La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2015. №11 (253)

Birstonas

Sur la kovropaĝo de la novembra Ondo estas unu el la fotoj de Antanas Grincevičius, kiujn li faris komence de oktobro en Birštonas, kie en la sekva jaro okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Legu pli pri la urbo en la artikolo de Vytautas Šilas, kaj eble vi havos plian motivon aliĝi al BET-52.


ENHAVO

KALENDARO

TEMO

EVENTOJ

  • Francesco Maurelli. TEJO sukcesas internacie
  • Mortodato de Zamenhof ĉe Unesko
  • La Centra Oficejo invitas
  • Aleksander Korĵenkov. Esperanto rapide kuros sur reloj
  • Ewa Siurawska. “Torento” alvokas
  • Stefan MacGill. Ukrainio ricevas atenton de UEA
  • Pavla Dvořáková. “Kun Esperanto ĉikaŭ la mondo”
  • Carlos Maria. Esperanto kaj Rotaria movado
  • Paŭlo kaj Rosto. Esperanto-Lernejo en kastelo
  • Vanja Radovanović. MKR: Ĉi-jare ĉe Adriatiko
  • Spomenka Štimec. Kroatio: Literaturistoj renkontiĝis
  • Peter Zilvar, Zsófia Kóródy. TORPEDo: por efika instruado
  • Margarita Želve. Aŭtunaj tagoj de EAF en Lahti
  • Genovaitė Liepinia. Romkatolika kunveno en Litovio
  • Kompili Esperantan bibliografion
  • Koncize (10 informoj)

TRIBUNO

CIVILIZO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Kvizo pri plumnomoj
  • Ho, tiuj infanoj: Anekdotoj
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
  • Fotoraportoj (Jadwiga Greger/Ewa Siurawska, Mario Amadei, Ralf Glomp/Jürgen Wulf)
  • Kolofono

Novembro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

novembro

1. Antaŭ 1650 jaroj (365) alemanaj trupoj transiris Rejnon kaj invadis Gaŭlujon.

2. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Georgo Buleo (George Boole, 1815-64), angla matematikisto kaj filozofo, unu el la fondintoj de matematika logiko.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Shahrukh Khan (1965-), barata aktoro kaj filmproduktanto, nomata “Reĝo de Bollywood”.

Antaŭ 50 jaroj la usona kvakero Norman Morrison (1933-65) bruligis sin ĉe Pentagono proteste kontraŭ la usona milito en Vjetnamio.

4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.

Moskvo

5. Antaŭ 400 jaroj naskiĝis Ibrahim I (1615-48), otomana sultano (1640-48).

7. Antaŭ 350 jaroj (1665) estis fondita The London Gazette (dum tri unuaj monatoj The Oxford Gazette), la plej malnova inter la seninterrompe aperantaj ĵurnaloj.

Chamberlain

9. Antaŭ 75 jaroj mortis Arthur Neville Chamberlain (1869-1940), brita konservativa politikisto, ĉefministro de Britio (1937-40), unu el la iniciatintoj de la Munĥena Interkonsento (1938).

11. Antaŭ 25 jaroj mortis Jannis Ritsos (1909-90), greka verkisto kaj politikisto, aktivulo de la kontraŭfaŝista rezistado dum la 2a mondmilito.

12. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis hungaria judino Lily Kronberger (1890-1974), kvarfoja mondĉampiono pri arta sketado (1908-11).

14. Antaŭ 1450 jaroj mortis Justiniano la Granda (483-565), imperiestro de (Orienta) Romia Imperio (527-65).

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Claude Monet (1840-1926), franca pentristo, unu el la fondintoj de impresionismo.

Monet

Antaŭ 75 jaroj (1940) germania aerarmeo grave damaĝis la anglan urbon Coventry;

Antaŭ 75 jaroj finiĝis vizito de la sovetunia ĉefministro Vjaĉeslav Molotov en Berlino – USSR rifuzis subteni la Triregnan Pakton de Germanio, Italio kaj Japanio.

16. Internacia tago de toleremo.

Antaŭ 75 jaroj (1940) en Varsovio estis establita geto kun pli ol 440 mil judoj.

Antaŭ 50 jaroj (1965) en USSR estis lanĉita “Venera-3”, la unua Tera kosmoŝipo atinginta alian planedon.

17. Internacia studenta tago.

Möbius

Antaŭ 225 jaroj naskiĝis August Ferdinand Möbius (1790-1868), germana matematikisto kaj astronomo, demonstrinta ekziston de unuranda surfaco (la rubando de Möbius).

19. Antaŭ 825 jaroj (1190) en Sirio estis fondita hospitalo kaj ties gardistaro, poste transformiĝinta al Teŭtona Ordeno de S-ta Maria en Jerusalemo, kiu en la 13a jc fondis kruckavaliran ŝtaton en Prusujo.

Antaŭ 50 jaroj (1965) laŭ iniciato de USSR la Ĝenerala Asembleo de UN rezoluciis pri nedisvastigo de nukleaj armiloj.

20. Antaŭ 75 jaroj (1940) Hungario aliĝis al la Triregna Pakto.

Antaŭ 50 jaroj mortis Emil Pfeffer (1891-1965), aŭstria-hungaria judo, juristo kaj esperantisto, aŭtoro de la lernolibra serio “Tagblatt-Biblioteko”, tradukanto kaj redaktoro, en 1938 migrinta al Urugvajo.

de Gaulle

22. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Charles de Gaulle (1890-1970), franca generalo kaj politikisto, antifaŝisto, gvidanto de Libera Francio (1940-43), ĉefo de la provizora registaro de Francio (1944-46), fondinto kaj la unua prezidanto de la Kvina Respubliko (1959-69).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Björk Guðmundsdóttir (1965-), populara islanda kantistino.

23. Antaŭ 75 jaroj (1940) Rumanio aliĝis al la Triregna Pakto.

24. Antaŭ 75 jaroj (1940) Slovakio aliĝis al la Triregna Pakto.

25. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Augusto José Ramón Pinochet Ugarte (1915-2006), ĉilia generalo, kiu dum 1973-90 regis Ĉilion post puĉo kontraŭ la registaro de Salvador Allende.

26. Antaŭ 50 jaroj (1965) Francio lanĉis sian unuan sateliton “Asterix”.

Bruce Lee

27. Antaŭ 75 jaroj en Sanfrancisko naskiĝis Bruce Lee (Lee Jun Fan, 1940-73), aktoro kaj luktartisto.

Antaŭ 75 jaroj anoj de la Legia Movado mortigis la rumanian verkiston kaj eksĉefministron Nicolae Iorga (1871-1940)

28. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Konstantin Simonov (1915-79), rusa sovetunia verkisto kaj sociaganto.

 


arkonesSe septembro, Arkones

Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando.

Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed kaj arta, kaj konfronta. Malgraŭ la nomo, ne temas pri konkurso de artaĵoj. Koncertoj, teatraĵoj, filmoj, libraj kaj aliaj prezentoj – kvankam grava parto de la programo – estas akompanataj de ne malpli gravaj prelegoj kaj diskutoj, inkluzive de la podiaj, kiuj ne estas oftaj en Esperantujo: pri seksismo, finvenkismo-raŭmismo, pollanda Esperanto-movado ktp. Ĉi-jare granda debato mankis, kion mi notas kun bedaŭro.

Pollando praktike ne havas landan Esperanto-kongreson. De tempo al tempo okazas aranĝo sub tiu ŝildo, sed neniel ĝi povas konkurenci kun Arkones, kiu estas regula kaj certa. Aldone, neniu alia renkontiĝo en Pollando havas tiom abundan kaj interesan programon. Natura sekvo estas, ke ne mankas al ĝi publiko – ĉiujare ĉ. ducent partoprenantoj, kiuj apud prezentado kaj ĝuado de artaĵoj kaj mal-, movadumas, societumas, amindumas… Ĉi-jare venis 160 personoj – iom malpli ol kutime, sed tio neniel igis la aranĝon malpli alloga.

Foto:Joanna Filipowicz-Choroszucha

Inter la partoprenantoj estas ĉiam dudeko da kursanoj kaj instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj gvidataj de prof. Ilona Koutny ĉe la universitato Adam Mickiewicz. Mem studinte tie, mi memoras, kiom ripoziga estas la semajnfina Arkones post la tagoj plenaj de lecionoj kaj ekzamenoj. Por kelkaj tio ne sufiĉas – ili kontribuas al la programo, foje per prelegoj ligitaj kun la studoj. Tiel faris prof Věra Barandovská-Frank, kiu atentokapte rakontis pri slaviconlangs, projektoj pri slavaj interlingvoj.

Małgosia Komarnicka prezentis la solspektaklon Ursula. La krio de infano kontraŭ militoj de Roman Dobrzyñski. Temas pri tre emocia, aŭtenta historio de germana esperantistino, prezentita jam en la 100a Universala Kongrso. Tie ĝi ĝuis tiom grandan interesiĝon, ke la antaŭplanitaj du prezentoj ne sufiĉis kaj la kongresanoj elpremis organizon de la tria. Same en Poznano, la ĉefsalono Spegulejo estis plenplena. Simile vastan publikon allogis ankaŭ Ĵomart kaj Nataŝa, kaj Sepa kaj Asorti. István Ertl brave ĵonglis vortojn en “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”. Inter la tradiciaj nepraĵoj mi notas la sabatan Mielvesperon (kuntrinkado de medo) kaj surrealisman prezenton de Jarlo Martelmonto el Svedio (mi daŭre ne komprenas!).

arkones

[Ĵomart kaj Nataŝa koncertas en la Spegulejo (Foto:Joanna Filipowicz-Choroszucha)]

Arkones estas alloga por libroŝatantoj; tie funkcias la sola Esperanto-libroservo en Pollando kaj okazas prezentoj de novaj libroj, ekzemple la poemaro de W. Szymborska Mi inventas la mondon aŭ la dika Historio de la Esperanta literaturo de C. Minnaja kaj G. Silfer, sed ankaŭ kvinvoluma vortaro de E. Kozyra, Kiel dono de la mano de poznanaj poetoj kaj la reeldonitaj Zamenhofaj Kongresaj paroladoj. Apud tio, prezentoj de Beletra Almanako kaj la galega literaturo, kunlegado de Quo Vadis en la traduko de Lidia Zamenhof kaj aŭtora horo kun Nora Caragea. Por ne forgesi pri la kiosko de Sezonoj, en kiu indas kompletigi librokolekton kaj rekotizi por nia revuo, profitante favorajn prezojn.

Agrable surpriza estis la donaco, kiun ricevis ĉiu partoprenanto: la disko Malsato de espero kun kantoj de Suzana – Zuzanna Kornicka, unu el la ĉiujaraj kunkreantoj de la bona etoso en Arkones. Tiun etoson mi sentis ĉi-jare precipe intense, ĉar mi venis el Nederlando, kie la vetero iom diferencis de la poznana. Kaj nun mi komprenas ke la t. n. “ora pola aŭtuno” kaj Arkones estas nedisigeblaj – se fino de septembro, tiam Poznano!

Paweł Fischer-Kotowski


UAM: Intensa aŭtuna sesio

La tria studsesio de la Interlingvistikaj Studoj okazis la 19-25an de septembro en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) kun dudek partoprenantoj el dek landoj. D-ro Marc Bavant (eksstudento de la Studoj) kaj Ilona Koutny skizis la sintakson de Esperanto, Michael Farris enkondukis la gestudentojn en leksikologion kaj semantikon. Prof. Věra Barandovská-Frank daŭrigis la temon de planlingvoj, kaj István Ertl prelegis pri la tria periodo de la Esperanta literaturo.

Alvenis ankaŭ prof. Melnikov kaj prezentis sian Gvidlibron tra Esperantio, krome prof. Nicolau Dols, kiu gvidis fonetikon antaŭ unu jaro, ĉi-foje prelegis angle en la Lingvistika Instituto de UAM. Post la merkredaj ekzamenoj okazis komuna vespero, tio donis eblecon renkontiĝi kun lokaj esperantistoj kaj aŭskulti Suzanan (Zuzanna Kornicka), kiu festis la eldonon de sia unua disko Malsato de espero.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj


Vide el Bruselo

Eŭropo kaj principoj

Siriaj rifuĝantoj

Unu plian fojon gvidantoj de la landoj de la Eŭropa Unio (EU) renkontiĝis en Bruselo por diskuti la problemon de migrantoj. La 15an de oktobro ili aprobis novan agadplanon, per kiu ili esperas ĉesigi la alfluon de migrantoj al Eŭropo. Ĉi-foje la agadplano enhavas la promeson doni ĉ. tri miliardojn da eŭroj al Turkio por helpi haltigi rifuĝantojn ekster la limoj de EU. EU ankaŭ certigos pli facilan vojaĝadon por turkiaj ŝtatanoj ene de la Ŝengenaj ŝtatoj – Eŭropaj landoj sen internaj limoj. Ankaŭ estos pli da mono kaj homoj por la limprotekta agentejo Frontex.

La agadplano ne estas neta, kaj atendos ĝin malfacilegaj diskutoj en decembro, interalie, pro tio, ke EU nun parolas pri pli energia negocado de la Turkia membreco en EU. Sed en la plano ne estas rekta promeso, ke Turkio povos aliĝi al EU.

Kompreneble, la premo reagi al la migranto-alfluo estas granda por la Eŭropaj ĉefoj. Oni supozas, ke ĉi-jare preskaŭ 600 mil migrantoj atingis la Eŭropan Union. Kvankam 70% el ili vojaĝas de Turkio al Grekio, oni devas konstati, ke Turkio ĝis nun akceptis jam ĉirkaŭ du milionojn da rifuĝintoj – multe pli ol Eŭropo. Multaj el tiuj, kiuj trovis rifuĝon en Turkio, ne volis resti en ĉi tiu lando kaj daŭrigis sian vojaĝon norden: ĉefe al Aŭstrio, Germanio kaj Svedio. Multaj sirianoj plendas, ke ili estas mistraktataj en Turkio.

La Siria krizo okazas en la tempo, kiam la registaro de Turkio – cetere, antaŭ la voĉdonado en la lando – montras sin malpli respektema al la rajtoj de sia propra kurda minoritato kaj de aliaj Turkiaj minoritatoj. Multaj homoj en Turkio timas la kreskantan potencon de la registaro kaj ties perfortemon en la konflikto kun kurdoj.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk sentas nur “singardan optimismon” rilate al la interkonsento kun Turkio. Tamen lia “singarda optimismo” ŝajne ne rilatas al la manko de demokratiaj principoj malantaŭ la interkonsento. Sed ĉu Turkio faros tion, kion Eŭropo volas?

Intertempe, pli ol 3000 homoj mortis vojaĝante al EU. Ĝuste je la tago de la Brusela pintkunveno bulgaraj limgardistoj mortpafis la unuan homon ĉe la landlimo. Ĉi tiu viro el Afganistano estas unu el granda grupo da homoj, kiuj provas eniri Bulgarion. Kvin membroj de unu familio dronis en la maro inter Turkio kaj Grekio…

Dum la gravaj diskutoj en Bruselo oni evidente pli kaj pli forgesas la devon helpi rifuĝintojn.

Dafydd ab Iago


Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano

Birštonas

52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao estis kuracata la litova poeto kaj prozisto Balys Sruoga, reveninta el la nazia koncentrejo Stuthof. Ĉi tie li verkis sian skuan verkon Arbaro de Dioj pri la koncentrejo. (En 1970 ĝin esperantigis la elstara esperantisto kaj aŭtoro de Esperanto-vortaroj Konstantinas Puodėnas, sed nur du fragmentoj de la traduko estis publikigitaj en Litova Stelo 1993, №3 kaj 1996, №1.)

La loĝlokon Birštonas en 1382 kronikisto notis, kiel “bienon ĉe sala akvo”. En la 15a jarcento Birštonas estis ĉasista bieno de Litoviaj Granddukoj Gediminidoj (poste Pollandaj Reĝoj) Kazimiro, Aleksandro, Sigismondo la Olda, Sigismondo Aŭgusto. En la sekreta Kenigsberga arkivo estis trovita interesa dankletero de granddukino Juliana, la edzino de la grandduko Vytautas, skribita el Birštonas. Ŝi dankis pro liveritaj bareloj da malnova rejnlanda vino. Certe, ŝi ne sola malplenigis tiujn ĉi du barelojn!

En 1539 Birštonas ricevis la urborajtojn. Kvankam la salaj fontoj de Birštonas estas konataj dum kelkaj jarcentoj, nur en 1851 ĉi tie estis establita kuracurbeto. Oni komencis konstrui kuracejojn kaj hotelojn. En la fino de la 19a jarcento Birštonas fariĝis konata mineralakva kuracurbeto. Ekde 1927 ĉi tie estis aranĝitaj torfoŝlimaj kuracejoj. Nuntempe dum la tuta jaro funkcias tri grandaj sanatorioj: Tulpė, Versmė kaj Eglė. La urbaj akvobudoj por ĉiu deziranto liveras senpagan mineralan akvon. Funkcias originala vaporigejo de minerala akvo, kie lokanoj kaj vizitantoj povas (ankaŭ senpage) praktiki la spiradon de “marefekta” aero. Al Birštonas oni venas por kuracado de digestaj, korpomovaj, sangocirkuladaj, ginekologiaj, renaj, pulmaj malsanoj, ankaŭ por trankvila ripoziga tempopasigo.

Birštonas

La urbon, kiu havas nur iom pli ol kvar mil loĝantojn, ĉiujare vizitas pli ol 50 miloj da somerumantoj, inter ili preskaŭ 40 miloj da kuraciĝantoj. Preskaŭ duono venas el Litovio mem, sed dum 2014 en Birštonas ripozis ankaŭ gastoj el 36 landoj, inter kiuj plej multas germanoj kaj rusoj, sed venas ankaŭ multe da latvoj, poloj, norvegoj kaj israelanoj. Ilin akceptis tri sanatorioj, dek unu hoteloj kaj gastejoj, tri vilaĝaj turismaj bienoj, lueblaj loĝejoj kaj privataj domoj.

En 2016 ĉi tiu urbeto, ideala por somerumantoj kaj aprecantoj de minerala akvo kaj ŝlimbano, bonvenigos esperantistojn el pluraj landoj. La partoprenantoj de BET-52 loĝos en la gastejo de la centjara sanatorio Tulpė. La sanatorio ofertos al dezirantoj kvartagan kurackomplekson, kiu enhavas kuracistan konsultadon, ĝeneralajn akvajn kaj masaĝajn procedojn, ankaŭ speciale rekomenditajn procedojn (kineziterapion, fizioterapion, limfodrenadon kaj aliajn terapiojn). Unu kuractago por unu persono kostas 19 eŭrojn. Eblos mendi aliajn specialajn unufojajn procedarojn.

Birštonas

En la kuracurbo Birštonas estas pitoreskaj vidindaĵoj. Ĝin meandre ĉirkaŭas la rivero Nemano ((Bel: Нёман, Germ: Memel, Lit: Nemunas, Pole: Niemen, Ruse: Неман) kaj pinarbaroj. Ankaŭ la urbo mem sinkas interarbe. La milda kaj pura aero influas la organismon de veninto kvazaŭ potenca kuraca inhalilo. Proksime de Birštonas kreskas la plej granda kverko en Litovio (eble, eĉ en Eŭropo). Ĝia alto atingas 34 metrojn kaj la amplekso en la brusta nivelo estas preskaŭ sep metroj. La kverkon superas la 46-metra lariko, la plej alta en Litovio. La ĉirkaŭaĵon eblas ekkoni ne nur piedire, sed ankaŭ veture per luebla biciklo, navige per luebla kajako, akvopromene per distroŝipo, eĉ fluge – per aerbalono.

Birštonas

Sufiĉe aĝa historie, Birštonas bedaŭrinde ne konservis siajn malnovajn konstruaĵojn. La du mondmilitoj tre damaĝis la urbon. Preskaŭ ĉiuj malnovetaj vidindaj konstruaĵoj apartenas al la unua duono de la 20a jarcento. Allogas la neogotika preĝejo de S-ta Antonio, inaŭgurita en la jaro 1909, kaj la kuracurba distrejo (germane: Kurhaus), konstruita fine de la 19a jarcento kaj lastatempe renovigita. La partoprenantojn agrable impresos nuntempaj skulptaĵoj kaj parkoj, la vidaĵoj desur la kastelmonto Vytautas, sur kiu iam situis la bieno de Grandduko Vytautas.

Birštonas

La pasintecon de la kuracurbo al vi rakontos ekspozicio en la urba historia muzeo. Religiuloj nepre vizitos la “sakralan” (kristanan) muzeon, kiu estas la unua tiatipa muzeo en Litovio. En la historia muzeo oni vidos arkeologiajn trovaĵojn, rekonstruaĵon de la iama kastelo, agrikulturajn kaj metiistajn ilojn, kaj ankaŭ eksponaĵojn rilatajn al la apero kaj “juneco” de la kuracejoj. Eksponaĵoj de la sakrala muzeo, aranĝita en la domo de iama paroĥejo, rakontos ne nur pri la eklezia historio de Birštonas, sed ankaŭ pri eminentuloj, kiuj loĝis ĉi tie: ĉefepiskopo Teofilo Matulionis, kanonizato por sanktula rango, kaj kardinalo Vincento Sladkevičius.

La mineralaj akvoj de Birštonas estas ĝiaj pasinteco, nuno kaj estonteco. La ĉefsimbolo de la urba blazono estas akvoŝprucanta baleno. Baleno sur la litovia tereno? Jen la deveno de la blazona baleno. La lokon, de kie eliĝis la fonto de la minerala akvo Vytautas antaŭe markis skulptaĵo de negranda akvoŝprucanta balenido. Post kiam en 1959 ĉe Kaŭno oni konstruis hidroelektrejon, la nivelo de Nemano altiĝis, kaj la skulptaĵo subakviĝis… La legenda oceana mamulo renaskiĝis en la jaro 1995 – surblazone! Vidu la emblemon de BET-52!

Bonvenon!

Vytautas Šilas

La fotoj estas disponigitaj de la Turisma Informcentro de Birštonas.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.


Retejo pri kiberia ĉikanado

E@I

Plia en la vico de edukaj multlingvaj projektoj, en kiuj E@I estas aktive envolvita traktas tre aktualan temon: kiberian ĉikanadon (angle: cyber bullying).

La termino kiberia ĉikanado (ankaŭ: elektronika ĉikanado, e-ĉikanado, enreta ĉikanado) signifas intencan insultadon, minacojn, malkaŝadon de intimaj informoj aŭ ĝenadon de aliaj, uzante modernajn komunikilojn – dum konsiderinde longa tempo. Kiberia ĉikanado povas okazi per interreto (ekzemple, per retpoŝto, babilejoj, sociaj retoj, videoj en interretaj portaloj), aŭ per poŝtelefono (ekz. tra SMSoj aŭ ĝenvokoj).

La retejo http://cyberhelp.eu/ prezentas la temon de la reta, cifereca ĉikanado per materialoj, preparitaj ĉefe por instruistoj por uzi ilin dum lecionoj kun siaj lernantoj. La enhavo estas dividita laŭ la aĝo de la lernantoj: 3-4a, 5-6a kaj 7-8a klasoj. La enhavon eblas ankaŭ simple elŝuti (pdf) aŭ uzi rekte la retan version. Krome, la paĝaro enhavas multlingvan forumon, dediĉitan al ĉi tiu temo kaj edukajn videojn, kie instruistoj de diversaj landoj rakontas siajn spertojn pri kiberia ĉikanado kaj kiel oni solvu ĝin. La retejo enhavas ankaŭ tre bonan enkondukon, kie troviĝas bazaj informoj pri kiberia ĉikanado – kio ĝi estas, kiel ĝi danĝeras, kiel eviti ĝin aŭ kion fari, se ĝi jam aperas. Minimume tiun ĉi enkondukon devus en nuna tempo legi kaj memori ĉiu uzanto de komputiloj kaj interreto.

La enhavo de la portalo haveblas nun en ok lingvoj – Esperanto ankoraŭ mankas, sed la traduksistemo (simila al tiu de, ekzemple, lernu.net) pretas por aldono de ajna lingvo – do, se troviĝas volontulo, ema traduki la retejon al Esperanto, kontaktu nin retpoŝte: info@ikso.net.

Estus bone, se ekzistus ankaŭ Esperanto-versio. Des pli, ĉar la retejon uzas/os instruistoj de la tuta Eŭropo, kaj eĉ de la mondo, do videbligo de Esperanto havus ankaŭ “flankan”, reklaman efikon.

La projekto estas subtenita de la Eŭropa Unio, kadre de la projektoj de la dumviva edukado.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (21)

Kaliningrado

Legu la antaŭan, 20an paĝon.

Kenigsbergo kun nova nomo

En la antaŭa ĉapitro ni rakontis pri la likvido de la Orienta Prusio, akceptita en la konferenco de la venkintaj ŝtatoj, okazinta en Potsdamo de la 17a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 1945. Laŭ la Potsdamaj decidoj unu triono de ĉi tiu eksgermania provinco – la norda parto kun Kenigsbergo – estis transdonita al Ruslanda Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR), du trionojn ricevis Pollando, kaj Memellando iris al Litovia SSR.

Dum unu jaro post la milito ĉi tiu teritorio havis la statuson de Kenigsberga armea distrikto, sed la 7an de aprilo 1946 ĉi tie estis fondita Kenigsberga regiono de RSFSR. La 4an de julio 1946 la nomo de la regiona ĉefurbo ŝanĝiĝis al Kaliningrado, omaĝe al la forpasinta sovetunia parlamentestro Miĥail Kalinin (1875-1946), kaj Kenigsberga regiono iĝis Kaliningrada.

La soveta ŝtato klopodis forviŝi la germanajn urbonomojn kaj donis al ili nomojn de sovetuniaj oficiroj, pereintaj dum la ĵusa milito, tipe sovetuniajn aŭ geografie taŭgajn nomojn. Ekzemple: Tilsit iĝis Sovetsk (Soveturbo), Tapiau – Gvardejsk (Gvardia urbo); Insterburg – Ĉernjaĥovsk (omaĝe al generalo Ĉernjaĥovskij), Gumbinnen – Gusev (kapitano Gusev); Pillau – Baltijsk (Balta), Cranz – Zelenogradsk (Verda urbo), Rauschen – Svetlogorsk (Urbo de helaj montoj), Palmnicken – Jantarnyj (Sukcena) k. s.

La loĝantaro ŝanĝiĝas

Konforme al la Potsdamaj decidoj, en 1946-47 komenciĝis deportado de la germana loĝantaro el ĉiuj eksaj germanaj teritorioj, (re)donitaj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj USSR. Ĝin akompanis amasa deportado de milionoj da germanoj, kiuj antaŭmilite loĝis en Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario kiel minoritatoj. Entute, el Kaliningrada regiono al la Sovetunia zono de Germanio (poste GDR) estis transloĝigitaj ĉ. 120 mil germanoj. Ĉi tiu nombro estas granda, sed ĝi estas nur ĉ. 1% de ĉiuj germanoj (ĉ. 12 mln) postmilite deportitaj el la Orienta Eŭropo en Germanion kaj Aŭstrion.

Samtempe ĉi tien komencis veni kamparanoj, laboristoj kaj fakuloj el Ruslando kaj Belarusio, precipe el la regionoj plene dezertigitaj de la nazioj.

La paca vivo

Dum la milito preskaŭ ĉiuj urboj estis diversgrade detruitaj, la industrio kaj agrikulturo paneis. La gvidantoj de USSR decidis restarigi la regionon. Oni sukcesis rapide funkciigi la industrion, precipe fiŝkaptadon kaj fiŝprilaboradon, konstruadon kaj riparadon de ŝipoj, vagonkonstruadon, paperproduktadon. En 1948 ekfunkciis sukcenfabriko, iom post iom normaliĝis la trafiko, edukado kaj sanprotektado, komenciĝis konstruado de loĝdomoj, ekĝermis kultura vivo. Ĉe la Balta Maro malfermiĝis sanatorioj kaj ripozejoj, popularaj en la tuta lando.

Svetlogorsk

Svetlogorsk estis ŝatata ripozurbo en Sovetunio

En 1948 en Kaliningrado ekfunkciis pedagogia instituto (ekde 1967 universitato). En 1958 el Moskvo al Kaliningrado estis translokita fiŝindustria instituto, en 1966 fondiĝis marnaviga instituto.

Kaliningrado

La restaĵo de la Reĝa Kastelo en la mezo de la 1960aj jaroj

Sed la regionestroj ne zorgis pri malnovaj historiaj kaj kulturaj valoraĵoj, konsiderataj kiel “restaĵoj de la pruslanda militarismo”. En 1967 estis forigitaj la ruinaĵoj de la Reĝa Kastelo, damaĝita pro la brita bombado (1944) kaj la ruĝarmea sturmo (1945) de Kenigsbergo. La duondetruita katedralo iĝis ŝatata loko de infanaj kaj turistaj ludoj kaj aventuroj. Similan sorton havis la kasteloj kaj preĝejoj en ĉiuj urboj de la regiono.

Kvazaŭ malriĉa parenco

La partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de USSR strebis eviti separatismon. Komprenante, ke la ideologio de frataj popoloj ne sufiĉas, ili aranĝis la ekonomion tiel, ke RSFSR donis al la sovetunia buĝeto multe pli da mono, ol ricevis el ĝi, kaj la ceteraj 14 respublikoj estis – malsamgrade – “nutrataj” el Moskvo.

Tio tre akre sentiĝis en Kaliningrada regiono, tre avare financata kompare kun la tri najbaraj baltaj respublikoj: Estonio, Latvio kaj Litovio. En aprilo 1965 Kaliningrada regiona komitato de KPSU plendis, ke dum en la baltaj respublikoj la sekvoj de la milito estis likviditaj, la urboj de Kaliningrada regiono preskaŭ ne estis rekonstruataj, ĉar la regiona buĝeto, planata en Moskvo, ne enhavas rimedojn por tio.

Kaliningrada regiono iĝis kvazaŭ malriĉa parenco en la Balta Ekonomia Regiono. Dum la tuta postmilita periodo kreskis la diferenco en la nivelo de gasprovizado, konstruado de aŭtovojoj, loĝejoj kaj sociaj objektoj en urboj kaj vilaĝoj, kvanto kaj sortimento de agrikulturaj kaj industriaj produktaĵoj. Kaliningradanoj devis viziti Litovion kaj Latvion por aĉeti ĉiutagaĵojn, kiuj – pro la absurda planekonomio – preskaŭ ne estis produktataj en la regiono, nek liverataj ĉi tien el aliaj regionoj de Sovetunio.

Kaliningrado

La ĉefstrato de Kaliningrado en 1970 similis al miloj da stratoj en mezgrandaj Sovetuniaj urboj.

Specifaj trajtoj

La regiono estis “fermita” por eksterlandanoj pro la apudlima statuso kaj pro la ĉeesto de armeo, inkluzive de la Balta mararmeo. La armeo influis ankaŭ la ekonomion de la regiono, kiu parte orientiĝis je armeaj bezonoj.

Due, la regiono estis eksklavo de RSFSR (reale: duonekslavo pro la Balta Maro). Pro tio la lokanoj havis oftajn kontaktojn kun loĝantoj de baltaj ŝtatoj kaj kun poloj. La pollandaj televidoj kaj radioj, kiuj enhavis pli da okcidentaj filmoj kaj muziko ol la Sovetuniaj elsendoj, estis volonte spektataj kaj aŭskultataj. Kaj la restaĵoj de la germana arkitekturo donis al la regiono ĉarmon, kiun havis neniu regiono en Ruslando.

Trie, la regiono, loĝigata ne hazarde sed laŭplane, estis unu el la plej slavaj en Ruslando. En 1989 ĉi tiel loĝis 871 mil 159 personoj, el kiuj 94,6% estis rusoj, ukrainoj, belarusoj kaj poloj; kaj nur 5,4% estis neslavoj, dum en RSFSR averaĝe ĉ. 15% de la loĝantaro estis neslava.

Fine, la regiono estis intence senreligia; en ĝi funkciis neniu preĝejo, estis malpermesita agado de ĉiuj religiaj komunumoj. Kreiĝis absurda situacio: por religiaj ceremonioj kaj festoj rusortodoksoj devis veturi el Kaliningrado al la plejparte romkatolika Soveta Litovio, kie funkciis rusortodoksaj preĝejoj.

Halina Gorecka

(Finota)


DrezenNia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’

Antaŭ du monatoj en la artikolo pri Eŭgeno Lanti ni menciis pri Ernest Drezen. Nun ni konatiĝu kun li pli detale.

Ernests Vilhelms Drēziņš estis latvo. Li naskiĝis la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892 en Libava en Kurlanda gubernio de Ruslando (nun: Liepāja en Latvio) kiel la unua el la du filoj de la dragmaŝinisto Kārlis Drēziņš. La juna Ernest lernis en realaj lernejoj de Libava kaj Kronŝtadt (apud Peterburgo), kien la familio migris en 1908. En la ruslingva medio li mallatvigis sian nomon, ekuzis la patronomon kaj fine iĝis Ernest Karloviĉ Drezen. Post la reala lernejo li studis en la Peterburga teknologia instituto (1911-16), samtempe laborante en la Kronŝtadta haveno kiel teknikisto kaj subinĝeniero. Fininte post la instituto trimonatan armean inĝenieran lernejon, li servis en la armeo kiel subleŭtenanto.

Brila kariero

En la revolucia jaro 1917 Drezen aliĝis al la Partio de Socialistaj Revoluciuloj, tiam la plej populara inter la revoluciaj partioj, sed en 1918 li transiris al la bolŝevista partio, venkinta en la revolucio, kaj aliĝis al la Ruĝa armeo, en kiu li servis ĝis 1921 kiel komisaro, komandanto kaj oficiro pri provizado.

Post la eksarmeaniĝo Drezen plenumis en Moskvo gravajn oficojn, interalie: en la Ruslanda Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj (1921-23), en la ministerio pri ekstera komerco kaj en la Laborista-kamparana inspekta departemento (1924-26). Poste li estis direktoro de la Instituto de komunikado (1926-30), docento en la Moskva ŝtata universitato kaj profesoro en la Moskva aŭtomekanika instituto (1931-32), vicdirektoro de la ŝtata trusto Orgenergo. Ekde 1933 li laboris en la Tutsovetia komitato pri Normigado.

Konata fakulo pri raciigo kaj organizo de laboro, normigado kaj terminologio, li verkis ĉ. 30 librojn kaj multajn artikolojn kaj gvidis redaktan komitaton, kiu rusigis la fundamentan verkon de Wüster Internationale Sprachnormung in der Technik. Drezen iniciatis fondon de terminologia komitato ĉe ISA (Internacia federacio de landaj normigaj asocioj), al kiu kun subteno de Wüster li proponis normigan terminologian kodon surbaze de Esperanto. Krome, li estis estrarano de VOKS (Sovetunia societo pri kulturaj ligoj kun eksterlando) kaj ĝenerala sekretario de CK SEU.

Esperantisto kaj interlingvisto

Drezen konatiĝis kun Esperanto kaj Ido ĉ. 1909 kaj post la studentiĝo aktiviĝis por Esperanto. En 1913 li aliĝis al la Esperanto-grupo ĉe la teknologia instituto kaj poste prezidis ĝin, estis estrarano (ekde 1913) kaj prezidanto (1917-19) de la peterburga societo Espero. Li instruis Esperanton en Peterburgaj altlernejoj, kuniniciatis la interlingvistikan societon Kosmoglot (1916) kaj ofte prelegis en ĝi, kunfondis la Esperanto-sekcion de Komunista Internacio (ESKI, 1919-21) kaj en 1921 ekgvidis la landan Esperanto-movadon.

Drezen

Pri lia movada rolo temos sube, sed ni ne forgesu, ke li estas elstara fakulo pri la historio de planlingvoj kaj de Esperanto. Jam en la 18-jara aĝo li aperigis ruslingvan skizon pri la historio de la internacilingva ideo en la gazeto Kotlin (1911); poste ĝi aperis broŝurforme (1922) kaj libroforme en 1925 kaj 1928 (kun prefaco de Nikolaj Marr), reeldonita en 2004. En 1931 aperis libroforme ĝia Esperanta traduko Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado (reeld. 1967, 1991). Ankaŭ liaj verkoj Zamenhof (1929) kaj Analiza historio de Esperanto-movado (1931) estis reeldonitaj. Drezen verkis librojn kaj artikolojn esperantologiajn kaj interlingvistikajn, lernolibron de Esperanto (kvar eldonoj), redaktis la bultenon de CK SEU, kompilis kaj redaktis plurajn eldonaĵojn de SEU kaj EKRELO. Ekde 1929 li estis membro de la Lingva Komitato kaj korespondanto de la Akademio de Esperanto por la rusa lingvo.

Organizaj bataloj

La Esperanto-movado en Ruslando post la revolucio kaj interna milito estis vigla sed malorganizita pro manko de kunordiga asocio kaj tutlanda gazeto. En Ruslando estis 60 Esperanto-kluboj kaj (surpapere aŭ reale) pluraj diverstendencaj revoluciaj organizoj: Ligo de Socialistoj-Universalistoj, “Libero, egaleco kaj frateco tutmonde”, Tutmonda Ligo de Socialistaj Esperantistoj, ESKI k. a. Kelkaj el ili eldonis bultenojn. En Moskvo funkciis Domo de Esperanto.

En tia situacio la 1-5an de junio 1921 en Petrogrado okazis la 3a Ruslanda Esperantista Kongreso. Ĝi decidis apartigi la socialisman Esperanto-movadon disde la burĝa kaj servigi ĝin al la soveta ŝtato. Pri la rolo de la fondota landa asocio okazis akraj diskutoj inter la adeptoj de la rigora partia strukturo (ESKI), centrigita parti-linia organizo super la grupoj (Drezen) kaj federacio de esperantistaj organizoj (anarkiistoj).

La koncepto de Drezen venkis, kaj la tuta esperantista aktivado en la lando devis okazi en la kadro de Sovetlanda (poste: Sovetrespublikara) Esperantista Unuiĝo (SEU), fondita en la kongreso. Drezen fariĝis la unua prezidanto de la Centra Komitato (CK) de SEU (poste: ĝenerala sekretario).

Drezen sciis, ke en la lando de l' venkinta proletaro povos efike agadi nur unueca asocio sen “fremdaj elementoj”, kaj li aplikis al la Esperanto-movado la bolŝevistan taktikon de batalo kontraŭ malamikoj. Li batalis kontraŭ la “malamikoj de la propra tendaro” (membroj de CK SEU, malkonsentaj pri la politiko de Drezen), kontraŭ “maldekstra devio” de ESKI, kontraŭ UEA-anoj kaj aktivuloj de la antaŭrevolucia movado, kontraŭ anarkiistoj-federalistoj, kontraŭ konformistoj kaj algluiĝintoj, kontraŭ la Moskva Klubo, kiu en 1922 eksiĝis el SEU, kaj kontraŭ la gazeto-eldonejo La Nova Epoko en kiu kunlaboris simpatiantoj de komunismo, anarkiismo kaj senpartiaj literaturemuloj. Pluraj venkitoj (ekzemple, la novepokanoj Demidjuk kaj Nekrasov) akceptis la ideojn de Drezen kaj agadis en SEU, sed kelkaj malkontentuloj (ekzemple, la anarkiistaj novepokanoj Futerfas kaj Hajdovskij) baldaŭ estis malliberigitaj.

Post la purigo de SEU, kiam, laŭ la vortoj de Drezen, “la antaŭan toleremon de la esperantistoj al ĉiu konanto kaj uzanto de la lingvo anstataŭis ĉiam pli grava principa elektemo laŭ la ideologia kaj organiza kriterioj”, la nova asocio impete ekprogresis.

Kia estis SEU

Drezen

Ernest Karloviĉ Drezen (sidas en la mezo) inter gvidantoj de SEU (apud Drezen staras Nikolaj Nekrasov)

SEU estis centrigita organizaĵo kun Centra Komitato, ties Sekretariato kaj Ĝenerala Sekretario, kiuj efektivigis sian gvidon mem kaj per la teritoriaj komitatoj. SEU havis en Moskvo oficejon kun kelkaj salajrataj oficistoj kaj eldonis sian Bultenon kaj ruslingvan revuon Meĵdunarodnyj Jazyk (Internacia Lingvo). SEU eldonis multajn librojn, precipe lernilojn, propagandajn kaj politikajn broŝurojn. En oktobro 1930 SEU fondis eldon-kooperativon por revolucia Esperanta literaturo (EKRELO) kun sidejo en Lepsiko (ekde 1933 en Amsterdamo). Reale la libroj estis presataj en Moskvo, kaj EKRELO funkciis kiel librovendejo.

Responde al la alvoko por internaciisma edukado de laboruloj, SEU en 1926 organizis helpe de alilandaj aktivuloj de SAT internacian korespondadon inter neesperantistaj uzinoj, fabrikoj kaj redakcioj de lokaj gazetoj per Esperanto.

seu

La kontribuon de SEU al la internaciisma edukado kaj al la diskonigo de USSR eksterlande la ŝtato kompensis per permeso de (cenzurata) eldonado, pozitiva traktado de Esperanto en gazetaro kaj ĝia uzado en radio, instruado de Esperanto en lernejoj kaj uzinoj k. s. SEU estis unu el nemultaj sociaj organizoj, kiuj rajtis inviti eksterlandanojn al la festado de la 10a jubileo de la Oktobra Revolucio. Pli ol 20 proletaj esperantistoj pasigis kelkajn semajnojn en USSR je la ŝtata kosto, vizitis diversajn urbojn, paroladis Esperante en radio kaj estis filmitaj. En bankedo aranĝita por honori la gastojn, prezidanto de la sovetunia registaro, membro de la politika buroo de CK de la bolŝevista partio Aleksej Rykov tostis: “Vivu Esperanto!”

Danke al la scioj de Drezen pri scienca labororganizo kaj al lia sperto pri administrado, en la komenco de la 1930aj jaroj SEU kun pli ol ok mil membroj iĝis la plej amasa kaj la plej aktiva landa Esperanto-asocio en la mondo. Kalocsay dediĉis al li sian rimportreton:

Drezen, la ruĝa-verda car'
Rigore regas en la SEU,
Postulas, oni lin obeu
En ĉiu pens' kaj ĉiu far'.

Lanti kaj herezular'
Pro la transpag-prohibo veu!
Drezen, la ruĝa-verda car'
Rigore regas en la SEU.

Li historias, kun deklar'
Ke l' vanta iluzi' pereu,
Dialektikon oni kreu.
Kaj kreas, pape, sen erar'

Drezen, la ruĝa-verda car'.

Internacie

La gvidanto de SAT Eŭgeno Lanti kaj Drezen renkontiĝis somere 1922 en Kremlo okaze de la vizito de Lanti al Kominterno kaj interkonsentis pri kunlaboro, kvankam Drezen kontraŭis la ne pure komunisman, superpartian karakteron de SAT. En marto 1923 CK SEU asertis, ke la agadsfero de SEU ampleksos ĉiujn landojn, kie “la komunistoj starigos la sistemon de Soveta regado”, do supozeble “post kelka tempo” ankaŭ Pollandon, Germanion, Ĉinion ktp. Sed ĝis tiu tempo SEU alvokis komunistajn esperantistojn subteni SAT, “samtempe senmaskante idealismajn falsideojn de SAT kaj trudante al ĝi <…> pli da komunista influo”.

En la 3a Kongreso de SAT (Cassel, 1923) Drezen proponis al SAT aliĝi al Kominterno, sed la kongreso ne aprobis la proponon. Drezen ne plu insistis pri ĝi, kaj akceptis la situacion tia, kia ĝi estis: SEU detenis sin de aktiva kritiko de SAT kaj ebligis al siaj membroj facilan aliĝon al SAT, kaj en la organoj de SAT ne aperis mallaŭda materialo pri Sovetio. Tiu kompromisemo ebligis organizi la 6an Kongreson de SAT en Leningrado (1926) kun ĉ. 400 partoprenantoj el 14 landoj. La sovetia poŝto okaze de la kongreso emisiis poŝtmarkon (unu jaron pli frue en USSR aperis la unua poŝtmarko kun Esperanta teksto). Post la Leningrada kongreso en SAT membris preskaŭ du mil sovetianoj – triono de la tuta membraro.

La rilatoj inter SEU kaj SAT ŝanceliĝis en 1928, kiam SAT eldonis la broŝuron de Lanti La laborista esperantismo, en kiu Lanti prezentis sian nemarksistan doktrinon sennaciismo kiel kvazaŭprogramon de SAT. Komenciĝis akra gazeta polemiko, kaj fine SEU aplikis drastan rimedon: ĝi rifuzis transpagi al SAT la kotizojn de la sovetiaj SAT-anoj.

Fine de 1930 Drezen iniciatis la revuon Internaciisto kiel la organon de la “klasbatala SAT-opozicio”. La gazetoj de SAT estis sisteme konfiskataj en USSR. SAT respondis: Drezen kaj ok aliaj opoziciuloj estis eksigitaj el SAT. La kunlaboro ĉesis.

Laŭ iniciato de SEU kaj GLEA (Laborista Esperanto-Asocio por Germanlingvaj Teritorioj, sub komunista regado) en aŭgusto 1932 en Berlino okazis la fonda kongreso de la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) kun sidejo en Berlino kaj Internaciisto kiel la organo de IPE.

Sed pro la ekrego de la nazioj GLEA estis fermita printempe 1933, la oficejo de IPE estis translokita al Amsterdamo, kaj fondiĝis IPE-Centro en Leningrado. Ĉar Internaciisto ne plu povis aperi en Germanio, Bulteno de CK SEU transformiĝis je Sur Posteno, kiu dum unu jaro estis samtempe organo de SEU kaj IPE. Kvankam IPE, kiu havis nur kolektivajn membrojn, estis pli granda ol SAT, sen GLEA ĝia agado ŝrumpis, kaj Drezen, seniluziigita pri IPE, komencis korespondi pri kunlaboro de SEU kun la burĝa UEA, sed sensukcese.

Neevitebla fino

мя

En 1933-34 ankaŭ SEU ekhavis problemojn. La Sovetuniaj aŭtoritatoj ne permesis funkciadon de vere sendependaj organizoj, kaj tiuj devis adapti sian agadon al la bezonoj de la ŝtato kaj partio. Sed neniu fideleco povis savi organizaĵon, kies gvidantoj dum 15 jaroj subtenis kontaktojn kun eksterlando, kaj la ŝanĝo de la slogano pri la tutmonda revolucio al tiu por ĉiamaniera fortikigo de USSR malgravigis la internaciismon, kaj do ankaŭ Esperanton, kiu ne estis bezonata por konstruado de socialismo en nur unu lando.

Unue, en 1934-35 malaperis aŭ grave reduktiĝis la privilegioj de SEU en la sferoj de eldonado, informado, vojaĝoj kaj financo. La gazetoj de SEU malakuratiĝis. En 1935 kelkaj gvidantoj de SEU estis arestitaj. En 1935-36 radioj ĉesis emisii en Esperanto.

En tia situacio la 25an de aŭgusto 1936 “pro troa okupateco en la laboro” Drezen estis liberigita de la ofico de la ĝenerala sekretario de CK SEU, kiun okupis Pavel Ŝumilov. La 17an de aprilo 1937 Drezen estis arestita. La 27an de oktobro 1937 li estis mortkondamnita pro “fondo kaj gvido de kontraŭsovetia trockiista terorista organizo de esperantistoj kun la celo efektivigi en ĝia kadro sabotan-teroristan agadon kaj spionadon por Germanio” kaj samtage pafekzekutita. La 2an de novembro 1937 estis kondamnita kaj sekvatage pafekzekutita lia edzino Jelena Sazonova-Drezen (1899-1937). Drezen estis rehonorita la 11an de majo 1957.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Lanti en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Blanke W. Planlingvaj impulsoj por terminologoj – Wüster, Drezen, Warner // Blanke W. Pri terminologia laboro en Esperanto. Nov-Jorko: Mondial, 2013, p. 85-97.

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979, p. 112 k. a.

Gorecka H., Korĵenkov A. Esperanto en Ruslando. Jekaterinburg: Sezonoj, 2000, p. 10-17.

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005, p. 81-87.

Kuznecov S. Drezen, lia verko lia epoko // Drezen E. Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. Moskvo: Progreso, 1991, p. 3-40;

Lins U. Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko. La proksimiĝo de la sovetia Esperanto-movado al SAT // Sennacieca Revuo, 1987, №115.

Lins U. La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Moskvo: Progreso, 1988, p. 210-218, 384-390 k. a.

Stepanov N. Ernest Drezen – historiisto de Esperanto // Drezen E. Historiaj studoj / Komp. A. Korĵenkov. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992, p. 6-9. Stepanov N. Tri renkontiĝoj kun N.K.V.D // Sennaciulo, 1992, №5.


АлексиевичPolifonia Sufero

Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015

Iam teoriistoj parolis pri la “fino de la historio”, kio okazus se la ĝenerala venko de libereco kaj demokratio metus la finan punkton, se ne plu estus antagonismoj en la socio, kaj la mondo atingus la pinton de la homa evoluo. Ni scias nuntempe, ke libereco estis nur burleska interludo en la landoj, kiuj iam forĉasis siajn komunistajn diktatorojn. Ne la romantika teorio de Hegel pravis, sed la klasikulo La Fontaine: “La historio ĉiam instruas nin, ke simplaj homoj suferas pro la stultaĵoj de potenculoj”. Kaj tiu historio daŭras.

Ĝuste tio estas la temo de la belarusa verkistino kaj ĵurnalistino Svetlana Aleksijeviĉ, laŭreato de ĉi-jara nobelpremio pri literaturo. Ŝia temo estas ĝuste la esplorado de kiom homoj povas elteni kaj suferi. Suferoj de homo soveticus kaj post soveticus. La komunistoj diktaturis dum 70 jaroj, kaj la longaj ombroj ankoraŭ hodiaŭ mallumas la mensojn. Pro tio la temo de Aleksijeviĉ neniel havas nur historian intereson, sed ĝi estas ŝoke reala.

La biografio de Aleksijeviĉ havas tipe sovetian fonon: ukraina patro, belarusa patrino, verkado en la rusa. Tiam ne estis nacioj, sed klopodoj bredi supernacian identecon. Tial la tri nuntempaj landoj kvazaŭ kunpretendas parton de la premio. Plej indigne tamen reagis kelkaj rusaj medioj. Ili imputis, ke Aleksijeviĉ ricevis la premion, ĉar ŝi “malamas Ruslandon”. La ŝtata opinio inventis la oportunan etikedon “rusofobio” por ajna kritiko de la nuntempa reĝimo kaj malavare aplikas ĝin. Aleksijeviĉ ja konsentis, ke la mondo de Stalin kaj Putin ne estas ŝia mondo, sed jes la stelulaj atingaĵoj de la rusa kulturo.

Ŝia mondo estas tiu de la persekutitoj, malfeliĉuloj, malriĉiĝintoj; en ŝia mondo regas kruda realeco. La problemoj kun la cenzuro komenciĝis jam ĉe ŝia unua libro Milito ne havas virinan vizaĝon. La cenzuristo unue malhelpis la publikigadon de la libro kun la argumento, ke neniu plu volos partopreni en milito post legado de tia verko. Tia “primitiva naturalismo” evidente estis io tute nova en la rusa literaturo. Aleksijeviĉ intervjuis centojn da virinoj kaj donis voĉon al ili. Por la sekvinta libro ŝi kolektis memorojn de infanoj dum la dua mondmilito. Ofte la memoroj estas fragmentaj, ĉifonaj. Denove ŝi kreas kvazaŭ buŝan historion de la dua mondmilito. La Lastaj atestantoj ricevas voĉon danke al Aleksijeviĉ.

Jen nur eta ekzemplo:

Poste mi memoras nigran ĉielon kaj nigran aviadilon. Apud la ŝoseo kuŝas mia panjo, ŝiaj brakoj estas etenditaj. Ni petas ŝin ekstari, sed ŝi ne ekstaras. Ne leviĝas. Soldatoj volvis panjon en tendan tolon kaj ensabligis ŝin en tiu sama loko. Ni kriis kaj petis: “Ne enterigu nian panjon en la fosaĵon. Ŝi releviĝos, kaj tiam ni pluiros”. Sur la sablo krablis iuj skaraboj. Ni ne povis imagi, kiel panjo vivos kun ili sub la tero. Kiel ni poste retrovos ŝin, kiel ni renkontiĝos? Kiu skribu al nia paĉjo?

Unu el la soldatoj demandis min: “Knabineto, kiel oni nomas vin?” Sed mi forgesis… “Knabineto, kiun familinomon vi havas? Kiel oni nomas vian patrinon?” Mi ne memoris… Ni sidis apud la panja teramaseto ĝis la noktiĝo, kaj tiam oni prenis nin kaj metis sur ĉaron. Ĉaro plena da infanoj. Nin veturigis iu maljunulo, kiu survoje estis kolektanta ĉiujn. Ni venis en fremdan vilaĝon, kaj fremdaj homoj disprenis nin al siaj dometoj.

Mi longe ne parolis. Nur rigardis.

Poste mi memoras someron. Hela somero. Fremda virino karesas mian kapon. Mi ekploras. Kaj ekparolas… Rakontas pri panjo kaj paĉjo. Kiel la patro kuris de ni kaj eĉ ne rerigardis… Kiel panjo kuŝis… Kiel skaraboj krablis sur sablo…

La virino karesas mian kapon. En tiuj minutoj mi komprenis: ŝi similas mian panjon.

La verkaro de Aleksijeviĉ tute ne estas gaja legado. Tio validas ankaŭ por Zinkaj knaboj (pri la milito en Afganio), Ĉernobila preĝo (pri la eksplodo en la nuklea centralo) kaj Tempo el la dua mano (pri la pluvivo de sovetiaj konceptoj).

Sed ĉu entute estas literaturo, kion ĉi tiu ĵurnalistino produktas? Vikipedio instruas al ni, ke literaturo ne nur estas fikcio aŭ beletro, sed la “tuto de skribaĵoj, <…> kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron”. Cetere: la Nobela Komitato antaŭe atribuis la premion al historiaj verkoj, ekzemple al Theodor Mommsen kaj Winston Churchill. Tiam ili jam havis pli malferman komprenon de literaturo ol kritikistoj hodiaŭ.

La verkaro de Aleksijeviĉ estas, laŭ mi, pli ol kolekto de fontoj, same kiel la tuta simfonio estas pli ol la sumo de la unuopaj voĉoj. Por verki tiujn tekstojn necesas imago kaj vizio tiel libera kaj ampleksa kiel tiu de skribanto de fikciaĵoj.

Ĉu ŝiaj verkoj estas legendaj? Tio verŝajne, dependas de la vivloko. Se vi estas en postsoveta lando, kiam la traŭmoj de la pasinteco ankoraŭ hantas vin ĉiutage, tiam vi probable ne volos legi pri tio en viaj libroj. Unu el la atestantoj resumas tiel: “Tiam nia vivo estis malbona, sed nuntempe ĝi estas timoplena”.

Sed se vi ne povas imagi kiel oni vivas en diktaturo, se la sufero de rusoj, belarusoj, ukrainoj, tataroj kaj multaj aliaj homoj iel interesas vin, tiam Aleksijeviĉ estas evidenta elekto.

Wolfgang Kirschstein

Ekde 2004 Wolfgang Kirschstein ĉiujare prezentas en La Ondo de Esperanto ĉiun novan nobelpremiiton pri literaturo. La supra teksto estas lia 11a sinsekva artikolo tiutema. La pli fruajn prezentojn oni povas legi en nia arkiva retejo en la rubriko Kulturo, literaturo (fine de la listo).


Ho, tiuj infanoj

анекдоты

Patrino, veninte hejmen post laboro, demandas la infanojn pri ilij faroj.

– Mi... telerojn lavis! – la unua respondas.

– Kia bona vi estas! – panjo donas al li ĉokoladon.

– Kaj mi... mi telerojn viŝis! – la dua diras.

– Bonulo mia! Jen bombono por vi.

– Nu, mi nur balais la splitojn kaj forportis ilin al rubaĵujo, – modeste klarigis la tria.

* * *

Manjo ne deziras manĝi legomojn en supo.

– Panjo, mi ne manĝas legomojn.

– Kial?

– Nu, tian la naturo kreis min!

* * *

Knabo staras meze de la korto kaj laŭtege krias:

– Panjo, paaaanjo, nu, panjo, panjoooooo!

La timigita virino elkuras balkonen:

– Kio okazis, kial vi tiel kriegas?

– Voku paĉjon!

Plukis kaj tradukis Kukucapa Nemoskovskaja


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2015, №11 (253)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2015:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (5000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (3000 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (1750 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1000 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 25 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2015.