La Ondo de Esperanto

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2016. №10 (264)

Nitra

La oktobra kajero enhavas postrikolton de la Kongresa Sezono, interalie, el ĉi-jara Junulara Kongreso, okazinta en Vroclavo. Juĝante laŭ la kovropaĝa foto, de kiu al ni rigardas la sveda IJKanino Charlotte Scherping Larsson, la Vroclava kongreso estis agrabla travivaĵo. (Foto: Ivo Miesen)


ENHAVO

KALENDARO

  • Oktobro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

  • Pri la estonteco de La Ondo (Brian R. Bishop, Hilmar Ilton Santana Ferreira, Szilvási László, Gerrit Berveling, Birta Szabolcs, Wolfram Rohloff, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov)
  • Trezoro Huang Yinbao. Parolu Esperanton kun samlandanoj
  • Nova revolucia aplikaĵo por esperantistoj
  • Nekrologoj
  • Premio Maŭro La Torre
  • Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski
  • Flávio Rebello separatisto
  • Wolfram Rohloff. Stranga ruslanda manĝkutimo

LINGVO

  • Alexander Shlafer. El la Lingva Konsultejo (3)

NIA TREZORO

KULTURO

MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Krucvortenigmo
  • Pri kiu temas (2)?
  • István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

DIVERSAĴOJ

  • Fotoraportoj (Ivo Miesen, Ricardo Coutinho Rodrigues, Anna Striganova)
  • Kolofono

Mark Fettes: Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion

Fettes

Ĉi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio.

Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en UEA?

Nu, simple restas amaso por fari. Aparte grava por mi estas la ŝanco kunlabori kun nia nova Ĝenerala Direktoro, kiu plene enposteniĝis nur komence de majo. Ni volas modernigi diversajn aspektojn de la administrado kaj funkciado de la Asocio, kaj tri pliaj jaroj mem apenaŭ sufiĉos por fari la plej necesajn ŝanĝojn.

Vi estis elektita senalternative, same kiel viaj samestraranoj kaj Komitatanoj B. Tiu senalternativeco inspiras kelkajn aktivulojn akre kritiki nian asocion pro manko de demokratio. Bonvolu respondi ĉi tiun kritikon.

Mi konsentas, ke demokratio estas grava valoro, kaj ne ĝenus min, se estus aliaj kandidatoj por la prezidanta posteno. Sed mi ankaŭ komprenas ties mankon, ĉar fakte temas pri pli-malpli konstanta volontula laboro sen pagaj aŭ aliaj kompensoj, kaj oni multe pli ofte ricevas kritikojn ol laŭdojn! En tiaj kondiĉoj ni devus esti kontentaj, ke entute troviĝas kapablaj kandidatoj kiuj pretas eniri la Estraron. Unu el miaj celoj por la nuna mandato estas krei tiajn rilatojn inter la Oficejo kaj Estraro, ke estontaj estraranoj ricevos pli da subteno, gvido kaj konsiloj. Tiel ni povos eble iom malaltigi la barojn al partopreno kaj plifortigi la demokratian elementon en la elektoj.

Same kiel en la intervjuo, okazinta en la mezo de via antaŭa mandato, mi petas respondi vin al du demandoj. Unue: Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum la trijara mandato?

Eble mi iom ŝanĝu la emfazon kaj respondu al la demando, kiuj estas la plej signifaj atingoj de la lasta periodo. En la Strategia Laborplano troviĝas emfazoj pri renovigo, pri kapabligo, kaj pri mobilizado de la aktivaj fortoj de la movado sur diversaj kampoj. Por rapide resumi:

– Ni renovigis la revuon Esperanto sub nova redaktoro Fabricio Valle. Tio ne estis centprocente sukcesa, kaj Fabricio nun pluiris al aliaj laboroj en la movado, sed mi tamen pensas ke li sukcesis alporti freŝan venton kaj aspekton al la revuo, kiujn daŭrigos lia posteulo.

– Ni plimodernigis la aspekton kaj pliglatigis la funkciadon de la retejo http://uea.org/, ĉefe dank' al la volontula laboro de Andrej Grigorjevski. Tio ne estis la granda reteja renovigo menciita en la Laborplano, sed tamen paŝo en la ĝusta direkto.

– Ni enkondukis sistemon de reta voĉdonado por la Komitato, post multaj jaroj da diskutado. Fakte ĝi ankoraŭ ne multe uziĝis (pri tio mi komentos poste), sed ĝi almenaŭ ekzistas kaj malfermas la vojon al pli konstanta diskutado kaj decidado en la Komitato, anstataŭ ĉiam atendi la kongresojn.

– Ni venigis la demandon pri la jura memstariĝo de TEJO al pli-malpli la fina stadio, tiel ke en Nitro eblis trakti kaj la Statutan kaj la regularajn aspektojn de tio. Restas nur la Ĝenerala Voĉdono, kiu espereble sigelos tiun evoluon. Temas pri vere grava paŝo kies realigo estis administre kaj politike komplika.

– Ni gvidis generacian transiron en la posteno de Ĝenerala Direktoro, kun la emeritiĝo de Osmo Buller kaj la enposteniĝo de Veronika Poór. Mi pensas, ke por la membroj kaj aktivuloj de UEA tiu transiro pasis preskaŭ tute glate; tio tamen estis la rezulto de granda fortostreĉo malantaŭ la kulisoj.

– Ni lanĉis la AMO-seminariojn, kiuj montriĝis tre popularaj kaj utilaj, kaj kiuj rapide disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj. Stefan MacGill nun laboras por krei retejon, kie la konkludoj kaj materialoj el tiuj seminarioj estos konstante disponeblaj; tio ankoraŭ kreskigos ilian utilon.

– Ni faris diversajn aliajn iniciatojn, kiuj malpli sukcesis. La Jaro Montevideo 60 ne vere havis tian eĥon, pri kiu ni esperis. La nova Konsilio, per kiu ni esperis plivastigi la laborfortojn de la Estraro, efektive funkciis pli konsile ol plenume. Paŝoj por kunordigi kaj plivastigi la agadon pri eksteraj rilatoj kaj informado alportis kelkajn rezultojn, sed ne en tiu mezuro, kiun antaŭvidis la Laborplano. Sed oni ja ne povas atendi, ke ĉio sukcesos. Ni ja provis multon.

Laŭ nia kolumnisto Komitatano Z “Malofte eblas mezuri la atingojn de la estraro same konkrete kiel ĉi-foje, ĉar sufiĉis enmanigi la dikan Strategian Planon por kontroli, kiugrade ĝiaj celoj estis plenumitaj”. Jen la dua demando: kion el la plano la Estraro ne sukcesis plenumi?

Multege. Mi elstarigus la grandan renovigon de niaj retejoj (inkluzive de http://esperanto.net/) kaj la ellaboron de sistemoj por aktivigi kaj kunlaborigi homojn sur la diversaj agadkampoj. Ankaŭ tre bazaj aferoj kiel niaj sistemoj de buĝetado kaj raportado bezonas renovigon. Kaj kompreneble ĉio ĉi estas nur kvazaŭ teknika kaj administra bazo por pli sukcesaj movadaj iniciatoj – pli grandaj kampanjoj, kreskigo de membroj, altigo de la niveloj de informado kaj reprezentado, novaj kulturaj projektoj, plifortigo de la movado en novaj landoj.

En la revuo Esperanto kaj aliloke, krom pri la Strategia Laborplano, vi ofte parolis pri la daŭripova evoluo… Ĉi-jare mi partoprenis nur unu esperantistan kunvenon, BET-52 en Litovio. En la malfermo pluraj salutparoloj estis prezentitaj, sed nur en la via oni aŭdis la esprimon “daŭripova evoluo”. Poste en koridoraj babiloj mi demandis kelkajn aktivulojn, kion ili pensas pri ĉi tiu ideo, sed neniu povis diri ion klaran. Ĉu ne temas pri plia okazo, kiam aperas granda distanco inter la deklarataj ideoj (antaŭe: lingva justeco, nun: daŭripova evoluo) kaj la realaj bezonoj kaj agoj de la esperantistaro, kiu fajfas pri la “grandaj ideoj”?

Nu, mi pensas ke oni elektas Prezidanton kaj Estraron por gvidi la Asocion, kaj certagrade la movadon, kaj gvidado ne signifas simple resti ĉe tio, kio estas kutima kaj facile komprenebla. Unu el la grandaj kontribuoj de UEA, jam de jardekoj, estas ligi la Esperanto-movadon al aliaj movadoj kaj temoj kun tutmonda signifo.

Mi ne aludas nur al interŝtataj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ al la vasta aro de asocioj iom similaj al la nia, kiuj laboras por mobilizi homojn tra la mondo por konkretaj sociaj celoj. En tiuj medioj, la ideoj kaj debatoj pri daŭripova evoluo estas nuntempe gravegaj, eĉ se ne regas plena konsento pri celoj kaj prioritatoj. Se la esperantistoj restus flanke de tiuj debatoj, ili maltrafus okazon elmontri la valoron kaj aktualecon de Esperanto por la nuntempa mondo; kaj, krome, ili ne estus pelataj reaktualigi sian propran idearon, por ne resti en iuj pensŝablonoj de la lasta jarcento.

En la intervjuo okaze de via laŭreatiĝo kiel la Esperantisto de la Jaro 2013 vi diris: “UEA de multaj jaroj estas tro enfermita en la verda geto: ni varbas nur inter la homoj plej konvinkitaj, plej facile atingeblaj, kaj ofte nur inter tiuj, kiuj jam foje membriĝis pro kongreso” kaj proponis aliri multe pli vastan publikon per la reto. Ĉu vi sentas, ke tiu nova aliro havigis al UEA konstateble multajn novajn membrojn, ekzemple, el tiuj miloj, kiuj lernis Esperanton en Lernu aŭ Duolingo?

Ne ankoraŭ, sed ni laboras por tio. Fine de majo, ekzemple, por marki la unujaran datrevenon de Duolingo, ni kreis specialan paĝon ĉe http://duolingo.esperanto.net, kiu proponas specialan oferton al tiuj kiuj finis la kurson. Ni intencas fari multe pli da tiaj iniciatoj en la proksima periodo. Samtempe ni eklaboris por krei ĉe http://esperanto.net/ vere multlingvan retejon, interalie, por varbi novajn membrojn.

Dum via antaŭa mandato UEA ekhavis novan direktoron en Roterdamo kaj eĉ du novajn redaktorojn de Esperanto. Ĉu vi estas kontenta pri la laboro de la nove ekoficintaj direktoro kaj redaktoroj.

Mi jam iom tuŝis tiujn temojn. Mi estas tre feliĉa, ke ni sukcesis trovi tiel kapablajn homojn, kiuj pretas por laboro sufiĉe defia kaj neadekvate rekompencata. Mia pli granda zorgo estas tio, ĉu ni sukcesas doni al ili tiajn kondiĉojn, ke la laboro estos ĝojiga kaj kontentiga. Tio restas defio.

Alia lastatempa novaĵo estas modifo de la Statuto de UEA kaj rekonsidero de la rilatoj kun TEJO. Bonvolu rakonti pri detale.

Se temas pri TEJO, ni esence ne “rekonsideras” la rilatojn, ni restrukturigas ilin, por ebligi al TEJO memstare dungi homojn, administri subvenciojn, kaj plenrajte partopreni en internaciaj junularaj medioj, kie tia memstareco estas kondiĉo por membreco. La rilatoj kun UEA restos same proksimaj kiel antaŭe, kaj mi fakte vidas signojn, ke ni pliproksimiĝas sur kelkaj kampoj, inkluzive de regiona agado, eksteraj rilatoj, kaj aktivula trejnado.

Pri nia Statuto, nu, ĝuste en la tagoj, kiam la intervjuo atendis miajn respondojn, ni faris la lastajn paŝojn por ekigi Ĝeneralan Voĉdonon pri la ŝanĝoj aprobitaj de la Komitato en Nitro. Tiuj estas ĉefe juraj kaj administraj, sed gravaj, nelaste por efektivigi la memstariĝon de TEJO. Restas tamen pluraj aliaj proponoj de ŝanĝoj, ekzemple en la priskribo de la celoj kaj principoj de UEA, en la membrokategorioj, en la konsisto de la Komitato, ktp, kiuj atendas pli vastan diskutadon. Tion ni ekigos post la Voĉdono. Mi pensas, ke tiaj debatoj estas necesaj, por ke ni iom post iom kunkreu tian Asocion, kiun ni ĉiuj aspiras – kapablan, engaĝitan, multflankan, efikan.

La laboro daŭras!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov


Interreligia forumo en Nitro

UK-101

Unu el la celoj de la 101a Universala Kongreso (UK) de Esperanto en Nitra estis malfermi nian movadon al la ekstera mondo pere de tri akompanaj fakaj konferencoj. Unu de ili estis Mezeŭropa Interreligia Forumo (CEIF 2016), kiu okazis la 25an de julio 2016, kiam en la UK estis “Kleriga lundo”. Ĝin kunorganizis la Forumo de Mondaj Religioj Slovakio, la Slovakia Esperanta Federacio, la Universitato de Konstanteno Filozofo kaj la Fondaĵo Anton Tunega.

En CEIF partoprenis kredantoj kaj nekredantoj, neesperantistoj kaj esperantistoj. entute pli ol 150 personoj el 20 landoj, el sep mondaj religioj (kristanismo, judaismo, islamo, hinduismo, budhismo, ŝintoismo kaj bahaismo), kaj aliaj ekleziaj kaj spiritaj tradicioj, kaj ateistoj. Ili komune diskutis en kvar temaj paneloj: “migrado kaj integriĝo”, “malriĉeco kaj malegaleco de enspezoj”, “paco kaj sekureco”; “dialogo inter religioj: pri kio? kial? kiel?”.

Fine de la forumo okazis interreligia renkontiĝo en preĝo, kiun partoprenis panelistoj kaj aliaj partoprenantoj de la Forumo pere de preĝoj aŭ kantoj kaj siajn ideojn en praktiko “unueco en diverseco”.

La ĉefparolanto de la Forumo estis Ján Figeľ (Slovakio), ambasadoro de la Eŭropa Unio por religia libereco en la mondo, antaŭ nelonge nomumita de la Eŭropa Komisiono, kiu estas prezidanto de la Fondaĵo Anton Tunega (Bruselo / Bratislava). En la malfermo nome de UEA kaj esperantista movado parolis prof. Humphrey Tonkin, eksprezidanto de UEA.

Inter la panelistoj de la kvar tempaneloj de CEIF estis kvin esperantistoj: Saeed Ahmed (Pakistano), Katsuya Kimura (Japanio), Flory Witdoeckt (Belgio), Philippe Cousson (Francio) kaj Taesok Choe (Koreio), kiuj havis interesajn kontribuaĵojn kaj aktive partoprenis en diskutoj. Ili prezentis Esperanton kiel vivantan, modernan, plene funkciantan lingvon, kiu estis unu el la tri laborlingvoj de la Forumo apud la angla kaj slovaka. La simultanan interpretadon de / al Esperanto efektivigis profesinivele Marek Blahuš, Marteno Miniĥ kaj Pavol Petrík, kiujn preparis Lydia Machová, profesia interpretistino kaj esperantistino, por tri paralelaj malfermitaj fakaj konferencoj de la 101a UK.

La partoprenantoj de la Forumo interkonsentis pri tri gravaj aferoj:

1) dialogo estas viva bezono en nuna konfrontiĝanta tempo kaj vera dialogo devas esti bazita je principo de estimo kaj kono de aliulo,

2) solidareco devas en praktiko esti apogita pere de principo “vivi kaj helpi vivi”,

3) ĉar religio estas ofte vidita kiel fonto de konflikto, kredantoj de ĉiuj religiaj tradicioj devas ludi aktivan rolon en publika vivo kaj sentime montri kaj disvastigi bonon.

Tiu ĉi unika malfermita aranĝo de la 101a UK, organizita kun neesperantistaj partneroj, klare montris, ke en la estonteco indas organizi similajn malfermitajn aranĝojn. Pere de ili ni povos trovi ne nur novajn aliancanojn por kunlaboro, antaŭenigi komunajn ideojn por paco kaj unuigado de la mondo, kiel koncepton de unu homa familio, sed ankaŭ efike kaj vaste malfermi nian movadon al la ekstera mondo kaj prezenti Esperanton, kiel lingvon por konstrui kaj plifortigi pacon en la mondo.

Jozef Reinvart


Ebriiga itala kongreso

Italio

Ĉi tiu foto estas farita ne en IJK, sed en Itala Kongreso de Esperanto!

Frascati (Fraskati) estas la nomo de la urbeto, en kiu okazis la 83a Itala Kongreso de Esperanto. Ĝi estas konata en la mondo ĉefe pro sia vino, kiu ricevis la honoran klasifikon, “DOC = Ni kontrolis, ke ĝi vere venas de tie”, post longa lukto kontraŭ la Eŭropa Unio, kiu unuadecide volis, ke ĉiuj eŭropaj vinoj estu egalaj – kaj tiu de Fraskati kaj tiu ĥemie produktita en norda Svedujo. Do, ĉiuj konas Fraskati-on pro la vino kaj neniu scias, ke ĝia antaŭa versio, Tusculum, estis urbo tre fama kaj potenca antaŭ ol Romo mem, ĉi tiuj novriĉuloj, ekestis. Neniu en la mondo scias, ke tie oni donacas al vi pogrande katedralojn kaj nobelajn vilaojn de la pasintaj jarcentoj. Tamen la 230 kongresanoj el dudeko da landoj el kvar kontinentoj nun scias tion.

Ili ĉeestis la inaŭguron kaj tre bonedukite ne montris eksterajn signojn de dormo kaj aplaŭdis, kiam estis la momento por aplaŭdoj. Post la saluto de la lokaj instancoj sekvis la festparolado de Humphrey Tonkin, kiel kutime emociiga kaj “instiga al la soldatoj”, kiel oni diris pri la paroladoj de Lapenna. La vera emocio, tamen, kiel kutime eksplodis kiam salutis la kvar kontinentoj kaj deko da fakaj asocioj.

Sekvis ekde la 20a ĝis la 27a de aŭgusto semajno plena je kulturo. Kristin Tytgat debatis pri lingvoj en EU, kaj vi povas imagi la intervenojn de la esperantista publiko pri tiuj malbonuloj en Bruselo, kiuj ne dormas dum la nokto por eltrovi novajn manierojn puŝi la anglan. Tre pli sobraj estis la teĥnikaj diskutoj en la dua seminario pri instrumetodoj, gvidata de Katalin Kováts.

Jam en la sabato oni aranĝis sciencan tagon pri Esperanto kaj minoritataj lingvoj en prestiĝa salono de la urbodomo, en kiu parolis italaj kaj eksterlandaj lingvistoj pri minoritatoj kaj ties rajtoj. Cetere iu kuraĝis aserti, ke la itala jam estas minoritata lingvo en Eŭropo kaj en la mondo. Tiu debato havis sekvon en la kongresejo dum la posta lundo, kie kelkaj neesperantistaj lingvistoj malsuprenis al la nesto de la leonoj por debati kun esperantistoj. Multenombra gardistaro permesis al ili eliri sen fizikaj sekvoj, sed ne estas tre konsilinde aranĝi tiajn renkontiĝojn, se oni ne povas protekti la gastojn.

Multaj kongresanoj ebriiĝis pro la etoso de italaj Esperanto-kongresoj, kie leciono pri ventrodancado apudas prelegon pri la vojo de zingibro de Azio al Eŭropo, kun tro detala klarigo pri la araba radiko “zanĝ-”, kaj kie la libroservo provas konkurenci kun tiu de UEA.

Multaj aliaj ebriiĝis pri la antaŭ-romaj urbetoj de tiu regiono, kiu ankoraŭ konservas siajn antaŭ-romajn muregojn. Ili, cetere, inventis la vorton “latina” kiel specon de insulto al tiuj homoj, kiuj loĝis ne sur montetoj sed en la ebenaĵo. Kompreneble la maro kaj la antikvaĵoj de Ostia, la haveno de Romo, ankaŭ kontribuis al la ebriiĝo.

Multegaj aliaj ebriiĝis pro la Papo. Ĉi tiu Papo ŝajnas la estro de la gerilanoj de Ĉe Gevara pro la enhavo de liaj paroladoj, kaj samtempe la ŝafido de Dio, kiu aparte akceptas kaj salutas ankaŭ la esperantistojn en Romo, en la placo Sankta Petro, konstruita ĝuste por doni senton de neeltenebla impreso al la mezepokaj pilgrimoj.

Fine restis la vino, kiu en Fraskati estas tre malmultekosta, kaj la italaj manĝoj kaj la popolaj dancoj en la ĉefa placo de la vilaĝo la lastan vesperon. Ĉiuj ŝatas Beethoven kaj Chopin, sed la popolaj dancoj de suda Italujo estas io alia ankaŭ por ŝatantoj de klasika ĉambra muziko.

Niaj 230 gastoj reiris hejmen sub tre arda suno kaj certe pretas reveni la venontan jaron. En 2017 ni proponos mediteranean kongreson en la suda fino de Italujo, Herakleo, en la vilaĝo de Policoro (Polikoro), en la provinco de Matera. Se vi venos tien, vi povos diskuti kun la heredantoj de la greka kulturo (Suda Italujo estis en la antikveco la dua Grekujo) pri la radikoj de la eŭropa kulturo kaj kial oni devas konservi ilin, se oni volas civilizitan Eŭropon, kiu ankoraŭ kapablos diri ion al la mondo. Se la greka kulturo tedas vin, ne gravas. Ni estas tie ĉeege ĉe la maro, kaj vi scias, kion vi povos fari. La 84a Itala Kongreso de Esperanto senerare sekvos la 83an, ankaŭ ĉar en tiu regiono vivis Pitagoro, kiu inventis matematikon.

Renato Corsetti


IJK, ne pli problema ol kutime

IJK-72

En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel mastrumado de projektoj, motivado, persvadado aŭ grupa dinamiko.

La kongreso havis siajn organizajn malfacilaĵojn pro la manko de kunordiganto, sed finfine ĝi okazis kun ne pli multaj problemoj ol kutime. Kelkaj punktoj estis eĉ aparte bonaj, ekzemple, la trinkejo, kiu ĉi-jare gastis en la apuda studenta klubejo, plene luita por la bezonoj de la kongresanoj. Tie okazis ankaŭ la karaokeo kaj koncertoj, inkluzive de la plej atendata, tiu de La Perdita Generacio. Ĉiuj aliaj programeroj okazis en la ĉefa kongresejo, ĝian rolon ludis la Naturscienca Universitato en Vroclavo.

IJK

Koncerto de La Perdita Generacio (Foto: Ivo Miesen)

La Komitato de TEJO por siaj kunsidoj dediĉis unu plenan tagon. Plejparto de la tempo estis uzita por diskuti kaj voĉdoni la Statuton de TEJO kaj la akompanajn dokumentojn, por kiuj venis duoncento da amendoj. La estrara raporto enhavis erarojn kaj mankojn, pro kio la Komitato rifuzis akcepti ĝin kaj taskis la estraranojn pretigi taŭgan raporton ĝis la 1a de septembro, por decidi pri ĝi en reta voĉdono.

IJK

TEJO-estraranoj Arina Osipova, Michael Boris Mandirola, Juliana Evandro kunsidas en Vroclavo (Foto: Ivo Miesen)

La varia programo de ekskursoj inkluzivis la pufboatadon, viziton al la fortikaĵo en Srebrna Góra kaj la pli trankvilajn urborigardadon kaj promenon al la bestoĝardeno.

El la du subvenciitoj de la ĉiujara konkurso “Partoprenu en IJK” al Vroclavo venis nur unu: Hector Díaz el Peruo. La alia, bedaŭrinde, ne sukcesis akiri la vizon por la Ŝengen-zono. Ĉeestis kvar el la kvin estraranoj de TEJO, kaj tuta klaso el itala lernejo, kiu studis Esperanton por kune vojaĝi al la kongreso.

En la lasta tago granda buso portis pli ol 50 personojn kvincent kilometrojn suden, rekte al la 101a UK en Nitro, Slovakio, kie la junulara programo estis aparte abunda. Monaton poste la Estraro de TEJO anoncis la kongresurbon de la 73a IJK. La plej gravan junularan Esperanto-aranĝon en 2017 gastigos Aneho en Togolando. Temos pri la unua IJK en Afriko.

Paweł Fischer-Kotowski

Fotoj de Ivo Miesen


Krokodilado inter samlandanoj

Trezoro

Antaŭ pli ol dudek jaroj, kiam mi memoris ĉirkaŭ mil Esperantajn vortojn, mi ege esperis interparoli kun iu ajn por praktiki parolon kaj aŭskulton. Mi kelkfoje telefone vokis konatajn esperantistojn en Ĉinio. Ili ĝoje responde salutis min en Esperanto, sed post kiam ili konstatis ke mi estas ĉino, ili tuj ĉesis paroli en Esperanto, kaj komencis paroli nur ĉine. Ili preskaŭ ĉiuj rifuzis daŭrigi Esperantan parolon malgraŭ ke mi persiste parolis en Esperanto. Mi multfoje petis, ke ili parolu Esperanton kun mi, sed ili rifuzis paroli Esperanton.

Nun la situacio iom ŝanĝiĝas. Tamen plejparto da esperantistoj en Ĉinio ankoraŭ ne ŝatas paroli Esperanton kun samlandanoj. Ofte videblas, ke multaj ĉinoj flue parolas Esperanton kun fremdlandanoj dum kongresoj, UK, kaj aliaj fakaj kunvenoj aŭ renkontiĝoj, tamen krokodilas eĉ altnivelaj esperantistoj. Ŝajnis ke ili lernus Esperanton nur por paroli kun fremdlandanoj.

Mi kelkfoje partoprenis en ILEI-konferencoj kaj UK. Tio donis al mi fortan impreson pri la lingvonivela diferenco inter ĉinaj kaj eŭropaj esperantistoj. Eŭropaj esperantistoj flue interparolas Esperante, kvazaŭ en denaskaj lingvoj. Kun granda scivolemo mi faris simplan enketon pri la krokodilado de eŭropaj kaj ĉinaj esperantistoj en 2014 ĝis 2016. La rezulto montris ke ĉinaj krokodilantoj superis pli ol 90% precipe en naciaj Esperanto-eventoj, kaj eŭropaj krokodilantoj estas malpli ol 50%.

Eŭropanoj ŝatas paroli Esperanton kun samlandanoj. En ILEI-konferenco 2013 en Herzberg iu germana esperantistino rakontis, ke ŝi interparolis nur en Esperanto kun esperantisto dum tuta jaro, ne sciante de kie venis la homo, kaj post unu jaro ŝi eksciis ke li fakte estas samlandano. En Ĉinio tio estas nekredebla.

En nia propagando ni ofte diris al junuloj, ke Esperanto estas facila lingvo, ke oni povas facile posedi la lingvon post nelonga lernado. Sed la propagantoj mem ĉiam krokodilas. Malbonajn modelojn ni donas al niaj junaj esperantistoj. Junuloj ofte supozas ke ni la propagantoj de Esperanto estus elstaraj Esperanto-parolantoj. Junuloj vane pagis multajn vojaĝojn por persone vidi kiel ni elstaraj esperantistoj flue parolus Esperanton. Sed ili vidis nur ĉinlingvajn babilemajn homojn en la Esperantaj kunvenoj. Junuloj estas kuraĝaj.

Eble kelkaj junaj kuraĝuloj provas paroli Esperanton al ĉinaj esperantistoj, kiuj lernis Esperanton antaŭ dudek aŭ tridek jaroj. Se la lastaj rifuzas daŭrigi interparolon en Esperanto kun la junuloj, la junuloj certe pensas ke Esperanto estas malfacila lingvo, ĉar eĉ la elstaraj esperantistoj ne kapablas bone paroli.

Mistakso pri la kapablo de samlandaj komencantoj

En Ĉinio ekzistas multaj komencantoj, kiuj ellernis nur bazan gramatikon kaj memoras nur kelkcent bazajn vortojn. Oni opinias, ke komencantoj ne posedas sufiĉan nivelon por paroli Esperanton. La vidpunkto fakte malĝustas.

Antaŭ longa tempo, kiam mi entuziasme lernis la anglan lingvon en lernejo, mi legis artikolon en ĉina ĵurnalo, kiu montris, ke iuj loĝantoj en Britio uzas maksimume nur 500 bazajn vortojn dum tuta vivo. Mi kredas, ke plejparto da komencantoj posedas minimume 500 bazajn vortojn. Por ĉinoj la baza gramatiko estas tre facila. Tio signifas ke plejparto da ĉinaj komencantoj ja posedas sufiĉan scion por bone paroli Esperanton.

Mia provinco estas Gansu en la nord-okcidenta Ĉinio. En ties ĉefurbo Lanzhou troviĝas multaj esperantistoj. Ni ofte renkontiĝis, sed neniam parolis en Esperanto krom “saluton” kaj “ĝis revido”. Multfoje mi provis paroligi amikojn de la urbo, sed vane. Ili ofte diris “pardonon, mia nivelo ne sufiĉas por paroli”. Mi foje provis paroli Esperanton kun iu veterana estrarano de la urba asocio. Li en la ĉina lingvo diris, ke ni havos multan tempon por paroli post la kunveno, ĉar dum kongreso ĉiu estas okupita! Pasis pli ol dek jaroj, kaj, kvankam ni multfoje renkontiĝis, li neniam parolis Esperanton kun mi.

Alia esperantisto en Lanzhou posedis sufiĉe altan lingvan nivelon. Sed li ĉiam rifuzis interparoli en Esperanto kun mi. Mi supozis, ke li kapablus paroli Esperanton. Ankaŭ kelkaj jaroj pro oficlaboro mi refoje vizitis la provincan ĉefurbon. Nokte mi ege sopiris telefone babili kun li per Esperanto. Sed mi sciis, ke li certe parolus nur ĉine, se li scius ke la telefona vokanto estas mi. Mi do ŝajnigis min japana esperantisto, ĉar japanoj tiam tre ŝatis viziti Ĉinion. Mi nomis min Tomato, ĉar la tono kaj la silabo de la vorto “Tomato” iom similas al japana nomo. Mi vokis lin per la fiksa telefono de la hotelo, ŝanĝinte miajn voĉon kaj tonon, ĉar li konas mian voĉon, diris: “Saluton”. Li respondis “saluton” en Esperanto kaj poste demandis min ĉine: “Kiu vi estas?” Mi diris “Pardonon, mi estas japana esperantisto, mi turisme veturas al via urbo por renkontiĝi kun lokaj esperantistoj, bonvole parolu Esperanton, ĉar mi tute ne komprenas kion vi parolas, ĉu vi parolas en la ĉina?” Mi tre malrapide diris, ĉar mi timis ke li ne komprenus mian Esperanto-paroladon. Feliĉe, li tute komprenis mian paroladon kaj demandis en Esperanto “Ĉu veeere? Jaapaana esperantisto?” Post nelonga balbutado lia parolado en Esperanto fariĝis pli kaj pli klara kaj flua. Per la telefono ni parolis unu horon kaj duonon.

Mi neniam aŭdis lian tiom longan kaj fluan paroladon. Lia parolado ege ĝuigis min. Li volis viziti mian hotelon. Mi rifuzis lian peton, ĉar mi timis, ke li ĉesigus Esperanto-paroladon vidinte min samlandano. Mi diris, ke mi ne konas la nomon de la hotelo, ĉar mi ne komprenas la ĉinan lingvon, mi estas gvidita de interpretisto, kiu jam dormis en alia ĉambro. Antaŭ fino de nia telefona konversacio li scivoleme demandis min:

“Kiel vi ricevis mian telefonan numeron?” – Mi respondis “Mi ricevis la telefonan numeron per Trezoro Huang Yinbao”. – Li diris “Ĉu vere? Trezoro estas mia bona amiko!”

En la sekva nokto, post mia oficlaboro mi denove telefone vokis lin. Li refoje proponis renkontiĝi en la hotelo, kaj mi ĝoje akceptis lian proponon kaj sciigis al li la nomon de la hotelo kaj la numeron de mia ĉambro. Post dudek minutoj li frapis la pordon, salutante min en Esperanto, sed, malferminte la pordon, li mire demandis min en la ĉina lingvo: “Ankaŭ vi venas por renkonti la japanan amikon?” Mi daŭre parolis en Esperanto, ridete petis lian pardonon kaj klarigis la kialon. Post mia klarigo kaj persista parolado nur en Esperanto, li komencis balbuti en Esperanto; ŝajnis ke ekvidinte min li tuj perdis la kapablon flue paroli. Tamen post dek sekundoj lia parolado en Esperanto fariĝis pli kaj pli flua. Li rakontis pri siaj familio, laboro, historio, sperto dum UK, kaj pri multaj interesaj aferoj en sia vivo. Mi vere ĝuis lian fluan paroladon en Esperanto. Li parolis kun mi ĝis la 2a horo en profunda nokto. Li loĝis en mia dulita ĉambro en la hotelo. En la sekva mateno li entuziasme daŭrigis paroladon nur en Esperanto. Li konfesis, ke li ne povus flue paroli, se li scius ke mi estas ĉino en telefonado. Li fakte posedas sufiĉan nivelon bone paroli en Esperanto. Mankas al li nur kuraĝo.

Mistakso pri la facileco de parolado kaj skribado

Kio estas pli facila inter parolado, aŭskultado, legado kaj skribado por lerni fremdan lingvon? Mi multfoje faris ĉi tiun demandon al esperantistoj en Eŭropo kaj en Ĉinio. Plejparto da eŭropanoj opinias, ke parolado kaj aŭskultado estas pli facila ol legado kaj skribado, sed preskaŭ ĉiuj ĉinoj opinias ke legado kaj skribado estas pli facila ol parolado kaj aŭskultado. Mi serĉis la demandon per reta serĉilo Baidu en Ĉinio kaj trovis, ke ĉiuj diris, ke parolado estas la plej malfacila.

Pri tiu demando mi kiel ĉino bone konas la vidpunkton de ĉinoj. Ĉar mi propraokule vidis, ke plejparto da profesiaj anglalingvaj instruistoj en multegaj ĉinaj elementaj kaj mezaj lernejoj ne kapablas bone paroli anglan lingvon. Ĝuste pro tio ankaŭ la lernantoj ne povas bone paroli la anglan. Ni ĉinoj do opinias ke parolado kaj aŭskultado sendube estas la plej malfacilaj por lerni fremdan lingvon. Ankaŭ mi tiel pensis dum longa tempo. Tamen iu evento ŝanĝis mian penson.

TEJO eldonas la Pasportan Servon. Ĉiuj, kiuj deziras gastigi esperantistojn tra la mondo, povas senpage anonci siajn nomon, adreson, telefonan numeron, skajpo-konton, kondiĉojn kaj postulon por gastigo. Miaj nomo kaj informoj ankaŭ aperis en ĝi. En 2013 mi ricevis simplan mesaĝon kun lingva eraro, ke fremda esperantisto deziris gasti en mia hejmo. Mi ĝoje konsentis. Sed post kelkaj korespondaĵoj mi trovis, ke liaj mesaĝoj estas tiel malbone skribitaj, ke mi devis diveni, kion li deziris diri, ĉar liaj skribaĵoj estas kunmetitaj el nelogikaj, sengramatikaj vortoj. Mi vere dubis, ĉu li kapablus interkomuniki kun mi parole. Sed post lia alveno al mia hejmo, li povis facile interkomuniki kun mi kaj mia filo en Esperanto, li bone komprenis mian paroladon, kaj mi povis kompreni lian paroladon. Mi supozis, ke eble li bone kaj rapide preparis la lingvon antaŭ lia alveno al Ĉinio. Sed post lia reveno al sia hejmo mi trovis, ke lia skribado estis same erara kiel en la antaŭaj mesaĝoj. Tio signifas, ke lia parolado en Esperanto estas multe pli bona ol la skribado. Por la ĉinaj esperantistoj tio estas ne imagebla. Multaj ĉinaj esperantistoj povas facile skribi, sed ne kuraĝas paroli Esperanton.

Tio pensigis min pri la lingva lernado de infanoj. Kiel ili lernas la gepatrajn lingvojn? Infanoj nature lernas unue aŭskultadon kaj paroladon, kaj poste legadon kaj skribadon. Kaj ni plenkreskuloj lernas fremdan lingvon ekde legado, skribado al aŭskultado kaj parolado. Se bebo diras “pano” aŭ “akvo” sen la akuzativo “n”, ni ĉiuj komprenas, ke ĝi deziras manĝi panon aŭ trinki akvon. Tamen, se ni vidas la vorton “pano” aŭ “akvo” sur blanka batulo, ni vere ne komprenas la celon de la skribinto.

Por bone lerni Esperanton, ni devas lerni de beboj. Ni vidu la paroladon de beboj. La fluaj paroladoj de beboj venas el eraroj kaj balbutadoj. Beboj lernas la lingvon tiel: ili komencas aŭskulti la paroladon de gepatroj ekde la naskiĝo, poste balbutante imitas la paroladon de la gepatroj. Ili plibonigas la aŭskultadon kaj paroladon ĝis plenkomprena aŭskultado kaj perfekta parolado antaŭ la eniro al elementa lernejo. Post la eniro en infanĝardenon aŭ elementan lernejon ili komencas lerni legadon kaj skribadon. En mezlernejo kaj universitato, la ĉefa tasko por lerni la gepatran lingvon estas legado kaj skribado. Nur tre malmultaj lernantoj de la nacia lingvo fariĝas verkistoj aŭ lingvistoj, kaj amasoj da gepatrolingvaj lernantoj fariĝas nur perfektaj parolantoj en la vivo.

Iuj eble timas mokon de aliaj Esperanto-parolantoj. Laŭ mia persona sperto, bonaj Esperanto-parolantoj neniam mokas aliajn esperantistojn. Iuj eble timas parolajn erarojn. Sed kie venos senerara parolado, se ni ne praktikas ĝin?

Parolu Esperanton ankaŭ kun samlandanoj

Esperanto vere estas la plej facila lingvo en la mondo. Tamen ni devas konfesi, ke Esperanto estas vere malfacila por azianoj. Multaj ĉinaj esperantistoj, kiuj lernis ekde antaŭ tridek jaroj, kapablas nek paroli nek kompreni en Esperanto, kvankam ili legis multajn librojn, posedis sufiĉan kapablon bone skribi, sed finfine ĉesis lerni, ĉar ili ne kredis, ke ili povas ellerni ĝin ĝis flua parolado. Se ili povus libere paroli Esperanton, ili havus grandan memfidon por daŭrigi la lernadon. Do parolado ege gravas por bona lernado.

Por bone lerni naĝadon oni devas iri en akvon. Por bone lerni paroladon oni devas iri al Esperanto-parolantoj por aŭskulti ilian paroladon kaj praktiki paroladon. UK kaj multaj aliaj internaciaj kunvenoj estas sendube bonegaj ŝancoj por praktiki la lingvon. Tamen ne ĉiuj esperantistoj povas facile partopreni pro la limigo de tempo, distanco, financo kaj diversaj kialoj.

Por dise loĝantaj esperantistoj la plej facila, plej malkosta kaj plej efika metodo estas paroli Esperanton kun samlandanoj. Oni povas fondi grupon, elekti temon por diskuti: ekzemple, pri vivo, vetero, trafiko, prezoj, historio, politiko, filmo, novaĵo ktp. Por altnivelaj Esperanto-parolantoj, la plejbona metodo por disvastigi Esperanton estas paroligi samlandanojn, paroli Esperanton kun samlandanoj. Plejparto da esperantistoj nur celas komuniki per Esperanto, nur malmultaj esperantistoj celas fariĝi Esperantaj verkistoj aŭ tradukistoj. Se ni en mallonga tempo posedus kapablon paroli Esperanton, ni ja plejparte atingus nian celon komuniki per Esperanto. Tial ni do havus grandan memfidon por daŭrigi la lernadon, aŭ plialtigi nian celon.

Trezoro Huang Yinbao
Direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto


Nia Trezoro

La Esperanto-urbo

ICH

Ekde la 12a de julio 2006 Herzberg am Harz en Malsupra Saksio, Germanio laŭ unuanima decido de la urbokonsilantaro uzas la oficialan kromnomon “Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo”. Ĝi situas ĉe la suda rando de la Nacia Parko Harz.

Esperanto en Herzberg

Jam en la 1950aj jaroj estis instruata Esperanto en Herzberg, eĉ en la urbodomo. Fine de la 1960aj jaroj Joachim Gießner ekloĝis en Herzberg kaj laboris tie kiel stacidomestro. Dum kelkaj jardekoj li deĵoris kiel prezidanto de Germana Esperanto Fervojista Asocio kaj de la internacia asocio IFEF.

Gießner ofertis lingvokursojn, pretigis ekspoziciojn, skribis gazetartikolojn, organizis kongresojn, havis amikojn en multaj landoj, verkis fakartikolojn, verkis lernolibron por turkoj, tradukis centojn da kantoj al Esperanto. Pro la sukcesa diverskampa aktivado li estas konsiderata unu el la plej talentaj kaj multflankaj fakuloj de la Esperanto-movado.

Do ne estas hazarde, ke en Herzberg nun troviĝas ĉe la stacidoma parko bela fervoja vagoneto “Joachim Gießner-monumento” kun dulingva informtabulo. Ĝi estis starigita je la 64a IFEF-kongreso, okazinta en majo 2012 en Herzberg. En la sama kongreso estis inaŭgurita ankaŭ Joachim Gießner-Weg, strateto antaŭ la stacidomo.

ICH

Alia bela Esperanto-vidindaĵo estas la Zamenhof-monumento el blanka marmoro, inaŭgurita la 15an de decembro 2009 okaze de la 150a naskiĝtago de Zamenhof. Apud ĝi eleganta vitrotabulo salutas la vizitantojn en 50 lingvoj, kaj estas unikaĵo, ke apud la monumento konstante flirtas granda Esperanto-flago.

Ni celas vidigi Esperanton, uzi ĝin en la urbo por informado, ekzemple, per dulingvaj vojmontriloj, tabuloj ĉe la stacidomo, urba biblioteko, turismaj vidindaĵoj, menukartoj en bufedoj kaj restoracioj, turismaj broŝuroj, bildkartoj k. s. Pluraj projektoj estis realigitaj kun la agadgrupo “Zukunftswerkstatt”: ekzemple, la promenvojo “Akvo-8” kun ĉ. 40 informtabuloj, resumaj tekstoj en Esperanto pri la historio kaj interesaĵoj de Herzberg; la “Arbo-instrupado” ĉirkaŭ la lago Jues, kie tabuloj sur la arboj donas informon krom germane kaj latine ankaŭ en Esperanto; la pom-aleo kun dulingvaj tabuloj pri ĉ. 50 pom- kaj pir-specioj.

Gravan rolon ludas Esperanto ankaŭ por la ĝemelurbaj kontaktoj kun la pola urbo Góra: la internacia lingvo estas uzata por lernejaj interŝanĝoj, dum la Someraj Arbaraj Lernejoj kaj por interagadoj inter la Esperanto-kluboj.

Tri asocioj sub la sama tegmento

La ĉefa Esperanto-instanco en Herzberg – la oficiala partnero de la urbo por Esperanto-agadoj – estas Esperanto-Societo Sudharco (EGS), kiu senlace aktivas dum jardekoj. Ĝi ofertas kursojn, gastigis homojn el pli ol 50 landoj, informas en la gazetaro, havas tutjaran kulturprogramon, estas engaĝita en lernejaj aktivadoj, kulturaj aŭ turismaj eventoj, regule kontaktas aliajn lokajn klubojn, asociojn, partoprenas en komunaj projektoj, ktp. En novembro 2016 la asocio festos sian 40-jaran datrevenon.

Ĝia sidejo estas la Esperanto-Domo en Grubenhagenstr. 6, kie havas sidejon ankaŭ Germana Esperanto-Centro (Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo) kaj Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI). Por simpligi la aferon pri diversaj asocioj sub unu tegmento kaj por komune partopreni en internaciaj projektoj, ekde 2004 ni uzas la nomon: Interkultura Centro Herzberg (ICH).

Instruado kaj klerigado

ICH

ICH plenumas multflankan edukadon, regule ofertas lingvokursojn en diversaj niveloj kaj por diversaj celgrupoj. Ni ofertas studsesiojn, seminariojn, movadan trejnadon por estontaj kursestroj, Esperanto-fakuloj kaj instruistoj. Inter la studfakoj estas gramatiko, lingvistiko, interlingvistiko, literaturo, kulturo, movadhistorio, didaktiko, metodiko, pedagogio, organizado, informado, varbado, publikaj rilatoj, kulturo, ktp. Fine de siaj studoj la aktivaj studentoj ricevas atestilon, fakdiplomon de GEA. Novaĵo estos la ĵus ellaborata modula, interreta klerigsistemo.

Ankaŭ lingvoekzamenojn ofertas la Esperanto-Centro: tiujn de Germana Esperanto-Instituto, de UEA/ILEI kaj la novajn laŭ la niveloj B1, B2 kaj C1 de la Komuna Eŭropa Referenckadro.

Biblioteko kaj muzeo

ICH zorgas ankaŭ pri sia Esperanto-biblioteko kun abundaj arkivmaterialoj, en kiu estas ĉ. 10 mil libroj, pli ol 20 mil gazetoj, jarlibroj, kongreslibroj, insignoj, turismaj broŝuroj, centoj da filmoj, KDoj, sonkasedoj, filatelaĵoj, ktp.

Ĉio estas preskaŭ ĉiam atingebla kaj sub gvido de spertuloj, kiuj helpas studemulojn, esploristojn. Danke al la urbo estas je dispono kelkaj ejoj por stoki la librojn, gazetojn, varb- kaj ekspozicimaterialojn, por kiuj malmultas spaco en la Esperanto-Centro.

ICH

Por publika prezentado de Esperanto-materialoj servas la Esperanto-ĉambro en la muzeo de la Welf-kastelo, kie krom esperantlingva elektronika gvidilo troviĝas konstantaj Esperanto-informpaneloj kaj en la vitrinoj ni prezentas porokazajn ekspoziciojn. En 2015 en la urba biblioteko ekestis Esperanto-sekcio: el la kolektaĵo de ICH tie estas por publika uzo ĉ. 3000 libroj kaj pluraj gazetoj, eĉ legaĵoj por blinduloj.

Informado

Herzberg informas pri Esperanto kaj en Esperanto pri turismo, vidindaĵoj, servoj, eventoj per la hejmpaĝo http:// herzberg.de

ICH prizorgas vastan informadon per la multlingva hejmpaĝo http://esperanto-urbo.de pri la Esperanto-urbo, pri lokaj eventoj, eduk- kaj kulturprogramoj, kursoj, novaĵoj, aktualaĵoj, alvokoj, ktp.

ICH eldonas ankaŭ turismajn broŝurojn kaj alian informmaterialon en Esperanto kaj en la germana pri Herzberg am Harz, pri la ĉirkaŭaĵo kaj pri diversaj Esperanto-servoj. Ili estas haveblaj ne nur en la urbodoma oficejo, en la biblioteko, muzeo, turisma informejo, sed en hoteloj, vendejoj kaj aliaj publikaj lokoj.

Peter Zilvar
Zsófia Kóródy


ModestDankesprimo

Rakonto de Julian Modest

Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne estis en la vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝiaj gepatroj forpasis, oni vendis ŝian naskiĝdomon, kiu komencis ruiniĝi, ĉar neniu plu zorgis pri ĝi. Tamen Lina gardis en la koro la plej belajn memorojn de sia infanaĝo en la naskiĝa vilaĝo.

– Alifoje ni ne havos eblecon veni tien kaj nun la vilaĝo estas survoje, – diris Lina. – Ni nelonge restos en ĝi kaj verŝajne mi renkontos iujn konatojn, malgraŭ ke miaj amikinoj delonge jam ne loĝas en la vilaĝo.

– Bone, – konsentis Radi. – Ja ni ne rapidas. Ni haltos en la vilaĝo. Ĝi estas kara por vi.

La aŭto forlasis la ĉefvojon kaj daŭrigis sur ŝoseo, ne tre bona, inter helianta kampo, kiu similis al vasta tapiŝo kun grandaj oraj moneroj.

La vilaĝo atendis ilin silente. Videblis, ke iam ĝi estis bela kun duetaĝaj domoj kaj vastaj kortoj, sed nun en multaj domoj loĝis neniu, iuj el ili delonge ne estis riparitaj, kun stukaĵo, kiu ie-tie falis. Estis kortoj kun herbaĉoj, kurbigitaj bariloj kaj sur iuj pordoj videblis grandaj metalaj pendseruroj kun pezaj ĉenoj.

Lina rigardis kaj doloro premis ŝian koron. Iam en ĉiuj kortoj estis floroj, legomoj, kaj la ombroj de la fruktaj arboj estis tiel friskaj kaj molaj. Infanoj ludis en la kortoj kaj sur la stratoj, sed nun, en la varma somera posttagmezo, la tuta vilaĝo dronis en profunda silento, kvazaŭ subite ekestos ia plago.

Ili haltis sur la vilaĝa placo kaj ĉirkaŭrigardis por vidi iun, sed la placo estis senhoma.

Kiam antaŭ multaj jaroj Lina finis universitaton, ŝi venis en la vilaĝon kaj iĝis instruistino ĉi tie. Tiam en la lernejo lernis multaj lernantoj. Nun Lina rememoris iujn siajn gelernantojn. Kalina, malalta knabino, blonda kun lentugoj, similaj al oraj gutoj. Ŝi estis silentema, sinĝena, sed poste iĝis infana kuracistino. Stojan, la knabo, kiu sidis ĉe ŝi sur la benko, estis petolema, kun densa nigra hararo kaj okuloj kiel metalaj globetoj. Li iĝis aŭtoriparisto. Penko, la plej alta knabo en la klaso, finis universitaton kaj estas inĝeniero, nun loĝas kaj laboras en la ĉefurbo. Milko – kun la helbluaj okuloj kaj suna bonanima rideto. Foje la patro de Milko renkontis Linan kaj petis ŝin:

– Sinjorino instruistino, Milko tre deziras esti piloto, sed li ne bone prosperas en matematiko. Vi estas instruistino pri matematiko, ĉu vi povus helpi lin?

– Jes, mi helpos – respondis Lina. – Post la lernohoroj, li restu en la lernejo kaj ni kune solvos la matematikajn taskojn kaj ekzercos la teoremojn.

De tiu tago post la lernohoroj Milko regule restis en la lernejo kaj kun Lina ekzercis la matematikon. Obstina kaj diligenta lernanto, li plenumis ĉion, kion Lina diris al li, atente aŭskultis ŝin kaj en liaj helbluaj okuloj videblis lia granda estimo al Lina.

Milko realigis sian revon, iĝis piloto. Post jaroj kelkfoje Lina renkontis lin en Sofio, kaj ĉiam li diris, ke dank’ al ŝi li estas piloto kaj flugas al diversaj landoj de la mondo.

– Do, ni vidis vian vilaĝon kaj ni eku al Sofio, – diris Radi al Lina. – Bedaŭrinde ni ne renkontis konaton. Eble en tiu ĉi varma tago oni preferas esti en la domoj.

– Atendu iomete, – petis Lina, – ni eniru la kafejon trinki kafon.

– Bone, – konsentis Radi.

Ili eniris la proksiman kafejon, allogan kaj agrablan, kun novaj tabloj kaj seĝoj, kaj kiam ili sidiĝis ĉe unu el la tabloj, al ili proksimiĝis virino, ne tre juna, verŝajne, la posedantino de la kafejo. Antaŭ demandi ilin, kion ili bonvolus, ŝi alrigardis Linan kaj mire diris:

– Sinjorino instruistino, mi ne povis tuj rekoni vin. Bonvenon.

Lina turnis sin surprizita.

– Ros, ĉu vi estas?

– Jes, via iama lernantino.

– Kiel vi fartas? – demandis Lina.

– Dankon. Mi denove loĝas ĉi tie. Vi scias, ke mi kaj Milko geedziĝis. Ni loĝis en la ĉefurbo, sed kiam Milko pensiiĝis, ni revenis loĝi ĉi tie, en nia naskiĝa vilaĝo. Ni konstruis tiun ĉi kafejon kaj jen mi laboras ĉi tie.

– Kaj kie estas Milko? – demandis Lina.

– Bedaŭrinde antaŭ du jaroj li forpasis. Aŭtomobila katastrofo. Tiom da jaroj li estis piloto, li pereis ne dum flugado, sed nun – dum stirado.

– Akceptu miajn sincerajn kondolencojn, – Lina diris ĉagrenite.

– Nun mi kaj mia filo zorgas pri la kafejo, – klarigis Ros. – Ĝi memorigas nin pri Milko, kaj ĉio ĉi tie estas tia, kia Milko faris ĝin, eĉ la tabulo kun la surskribo, sur la muro, bonvolu vidi ĝin.

Lina alrigardis la tabulon kaj surprizite tralegis:

“Por instruistinoj la kafo estas senpaga”.

Lina provis rideti, sed larmoj plenigis ŝiajn okulojn.


Beletra Almanako, 2016, №26

BA

La junia Boao prezentas riĉan sortimenton por legemuloj.

Proze kontribuis Mikaelo Bronŝtejn, Espopore (Evgenij Georgiev), Klára Ertl, Steven K. Smith kaj Ludmila Novikova. Originala poezio venas de Espopore, Anneke Schouten-Buys, Paulo Nascentes, Petro Palivoda, Tatjana Auderskaja. Fasko da Fabloj de Ikso estas postmorta omaĝo al Xu Daorong.

Per la traduko de Ionel Oneţ oni konatiĝas kun prozaĵoj de la rumanaj verkistoj Mircea Opriţă kaj Mihai Măniuţiu. La insigno de la sudamerika rakontisto Julio Ramón Ribeyro aperas tradukite de Harald Helfgott. Tradukitan poezion liveras streboj de Suso Moinhos: elangligitaj poemoj de Sholeh Wolpé kaj poemoj de Tal Nitzán el la angla kaj la hispana.

István Ertl meditas, ĉu oni povas trovi sian identecon en tradukado. Miguel Fernández prezentas la poem-antologion Nova mondo en niaj koroj. Sen Rodin prikonsideras la figuron de papo Francisko 1a. Reinhard Haupenthal eseas pri la sarlanda gastronomio.

Recenzoj ĉi-foje estas esee longaj. Ekzemple, Jorge Camacho kaj Suso Moinhos analizas la kolektivan traduklaboron -- poemaron de la pola Nobelpremiitino Wisława Szymborska kaj Rubén Fernández Asensio analizas la anglalingvan volumon, en kiu estas kolektitaj artikoloj de Lionel Wee, konata kritikanto de la koncepto pri la lingvaj rajtoj. Pliaj recenzoj estas de Nikolao Gudskov, Wim Jansen, Leif Nordenstorm kaj Luiza Carol. Aperas ankaŭ kelkaj reagoj de legantoj.

La kovrila kaj rubrikaj fotoj de Roberto Alarcón montras urbajn pejzaĝojn aŭ scenojn.

Halina Gorecka


Utila fonto pri historio kaj ideologio

Homarane: Kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 2, numero 2 / Redaktis Bertil Nilsson. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2014. 161 p.

Homarano

Esperantistoj kutime scias, ke certaj ideologiaj kaj religiaj movadoj estas idee proksimaj al homaranismo de nia Majstro kaj, kutime, pozitive rilatas ankaŭ al nia lingvo. Tamen konkretaj informoj pri tio estas plejparte fragmentaj, iom nebulaj kaj havas pli mitan ol precizan karakteron. La prezentata libro enhavas almenaŭ kvar gravajn artikolojn (ĉ. duonon de la enhavo), kiuj sisteme kaj serioze ŝtopas tiujn lakunojn en niaj scioj. Ili estas: historia esploro de Zofia Banet-Fornalowa pri la societo Konkordo, kiu en intermilita periodo penis disvastigi kaj evoluigi homaranismajn ideojn; skizo pri interrilatoj inter bahaismo kaj esperantismo de Giorgio Silfer, esploro de Rita Valčiukaitė pri la rolo de Esperanto por kosmologio de Martinus; kaj resumo de doktora disertacio de Leif Nordenstorm pri interrilatoj inter Oomoto kaj homaranismo.

El la tri lastaj artikoloj sekvas, ke, malgraŭ certa bona rilato de tiuj religiaj movadoj al Esperanto, la reala rolo de Esperanto por ili ne supertaksendas; Silfer ial eĉ ne mencias la tre bedaŭrindan lastatempan fakton, ke al membroj de la Bahaa Esperanto-Ligo oni malrekomendas propagandi Esperanton inter bahaanoj… Do, tiuj, kiuj volas konatiĝi kun la problemo, havas nun koncizan kaj fidindan fonton.

Ankaŭ enestas tre interesa semantika analizo de Francisko Degoul pri la Zamenhofa uzado de la radiko “neŭtral-”, kiu, evidente, diferencas de la komune komprenata kaj, sekve, la propra Zamenhofa kompreno de neŭtraleco pli proksimas al nocioj ekster- aŭ sennacieco ol al la neŭtraleco kultivata en neŭtralismaj organizoj.

Iom idee dubinda estas la artikolo de Walter Żelazny pri “Zamenhofa teologio”, kie li reduktas homaranismon (laŭ mia opinio, pure klerisman projekton!) al judismaj radikoj de la Majstro. Al mi ŝajnas, ke supertakso de la Zamenhofa juda deveno kaj ties influo je liaj projektoj multe pli odoras je kaŝita antisemitismo ol ĝia ignoro…

La libron eldonis LF-koop, kaj tial fojfoje iom amuze renkonteblas strangaj mencioj pri dominantaj tie ideoj, ekzemple, rekomendo al bahaanoj uzi la raŭmisman vojon, aŭ enkonduki homaranismon en Esperantan Civiton, sed tiuj strangaj deviaĵoj ne influas la bonan kvaliton de la koncernaj artikoloj.

La cetera enhavo de la kolekto ankaŭ estas plejparte interesa (krom pure teologiaj kontribuoj, ne havantaj rilaton al homaranismo kaj Esperanto, kiel tiu de Wolfram Rohloff pri liturgio), sed analizi kaj eĉ mencii ĉiujn interesaĵojn en mallonga recenzo ne eblas. Do, legu mem.

Nikolao Gudskov


Ricevitaj libroj

Homarane: Kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 2, numero 2 / Redaktoro Bertil Nilsson. – La Chaŭ-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2014. – 161 p. – [Recenzoekzemplero].

Sigmond, István. Konsilo de ateisto: kredu je Dio / Redaktis Jozefo Horvath; Tradukis el la hungara Jozefo Horvath k. a. – Cluj Napoca: EXIT, 2015. – 191 p. – [Donaco de Julia Sigmond].

Werner, Jan. Terminaro de kanalizacio. – Brno: Konstru-Forumo, 2015. – 90 p., il. – [Donaco de Jan Werner].

[Zamenhof, L. L.] Ekzercoj de Zamenhof / Redaktis Mine Yositaka. – Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2015. – 38 p. – [Donaco de Mine Yositaka].


Ricevitaj gazetoj

Beletra Almanako, 2016/26;
Heroldo de Esperanto, 2016/5, 6;
La Ondo de Esperanto, 2016/8-9;
La Revuo Orienta, 2016/8-9;
Literatura Foiro, 2016/282;
Pola Esperantisto, 2016/3;
Scottish Esperanto Bulletin, 2016/2.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2016, №10 (264)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Povilas Jegorovas, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Paŭlo Moĵajevo, Sergio Pokrovskij, Andrzej Sochacki, Marian Zdankowski
Adreso: RU-236039 Kaliningrado, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@yahoo.com
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: http://esperanto-ondo.ru/
Abontarifo por 2016:
— Internacia tarifo: 42 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 24 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 750 ruslandaj rubloj
— Pollanda tarifo: 72 zlotoj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 15 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 450 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 eŭroj (8000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 eŭroj (4800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 eŭroj (2800 rubloj)
— Okona paĝo: 20 eŭroj (1600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0,50 eŭro aŭ 40 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio aŭ de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2016.