Mi jam menciis la emon de Esperanto-poetoj al kvaropiĝo (LOdE, 1997. No6). Jen plia kvaro, la iberia — tri hispanaj aŭtoroj kaj unu portugala.
Okcidenteŭrope oni konstante ripetas, ke klasikforma poezio definitive eksmodiĝis, ritmo kaj rimoj ne plu bezonatas ktp. Sonas pimpaj vortoj pri tio, ke la poeta penso, liberigita de striktaj katenoj de ritmo kaj rimoj, pli bone esprimas sentonuancojn kaj senpere atingas legantojn. Samlogike eblus aserti, ke domo, liberigita de striktaj katenoj de fundamento kaj muroj, povas esti pli bela kaj komforta… Tio estas komuna plago de ĉiuj artoj en nia jarcento: svarmego de arogaj diletantoj — sen bazaj scioj kaj posedo de elementa tekniko, ili pigras lerni, sed volas nepre famiĝi. Ju pli okul- (orel-) frapa estas la kreaĵo, des pli grandas la ŝanco, ke iu ĝin atentos kaj ne riskos kritiki, timante akuzon pri nekompetenteco. Ĝuste en tio nestas la esenco de ĉiuj modernismoj kaj avangardismoj kun diversaj prefiksoj.
Bona poezio trovas resonancon en homa animo, oni ĉiam denove revenas al ŝatata poemo, ripetas ĝin en diversaj cirkonstancoj, serĉante konsilon aŭ konsolon. Oni parkerigas la poemon en junaĝo kaj povas reciti ĝin post jardekoj — certe, se ĝi indas. Ritmo kaj rimoj estas la plej efika memorfiksilo, kaj se publiko aprezis la poemon — tiu povos vivi jarcentojn. Tamen, ĉu iu kapablas precize reciti ion el nunaj “avangardaj” poeziaĵoj, lozaj kaj plumpaj, almenaŭ duonjaron post tralego? Certe ekzistas trafaj metaforoj, freŝaj vortkombinoj k.s., tamen kial rifuzi la plej potencan armilon, fidele servantan dum jarcentoj?
Do rigardu ni la iberian libron — ĉu kaj kiom ĝi valoras?
Gonçalo Neves. Eble ne ĉiuj eĉ konsentos nomi liajn verkojn poezio. La unua impreso estas — kaoso de vortoj, sen ia rilato ne nur al ritmo kaj rimoj, sed eĉ al gramatiko. Tamen, mirinde, tiuj vortoj povas esprimi sentojn kaj pensojn — kun diversa grado de sukceso. Io vere brilas (“solulo”), io — eĉ samtema — tute banalas (“ili”). Tamen vere logas la aŭtora majstreco pri ĉiuj lingvaj rimedoj. Antaŭe nur R.Schwartz kaj Lorjak (diversmaniere) tiom brile vortludis, sentante la internan potencon de esperanto. Provu do, ekzemple, traduki al ajna nacia lingvo: ajnoble ĝui / ajneme umi / ajnope memi…
Georgo Kamaĉo preferas verki same avangardisme kiel Neves, tamen plurloke pruvas, ke li virtuoze posedas ĉiaspecan poezian teknikon. En “mi” li prezentas 22-fojan rimon por sonkombino neofte aperanta en esperanto, kaj ĉiuj vortoj aspektas nature starantaj sur siaj lokoj. La “miraklo” estas verkita per strangaj tercinoj — kun formale tradicia strukturo, sed kun “antirimoj” kiel karno-senkarna-diskarnos aŭ zelota-zelotismi-fizelotojn — kvazaŭ por speciale ofendi gustojn de klasike edukitaj legantoj. Tamen pleje brilas kaj perlas kurtaĵoj 3-6-liniaj, finantaj lian libroparton.
Liven Dek ne multe diferencas disde la antaŭaj aŭtoroj. Tro grandas niveldiverĝo inter apartaj liaj verkoj. Jen absolute banala, facile mokebla kaj parodiebla “se mi kapablus”, jen sur apuda paĝo — brilaj miniaturoj kun netradicia, tamen strikta formo, simila ion japaneskan. Kaj vere, aperas ankaŭ hajkoj, ili estas eble la plej sukcesaj pecoj — tamen preferindus, ke ĉiu havu apartan sencoplenan titolon (se ja temas pri japana tradicio) anstataŭ simpla ripeto de unuaj vortoj. Pri la enhavo de la versoj malfacilas paroli. Ofte ŝajnas, ke ili estas kreitaj sub influo de narkota halucino, ja normala konscio apenaŭ povus produkti tiaĵojn. Kelkloke (“frakasas”, ekzemple) pensoj tro pokas kaj malprofundas. Ĝenerale preskaŭ evidentas la konkludo, ke strikta formo disciplinigas la poeton, la pensoj koncentriĝas, ordiĝas — kaj jen aperas io vere atentinda.
La aŭtoroj estas vicigitaj — ĉu konscie? — laŭ altiĝo de talento, do fine ni venas al Miguel Fernández.
Lia libroparto tute malsimilas la tri aliajn, kaj, ŝajne, nekomforte estas al Miguel en tia ĉirkaŭo. “La profil' de viaj spuroj” estas origine muzika spektaklo. Al mi bonŝancis aŭdi ĝin siatempe, sed alia leganto eble ricevos malpli fortan impreson. Alternas poeziaj kaj prozaj pecoj, nerapide malvolviĝas la vivobildo, “…kaj la animo ordigas la kaoson, reduktas la streĉitecon al dimensioj elteneblaj kaj, fine, enkorpiĝas en harmonion kaj ritmon.” Ne eblas eterna amo kaj eterna feliĉo, nehaltigeblas momentoj — tia estas la vivo. Ĉiu homo kaj ĉiu amo estas unika, kaj “la tuta universo kantas pri tia AMO kun majusklo.” Tra ĉiuj ampoemoj ni sentas la ardan hispanan temperamenton, perceptas varmon de nigra suda nokto, fajraj emocioj kreas neforgeseblan etoson… kaj mi ne volas profanigi ĝin per teda analizado.
Komuna trajto de ĉiuj aŭtoroj estas emo uzi multajn neologismojn — la glosaro enhavas nur parteton, kaj ne la plej necesan. Iom ĝenas plurloke uzita esprimo “post ol”, probable hispanismo.
Ĝenerala impreso pri la libro estas, se diri kurte, ambigua. Certe, se ĝi trafos al vi — legu, kaj vi nepre trovos ion konforman ĝuste al via gusto kaj animstato. Ja tre diversaj estas la verkoj kolektitaj tie — do ne atendu, ke al vi plaĉos absolute ĉio.
Kaj fine mi riskus proponi tre efikan manieron por verki modernajn poeziaĵojn: preni ajnan mezaĝan, laŭeble kleran viron, ebriigi lin ĝis tia stato, ke li ankoraŭ povu paroli, sed ne plu klare pensu; paroligi, registri lian paroladon kaj surpaperigi ĝin, kun ne pli ol po tri vortoj en ĉiu linio. Tiamaniere vi havos ŝancon iĝi moda kaj ŝatata poeto — se vi, certe, al neniu malkaŝos la sekreton de via krea metodo…
La principa diferenco estas, ke rusaj drinkuloj por esprimi la animon kutime grupiĝas po tri, sed poetoj esperantaj po kvar. Do vi povas aliĝi al jam prete ebria triopo por skribi ilian parolon kaj tiel formi novan kvaron.
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 1999. №7 (45)