Sezonoj kun Sten Johansson

Sten Johansson. Memor' mortiga: Krimromano. — Skövde: Al-fab-et-o, 2003. — 79 pĝ. — (Serio Sezona krimo).

La leganto ne nur de la lastaj libroj de Sten Johansson klare sentas, ke sezonoj estas grava afero en Svedio:

“Estas aŭtuno ĉe la maro. Juna virino iras sur vojeto. (...) Estas nuba vetero, kaj ŝi estas sola. (...) La aŭtuna maro estas griza.

La nomo de la virino estas Katrina. (...) Katrina volas vojaĝi. En somero ŝi ofte vojaĝas. Sed nun estas aŭtuno, la suno ne brilas, la nuboj kaj la maro estas grizaj. Estas aŭtuno, kaj Katrina nun ne povas vojaĝi. Aŭtune ŝi devas labori”.

La lingvaĵo evidente estas simpla kaj tre taŭga por komencantoj, sed la emfaza ripetado de kelkaj vortoj donas al la teksto preskaŭ poezian ĉarmon.

La sveda instruistino Katrina estas la ĉefprotagonisto de la facillega kaj facilega serio de eldonejo Al-fab-et-o. En 2001 ni vojaĝis (en somero!) kun Katrina al Germanio, kie ŝi kulpis pri “krimo” kaj ankaŭ en la nova epizodo temas denove pri vojaĝo, sed la krimulo nun estas aliloke — kaj konsiderinde pli perfida ol Katrina iam ajn povas esti.

Iam mi plendis pri tio, ke la legaĵoj por niaj komencantoj ofte enhave estas tro senpretendaj. Feliĉe Sten Johansson ne opinias, ke komencantoj povas toleri nur banalajn ŝercojn kaj idiliojn. Katrina vivas en nuntempa Svedio kaj la problemoj de la reala mondo trudas sin ankaŭ al ŝia klasĉambreto. Esperanto montras sian utilecon, sed ĝuste pro tio la rakonto fariĝas iom tro pedagogia kaj edifa, almenaŭ por mi.

La “teknika postklarigo” eksplikas kiajn lingvajn strukturojn la leganto renkontas en tiu verko. Nepre legu ankaŭ la glosojn kaj vi vidos, kiom facile eblas klarigi vortojn. Kolao estas “bruna gastrinkaĵo” — jen!

Ĉiuspecaj krimuloj ne konas sezonojn. Ankaŭ la polico devas labori en ĉiuj sezonoj:

“La sunbrilo vekas printempajn florojn en ĉiuj parkoj kaj boskoj. Leontodoj ekinvadas la gazonojn kvazaŭ galaksioj el flava stelaro. (...)

La homoj, male, ne vigliĝas pro la suno. En ĉiu parko, sur ĉiu apudmura benko, sur ĉiu balkono kaj altano turnita suden vidiĝas homaj korpoj, palaj kaj senmovaj kiel mortintoj. Ili kolektas energion. (...)

Roger Svedberg en sia ofica ĉambro ne vere nudigas sin, sed li pendigas sian lanan jakon sur la seĝodorson. Pli ol tiom oni ne postulu de sveda polickomisaro”. (pĝ. 25)

Printempa Memor' mortiga finas la serion de sezonaj krimoj. Sten Johansson metas eĉ tre efikan kaj nekonvencian finpunkton al la fino de la serio.

La legantoj de krimromanoj scias, ke gravas la motivo: se vi havas la motivon, vi baldaŭ kaptos la kulpinton. Komisaro Svedberg klopodas labori laŭ tiu regulo, kiam okazas la unua murdo. La murdanto tamen agas tre celkonscie kaj ne laŭ la ĝisnunaj spertoj de Svedberg:

“La planita mortigo per unu pafo montras ian kombinon de zorgo kaj pacienco kun aŭdaco kaj riskemo, kaj tiu kombino tute ne plaĉas al li. Laŭ la sperto de Svedberg, la plej multaj murdantoj estas fuŝuloj, kiuj mastras nek siajn emociojn, nek la praktikajn detalojn necesajn por plenumi sian agon kaj eskapi de ĝi. Sed ĉi tiu murdinto sciis elekti ĝustan momenton, ĝustan lokon, pacience kaj diskrete atendi, sed ankaŭ efike kaj senkompate ekbati, kaj poste nevidate foriri. Li demandas sin, kia murdanto havas tiujn kapablojn”. (pĝ. 13)

Okazas plia murdo, ŝajne tute sen ligo al la unua, do necesas trovi ligon inter la unua kaj dua viktimoj, sed antaŭ ol tio sukcesas okazas plia murdo en alia urbo, sed laŭ la sama maniero. Svedberg ne estas komisaro, kiu trovas la krimulon per eminenta erudicio, kontraŭe: liaj intelektaj kapabloj estas ŝajne nur iom pli ol averaĝaj. Trovi murdanton en printempa Svedio estas evidente treege teda laboro, ĉar temas pri kolekti spurojn, kompari listojn kaj ie ja troviĝas la solvo de la enigmo.

Bona krimromano priskribas la socion kaj ĝuste tion faras Sten Johansson. Ni renkontas rekoneblajn homtipojn kaj reale ekzistantajn problemojn kun vivanta lingvouzo sur tre diversaj niveloj. Kompreneble — pro la manko de spaco — ne estas loko por profundaj psikologaj analizoj, sed nur por skizaj portretoj. Tamen la murdanto eĉ komentas la policajn fuŝserĉojn per interna monologo.

Rekomendenda por ĉiuj, kiuj kapablas legi.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2003. №8–9 (106–107)


Recenzoj