Verdaj kampoj de renaskiĝo

Boccaccio, Giovanni. Dekamerono: Unuaj tri tagoj: Noveloj / Tradukis el la itala P.Martinelli, G.Waringhien, G.Cappa; Pref. M.Luzi. — Prilly: Kooperativo de Literatura Foiro, 1995. — 320 p.

Ekzistas libroj, kies legado similas vojaĝon. Oni paŝas sur novan teron, oni trovas kontinenton, iun alian mondon. Tiu mondo havas sian propran, originalan atmosferon, kaj ĝuste la atmosfero donas ofte la plej fortan kaj efikan impreson kapablan profunde influi la konscion de la vojaĝanto. Mi ne hazarde trafis la komparon, ĉar ne la kunplekto de eventoj, nek la konvinka logiko de faktoj sukcesas foje doni tian delikatan animan resonon. Tiujn librojn oni povas legi kaj relegi — tute aŭ epizode — por (efiko de bona promeno) repreni la freŝon de l' percepto kaj resenti la tenson de la vivo.

Tiaj estas interalie Biblio kaj la plej bonaj fabelaroj.

Tia estas Dekamerono.

Tralegante la libron de Boccaccio ni aŭtente sentas certan renaskiĝon. Juna 14a jarcento apertas al ni siajn pitoreskajn kampojn sur kiuj migras viglaj protagonistoj. Ja, kiel baldaŭ asertas unu el ili, “oni devas ĝoje vivi!”

Vivi ĝoje preter la pesto, kiu falĉas milojn kaj milojn, preter la cenzuro de la moroj kaj tra ajnaj akcidentoj de la perturba epoko. Ĉu la nunaj generacioj ne perdis tiun kapablon?

Oni povas multon diri por defendo de la nunaj generacioj. La juna 14a jarcento povis esperi, la olda 20a ĉe sia fino forkonsumis la atendojn. “En granda scio estas granda ĉagreno”. Sed mi tuj pretas disputi: ja la juno de la 14a estas nur nia optika iluzio. Ja vere — kion diras al mezepokano la prefikso “re-” en la fama formulo renaskiĝo? Evidente — jarmilojn da riĉa, tre riĉa antaŭa historio. Jarmilojn da plagoj, militoj, kataklismo. Ja italo de la 14a jarcento devis esti historie laca, multfoje elĉerpita, ja liaj prauloj travivis la perversan sadismon de cezaroj kaj sur liaj ŝultroj kuŝis la cindroj de la Eterna urbo.

Kaj tamen mia optika iluzio ne trompas min en la esenco: tio estis juna mondo, loĝata de novaj homoj. Kiel do okazis la mirakla transformo? De kiu fonto estas ilia ĝojsoifo? Kiaj freŝaj ventoj blovis for la kadukan miljaran polvon de tiu duondorma senila civilizo? — demandoj ne sen intereso por miaj samtempuloj. Sojle de la 3a jarmilo ni staras lacaj kaj elĉerpitaj, kun la ŝarĝo de la terura sperto de cent jaroj da barbareco. Genocidoj, diktaturoj, kultura degradado estingis nian energion kaj korodis optimismon. En ĉi tagoj al ni probable helpus eĉ fragmentaj promenoj laŭ la revaj kampoj de la renaskiĝo.

La eldono de LF-koop donacas tiun ŝancon al la esperantistoj. Vere, bonan ŝancon, ĉar esperanto — laŭ siaj origino kaj esprimsistemo — pli ol iu alia lingvo proksimiĝas al la itala de Boccaccio. Iel (ekz-e, sintakse) — eĉ pli ol la lingvo de liaj nunaj samnacianoj.

Dankon al sinjorino Martinelli kaj profesoro Waringhien, kies traduko permesas senti tiun proksimon. Dankon al la sinjoroj eldonistoj. Kaj mi serioze esperas la daŭrigon.

Alen Kris (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1996. №4–5 (29–30)


Recenzoj