In-Spir'

Benin, Morice. In-Spir'. — Donneville: Vinilkosmo, 2001.

Dank' al la vivo, de-temp-al-tempe blovas iu freŝa, saniga vento sur ĉiun kulturan agadon — kaj ne povus esti maltiel ene de nia Movado! Tian blovon ni sentas nun, per la aŭdado de In-Spir', KD-albumo de Morice Benin!

Per sia bela, profund(ating)a voĉo, Benin prezentas Muzikon, kiu bone fratiĝas al la spirito de nia kara lingvo. Efektive sonas al ni tute amike esprimoj kiel “la landoj ekzistas ne”, kaj “la mondon ŝanĝi povas vi… inspir'” kaj ankoraŭ “demando nin perturbas, / kiu nin rapide turbas: / kion faras ni sur Tero?” Kaj, el tiaj, multaj aliaj. Cetere, la propra vortkombino In-Spir' estas plej trafe uzita, kaj lingve kaj poezie!

Eĉ ŝajnas, ke temas pri originale verkitaj kanto-tekstoj, tiel altnivelaj kaj naturaj estas la tradukoj el la franclingvaj originaloj, far Georges Lagrange, Roel Haveman, Bernard Legeay, Arnaud Lagrange, Rikardo Cash, Brigitte & Thierry Faverial kaj Ĵak Le Puil (kiuj “preskaŭ reverkis”, laŭ Benin mem!). Ĉio plus la originaleco de la komponaĵoj kaj la altniveleco de la muzikaranĝoj kaj de la instrumento-ludado, en tre signifaj partoprenoj!

Kaj jen la rezulto: KD-albumo, kiu ne povas manki al la diskoteko de amantoj de Esperanta Muziko, de Esperanta Kulturo, enhavanta erojn jen de nedirebla tenero, jen de piklamena trafeco; jen de pratoneca mildo, jen de morgaŭo-plena poezio. Plezuro kiu krome lumigas; amuzo, kiu ankaŭ avertas; revo, kiu tamen vekas!

Estas feliĉige, feliĉege, stari inter la “bela aro da utopiistoj tra la vasta mondo”, kiu povas rekte ĝui tian kodiskon — kaj tiajn aliajn!

Fortaleza, La 6an de januaro 2003.

Tarcísio Lima (Sizjo) (Brazilo)

La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100)


Recenzoj