La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2014. №11 (241)

Levitan

Je la lasta tago de la redaktado de ĉi tiu kajero en Kaliningrado estas serena vetero, kun ruĝaj kaj flavaj arbofolioj similaj al tiuj sur la kovropaĝa pentraĵo de la juda ruslanda pentristo Isaak Levitan (1860-1900), kiu naskiĝis en Kibarty, nun Kybartai, litovia urbo ĉe la limo kun Kaliningrada regiono.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

  • Tadeusz Szczerbowski. Kultura kaj literatura tradukado je la ekzemplo de Ludoviko Zamenhof (La Revizoro de Gogol)

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Horloĝmontrilo: Krucenigmo
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Yves Nicolas, Joanna Filipowicz-Choroszucha, Zsófia Kóródy)
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

Novembro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Novembro

1. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Philip Noel-Baker (1889-1982), brita diplomato, sportisto, laŭreato de la Nobela pacpremio (1959).

2. Antaŭ 100 jaroj (1914) Ruslando deklaris militon al la Otomana Imperio.

Antaŭ 50 jaroj (1964) en Sauda Arabio estis detronigita Saudo la 4a; la reĝecon prenis lia frato Fajslaj.

Novembro

4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.

5. Antaŭ 25 jaroj en Novjorko mortis Vladimir Horovic (1903-89), juda pianisto, formigrinta el Sovetunio en 1925.

6. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Antoine-Joseph “Adolphe” Sax (1814-94), inventinta saksofonon kaj arkokornon.

8. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Vera Komisarĵevskaja (1864-1910), la plej konata rusa aktorino en la komenco de la 20a jc.

Deng

9. Antaŭ 25 jaroj (1989) Deng Xiaoping forlasis sian lastan oficialan postenon en Ĉinio.

Antaŭ 25 jaroj (1989) GDR malfermis la trapasejojn en la Berlina Muro.

10. Antaŭ 150 jaroj (1864) la aŭstria ĉefduko Maximilian Ferdinand Joseph von Habsburg-Lothringen iĝis imperiestro Maksimiliano de Meksiko.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Russell Charles Means (1939-2012), aktivulo de la indiana movado en Usono.

Клавдия Боярских

11. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Maurice Leblanc (1864-1941), franca verkisto, aŭtoro de krimlibroj pri Arsène Lupin.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Klavdija Bojarskiĥ (1939-2009), sovetunia skiistino, trifoja ĉampiono en la 9a Vintra Olimpiko (Insbruko, 1964).

12. Antaŭ 25 jaroj mortis Dolores Ibèrruri (1895-1989), kromnomita La Pasionaria, ĝenerala sekretario (1932-60) kaj prezidanto (1960-89) de la Komunista Partio de Hispanio.

14. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jawaharlal Nehru (1889-1964), la unua ĉefministro de Barato.

15. Antaŭ 125 (1889) jaroj Brazilo estis proklamita respubliko.

Goldsmith

16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Cecil Charles Goldsmith (1889-1972), angla esperantisto, administranto de Brita Esperanto-Asocio, sekretario de The Esperanto Publishing, ĝenerala sekretario (= direktoro) de IEL (1936-47) kaj UEA (1947-1955).

17. Internacia Studenta Tago.

Antaŭ 25 jaroj en Ĉeĥoslovakio komenciĝis la Velura Revolucio.

18. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Stanisław Kosior (1889-1939), la unua sekretario de CK de la Ukrainia Komunista Partio (1934-38) konsiderata kiel la ĉefa organizanto de la Granda Malsato en Ukrainio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Haguroyama Masaji (1914-69), japana sumoisto, la 36a jokozuno.

19. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Emil Škoda (1839-1900), ĉeĥa inĝeniero kaj entreprenisto, fondinto de la fabriko Škoda en Plzeń.

20. Monda Infana Tago.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Edwin Powell Hubble (1889-1953), usona kosmologo kaj astronomo, kies nomon havas la kosmoteleskopo Hubble.

21. Antaŭ 50 jaroj en Novjorko estis konstruita la pendoponto Verrazano-Narrows, kiu ĝis 1981 estis la plej longa pendoponto en la mondo.

Novembro

22. Antaŭ 25 jaroj (1989) estis murdita la 13a libana prezidento René Moawad.

24. Antaŭ 375 jaroj (1639) Jeremiah Horrocks unuafoje en la mondo observis pasadon de Venuso antaŭ Suno.

Tina Turner

26. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Tina Turner (aŭtente: Anna Mae Bullock, 1939-), usona kantistino, aktorino kaj dancistino, okfoja laŭreato de la premio Grammy.

27. Antaŭ 25 jaroj (1989) la drogmafia organizo de Pablo Escobar eksplodigis aviadilon Boeing 727.

29. Antaŭ 700 jaroj mortis Filipo la 4a de Francio (1268-1314), kromnomita Filipo la Bela.

Antaŭ 150 jaroj (1864) en Usono okazis la masakro de Sand Creek, en kiu pli ol cent indianoj estis murditaj.

30. Antaŭ 75 jaroj (1939) Sovetunio atakis Finnlandon, komenciĝis la Vintra Milito.

Antaŭ 25 jaroj (1989) en Berlino teroristoj el la Ruĝarmea Frakcio murdis la prezidanton de Deutsche Bank financiston Alfred Herrhausen.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Mieczysław Sygnarski (1889-1979), pola instruisto kaj esperantisto, aŭtoro de kelkaj lerniloj de Esperanto.


Nosal

Kontaktoj inter homoj estas la plej gravaj

Intervjuo kun la Ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado

Marcin Nosal naskiĝis en 1969 en Sieradz (Lodza vojevodio), studis politologion en la Varsovia universitato. Laboris en la Pollandaj ambasadoj en Londono kaj Kiŝinevo, estis la dua kaj la unua sekretario en la Eŭropa departemento de la Ministerio de eksterlandaj aferoj. Ĝenerala konsulo en Kaliningrado ekde la 24a de marto 2014.

Kiel vi iĝis diplomato?

Mi estas profesia diplomato, preskaŭ dudek jarojn mi laboras en la Ministerio de eksterlandaj aferoj. Unue mi studentiĝis en la Moskva universitato de eksterlandaj rilatoj, post unu jaro mi transiris al la Varsovia universitato. Preskaŭ kvin jarojn mi laboris en Londono, en 2006-2012 oficis kiel vicambasadoro en la Pollanda ambasado en Moldavio kaj unu jaron plenumis la funkciojn de la ambasadoro. Longan tempon mi okupiĝis pri la orienta direkto: Ruslando, Ukrainio, Belorusio, Moldavio. Ekde marto mi estas ĝenerala konsulo en Kaliningrado.

Ĉu antaŭe vi vizitis Kaliningradon?

Mi venis al Kaliningrado unuafoje antaŭ la enoficiĝo por konatiĝi kun la urbo kaj mia laborloko. Mia patrino vizitis la urbon komence de la 2000aj jaroj. Dume mi havas tre pozitivajn impresojn pri Kaliningrado. Mi multe legas pri ĝia historio kiel Königsberg, Królewiec kaj Kaliningrado.

Por mi estas tre agrable, ke en Kaliningrado multas parkoj, skvaroj, kaj proksimas la maro. Kelkfoje mi estis en Jantarnij, Zelenogradsk, Svetlogorsk. Dume ĉio plaĉas al mi, mi bonfartas ĉi tie. Mi volas, ke la urbo iĝu al mi tre proksima. Ĝia historio estas tre interesa, ĝi spertis multajn ŝanĝojn. Tio estas historio de homoj, kiuj iam vivis ĉi tie, kaj vivas nun.

Ĉu via familio sekvis vin al Kaliningrado?

Unuafoje mi venis sen la familio. Mia edzino havas tre bonan laboron, kaj ni decidis, ke ŝi restos en Varsovio, dum mi laboros en Kaliningrado. Bonŝance Kaliningrado situas nemalproksime de Varsovio, tial mi ofte venas al Varsovio aŭ mia edzino kun la filoj venas ĉi tien. Miaj du filoj estas lernejanoj: naŭjara kaj dekdujara.

Kiujn prioritatojn en sia laboro havas la konsulejo?

Unuavice, ĉio kio rilatas vizojn, duavice, ĉio rilatanta al la translima trafiko. Evoluigo de interregiona kunlaboro, interŝanĝoj en scienco kaj kulturo, okazigo de koncertoj de polaj artistoj kaj simile. Ekzemple, la 15-21an de septembro en Kaliningrado okazis la kvina Festivalo de Pollanda kino Vistulo. Por la malfermo ni proponis tre seriozan filmon La deziro vivi (Chce się Żyć). Mi timis, ke malmultaj venos spekti ĝin, sed la salono estis plena, kaj ĉiuj estis ravitaj. Estas tre grave, ke ni povas montri la polan kulturon. Flanke de kaliningradanoj estas deziro vidi polajn artaĵojn. Tia agado por mi estas tre interesa kaj grava.

Nia tradicia demando pri posedo de fremdaj lingvoj. Kiujn vi uzas en via laboro?

Mi posedas la anglan kaj rusan. Kiam mi laboris en Moldavio, mi uzis ilin. Bedaŭrinde, al mi ne sufiĉis tempo por lerni la rumanan, kvankam mi iomete komprenas la rumanan, ja la moldava fakte similas.

Kiel la lastaj eventoj influis al la interhomaj rilatoj ĉi tie?

Mi povas aserti, ke la nombro da limtrapasoj inter Pollando kaj Kaliningrada regiono de Ruslando ĉiumonate kreskas je 20% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. Dum 2013 okazis 6,5 milionoj da limtrapasoj, ĉi-jare povos esti 7,5 milionoj. Malgraŭ ĉio, la kontaktoj iĝas pli multaj. Se paroli el la homa vidpunkto, mi vidas neniujn malbonajn ŝanĝiĝojn.

Mia pritakso estas plene pozitiva. La antaŭan semajnon mi vizitis Bjalistokon kongrescele, tie mi rakontis, ke el la vidpunkto de la Pollanda konsulejo la politika situacio havis neniun negativan influon je la nombro da limtrapasoj. Eĉ male, ni vidas kreskon. Cetere, en Bjalistoko mi loĝis en hotelo ĉe la strato Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto.

Ĉar vi menciis Esperanton, bonvolu diri vian opinion pri ĉi tiu lingvo kaj pri ĝia rolo.

En la moderna mondo la rolon de la internacia lingvo, kiun antaŭe plenumis la franca, post la Dua Mondmilito plenumas la angla. Nun, se vi scias la anglan, ĉie vi povas interkompreniĝi. Pri Esperanto mi ne estas kompetenta. Mi scias, ke ĝi estas artefarita lingvo. Estis provo krei la lingvon, kiu estos tutmonda, kiun posedos multaj homoj. Mi ne kapablas diri, ĉu tio realiĝos.

Ekde 2002 ĝis 2005 en Kaliningrado regule okazadis Esperanto-Tagoj omaĝe al Zamenhof kun akcepto en la Pollanda konsulejo. Ĉu eblas relanĉi la tradicion?

Mi estas preta, mi estas malferma al iniciatoj. Se vi, esperantistoj, havas proponojn mi estas interesita pri ili. Ĉio dependas de vi…

Por mi plej gravas kontaktoj inter homoj. Tio, kion ni faras, estas ne por oficistoj, nur por la homoj. El mia vidpunkto Esperanto estas bona ilo. Se loĝantoj de Kaliningrado, Pollando kaj Litovio deziras uzi Esperanton por interkompreniĝo kaj kunlaboro – ĝi estas bona ilo, oni devas uzi ĝin. Kaj formoj de la kunlaboro dependas de la homoj, de ilia deziro. Se estas proponoj ilin necesas efektivigi, kaj nia tasko estas helpi en tio.

Intervjuis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

La menciitaj “Esperanto-Tagoj omaĝe al Zamenhof”, aŭ Zamenhofaj Semajnfinoj, estis organizataj de KREU (Kaliningrada Esperantista Regiona Unuiĝo) kunlabore kun PEA (Pola Esperanto-Asocio), LEA (Litova Esperanto-Asocio) kaj Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Kaliningrado. Vidu, ekzemple, raporton pri la renkontiĝo okazinta en decembro 2005 (kun referencoj al la pli fruaj ZSoj).

Konsiderante tion, ke (1) la Zamenhofaj Semajnfinoj en Kaliningrado okazadis ĉiam en decembro (preskaŭ) samtempe kun similaj renkontiĝoj en Bjalistoko, Kaŭno kaj Berlino, kaj ke (2) vintro ne estas favora sezono por ekskursoj, oni decidis okazigi la sekvan renkontiĝon (verŝajne, oni uzos la nomon Balta Esperanto-Forumo) fine de majo 2015. Pliaj informoj baldaŭ sekvos.


Arkones

ARKONES: 30 estas jubileo!

La organizantoj de la 30aj ARtaj KOfrontoj en ESperanto decidis, ke 30 estas nombro jubilea, kaj la 30a jubilea ARKONES logis al Poznano je la lasta septembra semajnfino pli ol ducent (precize, 204) partoprenantojn. Preterire mi aŭdis plurfoje konversaci-pecojn, pri kiel oni estis en la dua aŭ tria festivalo, en kiu loko kaj tiel plu. Vere, la jubileo estis bona preteksto por rerenkontiĝi kun la eksjunaj kolegoj kaj mire konstati, ĉu kaj kiel oni (ne) ŝanĝiĝis. Pluraj ejoj de la Fervojista kulturdomo (kelkaj ĉambroj, spegul-salono, kaj la koridoro) vivis vervan vivon. Dudek Eŭropaj landoj kaj kvar alikontinentaj (Aŭstralio, Brazilo, Irano, Japanio) refoje konfirmis, ke ARKONES plu estas la plej populara kaj riĉenhava semajnfina esperantista renkontiĝo en la Orienta Eŭropo.

Arkones

Verda Banano denove prezentas en Poznano (Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Konforme al sia nomo ARKONES donas prioritatan atenton al ĉiaj artoj: muziko, kantado, teatro kaj priaj prelegoj ĉeestas programe kaj ekster ĝi. Du jarojn poste revenis al Poznano teatro Verda banano kun Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik kun la nigra komedio La asocio de viktimoj de Schirley Valentine…. La modernisma poeto Jarlo Martelmonto helpe de volontuloj faris spektaklon On-um-am-al. B&B (Birke kaj Bertilo), Kajto, Zuzanna Kornicka, Anjo Amika kaj aliaj muzike kaj kante, sed ankaŭ dance kreis la festivalan etoson.

Arkones

Koncerto de B&B (Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Kia maloftaĵo: du ceramikaj te-bovloj kreitaj antaŭ multaj jaroj de la Oomoto-gvidanto, Onisaburo Deguĉi mem, estis ekspoziciitaj! Katalin Kováts kun sia famiĝinta lingvokurso Artoŝoko per prelego lingve promociis la aŭskultantojn gvidante ilin per la arto de Vincent van Gogh tra lia vivo. Kaj la enigmo de lia fortranĉita orelo? Ha, mi ne rerakontu, por ke vi havu kialon viziti alifoje kaj aliloke la prelegon de Katalin, kiu esplorvizitis ĉiujn lokojn ligitajn kun la pentristo kaj fotile registris ilin.

Podiaj diskutoj ne oftas en Esperanto-renkontiĝoj, sed en ARKONES ja okazas. Tomasz Chmielik kaj Zbigniew Galor gvidis la diskuton pri seksismo kun aparta kontribuo de Ilona Koutny kaj Anna Bartek. La rezulto de la voĉdonado konfirmas, ke seksismo invadis Esperantujon! Al la demando, ĉu ekzistas seksismo en la nuna esperantista vivo, estis 18 jesaj respondoj kaj nur 4 neaj.

Multaj interesaĵoj okazadis samtempe, en neniu programero ĉiuj kolektiĝis kune, eĉ dum la miela vespero kelkaj kunularoj preferis koridorumi. Ja ankaŭ mi ne estis ĉieesta (necesis deĵori en nia librokaj abon-servo, kiu sukcesis kolekti 42 abonojn por La Ondo – je kvar pli multe ol antaŭ unu jaro en la sama loko) kaj ne povas raporti pri ĉiuj eroj, sed vi estas bonŝancaj post certa tempo spekti ĉion ĉi propraokule, ĉar la jubilean ARKONES filmis Irek Bobrzak kun la teamo de Varsovia vento.

La longa koridoro servis por ekspozicioj, librovendado, abonado, krom La Ondo kaj Pola Esperantisto ĉeestis Heroldo de Esperanto. Ĉe kelkaj tabloj oni manĝetis kaj trinketis tion, kion provizis la senlacaj bufedistinoj Oksana kaj Zuzanna. Dankegon al ĉiuj organizantoj, kontribuantoj kaj ĝuantoj de la aranĝo, al amikoj, kiuj agrable konversaciis aŭ nur kore salutis! Ke ni havu ankoraŭ samtiom da artaj konfrontoj en Poznano!

Halina Gorecka

Legu artikolojn pri la kvar laste okazintaj Konfrontoj:

Anna Maria Koniecpolska-Lachowska: ARKONES: Oni ne povas kabei… (2013)
Konstantin Tiĥomirov: ARKONES: Kulta kulturaranĝo (2012)
Przemysław Wierzbowski: ARKONES – tradicie moderna (2011)
Halina Gorecka: ARKONES XXVI (2010)
Aleksander Korĵenkov: ARKONES jubileas (2009)


UAM: Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj

UAM

La nova grupo de la interlingvistikaj studoj (Foto: Edukado.net)

La 20an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Ruslando, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj (IS) ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) la sesan fojon ekde 1998. La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, dank’ al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF. Ĉi-lasta disponigis bazan stipendion al 13 partoprenantoj. Edukado.net sukcese lanĉis kampanjon por helpi financi la vojaĝkostojn al Pollando de iuj partoprenantoj. ESF antaŭ nelonge lanĉis subtenkampanjon “AMU Poznanon!” por la sekva semestro (esperantic.org/amu), ja la regula partopreno postulas grandan sindediĉon de la gestudentoj. Koran dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun helpis.

Dum la semajna intensa sesio de la unua semestro okazis kurso pri interlingvistiko kun Věra Barandovská-Frank (Germanio, prof. de AIS) donanta superrigardon pri planlingvoj, al kiu kontribuis Ivan Colling (el Brazilo), kiu ĵus finis siajn interlingvistikajn studojn ĉe AMU. Esperantan kulturon enkondukis Zbigniew Galor (prof. en la universitato en Szczecin, Pollando) , al tio adoniĝis interesaj prelegoj pri lingvo kaj kulturo de Sabine Fiedler (prof. en la universitato de Leipzig, Germanio), pri la Esperanto-gazetaro de Jukka Pietiläinen (docento en la universitato de Tampere, Finnlando) kaj pri Esperanta radiofonio de Barbara Pietrzak (pola retradio, estrarano de UEA).

La unuan periodon de la Esperanta literaturo prezentis tradicie Tomasz Chmielik (tradukisto, Pollando) kaj Lidia Ligęza (poetino el Krakovo, Pollando). Fonetikon kaj fonologion – startante de ĝeneralaj bazaj nocioj al karakterizo de la Esperantaj sonsistemo kaj prononca normo – entreprenis Ilona Koutny (gvidanto de IS, prof. de UAM) kaj Nicolau Dols Salas (prof. en la universitato de la Balearaj Insuloj). Post koncizaj prezentoj kaj diskutoj de ĉiuj studobjektoj sekvos hejma laboro.

La sesio donis eblecon ankaŭ al la finaj ekzamenoj de la malnovaj gestudentoj: sep persistuloj (tri el Brazilo, po unu el Germanio, Hungario, Litovio kaj Svislando) prezentis interesajn rezultojn de sia laboro: Ivan Colling: “Ĉu la polurita spegulo estas fleksebla kaj amika? Kelkaj konsideroj pri logikeco, reguleco, simpleco en lingvoj”; Guilherme Jardim: “Analizo de la rilato inter spiritismo kaj Esperanto en Brazilo”; Rita Moraes: “Du similaj vojoj”; Anja Christina Stecay: “Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj”; Szabolcs Szilva: “Klasifikado de planlingvoj”; Snaiguole Malych: “Ĉu esperantistoj agas inter si alimaniere ol kun neesperantistoj?”; Mireille Grosjean: “Komunikado en Afriko”. Informoj pri la laboraĵoj aperos en Edukado.net. Ili intencas daŭrigi siajn esplorojn.

La unujaran instruistan trejnadon (kunlabore de UAM, ILEI kaj Edukado.net) finis kvin partoprenantoj (Annie Grente kaj Marielou Cochard el Francio, Martin Ptasinski el Germanio, Luis Ladeira el Portugalio kaj Karina Oliveira el Brazilo) kaj akiris ILEI-atestilon pri instruado. Sukcesan aplikon al ili!

UAM

Freŝdiplomitaj instruistoj (Foto: Edukado.net)

La sesion sekvis la 3a Interlingvistika Simpozio (la 25–26an de septembro), kun la ĉefa temo internacia komunikado. Ĝi estis malfermita al neesperantistaj kontribuantoj, kiuj konsistigis pli ol kvaronon de la prelegantaro. Malfermis ĝin vicrektoro de UAM kaj parolis la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto. Prelegoj estis prezentataj en Esperanto, pola kaj angla, temis pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj diversaj aspektoj de esperantologio kaj interlingvistiko. La programo kaj resumoj troviĝas en la retejo de la studoj. Elektitaj artikoloj aperos en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo.Komunikado. Informado).

UAM

La interlingvistika simpozio altiris grandan atenton (Foto: Edukado.net)

La bankedo kunigis la malnovajn kaj novajn gestudentojn, instruistojn kaj prelegantojn en agrabla etoso en la manĝejo Jowita. Gastis kaj laŭdis la aranĝon vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la direktoro de la Lingvistika Instituto. La gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj transdonis dekjaran son- kaj videoarkivon de la studoj al la reprezentantoj de la Viena Esperanto-Muzeo, CDELI (Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia en La Chaux-de-Fonds, Svisio) kaj Edukado.net.

La semajnon finis la 30a Arkones, fama kaj riĉa kultura renkontiĝo kun muziko, filmoj, teatraĵoj kaj multaj diskutoj. En ties programoj multnombre kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj.

Ilona Koutny

Fotoj el la retejo Edukado.net.


Interlingvistika Simpozio denove

UAM

Prof. Zbygniew Galor, prof. Ilona Koutny, prof. Marek Nawrocki (vicrektoro de UAM) dum la malfermo de la simpozio

La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan Pyrzyński, honora konsulo de Peruo.

En nia tutmondiĝinta epoko la internacia kaj interkultura komunikado estas ĉiutaga neceso, pro tio la simpozio koncentriĝis al temoj: Kiuj estas la scenaroj de efika komunikado certiganta ankaŭ la egalecon de la partneroj? Kiom estas la kostoj, investoj por ĝin atingi? Kiel ni povas konservi kaj transdoni niajn naciajn kulturajn valorojn kaj identecon en la multkultura mondo? Kiel konstruitaj lingvoj povas kontribui al la internacia komunikado? Kiel Esperanto peras inter kulturoj?

Okazis kvar ĉefprelegoj kaj 34 prelegoj en du sekcioj en la tri oficialaj lingvoj: Esperanto, pola kaj angla. Pli ol 60% de la partoprenantoj (ĉ. 70 personoj) estis eksterlandano. La sekcio pri lingvopolitiko traktis aktualajn demandojn en Urkrainio, en la eksjugoslaviaj ŝtatoj, Litovio kaj Kimrujo. Temis ankaŭ pri la influo de la angla al naciaj lingvoj kaj pri la psikologia ekonomio de la industrio de la angla lingvo. Ankaŭ la lingvouzo en Afriko estis tuŝita. La sekcio pri tradukado analizis la kulturo-transigajn problemojn de tradukado.

La ĉefprelego de S. Fiedler prezentis la tendencojn en la fakliteraturo solvi la problemojn de la internacia komunikado, tiu de I.Ertl aplikojn kaj misaplikojn en la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio. Ĉu eblas analizi Esperanton laŭ kriterioj aplikataj al naturaj lingvoj – revenis en la ĉefprelegoj de N. Dols kaj I. Koutny.

Interkultura komunikado per Esperanto aperis en pluraj prelegoj, traktantaj, ekzemple, la eblecojn en internacia komunumo, inter malsamlandaj lernejoj kaj en familio. Okazis prelego pri logikecoj en lingvoj, kritiko de la malfortaj punktoj de Esperanto kaj reciprokaj influoj inter Esperanto kaj gepatraj lingvoj de la parolantoj. Okazis prelego pri klasifiko de konstruitaj lingvoj, pri la vojo de Bliss-sistemo de planlingvo al helpilo por la handikapitoj. La ekzemplo de Sanskrito montris, ke lingvoplanado jam okazis antaŭ pluraj mil jaro.

La programo kaj resumoj troviĝas en: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simp14programo.html. Elektitaj artikoloj aperos en la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo.Komunikado. Informado).

La simpozion antaŭis la unua sesio de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, startigitaj jam la 6-an fojon ekde 1998 en la Lingvistika Instituto sub la gvido de prof. Ilona Koutny. 26 aliĝintoj el 14 landoj komencis sian 3-jaran studadon.

Ni intervjuis mallonge du gastojn kiuj kontribuis kaj al la programo de sesio kaj de la simpozio.

Sabine Fiedler (profesoro en la angla fako de la Universitato en Leipzig, prezidanto de la Germana Interlingvistika Societo)

Fiedler

Pri kio okupiĝas interlingvistiko?

Unu el la problemoj de interlingvistika esplorado estas, ke la termino “interlingvistiko” estas diversmaniere komprenata kaj uzata. Tion, cetere bone prilumis la simpozia prelego de Szabolcs Szilva Diversaj aliroj al la klasifiko de planlingvoj, prezentante la rezultojn de sia diplomlaboraĵo por la Postdiplomaj Studoj en Poznan. Laŭ la opinio de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V.: www.interlinguistik-gil.de) la studobjekto de interlingvistiko estas internacia lingva komunikado kun ĉiuj aspektoj (i.a. lingvistikaj, kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj). La fokuso de interlingvistikaj studoj estas la strukturo kaj funkcio de planlingvoj kiel ekz. Esperanto.

Via anglalingva ĉefprelego trarigardis la fakliteraturon en la tereno internacia komunikado kaj planlingvoj. Kiun rolon povas havi Esperanto en la komunikado de EU?

Esperanto (aŭ alia planlingvo) ĝis nun ne estis vere sukcesplena en sia tasko plifaciligi grandskale internacian lingvan komunikadon. Pro tio oni povus atendi, ke planlingvo tute ne ludas rolon en la fakliteraturo pri lingvopolitiko kaj lingvistiko. Sed tio ne ĝustas. Ŝajnas, ke esploristoj en tiu tereno ne povas ignori la temon. En la fakliteraturo estas diskutataj la avantaĝoj de uzado de planlingvo (kiel komunika egalrajteco, efikeco, la t.n. propedeŭtika valoro) kaj malavantaĝoj (malbona reputacio, limigita komunika funkcio, eŭropeca karaktero de Esperanto); temoj kiel la ekzisto de propra kulturo, la evoluo de la lingvo kaj la influo de denaskuloj estas traktataj kiel debateblaj aspektoj. Por respondi al la demando: Por la komunikado de EU nuntempe ne gravas unu unueca lingvo – nek nacia, nek planlingvo –, sed la konservado de multlingveco. Ĉu Esperanto kapablas kontribui al tiu (ekz. kiel pontlingvo por tradukado – kiel R. Phillipson proponis en sia libro Only-English Europe ‘Nur-angla Euxropo ?’ en 2003 – tion oni devas detale pristudi.

Viaj esploroj rilatas ankaŭ al frazeologio de la angla kaj de Esperanto, vi aperigis pri ambaŭ librojn. Ĉu eblas paroli pri frazeologio de planlingvo?

Kompreneble! Frazeologiaĵoj estas fiksitaj esprimoj, kiujn la lingvo metas je nia dispono pro ofta uzo en specifaj situacioj; temas pri fiksitaj vortgrupoj kaj frazoj, kiuj estas storataj kiel tutaĵoj en nia memoro. Ĉiu vivanta lingvo, lingvo uzata de parolantaro, enhavas ilin, do ankaŭ Esperanto. Esperanta frazeologio, cetere, evoluas simile al tiuj de nacilingvoj: parto inter ili estas prunteprenitaj el aliaj lingvoj (ekz. la nigra ŝafo, formulo kiel en nuksoŝelo), t.e. ili estas internacie konataj; alia parto estas kunligita kun la vivo en la lingvokomunumo kaj malfacile tradukebla (ekz. Ne krokodilu!, La nepoj nin benos). La ekzisto de tiu laste menciita parto fakte estas pruvo por la viveco kaj esprimeco de la lingvo, por la kultureco de Esperanto, por tiel diri.

Nicolau Dols Salas (profesoro kaj dekano en la Filologia fakultato de la Universitato en la Balearaj Insuloj, membro de la Kataluna Scienca Akademio)

Dols

Vi okupiĝas pri fonetiko kaj fonologio. Ĉu internacia planlingvo kiel Esperanto havas fiksitan fonetikan sistemon, ĉu ekzistas prononca normo?

Unu el la komunaj trajtoj de artefaritaj lingvoj estas ke ili kutime estas planitaj surpapere kaj ne ekestas buŝe, male al la “naturaj” lingvoj, kiuj naskiĝis el la buŝo de siaj parolantoj antaŭ ili atingis paperon. Diverseco en la prononcado de Esperanto ekzistas. Tamen komprenado eblas tute senproblema, ĉar interkomunikado ne dependas nur de la malkodado de sonĉeno, sed ankaŭ de la kunteksto kaj de aliaj faktoroj. Aliflanke, la fonologia sistemo de Esperanto malfaciligas konfuzojn, eĉ se la parolantoj apartenas al malsamaj lingvofamilioj.

Via ĉefprelego temis pri malrigideco kaj moderneco de Esperanto. Ĉu vi povus diri tre mallonge, pri kio temas?

Modernigado entenas kunfluon de pluraj aspektoj de vivmaniero: nutraĵoj, vestaĵoj, rutinoj, eĉ estetiko kaj ŝatoj evoluas al unueco, ne nur ene de ĉiu lando, sed ankaŭ internacie. En ĉiu lingvo oni observas tendencon al malapero de akĉentoj, ĉefe en formala komunikado, kiam, ekzemple, oni parolas al malkonataj homoj, kiel oni faras en la televido. Lingva malrigideco signifas lasi larĝajn spacojn de libereco al parolantoj, lingva modernigado devigas redukti tian liberecon, eĉ se ĝi ne signifas perfortan agadon, sed memvolan akomodiĝon al respektindaj ŝablonoj.

Ĉu la angla aŭ Esperanto pli taŭgas el fonetika vidpunkto por la rolo de mondolingvo?

El fonetika vidpunkto estas du aspektoj gravaj en ĉi tiu kampo: (1) la simpleco de la sonsistemo, kaj (2) la rilato inter skribo kaj prononco. Esperanto havas tute regulan skribmanieron, kaj pro tio oni povas legi iun ajn vorton eĉ se oni ne konas ĝian signifon aŭ neniam antaŭe aŭdis alian homon prononcantan la vorton. Tio ne eblas en la angla. La angla havas ankaŭ pli multe da vokalaj tembroj ol Esperanto, kies vokalaro estas nur kvinmembra. Fonetike estas pli facile lerni Esperanton ol la anglan..., sed ĉi tio ne sufiĉas haltigi la fortegan impulson de la angla.

Raportis kaj intervjuis Ilona Koutny


Vide el Bruselo

Diskuti la energian kaj klimatan politikojn

Vide el Bruselo

Fine de oktobro la eŭropaj ĉefoj denove kunvenos en Bruselo por diskuti la energian kaj klimatan politikojn. Iom antaŭ la kunveno estis publikigita nova raporto, kiu montras, kiel grandaj firmaoj en la energisektoro volas konservi la dependecon de la Eŭropa Unio (EU) de la importataj fosiliaj brulaĵoj. Tio okazas malgraŭ la grandaj politikaj, ekologiaj kaj financaj kostoj de fosiliaj brulaĵoj al la eŭropanoj.

Nun EU-gvidantoj diskutas pri respondoj al la krizo en Ukrainio kaj ankaŭ pri la granda kosto de fosiliaj brulaĵoj. Ĉiujare EU elspezas pli ol 400 miliardojn da eŭroj, aĉetante en landoj ekster EU pli ol duonon (53%) de la energio, konsumata en EU.

La neregistara organizo Greenpeace raportas, ke tri firmaoj faras la plej grandajn enspezojn pro tiu importado. La germana entrepreno E.ON en 2011 laŭtakse enspezis ĉirkaŭ 36 miliardojn da eŭroj. La franca kompanio GDF Suez enspezis ĉirkaŭ 23 miliardojn da eŭroj, kaj la itala entrepreno Enel – ĉirkaŭ 18 miliardojn.

Achterberg

“Ni havas ŝancon liberigi nin de la kaprico de politikaj aŭ industriaj gigantoj. Kompanioj, kies negocado dependas de la importado de fosiliaj brulaĵoj el politike malstabilaj landoj kiel Ruslando kaj Alĝerio, estas malbonaj konsilistoj pri la maniero redukti la dependecon de Eŭropo de la energio-importado. Ni bezonas, ke niaj ĉefoj apogu fortajn celojn, ekzemple, promociadon de renovigebla energio kaj energi-ŝparadon. Tio estas la plej bona formo de energisekureco”, – diris Franziska Achterberg, direktoro de energipolitiko ĉe Greenpeace EU.

La pintokunveno de EU fine de oktobro devos decidi pri la klimato- kaj energio-politiko en Eŭropo en la periodo ĝis la 2030a jaro.

“Eŭropanoj pagas grandegan prezon por la malnoviĝanta energisistemo, bazita je importitaj malpuraj fosiliaj brulaĵoj. Se ĉe la pintkunveno en Bruselo, la Eŭropa Unio apogos renovigeblan energion kaj energiŝparadon, tio estos venko por ĉiuj, kaj ĝi alportos laborpostenojn, novajn teknologiojn kaj donos respondon al la urĝa temo de klimata ŝanĝo”, – diris Taro Connolly el Greenpeace.

La neregistara organizaĵo volas, ke eŭropaj politikistoj apogu klarajn celojn por la EU: 45% de la energio devas esti renovigebla, ni devas ankaŭ ŝpari 40% de nia energio-konsumado kaj tranĉi eligojn de karbona dioksido je 55% antaŭ la jaro 2030.

Dafydd ab Iago


Skotlando: Ĉu reen en la skatolon?

Skotlando

La 18an de septembro Skotlando voĉdonis kontraŭ sendependiĝo, post du jaroj da debatoj kaj kampanjado. Kampanjo notinda ne nur pro sia longeco, sed ankaŭ pro absoluta manko de perforto – sekvinda modelo de ŝajne civilizita interkonsento inter imperia centro kaj periferia parto. La batalo en la amasmedioj estis nek justa nek sobra, ĉar ĉiuj gazetoj krom unu ĉiusemajna favoris NEon al sendependiĝo, kaj laŭ kalkuloj de prof. John Robertson de la Universitato de Okcidenta Skotlando, televidprezentoj prezentis la NE-flankon favore je 50% pli ofte ol la JES-flankon. Sed la skotoj devis nur fari krucon sur papero en bela fruaŭtuna tago, ne batali dum jardekoj en gerila milito, nek fronti tankojn en la neĝo. Kio okazis?

La plej favorata konstitucia ebleco ĉe la komenco de la kampanjo estis nek sendependiĝo, nek la efektiva stato, sed kompromiso, “maksimuma malcentraligo”, malgraŭ tio ke ekde 2007 en la skotlanda parlamento regas la porsendependeca Skota Nacia Partio (SNP), unue kiel minoritata registaro, kaj ekde 2011 majoritate. Kial? Kvankam la Laborista Partio dominis la politikon en Skotlando post la dua mondmilito, la aŭreolo laŭgrade paliĝis. Malkiel en la brita sistemo, kie la balotdistriktoj elektas nur unu deputiton, por la skotlanda parlamento ĉiu povis voĉdoni por sia prefero, ne nepre por la Laborista Partio por malhelpi venkon de la konservativuloj, malamataj pro la detruo de industrio en Skotlando dum la Thatcher-periodo. Aldone, SNP moviĝis pli kaj pli maldekstren por okupi la terenon, kiun forlasis la Laborista Partio.

En 2011 SNP venis al potenco pere de voĉdonantoj ankoraŭ ne pretaj por sendependeco. Ĉiu surpriziĝis pri la amplekso de la venko. Eĉ SNP. Sed en ilia manifesto estis promeso, ke okazos referendumo pri sendependeco. La unuaj opinisondoj indikis, ke NE al sendependiĝo estis duoble pli favorata ol JES. Dum la kampanjo la nombroj malrapide supreniris por JES, kaj subeniris por NE. Estis trafa diferenco inter la du kampanjoj. La JES-kampanjo havis amasojn da entuziasmaj volontuloj kiuj laboris senlace en laboristaj kvartaloj, kun improvizitaj kunvenoj surstrate, kun persona kontakto, dum la NE-kampanjo estis desuprisma, kie ĉio rotaciis ĉirkaŭ la ĉefoj, kiuj parolis en televido, en kunvenoj de zorge elektitaj partianoj, kaj ofte kun pagita helpo por disvastigi flugfoliojn.

Fine de la kampanjo, se oni nombrus la afiŝojn en la fenestroj, glumarkojn sur la aŭtoj, butonojn ĉe la vestoj, kaj mesaĝojn per sociaj retoj, JES jam gajnis. NE estis apenaŭ videbla. Laŭgrade la subtenantoj de “maksimuma malcentraligo” transiris al JES. Du semajnojn antaŭ la baloto, opinisondo unuafoje antaŭdiris venkon por JES. Paniko ĉe la NE-flanko. Ili pensis, ke ili devis nur gurdi la timojn, la dubojn, la minacojn, ĉio majstre koregrafita, ĉar la brita reganta klaso havas sperton de jarcentoj pri batalado kontraŭ sennombraj sendependismaj movadoj. Ili pentris bildon de Skotlando, kiu devos starigi propran valuton, estos eksigita el la Eŭropa Unio, kaj ĉiuj imageblaj malbonoj. Kampanjantoj por NE eĉ laŭdire telefonis al pensiuloj kaj diris al ili, ke se ili voĉdonos por JES, ili tuj ĉesos ricevi la pension, aŭ eĉ ke post sendependiĝo la rusoj invados aŭ venos inundo de enmigrantoj. Sed por pli multaj homoj eĉ tia timiga retoriko ne plu funkciis.

La brita ŝtato ja havis atuton en la maniko. Naŭ tagojn antaŭ la baloto subite aperis interkonsento inter la tri ĉefaj britaj partioj. La detaloj estis iomete svagaj, sed la impreso kiun ĝi donis, estis, ke ili pretas je maksimuma malcentraligo, tio estas, la opcio kiun la brita registaro rifuzis meti sur la balotilon kiel la trian eblecon, kiam la skotlanda registaro diskutis kun ĝi permeson por okazigi la referendumon. Temis eĉ ne pri ordinara “promeso”, sed la religia termino “voto”. La ruzo sukcesis. En la balota tago mem, sufiĉe da homoj ŝanĝis la opinion por garantii la venkon por NE, kaj la fina rezulto estis 45% por JES, 55% por NE. En la rezulto, estis tamen du notindaĵoj: plimulto de homoj aĝaj malpli ol 55 jaroj ja voĉdonis jese, kaj laboristaj regionoj Glasgovo kaj Dundee kaj apude estis same favoraj. La kampanja metodo de la JES-flanko ja efikis, sed evidente ne konvinkis ĉiun.

Kio nun? Ĉu ĉio finita, kaj oni revenu post pliaj 300 jaroj? Apenaŭ. Eĉ ne pasis, dum mi skribas ĉi tiujn liniojn, kvar semajnoj post la referendumo, sed ŝajnas, ke ni jam estas kvazaŭ en alia epoko. La skotlanda ĉefministro Salmond, fokuso de la malam-kampanjo direktita persone kontraŭ li de la NE-partioj, tute neatendite demisiis, kvazaŭ por transdoni la torĉon al la junularo. En sia demisia parolado, li tributis la “energian aktivismon de la dekmiloj da homoj, kiuj … rifuzos humile retiri sin reen en la ombrojn de politiko”.

Efektive, precize tio okazas. Post la referendumo SNP kaj ĝiaj malpli grandaj aliancanoj (Skota Verda Partio kaj Skota Socialista Partio) kvarobligis sian membronombron. La Skota Nacia Partio nun rangas kiel la tria en la tuta Britio laŭ la membronombro – ne malbona atingo por partio aktiva nur en Skotlando, kie loĝas 8,4% de la loĝantaro de Britio. De la brita Laborista Partio en Skotlando restas kompare nur ŝelo, kaj ĝiaj eksmembroj havas planojn lanĉi novan porsendependecan Laboristan Partion por skotlanda baloto en 2016. Iuj, eĉ parlamentanoj de SNP, priparolas kreon de Skotlanda Alianco por la venontjara tutbritia baloto. Ĉiun semajnfinon okazas kunvenoj kaj manifestacioj por sendependeco kun dekmiloj da partoprenantoj surstrate. Multaj homoj parolas pri la ebleco de mandato por unuflanka deklaro de sendependiĝo, se la “voto” de la britaj partioj ne baldaŭ plenumiĝos.

Ĉu la imperio sukcesis remeti Skotlandon en sian skatolon? Tute ne.

Ed Robertson

Legu ankaŭ la ampleksan eseon Kio okazas en Skotlando? de la sama aŭtoro, kiu aperis en januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).


Libroeldonado sen mitoj. Ne nur en Esperanto

Vilmos Benczik

Vilmos Benczik estis la unua alilanda esperantisto, kiu post la Dua Mondmilito oficiale vizitis Uralon.
Kadre de la 6a Dekado de Esperanto (Permo kaj Jekaterinburgo, 1989) li rakontis, interalie, pri la eldonado de HEA.

Dum 1976-90 Hungara Esperanto-Asocio (HEA) eldonis 138 librojn en/pri Esperanto. Vilmos Benczik, kiu tiutempe prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia Ondo rakontis pri la problemoj kaj solvoj de la eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio. Ĉi-foje ni aperigas la duan, finan parton de lia artikolo.

Danke al la daŭra moliĝo de la diktaturo ekde 1986 HEA povis aperigi ankaŭ hungarlingvajn librojn sen rekta konekso kun Esperanto. La hungarlingvan eldonadon motivis antaŭ ĉio la deziro rikolti monan profiton, sed ankaŭ la popularigo de Esperanto. La spektro de la eldonitaj libroj estis sufiĉe bunta: troviĝis inter ili libroj kulture valoraj, kaj libroj sen specifa valoro, kiuj nur volis okupi efektivan aŭ supozatan breĉon en la libromerkato. Tamen ankaŭ tiuj lastaj portis utilon al la Esperanto ne nur per la rikoltita monprofito (tre signifa), sed ankaŭ per tio, ke ĉiu libro enhavis informojn pri Esperanto, kelkaj el ili apendice eĉ koncizan gramatikon kaj vortaron.

Tute specifa inter tiuj libroj estis Szerelmi kultúránk – Kulturo de la amo. Ĝi estis ilustrita libro pri seksaj teknikoj (sepdeko da korpaj pozicioj) – la unua tiaspeca libro en Hungario. Post kvardek jaroj de socialisma prudeco tiu libro havis enorman debiton – el 296 miloj da presitaj ekzempleroj dum kelkaj monatoj estis forvenditaj 286 miloj! La libro estis dulingva (la libroservo de UEA ĝis nun vendas ĝin), sekve pli ol duonmiliono (ja tiajn librojn oni kutime studas ne sola…) da hungaroj havis en sia litĉambro esperantlingvan libron…

Kulturo de amo

Alia specifeco estis la libraro de István Nemere. Nemere tiutempe estis sendube la plej populara aŭtoro en Hungario – ŝtataj eldonejoj per la aperigo de liaj hungarlingvaj verkoj atingis enormajn enspezojn. Nemere mem sugestis, ke HEA aperigu ankaŭ liajn hungarlingvajn verkojn (liaj libroj en Esperanto jam de pluraj jaroj aperis ĉe HEA), kaj gajnu monon per ili ne la ŝtato, sed la Esperanto-movado. Lia libraro dividiĝis inter du specoj. La unua speco estis hungaraj versioj de liaj popularaj romanoj, el kiuj kelkaj pli frue jam eldoniĝis esperantlingve. La duan specon konsistigis libroj kun longaj artikoloj pri esoteraj temoj kaj historiaj misteroj – pri tiaj temoj la publiko soifegis, ĉar la socialisma kulturpolitiko pli frue plene malpermesis la aperon de tiaspecaj libroj.

Nemere ĉiupaŝe demonstris sian esperantistecon, al liaj libroj ĉiam estis aldonitaj diversspecaj apendicoj, en kiuj li alvokis siajn legantojn lerni Esperanton – liaj vortoj atingis centmilojn da homoj, kaj tiamaniere li multege (verŝajne pli ol iu ajn persono dum la historio de la hungara Esperanto-movado) kontribuis al la popularigo de Esperanto.

Plian specifan – mi eĉ povus diri: kuriozan – koloron prezentis Ortografia ekzercolibro. Ĝi estis tre bone konstruita ampleksa libro, kiun ŝtata eldonejo de lernolibroj rifuzis aperigi. Mi konstatis la metodikajn valorojn de la libro, kaj decidis aperigi ĝin. La libro rikoltis merititan sukceson, kaj malgraŭ la de tiam forpasinta kvarona jarcento ĝi ankaŭ nun estas la plej vaste uzata tiaspeca libro en Hungario. Tiam la fakto, ke la grava plimulto de la hungaraj mezlernejoj uzis por la instruado de la hungara ortografio libron eldonitan de la asocio de esperantistoj, kvazaŭ subkonscie instigis la publikon rekoni la seriozecon kaj lingvan egalrajtecon de Esperanto.

La hungarlingvaj libroj eldonitaj de HEA tiutempe troviĝis en la oferto de ĉiuj hungaraj librovendejoj. Krome la libroservo de HEA plenumis ankaŭ vaste poŝtajn mendojn – nur dum la jaro 1989 estis senditaj al la mendintoj iomete pli ol 70 mil poŝtaj pakaĵoj – t. e. ĉirkaŭ 200 pakaĵoj ĉiutage.

Inter 1986 kaj 1990 aperis 35-40 hungarlingvaj libroj. Pri ili fidindaj ciferoj disponeblas nur koncerne la periodon ĝis januaro 1990. Dum ĉi tiu periodo:

  • aperis 30 titoloj;
  • la suma eldonkvanto de tiuj estis 1 924 000 ekzempleroj;
  • el tiu eldonkvanto ĝis tiam estis venditaj 1 589 000 ekzempleroj;
  • el tiu eldonkvanto (pro nevendebleco) estis fordonacitaj 16 000 ekzempleroj;
  • el tiu eldonkvanto (pro nevendebleco) estis forigitaj el la stoko 84 000 ekzempleroj (tiuj ekzempleroj estis fatrasitaj);
  • la restinta stoko en januaro 1990 estis: 235 000 ekzempleroj.

Kaj jen, ni venis al la fino de tiu ĉi raporto – mi nur esperas, ke ne estis tute superflue verki ĝin.

Vilmos Benczik

Legu ankaŭ la unuan artikolon de Vilmos Benczik pri eldonado en Hungario.


Nia trezoro

André Martinet

Martinet

En Francio la okupiĝo pri la problemo de t. n. “internacia helplingvo” (langue internationale auxiliaire) aŭ “artefarita lingvo” (langue artificielle) – en interlingvistiko ni ĉefe parolas pri “internacia planlingvo” – havas longan tradicion kaj reiras ĝis la tempo de René Descartes (1596-1650). Francaj intelektuloj ludis aparte gravan rolon dum la unuaj jardekoj de Esperanto. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en la franca urbo Boulogne-sur-Mer (1905). Do ne estas mirige, ke en francaj lingvistikaj rondoj oni ne povis ignori la planlingvan problemon kaj ties realiĝon en Esperanto. Al la francaj lingvistoj, kiuj apogis la ideon pri universala lingvo kaj pri Esperanto aparte – i. a. Michel Bréal (1832-1915) kaj Antoine Meillet (1866-1936) – apartenas André Martinet (1908-1999), unu el la internacie plej gravaj lingvosciencistoj de la 20a jarcento.

Martinet, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la moderna lingvistika strukturismo, adeptis kaj pluevoluigis la strukturisman teorion de Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj de la Praga Skolo de Lingvistiko. Li vaste konatigis la “funkcian strukturismon” (structuralisme fonctionnel). Por disvastigi ĝin en 1974 fondiĝis “Sociètè internationale de linguistique fonctionelle” (SILF), kies sekretario en 1978 por kelkaj jaroj fariĝis la franca esperantisto François Lo Jacomo (1954–), kiu ĉe Martinet en 1981 defendis esperantologian disertacion (Liberté ou autorité dans l'évolution de l'Espéranto).

André Martinet elstaras pro kelkaj fundamentaj verkoj, tradukitaj en kelkajn lingvojn (i. a. Économie des changements phonétiques, 1955; Éléments de linguistique générale, 1960; La linguistique synchronique, 1965; Syntaxe générale, 1985).

Li havis gravajn sciencajn postenojn i. a. en francaj (Sorbonne, Parizo) kaj usonaj (Colombia, Harvard kaj Yale) universitatoj. En siaj rememoroj (Mémoires d'un linguiste. Vivre les langues, 1993) li mencias sian laboron por internacia planlingvo. Jam ekde 1934 li havis kontakton kun la dana anglisto kaj interlingvisto Otto Jespersen (1860-1943), kiu unue estis idisto kaj poste la aŭtoro de la projekto Novial (1928). Eble Jespersen stimulis lian intereson pri planlingvoj. En 1937 en Reims kiel gimnazia instruisto Martinet faris sian unuan prelegon pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj.

Aparte grava estis lia restado en Usono ekde 1946, kie li kiel lingvistika direktoro gvidis la laboron de International Auxiliary Language Asociation (IALA), kiu tiam – kontraŭ sia origina programo – klopodis ellabori novan planlingvon surbaze de naturalismaj principoj. Ĝi aperis en 1951 sub la nomo Interlingua. Kelkaj gravaj usonaj lingvistoj, influitaj de IALA, sin esprimis pozitive pri la lingvistika valoro de “internaciaj artefaritaj lingvoj” (i. a. Edward Sapir, Leonard Bloomfield, Franz Boas, John L. Gerig, George Philip Krapp). En 1949, pro malkonsentoj kun la fina ĉefa aŭtoro de Interlingua, la german-usona romanisto Alexander G. F. Gode-von Aesch (1906-1970), Martinet rezignis pri la posteno.

En la revuo Word (1946, №2) aperis lia unua ampleksa baza interlingvistika studo La linguistique et les langues artificielles, en kiu li energie argumentas por la lingvistika valoro de planlingvoj, kritikas la tro oftan ignoron flanke de la profesia lingvistaro kaj mire konstatas la laboron de nelingvistoj ĉi-kampe. Li plue skizas la historion de la klopodoj konstrui tian lingvon, diskutas la problemon de internacieco de ties dezirinda radikaro kaj pledas por la agado de IALA. Laŭ la spirito de tiu ĉi studo en la 6a Internacia Kongreso de Lingvistoj (Parizo, 1949) Martinet prezentis unu el la ĉefaj raportoj, kiu vekis viglan diskuton kaj kontribuis inter lingvistoj al pli vasta kompreno pri la graveco de la temo.

Tio estis la dua fojo, ke dum tiu ĉi lingvista kongresaro oni serioze parolis pri planlingvoj. La samon siatempe estis farinta Otto Jespersen en la 2a kongreso (Ĝenevo, 1931) La trian fojon dum Internacia Kongreso de Lingvistoj oni aŭdis pri interlingvistikaj temoj nur en 1987 kadre de la 14a en (orienta) Berlino (ronda tablo №13 “Interlinguistics/ planned languages” kun naŭ prelegoj, krome kun tri pliaj en aliaj sekcioj).

Post la pariza kongreso la franca lingvisto kelkfoje sin esprimis pri interlingvistikaj temoj.

Post la apero de Interlingua li recenzis ĝian vortaron kaj gramatikon (Word, 1952, №2). Li ne estis kontenta pri la produkto de IALA, finredaktita de Gode, kaj li kritikis la tro etimologie konceptitan romanecon de la lingvo, kiu ne estis pli praktika ol Esperanto. Aliloke li menciis sian preferon por la pli regula Occidental-Interlingue de Edgar de Wahl (1867-1948) kaj sian unuan kontakton kun Ido. En prefaco al antologio, redaktita de Klaus Schubert (Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages, 1989) kaj kadre de aranĝo en la domo de Unesko (1986) li ripetis sian pozitivan sintenon pri planlingvoj. Kvankam li neniam dubis pri la praktika funkciado kaj principa utileco de tiaj lingvoj, aparte pri Esperanto, li dubis pri la eblo mondvaste akceptigi internacian konstruitan helplingvon.

Verŝajne la plej gravan, lastan kaj detalan kontribuon pri siaj interlingvistikaj opinioj André Martinet faris en sia ampleksa intervjuo de 1987, kiun mi proponas detale relegi (Martinet 1991; Lo Jacomo/Blanke 1993). Tie li esprimas lingvopolitikajn ideojn, proksimajn al tiuj de UEA, kaj klare akceptas la pozitivan realecon de Esperanto kaj entute la lingvistikan valoron de la okupiĝo pri planlingvoj.

Detlev Blanke

Bibliografio

Johannes Klare (2013): “André Martinet (1908-1999). An outstanding linguist and interlinguist of the twentieth century.” Language Problems & Language Planning (Amsterdam) 36, 3:273-293.

André Martinet (1991): “Sur quelques questions d'interlinguistique. Une interview de François Lo Jacomo et Detlev Blanke.” Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung (Berlin) 44, 6:675-687 (kun 30 notoj de D. Blanke).

François Lo Jacomo/Detlev Blanke (1993): Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko. Intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet. (Enkonduko de F. Lo Jacomo, notoj de D. Blanke; el la franca trad. Michel Duc Goninaz). Esperanto-Dokumentoj 31E, Rotterdam: UEA, 19 p.


Homoj kiuj ne postlasas spurojn

Patrick Modiano, nobelpremiito pri literaturo en 2014

Modiano

En 2013 la sveda verkisto Martin Olczak murdigis en sia Dan-Browneca romano La Akademiaj Murdoj la konstantan sekretarion kaj la ceterajn anojn de la sveda akademio. La motivo? Justeco, ĉar August Strindberg neniam ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

Ĉu do estas justa, ke la eternaj favoratoj – Murakami, Roth, Kadare kaj aliaj – verŝajne neniam ricevos ĉi tiun premion? Almenaŭ estas indiko, ke la svedaj akademianoj ankoraŭ kapablas surprizi nin. Ja multaj estas vokitaj, sed nur malmultaj elektitaj. Patrick Modiano, naskiĝinta la 30an de julio 1945 en Boulogne-Billancourt, proksime de Parizo, eble ne estis evidenta kandidato, ĉar nur en sia hejmlando oni rigardas lin kiel jam klasikan verkiston. Verkisto, kies verkoj haveblas en trideko da lingvoj, sed kiu ne estas vaste legata… Tamen li estas verkisto, kiu ja meritas tiun premion.

Ni sendube bezonas la “arton de memoro por elvoki la plej nekompreneblajn homajn destinojn dum la tempo de la okupacio”, ĉar tio estas la motivo de la Sveda Akademio. Memori, jes, speciale en la tempo, kiam kontraŭjudismo denove fariĝas alloga ideologio – sed ankaŭ admoni, ĉar ni ankoraŭ vivas en la tempo de etnocido, kaj nuntempe ni eĉ spektas ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno, rekte en la televidilo.

La estinteco do ĵetas longajn ombrojn en la verkoj de Modiano. La personoj en liaj romanoj portas en si nesolvitajn konfliktojn. Parte membiografiaj estas liaj klopodoj trovi la propran identecon, kio ankaŭ estas la problemo de Raphaël Schlemilovitch, la heroo de Placo de la Stelo (1968), kiu ne nur referencas al la nuntempa Placo de Gaulle en Parizo, sed ankaŭ signas la lokon, kie la judoj devis porti la stelon de Davido – super la koro.

Duba identeco estas ankaŭ marko en la biografio de Modiano. Li ne konis sian patron, kiu estis judo el Aleksandrio, sed naskiĝis en Tesaloniko. Li havis hispanan pasporton kaj malaperis post la naskiĝo de Modiano. La patrino estis flandra aktorino. La gepatroj forestis, kaj la geavoj edukis la infanojn en la flandra lingvo. Modiano uzis la spertojn de sia juneco en Familia libreto (1977), Genealogia arbo kaj Unu genealogia arbo (2005). Similajn motivojn ni povas trovi en aliaj verkoj, ekzemple La bulvardoj de la Antaŭurbo (1972). En tiu romano juna judo Serge Alexandre serĉas sian patron, samtempe temas, laŭ la vortoj de David Coward, ankaŭ pri la serĉado de perditaj valoroj, aŭtoritato kaj moralo. Pro la ĉiama reveno de la samaj temoj, daŭra greftado de estinteco al estanteco, iuj kritikistoj en la 1980aj trovis liajn malmultajn literaturajn kostumojn iom trivitaj. La plejmulto tamen opinias, ke Modiano lingve kaj stile ĉiam renoviĝas kaj maturiĝas.

En Dora Bruder (1997) Modiano kombinis literaturan imagokapablon kun historia esplorado, kiam li rekonis la vivon de juda knabino, kiu malaperis en 1941 kaj pereis en Auŝvico en 1942. En tiu libro miksiĝis la lokoj, kie estis Dora Bruder kun liaj propraj memoroj kaj impresoj.

Aliloke Modiano citis vortojn de la poeto René Char kiel moton por sia propra verkado: “Vivi signifas obstine spuri memorojn”. Tiel la personoj de Modiano vivas, laŭ Jack Kolbert, en etoso de amnezio, necerteco, mistero, fremdiĝo, senradikeco – ĉio kontribuas al la unika magia poezia prozo de Patrick Modiano.

Wolfgang Kirschstein


De Konstantinopolo al Ĝenevo: muziko, libroj kaj steloj

Stakian, Ardachès. De la aflikto ĝis la steloj: Memoraĵoj 1913-1986 / Tradukis el la franca André Cherpillod. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2013. – 125 p., il.

Stakian

… li disvolvis ian formon de saĝeco, je la plej alta senco de tiu vorto”, – tiel karakterizas sian patron la fratinoj Annette kaj Armène Stakian. Ardachès, armena knabo, naskiĝinta en la ŝtorma epoko apud Konstantinopolo, travivis la sorton de sia popolo, inkluzive de deportado kaj elmigrado. Tiu saĝeco ebligis al li en siaj memoraĵoj ne droni en plendado aŭ akuzado, kaj helpis vidi la historian perspektivon de la eventoj. Amaras liaj vortoj pri la genocido de la armena popolo en 1915, kiu estis la unua, sed ne lasta genocido en la 20a jarcento.

Estas bonŝanco por ni, legantoj, kaj por la venontaj generacioj, ke troviĝas proksimuloj, kiuj instigas al registrado de rememoroj, kiuj per personeca vido de ĉiutagaĵoj, ebligas trasenti la iaman vivon. Epizodoj pri kunaj ludoj kun turkaj infanoj, pri la blanka kaprino, plej ŝatata ludamiko, pri la plej juna kaj petolema familiano Diruhi alternas kun priskribo de la civila milito inter la Kemalistoj kaj Junaj Turkoj.

Kaj jen ĉeestas pitoreska priskribo de la orienta urbo Afion-Karahisar kun ĝia bazaro, kie “ĉiu metiistaro havis sian propran straton: la ŝuistoj, kiuj frapadis la ledon de mateno ĝis vespero; la kombistoj kaj razistoj, kies strato bonodoris per ĉiuj ebriigaj parfumoj de Oriento… Estis ankaŭ fama strato de la kaforostistoj; rostita kaj muelita tre fajne, tiu kafo disvastigis en la tutan straton plej delican kaj ebriigan odoron.”

Antaŭ ni aperas la tuta familio. La inteligenta kaj milda patro ne kapablis postuli adekvatan kompenson pro sia laboro. La belega patrino el riĉa deveno suferis tragikan vivon, restinte vidvino ankoraŭ juna kun kvar infanoj prizorgendaj. La gefratoj, kiuj devis dise esti en orfejoj, ĝis la patrino sukcesis migri kun ĉiuj infanoj al Svislando en 1922.

Ardachès Stakian por ĉiam konservis dankosenton al la svisaj protestantaj pastroj, kiuj prizorgis la armenajn rifuĝintojn, kiuj ricevis la eblecon lerni, poste akiri profesion kaj aranĝi sian vivon. Ardachès renkontas Esperanton kaj danke al ĝi sian edzinon Madeleine Vuille. Plurajn paĝojn plenigas tenera kaj ama rilato al sia nova familio, la edzino kaj la filinetoj. Kaj por fini tiun bildon mi faru lastan citon el la vortoj de liaj filinoj: “Vidi lin komforte sidanta en fotelo kun bona libro, jen kio donis al ni bildon de lia feliĉo…”

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la plenan liston.

Jarlibro 2014 / Redaktis Francisco L. Veuthey; Antaŭparolo de Mark Fettes. – Rotterdam: UEA, 2014. – 270 p., il. – [Donaco de Halina Gorecka].

Lewanderska-Quednau, Alicja. Sileziaj popolaj kutimoj kaj ritoj, moroj, kredoj. – Toruń: Flamo, 2012. – 32 p., il.; 30 ekz. – [Donaco de Alicja Lewanderska-Quednau].

Lukjanenko, Sergej Vasiljeviĉ. Knabo kaj mallumo: Fikcia romano / Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn, Zoja Kaĉalova, Svetlana Smetanina. – M.: Impeto, 2011. – 256 p.; 400 ekz. – [Aĉeto].

Stakian, Ardachès. De la aflikto ĝis la steloj: Memoraĵoj 1913-1986 / Tradukis el la franca André Cherpillod. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2013. – 125 p., il. – [Recenzo-ekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Aktuala. 2014/5;
Dia regno. 2014/4;
Esperanta Finnlando. 2014/4;
Esperanto. 2014/9;
Informilo por Interlingvistoj. 2014/3;
Israela Esperantisto. 2012/156-157, 2013/158-159;
Kontakto. 2014/4;
La Brita Esperantisto. 2014/977;
La KancerKliniko. 2014/151;
La Lanterno Azia. 2014/8-9;
La Ondo de Esperanto. 2014/10;
La Revuo Orienta. 2014/8-9;
Monato. 2014/8-9;
Pola Esperantisto. 2014/3;
Tempo. 2014/1-2.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2014, №11 (241)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2014:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 22 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 690 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (4000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (2400 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1400 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (800 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 20 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2014.