Kontraŭ ĉiuj ideologioj — ankoraŭ unu

Vogelmann, Bruno. La Nova Realismo. La konsekvencoj de la Nova Pensado. 3a eld. — Dobrichovice: KAVA-PECH, 1998. — 192 paĝoj. — 1000 ekz.

La libro estas tre fama. Aperis jam la tria eldono en Esperanto kaj estis eldonitaj ĝiaj tradukoj el Esperanto al 16 naciaj lingvoj, i.a. la rusa. Vere rara fenomeno por libro, originale verkita en la internacia lingvo! La temo estas socia filozofio, kaj por Esperanta libro ankaŭ tio estas tre rara fenomeno. Ĝi estas verkita per senriproĉa lingvo. Do, pro ĉio tio la verko de Bruno Vogelmann estas elstara fenomeno por nia kulturo, kaj tial estas klare, kial ĝi ricevis du gravajn premiojn: FAME en 1992 kaj UEA kaj Oomoto en 1993.

La libro estas provizita de reeĥoj de pluraj famaj esperantistoj pri ĝi. La reeĥoj estas pozitivaj kaj eĉ entuziasmaj, tamen el ili ne sufiĉe klaras, kiom grade la reeĥintoj disdividas la ideojn de la aŭtoro, kiun realan praktikan valoron havas la verko. Sed tio estas la ĉefa punkto, kiun necesas konsideri por kompreni la veran signifon de la libro. Do, mi provos skizi miajn ĉefajn pensojn ĝuste pri tio.

La unua impreso estas tiu, ke, strebante al la nova mondkoncepto, la aŭtoro batalis kontraŭ du grandaj ideologioj, nome kontraŭ kristanismo kaj marksismo, samtempe kun certa influo de ambaŭ. Tio ne estas hazardo, ĉar fonto de influo de ili klaras de lia biografio, kaj, povas esti, li venis al la penso pri sia Nova Pensado, provante interpacigi tiujn du malnovajn mondkonceptojn. Sed pro tio en la libro neeviteble senteblas metodologia eklektiko. Ne tio, tamen estas la plej grava manko de la libro.

Pli gravas la ĉefa starpunkto de s-ro Vogelmann, kiu estas por ĉiu normala menso absolute erara. Tio estas alvoko forigi ĉiujn ideologiojn. Sed ĉu ĝenerale eblas tuteca mondkoncepto sen ideologio? Ĝi ja mem estas ideologio!

— Ne, — obĵetus tuj atenta leganto de la libro, — la aŭtoro parolas nur pri ideologio en pli malvasta senco de la vorto, nome pri “tiu ideokonstruaĵo, ekzemple doktrino, baza koncepto, religio aŭ filozofio, kiu fundamentiĝas je dogmoj, kiuj estas formitaj pli-malpli konscie en certa grupo de homoj dum historia proceso”. Bone! Estu tiel. Sed ĉu ekster tia ideokonstruaĵo eblas ekzisti? Ĉu eblas iu pensado, ne bazita sur certaj dogmoj? Ĉu la Nova Realismo mem, kiun kreis Bruno Vogelmann, baziĝas ne sur dogmoj?

La aŭtoro insistas, ke tute ne, ke ĝi baziĝas nur je ses (aŭ kvin, ĉar la sesa sekvas el la antaŭaj kvin) dialektikaj principoj. Nu, dialektiko estas por mi konata afero, ĉar mi multe ĝin studis, kaj pensado per ĝiaj kategorioj estas por mi kutima afero. Sed samtempe mi bonege komprenas, ke por homoj, edukitaj alimaniere (sen atenta studado de klasika germana filozofio, sen profundaj scioj pri Hegel kaj Marx), la dialektiko estas artefarita kaj ne facile akceptebla dogmo.

Do, neante dogmojn ĝenerale, Bruno Vogelmann trafas en kaptilon de dogmoj, dogmecon de kiuj li simple ne perceptas, ĉar ili estas por li tre naturaj.

Cetere, ial el dialektikaj principoj, elektitaj de la aŭtoro, elfalis tre grava por Hegel “neo de neo”. Iam tiun principon forĵetis el sia dialektika dogmaro Stalin. Nu, por Stalin tiu principo estis nesufiĉe dogmeca. Sed kial Bruno Vogelmann?

Same senespera tasko ŝajnas al mi krei sendogmecan kristanismon. Sed la aŭtoro penas tion fari (kial tamen nur kristanismon, sed ne ankaŭ islamon, budhismon ktp?). Li opinias sian la plej gravan antaŭulon esti Jesuo Kristo, kiun li, por diferencigi lin de la ĉefa kristana protagonisto, nomas, kiel Miĥail Bulgakov, “Jeŝuo”. Nu, la pruvoj, ke lia Jeŝuo estis ne religia profeto, sed kreinto de la Nova Realismo, aspektas iom dubindaj, sed la aŭtoro certe rajtas tion kredi. Tamen alia lia prireligia ideo estas eĉ pli senespera. Temas pri idea pacigo inter “seriozaj” kredantoj kaj ateistoj surbaze de sendogmigo. Sed kredon kaj nekredon je dio(j) ne eblas sendogmigi: ili mem estas dogmoj neeviteble, ĉar por neniu kredanto la vivo estas sinonimo de la dio(j), la dio(j) ĉiam estas io plia! Krome, religio estas ne nur kredo, ĝi estas ankaŭ komplekso de diversaj tradicioj, moroj, magiaj ritoj ktp. Same por ĉiuj ateistoj, des pli seriozaj, diigi la vivon estus nenormale. Pacigi kredantojn kun ateistoj eblas nur surbaze de interkonsento reciproke ne tuŝi la bazajn mondkonceptajn principojn, t.e. simpla toleremo, sed certe ne surbaze de iu nova komuna mondkoncepto (t.e. ideologio).

La libron oni povus analizi longe kaj detale, laŭ ĉapitroj kaj paĝoj, malkovrante ĉiam novajn “dogmojn” de ideologio de la aŭtoro, naivecon de la logikaj pruvoj de la konkludoj, ktp. Speciala esploro de la ĉefaj 47 tezoj de la Nova Realismo povus okupi pli da loko, ol okupas la tezoj mem. Sed la recenzospaco tion ne permesas. Tial mi konkludu.

Bruno Vogelmann faris provon konstrui principe novan mondkoncepton, strebante al pli bona homa interkompreno. Ne li estas la unua — tio estas celo de ĉiuj filozofoj kaj profetoj. Lia provo, same kiel ĉiuj similaj, ne estas sufiĉe elokventa, kaj “serioza” persono (ĉu kredanto, ĉu ateisto) apenaŭ fariĝos lia fidela disĉiplo. Speciale gravas, ke lia libro estas verkita en tradicioj de kristana kulturo kaj apogas sin je germana dialektika filozofio, do, ĝi estas sufiĉe malproksima por la homoj, edukitaj en aliaj kulturaj tradicioj.

Tamen la libro ne estas verkita tute vane: ĉiu peno atingi pli bonan homan interkomprenon estas valora kaj ĝia leganto ricevos certan aldonan puŝon por plu pensi pri la problemo, kvankam nur tre malmultaj plene akceptos iun novan ideologion, kiu devas anstataŭi ĉiujn antaŭajn ideologiojn. Samtempe ĉiu homo, ŝatanta legi filozofian literaturon, nepre trovos multajn novajn por si ideojn, konsiderojn, tezojn, kaj jam tial ĝia legado estos ne tute vana. Des pli estas grave, ke tia libro aperis en Esperanto, kio atestas pri certa matureco de nia kulturo.

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1999. №10 (60)


Recenzoj