Vi ĝuos la legadonLingvaj Respondoj de Sergio Pokrovskij

Pokrovskij, Sergio. Lingvaj Respondoj. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999. — 80 paĝoj. — (Serio Scio; Volumo 3).

La propono recenzi tiun ĉi broŝuron estis por mi surprizo tre agrabla — lingvistika priskribo de Esperanto estas unu el miaj plej fortaj interesoj.

Notindas, ke la libro estas intrige kaj malkaŝe samtitola kun la famaj Zamenhofaj Lingvaj Respondoj. Temas pri libroforma eldono de artikoloj, kiujn Sergio Pokrovskij verkis responde al demandoj de legantoj por la lingvaj rubrikoj de gazetoj Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto en la jaroj 1993–97. Same kiel la menciitaj periodaĵoj ĝenerale, la respondoj estis direktitaj unuavice al ruslandaj Esperantistoj; tial multaj el la ĉapitroj-respondoj enhavas ruslingvajn citaĵojn, komparojn kun ruslingvaj gramatikaĵoj kaj referencojn al fenomenoj de la rusa (aŭ ĉu oni diru ruslingva? eks-sovetia?) kulturo. Kiel diras la aŭtoro, “juĝu mem, ĉu tio faras libron pli interesa”. Mi kategorie respondus “Jes!” Kvankam la libro plejparte traktas la samajn temojn kiel sennombraj aliaj Esperantaj eldonaĵoj, anstataŭ regurdi la samajn dogmojn kaj ekzemplojn, ĝi plurloke enkondukas novajn interpretojn, ideojn kaj lingvan materialon.

Sergio plurloke eksplicite kaj prave senmaskigas tradiciajn misinterpretojn de la Zamenhofa, fundamenta lingvaĵo kaj stilo. La ruslingva materialo estas aparte bonvena kaj edifa en la ĉapitr(et)oj “Medialo, refleksivo, pasivo” kaj “La aspektoj”.

Kvankam la libreto ne estas kutima “trajna” legaĵo, ĝi regalas leganton per agrabla, flua stilo kaj interesveka prezento de materialo. La mallongaj kaj plejparte sendependaj lingvaj respondoj, kiujn mi legis kaj relegis dum preparado de tiu ĉi recenzo, malenuigis plurajn el miaj rutinaj ĉiusemajnaj flugoj.

Post plurfoja kaj atenta tralego de tiu ĉi kolekto, mi konstatas, ke ĉiufoje la legado spronas novajn ideojn kaj konsiderojn. Ĝi povas plenumi malsamajn funkciojn por diversaj kategorioj de legantoj, ekzemple:

— doni koncizan, klaran kaj koheran respondon al kelkaj lingvaj demandoj (kio, supozeble, estis la origina intenco de la aŭtoro) al komencantoj;

— enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn kaj polurindajn;

— servi kiel penso-provoka bazo por lingvistika analizo de tiklaj lingvaj fenomenoj por spertaj esperantistoj, speciale por gramatikemuloj (kiuj ne malabundas en nia verda regno).

Tiu ĉi libro donacas plian ŝancon ĝui la vastan erudicion de Sergio Pokrovskij. Tiaspecaj enciklopediaj scioj en kombino kun tre sobra, konsekvenca analizo preskaŭ malaperis en tiu ĉi jarcento! Kvankam kelkaj interpretoj de subtilaj gramatikaj aferoj ŝajnas al mi kontestindaj (mi ne volas senigi la leganton je la rajto juĝi mem), mi ĝuis logikan kaj koheran priskribon de kompleksaj kaj obskuraj lingvaĵoj. Menciinde kaj laŭdinde, Sergio kuraĝe malevitas plej defiajn kaj tradicie diskutvekajn gramatikajn demandojn!

Mi nur citu la ĉapitro-titolojn: “La landnoma problemo”, “Niaj karaj ĉapeloj”, “Sekso kaj intelekto” (tiel!) kaj “La aspektoj”. Aparte originala kaj instrua estas la lasta ĉapitro “Da kaj de”.

Sergio estas tre zorgema pri sia propra lingvouzo, kvankam okaze (maloftege!) renkonteblas apartaj malglataĵoj. Ekzemple, la ambigua “ankoraŭ pli ofte” (p. 14) supozeble signifas “eĉ pli ofte”, “adoltuloj” sur p. 42 devus esti “adoltoj”. Mi pretas veti, ke en la frazo

Nu, la plej fidinda garantio de nia unueco estas ne Akademia dekreto, sed ĝuste la malrespektata tradicio.
“malrespektata” signifas “respektata”!

La preseja koboldo evidente feriis dum la eldonado de tiu ĉi broŝuro, ĉar la recenzanto, veterano de redaktado kaj provlegado, rimarkis neniujn preserarojn, kio okazis al li unuan fojon rilate tekston de komparebla amplekso. Tio meritas apartan mencion!

Resume: mi garantias, ke vi ĝuos la legadon kaj trovos en tiu ĉi kompakta libreto multon utilan kaj pensigan!

Aleksandro Shlafer (Usono)

La Ondo de Esperanto. 1999. №12 (62).


Recenzoj