Bildo el KapturnojTeruriga fabelo pri homaro

Higinio García. Kapturnoj: Noveloj. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1999. — 159 paĝoj. — (Serio Stafeto; № 24).

La ciklo de 11 fantastaj noveloj diversgrade interligitaj prezentas estontecan mondon kun socia sistemo kripligita, profunde pesimisma, teruriga kaj senesperiga. La noveloj estas esence memstaraj, sed ili estas trakteblaj kvazaŭ ĉapitroj de romano. Fantasta, satira, antiutopia romano.

La priskribata mondo similas al vico de scenoj de teruriga kaj groteska fabelo. Ĉion superas la giganta senanima potenca Uzino kaj ties ido Uzinurbo — de la unuaj linioj de la unua novelo, Neĝis ĉi-matene, frostis ĉi-nokte, priskribo de ĝia kolosa aspekto estas efektive impresa.

La agado daŭras en la Ekonomia Cikla Erao post fino de la Historiaj Tempoj, kiam okazis “ekonomia miraklo de l' Libera Merkato kiu faligis Ĝin (la Uzinon. — A.B.) de l' ĉielo, kaj la Berlinan Muron teren…”

La homa historio estas reverkita konforme al la Uzinurba agado aŭ pli ĝuste por pravigi agojn de konkretaj personoj (same faris la Departemento de Vero en 1984 de Orwell). Forgesitaj estas la tradiciaj religioj; ilin anstataŭis la nova: nun oni preĝas je Sankta Ekonomio, Ĉiopova Financo, Ĉiovida Buĝeto kaj petas protekton de l' Ekonomiaj Estaĵoj.

Male al utopiaj kaj utopieskaj verkoj, kiuj projektis idealan (kaj pro tio neatingeblan) justan socion kun homa egaleco kaj socia homogeneco, la socio de Higinio García estas disigita je du polusaj tavoloj — homoj utilaj kaj neutilaj por la Uzino. La utilaj estas “socie laŭordaj, diplomitaj, klasifikitaj, statistike kompileblaj, enkomputitaj…” (Nekomputita). Ties elito — Tre Gravaj Personoj, alinome kravatuloj kaj pikkalkanumulinoj — estas inĝenieroj, sindikatĉefoj, psikologoj, teknologoj, profesoroj, ekonomikistoj kaj speciale — horoskopistoj kaj tanatologoj.

Priskribante ilin la aŭtoro malavaras sarkasmon, kun komika seriozeco skribante pri volapuko kiel Internacia Komerca Lingvo dum la Historiaj Tempoj, antikvaj haŭtpentraĵoj de la ŝamanoj de Birobiĵano, dosieroj de la Belga Armeo kiel fonto pri historiaj studoj ks.

La neutilaj estas nesindikatitaj senlaboruloj kaj aparte “kaŝitaj senlaboruloj, kiuj havas fantaziajn metiojn: poetoj, artistoj, instruistoj pri mortintaj lingvoj”.

Ili havas neniujn rajtojn krom servi kiel ludiloj en amuzoj de la elito. Amuzoj senhomecaj, sangoverŝaj kaj kanibale kruelaj. Kontraŭ la senlaboruloj oni organizas ĉasadon por detranĉi la kapojn kaj fari juvelojn laŭ tiea kaj tiama tute kanibala modo malgraŭ teknika progreso kun ties nepraĵoj: moviĝaj trotuaroj, antigravitaj tuboj, hologramoj, laserglavoj ks. (Tiuj teknikaĵoj de la literatura vidpunkto aspektas pale kaj ŝajnas esti stampoj multfoje ie kaj iam legitaj.)

Tra la tuta novelaro la aŭtoro montras kiel interplektiĝas la sortoj de diversaj personoj: el la malalta socia tavolo — Dubĉeko Delponto, Mudja Calmavet; el la superuloj — Lia Doktora Moŝto, ĉiopova kovarda kaj malica potenculo, simbolo de pura sensenta kaj senhomeca racia intelekto.

Por prosperi en la Uzinurbo necesas sekvi la solan regulon — esti kiel ĉiuj, ne montri sian individuecon, subiĝi al la superuloj. Neniel devii. Aliokaze oni riskas ne ricevi konvenan dokumenton kaj mortigi propran karieron — sekve ne okupi sian niĉon — do perdi ĉion valoran en ĉi tiu socio.

Dubĉeko Delponto en la juneco estis devigita elekti inter amo al sia instruistino Konĉeta, persono libera kaj ribela (mutacianto, laŭ opinio de la ceteraj), tamen ne havanta certan okupon kaj celon en la vivo, kaj daŭrigo de la lernado — sekve karieron. Li elektis la karieron, sed dubis eble dum momento. Kaj tio sufiĉis, ke oni rimarkis tiun dubon kaj ne donis al Dubĉeko Ateston pri Infanaĝa Bona Konduto. De nun li estis senrajta — nekomputita kaj iĝis ludilo por Lia Doktora Moŝto. Kaj tiu por amuzi la lernantojn post kelka tempo (Nekomputita) organizis kanibalan buĉadon de la Dubĉeka familio. Tiun epizodon la aŭtoro priskribas kun ŝokaj anatomiaj detaloj, preskaŭ simile al Jurij Petuĥov en la lasta volumo de lia kvinvoluma ĉefverko.

Mudja Calmavet — filino de iu pikkalkanumulino kaj laboristo Nikko — havante parapsikajn povojn karieris ĝis la prestiĝa grado de Doktoro pri Tanatologio. Ŝi neniam dubis kaj ĉiam plenumis la taskojn de sia ĉefo: kaj la (pseŭdo)sciencajn kaj la pli pikantajn. Nome ŝi organizis solenan kaj konvenan mortigon de Toĉjo — baptofilo de Lia Doktora Moŝto kaj filo de Dubĉek Delponto kaj Virta, kiun Lia Doktora Moŝto konatigis siavice al s-ro Delponto. Vivpriskribo de s-ino Calmavet plejparte abundas per detaloj rilataj al t.n. transmondaj aferoj, kaj elvokas pli mokon ol kompaton. Des pli por la ruslingvanoj eĉ en plej dramaj epizodoj (Sub la fumoj de l' Uzino) apero de la nomo Mudja (ruse “skroto”) elvokas nekonvenan rideton.

Tamen la burleska kaj groteska mondo estas tre rekonebla. Samkiel en la realo, elvokas simpation kaj kompaton la amo de gepatroj al la gefiloj, eĉ iam blinda: Nikko, la patro de Mudja, restinte sen vivrimedoj poparte vendas siajn organojn por doni konvenan kleron al la filino (Paĉjo), la gepatroj de Toĉjo donas ĉion por ke la filo atingu gradon de grava persono (Virta la konkubino) kaj poste elspezas la tutan monon por digne pasigi lin transmonden (La aliaj mortintoj). Samkiel en la realo, la idoj estas maldankaj al la gepatroj.

La lingvaĵo estas flua, facile legebla. La neabundaj neologismoj (laŭ la teksto klarigitaj) ŝajnas pravigitaj por emfazi la fantastecon de la mondo. Sed la matematikaj formuloj kaj fragmentoj de komputila programo apenaŭ estas originala eltrovo kaj donas al la leganto nenion.

Malfacile kompreneblaj estas la apero kaj rolo de Konĉeta en la lasta novelo. Se en la unua novelo ŝi estas amidealo de Dubĉeko kaj malaperas restinte idealo, librofine evidentiĝas ke ŝi iel havis kontakton kun senlaboruloj kaj kun la demonisma Doktora Moŝto kaj fine trovas en “la Infero” Malbenitan Libron — Utopion de Tomaso Moro.

Kaj fine pri la teknika kvalito. En la enhavtabelo estas indikita Antaŭparolo en la 5a paĝo. Sed en la 5a paĝo tute ne estas Antaŭparolo. Same la dorspaĝa reklam-teksto diras pri 12 memstaraj rakontoj, sed da ili estas 11 kaj kurta Biografieto.

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000: 2 (76)


Recenzoj