Pensi ne pri sed en Esperanto

Hejma vortaro: Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto / Red., antaŭpar. Jouko Lindstedt. — Rotterdam: UEA, 1999. — 62 paĝoj.

Ne tre ofte, sed regule ni legas pri internaciaj familioj, uzantaj Esperanton por ĉiutaga vivo.

Ekzistas eĉ stranguloj — unu el tiuj estas mi mem — parolantaj en Esperanto hejme, kie ĉiuj denaske posedas saman nacian lingvon. Mia filino diris sian unuan vorton en Esperanto kaj ĝis la dujara aĝo faris eraretojn en la rusa laŭ esperanta modelo; trijara libere tradukis tien kaj reen. (Espereble, iam mi revidos ŝin!..)

Kaj neniu dubas ke Esperanto kiel plenvalora lingvo devas enhavi ĉiujn leksikajn tavolojn. Do Hejma vortaro estas vere bezonata kaj la iniciato de Jouko Lindstedt, kolektinta tiucele grandan internacian teamon, nepre laŭdindas.

La 62-paĝa vortaro enhavas Esperanto-vortojn kun difinoj kaj tradukoj al 13 lingvoj: la ĉefaj “grandaj”, kaj el la “malpli grandaj” — tiuj de la landoj kun tradicie forta Esperanto-movado (hungara, japana, nederlanda), ankaŭ de la ĉi-jara kongreslando (hebrea).

Tia formo estas, verŝajne, optimuma — ĉar el PIVaj difinoj (precipe pri nomoj de bestoj kaj plantoj) ofte ne klaras, pri kiu konkreta nocio temas. La vortstoko koncernas nutraĵojn, manĝilaron, vestojn, higienon, hejmajn teknikaĵojn ktp. Forestas simplaj vortoj kiel tablosapo, kies uzado prezentas nenian problemon — la broŝuro traktas spritajn kunmetaĵojn kaj la vortojn, kies kompreno dependas de landaj kutimoj, do povas varii.

La ĉefredaktoro skribas preface, ke aperon de la vortaro anticipis granda retforuma diskuto, kio ebligis akumuli sperton de pluraj E-familioj kaj denaskuloj. Al mi tre plaĉas, ekzemple, la vortoj krevmaizo/pufmaizo kaj lapfermilo. Suplemente estas listigitaj kelkdek son-imitaj verboj — sen tradukoj, sed kun necesaj ekzemploj. Ankaŭ tiu listo estas utila kaj interesa.

Certe, ajna pionira laboro ne povas esti senmanka. Almenaŭ, la rusa parto enhavas kelkdek malĝustaĵojn kaj du krudajn erarojn: lavtuketoestas tradukita kiel polotence, kio reale signifas viŝtukon; kaj sonaparato, laŭpriskribe konforma al muzika centro, tradukita kiel sluĥovoj apparat — portata helpilo por aŭd-handikapuloj!

Krome, mankas unueco en transskribo de rusaj vortoj, ŝ alternas kun sh, moliga j kun apostrofo ktp. La erarojn povis kaŭzi teknika miso, aŭ la fakto, ke la rusan parton redaktis Aleksandro Shlyafer, delonge loĝanta en Usono kaj perdinta ligojn kun ruslingva medio. Probable eraroj ĉeestas ankaŭ en aliaj lingvoj, kaj sufiĉe oftas demandsignoj, indikantaj mankon aŭ necertecon de iu traduko — precipe en la hebrea, japana kaj sveda partoj.

Tute kontraŭlogika (kaj kontraŭa la realan lingvouzon!) estas difino de sojo kiel saŭco, sed ne planto — ĉi tie estas blinde ripetita la eraro de PIV, kvankam PVS enhavas la ĝustan difinon. Certe, planto devas esti baza vorto, kaj saŭco — derivita. La kontraŭaj ekzemploj pri kafo kaj teo nenion pruvus: ja el tiuj plantoj oni fabrikas nur respektivajn trinkaĵojn kaj nenion alian, do miskompreno ne eblas; sed el sojfaboj — dekojn da tute diversaj nutroproduktoj, neniel rilatantaj saŭcon. Atentindas, ke absolute ĉiuj naciaj lingvoj, prezentitaj en HV, uzas la esprimon soja saŭco, do ankaŭ ni uzu tiun racian modelon!

Espereble por reeldono redaktoro Lindstedt sukcesos korekti erar(et)ojn, eventuale pliampleksigi la vortstokon kaj eble eĉ aldoni plia(j)n lingvo(j)n, kvankam ankaŭ en la nuna formo la Hejma vortaro vere utilas. Kaj mi aliĝas al la espero de la redaktoro, ke ĝi “...helpos novajn Esperant-lingvajn parojn kaj familiojn pensi malpli pri la lingvo mem, kaj pli pri la tuthomaraj valoroj, kiujn ĝi peras kaj portas”.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2000. №4 (66)


Recenzoj