj la Lingva Kritiko.

Ryszard Rokicki


Amiko Jozefo

Novelo de Guy de Maupassant

Konatiĝinte, ili intimis dum la tuta vintro en Parizo.

Perdinte kiel kutime la kontakton post la gimnazia tempofino, ambaŭ amikoj iam retroviĝis en monduma vesperado, jam maljunaj kaj blankharaj, unu restinta fraŭlo, la alia edziĝinta.

S-ro de Méroul loĝis ses monatojn en Parizo, kaj ses monatojn en sia kasteleto de Torfvilao. Edziĝinte al la filino de najbara kastelmastro, li vivis pace kaj agrable, ekster taskozorgoj, kiel viro sen laborneceso. Kun temperamento kvieta kaj spirito limfata, sen aŭdacema inteligenteco aŭ liberiĝa ribelemo, li pasigis la tempon milde bedaŭrante la pasintecon, veante pri la hodiaŭaj moroj kaj institucioj, senĉese ripetante: “Sub kia registaro ni do vivas, mia Dio?” al sia edzino, kiu ĉielen levis la okulojn, kaj kelkfoje ankaŭ la manojn, signe de energia konsento.

S-ino de Méroul intelekte similis la edzon, kiel fratino sian fraton. Ŝi detradicie sciis, ke oni unue devas respekti la Papon kaj la Reĝon.

Kvankam ne konante ilin, ŝi tutkore amis kaj respektis ambaŭ, kun poezieca fervoro, hereda sindonemo kaj sentmildeco de nobele naskiĝinta virino. Bonkora ŝi estis ĝis la profundo de l' animfaldoj. Neniam naskis ŝi, kaj l' infanmankon senĉese bedaŭris.

Kiam s-ro de Méroul retrovis en iu balo Jozefon Mouradour, sian malnovan kamaradon, li elsentis de tiu renkonto ĝojon profundan kaj naivan, ĉar en sia junaĝo ili multe amis unu la alian.

Post laŭtaj miroj pri siaj korpaj kaj vizaĝaj ŝanĝoj pro la tempopaso, ili informiĝis pri la reciprokaj vivoj.

Jozefo Mouradour, sudano, iĝis konsiliano en sia regiono. Sincersintena, li parolis vigle kaj senrezerve, malkovrante sian tutan penson sen komplezo al sindeteno. Li estis respublikano, el tiu tipo de respublikanaj senafektuloj, kiuj dekretas leĝo sian senĝenon kaj efektas per parolmaniero krude sendependa. Alveninte la hejmon de sia amiko li tuj estis ŝatata pro sia elkora facileco, malgraŭ siaj politike progresemaj opinioj. S-ino de Méroul laŭtadis: “Kiel bedaŭrinde, ĉe viro tiel ĉarma!”

S-ro de Méroul ripetadis al sia amiko, per tono memcerta kaj konfidenca: “Ci havas nenian ideon pri la malbono, per kiu vi, respublikanoj, malutilas al nia lando”. Li tamen amegis Jozefon, ĉar nenio estas pli fortika, ol infantempa rilato retrovita ĉe l' aĝo matura. Jozefo Mouradour priŝercadis la geedzan paron, nomante ilin: “Miaj amindaj testudoj”, kelkfoje allasante sin al laŭtaj deklamoj kontraŭ tradicioj, antaŭjuĝoj kaj malprogresemuloj. Kiam li tiel elfluigis la torenton de sia demokratema elokvento, la paro, en ĝeno, silentis pro ĝentileco kaj bonmoreco, kaj la edzo provis ŝanĝi la konversacion por eviti kunpuŝiĝojn. Ili akceptis Jozefon Mouradour nur en intimeco.

Eksomeris. Tiam nenian pli grandan ĝojon la paro Méroul sentis, ol akcepti geamikojn en sian bienon de Torfvilao. Estis ĝojo intima kaj sana, ĝojo de bravaj kamparaj posedantoj. Ili veturadis al la najbara fervojstacio por akcepti siajn invititojn kaj ilin konduki hejmen, gvatante komplimentojn pri la regiono, la kreskaĵoj, la stato de la distriktaj vojoj, la pureco de la kamparanaj domoj, la graseco de la brutaro surkampe vidata, pri ĉio spektebla ĝis horizonto.

Ili rimarkigis, ke la ĉevalo mirinde trotas, kvankam tiu besto surkampe laboras dum parto de la jaro, kaj kortuŝeblaj de la plej eta konstato, dankemaj al la plej eta afablaĵo, ili streĉe atendis la opinion de la novalvenantoj pri la familia bieno.

Jozefo Mouradour, invitita, anoncis sian alvenon.

La geedzoj venis al la stacio, plenfeliĉaj de la honoro lin akcepti hejmen.

Ekvidinte ilin, Jozefo Mouradour tuj salte elvagoniĝis kun hasto, kiu pliigis ilian kontenton. La paron li manpremis, gratulis, ebriigis per komplimentoj.

Laŭlonge de la tuta vojo li montriĝis ĉarma, mirante pri l' alteco de l' arboj, pri la denso de l' grenkampoj, pri la rapido de la ĉevalo.

Ĉe la ŝtupara sojlo de la kasteleto s-ro de Méroul amikeme solenis:

“Ci nun enhejmiĝas!”

Jozefo Mouradour respondis:

“Dankon, kara, mi tion esperis. Ankaŭ mi, cetere, ne ĝenas min kun geamikoj. Nur al tia gastado mi konsentas”.

Poste li supreniris al sia ĉambro, por, li diris, vestiĝi kamparane. Li reaperis tute enkostumita el blua tolaĵo, kapkovrita per pajla ĉapelo, piedtegita per flavaj ŝuoj, en tuta maskerado de karnavaleska Parizano. Li ankaŭ ŝajnis pli triviala, pli ĝojaĉa, pli familiara, surmetinte kun la kamparvesto ian sendetenon, ian vulgarecon, kiujn li opiniis taŭgaj al la cirkonstanco. Tiu nova sinteno iom ŝokis ges-ojn de Méroul, kiuj ĉiam restis seriozaj kaj dignaj, eĉ sur siaj kampoj, kvazaŭ la nobela prepozicio de ilia nomo devigus ilin al ia ceremonieco, eĉ en plej intimaj rilatoj.

Post la tagmanĝo oni vizitadis la farmojn, kaj la Parizano stuporigis la respektoplenajn kamparanojn per la kamaradeska tono de sia parolado.

La vespermanĝon partoprenis ankaŭ la loka pastro, maljuna dikulo, kutime invitita ĉiudimanĉe, sed escepte ankaŭ ĉi-tage, por honorigi la novalveninton.

Ekvidante lin Jozefo grimacis, poste konsideris lin kun miro, kvazaŭ raran estaĵon el aparta raso, kiun li neniam vidis de tiel proksime. Dum la manĝo Jozefo rakontis senĝenajn anekdotojn, direblajn en intimeco, sed kiuj ŝajnis al la Méroul-paro ŝokaj en ĉeesto de ekleziano. Jozefo ne diris: “Sinjor' abato” sed simple: “Sinjoro”; li embarasis la pastron per filozofiaj konsideroj pri diversaj superstiĉoj ekzistantaj sur la surfaco de l' globo. Li diris: “Via Dio, Sinjoro, ja estas respektinda, sed ankaŭ pridiskutinda. La Dio mia nomiĝas Racio: de eterne ĝi estas malamiko de la via…”

En senespero la paro Méroul provadis deturni la Jozefan rezonadon. La pastro tre frue foriris.
Bildo de Serge Sire
Tiam la edzo milde diris:

“Ci eble iom tro aŭdacis antaŭ tiu pastro, ĉu ne?”

Sed Jozefo tuj ekkriis:

“Admirinda, cia rimarko! Mi do devus ĝeni min antaŭ mitrulaĉo! Jen, cetere: komplezu neniam plu tedi min per la ĉeesto de tiu ulo dum manĝoj. Invitu lin, laŭ via plaĉo, dum dimanĉoj aŭ labortagoj, sed diable ne kiel pladon al amikoj!”

“Sed, kara, lia sankteca persono…”

Jozefo Mouradour interrompis:

“Mi ja scias: oni traktu ilin kiel rozulinojn! Konata regulo, bravulo! Nu, kiam tiuj uloj respektos konvinkojn miajn, mi mem respektos iliajn”.

Tiel ĉesis la diskuto ĉi tiun tagon.

Kiam la morgaŭan matenon s-ino de Méroul eniris sian salonon, ŝi ekvidis, regantajn sur la tablo, tri gazetojn, kiuj retropelis ŝin: La Voltero, La Franca Respubliko kaj La Justeco.

Tuj sursojliĝis Jozefo Mouradour, daŭre blue vestita, atenteme leganta La Senkompromisulon. Li ekkriis:

“Ĉi-enas admirinda artikolo de Rochefort. Mirinda, tiu bubo”.

Kaj Jozefo ĝin laŭte legis, substrekante la ĉefbatojn, en tia entuziasmo, ke li ne rimarkis la envenon de l' amiko.

S-ro de Méroul enmanis La Gaŭlon por si, kaj La Klarionon por sia edzino.

La arda prozo de la majstro verkisto, kiu renversis la Duan Imperion, deklamata per sintruda potenco, kantata per la suda akĉento, sonoris tra la paca salono, skuante la rektajn faldojn de la malnovaj kurtenoj, kaj ŝajnis la murojn, la grandajn fotelojn tapet-tegitajn, la severajn meblojn starantajn de jarcento en la sama loko, draŝi per hajlo da vortoj resaltantaj, cinikaj, ironiaj kaj disdetruaj.

Unu starante, la alia sidante, la geedzoj ŝtonigite aŭskultadis, en tia skandalo, ke eĉ plej etan geston ili ne kapablis.

Mouradour elpafis la finan sagon kiel lastan piroteknikan sparko-ŝprucon, kaj triumfis:

“Nu! Skurĝa, tiu draŝo, ĉu ne?”

Sed li subite ekvidis la du gazetojn, kiujn portis lia amiko kaj mem restis senmova pro miro. Tiam, al li grandpaŝe irinte, Jozefo per kolerega tono demandis:

“Kion ci intencas per tiuj paperaĉoj?”

S-ro de Méroul hezite respondis:

“Nu… Ili estas… gazetoj miaj!”

“Gazetoj ciaj… Min ci mokas, ĉu ne? Plezurige al mi, bonvolu legi la miajn; ili vigligos al ci la ideojn; kaj pri la ciaj, jen mia gesto…”

Kaj antaŭ ol la surprizita gastiganto povis malhelpi lin, Jozefo ambaŭ gazetojn kaptis kaj ĵetis tra la fenestro. Li poste solene deponis La Justecon en la manojn de s-ino de Méroul, prezentis La Volteron al ŝia edzo kaj profundiĝis en fotelon por finlegi La Senkompromisulon.

La paro, pro delikateco, ŝajnis iom legi la respublikecajn foliojn, kiujn ili redonis apenaŭ tuŝinte ilin per la fingraj pintoj, kvazaŭ la papero entenus venenon.

Jozefo tiam ekridis kaj deklaris:

“Per tia nutrado dum nur unu semajno mi plene konvertos vin al miaj ideoj!”

Fakte post unu semajno li estris la domon. Li malpermesis la eniron de la pastro, kiun s-ino de Méroul sekrete vizitis; li malpermesis la eniron de La Gaŭlo kaj La Klariono, kiujn servisto mistere alportis de la poŝtejo, kaj kiujn oni kaŝe ŝovis sub la kanapajn kusenojn ĵus antaŭ lia eniro. Li ĉion laŭplaĉe ordigis, daŭre ĉarma, daŭre brava, kiel tirano afable ĝoja sed plenpotenca.

Atendataj estis aliaj geamikoj, homoj piaj kaj Burbonemaj. La kastelanoj juĝis neebla la renkonton kun Jozefo Mouradour, kaj ne sciante kiel elturniĝi, anoncis iun vesperon, ke ili devas por kelkaj tagoj foriri pro afereto, kaj petas lin resti sola. Li tute trankvile respondis:

“Bonege; al mi tute ne gravas; mi ĉi tie atendos vin tiel longe, kiel vi volos. Mi jam diris: en amika bieno, ne restu ia ĝeno. Prave vi zorgas pri viaj aferoj, diable! Mi ne ĉagrene pririproĉos vin, tute male, tio faciligas nian reciprokan rilaton. Iru, geamikoj, mi vin atendos”.

Gesinjoroj de Méroul foriris tuj la morgaŭon.

Jozefo atendadas ilin.

Tradukis Jean-Luc Tortel

Pro ĉi tiu traduko Jean-Luc Tortel iĝis laŭreato de Liro-2010 en la branĉo Prozo tradukita el la franca.

NOTOJ DE LA TRADUKINTO

1. Preskaŭ ĉiuj nomoj de nobelaj familioj en Francujo entenas la prepozicion “de”, indikantan ne familian nomon, sed ilian posedatan lokon (ekzemple, Ludoviko Lazaro de Bjalistoko anstataŭ Ludoviko Lazaro Zamenhof).

2. Tiama vilaĝa romkatolika kutimo estis premii la plej virtan junulinon je ĉiu 15a de aŭgusto, ĉe la festo de la Sankta Virgulino. Ŝi ricevis monsumeton, bukedon de blankaj rozoj, la simbolon de virgeco, kaj estis nomita “Rozulino” (rosière). Kelkfoje ŝi naskis nur kelkajn monatojn poste…

3. Henri de Rochefort-Luçay, ĵurnalisto-politikisto, granda malamiko de Napoleono la Tria, kontribuis al la alveno de la posta Tria Respubliko.

4. Oni ne bezonas klarigon por kompreni, ke iuj estas tiutempaj dekstremaj gazetoj, la aliaj maldekstremaj.

5. Tiel nomas la francoj la imperion de Napoleono la Tria (nevo de la fama Napoleono), kiu dronis en la malvenko kontraŭ la Bismarka Prusujo.

6. La tiamaj reĝistoj dividiĝis en du kontraŭaj klanoj respondantaj al du elekteblaj reĝoj: la Burbonemaj, la Orleanemaj. La Burbonemaj estis la pli konservativa partio.


Albumo simpla, sed simpatia

Inicialoj DC. Urbano: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2010.

La aŭtoron de tiu ĉi disko, francon Eric Languillat, loĝantan en Germanio, mi, verdire, neniam antaŭe renkontis en la muzika parto de Esperantujo, kvankam laŭ la informoj de Vinilkosmo li koncertas kaj kreas jam de 2003. Certe, tio estas mia miso, tamen ankaŭ avantaĝo, ĉar mi nun povas prezenti miajn impresojn pri la albumo sen antaŭaj kaj fonaj (mal)preferoj.

La muzika ĝenro, prezentita en la albumo, estas originala kaj iom malfacile difinebla. Jes ja, estas elektronika muziko, sed ne brua, ne laŭta kaj ne pordanca. Jes ja, sonas kelkaj hiphop-similaj eroj kaj motivoj, sed tute ne insiste. Foje aŭdeblas rokaj elementoj, sed svage kaj tute ne skue. La melodioj (ni uzu tiun vorton) estas simplaj kaj malgrand-diapazonaj, plejparte — eĉ recitativecaj. Ĉio ĉi sume pensigas min pri iu ritma variaĵo de la speco, iom simila al tio, kion oni nomas “ambient”-muziko: agrabla, ŝveba, iom diafana sono, kiu povas servi kiel bona fono sen altiri tro multe da atento al la melodio kaj la vortoj mem — kaj al tiu bazo la aŭtoro jen kaj jen aldonas kromajn elementojn. Malgraŭ la “diafaneco” de la sono, tute ne ĉiuj komponaĵoj sonas malstreĉige — foje aperas eĉ iom agresa tono, tamen ĝi ne multe premas la aŭskultanton. La komponaĵoj estas riĉaj kaj variaj harmonie, tial entute impresas tre bone eĉ malgraŭ la sufiĉe rimarkebla ĉeesto de pesimisma/minora tono kaj relativa stila malvarieco de kanto al kanto.

La tekstoj estas sufiĉe altkvalitaj kaj interesaj. La temaro de la kantoj koncernas ĉefe la amajn aferojn (tamen pritraktas ilin per sufiĉe nebanala maniero kaj ankaŭ sen tro da malklaraj metaforaj aludoj) kaj aktualajn problemojn de la homa socio (kiel senrespondeca vivmaniero k. a.). Gramatike la tekstoj bonas (mi trovis nur unu evidentan misuzon de la akuzativo kaj unu stilan malglataĵon); la prononco estas sufiĉe klara.

La plej evidenta stranga apartaĵo de la albumo, laŭ mi, estas la miskongruo inter la seriozeco de la tekstoj kaj ioma senzorgeco de la muziko. La tekstoj kaj la muzika akompano kvazaŭ vivas siajn proprajn vivojn sen klara kunlaboro kaj interdependeco. Koncerne kelkajn erojn de la albumo eble indas paroli eĉ pri la “poezia teksto, voĉlegita fone de muzika akompano”. Tiun impreson plifortigas ankaŭ la plenum-maniero de la kantisto, kies voĉo ne estas forta kaj foje sonas preskaŭ kiel duonflustro. Tamen, la fina rezulto — nebanalaj tekstoj kantataj/legataj fone de ne tro agresa elektronika muziko — kiel tuto estas tamen plaĉa.

La diskon akompanas tekstolibreto; sur la disko mem oni povas trovi karaokeajn versiojn de ĉiuj kantoj, pdf-version de la tekstolibreto kaj muzik-videon por la kanto Berlino sen vi (tre simple faritan, sed iom filozofie kortuŝan). Kiel apartan donacon oni povas trovi ankaŭ naŭ mp3-dosierojn kun la malnovaj kantoj de la artisto.

La ĝenerala impreso pri ĉio aŭskultita (se formeti la penojn percepti aparte la muzikojn, la tekstojn kaj la ceterajn elementojn) estas ja tre pozitiva. La disko certe plaĉos al tiuj, kiuj ŝatas foje simple aŭskulti muzikon sen dediĉi al ĝi tro multe da mensa atento. La relativa simpleco de la albumo neniom malutilas al ĝia ĝenerale tre bona sono.

Paŭlo Moĵajev


Dum kvar vesperoj nia muzika kulturo floris en Seto

IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair.

Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj kulturaj vesperoj buntigis la programon de ĉi tiu renkontiĝo en la feriejo Le Lazaret.

2011 estas aparta jaro, kaj Seto estas aparta loko elektita pro la tridekjara datreveno de la forpaso de Georges Brassens, kiu ankaŭ naŭdekjariĝus ĉi-jare. Estis nature omaĝi tiun elstaran artiston, naskitan kaj entombigitan en Seto.

La ĉeesto de Jacques Yvart estis nepra, ja por li Georges Brassens estis la artista baptopatro. Lia veno estis markita per la apero de la ĵus eldonita albumo Brassens plu, kiun li ofereme donacis al la urbestro de Seto, okaze de la oficiala malfermo de IREM, por danki pro la akcepto kaj helpo, kiun la urbo donis por la Esperanto-aranĝo. Jacques Yvart kantis por la multnombra ĉeestantaro La geamantoj sur la verda benk' antaŭ la honorvino.
Jacques Yvart kantas en la solena malfermo de IREM (Fotis Joël Coquisart)
Jacques Yvart la sabatan vesperon kantis en la koncertejo Georges Brassens en la urbocentro, antaŭ ĉ. 400 IREM-anoj, kiujn kompletigis urbanoj kaj turistoj. La tekstoj, majstre tradukitaj en Esperanton, la interpretado de Jacques, la sobra kaj intima gitar-akompano kaj la akordiono de FAMo reeĥis emocie kaj kortuŝe en tiu grandega salono, kvankam la akustiko de la koncertejo ne estis tre taŭga por tiu intimeca kaj sentoplena spektaklo.

La antaŭa vespero, vendrede, la interkona vespero, estis gvidita de FAMo en festeca etoso, por akcepti la partoprenantojn de IREM en Le Lazaret. Artisto, kiu regas kutime humuron kaj mokon en siaj kantoj, FAMo tiuvespere invitis kelkajn partoprenantojn, kiuj tradukis popolajn kaj tradiciajn kanzonojn, kaj kiuj instigis la plenplenan salolon al kunkantado kaj amuziĝado.

La ideo partoprenigi la ĉeestantaron motivis ankaŭ la bandojn Kaj Tiel Plu kaj Kapriol! kiuj danc-etosigis la dimanĉan vesperon denove en la koncertejo Georges Brassens.La unua venis el Katalunio kaj la dua el la nordo de Nederlando, Frislando.
Kaj Tiel Plu (Fotis Michel Cerisay)
Ili oferis muzikan kaj dancan vesperon, en kiu multnombraj partoprenantoj entuziazme kaj sinsekve dancis bureojn, “champenoises”, polkojn, valsojn, skotiŝojn por fini per momento escepte forta, dum kiu la du muzikistaroj, al kiuj aldoniĝis la violistino Françoise Noireau, venis muziki kune inter la publiko antaŭ la scenejo.
Kapriol'” (Fotis Michel Cerisay)
La lasta vespero, lunde, en Lazaret estis tre varia kun la humura teatraĵo La grandioza kongreso plenumita de la Tuluza Teatra Trupo (TTT), verkita de Rikardo Cash, postsekvita de koncerto de la okcitana kantisto Patric. La okcitana lingvo kuniĝis ĉi-vespere kun Esperanto dank' al la rimarkindaj tradukoj de liaj tekstoj en Esperanton fare de la moskvanino Ludmila Novikova, kiu venis al Seto admiri sian favoratan kantiston; tri el tiuj kantoj estis kantitaj de JoMo kun la gitara akompano de Patric.
JoMo kaj “Solniŝka” (Fotis Michel Cerisay)
Poste JoMo malkovris al la plenega salono sian spektaklon kun la bando Solniŝka – kanzonoj, tradiciaj dancoj rusaj, ciganaj, slavecaj, per tre persona interpretado, foje humura, romantika, freŝa, leĝera, kun granda arta kvalito. Kun akompano de tri gedancistoj kaj tri gemuzikistoj, JoMo plian fojon ĉarmegis kaj konkeris la publikon.

Dum la tuta renkontiĝo la diskoservo de Vinilkosmo inter la du libroservoj (Espéranto-France kaj SAT-Amikaro) prezentis grandan elekton de diskoj (pli ol cent titoloj) inter kiuj furoris la plej laste aperintaj de Kaj Tiel Plu, Kapriol!, Manŭel, Inicialoj, Dolchamar, Eterne Rima, Afrika Kompilo kaj precipe Brassens plu de Yvart, de kiu ĉirkaŭ cent ekzempleroj estis aĉetitaj dum IREM.
La sukcesa diskoservo en IREM (Fotis Michel Cerisay)
Pliajn informojn kaj fotojn vi povas trovi en la retejo de la renkontiĝo: http://esperantosete2011.fr

Françoise Eriksen kaj Flo


Denove kreskas la abonantaro de “La Ondo”

En la marta Ondo aperis resumo de la abonstatistiko por la 2010a jaro, laŭ kiu pasint-jare ni havis nur 509 abonojn — malplej multe dum la lastaj sep jaroj. Tiam ŝajnis, ke la malkresko daŭros ankaŭ en la nuna jaro. Feliĉe, tio nur ŝajnis. Je la unua de majo 2011 ni ricevis jam 518 abonkotizojn, kaj ĉi tiu nombro estas pli granda je 9 abonoj ol la jarfina nombro da abonantoj en 2010.

Je la nuna momento la landoj kun plej multaj abonoj estas Ruslando (76), Pollando (55), Germanio (41), Francio (37) kaj Brazilo (33). Plej multe al la kresko kontribuis tri landoj: Germanio (de 35 al 41), Brazilo (de 27 al 33) kaj Usono (de 17 al 23) – en ĉiu el ili jam estas je ses abonantoj pli multe ol fine de la pasinta jaro.

Ni kore dankas al la abonantoj kaj al la perantoj! Apartan dankon ni direktas al la brazila esperantisto Alex Sousa Santos, kiu proprainiciate abonigis dek samideanojn al la elektronika versio de La Ondo. Ni dankas ankaŭ al nia japana amiko, modeste kaŝinta sin sub la pseŭdonimo Ĉerizfloroj, kiu fariĝis dumviva abonanto.

Halina Gorecka, eldonanto Aleksander Korĵenkov, redaktoro

PS. Oni povas aboni La Ondon de Esperanto en la formoj papera kaj elektronika je iu ajn momento de la jaro. Vidu la pagmanierojn. La dumviva abono kostas 1000 eŭrojn.


Ricevitaj libroj

Golec, Józef. Słownik biograficzny esperantistów polskich. — Cieszyn: Józef Golec, 2010. — 276, il. — [Aĉeto].

Hertlingo, Petro. Tia estis Hirblo: Kiel Hirblo venis en la hejmon, kial li estas malsimila ol aliaj, kaj ĉu estas eble helpi al li / Tradukis el la germana Esperanto-Grupo Alena. — Gerlingen: Eld. Blajĥero, 1992. — 96 p. — [Donaco de Germana Esperanto-Biblioteko].

Hori Jasuo. Raportoj el Japanio 13. Januaro-decembro 2009. — Maebaŝi: Horizonto, 2010. — 190 p., il. — [Donaco de Hori Jasuo].

Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: Kultura kaj socia fono: Aktoj de la 32-a Esperantologia Konferenco en la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, Bjalistoko 2009 / Redaktis Christer Kiselman. — Rotterdam: UEA, 2010. — 64 p. — [Aĉeto].

Нобель, Альфред. Немезида: Трагедия в 4-х действиях / Пер. с эсп. Н. Крюкова. — Тамбов; М.; СПб.; Баку; Вена; Гамбург: Нобелистика, 2010. — 192 с.; 3000 экз. — [Donaco de Svetlana Smetanina].


Ricevitaj gazetoj

Bulteno de Esperantista klubo en Praha, 2011/1;
Dia Regno, 2011/1;
EAB Update, 2011/53;
Esperanto en Azio, 2011/71;
Esperanto en Danio, 2011/2;
Esperanto sub la Suda Kruco, 2011/105;
Esperanto, 2011/4,5;
Esperantolehti, 2011/2;
Femina, 2011/25;
Frateco, 2011/91;
Heroldo de Esperanto, 2011/1,2,3;
Informilo por Interlingvistoj, 2011/1;
KAE-Informilo, 2011/74;
Kataluna Esperantisto, 2010/355-356;
Kontakto, 2011/1;
La Brita Esperantisto, 2011/970;
La Gazeto, 2011/153;
La KancerKliniko, 2011/137;
La Lanterno Azia, 2011/3;
La Merkato, 2011/100;
La Movado, 2011/720,721,722;
La Revuo Orienta, 2011/2,3;
Literatura Foiro, 2011/249,250;
Monato, 2011/4;
Norvega Esperantisto, 2011/1,2;
REGo, 2011/2;
Scienco kaj Kulturo, 2011/1,2;
Scottish Esperanto Bulletin, 2011/1;
Usona Esperantisto, 2011/1.


Juda humuro

Almozula impertinento

Dum jaroj la malriĉa Jankel kutimis veni ĉiun monaton al la hejmo de la riĉa ŝtofvendisto Lejb por ricevi mondonacon.

Foje, kiam li venis al Lejb, la servistino diris al li, ke li ne plu ricevos monon, ĉar ŝia mastro estas elspezonta multege da mono por la geedziĝfesto de sia filino kaj por ŝia doto.

Malkontenta Jankel diris:

“Bone, sed bonvolu diri al li, ke li estus povinta doni al sia filino sian monon, sed ne la mian”.

El la kolekto de Josef Ŝemer



La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2011, №6 (200)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Andrej Peĉonkin, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2011:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 550 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2011.