Raporto el la lando de l' venkinta proletaro

Steele, Trevor. Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj. — Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997. — 160 paĝoj.

Steele

La titolo Falantaj muroj klare aludas la unuan parton, restadon de la aŭtoro en Orienta Euxropo dum la agonio de la iama giganta Sovetunio. La ĝenro de la libro sendube estas vojaĝaj impresoj.

La libro kaptis mian atenton ek de la unuaj linioj, la rakontoj fluis libere kaj nature, helpis al tio sufiĉe alloga tiparo. Oni tuj komprenas, ke la aŭtoro “naĝas” en Esperanto tute libere, kvazaŭ en denaska lingvo. (Poste el la enhavo mi ekvidis, ke li estas lingva instruisto.)

La aŭtoro ne klarigis, kio krom scivolemo puŝis lin al tiu kuraĝa paŝo — lasi sian trankvilan vivon en la paradiza Auxstralio kaj veni por longa tempo en Sovetion. Eble li sentis, ke ĝuste en tiu tempo devas okazi historie gravaj eventoj, kaj li volis propraokule memorfiksi ilin. En la komenco li skribis: “Mi nepre volis sperti la vivon same kiel la civitanoj de SU”. Kial? Tamen la aventuro okazis kaj nesenrezulte. Almenaŭ mi ricevis pozitivajn emociojn dum la legado.

La plej granda parto de la libro priskribas la situacion en Sovetunio dum la lastaj monatoj de ĝia ekzisto. Vere, pasis pli ol ses jaroj, kaj hodiaŭ tiu temo ŝajnas ne plu aktuala, kaj enuiga eĉ por mi, civitano de Ruslando kaj eksSovetunio, sur kies pasporto ĝis nun estas skribita en la rusa “USSR”. Mi ja ĉion travivis kaj ĝis nun travivas mem. Tamen ekde la unuaj linioj mi eniĝis en la atmosferon de pasintaj eventoj, antaŭ la okuloj aperis detaloj de tiama vivo kaj lavangis multaj rememoroj, plejparte agrablaj almenaŭ pro tio, ke mi estis je multaj jaroj pli juna.

Estas vere interesa la fakto, ke mi nun rigardas la situacion en la 90a jaro en Sovetunio pere de la okuloj de la aŭtoro, ĉar ĝuste en 1990 mi persone unuafoje trafis “la veran okcidenton” — partoprenis en SAT-kongreso en Linz, Auxstrio. Mi spertis la same grandan ŝokon kiel la aŭtoro nur kun la minusa signifo, ĉar li trafis el bona vivo al la malbona kaj evidente pensis “kiel bonŝancas, ke mi naskiĝis kaj loĝas ne en Sovetunio”. Mi memoras, kiel mi, ekzemple, mezuris vinajn botelojn en la vendejo en Linz ne laŭnombre, sed per paŝoj — tiom longa estis bretego da ili! — kaj kalkulis specojn de kolbasoj.

Sed hodiaŭ, en 1998 en Ruslando, eĉ en mia urbo Jekaterinburg estas ĉio, kion oni imagas aĉeti. Abundo da varoj kaj servoj. Kaj en mia lando jam aperis generacio, kiu ne memoras kuponojn por manĝoj kaj senfinajn starvicojn por ĉio.

Mi do provas rememorigi la situacion per kelkaj trafaj citaĵoj aŭro Falantaj muroj de Trevor Steele, kiuj kvazaŭ Pentraĵoj de la ekspozicio respegulas tiaman vivon:

Apud la pordegoj de flughaveno oni tuj ekvidis la kadukecon de ĉiutaga realo.

Mi elektis tiun taksiiston, kiu probable razis sin tiun matenon.

Refoje mi vidis, ke virino, kiu surpletigas la manĝaĵojn, faras la laboron de kvar aŭ kvin. (Poste mi konstatos, ke malofte la proporcio de laboro kaj dungitaro estas ĝusta; foje unu homo faras laboron de pluraj, sed plej ofte kvar aŭ kvin homoj havas sufiĉe da laboro por unu)

Preskaŭ senescepte vendistinoj estis malsveltaj virinoj kun fortaj pulmoj kaj Di-donita rajto alfaŭki klientojn.

Interese estas kunglui frazojn el diversaj alineoj: “Mi, naskita ĝentlemano... manĝinte per fingroj mian kokinaĵon”.

Estis kurioza lando, tiu Sovetunio en sia lasta ekzistojaro. Ĝi estis ankoraŭ komunisma lando, sed neniu homo... diris ion bonan pri komunismo.

Sovetunio estis multrilate daŭrigo de la Rusa Imperio.

Ne, Sovetunio ne estis feliĉa lando. Sed mi renkontis feliĉulojn, kies stato estis rezulto de unika tiama politiko. Kievanoj aĉetis parcelojn apud Kievo, ili laboregis sed deklaris sian situacion “idilia” — ili kreskigis la proprajn manĝaĵojn kaj ĝuis luksan abundecon, kompare kun kievanoj, kiuj loĝis en “kuniklotruoj” kaj senespere serĉis ion por manĝi.

La plej neviŝebla bildo el la vivo de Sovetunio estas tiu de atendado en longa vico.

Al unu afero mi tamen neniam kutimiĝis — kial la vendistinoj aŭ oficistoj estis je 99% laŭtkriemaj?

Ne povis aĉeti razklingojn en Kievo, bonŝance venis en Moskvon, trovis tiujn en GUM kaj evidentiĝis, ke oni vendas varojn nur al moskvanoj laŭ pasportoj kun fotoj, kiu pruvis, ke tiu estas moskvano.

Kiu volas trinki bieron devas kunporti la propran trinkujon.

Malgraŭ ĉio, mi vivas pli intence ĉi tie ol en Auxstralio.

Sovetiaj virinoj estas vere admirindaj en sia forteco, sen kiu la tuta socio estus jam delonge kolapsinta.

Tra la tuta libro unu post la alia sekvas apartaj bildoj el la ĉiutaga vivo. La aŭtoro kun milda humuro priskribas tion, kio kaptis lian atenton. Estas kvazaŭ serio de malgrandaj rakontoj.

Sian ĉeeston en Sovetunio la aŭtoro resumis en la ĉapitro Kelkaj pensoj pri la historia eksperimento. Priskribante la malfacilaĵojn de tiama vivo Trevor Steele tamen ne laŭdas kapitalisman sistemon kiel alternativon aŭ “veron en la lasta instanco”. Sed senescepte ĉiuj sovetianoj tiam opiniis, ke kapitalismo egalas al abundeco kaj similas paradizon.

En 1990 oni atendis grandajn politikajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn. Dume multaj preparis sin por ekspluati la eblecojn de la “merkata ekonomio”, tiu talismano promesanta individuan liberecon kaj prosperon. Kapitalismo, moderneco, alta tekniko, okcident-euxropaj lingvoj, aparte la germana kaj la angla.

Laŭ opinio de Trevor Steele en socialisma sistemo estis multo pozitiva. Mi kaj multaj ni ĉi tie loĝantaj komprenis tion, kion ni opiniis memkomprenebla ekde la naskiĝo.

Senlaboreco apenaŭ ekzistis. Ni loĝis tre malmultekoste. Edukado, medicino, infanvartado, restado en hospitaloj estis senpaga. Ni ĉeestis bonajn koncertojn, aĉetis malmultekoste bonan literaturon. Preskaŭ neniu estis riĉa, sed ekzistis iu egaleco en neriĉeco. Ne ĉio estis malbona.

Nun la sekureco malaperis. Socialismo similis al kaĝo. En kaĝo oni nemulte povas moviĝi, sed sentas sin sekuraj. Kapitalismo similas al ĝangalo — iuj bestoj amas la liberecon, sed aliaj estas manĝataj. Jen tiel.

Sekvas ĉapitroj pri Pollando, Germanio, Ĉeĥio.

Post la malplenaj butikoj en Sovetunio Pollando ŝajnis la lando de abundeco.

Germanio ŝokis min en mala senco — mi preskaŭ forgesis, kiel aspektas riĉa lando.

Mi konstatis, ke mia intereso plulegi al la fino de la libro falis. Eble iom atentokapta estas la priskribo de brazila komunumo Bona Espero, kie laboras brazilanoj kaj homoj el la tuta mondo, kies sola komuna lingvo estas Esperanto.

Sed la libro estas certe rekomendinda por legi, ĉar ĝi estas originale skribita en bona Esperanto.

Viktor Kudrjavcev (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 1998, №5 (43).