Lumo fine de la tunelo

Picasso, Marco. La tunelo: Romano originale verkita en Esperanto. La Chaux-de-Fonds: LF-koop, 1998. — 176 pĝ.

“Koridoroj finiĝas per muro,
sed tuneloj eliras al lum'!”
(Vladimir Vysockij)

 La tunelo, originala romano de Marco Picasso, rakontas pri eventoj okazantaj ĉe Alpa montaro, en du nenomitaj landoj (konjekteble Italio kaj Francio aŭ Svislando). Jes, la tuŝitaj problemoj universalas, ĉio ĉi povus okazi ie ajn en la moderna mondo — do la romano estas interesa por leganto en ajna lando. (Ĉu ne tion, ideale, devas celi ĉiu originala verko en Esperanto?)

Oni planas konstrui aŭtoŝoseon, kiu rekte kunigos la landojn per tunelo. Tamen tio perturbos la vivon en montaraj vilaĝoj, kaj pli grave — la grundo interne malfirmas, la konstruado estas tre danĝera. Tamen tro grandaj potenculoj ĝin bezonas, tro granda mono turniĝas ĉirkaŭ la projekto. Neniu volas aŭdi la honestan fakulon. La direktoro de la entrepreno, por eviti disputojn, “ekzilas” lin oficvojaĝi en Sud-Amerikon.

Li trovas subtenon translime kaj inter lokaj “verduloj” — sed ne ĉio tiom simplas, ankaŭ pri manieroj protekti la naturon ekzistas tute diversaj opinioj… Kaj interplektite kun ĉio ĉi preskaŭ nerimarkeble naskiĝas kaj kreskas la amo. Sed ankaŭ lige kun ĝi la heroo spertas doloran frustradon.

Ĉu oni povas amori nur por amuziĝi? Ĉu facilas distingi inter porokaza seksumado kaj profunda amo? Ĉu la homo ŝatinta flirtajn rilatojn — eble pro neniam spertita vera amo — povas plene ŝanĝi sian karakteron?

Pluraj demandoj aperas, kaj la leganto devas mem ilin respondi. Same pri rilatoj inter homo kaj naturo, inter devo kaj konscienco, inter libero kaj respondeco.

La romano respegulas la vivon, kiu estas ĉiam komplika. La aŭtoro ne donas pretajn respondojn; ankaŭ pri pluevoluo de la eventoj oni povas fantazii: la priskribo abrupte finiĝas en la plej streĉita momento.

La lingvaĵo estas libera kaj bela. Vere ĝuindas freŝaj (foje preskaŭ Lorjakecaj) esprimoj: “jarfina vetero”; “larmoj, kiujn dabe kisetante li forprenis”; “baldaŭ, eble hodiaŭ mem”; “li miris ke asocio… povus sideji en loko tia”. Eraroj ne pli multas ol kutime — plejparte estas nur miskompostaĵoj, kvankam kelkloke aperas kontraŭlogika pluralo ĉe “pantalonoj” ks., kaj misuzo de “sia” anstataŭ lia/ŝia.

Tre ofte, kaj precipe en originala Esperanto-literaturo, mi kun granda bedaŭro konstatis palan artefaritecon, neversimilecon de ĉio priskribata. La tunelo estas feliĉa escepto el tiu tendenco, kaj mi sincere rekomendas ĝin al legantoj.

Valentin Melnikov

La Ondo de Esperanto. 2001: 3 (77) 


Recenzoj