Kiun celon havas grupo “Nifo”?

Orbito nula: Sciencfikcio kaj fantasto. Vol 1. / Trad. el div. lingvoj. — Santander: Grupo Nifo, 1995. — 142 p.
Thorkent A. La imperio Ornaks: Sciencfikcia romano / Trad. el la hisp. Liven Dek. — Santander: Grupo Nifo, 1995. — 96 p. — (Serio Future. Vol. 1).

Ĉe hispania eldonejo Grupo Nifo samtempe aperis du libroj kun sciencfikcia legaĵo. La unua estas kolekto da noveloj, la dua — romaneto La imperio Ornaks de A.Thorkent.

Ambaŭ libroj estas bone presitaj, sed la enhavo de la unua libro estas iom stranga. La kompilintoj anoncis titolpaĝe, ke temas pri fantasto kaj sciencfikcio, sed reale el 13 noveloj oni povas opinii vere sciencfikciaj nur 7 (do nur duono). La libro komenciĝas de tutmonde fama La sono de tondro (A Sound of Thunder) de Ray Bradbury. Krome enestas novelo de Arthur Clarke En la kometon (Into the Comet). Ambaŭ estas bone tradukitaj — respektive de Krys Ungar kaj José Francisco del Pozo — kaj pozitive impresas. Sed strange estas ke pluraj noveloj (Renkonto, Handikapito, La lasta flugo de d-ro Ajn k.a.) havas neniun rilaton al sciencfikcio kaj fantasto. Ili estas sufiĉe svagaj rakontoj, kiujn oni povus konsideri psikologiaj. Fakte en tiuj noveloj temas pri iuj tute normalaj eventoj en homaj vivoj, sed la eventoj plejparte estas tiom neinteresaj, kaj foje eĉ abstraktaj, ke oni povas supozi ke temas pri publikigitaj partoj de iu granda romano (aŭ simple pri stilekzercoj).

La aliaj noveloj estas pli interesaj. Mi ne konas la aŭtorojn, tamen la noveloj meritas atenton. Tre amuza kaj vere fantasta estas Perfekta mutaciulo de Viorel Pîrligras. La alia atentinda novelo estas Ciklo de Kamrad Akrami, kiu laŭ stilo similas al Bradbury aŭ Asimov.

Signifa manko de ambaŭ libroj estas manko de ajnaj informoj pri kelkaj aŭtoroj (forestas eĉ mencio pri iliaj devenlandoj!). Krome sufiĉe ofte aperas miskompostaĵoj.

La imperio Ornaks estas eĉ malpli interesa ol la unua. Ĉiuj eventoj okazas ĉirkaŭ kapablo de ĉefheroo Bard modli sian vizaĝon. El tio la aŭtoro tiris longan rakonton pri Bard kaj liaj aventuroj en la imperio Ornaks. Li fuĝis de la Tero pro diversaj malfacilaĵoj. Iu kantinestro pagis liajn ŝuldojn kaj devigas lin labori ĉe si. Sed aperis junulino, kiu sin nomis princino Ajmarla de la imperio Ornaks. Ŝi proponis al li labori por ŝi en la imperio. Li konsentis kaj forflugis kun ŝi. Dumfluge ŝi rakontis, ke ŝia frato Foksten la 3a estas ne homo, sed roboto gvidata de iu malbona admiralo. La admiralo puŝas fraton-roboton al terura milito, kaj pro tio necesas mortigi la roboton.

Bard konsentis. Por iu festo estis invititaj ambasadoroj de pluraj planedoj, ankaŭ de Tera Respubliko. Bard devis modli sian vizaĝon kaj ludi Teran ambasadoron. En iu ŝanĝ-planedo la vera ambasadoro estis perforte dormigita, Bard sidiĝis en lian spacŝipon kaj ekflugis jam en ambasadora aspekto. Intertempe Bard kaj Jala enamiĝis unu al la alia.

Kiam Bard proksimiĝis kaj pafis al Foksten, anstataŭ ŝraŭbetoj ekfluis vera sango (la aŭtoro verŝajne volis frape surprizi legantojn, sed tio estis facilege divenebla, ankaŭ pro troofta uzado de vortoj “roboto” kaj “klonulo” dum la klariga parolo de la princino). Bard estis malliberigita, kaj la imperiestroj, pensante ke Bard estas la ambasadoro, decidis uzi la mortigon de Foksten kiel kialon por ekmiliti kontraŭ la Flanka Federacio. Baldaŭ evidentiĝis, ke la princino reale estas nur sekretariino Jala de iu ministro. Ŝi estis sendita al Bard por envolvi lin en la mortigon, sed ŝi estis trompita — ankaŭ ŝi pensis ke Foksten estas roboto. Dank' al sia modl-kapablo Bard liberiĝis kaj eksciis, ke la vera celo de la imperiestroj estas ataki la Teron. Li avertas la Teron kaj per tio savas ĝin. Post longa venka batalo Bard forflugas al la Tero kun sia amatino.

La libro postlasas ambiguan senton — aŭ ĝi estas tro longa novelo, aŭ tro kurta romano. Ambaŭ variantoj estas malbonaj. La baza ideo de la libro estas savo de la Tero, sed uzante tiun intrigon oni povus rakonti la saman historion multe malpli longe, evitante plurajn tedajn detalojn. Temas, ekzemple, pri la banalega amhistorio de la ĉefherooj, tro longa priskribo de fina batalo (necesas diri ke multaj pli famaj verkistoj “pekas” pri trodetala priskribo de tiaj epizodoj) kaj aliaj. Tre bremsas glatan legadon multaj neologismoj, foje tre stultaj (“kidnapi” — forkapti, forrabi personon por ricevi monon aŭ alian kompenson kontraŭ ties liberigo, “graŭ” — malo de malgraŭ, ĝuste tial, maltamen).

Oni povas konkludi, ke la celo de la Grupo Nifo estas malfacile komprenebla. Se ĝi intencis prezenti varian fantastan legaĵon sed malbonkvalitan — do tio estas sukcese plenumita. Tamen se la celo estis traduki kaj eldoni altnivelajn prozaĵojn — la elekto de aŭtoroj kaj verkoj devis esti alia. Oni povis tute senprobleme forigi kelkajn ekstertemajn novelojn kaj anstataŭigi ilin per tiuj konataj de aliaj aŭtoroj (Harrison, Asimov, Sheckley, Simak), kun kiuj la libro aspektus pli dece. Kaj tute same pri La imperio Ornaks — ekzistas multaj pli eldonindaj sed dume ne eldonitaj romanoj. Ni esperu, ke ankaŭ ili baldaŭ aperos!

Grigorij Arosev (Ruslando)

KIU ESTAS A.THORKENT?

A.Thorkent estas la pseŭdonimo de Angel Torres Quesada, hispana SF-verkisto el Cadiz, kiu en la komenco devis unue uzi anglecan nomon (nur verkojn el angleparolantoj oni vendis tiuepoke) kaj due fari absolute senpretendajn verketojn (t.n. trajnliteraturo), kun difinita nombro da paĝoj (ĉiam 94), por vivteni sin. La originala lingvo estas la hispana (kastilia). Nuntempe, la verkoj de ATQ aperas sub lia reala nomo kaj, kvankam ili daŭre havas aventurajn fonojn, ili estas literature pli altkvalitaj.

Fakte, la apero de la serio “Future” celis ŝtopi trueton en nia kulturo havigante al la esperanta sf-leganto tre malmultekostan trajnliteraturon. Sed mi timas, ke ne ĉiuj komprenis la celon, kaj mi devos uzi la dorskovrilon de la sekva numero por klarigi, ke temas pri aventuroj el “pafo-kiso-kuro”.

Miguel Gutiérrez Adúriz (Hispanio)

La Ondo de Esperanto. 1999. №6 (56)


Recenzoj