Ĉu vi eniros la cirklon?

Södergran, Edith. Lando malekzista: Poemaro / Trad. el la sveda, postpar. Sabira Ståhlberg. — Varna: Bambu, 1999. — 92 paĝoj. — (Serio Kargo; vol. 2).

Edith Södergran (1892–1923) estas finnlanda poetino, kiu verkis svedlingve, kaj tiu ĉi fakto estas grava por ni, esperantistoj, kiuj aparte atentas pri la kulturo de la minoritatoj kaj ties literaturaj valoroj. Ja ankaŭ ni, esperantistoj, formas siaspecan minoritaton, kiu jam dum pli ol jarcento kreas sian propran kulturon.

Estas agrabla travivaĵo enrigardi en la poezian mondon de nekonata poetino, kiu per siaj svedlingvaj poemoj sukcesis veki la atenton ne nur de la finnlandaj legantoj, sed de multaj literaturŝatantoj el diversaj landoj. La poemoj de Edith Södergran estas tradukitaj en dudekon da lingvoj.

Kiam mi unuafoje vidis la poemaron Lando malekzista mi tuj eksentis deziron foliumi ĝin kaj eklegi la poemojn.

Laŭ la postparolo de Sabira Ståhlberg mi komprenis, ke temas pri talenta kaj sufiĉe fama finnlanda poetino. Impresis min ŝia mallonga vivo, tute dediĉita al poezio. Edith Södergran kvazaŭ naskiĝus por estiĝi poetino. Ŝia vivo ne estis facila, tamen ŝi sukcesis venki la obstaklojn por konservi sian poezian senton, sian originalan percepton de la vivo kaj postlasi mirindajn poemojn, kiuj daŭre akompanos la ŝatantojn de la vera, sincera kaj neordinara poezio.

Edith tre malfacile eldonis sian unuan libron Poemoj en 1916, ja tiam la legantoj ankoraŭ ne povis akcepti poemojn sen rimo kaj ritmo, tamen baldaŭ ŝiaj verkoj fariĝis ŝatataj kaj serĉataj.

Unue Södergran estis influita de Nietzsche, poste de antropozofio de Rudolf Steiner, kaj iom post iom ŝi ekinteresiĝis pri la Biblio. La filozofio kaj la kono de la kristana kulturo formis la riĉan poezian mondon de Södergran. Ŝiaj poemoj estas filozofiaj, sed antaŭ ĉio ege teneraj kaj emociaj. La poetino kvazaŭ per infanaj okuloj observus la naturon kaj atente serĉas la magion de la eterna vivo. Ŝi kontemplas la arbon, plenan je neatingeblaj strobiloj, ŝi miras pri la apertaj pordoj de la preĝejo, ŝi rigardas la virinon, kiu ridas, kaj surprizite ŝi konkludas, ke ĉio en nia mondo estas ĉirkaŭita de cirklo, kiun neniu sukcesas transpaŝi.

La poetino trovas ĝojon kaj trankvilon en la plej etaj kaj sensignifaj aĵoj el la ĉiutaga vivo. Por ŝi nur unu ĝardena benko en “nia tuta suna mond'” povas esti simbolo de la trankvilo kaj instigo de la revoj.

Södergran perceptas sin kiel la lastan floron de la aŭtuno, kiel la plej junan semon de l' printempo mortinta. En la grandaj arbaroj ŝi senĉese kaj febre serĉas la fabelojn de la infanaĝo, la belajn rememorojn de la infaneco, kaj en la montoj — la revojn de la junaĝo. La ampoemoj de Södergran estas teneraj kaj delikataj. Por ŝi la amo estas io ege fragila kaj nekaptebla, simila al sonĝo. Pro tio ŝia nura peto estas: “Ho, tenu min en viaj brakoj firme, ke mi nenion bezonu”.

Södergran strebas doni poezian respondon al la eternaj demandoj. Ŝi meditas pri la plej granda mistero — la vivo. Por ŝi la vivo estas treta ringo, kiu nin katenas, malvidebla cirklo neniam transpaŝata. La poezia bildo de la ringo kaj cirklo ofte aperas en ŝiaj poemoj, kaj tio aludas pri ŝia poezia filozofio. Ĉio ĉirkaŭ ni estas kaptita en idealaj cirkloj; la nokto kaj tago, la luno, la nasko kaj morto, la kvar sezonoj…

En la kristanismo kaj en la kristanaj simboloj la poetino serĉas klarigon de pluraj demandoj. Por ŝi la feliĉo ne estas niaj revoj, nek nia plej kara kaj memorata nokto, sed nia vivokruco, kiu estas destinita por ĉiu el ni, kaj al kiu ni iom post iom proksimiĝas.

La poezio de Edith Södergran estas riĉa, mirinda kaj profunda mondo, plena je sonoj, koloroj, metaforoj, simboloj kaj bildoj. La legantoj devas plurfoje tralegi kaj relegi tiujn ĉi filozofiajn poemojn. Sabira Ståhlberg talente interpretis la poemojn en Esperanton. Ŝia postparolo kaj la antaŭparolo de Sten Johansson helpas ne nur pli bone kompreni la vivon kaj kreadon de Södergran, sed ankaŭ pli facile eniri en ŝian miraklan poezian cirklon. Kaj ĉiu leganto eble post la tralego povos respondi: “Jes, mi eniris la cirklon”, kio estas la respondo al la demando en La cirklo.

Julian Modest (Bulgario)

La Ondo de Esperanto. 1999. №7 (57)


Recenzoj