La unua blino

Tolstoj, Aleksej Nikolajeviĉ. Aelita, aŭ La Marso formortanta / Trad. el la rusa E.Pill; Antaŭpar. Igorj Simonov. — 2a eldono. — Niĵnij Novgorod: Akileo, 2000. — 144 pĝ.

Marso“Se oni ekbruligas stelojn sekve iu tion bezonas”, — diris klasikulo. Daŭrigante analogion: se oni eldonas (aŭ intencas eldoni) librojn, tion iu bezonas. Kiu aŭ kio? Unue, la eldonisto — por ricevi profiton. Due, la legantaro, kiu per la mono voĉdonas ĉu taŭga aŭ ne estas la eldonita libro. Kaj trie, la aŭtoro, kiu ricevas famon kaj honorarion. Escepte de tiuj aŭtoroj, kiuj laŭ la trafa esprimo de Valentin Melnikov — sukcesas eldoni sian dudekan libron kontraŭ mono ricevita pro vendo de makulatura stoko de siaj antaŭaj libroj (LOdE. 2001: 12, pĝ. 14).

Ĉefan, gvidan kaj pli gravan rolon el tiuj “tri fontoj kaj tri komponaĵoj” de la libroproduktado havas certe la eldonisto kun ties sperto, deziro, eblo kaj povo, kaj — grave — scio kaj sento pri la libromerkato, ties kondiĉoj, postuloj, detaloj, deziroj kaj inklinoj de la kaprica onta legantaro.

Eldona grupo, sin nomanta eldona kolegaro (en la retpaĝo: “neformala kaj neoficiala eldona kolegareto” ) Akileo komencis sian eldonan agadon en la esperanta tereno per eldono de la fama Aelita — romano de Aleksej N. Tolstoj en la traduko de E.Pill (1928).

Mi ne rerakontu la enhavon de la romano. Necesas nur noti ke ĝi estis verkita en 1922 en Berlino kie la aŭtoro loĝis elmigrinte. En la romano estas komplika interplekto de diversĝenraj direktoj ne ĉiam glate harmoniaj.

1) Temo aŭ direkto scienc-fikcia kun certaj teknikaj kaj teoriaj detaloj — similaj al tiuj en la tiutempe popularaj SF-romanoj de Jules Verne kaj Herbert Wells.

2) Priskribo de sentoj kaj turmentoj de inĝeniero Losj forte superas laŭ impresiveco amnovelojn.

3) Makabraj epizodoj en Kosmo kaj en Marso estas majstre faritaj en stilo de t.n. dekadenca romano.

4) Bataloj, ribeloj, pafoj kaj flugoj — tipaj trajtoj de aventura romano.

Ĉio supre nomita estas prezentita kun nemalmulta kvanto de ideologio porsovetia. Marso kun ties indiĝenoj devas, laŭ Gusev, esti sovetia, tuj necesas gvidori en la ribelo de la marsanoj kontraŭ ties potenculoj sub saŭco de Socialisma revolucio. Kaj tiel plu.

La ĉapitroj estas kurtaj kaj la temlinioj ŝanĝiĝas rapide. Pro tio aperas impreso de malharmonia miksaĵo. Vere seriozajn kaj dramajn scenojn de rememoroj de Losj aŭ priskribon de la senlima Kosmo ŝanĝas scenoj de burleska ĝis klaŭneco fanfaronado kaj mensogo de t.n. “revolucia soldato”, friponema Gusev.

Endas noti ke en la traduko de mistera E. Pill estis prezentita la plej unua varianto de la romano (1922–1923) — malpli ideologiplena. La posta varianto (1939) — pli konata al la sovetia legantaro — estis senteble aŭtore relaborita. La aŭtoro malplifortigis pesimismajn trajtojn de Losj, pozitivigis kaj heroigis la karakteron de Gusev kaj deprenis tro naturismajn elementojn el priskriboj de la sovetia Peterburgo. La tria varianto — adaptita por junularo — estis redaktita por montri la aventuran kaj teknikan temaron de la verko.

La romano iĝis tre populara. Nun oni nomas ĝin legenda kaj “signa” romano. Kial?

Unue, post tradukoj de romanoj de Jules Verne, ĝi estis preskaŭ sola tiuĝenra verko multfoje reeldonata en Sovetunio kaj atingebla por la vasta legantaro.

Due, senteblas la majstra lingvaĵo. Sed en la nuna tempo la verko estas apenaŭ interesa en la sciencfikcia aspekto; jam en la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam mi tralegis la porinfanan varianton de la verko, la teknikaĵoj impresis kiel enuaj kaj primitivaj.

Eble pro tio mi ne sukcesis trovi en librovendejoj de Tomsk (Siberio) modernan reeldonon de la libro.

Recenzanto de la tradukita verko devas diri ion pri la traduknivelo. En la antaŭparolo de la dua eldono Igorj Simonov skribas, ke ne estas informoj pri la tradukisto E. Pill kaj eĉ pri la nacieco de li (aŭ ŝi). Mi riskas supozi ke la tradukinto estis ruso aŭ ruslingvano. Tion montras pluraj kaj evidentaj rusismoj en la traduko. Sed ne por montri la manieron de la rusa parolo. Endas noti la plej okulfrapajn — neuzo de demanda participo “ĉu” en demandaj propozicioj, uzo de “tiu sama” anstataŭ “la sama”, uzo de “li” anstataŭ “ĝi” pri flugaparato ĉar en la rusa lingvo ĝi apartenas al la vira genro.

La traduko entute lasas impreson esti farita rapide sen konscienca (sin)redakto. Estas momentoj vere okulfrapaj — ekzemple, uzo de termino “maldiligentaj” pri okuloj (en senco “trankvilaj”, “kvietaj” ). Ankaŭ arkaismoj senteblas — “elpendaĵo” anstataŭ “anonco”, same uzo de “ci” en senco de malestimo kaj malamo. Esence la traduko estas pli oficialstila ol arta. La lingvaĵo de Tolstoj estas komplika kaj impresiva pro la uzo de elipsoj, ŝanĝo de kutima vortordo, slangaĵoj. En la esperantigita varianto de E.Pill tio ne senteblas.

Aspekte la libreto estas modeste bindita en grize-blua mola papera kovrilo kun neklara kaj nekolora pentraĵo. Ankaŭ interne ĝi ne aspektas luksa.

Do la esperanta libromerkato ricevis novan specimenon kun glora titolo, diskutinda de la literatura valoreco kaj ideologiplena enhavo, neperfekta traduko kaj griza aspekto.

Laŭ mi la libro taŭgus, ekzemple, por serio “Literaturaj memoraĵoj de la 20a jarcento” kun aldonaj artikoloj kaj komentoj. Kaj la ekstera aspekto povus esti pli luksa. Sufiĉas rememori Sferojn, kun naŭdekprocente bagatela enhavo, sed imponantaj kaj allogaj per buntaj ilustritaj kovrilpaĝoj kaj abundaj kaj bonkvalitaj ilustraĵoj interne.

La unua libro de la eldona kolegaro Akileo aperis. Ĉu temas pri la proverba rusa unua blino, kies fuŝiteco estas pardonebla?.. Ni atendu la duan.

Aleksej Birjulin

La Ondo de Esperanto. 2002. №1 (87)


Recenzoj