La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №7 (237)

Shishkin

Sur la kovropaĝo de la julia Ondo estas la pentraĵo Foliarbaro (1897) de la rusa pentristo Ivan Ivanoviĉ Ŝiŝkin (1832-1898). En la nuna sezono oni povas vidi tiajn pejzaĝojn ne nur sur bildoj, sed ankaŭ en la arbaroj de Ruslando. Venu, ekzemple, al SES apud Moskvo kaj vidu!


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

  • Katalin Kováts. Tutmonda ekzameno la trian fojon

EVENTOJ

  • Partioj kaj lingvaj rajtoj
  • Ne nur Herzberg, ankaŭ Sieber
  • Katalin Kováts. Frislando kaj la frisa kulturo
  • Zlatko Tišljar. Prezidento akceptis esperantistojn
  • Nova estraro de EEU elektota
  • Adeel M. Butt. Srilanko: La unua kongreso
  • Alois Eder. Alternativaj fontoj de energio
  • Andrzej Kołpanowicz. Esperantaj Tagoj de Krakovo
  • Paulo Sergio Viana. Denove en la Paraiba Valo
  • Jindřiška Drahotová. Denove en la Ĉeĥa Paradizo
  • Małgosia Komarnicka. Vroclavo kantas en Esperanto
  • Romualda Jeziorowska. Konatiĝu kun Ŝanĝo
  • Olivier Buisson. Migri en Burgundio
  • Dimitrinka Kateva. Razgrad: Konkurso kaj du jubileoj
  • Vytautas Šilas. Kiam gajnas kvanto, sed ne kvalito
  • Koncize (9 informoj)

TRIBUNO

LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. Okazo kaj kazo: Studaĵo (3)

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

  • Tobiasz Każmierski. La 30a ARKONES atendas vin!
  • Fotoraportoj (Katja Steele, Katalin Kováts, Małgosia Komarnicka)
  • Kolofono

Julio 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

julio

1. Antaŭ 400 jaroj mortis Isaac de Casaubon (Casaubonus, 1559-1614), la plej klera homo en la tiutempa Eŭropo.
Antaŭ 175 jaroj mortis la Otomana sultano Mahmud II (1785-1839).

Gromyko

2. Antaŭ 50 jaroj (1964) prezidento Lyndon Johnson subskribis leĝan akton, kiu malpermesis segregacion en Usono.
Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Christoph von Gluck (1714-87), germana-aŭstra komponisto.
Antaŭ 25 jaroj mortis Andrej Gromyko (1909-89), ministro de eksteraj aferoj de USSR (1957-85), prezidanto de la prezidantaro de la Supera Soveto de USSR (1985-88).

3. Antaŭ 1050 jaroj (964) la armeo de la Rusa Regno sub la gvido de la novgoroda kaj kieva princo Svjatoslav venkis la armeon de Ĥazarujo.

5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jean Cocteau (1889-1963), franca verkisto, pentristo kaj reĝisoro.

6. Antaŭ 25 jaroj mortis János Kádár (Csermanek, 1912-89), ĝenerala sekretario de Hungara socialista laborista partio (1956-88).

Rockefeller

8. Antaŭ 125 jaroj (1889) aperis la unua numero de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal.
Antaŭ 175 jaroj naskiĝis John Davison Rockefeller (1839-1937), usona entreprenisto, la unua dolara miliardulo en la mondo.

9. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Ann Radcliffe (fraŭline: Ward, 1764-1823), angla verkistino, aŭtorino de t. n. gotikaj romanoj.

11. Antaŭ 50 jaroj mortis Maurice Thorez (1900-64), ĝenerala sekretario de la Franca komunista partio (1930-64).

12. Antaŭ 25 jaroj mortis la japana esperantista verkisto Miyamoto Masao (1913-89).

Bastilo

14. Antaŭ 225 jaroj (1789) ribelantoj okupis la parizan prizonon Bastilo; ĉi tiu tago estas nun la nacia festo en Francio.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la ĉeĥa kantisto Karel Gott (1939-).

15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la sovetunia kaj usona esperantisto Boris Kolker (1939-), aŭtoro de kelkaj E-lernolibroj.

16. Antaŭ 25 jaroj mortis Herbert von Karajan (1908-89), aŭstria dirigento.

17. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la usona verkisto Erle Stanley Gardner (1889-1970), aŭtoro de pli ol cent krimromanoj.

18. Antaŭ 1950 jaroj (64 p. K.) en Romo komenciĝis incendio kiu detruis preskaŭ la tutan urbon.

Incendio en Romo

19. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Samuel Colt (1814-62), usona armilfabrikisto, inventinto de la fama revolvero “Kolto”.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Johannes Rijk Gerardus Isbrücker (1889-1967), nederlanda inĝeniero kaj esperantisto, prezidanto de la Akademio de Esperanto (1937-63).

20. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Erik Axel Karlfeldt (1864-1931), sveda poeto, laŭreato de la literatura Nobel-premio (1931).

21. Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Francesco della Rovere (1414-84), papo Siksto IV dum 1471-84.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la germana skisaltisto Jens Weißflog (1964-), trifoja olimpika ĉampiono, kvarfoja venkinto de la Turneo de kvar trampolinoj.

24. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Mahoko Yoshimoto (1964-), japana verkistino kun la pseŭdonimo Banana Yoshimoto.

25. Antaŭ 450 jaroj mortis Ferdinand I (1503-64), imperiestro de S-ta Romia Imperio (1558-64).

UK-99

26. En Bonaero komenciĝos la 99a Universala Kongreso de Esperanto.

28. Antaŭ 100 jaroj (1914) Aŭstrio-Hungario deklaris militon kontraŭ Serbio. Komenciĝis la Unua Mondmilito.

29. Antaŭ 1000 jaroj (1014) ĉe Belasica la armeo de la bizanca imperiestro Bazilo I venkis la armeon de Bulgario.
Antaŭ 75 jaroj (1939) en Vieno komenciĝis la 31a Universala Kongreso de Esperanto.
Antaŭ 25 jaroj (1989) en Brajtono komenciĝis la 74a Universala Kongreso de Esperanto.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la franca filmaktoro kaj reĝisoro Louis de Funès (1914-83).

Louis de Funès

31. Antaŭ 100 jaroj Raoul Villain en pariza kafejo murdis la francan socialiston kaj pacifiston Jean Jaurès (1859-1914).
Antaŭ 150 jaroj mortis Louis Christophe François Hachette (1800-64), franca eldonisto, fondinto de la eldonejo Hachette, kiu komence de la 20a jc eldonis multajn librojn en/pri Esperanto.


La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn

Kroatio

Esperantistoj konversacias kun la prezidento de Kroatio (Foto: Domagoj Opačak)

La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) Anto Mlinar, sekretariino de KEL Spomenka Štimec, prezidanto de Loka Kongresa Komitato Boris Di Costanzo kaj la prezidanto de Kroatia Esperanto-Junularo Đivo Pulitika.

La interparolo daŭris 30 minutojn. La delegacio prezentis al Ivo Josipović la laboron de eŭropaj esperantistoj kaj transdonis kelkajn informmaterialojn. Ili aparte petis lin subteni la proponon de EEU al Buroo de Eŭropa Parlamento okazigi unu sesion de Euroscola en 2015 en Esperanto.

Ivo Josipović, kiu profesie estas interalie ankaŭ muzikisto-komponisto aparte interesiĝis pri muziko en Esperanto kaj petis ke ni sendu al li informojn pri tio kaj la Esperanto-tradukon de la kroata himno.

Zlatko Tišljar


Konatiĝu kun Ŝanĝo

Ŝanĝo

Ne pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la publikon per sia nekutima muziko kun Esperantaj tekstoj.

Malofte okazas, ke popularaj muzikistoj elektas Esperanton. La anoj de Ŝanĝo agas en grupoj, konataj kaj ŝatataj en Pollando. Ekzemple, Kamil Rogiński, la fondinto de Ŝanĝo, muzikumis, interalie, en Orkiestra Rivendell, R.U.T.A, Klinika Lalek kaj Ocelot.

Ŝanĝo

La elekto de Esperanto estas forte ligita kun la ideologio de Ŝanĝo: ili kredas je paca mondo de egalaj homoj, devenintaj de diversaj kulturoj kaj mondopartoj, kiuj povas kompreni unu la aliajn kaj vivi en amikeco, kvazaŭ “granda rondo familia”. Kiam mi unuafoje interparolis kun ili, mi tuj komprenis, kial ili elektis Esperanton – ili estas esperantistoj en siaj koroj!

Post dujara laboro ili ĵus eldonis sian unuan K-diskon! En ĝi Esperante kantas, interalie: Maciej Balcar el la pollanda blusroka grupo Dżem, portugala fado-kantisto João de Sousa, aktorino Natasza Sołtanowicz, hungara ŝamanino Halina Bergerné Wilk. Ŝanĝon subtenas la grupo Foliba, kies specialaĵo estas tradiciaj ritmoj el okcidenta Afriko. La kovrilon ornamas bildoj de la gvidanto de Ŝanĝo Kamil Rogiński.

La JESa koncerto tiom plaĉis al junuloj, ke PEJanoj decidis plivastigi kunlaboron kun la grupo. La PEJa logo aperis sur la kovrilo de la debuta disko de Ŝanĝo, kies titolo estas Ŝanĝo de la vibrado de la terglobo. La grupo komencis koncertvojaĝon: la unua koncerto okazis en Kautzen (Aŭstrio). Baldaŭ okazos koncertoj en Varsovio kaj Vroclavo. Kiam denove en Esperanta kongreso? Ni atendas senpacience.

Romualda Jeziorowska


Vide el Bruselo

Ĉu Bruselo decidos pri klimato?

EU

La EU-balotoj montris, ke kreskis partioj kaj politikistoj, kiuj kontraŭas la ideon de Eŭropo, kaj ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭas kelkajn bazajn ideojn de homaj rajtoj. La Eŭropa Parlamento (EP) devos ankoraŭfoje bonvenigi Marie Le Pen, gvidantinon de la Nacia Fronto, kiu atingis 25% da voĉoj en Francio. Ŝi volas konstrui ekstremdekstrularan politikan partion en Eŭropo. La brita kontraŭeŭropa Sendependa Partio (UKIP) atingis 27.5% – antaŭ aliaj britaj partioj. La ĉefo de UKIP Nigel Farage volas, ke Britio forlasu la Eŭropan Union (EU).

Tamen la esperantistoj povas esti kontentaj pri la rezulto de Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu atingis 33 mil 115 voĉojn en Francio kompare al 28 945 en 2009 kaj 25 259 en 2004.

Post la elektoj EU estos malpli ambicia. Unu el la plej gravaj defioj povas esti senresponda – la minaco de klimata ŝanĝiĝo. En oktobro la gvidantoj de EU-landoj planas decidi pri la politiko pri klimato kaj energio. Jam komence de la jaro la Eŭropa Komisiono proponis 40-procentan redukton de forcejaj efikaj gasoj kaj uzadon de pli da renovigebla energio.

Kvankam facilas interkonsenti pri komunaj komunikoj, ne estas facile por la 28 EU-landoj interkonsenti pri novaj leĝoj. Nun Eŭropaj gvidantoj ŝajnas malpli decidemaj pri novaj rimedoj por redukti la uzadon de la fosiliaj (mineralaj) brulaĵoj.

Colin Roche, kampanjanto por Amikoj de la Tero Eŭropo, timas, ke la gvidantoj nun puŝas “malpurajn” fosiliajn energiojn sub la preteksto de energia sekureco. “La sola vojo al energia sekureco estas rompi la dominadon de importitaj fosiliaj brulaĵoj”, – diras Roche. Li ankaŭ alvokas la EU-landojn al evoluigo de propra, pura kaj renovigebla energio.

Laŭ Roche, la EU-propono por klimata kaj energia politiko por 2030 jam estas “danĝere netaŭga”. Roche diras, ke Eŭropo elspezas miliardojn da eŭroj ĉiujare, importante tergason kaj nafton. Li volas, ke EU tranĉu forcejajn gasojn per almenaŭ 60% ĝis 2030, reduktu la uzon de energio je 50% kaj pliigu la parton de renovigeblaĵoj al 45%.

Dafydd ab Iago


Lingvolernado per la reto

E@I

Inter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn.

Estus tro longe listigi ĉiujn retejojn por lerni unuopajn lingvojn, sed indas mencii la plurlingvajn retejojn http://www.deutsch.info por la germana kaj http://www.slovake.eu por la slovaka.

Tre populara estas Duolingo, kiu instruas ĉefe per tradukado. En ĉiu leciono, oni petas vin traduki frazojn al via lingvo aŭ al la cellingvo, aŭ skribi aŭdatajn frazojn. Ĉiu leciono enkondukas novajn vortojn aŭ novan gramatikaĵon. Duolingo estas foje kritikata pro tio, ke ĝi pli instruas traduki ol paroli kaj havas multajn strangajn frazojn, ĉefe komence (“La hundo manĝas abelon”), sed ĝi estas tre bona por lerni vortojn kaj bazojn de lingvo. Nuntempe ĝi ebligas lerni kelkajn lingvoj per la angla, kaj la anglan per kelkaj lingvoj, sed multaj kursoj estas preparataj, kaj kelkaj estas jam en uzebla testa versio (ekzemple la hispana per la franca, aŭ la germana per la rusa).

Potenciale utila retejo estas Vikilibroj, fratprojekto de Vikipedio por krei liberajn lernolibrojn (ne nepre pri lingvoj). Kontrolu ĝin, verŝajne ekzistas en via lingvo lerniloj por lingvoj.

Havenda programo estas Anki. Ĝi ebligas konservi informojn en sia memoro per sistemo de ripetataj demandoj kaj respondoj. Oni povas lerni ion ajn per ĝi (ekzemple historiajn datojn aŭ ĉefurbojn), sed ĝi estas aparte taŭga por lingvoj. Ekzistas multaj elŝuteblaj kartaroj: vi verŝajne trovos iun pri la lingvo, kiu interesas vin, sed se ne, vi povas facile krei propran kartaron. Anki estas disponebla por ĉiaj komputiloj kaj poŝtelefonoj. Retejo kun simila koncepto estas Memrise, kiu enhavas multajn senpagajn kursojn pri lingvoj kaj aliaj temoj.

Sed la plej granda avantaĝo de la Interreto estas, ke vi povas ekzerciĝi kun aliaj homoj. Por praktiki skriban lingvon, mi rekomendas Lang-8. La principo estas simpla: skribu tekston pri io ajn kaj denaskuloj korektos vin. Se vi korektas la tekston de alia uzanto, via teksto aperos pli alte en la listo de korektendaj tekstoj, kaj vi pli verŝajne ricevos korekton.

Por ekzerciĝi parole, unu el la plej bonaj retejoj estas italki. Eblas pagi por individuaj kursoj kun profesoro, sed eblas ankaŭ tute senpage serĉi uzantojn laŭ diversaj kriterioj kaj facile trovi partneron por lingva interŝanĝo per Skajpo.

Matthieu Desplantes


Keefe

Dennis Keefe

La subfakoj de merkatiko,
aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)

La tria parto

 

En la du lastaj numeroj de La Ondo de Esperanto, mi skribis pri la aplikado de la principoj de la arto kaj scienco de merkatiko al la lokaj, landaj kaj internaciaj kluboj kaj asocioj kiuj volas antaŭenigi la lingvon Esperanto. Mi substrekis, ke kiam mi parolas pri merkatiko kaj Esperanto, mi ne parolas pri la lingvo mem – pri ĝiaj gramatiko kaj vortostoko, pri ĝiaj historio, kulturo kaj komunumo – sed pri la varbado, informado kaj reklamado de Esperanto. Mi skribas, kiel varbi novajn membrojn, kiel informi al ekstera publiko, kiel utiligi reklamadon, por ke la movadoj ne forvelku, sed sukcesu.

Ni ne pensu, ke merkatika aliro al la defioj trovi novajn lernantojn kaj varbi novajn membrojn al niaj asocioj bezonas multe da mono por investi en merkatikaj projektoj. Fakte, la filozofio, ke per aldono da pli da mono por multekostaj interretaj projektoj, ni povas sukcesigi la Esperanto-movadon probable estas erariga. Multe da progreso por Esperanto eblas sen mono, kiel montras al ni Lu Wunsch-Rolshoven kaj lia apliko de la “gerila” flanko de merkatiko.

La centro de ĉiu movado devas esti la homoj. Esperanto bezonos pli kaj pli da emfazo sur homoj kaj kulturo. Poste merkatiko povos pli bone ludi sian servan rolon. La nocioj varbado, informado, reklamado estas duarangaj ideoj; plej gravas la kerno de Esperanto: la lingvo mem, la verkado de libroj kaj eseoj, la produktado de valora muziko kaj sencohavaj filmoj. La lingvo, la homoj kaj la kulturo.

Nun ni reiru al la temo: aplikado de la subfakoj de merkatiko al la Esperanto-movadoj. En la du antaŭaj artikoloj mi parolis pri sep el tiuj fakoj: reklamado, prezo-strategio, varmarko-strategio, klientoservo-sistemoj, segmentado, kanalo-servado, kaj internacia merkatiko. En ĉi tiu artikolo, mi prikomentos tri aliajn subfakojn de merkatiko: merkato-esplorado (alinomebla, statistiko kaj enketado), merkatiko de firmao al firmao (FAFO), kaj publikaj rilatoj. Kiel en antaŭaj artikoloj, unue mi iomete klarigos el kio konsistas tiuj subfakoj, kaj poste mi prikomentos sukcesan kaj eventuale malsukcesan aplikon de tiuj subfakoj al varbado kaj informado de Esperanto. Nun, ek!

1. Merkato-esplorado

Keefe

Multaj esperantistoj jam scias, ke la nocio celgrupo estas unu el la plej utilaj nocioj por informado kaj varbado. Ni esploris tiun temon antaŭe sub la rubriko Segmentado. Sed kiaj estas la celgrupoj? Per enketoj, per kvanta kaj kvalita analizo, per statistikoj, tio estas, per merkato-esplorado ni priskribas, ni komprenas, kaj ni boninformite agas rilate niajn celgrupojn.

Merkato-esplorado montras al ni ĝuste kiaj estas la celgrupoj prikonsiderataj. Utiligante statistikon kaj enketante ĉiun subcelgrupon, ni pli bone komprenas, kiuj celgrupoj indas je nia priatento, laboro kaj investo de mono. Ekzemple, se vi volas starigi Lingvan Festivalon en Londono, via esplorado probable pritraktos en kiu kvartalo estas relative multe da eksterlandanoj kaj studentoj (tiaj homoj kutime pli aktive partoprenas Lingvajn Festivalojn). Via enketado ankaŭ pritraktos, ĝuste kiuj instancoj, ĉu la urbo-kvartalo mem, ĉu universitato, ĉu alia sponsoro, plej favoras vian agadon. Alivorte, se estas 20 kvartaloj en Londono, vi celumas la plej bonan, laŭ la rezultoj de via merkato-esplorado; simile, se estas 50 eblaj sponsoroj, vi elektas la plej bonan laŭ viaj kriterioj.

Sen merkato-esplorado vi devos elekti tro intuicie, tro blinde. Bona, tamen malmultekosta, merkato-esplora aliro povas multobligi viajn ŝancojn por sukceso.

Se jam okazis relative sukcesa enketado kaj esplorado de la fenomeno Esperanto, tio ofte devenas de homoj kiuj fakas pri sociologio, bone trejnitaj pri enketado kaj statistiko. Pensu pri la libro The Esperanto Movement de Forster aŭ pri La Rondo Famila de Nicola Rašić.

Tamen en Esperantujo ne oftas sufiĉe profesia apliko de la principoj de merkato-esplorado. Plejparto de niaj homaj esploroj estas nuraj punktoesploroj. Ekzemple, iu esperantisto starigas la demandon al homo surstrate: “Sinjoro, ĉu vi scias, kio estas Esperanto?” Post kompilado de la statistiko, ni eklernas, ke X% de la homoj de iu urbo de iu lando scias, kio estas nia lingvo. Sed en merkato-esplorado, ĉio devas esti rigardata relative.

Bezonatas multe da aliaj konsideroj. Ekzemple, kia estas la tendenco? Kreskanta, malkreskanta, stagnanta? Kia estas la rilato de Esperanto kun similaj temoj? Ekzemple, se vi demandas, “Ĉu vi iam aŭdis pri Esperanto?” demandu ankaŭ “Ĉu vi aŭdis pri Volapuko, pri Novial, pri alia planlingvo?” Se vi ne faras tiajn kontrol-demandojn, ne eblas kompreni, kion signifas jesa respondo al via demando pri Esperanto. La subfako merkato-esplorado pritraktas tiajn kaj centojn da aliaj principoj rilate bonan enketadon.

Speciale ridinda ekzemplo de neprofesia aplikado de merkato-esplorado devenas de mi mem, kiam mi ĉeestis la Roterdaman UK en 2008 kaj demandis al homoj proksime de la Centra Oficejo de UEA: “Pardonu, sinjoro, ĉu vi povas diri al mi, kio estas Esperanto?” Mi enketis eble 20 homojn, kaj en profesia enketado bezonatas almenaŭ 600 por havi iom fidindajn rezultojn.

Keefe2. Merkato de firmao al firmao

En merkatiko oni klare distingas inter merkatiko de firmao al konsumantoj (do kiam la firmao Mikrosofto provas vendi ion al vi, la konsumanto) kaj firmao al firmao (kiam la sama Mikrosofto klopodas vendi ion al alia firmao, asocio aŭ registaro). Ni, provizore por ĉi tiu artikolo, nomu la unuan specon de merkatiko FAKO (firmao al konsumanto), kaj la duan FAFO (firmao al firmao).

Ni ĉiuj ĉiutage vidas la FAKO-firmaojn kaj produktojn, kiaj trinkaĵoj de Coca-Cola, manĝaĵoj de McDonalds, ŝuoj de Nike, telefonoj de Apple, ktp. Tamen, ni kutime tute ne konas la mondon de FAFO, firmao al firmao. Kiam firmao vendas al alia firmao, la ĉiutagaj rilatoj radikale ŝanĝiĝas. FAFO koncernas longdaŭran interrilatadon, kelkfoje ĝis jardekoj, inter firmaoj; FAKO, aliflanke, estas ofte provizora, supraĵa rilato inter firmao kaj konsumanto, kiu rilato kelkfoje daŭras nur tagojn, eĉ horojn, eĉ minutojn.

Keefe

Alia diferenco inter FAFO kaj FAKO estas, ke FAFO-varoj kutime estas kompleksaj kaj kreitaj speciale laŭ la veraj bezonoj de alia firmao; FAKO-varoj, kontraŭe, ne estas ĉekomence petataj de la konsumantoj, sed ĉefe altrudataj al ili. Ankoraŭ alia diferenco estas, ke FAFO-reklamado estas ofte teksta, tre longa, tre detala, tre honesta, kaj tre problemsolva; FAKO-reklamado, aliflanke, estas ofte bilda, mallonga, supraĵa kaj kaŝa, troiga kaj mensoga, kaj celas profiton per iom da mistifiko. La Esperanto-movadestroj urĝe bezonas agi malpli klaŭnece kaj multe pli FAFE, ni diru.

En Esperantujo ofte aŭdiĝas homoj, kiuj volas utiligi principojn de merkatiko por antaŭenigi nian aferon. Kelkaj esperantistoj pensas, ke se Coca-Cola sukcesis per bildriĉaj reklamoj kun gejunuloj petolantaj sur plaĝo, ankaŭ Esperanto per tia informado povas simile sukcesi. Ili ankaŭ kredas, ke se Apple, Nike kaj McDonalds havas ege interesajn retejojn, ankaŭ UEA povas profiti imitante ilin (oni forgesas, tamen, ke tiaj retejoj ŝanĝiĝas preskaŭ ĉiusemajne kaj havas budĝeton de milionoj da eŭroj ĉiujare!). Tio estas, pro la fakto, ke normalaj homoj vidas nur la mondon FAKO, ili kredas, ke imitado de alies strategio povas helpi al UEA. Ĝis certa grado, jes, sed mi kredas, ke antaŭ ol elekti strategion, Esperantistoj povas profiti je la principoj de FAFO.

Keefe

Coca-Cola estas la plej konata varmarko (“brand”) en la nuna mondo, kiun rekonas 98% de la teranoj.
Ĉiutage okazas ĉ. unu miliardo da aĉetoj de Kolao. Ne pro la ecoj de la “delica kaj refreŝiga” trinkaĵo,
sed pro la konsekvenca reklamado, komencita en la fino de la 19a jarcento.

3. Publikaj rilatoj

Ĉi tiu subfako estas unu el la plej valoraj iloj por helpi antaŭenigi la Esperanto-movadojn. Laŭ multaj esperantistoj, la ĉefa vojo por sukcesigi nian lingvon troviĝas en 1) informado pri Esperanto al neesperanta publiko; 2) instruado, lernado de la lingvo; 3) utiligado de la lingvo por komunikaj kaj kulturaj celoj; kaj 4) uzado de Esperanto por komercaj kaj laboraj aferoj je internacia nivelo (nocioj antaŭnelonge emfazitaj de Fabricio Valle de Brazilo kaj Ĉielismo de Ĉinio). Publikaj rilatoj, kune kun la aliaj subfakoj de merkatiko povas multe helpi por tiuj kvar celoj.

Por atingi diversajn celojn de la Esperanto-movado, Publik-rilatisto povas publikigi senpagajn anoncojn, novaĵojn kaj artikolojn en amaskomunikiloj. Do firmao, organizo aŭ asocio ofte disdonas anoncojn, disaŭdigas novaĵojn kaj verkas artikolojn por tagĵurnaloj, revuoj, radiostacioj kaj televidaj kanaloj. Publikaj rilatoj ankaŭ okupiĝas pri sponsorado de eventoj, starigo de festivaloj, kaj similaj.

Keefe

Profesiuloj pri publikaj rilatoj scipovas pli bone ol la Esperantaj amatoroj aperigi favorajn, interesajn, efikajn artikolojn pri Esperanto. Mi scias tion proprasperte, ĉar dum mi loĝis en Hispanio kaj Francio, mi ofte sukcesis aperigi artikolon en loka ĵurnalo kaj partopreni intervjuon en radio kaj televido (Mi flue parolas hispane kaj france). Tamen la efikeco de miaj senpagaj aperoj en la amaskomunikiloj certe ne estos tiom sukcesa kiom tiu de profesiulo.

Tamen estas kelkaj, laŭ mi, bonaj sukcesoj kiuj montras belan vojon por la utiligado de publikaj rilatoj. En Francio en 1988, en la radiostacio France Inter dum tuta monato, ses tagojn ĉiusemajne, dek minutojn ĉiutage prezentiĝis kurso pri Esperanto. Tiu kurso estis aŭdita de eble milionoj da homoj kaj estigis eble kvin milojn da leteroj senditaj al la radiostacio.

Alia kuraĝiga sukceso estas tiu de EDE ankaŭ en Francio, kiu per sia Eŭropa kampanjo en majo 2014 sukcesis estigi dekojn da artikoloj en dekoj da ĵurnaloj, artikoloj poste listigitaj rete de Henri Masson.

Estas multe da aliaj interesaj sukcesoj en multaj landoj. Ekzemple, amuza sukceso estas la artikolo pri katoŝatantoj kaj Esperanto, verkita en Japanio, kiu aperis japanlingve en tutlanda revuo por katoŝatantoj. La artikolo parolis pri la kunveno de katoŝatantoj en la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo (2007).

Mi profunde kredas, ke la esperantistoj kaj la Esperanto-movadoj, utiligante merkatikon kaj publikajn rilatojn, povas aperigi centojn, eĉ milojn da artikoloj ĉiujare pri nia afero tra la tuta mondo. La amaskomunikiloj ĉiam serĉas ion interesan, ion novan, ion unikan por publikigo. Nia problemo estas ne manko de interesaj homoj, aferoj kaj temoj; nia problemo estas, ke ni ankoraŭ ne sukcesis altiri la profesiulojn kiuj kapablas informi al ekstera publiko pri Esperanto kaj kontakti ĵurnalojn, revuojn, radiostaciojn kaj televidojn. Individuaj Esperantistoj, kiaj Lu Wunsch-Rolshoven, Ian Fantom, Henri Masson, László Szilvási, Emilio Cid kaj aliaj faras multon, tamen estus bone havi celstreban strategion: fokusiĝi sur informado por neesperantistoj kaj peti helpon kaj eĉ fervoron de profesiuloj pri publikaj rilatoj.

En ĉi tiuj tri artikoloj en La Ondo de Esperanto mi tute ne volas troigi la gravecon de merkatiko por nia lingvo. Merkatiko povas ludi sian rolon, sed la plej grava afero estas ĉiam lerni la lingvon, uzi la lingvon, krei kulturon. Per ĉi tiuj artikoloj mi ankaŭ volas montri al esperantistoj, ke merkatiko estas ĉielarko da prikonsiderindaj fakoj, abundo da utiligeblaj metodoj. Ke ĝi estas arto kaj scienco. Oni unue devas kompreni, kaj ankaŭ oni devas informite kaj celstrebe agi.

Estas probable, ke neniu fakkampo povas helpi al la Esperanto-movadoj pli ol merkatiko, ĉar ekster la lingvo mem estas la gravaj temoj informado kaj varbado, kaj tiaj temoj estas la kerno de la fako kaj subfakoj de merkatiko.

Artikoloj de Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
La Ondo de Esperanto, 2014, №6.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

9. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

10. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.


Vilmos Benczik

Vilmos Benczik

Libroeldonado sen mitoj

 

Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Ĉar mi havis la ŝancon partopreni en ĝi kaj preskaŭ sola difinis la eldonpolitikon de HEA (Hungara Esperanto-Asocio), pluraj amikoj instigis min resumi la atingojn de tiuj 15 jaroj. Komence mi rezistis, sed kun la paso de la tempo ĉiam pli mi emas rekoni, ke tio povas havi iom da utilo. Se ne alian utilon, do tion, ke tiamaniere eblos eviti naskiĝon de mitoj pozitivaj kaj negativaj.

Atentu, ke temas ne pri la literatura aŭ didaktika valoro de la eldonaĵoj de HEA, sed pri la problemoj de la eldonado kaj vendado de libroj.

Esperanto en la mola diktaturo

La plej trafa vorto, kiu karakterizis tiun situacion, estas librosoifo. Ekde la mezo de la 1960aj jaroj, paralele kun la iompostioma moliĝo de la diktaturo, la interesiĝo por Esperanto vigliĝis, la nombro de la esperantistoj kreskis, sed legaĵoj mankis. Libroeldonado estis praktike ŝtata monopolo; eĉ okaze de la 51a UK en Budapeŝto (1966) rezulte de neproporcie grandaj klopodoj povis aperi nur du esperantlingvaj libroj: La tragedio de l' homo kaj Ora duopo.

La librosoifon de hungaraj esperantistoj principe oni povus kontentigi per du eblaj manieroj: enlanda libroproduktado kaj libroimporto. Libroimporton malebligis du cirkonstancoj. La importon el soclandoj (Socialismaj landoj) draste limigis tiu cirkonstanco, ke libroeldonado en tiuj landoj estis same ŝtata monopolo, tial nur sporade aperis esperantlingva libro tie kaj tie. La importon el la ceteraj landoj bremsis eĉ du kaŭzoj:

1. La socialismaj ŝtatoj daŭre timis pri enfiltriĝo de nesocialismaj ideoj, kaj tial per burokrataj rimedoj daŭre malhelpis importadon de kulturaj varoj el nesocialismaj landoj;

2. la prezniveloj de soclandoj kaj okcidentaj landoj estis treege malsamaj: ekzemple, libro de la eldonejo Stafeto dum la sesdekaj jaroj kostis en Hungario ĉ. dudekoblon de samampleksa hungarlingva libro – tiamaniere evidente mankis vasta aĉetpovo por tiuj libroj.

Kiel supre jam estis aludite, la enlandan libroeldonadon longe malebligis malpermesoj politikaj kaj ekonomiaj. Ĉi lastaj post 1968 komencis mildiĝi, ĉar pro la krizo de la centrisma ekonomia direktado la politika gvidantaro de la lando decidis fari kelkajn timemajn paŝetojn al merkata ekonomio: tio siavice rezultigis ankaŭ ioman moliĝon de diktaturo.

Dank' al tiuj cirkonstancoj povis okazi, ke en 1975 Tibor Vaskó, sekretario de HEA, akiris malgrandan uzitan presmaŝinon (iu alta ŝtata oficejo ricevis novan, kaj la malnovan ĝi ne plu bezonis). Per tiu maŝino HEA pretigis presaĵojn (teknikajn priskribojn kaj similaĵojn) por diversaj entreprenoj, kaj per tio ĝi enspezis signifajn sumojn – signifajn almenaŭ kompare al la ĝistiamaj rimedoj fontantaj el kotizoj kaj el la magra subvencio, ricevita de la ŝtato.

La eldonado komenciĝas

La akirita presmaŝino – primitiva, trivita, ĉiutage paneanta, tamen: vera presmaŝino! – memevidente naskis la ideon produkti esperantlingvajn librojn, eĉ se komence en tre modesta teknika kvalito. Restis nur ricevi prespermeson ĉe la cenzura oficejo, sed dank' al la daŭra moliĝo de la diktaturo solviĝis ankaŭ tio. Komence la oficejo volis postuli hungaran tradukon de ĉiu eldonota libro, sed post iom da argumentado flanke de mi la oficistoj lasis sin persvadi, ke tio tamen ne necesas.

La uverturo de la eldona agado estis kvarlibra serio: Koko krias jam! de Ferenc Szilágyi, la poemaro Kvaropo (de Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti), la esearo de Lajos Tárkony De paĝo al paĝo, kaj kolekto de unuaktaĵoj de Julio Baghy sub la titolo En maskobalo. Kiel videble, ĉiuj kvar libroj estis originale verkitaj en Esperanto, kaj ĉiuj kvar libroj estis represoj. Ne hazarde. La celo de la eldonpolitiko ekde la komenco estis akceli la kulturan integriĝon de la hungara esperantistaro en la internacian movadon, kaj tiun celon plej bone servis la akirebligo de la jam kanoniĝintaj pintaj verkoj de la Esperanta literaturo. Tio, ke represi estas pli facile, ol prepari novajn verkojn, rolis nur kiel duaranga vidpunkto.

Libroj de HEA

Ŝlosila punkto de la tuta projekto estis la realisma organizado de la vendado. Tio ne estis facila afero, almenaŭ pro du kaŭzoj. Unue pro tio, ke komence eblis kalkuli nur pri la hungarlanda merkato (pere de UEA ni povis vendi nur kelkajn dekojn da ekzempleroj el ĉiu titolo); kaj due pro tio, ĉar la hungara publiko kutimiĝis al la forte subvenciitaj malaltaj prezoj de la hungarlingvaj libroj. La starto tamen sukcesis tre bone: la unuajn kvar librojn eblis aboni kune (ni nomis tion “Libroserio 1”), ĉ. por 60% de la kuna prezo de la kvar libroj – kaj dum nur tri monatoj kolektiĝis ĉ. 900 abonantoj (kun antaŭpagoj)! Mi emfazas, ke nur en Hungario! La tiama hungara esperantistaro meritas ĉian laŭdon, ja manke de ia ajn subvencio la prezo de tiuj libroj superis ĉ. trioble la prezon de similampleksaj hungarlingvaj libroj. Tiu starto bazis la esperon, ke ni povos funkciigi libroeldonan entreprenon, kiu kapablos finance vivteni sin mem. Kaj tiel fariĝis.

En Hungario formiĝis solida libromerkato. HEA funkciigis ĉiutage plentempe malfermitan librovendejon en Budapeŝto, kies oferto daŭre vastiĝis dank' al tio, ke per interŝanĝoj venis al Hungario amaso da alilande eldonitaj Esperantaj libroj. Kompreneble tiu libroservo liveris ankaŭ poŝte; menditaj libroj alvenis al la mendinto ĝenerale ene de unu semajno.

Kiel vendi al Sovetunio?

Post la enlanda vendado la plej grandan parton de la Esperantaj libroj, eldonitaj en Hungario, englutis la sovetunia merkato.

Sovetunio estis merkato ekstreme grava por la hungarlanda Esperanta libroeldonado, pro pluraj kialoj.

Unue pro la normala Esperanta solidareco: havigi al sovetuniaj esperantistoj librojn, per kiuj ili povas intime ligiĝi al la internacia Esperanta kulturo. Tio gravis ĉefe, ĉar tiuj malmultaj Esperantaj libroj, kiuj povis aperi en Sovetunio, estis tradukaĵoj aŭ de klasikaĵoj el sovetuniaj lingvoj, aŭ tradukaĵoj de politikaj broŝuroj – ĉiukaze ili havis nete endogenan karakteron.

Due, tiu vendado estis gravega ankaŭ el financa vidpunkto, ja sovetuniaj esperantistoj estis multnombraj kaj soifaj je libroj. La vendado al sovetuniaj esperantistoj ebligis al ni atingi eldonkvantojn, kiuj grave superis la tiam kutimajn ciferojn de la tutmonda Esperanta libroeldonado, kaj dank' al tio la produktokostoj por unu ekzemplero malpliiĝis. Tiamaniere ankaŭ aliaj aĉetantoj de hungarlandaj Esperantaj eldonaĵoj profitis el la vendado al Sovetunio.

Tamen realigi tiun vendadon ne estis simpla afero. Malhelpoj amasis, ilin oni povas klasifiki je tri grupoj: valutaj, cenzuraj kaj burokratiaj. El ili la plej gravaj estis valutaj malhelpoj (tiujn en la nuna internaciiĝanta mondo junaj legantoj apenaŭ povas kompreni). Loĝantoj de la landoj de la soctendaro estis nepagipovaj ne nur al kapitalismaj landoj, sed ankaŭ al socialismaj. Socvalutoj eĉ inter si ne estis libere ŝanĝeblaj. Cenzuraj malhelpoj ankaŭ ekzistis, ja soclandoj almenaŭ formale cenzuris ankaŭ sendaĵojn, kiuj venis el alia soclando; tamen, certe mapli rigore ol tiujn, kiuj devenis el kapitalismaj landoj.

Danke al sinoferaj perantoj

La vendado al Sovetunio komenciĝis dank' al la kunlaboro de kelkaj sinoferaj lokaj esperantistoj, inter kiuj la plej agema estis Johannes Palu el Estonio. Oni notu, ke en Sovetunio tia agado estis strikte malpermesita, do niaj perantoj entreprenis konsiderindan riskon.

Signifis plian problemon la sorto de la kolektita mono, kiun ne eblis simple transsendi al Hungario. La problemo solviĝis dank' al la klopodoj de unu el la tiamaj vicprezidantoj de HEA, kiu havis altan funkcion en la Ministerio de Eksteraj Rilatoj (dum kelka tempo li estis ambasadoro en Belgio). La rubloj kolektitaj de la perantoj estis portitaj al la hungara ambasadejo en Moskvo, kaj post certa tempo la forinta ekvivalento aperis en la Budapeŝta bankokonto de HEA, kaj ĝi povis esti investita en la produktadon de pliaj Esperantaj libroj.

Tiu peranta sistemo funkciis, tamen ĝi ne estis ideala, almenaŭ pro du kaŭzoj. Unue pro tio, ke ĝi ofendis la validajn sovetuniajn kaj hungarajn leĝojn en almenaŭ deko da punktoj, do la risko estis tro granda. Due pro tio, ĉar la vendoprezoj, kiujn aplikis la perantoj, estis konformaj al la hungarlandaj prezoj – kaj tiuj superis du-trioble la kutimajn (forte subvenciitajn) libroprezojn en Sovetunio. Tiu proporcio validis ankaŭ por salajroj, do la hungaraj Esperantaj libroj montriĝis tre multekostaj por la averaĝa aĉetpovo de sovetuniaj esperantistoj.

La solvo trovita

Sovetunio subvenciis ne nur sian propran libroeldonadon, sed ankaŭ la libroimporton. La ŝtata libroeksporta/importa entrepreno Meĵkniga (Meĵdunarodnaja kniga = Internacia libro, malfondita en marto 2013) zorge kribris (unuavice laŭ ideologiaj vidpunktoj) kaj kvante limigis importitajn librojn, sed la vendoprezon de tiuj, kiujn ĝi decidis importi, ĝi konformigis al la kutima preznivelo de libroj, eldonitaj en Sovetunio. Tiun fakton mi spertis jam pli frue, ĉar kiel instruisto de la rusa lingvo mi ofte veturis al Sovetunio, kaj multekostajn hungarajn librojn (vortarojn, enciklopediojn ktp.) mi aĉetis duonpreze en la internacia librovendejo de Moskvo.

Межкнига

La celo do estis, ke Esperantaj libroj iru al Sovetunio per la oficialaj kanaloj. Al la hungara ŝtata libroeksporta/importa firmao Kultúra ĉiujare ni faris oferton (kun detalaj priskriboj pri la libroj), kiun ĝi pludonis al la sovetunia Meĵkniga, sed tiu lasta persiste rifuzis mendi ion ajn. Post kelkjara malsukceso mi decidis fari provon: mi formulis la priskribojn de la ofertataj libroj ruslingve (ĝis tiam laŭ la deziro de Kultúra la priskriboj estis en la hungara, kaj la firmao ilin tradukis al la rusa) en la kutima propaganda-patosa stilo de la sovetunia gazetaro. Ekzemple La verda koro de Julio Baghy ricevis tian priskribon: “La romaneto de la granda Esperanta verkisto-realisto priskribas la heroan batalon de la Ruĝa Armeo kontraŭ la imperiismaj invadantoj dum la civila milito”. Kaj la efiko estis mirakla: Meĵkniga mendis tiam (kaj ankoraŭ dum pluraj jaroj poste, ĝis 1990) grandan kvanton el la hungaraj Esperantaj libroj, kaj ĝi vendis ilin en la sovetuniaj librovendejoj por ĉ. la triono de tiu prezo, kiun ĝi mem pagis por ili.

Tio tamen ne faris superflua la laboron de la perantoj, pro du kaŭzoj; unue, ĉar la importokvanto ne povis kontentigi ĉiujn aĉetemulojn, kaj due, ĉar Meĵkniga dividis la menditajn kvantojn inter la sovetaj respublikoj proporcie al ties loĝantaro. Tio rezultigis, ke ekzemple Turkmenio (kie vivis eble dek esperantistoj) ricevis trioble pli grandan kvanton ol Estonio kun miloj da esperantistoj. La nevenditajn kvantojn Meĵkniga jarfine resendis al Hungario. Dank' al la sagaco de la sovetuniaj esperantistoj tiu resendita kvanto neniam superis dek procentojn de la tuto – Esperantaj libroj kuŝantaj sur la bretoj de la librovendejo de Alma-Ato aŭ Frunze per privataj klopodoj trovis la vojon al la esperantistoj en Latvio aŭ Ukrainio.

Entute, dum 1976-90 HEA eldonis 138 librojn en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 21.429 en la suma eldonkvanto 368.948 ekzempleroj.

Libroj de HEA

Kelkaj Esperantaj libroj de István Nemere estis aĉetataj (eble, ankaŭ legataj)
en Sovetunio eĉ pli amase ol en Hungario.

La suba tabelo, eltirita el la kompleta plurpaĝa tabelo, donas imagon pri la dimensioj de la eldona kaj librovenda aktivado en Hungario. La vendonombroj al Sovetunio entenas nur la vendojn per Meĵkniga, sed krome ankaŭ niaj perantoj vendis foje la saman kvanton, kiel Meĵkniga.

Kvaropo 1977 2000 2000 (0)
25 jaroj 1978 2500 2500 (200)
Gárdonyi G. La steloj de Eger 1980  10000  8755 (1215)
Baza literatura krestomatio 1982 3000 3000 (520)
Gvidlibro por supera ekzameno (4a eld.) 1983 2000 2000 (520)
Lienhardt A. Amuza legolibro en Esperanto 1984 2860 2860 (1920)
Nemere I. Febro 1984 1500 1500 (1060)
Seppik H. La tuta Esperanto 1985 2530 2115 (1317)

Rusa Antologio

Poemoj de Apollon Majkov

Majkov

Apollón Nikolájeviĉ Majkóv [Аполлон Николаевич Майков] naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li studis en la jura fakultato de la Peterburga universitato kaj poste eklaboris en la ŝtata fiska departemento. Danke al la subvencio de la imperiestro Nikolao la Unua, Majkov pasigis du jarojn eksterlande, studante arton, kaj post la reveno al Ruslando (1844) iĝis ŝtatoficisto; ekde 1852 dum pli ol 40 jaroj li laboris en la cenzura administrejo, fine kiel prezidanto de la komitato pri cenzurado de eksterlandaj presaĵoj.

Majkov ekverkis tre frue kaj en la 21-jara aĝo aperigis sian unuan poemaron, kiun sekvis pliaj poemaroj, dramoj kaj tradukoj. Majkov poeziis plejparte pri la naturo kaj historio; en liaj “verkoj de bono kaj belo” sentiĝas influoj helena kaj malnovrusa. Pro sia skeptika rilato al la okcident-eŭropa kulturo li estis forte atakata de la “progresemuloj”. Multaj liaj poemoj danke al muzikigo de Ĉajkovskij kaj Rimskij-Korsakov estas kantataj ĝis nun. Majkov mortis la 8an (20an) de marto 1897. Al la rusa kulturo kontribuis ankaŭ liaj fratoj: kritikisto Valerian, prozisto kaj tradukisto Vladimir, literaturhistoriisto kaj bibliografo Leonid. (AlKo)

AL PRIAPO

Faris ĝardenon mi; tie sub fagoj disbranĉaj
En frida ombro starigis Priapan statuon.
Li, kultivanto de pacaj ĝardenoj, gardanto
De ĉiuj boskoj, ĝarden-laboriloj kaj floroj,
Donas al junaj arbetoj la forton por kreski,
Dotas per verdaj folioj, per fruktoj sukplenaj.
Ĉe la statu', el la groto elfalas bruante
Fonto hel-akva, kaj ĝin superŝirmas per branĉoj
Kverkoj, sur tiuj nun turdoj konstruas la nestojn…
Estu indulga, gardanto de l' paca ĝardeno!
Vi, ho kronita per krono, plektita el vitoj,
El flavaj spikoj, hedero! Disverŝu la benon
Vi malavare sur la laborilojn plej simplajn,
Sur la fosilon, kaj serpon rond-arkan, kaj sokon,
Kaj sur la korbojn, per fruktoj plej dense ŝarĝitajn.

PENSO

Similas helan tagon senperturba viv'
Printemp-diluvon – vivo plena de alarmoj.
Jen tie – sunradi' kaj ombro de oliv'
Ĉi tie – fulmoj, tondroj, ankaŭ larmoj.
Ho! brilon de printempo volas mi en tut',
Kaj dolĉon, kaj amaron de la larmogut'!

EPIGRAMOJ

Parolu kun popol' sen timo lasi tuton –
korupti korteganojn, sed en pleja grad'
la oficulojn. Car', komencu sen kompat'
Pro ŝtel' sur Ruĝa plac' publikan ekzekuton.

Da sentaŭguloj famili'
Per riĉ' kaj klin' ceremonia
Regadas super la patri',
Spitante al leĝaro ĉia,
staradas dense ĉirkaŭ tron' –
avida mopsa koterio –
kaj simplanimas en rezon':
“Nur ni ja estas land' Rusio!”

* * *

Feliĉo?..
Estas vivo-pad',
laŭ dev' – obstini en irad',
spit'al kanajl', ĉe l' bar' ne cedi,
esperi, ami, ankaŭ – kredi.

* * *

Hirundet' alflugis
El trans maro vasta,
Kaj ekkantis gaje:
Februar' koleru,
Marto ĉiel mornu,
Estu neĝ' aŭ pluvo –
Sed printemp' odoras!

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Nia trezoro

Klemensiewicz

Zenon Klemensiewicz

Profesoro Zenon Klemensiewicz inter 51 viktimoj de aviadila katastrofo!” – informis la unua paĝo de la ĵurnalo Trybuna Ludu la 3an de aprilo 1969. Mi tiam estis ĵurnalisto de la studenta semajnrevuo Itd. Kelkajn semajnojn pli frue mi vizitis Krakovon, por raporti pri instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato.

Zenon Klemensiewicz (1891–1969) dum multaj jaroj estis elstara profesoro en tiu prestiĝa altlernejo, kaj danke al li Esperanto estis tie regula studobjekto. Instruis ĝin Mieczysław Sygnarski. Li estis amiko de la profesoro kaj invitis lin ĉeesti la lecionon, pri kiu mi intencis raporti. Mi trafis tiam unikan okazon paroli en Esperanto kun prof. Klemensiewicz antaŭ studentoj. Verŝajne li deziris demonstri al ili la praktikan funkciadon de la lingvo. Poste li mallonge prelegis kaj finis per jena sentenco: “Esperanto estas frukto de la pola kulturo”.

Tiu “pola kulturo” estis memkomprenebla kiel la “eŭropa kulturo”. Tamen tiam “forte staris muroj”, kiuj per kontraŭstaraj ideologioj dividis la popolojn de la malnova kontinento, kaj ne estis facile aludi ĝian kulturan identecon. Ni, aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo, entuziasme ekspluatis la aksiomon de la eminenta lingvisto en nia poresperanta propagando.

Prof. Klemensiewicz multfoje uzis sian aŭtoritaton por pledi pri Esperanto. Liaj argumentoj estis troveblaj en diversaj publikaĵoj.

Certe la lingvistika klopodo de d-ro Zamenhof estis sendube granda kaj fruktodona, kion jam agnoskis interalie la plej eminenta pola lingvosciencisto prof. d-ro Jan Ignacy Baudouin de Courtenay. En la kadro de mia scienca kompetenteco mi povas esprimi mian opinion pri la lingvistika aspekto de tiu ĉi lingvo internacia. Certe ĝi havas gravegan signifon, ĉar Esperanto estas antaŭ ĉio kreitaĵo de prudenta lingvistika produktado. Esperanto baziĝas sur gramatikaj kaj vortaj fundamentoj de la hindeŭropaj lingvoj, kiujn uzas multaj milionoj da homoj. El la gramatika sistemo de tiuj ĉi diversaj lingvoj la kreinto de Esperanto, polo – d-ro Zamenhof, elektis lerte tion, kio estas komuna por ili – sed la plej simpla, kaj subigis tion al senescepta regularo. Ne tro multa provizo da parolsonoj enestanta en la fonologia sistemo de Esperanto, troviĝas en tre multaj naturaj lingvoj. Pro tio ilia prononcado ne kaŭzas malfacilaĵojn. Sed kredeble la plej egan faciligon ni trovas en la lernado de la vorttrezoro, dank’ al la du principoj de ĝia konstruo: la disvolvita sistemo de la uzado de la sufiksoj kaj prefiksoj. La semantikaj kategorioj, fiksitaj de ili, ampleksas principe ĉiujn pli gravajn fakojn, klasojn kaj kategoriojn de ekkono.
(Laŭ W. Włodarczyk, p. 46-47)

La supra citaĵo estas nur fragmenta ekzemplo de la ĝenerale pozitiva pritakso de Esperanto fare de prof. Klemensiewicz. Li ne nur teoriumis pri la Zamenhofa lingvo, sed ankaŭ ĝin praktikis.

La komenco de mia interesiĝo pri la Esperantaj lingvo kaj organizaĵoj – se mi bone memoras – atingas la gimnazian periodon en Nowy Sącz, kiam mi havis 14-15 jarojn. Kelkaj miaj kolegoj arde ekfervoriĝis pri Esperanto, dum multaj horoj ni kune interparolis en tiu ĉi lingvo kaj samkiel plimulto de la esperantistoj ni korespondis kun la tuta mondo.
(Samloke, p. 48-49)

En 1909 Zenon Klemensiewicz ekstudis en la Jagelona Universitato en Krakovo kaj aliĝis al grupo de studentoj-esperantistoj. La protektanto de ilia rondo estis prof. Odo Bujwid, fama esperantisto. Ankoraŭ kiel studento Klemensiewicz debutis en la Esperanta literaturo per sia traduko de la novelo Sur Olimpo de Henryk Sienkiewicz.

Poste lia scienca laboro bremsis lian aktivan okupiĝon pri Esperanto, sed ankoraŭ en 1964 li diris: “De tempo al tempo mi havas kontakton kun esperantistoj, unuavice kun la Krakova filio de Pola Esperanto-Asocio”.

Li estis honora membro de PEA. Tiutempe ankaŭ ne malaperis de lia horizonto la Lingvo Internacia. “Mi komprenas, ke devas kreiĝadi novaj vortoj por novaj signifaĵoj, novaj konceptoj, nomoj de objektoj. Sed ne ŝajnas al mi ĝusta la enkondukado de novaj vortoj en Esperanton, anstataŭantaj la ĝisnunajn, precipe kiam ili rompas la regulojn de la tradicia esperanta vortfarado. Oni devas treege lerte gardi la evoluon de Esperanto, kiel lingvo, por unuflanke ne stagnadi, kio kontraŭstaras al la vivo, kaj aliflanke per troa liberalismo ne alkonduki al riĉeco, kiu fariĝas embarasa kaj rezulte povas grave difekti unu el fundamentaj principoj kaj avantaĝoj de la lingvo internacia Esperanto, t. e. ĝian simplecon kaj unusignifecon de la vortkreaj strukturoj”. (Samloke, p. 48)

Zenon Klemensiewicz impresis min kiel tipa ekzemplo de modesta saĝulo. Fakte li enskribiĝis en la polan lingvistikon kiel unu el ĝiaj plej eminentaj aŭtoritatoj. Longa estas listo de liaj sciencaj verkoj. Oni kalkulis sescenton da diversspecaj publikaĵoj. Granda parto da ili koncernas sintakson de la pola lingvo. Alia grava kampo de liaj esploroj estis la historio de la pola lingvo. La procedon de ĝia evoluo li priskribis ekde la plej malnova tempo ĝis la aktuala stato. Krome li okupiĝis pri la lingvo de arto kaj pri didaktiko de la gepatra parolo. Prof. Klemensiewicz estis ankaŭ populariganto de la lingvoscienco kaj aktivis en multaj organizaĵoj. Li estis longjara efektiva membro de la Pollanda Akademio de Sciencoj kaj dum kelka tempo ĝia vicprezidanto. Li estris la Instituton de Lingvoscienco ĉe la Akademio de Sciencoj kaj membris en la redakta komitato de vortaro de la pola lingvo.

Ĉio ĉi estas nur parto de la senlaca aktivado de prof. Klemensiewicz. La lasta el liaj sciencaj agoj estis esplorado de gazetara lingvo. Lia elstara disĉiplo fariĝis Irena Tetelewska, kies publikaĵojn mi uzis, studante la ĵurnalismon en Varsovia Universitato. Ĝuste kune kun ŝi prof. Zenon Klemensiewicz estis revenanta el Varsovio al Krakovo la fatalan tagon. La aviadilo pro nekomprenebla kialo ne surteriĝis en Krakovo, sed daŭrigis flugi suden kaj proksime al la ĉeĥoslovakia limo ĝi falis teren. Ĉiuj pasaĝeroj pereis. La kaŭzoj de la katastrofo neniam estis klarigitaj. Normala afero tiutempe.

Roman Dobrzyński

Bibliografio

Golec, Józef. Słownik biograficzny esperantystów polskich. Cieszyn, 2010.

Klemensiewicz, Zenon. Esperanto w oświetleniu lingwistycznym. Warszawa, 1959.

Włodarczyk, Walerian. Esperanto? Eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj. Warszawa, 1964.


Babilado de maljuna provincano

Du frapoj

Lleshanaku, Luljeta. Lundo en sep tagoj: [Poemaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 70 p., il.

Lundo en sep tagoj

Malferminte ĉi libron mi eksentis obtuzan frapon kontraŭ la cerbon. “Ve, ja ankaŭ ĉi tie ritmaj vortoj…” – ekveis mia memo. Nu, kion fari? Mi apenaŭ toleras tiaspecan produkton de la homa intelekto kaj plene konsentas kun Platono, kiu en siaj utopioj trovis lokon por ĉiuj, krom versuloj. Tiu bando de ritmuloj estas preta ritmigi “paŭzon – naŭzon”, “umon – rektumon”, kaj vendi eĉ sian propran patrinon por ricevi verson. Baldaŭ eĉ kortaj hundoj bojos verse.

Ne, ne, mi ne estas sovaĝulo. Havas mian panteonon de poetoj. Poetoj, sed ne tiuj vortotorturistoj… Kvankam mi ĉiam dorlotas etan esperon renkonti ion samgrandan kun versoj de Omar Ĥajam, Miĉjo Anĝelo, Anna Aĥmatova k. a. Krom tio mi estas ŝparema, se ne diri avareta persono. Do, la libro akirita devas esti legita.

Malferminte la libron, mi estis surprizita. “Albana Literaturo”. Strange. Dum mia sufiĉe longa vivo mi legis multe da tradukoj el diversaj lingvoj, sed neniam el la albana. Sendube, mi aŭdis pri Enver Hoĝa, sed dum ia ajn diktatoreco liberpensuloj scias forgliti de premo kaj persekuto. Mia scivolemo kreskis, kaj mi eĉ rapidis legi la unuan poemon Meditoj dum razado. Legis kaj ricevis la duan frapon. Agrablan. Kvazaŭ patro post sinrazado. Nu, mi ja ĉiam gapis tiun riton, mistikan por mi. La samon faris mia filo. Mi sinkis nostalgion. Kaj sinkis plu post Listo de farotaĵoj:

Mi promesas al mi, ke baldaŭ mi vizitos vin,
sed mi pretas neniam, kiam tio koncernas vin.

De kiam vi estas nur sekva punkto
en mia listo de farotaĵoj,
ĉiam mi trovas ion pli urĝan.
Ĉar vi povas atendi.

Nu jes, por veninta, tamen, balbuti: “Nu panjo, nu… tion… alion…” Eterna temo de patroj kaj filoj. Nun mi, samkiel multaj el vi “scipovas atendi”, kaj tio estas bona. Aliajn punktojn ili tamen plenumas por sia sukceso. Pliaj versoj:

Sufiĉas flari la odoron de tomatoj,
por revenigi en la memoro la ĝardeneton de l' infaneco
distranĉatan de akvotorentetoj sveltaj kiel anasaj gorĝoj.

La senton de la dolĉa melankolio anstataŭigis sento de amaro. Flavaj libroj. Libroj malpermesitaj en la komunisma tempo. Idiotaĵo flanke de la reĝimo.

Se vi manĝas libron, vi formanĝas vin,
pecon post peco, de la kornoj internen,
    kiel rikoltmaŝino
en la kolektivaj farmoj.

Jen trankvila frisko de:

Kiam vi proksimiĝas al la kvardeko
aŭ pli bone: se vi proksimiĝas al la kvardeko,
ĉar la kvardekjariĝo ne ĉiam estas regulo,
sed elekto…

O, ho, ho… mi jam estas multe pli ol kvardekjara.

La libro ja elradias forton. Trankvilan kaj neniam falsan forton. Ne sen ironio en Kiel, diable, surmeti tiun ĉemizon?

Kiel surmeti tiun malbenitan ĉemizon?
Se inversigi ĝin, etikedo aperas sur la gorĝo,
Kaj la produktomarko sufokas la spiron.

Mi volonte citus la tutan libron. Ĝi indas tion. Indas ian Panteonon. Persone de mi povus esti nur unu eta riproĉo – la libro estas tro maldika. Sed tute senriproĉa estas tradukado. La falso en tradukado ĉiam sentiĝas, la teksto, ĉu proza, ĉu versa, iĝas lama, sengusta. Mi trovis nenion similan. Mi eĉ konfuzon trafis traleginte la lastan “verson”:

La sekva atestanto 62
Vi estas unu el ni 63
Kelkaj spasmoj de l' diafragmo 64
En la loko sen nomo 65
Por sproni iom da atento 66

Nur ekvidinte la ciferojn dekstre, mi komprenis, ke mi jam legas la enhavtabelon de la libro. Nu, la libro, en kiu eĉ la enhavtabelo sonas verse, nepre devas esti aĉetenda.

Viktor Sapoĵnikov


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston

Lleshanaku, Luljeta. Lundo en sep tagoj: [Poemaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 70 p., il. – [Recenzoekzemplero].

Sobolewski, Wojciech. Bydgoszcz por eksterlandaj turistoj = Bydgoszcz dla turystów zagranicznych / Tradukis el la pola Andrzej Korniluk. – Bydgoszcz: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, 2014. – 20 p., il.; 2000 ekz. – [Donaco de ISTK].

Wojtasik, Mieczysław. Pikiloj de vivo: Aforismoj kun ekologio fone = Kolce życia: Aforizmy z ekologią w tle / Tradukis el la pola Jam Skonieczka. – Kruszyn Krajeński: Skonpres, 2013. – 20 p., il.; 1000 ekz. – [Donaco de ISTK].

Алексеева, Ирина Саверьевна. Ода Самарканду: Стихи, переводы на 62 языка, эссе / Редактор-составитель Анатолий Ионесов; Предисловие Анатолия Ионесова, Владимира Ионесова. – Москва: Юность, 2013. – 100 с., ил.; 500 экз. – [Donaco de Irina Aleksejeva, kun dediĉo].

P. 80. Odo al Samarkando / Tradukis el la rusa Vladimir Masalkin.


Ricevitaj gazetoj

Dia Regno, 2014/2;
Esperanto Aktuala, 2014/3;
Esperanto aktuell, 2014/2;
Esperanto en Azio, 2014/83;
Heroldo de Esperanto, 2014/2,3;
La Gazeto, 2014/172;
La Ondo de Esperanto, 2014/6.


Kelkaj diroj de inoj kaj viroj

Karlo venigis hejmen sian amatan junulinon kaj prezentis ŝin al la patrino:

– Panjo, ŝi estas mirinda junulino. Ŝi eminente kuiras, bonege kudras, akurate ordigas loĝejon...

– Bonege, filo! Kontraŭ 20 eŭroj tage ŝi venu al ni en ĉiuj mardoj kaj vendredoj.

* * *

pato

Malfruvespere ebria Petro revenas hejmen. Ĉe la pordo la furioza edzino renkontas lin kun pato. Malferminte la pordon, edzo ricevas fortan frapon per pato sur sian kapon.

– Jen pro tiu eksplodema temperamento mi amas vin, – diras la edzo kaj svenas en la loĝejon.

* * *

Ludoviko rakontas al sia edzino, kiel bonŝance li sukcesis aĉeti duonpreze porbiciklan lanternon.

– Kial vi ĝojas? Vi ja ne havas biciklon, – rimarkigis la edzino.

– Aŭskultu, – koleriĝis Ludoviko, – mi ja ne komentas kiam vi aĉetas mamzonon.

Amasigis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №7 (237)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Serge Sire, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.