Espere despere

Espere despere. Tri unuaktaj dramoj pri nia lingvo 110-jara: Videokasedo. 1 horo. Rolas la Teatrofako de LF-koop. Reĝisoro Teo Jurukov. — Literatura Foiro, 1997.

Mi spertis agrablan surprizon, ricevinte ĉi videokasedon. Bedaŭrinde aŭ male, sed apero de nova video en esperanto ne estas ĉiutagaĵo en la epoko de videa kaj kompakt-diska kulturo. Mi konfesas, ke mi ne atendis ion elstaran. Eble la titolo Espere despere sugestis al mi tiun rilaton.

Sed mi malpravis: tri brilaj unuaktaĵoj de Sandor Szathmári, Julio Baghy kaj Giorgio Silfer forbatis mian pesimismon.

Ĉiuj tri estas tre lerte reĝisoritaj de Teo Jurukov kaj en ili rolas la brilanta bulgara stelaro de la Teatrofako de LF-koop, inter kiuj la plej rave radias, laŭ mi, Darinka Goranova (la moderna esperantistino en Lingva evoluo). Ŝi rolas tiel facile, ludante, kvazaŭ ŝi ne rolus, sed laŭ Stanislavskij, vivus sian rolon. Virtuoze ludas la Lernantino Veneta Zjumjuleva en Budapesta ekzameno. La malfacilan rolon de la Komencanto, kiu postulas riĉan mimikon en la komenco kaj senbridan vortŝprucon en la fino de Lingva evoluo, sukcese plenumas Nikolaj Ivanov. Mi memoras, ke antaŭ pli ol dek jaroj, mi plenumis tiun rolon en Tjumeno, kadre de nia eta urala esperanto-trupo, plenuminta la du klasikaĵojn jam plurfoje. Tiam lernejano kaj natura komencanto, evidente mi tro fervore parkerigis mian parton, ĉar kiam venis mia vico, mi perturbis la spektaklon per fuŝado de tiuj “am pam” kaj “puli kuli”, kaj al la mirigita kundemando de la malnova kaj moderna esperantistoj, mi fiere respondis: “Lingva evoluo kaj politika etoso”! Ĉarma ŝerco en ekperestrojka Sovetunio, ĉu ne?

La tria floro en la bukedo ne similas al la du unuaj. Delikate verkita La vorta klaso de Giorgio Silfer pretendas esti ne nur distra, sed multe pensiga dramo. Estas malfacile objektive juĝi ĝin. Ĝi nepre iĝos objekto de polemiko. Sed mia unua reago estis: tro da gramatiko kaj tro da esperantismo sur la scenejo.

Kiel amatora filmisto, mi ne povis ne atenti la postkadran laboron. Teknike la bendo estas produktita senriproĉe; profesia laboro de la kameraisto, talenta munto, klara sono — mi kredas, ke ankaŭ la studio estis profesia. Ĉio ĉi plus simplaj, sed guste elektitaj dekoracioj lasas la spektanton absorbiĝi kaj ĝui la teatran etoson.

Sed estas sensaĝe rakonti tion, kio estas videnda. Mi ricevis enorman plezuron spektante. Kaj mi kredas, ke tiu unua hirundo venigos post si pliajn kaj diversajn.

Andrej Parfentjev (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1999. № 7 (45)


Recenzoj