Spegulo ridiga aŭ ĝustiga

István Ertl. La postdomo: Paŭsaĵo. — Rotterdam: Bero, 2003. — 86 pĝ.

Lastatempe oni surmetis Korseton sur la esperantistojn. Kiel konate, la funkcio de tia umo estas, ke ĝi premas internen en unu loko, kaj la afero puŝiĝas elen aliloke. Jen, ekzemple, eliĝis eldono de satiraĵo. La postdomo de István Ertl portas la ĝenrodifinon “paŭsaĵo”. Kion ĝi do paŭsas? Ĉefe la okazaĵojn en la Centra Oficejo de UEA dum la lastaj jaroj. Ĉiu leganto ja komparos ĝin kun siaj scioj aŭ supozoj pri kio vere okazis. Tial mi komencas per mia subjektiva bildo de “la vero”.

En la CO laboris aro da talentaj dungitoj, kiuj bone kunlaboris, eĉ amikiĝis. Kiel en aliaj ideaj organizoj, la dungitoj kaj precipe la dungita estro preferis elektitan estraron malfortan. Kiam UEA ekhavis fortan prezidanton, kiu krome havas riskemajn ideojn kaj bizaran laborstilon, kulminis konflikto kaj pluraj dungitoj demisiis. La idea konflikto ŝajnas esti tiu sama, kiu de jarcento hantadas UEA'n — konflikto inter uzantoj kaj propagandantoj de Esperanto, inter rondoj internacia kaj naciaj, inter membroj individuaj kaj asociaj. En la CO laboras ankaŭ junaj TEJO-volontuloj. En TEJO estiĝis suspekto, ke unu dungito sekse miskondutis kontraŭ tiuj junuloj. En similaj okazoj, ofta procedo estas ĉion kaŝi, prisilenti, kaj diskrete forigi la asertitajn viktimojn, “por ne malutili al nia kara afero”. Aĉa metodo, laŭ mi. Ĉi-kaze, ĝi ne eblis, dank' al insisto de Sabira Ståhlberg, pro kio ŝi meritus respekton. Sed male, oni daŭre ĵetadas al ŝi koton pro ŝia “falsa akuzo”. Post esploroj faritaj de UEA, eblis nenion pruvi. Tamen, supozeble, restis malbona etoso en la CO, kiu sendube kontribuis al la demisioj de ĝiaj oficistoj.

En La postdomo troviĝas aludoj al amaso da literaturaj verkoj, zorge listitaj librofine. Malmultajn el ili mi legante rimarkis kaj rekonis. Mi ja rekonis unu bazan aludon, tiun pri la taglibro de Anne Frank. Aliaj aludoj celas esperantistojn kaj diversajn verdajn eventojn kaj rondojn. Tiujn mi pli facile identigis. La esperantistoj aperas sub leĝere modifitaj nomoj. Tiu kutimo ludi per nomoj estas tradicia en Esperantaj satiraĵoj. Jam en la Verda Biblio de Lejzerowicz el 1935 oni trovas provojn kiel Junio Pagi kaj Kalsurmano Galoŝej. Ĉe Ertl tiu arto de komikaj metamorfozoj atingas pinton de inventa kapablo. Mi aŭguras, ke longe oni aŭdos (sen)intencan (mis)uzadon de tiuj alinomoj inter esperantistoj (des pli, ĉar oni emas pli facile memori ilin ol la verajn nomojn).

Sed Ertl aludas ankaŭ amasegon da detaloj pri aferoj de la CO, agoj, trajtoj, kutimoj kaj manioj de la oficistoj, UEA-estraranoj kaj aliaj korifeoj. Nek mi nek alia leganto povas koni la bazon de tiuj klaĉoj. Ekzemple oni legas pri estrarkunsido en la CO: “Entute ne venis la nipona estrarano Hufumoto Vakuo, ĉar ĉi-sezone la Boterhamaj meblovendistoj ne ofertis rabatojn” (pĝ. 35). Nu, leganto kiu posedas malnovan jarlibron ja povas trovi, ke UEA havis estraranon nomitan Tacuo Huzimoto. Ĉu li aparte ŝatas nederlandajn meblojn ne informas la jarlibro, malbedaŭrinde.

Se temus pri kelkaj aludoj tiaspecaj, ne estus problemo, sed necesas diri, ke La postdomo konsistas je alta grado el vicego da similaĵoj. Aliaj oftaj ŝercoj estas en aŭ pri la nederlanda lingvo. Kiu do estas la celgrupo de ĉi libro? Ĉu eksaj UEA-oficistoj bone regantaj la nederlandan? Iom ekskluziva eldono, tiuokaze!

István Ertl havis bonan ideon, miksante la paŭsatajn UEA-klaĉojn kun tute alia dramo, pli grava kaj konata. Temas pri la murdo de la nederlanda oportunista politikisto Pim Fortuyn kaj la sekva balotsukceso de lia “listo”. Montriĝas, ke en la paŭsa versio esperantistoj grave implikiĝis en tiu murdo. Mi tamen opinias, ke tiu neatendita kaj bone trovita kunplektiĝo ne estas sufiĉe utiligita. La tuto iomete impresas kiel teatra komedio, kie aktoroj kuras tien-reen sur la scenejo, senĉese stumblante kaj kunpuŝiĝante, sed la spektantoj ne komprenas kial ili tiel diable kuradas.

El pure lingva vidpunkto La postdomo estas modela kaj krome funkcias kiel eta specimenaro de diversaj stiloj. Lingvajn erarojn oni trovas nur kie Ertl intence plantis ilin por ion “paŭsi”, ekzemple en artikolo de “novaĵmagazino Minuto, obstine eldonata de Freek Veearts en Flankujo” (pĝ. 15).

La aŭtoro kelkloke evidentigas, ke li ŝatas kompari sian verkon kun La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho (Giorgio Kacmacho en la postdoma versio). Sed en La postdomo mankas io, kio abundas ĉe Camacho — la pasio, la pika malico, la propra konvinko, ke li juste batalas kontraŭ la Malbono. Mankas eble ankoraŭ io: la artista leĝero, la milda absurdo, kiu regas en la verko de Camacho. Kompare, Ertl estas tre sprita kaj inventipova, sed kie La Majstro kaj Martinelli ŝvebas per flugiloj de falsiga vanto, La postdomo rampas antaŭen, fosante sian sulkon per la nazo en fremda vazaro.

Unu ero de La postdomo, kiu impresas al mi freŝe, estas ĝiaj aludoj pri tiu parto de la Esperanta mondo, kiu ĉi-libre trafe nomiĝas “ŝaŭmistoj”. Oni legas ekzemple, ke “Silber forestis pro PEN-konferenco. Ni povis renkonti nur vic-konestablon Ország kaj ĉefpromulgiston Ĵaluznik. Ország donacis al ni pentraĵon de Koruptski: ‘Stare, en balteo el purpura silko, la dekstran manon levita, la senatanoj ĵuras'. Ĵaluznik klarigis ke, se IEA subskribas la Karton kaj aliĝas al la Akto, ni povas fariĝi subsidue suverena establo, subjekto de internacia juro tra la strukturoj de la Akto” (pĝ. 20). Kaj aliloke la Senato “rekomendas al ĉiu Esperantiano rapidigi en paco kaj kunlaboro la malkonstruadon de la faraone eksdataj piramidaj IEA-strukturoj kaj mobilizi siajn energiojn por fortikigi la harmonie memsufiĉan, sinkonvinkan kaj centrifugan Esperantion de la konfederacie preterracia aktanaro” (pĝ. 67).

Kial tiu parto de la verko ŝajnas pli akra kaj freŝa ol la ceteraj partoj? Eble la kaŭzo estas, ke tie insidas vera idea celo, ke tiuj pikoj estas esprimo de forta malsameco de konceptoj pri la mondo kaj la homoj, kaj ŝajnas verkitaj el profundo de la koro. Dume, la cetera parto de la satiro havas nebulan celon kaj ŝajnas duone produkto de frustriĝo, duone intelekta ludo.

Nu, mi tamen konfesu, ke kiel tia ludo ĝi estas lertege teksita kaj kapturne riĉa. Ertl direktas ridigan spegulon al la esperantistoj, spegulon kiu mistordante iliajn figurojn eble redonas al ili la ĝustajn proporciojn. Mi do deziras al la legantoj ĝuan malkovradon de la “paŭsaĵoj”.

Sten Johansson (Svedio)

La Ondo de Esperanto. 2003. №8–9 (106–107)


Recenzoj