Du libroj el Albanio

Xhamaj E. Spektro: Poemaro. — Tirano: AEL, 1992. — 54 paĝoj.

Frashëri K. Gjergj Kostrioti: Historia skizo / Tradukis el la albana G. Muĉo, V. Pistoli. — Tirano: AEL, 1992. — 43 paĝoj.

Antaŭ nelonge mi ricevis de albanaj amikoj du novajn librojn. La unua — Spektro — enhavas 40 poemetojn dividitaj je 4 cikloj: La mondo antaŭ miaj okuloj; Mi sonĝas; Spektro de sentoj; Maltrankviligita dormo. Ilin aŭtoris ĉarma 15-jara Enkela Xhamaj, lernantino de fremdlingva gimnazio. Mi ne ekspertas pri poezio, sed legante la poemetojn de Enkela mi klare sentis sincerecon kaj profundecon de sentoj, riĉecon kaj abundecon de personoj, figuroj kaj temoj. La junulino ne timas esprimi sin eble naive, sed kuraĝe kaj sincere:

Foje ŝiaj komparoj konsternetas: “….kaj luno kaŝe elsendas ĝian lumon/ molan, brilan, freŝan/ kiel apenaŭ lavita virino” (Pejzaĝo) — sed ĉu lavita aŭ ne lavita? eble ĵus lavita virino? Versoj pri abstraktaĵoj (Demokratio) ŝajnas malpli sukcesaj, ĉar ili “odoras” per ĵurnala inko kaj eliras el la kapo, sed ne el la koro.


La dua libro estas traduko de skizo pri glora periodo de la malfacila historio de Albanio, malbone konata ekster la lando tiom longe fermita.

Oni scias, ke la unua E-lingva libro en Albanio estis verko ankaŭ pri la “savinto” de la albanoj el la turka invado en XV jc. (Skanderbeg, heroo de Albanujo, komp. Cuk Simoni, 1929). Mi nenion scias pri la enhavo kaj lingvo de la libro pri Skanderbeg el 1929, sed malgraŭ la interesa enhavo la lingvaĵo de Skanderbeg-1992 bezonas fortan redakton. En la teksto senprecedence abundas lingvaj, logikaj kaj pres- eraroj, kiuj malaltigas la valoron de la libro. Ni kredu, ke alilandaj spertuloj helpos la albanajn kolegojn kaj en la e-ta merkato aperos novaj interesaj kaj informriĉaj libroj pri/el Albanio.

Nikolaj Stepanov (Ruslando)

Ruslanda Esperantisto. 1992. №8 (14).


Recenzoj