Pol prenas sian pluvmantelon kaj foriras

Modest, Julian. Mistera lumo: Originalaj noveloj. — Budapest: HEA, 1987. — 90 p.; 20 cm.

Grandaj verkistoj ne havas emon skribi en Esperanto. Kial? Kial elspezi siajn forton, menson, sentojn por ke eble kvincent homoj poste tralegu la produktaĵon de ilia furioza laboro? Do, dum grandaj verkistoj kreas en la naciaj lingvoj, la esperantan merkaton inundis senvizaĝa literaturo, mezkvalita kaj griza, kiun esperantistoj legas nur pro tio, ke ĝi estas verkita en nia kara lingvo.

En la libron Mistera lumo eniris noveloj publikigitaj en 1980-aj jaroj diversrevue. Tralegu ĉi libron kaj decidu mem, ĉu povus iu el tiuj noveloj aperi, nu, ekzemple en la revuo Junostj. Kial Junostj? Verŝajne eĉ Molodaja gvardija fuĝus for de similspecaj rakontoj. Estas paradokse, ke en Esperanto tio publikiĝas sufiĉe libere. Tiu paradokso, tamen, klarigeblas tre facile. La esperanta kulturo havas plejparte skriban formon, kaj se oni severe elektus literaturaĵojn por eldono, la esperanta literaturo kaj, sekve, ankaŭ la esperanta kulturo apenaŭ ekzistus! Do, ni diru dankon al Modest, Lorjak, Valano k.a., ke ili ne permesas estingiĝi al la torĉo de la esperanta kulturo!

La noveloj tre amike kunvivas en la libro, ĉar ilin bone kunfandigas la unueca stilo de l'aŭtoro. Uzado de abundaj simboloj, inklino al edifeco kaj arda deziro ĝisfunde klarigi al la legantoj pensojn de l'aŭtoro estas la ĉefaj trajtoj de la Modest'a verkmaniero.

Jen la novelo Mistera lumo. Arkeologo Dobrin subite en unu groto ekvidis blindigan bluan lumon, post kio li tuj ĉesigis sian karieron kaj lasis la Akademion. Lia amiko Stan ne vidis tiun lumon kaj, ne kompreninte do la vantecon de l'burokrata vivo, plu membras en la Akademio. Sed por pli komprenigi tiun ĝisoste banalan simbolon, la aŭtoro fine de l'rakonto ne forgesas meti Stanon en obskuron sur ŝtuparo pro subita elektroĉeso.

En La benko J.Modest per ĉiuj fortoj de sia animo penas sugesti al la legantoj, ke aktoroj ne devas esti ordinaraj homoj por ne kripligi la arton. Sed, forviŝinte la ŝviton de sur sia frunto, la aŭtoro tamen en la fino speciale substrekas, verŝajne, por la plej stultaj: “Mi ŝatus diri al mia kunveturanto, ke la aktoroj ne devas esti ordinaraj homoj”. Nu, dankon.

Ankoraŭ unu specifaĵo estas la fetiĉa ŝato de l'verkisto al la interrilatoj de la homoj kaj objektoj. Tralegu la titolojn: La rozoj, La kaŝtankolora pordo, La benko, La vitrino, Infana pilko, La argila kamelo, La forno. La objektoj en tiuj rakontoj ofte grave influas sur homojn, ludas iun magian rolon. Tiel manifestiĝas la inklino de J.Modest al primitiva simbolismo, aŭ li volas tiamaniere kompensi la nekapablon plenvalore bildigi homajn karakterojn.

Normale la homoj ne ŝatas edifajn parolojn. Certe, al kiu plaĉas, kiam oni edukas iun? Sed J.Modest timas nenion, kaj moralaĵoj abundas en la volumeto. En La bonmora edzo ĉiuj laŭdas la modelan edzon Pascal, sed la aŭtoro montras al ni, ke masko de modela persono ofte povas kovri vizaĝon de malhonestulo: jes, la bonmora edzo kaŝe flirtas kun knabinoj, aĉulo. Kaj, certe, fine de la rakonto la novelisto ne forgesas noti, ke apud la restoracia tablo, super la oĉjo Pascal pendas du majestaj cervaj kornoj.

La temo de Aŭtuna rendevuo tre popularas inter la esperantaj verkistoj, kiuj evidente opinias malŝaton al la tro facile akirebla virina amo unu el la plej gravaj virtoj de la viroj. Ankaŭ ĉi tie la protagonisto eltenas am-atakon de virino, kiu arde senvestiĝas antaŭ li… sed Pol prenas sian pluvmantelon kaj foriras. Hura! Venkis la moralo, venkis la familio!

Do, kondutu bone, kamaradoj, trovu vian vojon, ne adultu kaj ne ŝanĝu viajn idealojn kontraŭ la kariero, aŭto, ĝardeno kaj loĝejo.

Aleksandr Zagvazdin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1991: №1 (1)


Recenzoj