SONETO DE PROFETO KAJ POR ĈIUJ JUĜISTO

Arosev, Grigorij. Sonet. Sonet'. — Moskvo: Impeto, 1998, 64 p., il.

Grigorij Arosev (al iuj pli konata kiel Parolema Griŝo) aperis kaj formiĝis kiel esperantisto kaj poeto antaŭ miaj okuloj — tial por mi estas speciale interese recenzi lian unuan presitan poemkolekton. Iama diboĉema bubo maturiĝis kaj serioziĝis; nun la publiko ricevis lukse eldonitan libreton en du lingvoj — Esperanto kaj la rusa.

En ĉiu el la prefacoj la aŭtoro petas ne juĝi lin tro severe kaj bedaŭras pri legantoj kiuj komprenas nur unu lingvon el la du. Vere, la plej brila ero, kerno de la libro doninta al ĝi la titolon, estas Sonet/Sonet', en kiu alternas linioj en du lingvoj, interplektitaj virtuoze kaj brile. Nur unu versaĵo troviĝas en ambaŭ lingvoj, finante la partojn — Un grand terminé; la cetera enhavo de la partoj tute diversas. Diversas ankaŭ la temoj (fakte, tamen, ĉeestas kutima lirika sortimento) kaj la nivelo…

Kelkaj versaĵoj estas vere majstraj. En Foriro de l' januaro ŝtorma vetero interplektiĝas kun morna humoro de la aŭtoro:

Samkiel plejparto de nuntempa junularo, Grigorij ne preteris la fikcian mondon de Tolkien — do jen la Orodruin, probable ĝuigonta la ŝatantojn de la epopeo. Kaj certe admirindas la Cigno — precipe por tiu, kiu scias ĝian dediĉon al tragika forpaso de la bona homo…

La aŭtoro asertas preface, ke por la libro li “severe” elektis tion, kion eblas prezenti al la publiko sen troa honto. Tamen eble la elekto estis ne sufiĉe severa…

Longa kaj pompa Vivo kaj Homo estas kaosa miksaĵo de neinteragorditaj frazeroj, kaj ia baza ideo de la tuta poemo neniel videblas; la samon eblas diri ankaŭ pri Amo ezoko. Okpaĝa Sinjorino fumadisto kaŭzus nur senkomprenan ŝultrolevon. Al Liberstila ironia lirikaĵo, tre tipa por la poezio de Arosev, ne eblas rilati serioze, oni nepre ridetos: iu — kune kun la aŭtoro, pri la temo; iu — pro nekonveno de la lingvaĵo ks, pri la aŭtoro.

La ruslingvaj versaĵoj kaj unu proza noveleto plejparte similas tiujn de aliaj modernaj aŭtoroj, do ne estas senco detale analizi ilin en esperantlingva recenzo. La aŭtoro egale posedas poezian teknikon en ambaŭ lingvoj kaj iom tro ŝatas sian personon — tio pleje videblas laŭ Mi:

Tipa trajto de la aŭtoro (interalie, ankaŭ en buŝa parolo) estas uzado de ekzotikaj vortoj, pli-malpli hazarde trovitaj en vortaro. Temas ne pri “tradiciaj” neologismoj (“hida”, “mava” ks), sed pri tute malnecesaj raraĵoj, kiujn serĉos (kaj ne nepre trovos) envortare eĉ tre sperta leganto: “molestas”, “innuendo”, “kalvario”, “morbido”, “darka”, “dunkla”… Ankaŭ la sisteman uzon de “as” kiel aparta vorto ne multaj laŭdos. Tiaspeca lingvaĵo estas konsiderebla kiel “infana malsano” de homo kun tre fortaj lingvaj kapabloj — iam eĉ la tuta urala skolo pekis je tio, poste ĝi maturiĝis kaj “resaniĝis”, do ni supozu, ke pri Grigorij Arosev estos same.

Bedaŭrinde, nematureco de la aŭtoro videblas krom tio laŭ kelkaj eraroj gramatikaj (ofta misuzo de la artikolo, ĝis eĉ “L' ama fabela la horto”) kaj poetikaj (svarmo de “abortaj” rimoj).

Ofte li tro atentas la formon, neglektante la enhavon, ĵonglas per aliteracioj: apud la brila “Ĉu inklino al sinklino / povas daŭri sen la fino?” oni trovas “Tro torturas trista truo / brilan bordan brodan bruon.” Sonas bele, sed dezirindus ankaŭ ĉeesto de iom pli profunda senco: ĝuste ties manko dume ne permesas al Grigorij atingi la nivelon de tiaj poetoj kiel Ivan' Naumov (kiun Arosev preface dankas kiel sian instruanton kaj kies influo senteblas plurloke) aŭ Nikolai Lozgaĉev.

Tamen signoj de talento videblas, kaj kun sia grandega laboremo kaj volforto la aŭtoro nepre devas iam fariĝi rimarkinda figuro en Esperanto-poezio.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1999. №4 (54)


Recenzoj