Heroo de dezertaj horizontoj

Arosev, Grigorij. .RU: En la rusa kaj Esperanto. — Moskvo: Impeto, 2001. — 96 pĝ.

Grigorij Arosev estas interesa poeto. Ĉu intereso estas garantio de bona poezio? — Ne nepre. La versoj de Arosev donas al tio ekzemplon. Ili estas tre diversnivelaj kaj ie aludas potencialon de talento. Sed ie ili apenaŭ legeblas (“al l' dua”, “sur l' Tero”) aŭ simple estas nekorektaj (tipe rusa misuzo: “ĝis tria kokeriko” anstataŭ antaŭ). Sed malgraŭ la misoj, stumbloj kaj abunda stumpado de la vera rimo (amputita Esperanto) liaj versoj ne perdas allogon. La kaŭzo ne estas mistika: Arosev reale vivas en siaj poemoj. Spite al sia propra repliko pri “simpla poeziumanto” li plenigas la versan formon de la sukoj de sia esto. Kaj ni legas tion kiel protokolon de animo. Jen premiso por aŭtenta poeto: tiu uzas aŭtentan materialon.

Do ni havas antaŭ la okuloj dokumenton, kaj la persona dramo de la aŭtoro ekposedas nian atenton. Ja Arosev estas neordinara kaj samtempe specimena persono. Klasikaj Onegin kaj Peĉorin taŭgas kiel paraleloj. Same juna, same sperta, same bruligita de la vivo nia nova heroo suferas pro la malnova malsano de antaŭtempa senilo. Laco, enuo, malforto determinas la tonon de liaj ago kaj sento.

Apogon tute mi ne povas doni.
Pardonu min pro tio — vi kaj oni.
La totala cinikismo ŝajnas garantii senindulgon.
Ĉiu homo nepre havas sian prezon,
Ĉiu homo aĉeteblas senprobleme.
Sed ni klare vidas la internan maltrankvilon, kiu instigas la poeton al amaraj konkludoj, venenaj replikoj, plendoj kaj lamentoj.

Kio provokas tiel strangan kombinon de juno kaj kaduko? Sendepende de la rezistkapablo de la individuo oni klasike kaj prave atentas la medion en kiu li/ŝi realigas sin. La medio, cetere, ne multe okupas la atenton de Arosev. Sed unu konstato helpos nin konjekti pri ĝia kulpo. La libro de Arosev entenas ankaŭ ruslingvan parton.

Ankaŭ ĝi estas interesa kaj verkita en la sama tonaleco. Liaj rusaj versoj ne stumblas kaj ne stumpas, sed ili estas videble pli banalaj, sterilaj kaj stereotipaj. La hida stampo de la moderna rusa poezio kuŝas sur tiuj malfeliĉaj versoj kaj mutilas ilin klinante la poeton ĝis la nivelo, kiun permesas ties plata reliefo. La fuĝo en Esperanto estas do savo por la talento de Arosev. (Parenteze: jen la funkcio de arta lingvo, pri kiu oni ne multe parolas.)

Tamen en la proceso de la interago kun la medio gravas ankaŭ la interna rezervo de la subjekto. Ni facile rivelas la ĉefan rezervon de nia heroo. Tio estas amo. Varmaj, sinceraj, inspiraj linioj naskiĝas sub lia plumo en elano de la amo:

Am' knabina estas virto kaj dorloto.
Ĝi samtempe estas peko kaj pRUdento.

Kial peko? Tio estas dia doto.
Kial virto? Ĉar ĝi estas vera sento!

Ĉu tiu rezervo sufiĉas por resaniĝi? Tion ni scios leginte novajn poemojn de Arosev. En unu el la plej bonaj poemoj de la libro (Malforteco) li desegnas sin sidanta antaŭ abismo. Li estas febla, elĉerpita, lamenta sed ne penta. Li esperas ke Dio lin komprenos kaj kompatos. Se la dia kompato povus ĉesigi la korodon…

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2002. №6 (92)


Recenzoj