U.E.A. NUN KAJ ĈIAM!

Jakob, Hans. Servisto de l' ideo: 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio, 1908–1959 / Ed., antaŭpar. M. Fettes. — Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1995. — 120 p.

UEA nun kaj ĉiam! Sub tiu slogano pasis la tuta esperantisteco de Hans Jakob, la plej longedaŭra el ĉiuj oficistoj de UEA.

En nia verda mondo la rememoroj ne estas populara ĝenro (ĝi estas mia ŝatata legaĵo en la rusa). Ankaŭ Servisto de l' ideo ne estas striktasence memoraĵ-libro. Sentiĝas forta deziro de Jakob rakonti la historion de UEA el la vidpunkto de ĝia oficisto. Tial la fiero pri la atingoj en la membrovarbado (la nuna individua membraro ne atingas tiun el la tempo de Jakob), evoluigo de la servoj… Disputoj, kvereloj, akuzoj, kiuj povus senkuraĝigi.

Sed la dummilita servo, historio pri la donaco de Hodler, senĉesaj konfliktoj inter la gvidoroj kaj plejparto da aliaj rakontataj epizodoj estas jam konataj per aliaj historiaj studoj kaj dokumentoj, kaj ne multajn novajn faktojn ni ekkonas. Kaj oni ne lernu la historion (nur) per la recenzata verko, ĝia signifo estas alispeca — transdono de la etoso, jen entuziasma, jen kverela, jen pesimisma pro penetro de antaŭmilitaj naciismoj en la esperantistaron, jen tute panika pro la venonta financa katastrofo… Kaj denove “mono, mono kaj mono” nur tro rare farĉita per anekdotoj pri la Borso-strata oficejo de UEA en Ĝenevo, ekzemple la suba:

Mi memoras ankaŭ ke en la sama domo troviĝis administrejo de granda kooperativa societo. Foje okazis, ke esperantistaj vizitantoj alvenis ĝuste en la tago de rentumaj repagoj al kooperativanoj. Pro la alsvarmo de homoj, ili nur kun granda peno sukcesis atingi nin en la dua etaĝo. Mirigite ili scivolis, kio do okazas? Ironie mi respondis: “Vidu, estas membroj de UEA, kiuj venas pagi sian kotizon!” (P. 35–36)
Bonan libron verkis Jakob. Estas nur bedaŭrinde, ke niaj ĵurnalistoj ne sufiĉe zorgas pri registrado de la rememoroj de la aktivuloj. Mankas al ni personaj rememoroj de Waringhien, Lapenna, Régulo Perez, de Beaufront… Ĉu ni legos memornotojn de libroservisto Simo, tradukmajstro Bill kaj de aliaj, kiuj povas rakonti multon interesan kaj amuzan pri nia mondeto?

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1997. №2 (33)


Recenzoj