LA SORTO KAJ DEFIO DE ORIENTA VIRINO EN EŬROPO

Ĝura. Vualo de l' silento / Trad. el la franca Henri Castiau. — Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1997. — 168 paĝoj.

SAT ne eldonas multe da libroj. Sed, kompense, tio, kion ja eldonas tiu asocio, estas ĉiam valora aŭ almenaŭ interesa. Certe, PV kaj PIV — sed ankaŭ 7000 tagoj en Siberio, La fremdulo… Ankaŭ la nova libro — Vualo de l' silento de Ĝura — apartenas al tiu vico, kvankam temas ĝi ne pri Esperanto, nek pri historiaj teruraĵoj, nek la aŭtoro estas nobelpremiito.

La libro, verkita de franca berberdevena kantistino pri sia vivo, rakontas pri aferoj, kiujn oni ne tre bone konas en Eŭropo, kvankam vidas ĉiutage. Tio rilatas ne nur al Francio — io simila nepre ekzistas ankaŭ en Ruslando — simple ni, eŭropedukitaj homoj, kvazaŭ ne vidus tion, kio okazas antaŭ niaj okuloj. Tio estas tradicia orienta despoteco de viroj super eĉ tiuj virinoj, kiuj jam tutajn jardekojn vivas for de sia devena medio. Tamen la aferoj, kiuj estas priskribitaj, estas treege gravaj. Se la eŭropa socio toleras apud si kaj eĉ interne de si tian drastan malegalrajtecon de homoj, io neenordas en tiu socio. Necesas forŝiri la vualon de l' silento kovrantan tiujn aferojn ne nur por plibonigi vivon de la suferantinoj, sed ankaŭ por plibonigi nin ĉiujn. Tial oni legu tiun ĉi interesegan libron.

La leganto povas spuri la historion de la Kabila popolo, ĝiajn ĝis nun konserviĝintajn tradiciojn, vivon de alĝerianoj en tute fremda por ili medio en Parizo, neeviteblajn ŝanĝojn en karaktero de ilia vivo sub influo de la urbego kaj influon de tiu vivo al ilia karaktero. Tamen ŝarĝo de la fitradicioj restas en iliaj pens- kaj ag-manieroj, kaj ili ofte ne nur ne povas, sed ankaŭ eĉ ne volas de ili liberiĝi. Cetere, la aŭtorino tre fascine klarigas la diferencon inter la popola kulturo, kiu estas valora, kaj popolaj tradicioj, kiuj estas forĵetendaj. Do, liberema homo, des pli virino, devas lukti por sia homa digno simple pro la fakto de sia deveno, ofte kun danĝero por sia vivo.

Kaj tia homo estas la aŭtorino de la libro, kiu volis esti ne aĵo, sed homo, havi rajton okupiĝi pri ŝatata afero, aktivi socie kaj — simple ami, naski idon de amato. Spertinte ĉiujn eblajn malfacilaĵojn, ŝi sentis neceson pri ili rakonti. Post ŝia rakonto pri veraj problemoj ridindaj aspektas elpaŝoj de niaj feministinoj, kiuj jam de 1920-aj jaroj en Rusio, kaj almenaŭ de 60-aj en Okcidenta Eŭropo havas ĉion kaj nun ne scias mem, kion volas! Pli bone ili okupiĝu pri realaj problemoj de la virinoj, devenantaj el orientaj landoj, kiuj havas la solan rajton — esti humiligitaj.

La vera vivhistorio estas verkita leĝere kaj atentostreĉe. Fakte, oni povas ĝin tralegi je unu spiro. Krome, kio certe plezurigas la legadon, la libro tre bone aspektas.

Iom bedaŭrindas ke la traduko estas ne ĉiam senriproĉa pri la lingvo kaj stilo. Vere, laŭ la antaŭparolo, ĝin tradukis homo, ne tre sperta pri la lingvo, sed ja lingvan kontrolon prenis sur sin Nora Caragea kaj Georges Lagrange! Kun tiaj redaktintoj la leganto ne devus kunpuŝiĝi kun dubinda vortordo (ekz-e: “niaj najbaroj estis dekstre ĉarmaj…” — nur finleginte la frazon iĝas klare, ke temas pri tio ke “najbaroj dekstre estis ĉarmaj”) aŭ simplaj eraroj, kiel “lesivujoj, plenaj de akvo”, k.s. Iom strange aspektas en la libro nova gramatika inventaĵo: majusklo post la dupunkto. Malhelpas la legadon ankaŭ pluraj francaj kaj kabilaj nomoj kaj vortoj, kiujn oni ne scias prononci. Feliĉe, da tiaĵoj estas sufiĉe nemulte, kaj ili nur malofte stumbligas la legadon.

Nikolao Gudskov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 1998: №4 (42)


Recenzoj