Strangaĵo por kelkaj stranguloj

Leip, Hans; Ŝulco, Rikardo. Abismoj: Litografoj kaj sonetoj. — Paderborn: Esperanto-Centro, 1988. — 78 p., il.

Esperanto-Centro Paderborno eldonis je nenio alia similan libron Abyssos/Abismoj. Ĝi enhavas 24 litografojn de Ĵano Lajpo (Hans Leip, 1893-1983) kaj po 24 sonetoj de fama Rikardo Ŝulco en la germana lingvo kaj en esperanto. Ni delonge alkutimiĝis, ke bildoj en libroj ilustras la tekstojn; tamen en Abismoj la situacio estas mala: la antaŭlonge preparitaj litografoj estas memstaraj kreitaĵoj, kiuj fariĝis motivoj por la sonetoj. Ŝulco verkis la germanlingvajn sonetojn komence de 1970-aj jaroj; la esperantlingvajn en 1983-84. La esperantlingvaj sonetoj tute ne estas tradukoj, sed apartaj, sendependaj verkaĵoj — Ŝulco kreis ilin ne rigardante la germanan tekston, nur laŭ sia impreso pri la bildoj. La abismokartonoj estas klarigeblaj ankaŭ sen la sonetoj, sed la sonetoj apenaŭ sen la abismaj modeloj. La temoj de pluraj litografoj fontas el antikva mitologio, kelkaj estas tute originalaj. Sur la bildoj ni vidas torditajn figurojn, kriplajn monstrojn, strangajn estaĵojn, mitajn viziojn. Mem Leip asertis, ke “senkompata submonda humoro” de liaj litografoj devenas el lia iama subita perdo de konscio pro veneniĝo. Do, ĉu nur halucinoj? — Plejparte jes. La nebula senco troveblas en pluraj bildoj, tamen plejparte ili estas halucinaj inkuboj kaj serĉi en ili sencon estus vana klopodo. Eble iuj fakuloj pri gravurarto obĵetos min, dirante pri granda valoro de la litografoj — mi ne volas longe diskuti. Por ordinara libroleganto arta valoro de tiuj bildoj estas nula kaj impreso pri ili povas aperi sola — koŝmara sonĝo kaj vekiĝo en malvarma ŝvito.

Mia ĉefa tasko estas, tamen, recenzi la sonetojn. Rikardo Ŝulco mem agnoskis, ke percepti la sonetojn sen la bildoj fakte ne eblas, kaj ili ne havas propran artan valoron. Ne malofte la versoj simple priskribas tion, kio jam klare videblas sur la bildo: “Veruka fiŝo ŝajnas apatia. /Delfeno ĉirkaŭnaĝas satelite.”, aŭ: “La mara stel' simbolas brilan astron.”

Mi ne sufiĉe flue posedas la germanan lingvon por ĝui en ĝi poezion, tamen kelkfoje mi rimarkis, ke la germanlingvaj sonetoj estas pli bonaj, ol la esperantlingvaj (almenaŭ — pli proksimaj al la enhavo de la bildoj, pli enhavoriĉaj). La sonetoj estas preskaŭ perfektaj laŭforme, kvankam inter la rimoj kelkfoje aperas adasismoj. Majstra formo kun vanta enhavo — ĉu povas ĝuigi leganton?

Kiel avertas Behrmann en sia akompana letero, “la lingvaĵo en la antaŭparolo, en la sonetoj mem kaj en la biografiaj notoj sekvas la Analizan Skolon, kies protagonisto ja estas Rikardo Ŝulco”. Jes, tio tuj senteblas, ekzemple — la konata maniero esperantigi proprajn nomojn — tamen eĉ tiu principo estas aplikita nekonsekvence kial Ĵano, sed ne Johano?

Resume: eble tiu libro trovos kelkajn specifajn ŝatantojn inter esperantistoj, precipe — inter la germanlingvanoj, tamen ĝi ne estas grava evento en esperanta literaturo. Strangaĵo por kelkaj stranguloj — kaj ne pli...

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1993. № 1 (8)


Recenzoj