UZO DE PROPRA HOBIO POR PRAKTIKAJ CELOJ

Chrdle, Petr. Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 1995. — 40 paĝoj; 500 ekz.

Laŭ Jerzy Lejk “la tuta E-komunumo ne superas laŭkvante kelkdekmilan urbon kaj laŭdunge — la etan entreprenon (200 homoj?)” (Pola Esperantisto. 1983. No3. P.5). Eble la unua takso estas iom pesimisma, sed la dua verŝajne proksimas al la realo.

La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas esperanton inter siaj laborlingvoj. La agado de lia kongresa kaj kleriga entrepreno KAVA-PECH estas bone konata en Esperantujo per gravaj libroj kaj aranĝoj, kaj la praktika sperto de Chrdle certe interesos tiujn, kiuj okupiĝas/os pri peresperanta entreprenado, kvankam ankaŭ liaj teoriaj konstatoj estas konsiderendaj — precipe ĉe planado.

La broŝuro estas leginda kaj legenda precipe por komencantaj entreprenistoj, kiuj — samkiel la aŭtoro dum komenco de sia agado — devas alte pagi pro nekono de kutimaj reguloj kaj pro trokredemo pri “anĝeleco” de la esperantistoj. Por preventi misojn Chrdle prezentas sep bazajn leĝojn de la entreprenista moralo kaj aldonas utilajn defendoproponojn kontraŭ ilia nerespekto fare de la partnero. Legu atente, ĉar laŭ Chrdle: “…surbaze de spertoj dum entreprenado pere de la ĉeĥa, la angla, la germana kaj Esperanto mi povas ĵuri, ke dum entreprenado pere de Esperanto la manko de la entreprenista moralo aperas kelkoble pli ofte”.

Paradokse, problemo, kiun foje frontas esperantistoj, estas ĝuste lingva. Nia lingvo ja bone servas por kontaktoj inter malsamlingvaj esperantistoj, sed ĝi absolute senutilas ekster Esperantujo, kaj tion mi mem spertis ĉe pollanda limo kun voŭĉero de Esperantotur, farita laŭregule, kun ĝustalokaj stampoj kaj subskriboj, tamen verkita en la senriproĉa esperanto, kiu por la limgardista skipo ne ŝajnis pli komprenebla ol la keĉua aŭ tunguza. Se mi tiutempe estus jam koninta la rekomendojn de Chrdle, mi eble maltrafus la kaĉon.

Bedaŭrinde, la konkretaj aplikoj de esperanto ĉi-libre estas limigitaj je eldonado, ĝenerala turismo kaj kleriga (kongresa) turismo, kaj la ekzemploj rilatas preskaŭ nur al KAVA-PECH. Tial restis nekomentitaj la eldonsperto de Hachette & Cie kaj de Hirt & Sonh, la intermilita foira kaj komerc-ĉambra utiligo de esperanto, la agado de CEKIT kaj EKI, la funkciado de Heroldo, El Popola Ĉinio kaj Monato, nuna peresperanta komercado praktikata de ĉinaj samideanoj, kaj la plej ampleksa kaj sukcesa entrepreno en Esperantujo — Universala Kongreso de Esperanto. Jen fundamenta tasko por IKEF.

Sed sian taskon Petr Chrdle eminente plenumis. Jen liaj konkludoj pri la profesia uzado de esperanto:

Negativaj trajtoj:

Pozitivaj trajtoj: Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1999. № 8-9 (46-47)


Recenzoj